← Table of contents
Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

DEMONO

Reading edition

Orienta rakonto.

Parto unua.

I. Traflugis super peka mondo Demon’ malgaja, elpelita; Li estis per bruega ondo De rememoroj ĉirkaŭita,— Pri tiu temp’ feliĉa, bela, En kiu Kometo kiam lin ĉiela Renkontis kun rideto hela El forkurinta luma nubo; Ankoraŭ kiam tra nebuloj Li rigardadis kun sciemo En spac’ amason da migruloj Ĉielaj; kiam li kredema Ankoraŭ estis kaj amema, Unua kreitaĵo bona,— Al li nek dubo, nek malbono Konataj estis, lia saĝo Ankoraŭ estis lumigita... Kaj multe, multe... kaj Ne povis esti memorita. II. Ĉielon longe li forlasis,— En mond’ li sen rifuĝo estis Eterno post eterno pasis, Minuto post minuto, restis Li ĉiam multe enuanta. Li, teron pekan posedanta, Malbonon semis sen plezuro; Neniu staris al demono Kontraŭ’ en lia art’ terura,— Kaj tedis jam al li malbono. III. Kaj super suproj de Kaŭkazo Demono flugis elpelita. Kazbeko, diamanto kvazaŭ, Per neĝ’ eterna priŝutita, Sub li brilegis; ond’ Darjala Simila je serpento pala, Kurbiĝis, kaj Terek’ ribela, Saltante kiel leonino[3] Kun vila kolaharo bela Sur forta kaj potenca spino, Kriegis; bestoj kaj birdetoj Je ĝia voĉo atentadis, De sudo ĝin akompanadis Amaso ora da nubetoj; Ŝtonegoj altaj, en dormeto Al ĝi klininte kapojn grizajn, Observis kun esprim’ sekreta Rapidkurantajn ondojn ĝiajn; Kasteloj multaj sur ŝtonegoj Minace staris en nebuloj, Gardantaj kvazaŭ grandeguloj Ĉe de Kaŭkazo mem pordegoj! Sovaĝa kaj belega estis Ĉirkaŭa mondo; tamen restis Spirit’ fiera malkontenta; En sia koro tre malpenta Rigardis li kun malestimo Kreadon de potenca Dio, Kaj profundaĵon de animo Al li penetris tut’ nenio.... IV. Jen antaŭ De malproksime sin prezentis Gruzujo per beleco sia Spiriton de neigo tentis. Feliĉa, luksa lando kia! Ruinoj ĉie sin etendis, Riveroj jen sonor-kurantaj Sur fund’ el ŝtonoj multkoloraj, Kaj najtingaloj bonkantantaj Pri amo flama de senkoraj Virinoj belaj de montaro; Jen densa ombro de ĉinaro[4], Ĉirkaŭvolvita per hedero; Kavernoj, kie ĝis vespero Timeme kaŝas sin cervaro; Brilado, vivo kaj bruado Sonora, dolĉa parolado Kaj spir’ agrabla de kreskaĵoj; Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj, Per ros’ malsekigitaj stelaj Brilantaj noktoj, kvazaŭ helaj Okuloj de gruzino juna, Simila je lumado suna. Sed, krom envio malvarmega, Ekscitis de naturo tento En kor’ demona malbonega Nenian ŝanĝon eĉ en sento,— Kaj ĉion, kion nun li vidis, Li aŭ malamis, aŭ jeridis. V. Tre altan domon, korton larĝan Gudalo princ’ al si konstruis.... De sklavoj ĝi laboron ŝarĝan Postulis, kaj pro ĝi forfluis Da larmoj multe el okuloj De obeemaj servutuloj. Matene sur montar’ najbara De ĝiaj muroj ombroj iras; Jen estas en ŝtoneg’ ŝtuparo: Ĝi de angula tur’ sin tiras Al rivereto; kaj Tamaro, Princino juna kaj tre bela, En ĉadro[5] blanka, ĉiam hela Tre ofte tie ĉi iradas Kaj akvon el Aragv’ ĉerpadas. VI. Silente de ŝtonego ĉiam Rigardis domo mallumega; Sed festo nun en ĝi grandega Bruegas jen kiel neniam: Gudal’ forsvatis ĵus filinon Kaj havis tutan familion. Jen sur tapiŝoj, sur tegmento Sidiĝas juna fianĉino Kun sia bona amikino. Jen post montaro en silento Sin kaŝas jam radio suna. Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenas Tintilon fianĉino juna. Jen ŝi ĝin super kapo tenas, Gracie dancas kaj tintilas, Jen flugas, jen subite haltas, Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,— Rigardo ŝia hele brilas; Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras, Jen naĝas kun teniĝ’ inklina, Kaj lerte sur tapiŝo iras Glitanta piedet’ diina; Kaj ŝi rigardas kun rideto De bela, ĉasta infaneto. Radio luna klara, bela Je tiu ĉi rideto hela, Plej juna, de mem viv’ donita, Ne povas esti komparita. VII. Mi ĵuras je noktmezo stela, Kaj je radioj de suriro, De tago mem kaj de subiro,— Regnestro de Persujo bela, Neniu reĝo posedanta Tielan kisis okuleton; Nenia eĉ fontan’ ŝprucanta Per sia roso plej brilanta Tielan lavis piedeton; Ankoraŭ man’ nenies tera Kun amo flama kaj sincera Tielajn harojn displektadis. Jes, de komenc’ de mondo nia, Mi ĵuras, belulino tia Sub suno suda ne floradis. VIII. En patra domo ŝi kun ĝojo Nun dancas jam en lasta fojo.... De sort’ nenio ŝin defendos: Ho ve! jen morgaŭ jam atendas Ŝin, de Gudal’ heredantinon, De viva liberec’ Patrujo fremda, kaj alia Malgaja sorto de sklavino En fremda rondo familia. Kaj ofte bela fianĉino Malgajon sentis en animo; Sed tamen ĉiuj movoj ŝiaj Konservis tiel sin graciaj Kaj tiel plenaj de esprimo, Ke, se Demono, traflugante, En tiu tempo ŝin ekvidus,— Antaŭon rememoriĝante, Li, ekĝeminte,—for rapidus.... IX. Kaj li ŝin vidis.... Por momento Neklarigebla nova sento Malbonan koron ekondigis. Dezerton de animo lia Benita sono troplenigis, Kaj li en profundaĵo ĝia Komprenis ion el sankteco De amo, bono kaj beleco.... Kaj longe tiu ĉi pentraĵo Per si lin ĉarmis, kaj revaĵo Pri viv’ feliĉa, kiu pasis, Lin longe, longe ne forlasis Per ia forto alforĝita, Eksciis li malgajon sencan; Kun nova sent’ konatigita, Ekaŭdis voĉon li parencan. Ĝi, eble, renaskiĝo estis? En lia saĝo nun forestis Jam vortoj de tentad’ malpia. Forgeso? ĝin ne donis Dio. Kaj li ne pensis eĉ pri tio... X. Rapidas en malpacienco Fianĉ’ al festo de edziĝo; Ĉevalon ĝis subir’ de tago Li forlacigis. Al Aragvo Plej bela li Malantaŭ li apenaŭ tenas Kameloj multaj da donaco Portaĵon inter ĝiboj altaj,— En voja malaperas spaco Ilia vico kun sonantaj Sub koloj multaj sonoriloj— De tute bona ord’ montriloj.... De Sinodalo posedanto Persone estas kondukanto De riĉa karavano. Lia Talio lerta kaj gracia Per zono estas ĉirkaŭita; Pro moro, ankaŭ pro singardo Li estas ĉirkaŭpendigita Per bela, riĉa batalilo: Ĉe zono—glavo kaj ponardo, Post dorso—tego kun pafilo, Tre lukse, arte eltranĉita; De lia ĉuĥo[6] per manikoj Venteto estas amuzita, Ĝi per galon’ ĉirkaŭkudrita. Ĉevala brido kun penikoj; Brodita estas lia selo Per multkoloraj riĉaj silkoj; Sub li ĉevalo flama, bela. En Karabaĥo edukita, Je timo ĝi troplenigita, Ronkante, strabas de krutaĵo Saltantan ŝaŭmon de ondaĵo. Danĝera estas vojo bela: Ŝtonegoj—de maldekstra flanko, De dekstra-do—river’ ribela. Malfrue. Nur altaĵo blanka Lumiĝas; levis sin nebuloj.... Kaj jam rapidas plu migruloj. XI. Jen staras preĝejet’ sur vojo.... Sub ĝi jam longe kun malĝojo Princ’ ia estas enfosita, Per man’ venĝema mortigita. De tiu temp’ migranto ĉiu, Al fest’, aŭ al batal’ iranta, Ĉe sankta preĝejeto tiu Haltadis kun teniĝ’ preĝanta; Kaj preĝo tiu estis gardo De malamiko kaj ponardo. Sed nun fianĉo juna, brava Ne pensis eĉ pri mor’ praava, Ĉar per malica lin revaĵo Demono ruza ekondigis: Nun li sub nokta mallumaĵo Je fianĉino sin ĝojigis.... Kaj jen antaŭe aperetis Du homoj.... pli... jen ekbriletis Ankoraŭ io.... Jen ekpafo.... Kuraĝa princo, kun papaĥo[7] Sur brovojn tute surŝovita, Eĉ unu vorton ne eldiris; Sur piedingoj sin levinte, Pafilon turkan li eltiris,— Kaj skurĝon supren eksvinginte, Li kun plej granda kuraĝego Antaŭen flugas.... ree pafo,— Kaj ĝemo forta, kaj kriego: Sendube—pafo ne sen trafo.... Ne longe batalad’ daŭriĝis,— Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis. XII. Mallaŭte estas.... Sin puŝantaj Sen ord’ kameloj iafoje Rigardis kun terur’ sur vojo Malvivajn korpojn de rajdantoj, Soniloj sonis kun malĝojo. Rabita estas karavano, Kaj sur korparo jam kristana Flugilojn nokta bird’ etendas! Ripozo paca de ĉerkujo Kun patroj kune en Gruzujo De nun jam ilin ne atendas; Ne venos tien ĉi patrinoj En ĉadroj[8] longaj, kaj fratinoj, Por kun sopiro, kun plorego, Kun ĝemo forta, kun petego Sin klini antaŭ ĉerk’ ilia! Sed tie ĉi sur ŝtono voja Per mano zorga kaj tre pia Farita estos kruc’ malĝoja; Hedero nur per branĉo sia Smeralda, en printemp’ agrabla, Envolvos ĝin kun vera ĝojo Kaj kun kareso plej afabla; Kaj jen, turninte sin de vojo, Migranto iafoje pia Ripozos en ombraĵo Dia.... XIII. Ĉevalo flugas jen sur valo, Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo; Jen ĝi subite tute haltas, Facilan venton aŭskultante, Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas, Per hufoj teron ekbatante Kaj truojn nazajn disŝovante; Jen ĝi, kolharon eksvinginte, Antaŭen flugas, frenezinte. Sur ĝi rajdant’ silenta sidas; Balancas li per kapo bela Kaj klinas ĝin al kurbo sela. Nenion li jam sentas, vidas, Ne regas li per kondukilo, En piedingo enŝovita Piedo lia, kaj kovrilo Per sango estas makulita.... Saltulo lerta, vi sinjoron Tuj el batalo liberigis, Sed kuglo lian junan koron En mallumego eĉ mortigis! XIV. En dom’ Gudala ploro forta, Amaso da popol’ en korto: Ĉevalo kies lacigita Sur ŝtonoj falis ĉe pordego? Kaj kiu estas mortigita Rajdanto tiu ĉi? Timego Konservis sin sur frunto bruna. En sango estas vesto tuta, Kaj sur kolhar’ en premo muta Jam malvarmiĝis mano juna. Ne longe vi fianĉon vian, Ho, fianĉino, en gajeco Al fest’ atendis de edzeco! Brilante princan vorton sian Kaj tute vere li eltenis: Al fest’ li ĝustatempe venis.... Sed nun, ho ve! neniu vidos, Ke ree sur ĉeval’ li sidos!... XV. Je tondr’ simila puno Dia Al familio flugis gaja! Falinte, jen sur lito sia Tamaro ploras, plej malgaja; Ĉe ŝi ruliĝas larm’ post larmo, Tre alte, ŝarĝe brusto spiras.... Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ diras Subite voĉo sorĉa, varma: «—Ne ploru vane, kara mia! Ja malvivulon larmo via Per ros’ brilanta ne vivigos; De ĝi rigard’ nur klara Dia Nebula estos, ĝi bruligos Koloron de vangetoj belaj— Jes, larmoj estas nur sencelaj; Li jam ne estos estimanta Plej indan vian sopiradon; Ĉielo estas karesanta Spiritan lian nun rigardon: Amuzas lin jam sankta kanto.... Ĉu estas senc’ en sonĝoj teraj, En larmoj de fraŭlin’ sinceraj Por gast’ de paradiza lando? Ne, ho anĝelo mia tera, Al mi vi kredu, kreitaĵoj De mondo tuta plej malvera Ne indas unu eĉ momenton De viaj karaj sopiraĵoj Kaj vian plej malgajan senton. «En aera oceano, Sen remiloj kaj sen veloj Naĝas bela karavano Da graciaj lumaj steloj. Inter kampoj travideblaj En arkaĵ’ ĉiela, alte Flugas nuboj nekapteblaj En lanuga ar’ senhalte. Jen disiĝas, jen kuniras— Ili tute ja ne ĝojas, Kaj estontan ne deziras, Kaj pasintan ne malĝojas. Vi en tago plej turmenta Rememoru nur pri ili, Estu vi al ter’ sensenta Kaj senzorga, kiel ili! «Apenaŭ per kovrilo sia Kaŭkazajn suprojn nokt’ ombrigos; Apenaŭ mondon sorĉo ia Per forto sia silentigos; Apenaŭ vent’ ŝtonegon puŝos Kaj flavan velkan herbon tuŝos, Apenaŭ flitos bird’, kaŝita En ĝi, per vento timigita; Kaj sub vinbera branĉo bela Apenaŭ flor’, pro ros’ ĉiela, Foliojn solvos tre avide; Apenaŭ luno malrapide El de montaro sin eklevos Kaj, rigardante vin, ekrevos,— Al vi mi ĉiam alflugados, Gastados ĝis suriro suna Kaj por anĝelo mia juna Mi sonĝojn orajn alblovados....» XVI. Ĉesiĝis vortoj, formortante Post sono son’ en malproksimo. Rigardas ŝi, de lit’ saltante.... Konfuz’ aperis en animo Neesprimebla: nek ektimo, Nek flama rav’, nek sopirado. En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiaj Samtempe estis en bolado: Animo de katenoj siaj, Ligintaj ĝin, sin liberigis, Kaj koron ia fajr’ bruligis, Kaj, ŝajne, tiu voĉ’ afabla Ankoraŭ sonis tre agrabla. Nur en mateno sonĝo kara Animon lacan silentigis, Sed ŝian penson ĝi ondigis Per revo eksterordinara: Nebula, muta enmigrinto, Brilanta per belec’ netera, Al ŝia kapo sin klininta, Kun tia amo plej sincera Kaj kun malĝojo ŝin rigardis,— Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis. Ne estis li anĝel’ ĉiela, Gardanto ŝia sankta, bela: Kroneto el de sun’ radioj Ne kuŝis super bukloj liaj; Kaj ne spirito de infero, Malvirta turmentit’ terura,— Ho, ne! li estis bela, pura, Simila tute je vespero: Nek tago estis li, nek lumo, Nek nokto nigra, nek mallumo!...

Parto dua.

I. «Ho patro! patro! min aŭskultu, Tamaron vian ne insultu! Mi ploras. Vidu mian ploron!... Ĝi forsekigas junan koron.... Nenies estos mi edzino— Al miaj vi fianĉoj diru: Eterne restos mi knabino Kaj ili ĉiuj nun foriru. Post tempo, kiam, mortigita, Li estis jam enterigita, Per revoj min neforbateblaj Spirito ruza tumultigas; Kaj sonĝoj tre nekompreneblaj En nokto min maltrankviligas; Ne povas preĝi mi anime: Pens’ pia estas malproksime, Kaj mi en vejnoj fajron sentas... Sekiĝas, velkas mia koro. Ho patro! io min turmentas.... Ho, cedu, patr’, al mia ploro! En sanktan monaĥejon sendu Filinon vian senprudentan; Savinto tie min defendu, Akceptu mian koron pentan. Por mi forestas gajo luma.... Nur sankta monaĥejo restas: Ĝi kaŝos min de viv’ malluma, Por mi ĝi ĉerk’ agrabla estas.» II. Kaj monaĥejon tre malluman Kun parencaro ŝi enpaŝis, Kaj tie ĉi ŝi bruston junan Per nigra hara vesto kaŝis. Sed, kiel sub ŝtofaĵ’ arĝenta, Sub vesto hara, plej humila, Frapadis koro maltrankvila En brusto per revaĵo tenta. Eĉ ĉe altaro plej brilanta En daŭro de solena kanto, Per kiu oni Dion laŭdis, Konatan ŝi parolon aŭdis. Sub ark’ preĝeja duonluma Tre ofte, nur por ŝi vidata, Figuro glitis tre konata; En bonodor’ facila fuma, Brilante kiel stelo, tien Li loge vokis ŝin... sed kien? III. Jen monaĥejo en montaroj, De tuta mond’ apartigita, Per vic’ de poploj kaj ĉinaro[9] De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita. Tra ili, post subiro suna, En ĉambr’ briletis izolita Lampet’ de monaĥino juna. Sub ombr’ de belaj migdalujoj, Ĉe multaj krucoj plej malgajaj Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,— Kantadis ĥor’ da birdoj gajaj; Sur ŝtonoj malvarmetaj fontoj Trafluis brue kaj saltante, Kaj, sub superpendantaj montoj En intermont’ sin kunverŝante, Ruliĝis inter arbetaĵo, Per prujn’ kovrita de floraĵo. IV. En nord’ montaro estis bela En bril’ de ĉielruĝo hela;— Fumeto kiam bluiĝante Gajigas koron de gruzinoj, Kaj, orienten sin turnante, Al preĝo vokas muezinoj[10]; Kaj kiam laŭta sonorilo, De monaĥejo vekigilo, Tremadas en aer’ matena En horo paca kaj solena; Gruzino kiam bela, juna Deklivas sin de kruta monto Kun longa kruĉ’ al brua fonto,— Montaro en lumado suna Per tuta sia ĉeno bela Tre longe en altaĵ’ ĉiela Viola kvazaŭ muro restis. Kaj en vespero ĝi sin vestis Per tuko lume-ruĝa, hela. Plej alta en montar’ parenca— Kazbeko: en eterna neĝo En vest’ arĝenta, kvazaŭ reĝo Ĝi staras forta kaj potenca. V. Sed, plena je revaĵo krima, Ne estis de Tamar’animo Al ravoj puraj atingebla. Por ŝi per ombr’ nepenetrebla Nun mondo estis ĉirkaŭita, Egale ĉiam kaj per ĉio Ŝi estis multe turmentita: Matene per de sun’ radio Kaj nokte per mallum’ terura. Apenaŭ nokto superpendas, Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguro En frenezeco sin etendas— Kaj ploras; kaj en nokt’ silenta Migranto ia kun atento Aŭskultas, kiel ŝi ploregas, Kaj pensas li: «spirit’ malpenta Punita en kavern’ ĝemegas!»— Kaj li tre akran aŭdon streĉas, Ĉevalon pelas, savon serĉas. VI. Tre ofte en revaĵ’ tremante, Ĉe mem fenestro en silento Tamaro sidas meditante; Ŝi malproksimon kun atento Rigardas longe kaj sopiras.... Al ŝi do ia voĉo diras: «Li nepre venos! Sonĝoj viaj Ne vane ja vin karesadis, Kaj li kun vortoj flamaj siaj Kaj kun rigardo plej brilanta Al vi ne vane aperadis.» Ŝi longe estas sopiranta, Pro kio—tute ne komprenas; Ŝi Dion sanktan preĝi penas, Sed preĝas lin obstina koro; De batalado lacigita, Sur lito kuŝas ŝi kun ploro— Kusen’ bruligas, sufokita Kaj timigita, ŝi eksaltas, Sin levas brusto tre rapide Kaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltas Spirado ŝia, kaj, avide Serĉante brakojn plej pasiajn, Ŝi strange diras vortojn iajn.... VII. Gruzujo tuta per kovriloj De nokto estas jam vestita. Demon’, per amo forlogita, Rapidas gaje sur flugiloj Humilan sanktan monaĥejon. Sed ne kuraĝis li tuŝeti Tre longe pacan rifuĝejon. Kaj unu fojon eĉ forĵeti Li tute, ŝajne, preta estis Intencon de animo sia. Enpensa, jam tre longe restis Ĉe alta mur’ spirit’ malpia; Li vagas, kaj de paŝoj liaj Sen vento tremas eĉ folioj. Antaŭen li rigardon sendas: Fenestro estas lumigita,— Jam longe iun ŝi atendas. Kaj jen en valo izolita Eksonis de ĉinhar’[11] tintado Kaj belaj sonoj de kantado; Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmaj Mezure unu post alia, Simile je agrablaj larmoj; Kaj estis tiu kanto dia Tre delikata kaj tre bela,— Ĝi kvazaŭ estis kunmetita Por tero peka en ĉielo. Ekvolis, eble, mem anĝelo Sinvidi kun amiko tera, Kaj al anim’ de suferanto, Kun amo sankta kaj sincera, Ekkantis pri estinta, vera, Por per belega sia kanto Forigi lian suferadon?... Nun amon, ĝian sopiradon, Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojon Demono nur unuan fojon Komprenis.... Li en maltrankvilo Forflugi volas,—sed flugilo Ne movas sin, ne ŝanceliĝas! Kaj,—kia mirindaĵ’ Sur vangoj ŝarĝa larm’ ruliĝas.... Ĉe tiu ĉambro monaĥina Ĝis nun ankoraŭ estas ŝtono, Trabruligita per plej varma, Je fajr’ simila flama larmo, Per ŝarĝa larmo de Demono!... VIII. Jen rifuĝejon li eniras, Por amo preta, li deziras Jam bonon fari, li komprenis, Ke nova viv’ por li alvenis. Ne klara trem’ de atendado, De necerteco muta timo, Malĝojo ama, sopirado,— Unue venis al animo Fiera, peka de Demono; Ĝi Eniras de neig’ spirito Kaj vidas: antaŭ li kerubo, El sankta paradiz’ sendito, Gardant’ de pekulino bela, En vest’ facila, kiel nubo,— Li staras kun rideto hela, Kaj per flugilo blanka sia De malamiko ŝin ombrigis.... Kaj jen radi’ de lumo Dia Rigardon lian ekblindigis, Kaj ne saluton li afablan,— Riproĉon aŭdas malagrablan: IX. «Spirit’ malvirta, maltrankvila, Vi kial tien ĉi eniris? En rifuĝejo plej humila Ĝis nun malbon’ ankoraŭ spiris Neniam; via adoranto Forestas tie ĉi! Kun krimo, Kun tento lerta en animo, Malbonon sole dezirante, Ne tuŝu sanktan amon mian! Vin kiu vokis?» Respondante, Spirit’ malica plej malpian Vizaĝon faris kaj ekridis; Ĵaluze brilis, kiel flamo, Rigardo lia, kaj revidis En si antaŭan li malamon. «Ŝi—mia! li ekkriis brue: Forlasu ŝin! ŝi estas mia! Aperis vi jam tro malfrue, Ho, sankta de ĉiel’ gardanto,— Por mi kaj ŝi, sendito Dia, Vi nun ne estas jam juĝanto. Kaj ŝia koro, kaj beleco Sendube tute miaj estas; Kaj via virto, kaj sankteco Jam tute tie ĉi forestas; Vi vane gardi ŝin intencas, Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!» Kaj jen malgaje rigardinte Oferon de malpia tero, Kaj, per flugiloj eksvinginte, Anĝelo dronis en aero.... X. Tamaro. Ho, kiu estas vi? Danĝera Parolo via! Vi ĉiela Sendito estas, aŭ infera? Vi kion volas? Demono. Vi plej bela! Tamaro. Sed diru—do, vi estas kiu?... Respondu tuj.... Demono. Mi estas tiu, Je kies voĉo vi atentis En nokto nigra kaj trankvila, Malĝojon kies vi eksentis, Kaj kies penso plej facila Al via saĝo iam venis.— En sonĝo kiun vi divenis; Mi—tiu kies eĉ rigardo Pli mortigema, ol ponardo, Esperon tutan pereigas, Apenaŭ hom’ kun ĝi sin ligas; Neniu min kun am’ alprenas Kaj ĉio viva min malbenas. Eterno, spac’—por mi nenio; Mi estas vip’ de sklavoj miaj, Mi—reĝo de libera scio, Mi—malamiko de mem Dio, Kaj vidu: ĉe piedoj viaj Mi klinas min, mi, mi—teruro, Malbono, puno de naturo! Al vi mi nun en kortuŝeco Alportis preĝon diligentan De amo kaj de amikeco, Pasion mian teran varman, Malĝojon teran plej turmentan, Unuan mian veran senton, Unuan ankaŭ mian larmon. Kompatu—do pri mia sorto! Vi min returnus al ĉielo, Al bono nur per unu vorto; Per am’ vestita, mi anĝelo Fariĝus ree, kaj ankoraŭ Pli bela estus, pli brilanta. Aŭskultu nur, mi petas kore,— Mi—via sklavo suferanta, Senfine forte vin amanta! Apenaŭ nur mi vin ekvidis, Subite en anim’ jeridis, Malamis forton mi inferan, Kaj senmortecon, kaj potencon, En kiuj mi ne vidis sencon,— Kaj mi enviis ĝojon teran: Ne vivi, kiel vi,—ne povas, Mi tute, kaj mi eĉ ne provas De vi aparte vivi. Mia Sensanga, forta kor’ malpia Eksentis jam sur sia fundo Radion de agrabla sento, Kaj ree en malnova vundo Sin movas de malĝoj’ serpento.... Sen vi—pro kio miaj fortoj? Potenco mia? Senmorteco? Ĝi estas nur bonsonaj vortoj, Preĝejo granda sen dieco! Tamaro. Forlasu min, spirit’ envia! Silentu, mi al vi ne kredas!.... Ho ve!... Kreint’ potenca mia! Mi sentas: mi al li jam cedas; Ne povas preĝi mi; je morta Veneno estas plenigita Jam mia saĝo plej malforta! Kompatu, vi min pereigas; Per morto estas ĉirkaŭita Parolo via... Kio igas, Ke vi min amu? Ho, pro Dio, Al mi respondu, diru!... Demono. Kio? Ho ve! mi mem ne scias kio; Je vivo nova tute plena, Tuj mem de mia kap’ malbena Kroneton pikan mi formetis, Pasintan tutan mi forĵetis; Kaj paradizon, kaj inferon Mi en okuloj viaj trovas! Al vi mi sentas amon veran, Ekami tiel vi ne povas: Per tuta forto, per potenco De revo kaj de pens’ senmorta Mi amas. En de mond’ komenco Jam en animo mia forta Figuro via ĉiam bela Fortike estis impresita, Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita, Ĝi flugis en eter’ ĉiela. Jam longe, maltrankviliĝante, Agrablan nomon mi atentis; En paradizo eĉ estante, Mi ĉiam unu mankon sentis, Kun mi vin belan ne havante. Ho, se vi povus kompreniĝi, Sopiro kia kaj malbeno— En tuta viv’ sen partopreno Suferi, ĝemi, turmentiĝi, Kaj plezuriĝi,—sed por bono Jam ne atendi ian laŭdon, Kaj rekompencon—por malbono; Elporti ĉiam bataladon, Sed nek triumfi, nek paciĝi! Domaĝi ĉiam, ne volante, Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi, Kaj senti, kaj nenion timi, En tuta ter’ nenion ami, Kaj peni ĉion nur malami, Kaj tutan mondon malestimi!... Apenaŭ nur de Di’ malbeno Al mi subite proksimiĝis,— Natura varma ĉirkaŭpreno Por mi eterne malvarmiĝis.... Jen vidis mi ĉielarkaĵon, Brilantan klaran ornamaĵon De bonkonataj lumaj steloj, Vestitaj en kronetoj belaj; Sed ili tute ne rekonis Min en vestaĵo de infero! Kaj tute jam en malespero Al mi alveni mi admonis Kunfratojn, je mi mem similajn, Sed—ve! mi ankaŭ mem rekonis Nek vortojn de malbon’ iliajn, Nek vizaĝegojn kun rigardoj Pli mortigemaj, ol ponardoj.... Kaj, eksvinginte per flugiloj, Forflugis mi... sed kien? kial? Ne scias.—Min amikoj miaj Forĵetis Por mi fariĝis surda, muta, Kiel ĉiel’ kun bonoj Diaj. Ŝipeto tiel difektita, Sen direktilo kaj sen velo, Per ond’ libera ekkaptita, Rapide naĝas,—sed sen Tiele en mateno frua Fragment’ de nubo tondra brua, En ark’ ĉiela nigriĝante, Nenie halti kuraĝante, Vidante celon eĉ nenie, Traflugas—kien kaj de kie Ĝi mem ne scias:—sola Dio Potenca scias nur pri tio!... Sed mondon mi ne longe regis, Al pek’ ne longe ĝin instruis, Kaj ĉion belan mallaŭdegis, Kaj ĉion noblan fordetruis; Mi kredon el homara koro Forigis tute sen laboro.... En mondo sole malsaĝuloj Enuaj kaj hipokrituloj, Plej abomenaj kaj malpiaj, Kun kredo en animo restis.... Sed... sed ĉu ili indaj estis Je zorgoj, je laboroj miaj? Kaj jen mi kaŝis min en montoj; Kaj flugis, kiel meteoro, Mi nokte super bruaj fontoj.... Migranto kun kredema koro Kaj kun espero en animo, Trompita per fajret’ proksima, Loĝejon trovi atendante Kaj kune kun ĉeval’ falante, Pereis en profundegaĵo, Kaj ĝemis,—kaj post li kurbiĝis Postsigno sanga sur krutaĵo.... Sed mi ne longe amuziĝis Per tiel krima malbonego. Tre ofte, polvon eklevinte, En batalado kun ventego, Per fulmotondro min vestinte, Sur nuboj flugis mi facilaj, Volante inter elementoj Bruegaj, fortaj, malhumilaj, Animon savi de turmentoj Kaj de pensad’ neevitebla,— Forgesi pri neforgesebla! Ĉu estas senco en mizeraj Laboroj homaj, en turmentoj, Malĝojoj, malfeliĉoj teraj De nunaj, de estontaj gentoj, Eĉ komparitaj kun minuto De mia suferado muta? Kaj homoj? Viv’, labor’ ilia? Ĉu estas senc’ en ili ia? Ja ili pasis, ili pasos, Pri ili homoj pensi lasos! Espero estas: juĝ’ severa; Ĝi ĉiam pardonema restos! Sed mia malĝojad’ netera En mi, kun mi eterne estos, Ĝi finon, kiel mi, ne havos, De ĝi en tomb’ mi min ne savos! Jen al serpento ĝi similas, Jen kvazaŭ flamo hela brilas, Bruligas per bonega tento, Jen penson premas kvazaŭ ŝtono— Nedetruebla monumento De pereintaj jam esperoj, De revo pri pasinta bono, De sentoj, de pasioj teraj! Tamaro. —Vi kiu estas diveninta Ne estas mi, sed seniĝinta Por ĉiam je trankvilo mia, Nevole al parolo via Atentas mi kun ĝoj’ sekreta, Amiko mia suferanta. Sed se vi ruzi estas preta, Se trompon en anim’ kaŝante... Ho, min kompatu!... Kia gloro!... Por kio estas mia koro Al vi? Ĉu estas por ĉieloj Pli kara mi, ol ĉiuj belaj, Ne vidis kiujn vi? Ribelaj Ja manoj de mortemaj homoj Ilian liton virgan puran Ne ĉifis en iliaj domoj! Ne! donu vi fatalan ĵuron.... Eldiru,—vidu: mi sopiras, Vi vidas revojn miajn! Timon Agrablan, dolĉan vi enspiras Al mi nevole en animon... Sed ĉion vi komprenis tute Kaj min kompatos sendispute! Ho, ĵuru,—ke jam malkonfesas Malbonon vi, kaj ke promesas... Ĉu jam en mond’ ne estas eblaj Promesoj, ĵuroj nerompeblaj?... Demono. —Mi ĵuras je unua horo De mond’, je ĝia horo lasta, Je krimo ĵuras malhonora Kaj je triumf’ de vero ĉasta; Mi ĵuras je turment’ de falo, De venko je revado pala; Mi ĵuras je kun vi sinvido Kaj je disiĝo atendata; De spiritaro je kunsido, Je ĝia sorto malamata, Je fratoj subpotencaj miaj, Je glavoj de anĝeloj sanktaj, Belegaj, fortaj, senpasiaj, Senfine min malestimantaj, Kaj je ĉielo, je infero, Je vi kaj je sankteco tera; Je lasta ĵuras horo mia Kaj je unua larmo via; Je spir’ de via buŝo bela, De silka bukl’ je ondo hela; Je amo ĵuras mia tera Kaj je feliĉo, je sufero,— Malnovan venĝon malkonfesas— Mi tute, malkonfesas ankaŭ Fierajn pensojn, kaj promesas, Ke nun jam de nenia flanko Mi per venen’ de flato bela Al iu ektumultos koron. Mi tute ŝanĝos mian moron, Paciĝos mi kun Di’ ĉiela, Ĉar volas mi al li jam cedi; Mi volas preĝi, senti amon, Mi volas ankaŭ bonon kredi, Mi verŝos mian pentan larmon, Kaj ĝi tuj mem de frunto mia Je vi jam inda, mia bela, Forviŝos signojn de ĉiela Sanktega fajro,—mond’ malpia Jam floros en nescio sia Sen mi, trankvile kaj sen bruo! Ho, kredu: mi ĝis nun unua Komprenis vin, kaj vin elektis Por mi sanktejon, kaj potencon Mi ĉe piedoj viaj metis; Min amo via kiel dono Altiras,—kaj mi eternecon Al vi proponas por momento,— En amo, kiel en malbono, Tre granda estas mia sento Kaj ne ŝanĝema,—ho, Tamaro! Al mi vi kredu, mia kara. Mi, fil’ libera de etero, Vin, Dian kreitaĵon belan, Forprenos de malbona tero Kun mi en landon superstelan, Kaj estos vi de mond’ reĝino, Unua mia amikino; Sen partopreno, sen bedaŭro Rigardos vivon vi sur tero, Forestas kie longedaŭra Beleco kaj feliĉo vera, Alestas kie sole krimoj Kaj ekzekutoj, en animoj De ĉiuj kie—nur pasioj Tre sensignifaj, tre malpiaj; Ne povas kie oni ami Sen granda abomena timo, Aŭ malestimi kaj malami Per tutaj fortoj de animo. Ĉu vi ne scias, mia bela, Signifas kion am’ minuta De homoj? Ondo nur ribela De sango de naturo bruta! Sed tagoj kuras,—ĉio pasas Kaj homoj baldaŭ ĝin forlasas. Ĉu homo povas ĉe disiĝo Fortika resti? Ĉu li ŝparos Sin de enuo, de laciĝo? Ĉu longe ankaŭ kontraŭstaros Li al forlogo de beleco, Aŭ al revad’ de arbitreco? Ne, mia kara amikino, Eksciu, ke ne estas sorto Al vi, simile al sklavino De malĝentila tera forto, Silente velki inter teraj Malvarmaj kaj malgrandanimaj Amikoj ŝajnaj kaj malveraj, Kaj en senfinaj, grandaj timoj, En senfrukteco de esperoj Kaj en laboroj ŝarĝaj viaj! Post mur’ de sankta monaĥejo Ne estingiĝos sen pasioj Vi inter preĝoj en preĝejo. De tuta mondo sin kaŝante, Neniam homojn eĉ vidante, En malproksim’ de viva ĉio, De homoj kaj de sankta Dio. Ho, ne! plej bela kreitaĵo, Por vi alia estas sorto: Alia granda profundaĵo, De ravoj, kaj turmento forta Atendas vin! Forlasu mondon Mizeran vi al ĝia sorto: Anstataŭ ĝi grandegan rondon Da multaj kaj fieraj scioj Al vi, plej kara, mi proponos. Amason da spiritoj miaj Al vi, pro servo, tuj mi donos; Sklavinojn sorĉajn Plej obeemajn kaj humilajn Al vi mi donos, mia bela; Forŝiros mi kroneton oran Por vi de orienta stelo, Mi prenos noktan roson floran, Kaj ĝin per tiu roso pura Mi superŝutos; per purpura Radio Envolvos mi talion vian Belegan, luksan kaj gracian; Per bonodora, pura spiro Aeron tutan mi plenigos! Eterne per ludado mira Mi aŭdon vian amuzigos; El or’, turkiso kaj safiro Konstruos mi palacon karan; Mi min mallevos fundon maran Post nubon flugos mi humile, Al vi mi donos ĉion teran,— Nur amu min!... XI. Kaj jen facile Kaj dolĉe kisis li mizeran Oferon sian; per parolo, Da logo sorĉa plenigita, Batalis li kun sia volo, Kun ŝia saĝo ŝancelita, Potenca de Demon’ rigardo Bruligis ŝin; en nokt’ sensona, Malluma, ĝi brilegis forta, Neforbatebla, kiel ponardo. Triumfis, ve, spirit’ malbona! De lia kis’ veneno morta Aperis tuj en koro ŝia... Turmenta kaj terura krio Silenton noktan ekondigis. En si ĝi ĉion tuj kunigis: Kaj amon flaman, kaj suferon, Riproĉon kun petego lasta, Kaj adiaŭon senesperan Kun vivo juna, vivo ĉasta.... XII. En tiu nokta temp’ gardanto, Ĉirkaŭirante muron altan, Tabulon feran ekbatante,— Malrapidigis tuj senhaltan Ĉirkaŭiradon: li atingis Ĉambreton ŝian... Kun esprimo De konfuziĝo en animo Subite manon li haltigis Kaj en tabulon ne frapadis. Jen tra ĉirkaŭa li silento Subite ŝajne klare aŭdis, Ke sonis kiso tre konsenta, Malforta ĝem’, minuta krio. Kaj dubo peka kaj malpia Al li aperis en animo... Sed poste silentiĝis ĉio, Kaj jen ankoraŭ post momento Alflugis nur el malproksimo Per blovo de facila vento Murmuro dolĉa de folioj, Kaj en mallumaj bordoj siaj Rivero bruis en silento. Kanonon sanktan de piulo En timo legas maljunulo, Por de diabla forta tento Forigi pekan penson sian; Por fingroj benas li tremantaj Ekscitiĝantan bruston pian, Kaj jen per paŝoj rapidantaj Daŭrigas plu iradon sian.... XIII. En ĉerko kuŝis ŝi simila Je mem anĝelo de ĉielo; Pli blanka, pura, ol kovrilo, Konservis sin koloro hela De ŝia frunto juna, bela, Fermitaj okulharoj estas... Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu, Ke juna belulino tiu En sia Kaj kison varman nur atendas, Aŭ tagon? Sed radio suna Senfrukte tute sin etendas Sur frunto de knabino juna; Kaj vane en malĝoj’ sensenca Nun kisis buŝo ŝin parenca.— Ne, ne,—neniu estas forta Batali kun kruela morto! XIV. Neniam eĉ en grava festo Ankoraŭ estis tiel kara Kaj tiel bela, riĉa vesto De formortinta nun Tamaro. Floretoj, laŭ antikva moro, Ornamas ŝin,—agrabla, forta De ili fluas bonodoro, Sed igas ilin mano morta Adiaŭ diri jam al mondo. Nenio en vizaĝo ŝia Parolis, ke en brua ondo De ravo flama kaj pasia Ŝi mortis. Estis plenigita Vizaĝo ŝia je marmora Beleco, tute senigita Je saĝo, je esprimo kora, Sekreta, kiel muta morto, Aŭ kiel mem severa sorto. Rideto stranga malvarmiĝis Sur ŝia bela buŝ’ silenta; Pri malĝojad’ de ĝi sciiĝis Okulo sperta kaj atenta. En ĝi vidiĝis malestimo De horo forflorinta, bona, De lasta senca pens’ esprimo, Al tero—adiaŭ’ sensona. Rebrilo vana de pasinta, Ankoraŭ estis ŝi pli morta, Pli senespera, pli malforta, Ol mem rigard’ estingiĝinta. Tiele en vespera horo, Fluidiĝinte kiam tute, Jam kaŝas sin en maro ora Kaleŝo taga,—tuj minute Kaŭkazaj neĝoj, konservante Radion ruĝan kaj brilante, Lumiĝas nur sur horizonto Sed jam al tiu lum’ malĝoja Ne iros en dezert’ renkonte Rebrilo, kaj nenies vojo Neniam estos lumigita De ĝia supro glaciita!... XV. Parencoj ĉiuj kaj najbaroj Kunvenis por malgaja vojo. Ŝirante siajn grizajn harojn, Batante bruston en malĝojo, Gudalo princ’ en lasta fojo Jam sidas sur ĉevalo brava,— Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojo Por ili estas. Inter ava Ostaro estas elfosita Por ŝi rifuĝo plej trankvila. Prapatr’ Gudala, priglorita Rabisto brava malhumila, Malsano kiam lin kunligis Kaj kiam venis penta horo, En profundaĵ’ de sia koro Preĝejon fari sin ŝuldigis Sur supro de montar’ granita, Sur kiu estis nur aŭdita Kantado de neĝvent’ terura Kaj kie flugas nur vulturo.— Kaj baldaŭ en neĝar’ Kazbeka Preĝejon vento ĉirkaŭblovis, Kaj ostoj de rabisto peka Por si trankvilon tie trovis; Kaj alta mont’ aliformiĝis, Sur ĝi aperis nun tombejo: Postmorta kvazaŭ nun loĝejo Al mem ĉielo proksimiĝis; Ĝin malproksime de okuloj Ne tuŝos kvazaŭ vivo tera... Sed vane! Sonĝas malvivuloj Nek ĝojon de feliĉo vera, Nek malgajecon de pasinta, Jam por eterne formortinta. XVI. En spaco de etero blua Traflugis unu el anĝeloj Sanktegaj sur flugiloj helaj; Animon li de mondo brua En brakoj portis al ĉieloj; Per dolĉa vorto de espero Li ĝin de dubo ŝarĝa savas, Kaj signon kriman de sufero Per larmoj li de ĝi forlavas. Al ili estis jam aŭdita El paradizo sankta kanto— Subite, vojon trahakanta, Sin levis el infer’ spirito. Potenca kiel vent’, severe Li brilis, kvazaŭ fulm’ radia, Kaj arogante, kaj fiere Ekkriis li: «ŝi estas mia!» Kun tim’, per preĝo defendata, Alpremis sin al brusto ŝpara Animo peka de Tamaro. Nun sorto estis decidata De estonteco: li denove Nun staris antaŭ ŝi senmove, Sed, ho potenca sankta Dio! Kun li fariĝis stranga io: Rigardo lia estis plena Da malboneco, da esprimo De malfavor’, de malestimo, Kaj de malpaco al veneno; Kaj de vizaĝo senmovema Malvarmo blovis mortigema. «For, malaperu, ho malpia Spirito de malluma dubo!» Respondis lin sendito Dia, Vestinte sin per blanka nubo: «Sufiĉe vi jam triumfadis Kaj ŝin sufiĉe posedadis; Sed hor’ de juĝo nun alvenis, Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis, Kaj bona estas volo Dia! Forpasis tagoj de sufero, Jam de animo bela ŝia Nun kun kaduka vest’ de tero Forfalis ĉenoj de malbono, Ni ŝin,—eksciu, ho Demono,— Atendis longe en ĉielo! Ja vivo de animo ŝia Sur peka tero estis tia, Ke ĝi prezentis nur momenton De suferad’ neelportebla, De granda ĝoj’ neatingebla Kaj de turmenta kora sento; El plej bonega ĝi etero De Dio estis elteksita, Ĝi estis tute ne por tero, Kaj tero ne por ĝi kreita! Ŝi dubojn siajn elaĉetis Per kosto granda kaj kruela... Ŝi amis kore, sin turmentis,— Kaj nun atendas ŝin ĉielo!» Kaj ekrigardis lin anĝelo Severe per okuloj brilaj, Kaj, eksvinginte per flugiloj, Fordronis en bluaĵ’ ĉiela. Demono forvenkita estis.... Revaĵojn siajn li, fiera, Malbenis, kaj denove restis Li sola sur enua tero Sen am’, sen kredo, sen espero!... Ĝis nun ankoraŭ en montaro Kaŭkaza, sur dekliva klino, En valo bela de Kajŝaro Restaĵoj estas de ruino. Pri ĝiaj detruitaj turoj Ekzistas inter kaŭkazanoj Rakontoj multaj kaj teruraj, Amataj forte de infanoj.... Jen inter arboj monumento, Fantomo kvazaŭ, en silento Nigriĝas ĉiam en nebuloj. Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj; Malsupre montras sin auloj[12], Kaj tero floras kaj verdiĝas, De ĉie flugas sonoj voĉaj,— Rivero brilas kaj ruliĝas, De alta monto ekfalante; El malproksimo, sonorante, Trairas granda karavano. Naturo—belulin’, ŝercante, Sen zorg’, simile je infano, Amuzas sin per vivo juna, Kaj per printempo, kaj per suno. Sed nun kastelo, jam fininta Antikvan longan servon sian, Kiel aĝulo, transvivinta Amikojn, karan familion, Malgaje staras, sen espero. En ĝi loĝantoj nevideblaj Atendas nokton nur: libero Kaj fest’ por ili estas eblaj Nur tiam, kiam lun’ subiras! Kaj ili zumas, kaj disiras, Disflugas kun diversa krio. Jen araneo en sekreto Alpaŝis al ŝpinad’ de reto; Jen de lacertoj familio Petolas gaje sur tegmento, Kaj singardema jen serpento Elrampas el malluma truo Sur platon de peron’, kaj volvas Sin ringe sen nenia bruo, Jen ree lerte sin disvolvas, Jen al bastono ĝi similas Kaj kuŝas, kaj tre hele brilas, Simila kvazaŭ glavo ŝtala, Forlasis kiun mortigita Heroo ia en batalo En tempo longe forgesita.... —Sovaĝa estas ĉio, ĉie. Postsignoj iaj de pasinta Vidataj estas nun nenie,— Ĉar ilin estis balainta Man’ de eterno senpartia, Kaj memorigos jam nenio Pri glora nomo de Gudalo Kaj pri filino kara lia! Sed sur plej alta monta valo, Sur kiu estis enfosita Ostar’ ilia, konservita Preĝejo inter nuboj staras: Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas; En gardo ĉe pordegoj ĝiaj Vidiĝas vico da granitoj, Per neĝ’ eterna priŝutitaj: Sur brust’ ilia el glacioj Tavol’ eterna hele brilas Kaj tute al kiras’ similas, Grandegoj dormaj da neĝaroj Sur suproj montaj sin etendas, Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendas Frostitaj kvazaŭ falakvaroj. Iradas tie vent’ patrole, Forblovas polvon ĝi memvole De grizaj antikvegaj muroj Kaj de ruinaj altaj turoj— Jen kantas ĝi senfinajn kantojn, Jen laŭte vokas gardstarantojn. Aŭdinte pri preĝejo mira En tiu ĉi sovaĝa lando, Al ĝi nur nuboj de suriro Rapidas en amaso granda; Kaj al plataro tomba tiu Neniu jam de homoj iras Por plori tie, kaj neniu Nun tie ĝemas kaj sopiras! Ŝtoneg’ malluma de Kazbeko Gardadas nur akiron sian, Kaj plendo de homaro peka Ne tuŝos sonĝon jam ilian.

PIEDNOTOJ:

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE Do ZAMENHOF

FRANCUJO.—HACHETTE kaj Ko, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D’ÉTUDE

Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.150

Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.»75

Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront.2»

Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront.»50

Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront.2»

Cours commercial d’Esperanto, par Marissiaux.150

Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, par M. Marissiaux.1»

L’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier.»75

Corrigé des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur.»50

Premières leçons d’Esperanto, par Th. Cart.»30

Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront.150

Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront.»30

Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot.250

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître.»40

TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brueys et Palaprat. Advokato Patelin, tradukita de J. Evrot.»75

Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de Soj Lallemant kaj Beau.125

Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront.1»

Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.250

Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de Dro Zamenhof.350

Fundamento de Esperanto, de Dro Zamenhof.3»

Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto.»30

Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de Dro Zamenhof, nova eldono.2»

Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert.»50

Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski.2»

Kurso tutmonda, de E. Gasse.»75

Labiche et Legouvé. Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio.»60

La Fontaine. Elektitaj Fabloj, esperantigitaj de G. Vaillant.»75

La Komerca sekretario, de Ros Sudria.»50

Leibniz. Monadologio, tradukita de E. Boirac.»60

Maistre (X. de). Vojaĝo interne de mia Ĉambro, tradukita de S. Meyer.»75

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard.»75

Molière. L’ Avarulo, tradukita de S. Meyer.»75

Orzesko. La interrompita kanto, tradukita de Kabe.»»

Norman. Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C.2»

Perrault (Ch.) Rakontoj pri Feinoj, tradukitaj de Sinjorino Sarpy.1»

Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj).»25

Sieroŝevski (Vaclav). La Fundo de l’ mizero, tradukita de Kabe.»75

Virgilio. Eneido, kantoj I et II, tradukita de Dro Vallienne.»60

ANGLUJO.—REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C.

First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes6 pence.

Esperanto: The Student’s complete Text-Book, with two vocabularies by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 1s6d

Esperanto-English dictionary, by A. Motteau. 2s6d

English-Esperanto dictionary, by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 2s6d

English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis (in preparation).

Grammar and exercises of the International Language Esperanto, by Richard H. Geoghegan. 1s6d

Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita de M. Vestcott. 1s»

BELGUJO—HOLANDUJO.—A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES

Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart et Pagnier. »50

Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve et Dro Van Melckebeke. 150

BULGARUJO.—KLUBO «STELO», PLOVDIV

Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier. 1»

Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov. »40

Propaganda folio. »10

DANUJO.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN

Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-GiörlingKr.350

Grammatik. »»

Dansk-Esperanto Ordbog. »»

GERMANUJO.—MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN

Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann Jürgensen.M030

Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M120

Wörterbuch Deutsch-Esperanto, von Dr Zamenhof.M2»

Wörterbuch Esperanto-Deutsch, von H. Jürgensen.M180

Schlüssel zum Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M050

Pri unu speco de Kurbaj linioj, von Profesor A. Dombrovski.M050

Lernolibro de Esperanta Stenografio, (laŭ sistemo Stolze-Schrey) de F. Schneeberger.M080

HISPANUJO.—J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes. BARCELONA

Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva.P040

Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto, por V. Inglada Ors y A. L. Villanueva.P3»

Vocabulario Esperanto-Español y Español-Esperanto, por Inglada Ors y Villanueva.P6»

ITALUJO.—RAFFAELLO GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO

Prime lezioni d’Esperanto, de Th. Cart e Alb. Gallois. 040

Grammatica della lingua internazionale Esperanto, di L. de Beaufront, tradotta da G. Puccinelli. 150

L’Esperanto in dieci lezioni, di Cart e Gallois. »75

Dizionario Esperanto-Italiano, de J. Puccinelli. 150

Dizionario Italiano-Esperanto, de J. Meozzini (in preparazione).

POLUJO.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA

Esperanto: Czecs I. Gramatyka i ćwiczenia, Dr L. Zamenhof.R.025

—— Czecs II. SlownikR.015

PORTUGALUJO.—BRAZILUJO

Primeiras lições de Esperanto, do professor Th. Cart, trad. portugueza de A.-C. Coutinho, Paris, Hachette. »40

SVEDUJO.—Esperantoförening, STOCKHOLM

Esperanto-Svensk ordbok, de P. Ahlberg.Kr:175

OUVRAGES DIVERS

Tutmonda jarlibro esperantista por 1905 250

Couturat (L.) et Leau (L.).—Histoire de la langue universelle. 10»

— Extraits de l’Histoire de la langue universelle. 1»

Lafarge (G.).—Nécessité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire. 1»

Sacré (E.).—L’Esperanto. 1»

Thiaucourt (C.).—Dernière conférence sur la Langue Internationale Esperanto 1»

Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto »10

1265-05.—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—2-06.

Teksto de librokovrilo:

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE DO ZAMENHOF

VERKARO DE V. N. DEVJATNIN

(RUSA ESPERANTISTO)

LIBRO UNUA

FRANCUJO.—HACHETTE et Cie, PARIS.

ANGLUJO.—«REVIEW of REVIEWS», LONDON.

DANUJO.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, KJOBENHAVN.

GERMANUJO.—MÖLLER & BOREL, BERLIN.

HISPANUJO.—J. ESPASA, BARCELONA.

ITALUJO.—RAFFAELLO GIUSTI, LIVORNO.

POLUJO.—M. ARCT, WARSZAWA.

SVEDUJO.—ESPERANTOFÖRENING, STOCKHOLM.

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings