← Table of contents
Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro

NOVA SENTO

Reading edition

(HIMNO DE E. R. A.)

Poemo de Julio Baghy — Muziko de Teodoro Pallós

Nova sento, salutas kore vin ni kune Regu en nia frata rond’. Nova sento, radioj viaj brilu sune Portu komprenon por la mond’.

Hardite ni kun ĝojo Rapidu sen ŝancel’. Ĉar gvidas ĝi sur vojo Tra l’ nigra nokt’ al cel’.

Profetas klare por ni Mistera kora son’: Por teran pacon formi Vi homo restu hom’.

Nova sento, magia forto de l’ konkordo Je vi sopiras la fratar’. Nova sento, kerubo de l’ socia ordo Gardu la pacon de l’ homar’.

Ĉar pacon kreus amo, Homecon gardas ĝi Ni ĵuras ke ĉi flamon Ne ĵetos for de ni.

Ni semos se modeste, Sed sen ripoz’ sen lac’, Ke fine venku feste: Tutmonda homa pac’.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings