LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFO
Reading edition
AUSTIN DOBSON
Lokigu ni en oriento rakonton nian. Ĉu pro tio, ke orienta estas ĝi? Ne, tute ne. Ni tion faras, ĉar timas ni tro proksimigi alegorion, aŭ laŭŝajne malpie tuŝi nian karan kaj konfideman patrolandon.
Harun Alraŝid, en la tempo, kiam li vagis sekreteme, serĉante bonon aŭ malbonon vespere sur Bagdadaj stratoj, ektrovis foje en la limo de la bazaro, loko kie laboras plej malriĉaj viroj, skulptiston.
Bela la skulptaĵo kaj delikata, kun misteraj desegnoj, lerte kunplektitaj kaj formoj kun signif’ kaŝita, al ĉiu krom Dielektito, — la sonĝoj kaj vizioj, kiuj klariĝas en profunda cerbo. Kaj ĉiutage li laboris de sunleviĝo ĝis vespero; sed tamen ne aĉetis iu, krom kiam strabokula Judo, aŭ ruza Greko el Levanto, ekhaltis — malestime taksis — poste laboron tutmonatan aĉetis laŭ la pez’ kaj portis rapide al transmaraj landoj, en trezorejojn de riĉuloj.
Kaj jam de longe li ne vendis, sed en la bud’ mizere kuŝis. Izolan tiel lin ektrovis Kalifo, kaj la teron frapis per la bastono, laŭtkriante: „Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn, aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“ „Manĝinte!“ diris li mizere, „kiel mi manĝus, ne vendinte?“ Mallaŭte diris la Kalifo: „Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas? Do prenu tiun ĉi moneron; sed ankaŭ prenu la konsilon, kiun, amiko, vi ne provis. Ĉi tiu via manfaraĵo tro delikata kaj detala por taŭgi al vendejo estas. Ĉi tiuj etaj desegnaĵoj ne povas ne maltrafi celon. Je granda skalo vi laboru, kaj tiajn temojn vi elektu pli terajn, kaj malpli aerajn. La fiŝkaptistoj kun la reto, la komercistoj en vendejo, la kurieroj sur la strato, najbaroj interbabilantaj, — ĉi tiuj estas por homaro konataj, tial komprenataj. Plie (atentu la konsilon!) postulu vi trioblan prezon.“
Malĝoje la skulptist’ kapskuis; li sciis ke l’ Kalifo diris la veron. Jam de tiu tago li tiel faris la laboron, ke ĝin komprenu la mondanoj. Li skulptis ĝin pli kruda, klara; li skulptis ĝin trioble granda; li vendis laŭ triobla prezo, — sed ve! l’ Artisto jam perdita!
Tradukis LOUISE BRIGGS

[Aŭskultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

