← Table of contents
Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro

SONETO

Reading edition

RAFFAELO SANTI

Ho am’, ho am’, vi logis min al reto Per la okuloj, kies bril’ doloras, Per neĝaj vangoj, kie rozoj floras, Per dolĉa vort’ kaj nobla etiketo.

Jen flam’ en mi! Estingas ĝin nenio, Nek la river’, nek mar’. Sed mi ne ĝemas. Volupto tia en ĉi ardo tremas, Dum ĉiam pli konsumas min pasio.

Ho, estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen’ Neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ kolo. Malligis vi — jen mia kor’ en sven’.

Pri la ceteraj ĉesu la parolo, Ĉar dum la cit’ mortigus min ĉagren’, Nur mute do mi pensas vin en solo.

el la itala: K. de KALOCSAY

[Aŭskultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

Illustration from Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro
Illustration from Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro
Illustration from Literatura Mondo, numero 1, 1922 Oktobro
Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings