INVITO POR VOJAĜO
Reading edition
CH. BAUDELAIRE
Ho vi, filin’-fratin’, Sonĝ’ lulu dolĉa vin Pri kuna viv’ trankvila. Sen pen’, sur fora bord’, Nur ami ĝis la mort’ En land’ al vi simila. Ĉiel’ vuala, kun Nebule pala sun’ Similas laŭ la ĉarmoj Al via fals-okul’, Mistera ĝia brul’ Briletas tra la larmoj.
Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’, Volupto, luks’, kvieta sort’.
Kaj brilus ĉe la mur’ La mebloj kun polur’ De l’ temp’ en nia ĉambro. Miksiĝus la odor’ De ekzotika flor’ Kun odorond’ de l’ ambro. Drapir’ abunda kaj Spegul’ profunda kaj Pomp’ orienta sorĉa Parolus al la kor’ Sekrete, kun sonor’ De patrinlingvo dolĉa.
Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’, Volupto, luks’, kvieta sort’.
Jen dormas sur la mar’ De l’ ŝipoj riĉa ar’ Kun vagabond-humoro, Veninta de l’ mondfin’ Por ke plenumu sin Dezir’ de via koro. Per ekkuŝanta sun’ Vestiĝas kampo nun Kaj tuta urb’ kaj ondo En hiacint’ kaj or’... En varma lumkolor’ Ekdormas jam la mondo.
Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’, Volupto, luks’, kvieta sort’.
el la franca: K. de KALOCSAY