ĈU ESTAS LAND’?...
Reading edition
Dediĉata al S-ino A. Sergeant.
D-RO LEONO ZAMENHOF
Ĉu estas land’, Kie eternas suno, Kie ĉiel’ Ne ploras en aŭtuno? Kie la ter’ En ama sentebrio Per flora brust’ Ridas al sunradio?
Ĉu estas land’, Kie la ĝoj’ ne ĉesas, Senzorga kant’ Dorlotas kaj karesas, Kie kontent’ Kaj forta vivadoro, Ne senesper’ En ĉies regas koro?
Ĉu estas land’, Kie de vivmateno Ne nutrus nin De la mensog’ veneno? Kie preĝej’ Glorante amon Dian, Imitus mem Ekzemplon grandan Lian?
Ĉu estas land’, Kie la amo tronas, Kie la kor’ Perfidi vin ne konas? Kaj kie larm’ Ne estas larm’ de ploro Sed de feliĉ’ De amoplena koro?
Ĉu estas land’, Kie animo laca Trovus en ĝi Ripozon vere pacan? Kaj kie bru’ Kaj krioj de batalo Ne igus nin Memori pri realo?
Ĉu estas land’, La lando ideala, Kie la hom’ Estas al hom’ egala? Kie fratec’ Ne estas vort’ de vano, Sed ideal’ Plej sankta de regnano?
Ne serĉu ĝin Ĉi landon sur la tero: Ĝi trovas sin En kred’ nur kaj espero. En tiu land’ — En land’ de propra sento Troviĝas nur Korpaco kaj kontento!