VERKARO DE V. N. DEVJATNIN
Reading edition
(RUSA ESPERANTISTO)
LIBRO UNUA
PARIS LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1906
Tous droits réservés.
ANTAŬPAROLO DE AŬTORO
En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur «Granda» strato de Vilno kaj tute okazero Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn. (Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj (en «adresaro» de Dro Zamenhof), kaj dero Lojko estis iam varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, por kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miaj unuaj amikoj—esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sankta afero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn de Esperanto. Dank’ al senĉesa influo de tiuj-ĉi miaj amikoj, mi estis en tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto, mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojn de grafo Tolstoj (unuaj estis: «Per kio homoj estas vivaj» kaj «Du maljunuloj»), poste mi provis poezion, kaj en Junio de 1892a jaro tradukis unuan versaĵan—«Anĝelo» (el Lermontov), kiu estis presita en no 9a de «Esperantisto» por 1892 j.; tio-ĉi estis mia unua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estis komenco de tuta
Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondadoro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memoras ankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kun Dro Ostrovskij, kun S{ro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kun multaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉi lastaj mi aparte longe korespondadis kun Sro Riĉard Geoghegan el «Ist Zound
Sed post granda bruado ĉiam venas silento,—tiel same fariĝis ankaŭ kun mi: ĉiuj miaj amikoj forveturis el Vilno en diversajn lokojn de nia Grandega Rusujo, mi mem, laŭ volo de sorto, estis transmetita ian sovaĝan vilaĝon, kie preskaŭ tute forestis eĉ ia similaĵo je civilizita homaro, kaj mi restis tute sola; mia familio pligrandiĝis, miaj infanoj jam bezonis edukadon, kaj mi devis pli multe pensi pri miaj devoj familiaj kaj servaj, ol pri Esperanto,—tial mi preskaŭ tute forlasis mian laboradon sur kampo de nia kara afero, aliaj interesoj de vivo min okupis, iom post iom mi komencis tute nerimarkeble forgesadi eĉ pri ekzistado mem de lingvo Esperanto, kaj, fine, mi preskaŭ tute ekdormis...
El tiuj-ĉi teruraj brakoj de bruta dormado min elŝiris mia malnova amiko-esperantisto Dro A. G. Naŭman: per sia laŭta, kuraĝa kaj bonfavora voĉo li vekigis min kaj igis ree laboradi!... Tielan efektive amikan agon oni neniam forgesas!... Kaj jen mi vekiĝis, renaskiĝis por Esperanto,—kaj nun mi volas ree labori, ree batali kaj aŭ venki aŭ morti kun batalilo en manoj, por ke oni min pardonu por mia kontraŭvola perfido je nia sankta afero!...
Por komenco mi decidis eldoni unuan libron de
Eldonon de mia plena verkaro afable prenis sur sin estimata Pariza firmo «Hachette et Cie», kiun mi korege dankas por tio-ĉi, ĉar alie, dank’ al multaj malfacilaj cirkonstancoj, mondo esperantista neniam ekvidus miajn verkojn.
Post kelka tempo, se nur nenio min malhelpos, mi intencas
Kun komprenebla sento de timemo mi prezentas nun al juĝo de tutmonda esperantistaro unuan libron de mia plena verkaro: ĝi ja estas unua provo en tiu-ĉi direkto, ĝis nun en nia ankoraŭ juna literaturo esperanta forestis tielaj kolektoj,—kaj mi deziras el tuta mia koro, ke tiu-ĉi mia laboro estu feliĉa komenco (nur komenco!), ke aliaj geesperantistoj sekvu min kaj en plej mallonga tempo riĉigu nian junan literaturon, por ke ni ĉiuj povu diri, ke nia kara Esperanto havas propran literaturon eĉ pli grandan, ol ia nacia lingvo... Donu, Dio, ke tiu-ĉi deziro plej baldaŭ efektiviĝu!
Oni min kritiku, oni min insultu, aŭ laŭdu,—por mi persone ĝi estas tute egala: komenco estas farita, kaj mi el tuta mia animo invitas ĉiujn geesperantistojn sekvi mian ekzemplon! Ni laboru kaj esperu! Vivu nia karega Esperanto kaj ĝia genia kreinto!...
V. Devjatnin.
VERKARO