← Table of contents
Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

VERSAĴOJ

Reading edition

1. ESPERO

(El Ŝiller.)

Tre multe homar’ kun espero en koro Pri vivo estonta revadas, Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora Aliri ĝi baldaŭ voladas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,— Sed homo esperon senĉese odoras. Espero kun ni senaparte vivadas: Ĝi knabon dorlotas, junulon Per sorĉa radio ĝi gaje logadas, Konsolas ĉe tomb’ maljunulon: Li, trolacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolĉa espero. Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsaĝaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper’ plenumita. Kaj tiu-ĉi sento ĉu estas kapabla Nin trompi en nia revaĵo agrabla?

2. KVAR JARTEMPOJ

I. Ridetas Ĝin vestas smeralda verdaĵo, Ĉirkaŭe vidiĝas de vivo plezuro Kaj ĝojo en ĉiu kreskaĵo. Kaj suno favore, amike etendas Al ĉio brilantan radion, Al ĉio feliĉon, konsolon ĝi sendas, Vivigas, varmigas ĝi ĉion. II. Naturo jam estas en luksa disfloro, Je vivo matura pleniĝas, Kaj suno simila je globo de oro En blua ĉielo ruliĝas. Sed ĝi tro varmege bruligas aeron: Arbaroj jam pluvon avidas, Kaj herbo flaviĝas kaj falas sur teron, De suno sin kaŝi rapidas... III. Ĉesiĝis jam tute varmego somera, Naturo malgaje forfloras,— Kaj ofte en sia malĝojo sincera Per pluvo senhalta ĝi ploras! Nur vento ribela, trapike fajfante, Ŝancelas foliojn kun bruo, Kaj ilin forpelas, de arboj ŝirante... Ĉagreno, sopiro, enuo!... IV. Blankiĝas naturo, en neĝo vestita, Kaj kiel arĝento ĝi brilas; Per prujno lanuga kaj griza kovrita, Ĝi je maljunulo similas. Sed morto severa vidiĝas en ĉio,— Ĝin forta eĉ frost’ ne forigas... Malvarmo, silento... Kaj suna radio Nur lumas, sed jam ne vivigas!...

3. ŜI ESTAS GAJA

Ŝi estas ankoraŭ malgranda infano, Ŝin ĉiuj dorlotas kaj amas; En ŝia vizaĝo, floranta per sano Gajeco senzorga nur flamas. Jen jaroj forpasas. Ŝi lukse disfloras, Ŝin sorto renkontas afable; Ŝi estas tre gaja, neniam ŝi ploras, Kaj vivon pasigas agrable. Rigardu: jen rajdas en cirka areno Konata al vi belulino,— Ŝi saltas, ŝi dancas sen deva konveno, Ĉar estas ŝi gaja fraŭlino! Kaj ĉiuj laŭtege kriante ŝin laŭdas, Je ŝia talio admiras, Ŝin multe elvokas, senfine aplaŭdas, Al ŝi ornamejon eniras... Jen domo gajega. En ĝia salono Belegaj virinoj promenas... En tiun-ĉi domon pro vino kaj mono Tre multaj fraŭlinoj alvenas... Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon, En brakoj de iu sinjoro, Belega fraŭlino... Jen levis ŝi kapon Kaj ridas en bona humoro.... Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!... Pasie ŝin kisas sinjoro, Karesas kaj donas pokalon da vino,— Ŝi trinkas kaj... ridas el koro!... Post tio forflugas apenaŭ nur jaro, Kaj ŝin mi denove ekvidis,— Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo Ĝi staris malsobra kaj ridis.... Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa, Nenio antaŭa jam restis... Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis. «Vi eble per brando regali min volas?» Demandis ŝi min arogante: «Ĉar vidu... hodiaŭ... mi... iom petolas!...» Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante... Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta, Vivanta pro mono kaj vino, Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta,— Jen vivo de gaja virino!...

4. MALLIBERULO

Ne besto sovaĝa, fermita en kaĝo, De ĉeno fortika sin ŝiras, Ne gaja birdeto, kaptita per reto, Pri freŝa aero sopiras,— De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras Junulo tre bela, tre brava!... Predikis li veron, justecon, liberon, Kaj pensis, ke estas li prava.... Revanto ne vidis, ke ĉiuj nur ridis Je lia parolo sovaĝa: Sin amo inspiris, sed ĉiuj rediris, Ke estas li homo malsaĝa!... Li multe suferis, li multe esperis, Li kredis, ke venos libero,— Kaj ree kun flamo predikis pri amo, Pri paco tutmonda, pri vero.... Ho, kia eraro! Neniam homaro Resonos al voko predika: Homaro—prudenta, kaj estas sensenta Al voko malforta amika! Sed li ne silentis: li Ke homoj lin fine komprenos, Ke liaj amikoj al liaj predikoj De ĉie kun ĝojo alvenos.... Kaj jen rezultato: li en kazemato En ŝarĝaj katenoj nun sidas, De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras, Kaj vane liberon avidas.—

5. PRINTEMPO

Printempo venas! Vivon donas Al ĉio belulina veno: Varmega suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizaĝon belan kun rideto Al ĉiuj montras; jam de montoj Kun bruo fluas rivereto, Kaj detruataj estas pontoj.... Denove ĉio reviviĝas, Kantadas venon de printempo.... Por mi nur daŭras, ne finiĝas Malbona, malvarmega tempo! Por mi forestas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas... Nur mallumo, Mallumo sola kaj ĉagreno!...

6. AL LABORISTO

(El Foss.)

Ho, frato! Dum vi laboradi Ankoraŭ povas sen ripozo, Ne volu manon etendadi Al bonaj homoj pro almozo. Sed kiam de kruela sorto, Ho, mia mizerega frato, Foriĝas tuta via forto,— Vi vin mortigu per malsato.

7. INFANO DE ZORGO

(El Gerder.)

Finiĝis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla fariĝis, Sub ombra cipreso, ĉe lago Diino de Zorgo sidiĝis. El ruĝa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis,— Kaj luno, de nokto reĝino, De blua ĉiel’ rigardadis. Jen Zeŭso al bela Diino Parolis kun dia favoro: «Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro.» «Ho, Zeŭso, Diino rediras: Alportu al mi vi plezuron! De vi mi nur solan deziras: Vivigu vi mian figuron!» —Volonte! Mi vin kontentigos: Viviĝas figuro jam via!... Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne ĝi mia!— «Ho, ne! Al li Zorgo parolas: Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi ĝin cedi ne volas, Ĉar ĝin mi por mi preparadis! Por mi ĝin restigu!» korege Ŝi Zeŭson potencan admonis. —Ho, ne! mi ĝin amas varmege, Al ĝi ĉar animon mi donis!— «Pro kio disputon vi tenas?» Subite la Ter’ al li diras: «Al mi ĝi sen dub’ apartenas, Ĉar tera en teron foriras!» Kaj dioj disputis senfine, Ĉar cedi neniu deziris Figuron argilan,—sed fine Al Kron’ ili ĉiuj ekiris. «Ĉar unu al dua ne volis Figuron vi tiun-ĉi cedi,—» Grizhara «Vi kune ĝin povas posedi.» «Aŭskultu-do, dioj: nur kiam Ĝi mortos, anim’ apartenos Al Zeŭso potenca,—kaj tiam Jam Ter’ ĝian korpon alprenos. Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Ĝin povas posedi ĝis morto!...» Mi pensas, ke tia difino Similas al homa la sorto?...

8. DEKTRIA NUMERO

Li estas krimulo!... Mallevis li kapon, Pri vivo pasinta pensante, Malsupren al brovoj surŝovis Kaj iras, per ĉenoj sonante.... Vi pensas, kredeble, ke estas li homo? Ho, vane! ĝi estas malvero: Li estas nur ia vivaĵo sen nomo, Cifero, «dektria numero»... Piedojn kaj manojn katenoj turmentas, Animon plenigas doloro, En korpo malsana malvarmon li sentas, Sopiron grandegan en koro. Li forte laciĝis, ripozi li volas, Kaj jen li sidiĝas sur tero... «He, vi!... sonas krio: vi ree petolas?!... Vin levu, «dektria numero»! Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante, Kaj ree sopiras sen fino, Pri celo de sia vojaĝo pensante, Pri domo, infanoj, edzino.... Rapide traflugas en lia memoro Pentraĵoj de vivo mizera... Kaj ree en korpon penetras doloro, En koron—turmenta infera!... En malliberejo malluma, malpura, Senkulpe ŝlosita li estis,— Kaj tie en stato malbona, terura Kvin jarojn longegajn li restis! Li jam humiliĝis al juĝo malvera, Kaj nur liberiĝon avidis,— Sed vane: subite lin sorto severa Denove kruele jeridis... En malliberejo fariĝis ribelo,— Al ĝi ankaŭ lin oni igis... Sed oni neniom aliris ol celo, Por ĉiam nur sin pereigis.... Kaj jen rezultato!... Mallevis li kapon, Pri vivo pasinta pensante, Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon, Kaj paŝas, per ĉenoj sonante. Vi kredas sendube, ke estas li homo? Ne kredu,—ĝi estas malvero: Li estas nur ia vivaĵo sen nomo, Cifero, «dektria numero»...

9. HETMANO (suĵeto estas pruntita).

(Poemo.)

En senviva arbaro vivas brava anaro Da rabistoj kun sia hetmano. Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo Kaj jam Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas, Lian vivon zorgeme prigardas, Li-do estas severa, malkontenta, kolera, Kaj rabistojn fiere rigardas. En pasinta somero li kun muta kolero Patran domon forlasis por ĉiam, Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis, Kaj rabisto fariĝis de tiam. Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris Senkompate forvenĝi homaron, Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura, Li foriris senvivan arbaron. En arbaro sur fundo de kavego profunda Lin okaze rabistoj renkontis: Forkurinto mizera kun konfido sincera Lian sorton al ili rakontis. Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis, Kiel membron de bando ilia, Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano, Komandanto de aro malpia. Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa, Al pasantoj kuradis renkonte, Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron Senkompate, senkore, senhonte. Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj Kruelecon hetmanan rigardis, Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo, Ion diri al estro sin gardis. Foje unu bandano pri senkulpa infano Senkompatan hetmanon ekpetis, Sed per propra lin mano tuj Kaj al hundoj por manĝo forĵetis... Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico, Grandan monon promesis al tiu, Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos, Sed lin trovis, mortigis neniu. Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj Nekaptebla hetmano kuraĝa, Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis, Ke lin serĉas polico sensaĝa. Unu fojon Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj, Sed hetman’ ilin ligis kaj kun si veturigis En tendaron de siaj kunfratoj. Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj De hetmano en densa arbaro, Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj Ilin sendis kun rid’ al estraro. Kaj estraro kolora en indigno sincera Nepre kapti krimulon intencis: Kun decido tiela kontraŭ bando ribela Ĝi regulan militon komencis. Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro El soldatoj tre bone armitaj, Estis tute simila je grandega kaptilo Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj. Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj Kun propono de plena pardono, Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto Kaj hetmanon fordonos pro mono.... —Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj, Diris brava hetmano fiera: —Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto,— Mi ĝin diras el koro sincera! —Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi, Ke vi estas kapablaj al grando... Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando. —Vin soldatoj Kaj eltrenos Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros Kaj kun mono el tiu-ĉi baro.... —Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj: Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo Iru for el arbaro liberaj!... Lin respondis neniu,—sed en brusto de ĉiu Frapis koro per sento kolera.... —Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas?— Diris ree hetmano fiera. Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio De hetmano foriri perfide! Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas! Ni batalon deziras avide!...» Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj De rabistoj kun krio sovaĝa... Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano Proksimiĝis al bando kuraĝa. Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis Kaj per brusto ondanta enspiris: Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido, Al rabistoj solene li diris: —Venis tempo fatala de kruela batalo: Ni atendas aŭ venkon, Nin danĝero minacas, kaj Mian kapon, kaj koron, kaj forton! —Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj Da soldatoj kun trafaj pafiloj Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!... Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima Lin salutis rabistoj—kunfratoj: «Vivu estr’ estiminda! Vivu frato aminda! Forpereu malnoblaj soldatoj!...» Kaj en nokto senstela tuta bando ribela Sian neston malluman forlasas.... Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj Ili mute, senbrue trapasas.... Jen ekpafo trasonis... bando tuj Por komenco ĝi estas signalo... Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas... Komenciĝis kruela batalo!.. Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj, Eksvingante per akraj tranĉiloj.... Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj... En mateno-do frua estis ĉio senbrua, Hele suno suriris brilanta... Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis Sin kovrinte per nubo fluganta... Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo: Fulmotondro eksonis kolere, Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis, Pri mortintoj plorante sincere... Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj Estas iom post iom lavataj... Nur sur loko fatala, kie estis batalo, Restos longe skeletoj soldataj.... Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis Sian bandon kaj sian metion. Li senfine sopiris, en dezerton foriris, Kaj en ĝi rememoris li Dion. Lia vivo sencela, malprudenta, ribela Elpentriĝis en lia memoro: Ĉiam vivis li krima kun malpura animo, Sen espero, sen kredo en koro. Nun malpia krimulo jam ne estas junulo,— Baldaŭ venos jam morto severa, Poste—juĝo de Dio... Lin pravigos nenio, Ĉar ne kredis li, vermo fiera!... En senlima sopiro lin vizitis deziro Formortigi sin mem, kiel hundon... Kun decido tiela en animo ribela Li eniris kavegon profundan. Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta, Jam sin levis al gorĝo sulkita... Unu movo de mano—kaj por brava hetmano Estus ĉio por ĉiam finita!... Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis Ĝin rapide kun forto sur teron: Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo En mizera animo esperon... Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris, Ke li povas formorti kun gloro: Lia vivo rompita estas alte taksita De estraro per multo da oro... Li ekĝemis facile, al ĉielo humile Siajn manojn li pie etendis, Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto Sian preĝon unuan li sendis. Tiu preĝo sincera por hetmano fiera Estis ĝusta saniga balzamo: Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro De reveno al bono, al amo... Kaj terura rabisto al malriĉa botisto Venas nokte kun stranga propono: «Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu, Kaj ricevos vi multe da mono.» Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris, Vi freneza, amiko amata?!» —Ne, mi estas en sano,—sed mi estas hetmano De rabistoj, krimulo sciata.... .... Jen en mezo de placo, kiel morta minaco Por senkoraj scivolaj vidantoj, Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo De senmovaj policaj gardantoj. Kaj subite murmuro de nevola teruro Sonis brue en popolamaso: Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto Maljunulo aperis malgrasa.... Jen per mano tremanta kun kateno sonanta Sanktan signon de kruco li faris, Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila Sin al morto kruela preparis. Oni donis signalon... Kaj en maŝon fatalan Estas kapo grizhara metita.... Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj, Kaj spektaklo jam estas finita!... El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela Per radioj varmegaj brilantaj... Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta, Kaj senbrue disiras vidantoj...

10. SUR STRATO

(Sceno el efektiva vivo.)

Sur strato promenas gravega sinjoro: Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta, Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro, Senzorga, trankvila, fiera, sensenta. Subite al li knabineto aliras. Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa,— Plorante, ŝi manon etendas kaj diras: «Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!» —For, for, abomena, senhonta knabino! Labori vi devas, almozon ne petu!... Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino Por ke je almozo vi brandon aĉetu? «Ho, ne, estimata, aminda sinjoro! Patrino... ho, mia karega patrino! Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo,... Malsana ŝi estas... —Ne, truda knabino, Foriru, foriru! Al via rakonto Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera. For, for! ne mensogu! Al vi estas honto Pasantojn trompadi per vido mizera!...» Kaj ree promenas gravega sinjoro Kun plena ventrego, kun vido kontenta, Kun nigra animo, kun ĝojo en koro, Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta....

11. NAJTINGALO

(Malgrandrusa kanto.)

Ne pepadu, najtingalo, En mateno frue, Ne pepadu, malgrandeta, Sub fenestr’ proksime... Via kanto estas bela, Vi bone kantadas, Vi, feliĉa, jepariĝis Kaj nesteton havas. Mi, mizera, malfeliĉa, Sen nesto, sen paro,— Kaj ne povis mi en mondo Kun ĝojo kantadi. Flugu, kantu vi al tiuj, Kiuj bone vivas: Ili de kantado via Multe amuziĝus. Sed al mi kantado via Bruston nur disŝiras. Koron pikas, kaj animon Turmentas senfine!... Strigo—birdo por mi restu: Ĝi ploras, ne kantas.... Ploru, strigo, kaj ĝemegu, Morton al mi voku!...

12. FROSTETO

(Rusa kanteto.)

Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo! Iras vi en gantoj Kaj en fela ĉapo! Ho, frosteto kara Kun vangetoj ruĝaj! Korpon vi frostigas, Sed anim’ varmiĝas! Ĉu frostet’ memoras, Kiam kun knabino Sur glitveturilo, Kvazaŭ birdo, flugis Mi en nokt’ malluma? Kaj al mi mallaŭte Ŝi kun am’ murmuris: «Vi frostiĝis, kara? Apud mi kuŝiĝu, Mi vin tuj varmigos!...» Pelton ŝi malfermas,— Kaj ĉe blanka brusto Bone mi varmiĝas!... Ŝiaj okuletoj Fajreretojn ŝutas, Kaj vangetoj ŝiaj Kvazaŭ flamo brulas,— Mia fajra koro Ankaŭ ekbruliĝas.... Ho, frosteto kara, Rusa vi bravulo, Ja por mi vi ĉiam Estis frat’ aminda!

13. FASTANTOJ

(Fablo.)

Profite en urbo sekalon vendinte Kaj monon por ĝi ricevinte, Antono reiris kun ĝojo Al hejmo. Subite sur vojo Rabistoj duope al li alŝteliĝis... De ili forkuri rapide li penis, Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis, Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis. Lasinte arbaran densejon, Rabistoj eniris drinkejon. Al ili mastro brandon donas, Kolbason, ŝinkon li proponas... Sed unu rabisto al mastro rediras: «Vi estas sendube tre granda pekulo,— Je via propono senfine mi miras!... Forgesis pri tio vi, senprudentulo, Ke fasto hodiaŭ ja estas,— Ĝi sankta por ni ĉiam restas....» Ĉu ne ekkonas vi, legantoj, Vin mem en tiuj-ĉi fastantoj?

14. HUSARO

(El Puŝkin.)

Ĉevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris: «min diabl’ devigis En loko loĝi malbonega! Ni ĉiam tie-ĉi restadas En turka kvazaŭ batalado: Nur solan supon ni manĝadas Kaj eĉ ne pensas pri drinkado. Kaj mastro tie-ĉi malbona, Malbonan havas li edzinon... Nek via skurĝ’, nek vorto bona Admonas tie-ĉi virinon!.. Jen urbo Kiev! lando kia! En buŝon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo ĉia,— Kaj kiaj tie virinetoj!... Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio, Sin mem pro ili pereigi!... Malbone estas nur per tio....» —Per kio? Volu min sciigi!— Kaj li komencis plibonigi Lipharon. «Eble ne timulo— Li diris—estas vi, sed igi Vin miri povas mi—spertulo.» «Aŭskultu: regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis. Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis; Ni vivis pace, tute bone, Al mi Mario humiliĝis, Ne diris vorton eĉ malbone. Se mi malsobra estis tute, Ŝi mem min zorge kuŝigadis; Ŝi ĉiam pace, sendispute Je ĉio tuj mem konsentadis Feliĉan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble,— Sed jen subite ĵaluzigis Min io,—mem diabl’ kredeble. Mi pensis: kial baptanino Sin levas nokte? Kiu volas? Tre juna estas ŝi virino Kaj tial, eble, ŝi petolas!... Mi observadi ŝin intencis. Jen foj’ ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent’ kun granda forto). Kaj vidas mi: ŝi forrampetis De forno, prenis ŝi karbeton, Min tre facile pripalpetis Disblovis apud forn’ fajreton; Ŝi ekbruligis kandeleton, Kun ĝi angulon ŝi foriĝis, De tie prenis boteleton, Sur balailon ŝi sidiĝis, Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte El boteleto, ŝi tra tubo, Sur balailo sidiĝinte, Tuj malaperis, kvazaŭ nubo! «Ŝi eble estas sorĉistino», Mi pensis, kaj de forn’ rapidas, Por vidi sorĉon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas. Mi flaris: ia acidaĵo... Mi plankon verŝis el botelo: Forflugis—kia mirindaĵo!— Kaj forna forko kaj sitelo! Sub benko katon mi ekvidis, Sur ĝin mi ŝprucis el botelo: Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo. Sur ĉion ŝprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia,— Kaj ĉio: tablo, benko, pato Forflugis unu post alia. Al ili mi ne volis cedi,— Kaj trinkis mem per unu fojo Restaĵon... Ĉu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo: Mi flugis,—kien? mem ne sciis, Kun forto tranĉis nur aeron, Al steloj mi: «pli dekstren» kriis... Kaj jen ekfalis mi sur teron. Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas. Kaj oni faras ian ludon: Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran’ edzigas judon. Mi kraĉis... Flugas jen Mario: «For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formanĝos!..»—Kio?! —Nu, mi ne estas timemulo: Vi ne kriegu! Kie vojo Al hejmo estas?—«Jen sidiĝu Sur fornan feron,—kun malĝojo Respondis ŝi,—kaj tuj foriĝu!...» —Vi volas, ke husar’ sidiĝu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne freneziĝu, Ne estu vi malsaĝulino!... —Ĉevalon!... «Prenu, malsaĝulo!» Ŝi efektive diris veron: Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo Per hufo forte batas teron. Sidiĝas mi kun brava vido Sur ĝin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido— Kaj tuj.. al forno mi alvenas. Kaj jen mi tion saman vidas... Ĉevalo tute jam forestas, Kaj mi sur benko rajde sidas: Jen kia strang’ okazo estas!» Kaj li daŭrigis plibonigi Lipharon. «Eble ne timulo,— Li diris,—estas vi, sed igi Vin miri povas mi—spertulo.»

15. GARANTIO

(El Ŝiller.)

Damon’ unu fojon mallaŭte trairis Kun akra tranĉilo sub bask’ al tirano— Al Dionisio,—sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran’ al li diris: «Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?» —Mi sanktan promeson ekvolis «Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!» —Jam longe al morto mi estas pretita, Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton Pro mia pardono, ĉar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono,—ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,— Ĉe vi—do mi povas amikon restigi.— Kruele ekbrilis tirana rigardo, Kaj jen li eldiris post kelka silento: «Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed bone vi tamen memoru, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagojn,—kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos.» Al sia amiko Damono alvenis Kaj diris: «tiran’ min aljuĝis krucumi, Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi... Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis Por fraton edzigi...» Kaj li ĉirkaŭprenis Amikon kaj petas: «Ho, restu, karulo, Vi por garantio ĉe malbonegulo!» Amiko volonte konsentis, kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj Damono edziĝon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj ĉiam pri sia amiko pensante... Subite tre forta ventego fariĝis, Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego,— Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis, Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis.... Damono al ponto rapidas de monto,— Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas ŝipeton, Sed vane,—neniu ĉar kun malespero Ekvolos batali kun brua rivero.... Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis: Je maro ĝi larĝa simila fariĝis. Kaj jen lian koron plenigis doloro— Li ploras, antaŭen li manojn etendas, Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas: «Kompatu!—li petas kun granda fervoro— Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!» Sed vane kompaton de Zeŭso li petas: Ventego, kaj ondoj, kaj pluv’ ne ĉesiĝas, Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,— Kaj tempo forpasas... Damono formetas De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante Per brusto nur ondon, kun mort’ batalante... Kaj jen li jam estas sur bordo,—elŝiris Sin mem li el brakoj teruraj de morto, Kaj multe dankem’ al favoro de sorto Rapidas li plu.... Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono,—kaj ili malpace Ĉirkaŭis lin tute, rigardas minace. «Ho, kion vi volas, krimuloj?—li diris— Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion, Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,— Sed vivo ne estas jam mia!» Li iris Al ili, de unu bastonon elŝiris, Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis, Aliajn—do ĉiujn facile forigis. Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton, Kun granda teruro atendis li morton,— Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn,—ĉu tie-ĉi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?!...» Kaj—kio-do?—ŝajnas al li, murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero: Rapide sin turnas al ĝi kun espero Damono—kaj vidas, ke fonto fluetas. Al ĝi superforte li tuje vagetas, Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigas Kaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero: Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras, Damono—do ilin sur voj’ preteriras. Migrantoj parolas, Damono aŭskultas Kaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!...» Tumulto piedojn al li flugiligas,— En lia animo—senfinaj teruroj.... Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas: Jam estas vespero!... Kaj li rapidigas Ankoraŭ pli paŝojn,—kaj vidas—en strato Renkontas lin lia servant’ Filostrato. —Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! Li diris malgaje:—en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis ĝis fin’, ke li estos trompita Neniam de sia amik’, kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio...— «Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort’ liberigi Amikon, mi devas min ankaŭ mortigi: Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank’ al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!...» Vespere Damon’ Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti... Kun forto traŝiras Amason popolan Damono kaj diras: «Mi morton deziris de Dionisio,— Mi estas krimulo, li—nur garantio!» En granda mirego popol’ silentiĝas... En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas, Kaj ploras,—pri kio—neniu komprenas, Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas.... ... Minaca tirano pri ĉio sciiĝas; Li je amikeco tiela tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras. Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras: «Vi tute min venkis, senfine mi miras!... Mi estas ankoraŭ por amo kapabla, Kaj se mi ne tute al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings