MAUD
Reading edition
TENNYSON
Tra la parko vokis la Birdoj en ĥoro: Kie estas Maud, Maud, Maud Sonis kun ploro.
Kie Maud? Ja kun mi! Sur la boskvojo Ŝiris kaj plektis ŝi Florojn kun ĝojo.
Sonis tra l’ parko la Vokoj kaj krioj: Kie ŝi? Jen, jen, jen, Inter lilioj.
Kisis mi, lasis ŝi. Vango radia, Nur deksesjara, sed Alta beltalia.
Volus mi krii en Ĝojo fiera. Kor’ ŝia: mia jam! Graco ĉiela!
Pro ŝia danca ir’ Kaptis min miro, Herboj freŝiĝis post Ŝia trairo.
Birdoj en parko ja Pro ŝi ploradis Kie estas Maud, Maud, Maud Iu ŝin svatis.
Gratas ĉevalo kaj Henas ĉe l’ pordo... Ne vin elektis ŝi, Iru for, lordo!
laŭ la angla: K. de KALOCSAY