← Table of contents
Úplná učebnice mezinárodní řeči dra. Esperanta

Lekturo.

Reading edition

1. Patro nia.

Patro nia, kiu estas en la chielo! Sankta estu Via nomo! Venu regheco Via! Estu volo Via, kiel en la chielo, tiel ankaŭ sur la tero! Panon nian chiutagan donu al ni hodiaŭ! Kaj pardonu al ni shuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas al niaj shuldantoj! Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malvera; char Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne. Amen.

2. Psalmo 117.

Laŭdu Sinjoron chiuj popoloj, glorigu Lin chiuj homoj! Char estas firmita super ni bonkoreco Lia, kaj la vero de Sinjor’ en eterne.

3. Joano 3, 16.

Tiel Dio amis la mondon, ke Li donis Sian Filon ununaskitan, ke chiu, kiu kredas je Li, ne perdata estas, sed ke havas la vivon eternan.

4. La plej bela beligajho.

Iam vizitis Kornelian, edzinon de glora Romano, grandestimata sinjorino. Kiam shi demandis je la beligajhoj de sia gastigantino, Kornelia alkondukis du siajn filojn, kiujn shi edukis zorge, kaj diris: „Jen miaj plej belaj beligajhoj!“

5. La richeco chiam daŭranta.

Richa achetisto demandita de regho je la grandeco de sia richeco, respondis: „Mi havas nur mil florintojn.“ La regho ne volis kredi. Tial la achetisto ekklarigis: „Mil florintojn mi donacis al ia malrichdomo, kaj tiu sum’ estas mia havo. La restan monon mian mi perdos per mia morto, sed tiu sumo apartenos al mi eterne.“

6. Du kokoj.

Du kokoj bataladis kune. La venkito kashis sin en angulo de l’ domo. Sed la venkinto ekflugis sur la tegmento, frapadis per la flugiloj kaj gloradis sian venkon. Lin vidis aglo, jhetis sin sur lin kaj disshiris lin.

7. La maljunulo kaj la morto.

Maljunulo, kiu portadis lignon, ekmalforta dekushigis la portajhon, kaj memorante al si chiujn suferojn de sia vivo, alvokadis la morton. Tiu chi ekshajnis kaj demandis je la kaŭzo de lia voko. — „Mi petas vin,“ la maljunulo respondis, „levu al mi la portajhon.“

Tiu chi fabulo montras, ke chiu, ankaŭ malfelicho, amas sian vivon.

8. Lupo kaj pastoro.

Pastoro perdis per malsaneco chiujn shafojn. Lupo sciinte tion, venis esprimi al li sian kompaton. „Pastoro, chu ghi estas vera, ke la tiel granda malfelicho farighis al vi? Mi aŭdis, ke chiuj shafoj viaj mortis. La karaj, piaj, grasaj shafoj! Mi bedaŭras vin tiom, ke mi plorus sangajn larmojn.“ „Mi dankas al vi, mia amiko,“ la pastoro respondis, „mi vidas, ke vi havas tre kompatan koron.“

„Tian li havas vere,“ aldiris la hundo de l’ pastoro, „se per malfelicho de alio li sam dolorighas.“

9. La libro de l’ naturo. (Boleslav Jablonský.)

Estas unu granda libro, kiun skribas, rektas Di’, granda libro de l’ naturo estas sankta nom’ de ghi.

Se vi havas sentan koron, legu diligente ghin, en literoj ghiaj lernu koni Dion, mondon, sin.

Tradukis F. V. L.

10. Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile, el mia brusto ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado chu mi ne venkos en decida hor’! Sufiche! trankvilighu de l’ batado, ho, mia kor’!

Dro. Esperanto.

11. Kde domov můj? (Bohema kanto nacia.)

Kie patruj’, mia patruj’? Akvoj fluas tra floraroj, montojn beligas arbaroj, multa ghardenon frukter’; tie paradiza ter’; kaj ter’ tia, tiel bela Bohemuj’, al mi patruj’.

Kie patruj’, mia patruj’? Chu vi tiun teron konas, kie kantoj chiam sonas, kie sana la anim’, kie sencoj sen la tim’? De popol’ tiu la tero Bohemuj’, al mi patruj’.

Tradukis F. V. L.

12. Laboro.

Né el malghója okúl’, sed el mán’ diligénta elíras hélpo en málfelichtémp’: chíon bonígas labór’.

13. La vero. (Kollár.)

Frat’, ne malesperu, se starighas malamika kontraŭ vin envi’; ne fidela al ver’ kaj al si, kiu defendante ghin timighas.

Vero ne deshtupas, se levighas ech ja tuta mondo kontraŭ ghi; estas laŭdata de kontraŭkri’, kaj de insultado ghi belighas.

Ver’ al Liban-cedroj similighas: de la enblovantaj ventoj nur ghia agrabla odor’ vastighas.

Ghia lang’ — glav’ estas, brusto — monto, kor’ — marmoro, mano — firma tur’, piedo — shtoneg’ sur kontraŭonto.

Tradukis F. V. L.

14. L’ azenoreloj.

Antaŭ longaj tempoj vivis en la Nigrachinujo, oriente de Indujo, regho Daibang, kiu havis unu filon; tiu chi regante neniam montris orelojn al homoj. Je chiu tago li volegis elkapti el la popolo belan junulon, kaj kiam tiu sam al li harojn ekkombis kaj barbon ekordigis, la regho lasis lin mortigi.

Tiel ghi farighis en multaj jaroj. Fine la sorto venis je filo de malricha patrino, kiun shi tre amis. Shi donis al li novan veston kaj farinte panerojn, al kiuj shi metis lakton de patrinbrusto, endonis ilin al lia brusto dirante: „Kiam vi kombados harojn de l’ regho, manghu daŭre paneron. Tiel plej certe vi estos savata de la morto.“

La junul’ iris al la regho. Kiam li al tiu chi harojn kombadis kun ora kombilo, li vidis, ke l’ oreloj de la regho estas similaj al la de azeno. Tial la regho mortigadis la junulojn, char li timadis, ke ili eldirus al la popolo tiun chi malbelecon. Laŭ la vortoj de la patrino la junulo manghis daŭre paneron. La regho vidinte lin demandis: „Kion vi manghas?“ La junulo respondis: „Panerojn da orizo.“ „Donu al mi!“ petis la regho. La junulo donis paneron al la regho, kiu manghis kaj diris: „L’ odoro kaj la gusto de ghi estas agrablaj; chu vi ne scias la kaŭzon?“ — „Mia patrino metis al ili propran lakton brustan kaj donis ilin al mi por la vojon,“ la demandito respondis.

La regho pensis: „Mi ne povas lin mortigi, char ni trinkis lakton de tiu sam patrino.“

Li diris al la junulo: „Mi ne mortigos vin; sed vi devas diri al neniu, nek al via patrino, kiaj estas miaj haroj.“ „Mi diros ghin al neniu,“ la junulo promesis kaj estis vivigata.

Oni miris, ke tiu junulo estis servata, kvankam chiuj alioj, kiuj antaŭe kaj poste la reghon kombadis, estis mortigataj; oni demandadis lin je la kaŭzo, sed li diris ghin al neniu. Sed ne povante nepensadi je sia sekreto, li ekmalsanighis. Kuraciloj ne helpadis, kaj la kuracisto diris: „Vi havas certe ian sekreton; tiun vi devas eldiri; alie vi ne eksanighos.“

La junulo certigis, ke li ne havas ian sekreton; kiam post mallonga tempo la patrino voladis ekscii tion saman, la filo diris al shi: „Mi havas sekreton, sed se mi eldirus, la regho punus min per morto.“ La patrino konsilis: „Iru en dezerton kaj diru ghin en okaza loko, ke neniu ghin aŭdus.“

La filo iris kaj ekmalkriis en truon de ia besto: „Nia regho havas azenajn orelojn.“ Post mallonga tempo li eksanighis.

Sed la vento kaptis liajn vortojn kaj alportis ghis orelojn de la regho. Tiu chi sendis por la junulo kaj diris al li severe: „Mi volegis, ke vi diros al neniu, kiaj estas miaj oreloj. Sed vi ne konservis la promeson.“

La junulo respondis: „Mi diris ghin al neniu. Sed kiam mi reiris de vi, mi ekmalsanighis; la kuracisto timigis min, ke mi mortos, se mi ne eldiros la sekreton, kiun mi certe tenas. La patrino konsilis al mi, eldiri ghin en dezerto; mi obeis kaj malkriis ghin en truon de ia besto; mi estis certa, ke neniu min aŭdis.“

La regho diris: „Mi aŭdis la vortojn de l’ vento alportitajn. Mi ne mortigos vin, se vi scias, kiel mi kashus miajn orelojn.“ — „Lasu fari al vi chapon kun orelkushajhoj kaj portadu ghin,“ la junulo konsilis; „chiuj, kiuj vin tiel vidos, certe farigos kaj portados similajn chapojn.“

La propono plachis al la regho. Li obeis kaj igis fari al si tian chapon. Chiuj ghin mirante rigardadis kaj laŭdadis. Neniu sciis, ke la regho havas azenajn orelojn, kaj la chapo farighis konata kaj uzata che chiuj.

La junul’ estis nomata ministro, kaj la regho chesis mortigi homojn. Tial la popolo amis lin.

Laŭ inde rakontas F. V. L.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings