← Table of contents
Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

REMEMORO

Reading edition

AL F-INO EMMA H.

Mi amis vin sincere kaj freneze. En mia koro regis firma kred’, Ke al ĉiel’ leviĝas ni senpeze, Ke ĝis mem morto daŭros ninposed’.

Mi amis vin kaj pro pasia flamo, Kaj pro mildeco de sindona kor’, Pro haroj longaj — de l’ kapet’ ornamo, Pro nigra de okuloj brulkolor’...

Foriris vi... Mi perdis bonhumoron, Mi rigidiĝis por eterne jam, Kaj nun en vi mi amas nur memoron Pri mia juna aĝ’ kaj lasta am’.

M. SOLOVJEV

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings