← Table of contents
Úplná učebnice mezinárodní řeči dra. Esperanta

Antaŭparolo.

Reading edition

Char la patrujo ne donas al homo chiajn necesajhojn, li devas konversadi kun homoj de aliaj nacioj kaj koni ilian lingvon. Sed chiu certe scias, kiel grandan laboron, diligenton, eldaŭrecon kaj monon oni bezonas al la efektiva konado de unu lingvo, kaj kiel al la de multaj!

Tial jam je pli multaj ol tricent jaroj sciviroj tentadis instrui lingvon, kiu estante tre facila kaj uzebla por chiaj popoloj civilizitaj, faciligus iliajn komunikighojn, ne premighante en ilian privatan vivon.

Iuj kredas, ke plej bona provo estas la de Schleyer volapük kiu estas vastigita nemalmulte. Sed multaj eraroj ghiaj ne lasas, ke ghi farighos vere la mondlingvo. Schleyer elpensis laŭ sia gusto formojn kaj vortojn, kaj shanghis esprimojn de nacilingvoj tiel, ke oni povas ekkoni ilin malfacile; ekzemple: advokato lavogel, figuro füg, fiziko füsüd, hotelo loted, ideo döl, kanalo kanäd (kanal = artisto!), modo molad, altaro latab, poshto pot, rozo lol…

Multego da sonoj ä, ö, ü, dl, tl, bs, gs, ms… kaj la longegaj vortoj faras volapükon malfacilan kaj malbelan; ekz.: dlänüb, eimatabömetobös, ovinditobödok…

Pli bona estas la lingvo internacia de dro. Esperanto. La gramatiko ghia estas tre simpla kaj regula, la vortaro enhavas la vortojn el la antaŭaj lingvoj de Eŭropo, kaj la reguloj por la kreado de l’ vortoj malgrandigas la nombron de la radikesprimoj sur preskaŭ naŭcent. Por sia graveco, facileco kaj bonsonec’ la lingvo internacia trovis multegon da amikoj, de kiuj la nombro en chiu tago kreskas.

Ni esperas, ke tia chi libreto helpos al la ekkono de ghi kaj al ghia placho ankaŭ en nia publiko.

Fr. Vl. L.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings