EL LA POEMOJ DE ALEKSANDRO PETŐFI
Reading edition
TRADUKO DE KOLOMANO DE KALOCSAY
FINO DE SEPTEMBRO
Floradas ankoraŭ la floroj en valo Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l’ pont’, Sed vidu, jam tie la vintra vualo, La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’. En kor’ mia juna kun fajra radio Printempe brilegas ankoraŭ la sun’, Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio La nigra harar’ pro la prujn’ de aŭtun’.
La floro forfalas, la vivo forpaŝas... Alflugu, edzin’, ho amata kolomb’, La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas, Ĉu eble ne — baldaŭ — sur herbojn de l’ tomb’? Ho diru, se mort’ min antaŭe forŝiros, Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor’, Aŭ iam la am’ de junul’ vin altiros, Kaj nomon la mian faligos vi for?
Se ĵetos vi for la vidvinan vualon, Ĉe l’ tomb’ ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent’, Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon De l’ mort’ mi subportos en nokta silent’, Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro Pro vi, forgesint’ kun facila anim’ Kaj vindi la vundon kruelan de l’ koro Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim’.
LA VENTO
Nun, kun mola flustro, milda vent’ mi estas, Mi la verdajn kampojn tra- kaj trapromenas, Kison spiras mi, la dolĉan, varman kison Lipoj de l’ burĝonoj amdonace prenas. „Floru, ho filinoj belaj de l’ printempo, Floru, floru!“ — diras mia dolĉ-susuro. Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma, Sur ilia brust’ mi svenas pro l’ plezuro.
Morgaŭ blov’ sovaĝa, sibla bru’ mi estos, Tremas antaŭ mi, ĉar timas min la branĉo, Scias, ke mi havas en la man’ tranĉilon, Kaj defalos ĝi per ĝia akra tranĉo. „He, knabinoj stultaj, trokredemaj, velku!“ Siblas mi al palaj floroj ĉeorele. Ili velke falas brusten de l’ aŭtuno Kaj mi ridas ilin moke kaj kruele.
Nun kun flu’ pli mola ol river’ trankvila Tra l’ aero naĝas mi silente, pace, Pri ekzisto mia scias nur abelo, Se ĝi hejmenvenas de la kampo lace. Se jam pene flugas la abel’ pro ŝarĝo, Kiun ĝi kunportas por miel-prepari, La skarabon etan prenas mi sur manon Por flugadon ĝian pli facila fari.
Morgaŭ uragano kun hurlanta muĝo, Sur ĉeval’ sovaĝa tra la mar’ mi bruas. Kiel instruisto al infan’ petola Mi la verdajn buklojn de la mar’ ekskuas Se mi trovas ŝipon, mi flugilon ĝian, La flagrantan velon, ŝiras furioze, Skribas mi per mast’ sur ondojn ĝian sorton: Ke ĝi ne plu kuŝos en haven’ ripoze.
KIEL STRANGE SONĜIS MI...
Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte! Mian koron pikis vi, trezor’. Tuta sang’ elfluis el la kor’... sed Ĉiu guto iĝis ruĝa flor’...
Kio estas la signif’? Nenio, Krom ke tia estas ama sent’: Morte ĝi turmentas nian koron, Tamen estas dolĉa la turment’!
MAJSTRO PAŬL’
Cerbumis majstro Paŭl’ ĉi-maniere, Kaj sur okulojn La ĉapon ŝovis li sovaĝ-fiere: „He, per diablo! Por kio ja edzin’! Mi ŝin enuas! Sen ŝi la vivo pli libere fluas. Forpelos mi ŝin... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl’ ĉi-maniere, Sed sur okulojn Ne ŝovis ĉapon nun sovaĝ-fiere: „He, per diablo! Forpeli tamen estis ŝin domaĝe, Ŝi pligrandigis la havaĵon saĝe. Nun ĝi pereos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl’ ĉi-maniere, Kaj sur okulojn Denove ĉapon ŝovis li fiere: „He, per diablo! Ja min malĝojo plu ne persekutos, Eĉ, kio restis, tion mi forŝutos. Jes, mi forŝutos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.
Cerbumis majstro Paŭl’ ĉi-maniere, Kaj sur okulojn La ĉapon ŝovis li malĝoj-kolere: „He, per diablo! Ja estas jam je ĉio, ĉio fin’ nun, Do kion fari? Ĉu pendigi min nun? Jes, mi pendigos... tiel ŝajnas sorto...“ Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.
LA BOSKETON BIRDO RAVAS
La bosketon birdo ravas, La ĝardeno floron havas, Kaj la nokto havas stelon, Kaj la fraŭlo — koranĝelon.
Floro floras, birdo trilas, La radi’ de l’ stelo brilas, Kaj ŝi — brilas, trilas, floras, Ilin ĝoja kvar’ adoras.
Ha, ja baldaŭ flor’ ekpalas, Bird’ forflugas, stel’ defalas. Sed knabino — tie restas. Plej feliĉa — fraŭlo estas.
KANTO DE LA HUNDOJ
Fajfegas la ventego Sub peza, nigra nub’ De l’ vintro du ĝemeloj: Frapadas neĝ’ kaj pluv’.
Sed kiom nin koncernas! La bona grand-sinjor’ En kuirej-angulo Nin lasas kun favor’.
Pri manĝo ni ne zorgas; Post lia satmanĝad’ La niaj estas ĉiuj Restaĵoj sur la plad’.
Ja vere, ke kelkfoje Eksonas vipa plaŭd’, Doloras plaŭdo, sed ja Saniĝas hunda haŭt’.
Kaj se kolero pasis, Nin vokas la Sinjor’, Piedojn liajn lekas Ni kun feliĉa kor’.
KANTO DE LA LUPOJ
Fajfegas la ventego Sub peza, nigra nub’ De l’ vintro du ĝemeloj: Frapadas neĝ’ kaj pluv’.
Ni loĝas en la nuda Dezerto sen defend’, Ne ŝirmas tie nin eĉ Arbeta branĉotend’.
Ekstere la malvarmo, Interne la malsat’: Du niaj turmentantoj Nin pelas sen kompat’.
Kaj tie, jen la tria: Pafil’ kun kugloŝut’. Ruĝiĝas blanka neĝo Per nia sangogut’.
Ni frostas kaj malsatas, Hurlante pro l’ mizer’, Kun kuglo en la flank’... sed Ni vivas en liber’!