← Table of contents
Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO

Reading edition

RABINDRANATH TAGORE

SERVISTO:

Indulgu min, serviston, ho reĝin’!

REĜINO:

De mia festo venis ĵus la fin’. Servistoj miaj ĉiuj iris for. Vi kion volas je malfrua hor’?

SERVISTO:

Se la aliajn ĉiujn vi forsendis, Jen mia temp’. La vicon mi atendis. Kaj vin demandas: kian servon doni? Serviston lastan volu do ordoni.

REĜINO:

Ĉu vi esperas post malfrua veno...

SERVISTO:

Gardisto via esti en ĝardeno.

REĜINO:

Ĉu do perdiĝis tute saĝo via?

SERVISTO:

Jen, mi rezignas pri labor’ alia. Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas. Ne sendu min, reĝino, mi vin petas, Al reĝaj kortoj en la malproksimon, Min kun arme’ ne sendu trans la limon Por almilita, glora entrepreno, Sed faru min gardisto de l’ ĝardeno.

REĜINO:

Kaj kio estos tiam viaj devoj?

SERVISTO:

Servisto estos mi de viaj revoj. Mi flegos la vojeton en ĝardeno Iratan de vi dum matenpromeno, Sur kiu laŭde vin laŭ via ir’ Salutos floroj svenaj pro l’ sopir’. Per balancil’ mi lulos vin laŭvole, Dum saptaparna branĉ’ vin ombros mole, Kaj arĝentbrilo luna fruvesperon Kisados vian puntan vestborderon.

Mi verŝos zorge, je vespero ĉiu, Oleon freŝan en la lampon, kiu Ĉe via lito nokte treme flamos, Piedbenketon per zorgema mano, Per sukoj de santalo kaj safrano, Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.

REĜINO:

Vi por vi volas rekompencojn kiajn?

SERVISTO:

En mano teni manojn la graciajn Kaj similantajn al lotusburĝonoj, Ornami ame manartikojn viajn Per bonodora ĉeno de festonoj. Per suk’ aŝoka pentri ruĝkolora La haŭton de subtila via plando, Kaj polvon lavi for per kis’ adora, Restintan sur la piedeta rando.

REĜINO:

Servisto, plenumiĝu via pet’ — Gardisto estu do de l’ ĝardenet’.

K. de KALOCSAY

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings