← Table of contents
La Tronpretendantoj

Henrik Ibsen (continued 3)

Odd Tangerud translation

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REĜO SKULE (duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)

LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO

(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; Margrete, sinjorino Ragnhild kaj Dagfinn Bonde venas el la kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD (duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!

MARGRETE Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.

MARGRETE Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!

DAGFINN BONDE Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?

DAGFINN BONDE Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD (al Margrete) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉu vi estas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru de mi, foriru de mi!

MARGRETE Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.

SINJORINO RAGNHILD Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!

MARGRETE Mia patrino, pro la kompato de Dio —

(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)

DAGFINN BONDE Kiu frapas?

REĜO SKULE (ekstere) Reĝo.

DAGFINN BONDE Skule Bårdsson!

SINJORINO RAGNHILD Reĝo Skule!

MARGRETE Mia patro!

REĜO SKULE Malfermu, malfermu!

DAGFINN BONDE Ne malfermiĝos por senpaculoj.

REĜO SKULE Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.

MARGRETE Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!

DAGFINN BONDE (iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?

REĜO SKULE Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.

DAGFINN BONDE Kiom estas ili?

REĜO SKULE Malpli ol unu.

MARGRETE Li estas sola, Dagfinn!

SINJORINO RAGNHILD La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!

DAGFINN BONDE En la nomo de Dio do!

(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; reĝo Skule venas en la monaĥejan korton.)

MARGRETE (lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!

SINJORINO RAGNHILD (starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!

DAGFINN BONDE Ĉi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.

MARGRETE Kaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin ĉi-nokte!

REĜO SKULE Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en Norvegio.

DAGFINN BONDE (al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.

MARGRETE Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!

DAGFINN BONDE Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al Skule) Adiaŭ, Skule Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.

(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)

SINJORINO RAGNHILD Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.

MARGRETE Ho, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.

REĜO SKULE Mi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.

MARGRETE Do envenu, kaj ripozu —

REĜO SKULE Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.

SIGRID (el la kapelo) Fine vi venis, frato!

REĜO SKULE Sigrid! Ĉu vi ĉi tie?

SIGRID Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.

REĜO SKULE Kie estas via infano, Margrete?

MARGRETE Ĝi dormas en la sakristio.

REĜO SKULE Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.

SIGRID Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.

REĜO SKULE Nun nur mankas al ni Håkon Håkonsson.

MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD (kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! — Mia edzo!

REĜO SKULE (rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.

SINJORINO RAGNHILD Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.

REĜO SKULE Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?

SINJORINO RAGNHILD De la unua tago, kiam mi vidis vin.

REĜO SKULE (vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!

SIGRID (kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)

MARGRETE Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!

SINJORINO RAGNHILD Kiu frapas la pordon?

VOĈOJ (ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!

REĜO SKULE Jes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li?

BRUANTAJ VOĈOJ (ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!

MARGRETE Kaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?

UNU SOLA Reĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.

IU ALIA Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!

MARGRETE Mi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!

VOĈO Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel parolas.

IU ALIA Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis lin!

SINJORINO RAGNHILD Eniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangverŝulojn proksimi al vi!

REĜO SKULE Jes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)

PETER (ekstere dekstre) Mia patro, mia reĝo! Nun vi baldaŭ havos la venkon!

REĜO SKULE (kun krio) Li! Li! (falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)

URBANO (ekstere) Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan tegmenton!

ALIULOJ Ĵetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!

PETER (aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) Bonvenon, mia patro!

REĜO SKULE (rigardas lin en teruro) Vin — vin mi forgesis —! De kie vi venas?

PETER (sovaĝe) Kie estas la reĝido?

MARGRETE La reĝido?

REĜO SKULE (eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?

PETER De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.

MARGRETE Dio!

REĜO SKULE Tion vi faris! kaj nun?

PETER Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. — Kie estas la reĝido, virino?

MARGRETE (kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo) Ĝi kuŝas en la sakristio!

PETER Same bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!

SINJORINO RAGNHILD (krias al Skule) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!

MARGRETE Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!

REĜO SKULE Li estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lin tiu, kiu li nun estas.

PETER (sen lin aŭskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj de reĝo Skule en Oslo!

MARGRETE Peko, peko!

PETER Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!

LA URBANOJ (frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie ni ekbruligos la monaĥejon!

REĜO SKULE (kvazaŭ kaptita de forta decido) La granda, reĝa penso! Jes ĝi estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn (krias al la fono) Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!

MARGRETE (en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?

SINJORINO RAGNHILD (kroĉas sin al li kun krio) Skule!

SIGRID (fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:) Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!

REĜO SKULE (firme kaj forte al Peter) Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, — tiun kiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas ilin unu post unu.

PETER (en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!

REĜO SKULE La reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.

PETER (kun rompita voĉo) La reĝa penso estas tiu de Håkon!

REĜO SKULE Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.

PETER Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca! (glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)

REĜO SKULE Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi.

MARGRETE Ne, ne, vi neniam faru!

REĜO SKULE (prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde) Ĉu vi amas vian edzon, Margrete?

MARGRETE Pli alte ol ĉio en la mondo.

REĜO SKULE Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?

MARGRETE Sinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!

REĜO SKULE Ĉu vi povus, Margrete?

MARGRETE (mallaŭte en teruro) Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu kuraĝus vidi lin!

REĜO SKULE Vi estingus la plej belan lumon el lia vivo kaj el la via; — estu trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion.

SINJORINO RAGNHILD Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.

REĜO SKULE (kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.

SIGRID Mia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.

REĜO SKULE Estas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu, supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; — mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.

SIGRID Ne kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!

SINJORINO RAGNHILD Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontiĝos. (rapidas en la kapelon)

MARGRETE Mia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ! (sekvas sinjorinon Ragnhild)

SIGRID (malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!

REĜO SKULE Sigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, sed ke mi neskueble scias: Li estas tiu, kiun Dio elektis.

SIGRID Mi donos al li vian saluton.

REĜO SKULE Kaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.

SIGRID Mi faros.

REĜO SKULE Diru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.

SIGRID Mi faros, — (montrante al la fono) Aŭdu, ili rompas la ŝlosilon!

REĜO SKULE (montras al la kapelo) Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo kaj paco!

SIGRID Aŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —!

REĜO SKULE (ridetas malĝoje) Ili sonorigas reĝon al la tombo.

SIGRID Ne, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu peko kovriĝu sub ĝi! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)

(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)

VOĈOJ (ekstere de la pordo) Nun la ŝlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la preĝejan pacon!

REĜO SKULE Mi venos.

LA URBANOJ Kaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!

REĜO SKULE Ankaŭ la preĝejrabisto venos, jes! (iras al Peter) Mia filo, ĉu vi estas preta?

PETER Jes, mia patro, mi estas preta.

REĜO SKULE (rigardas supren) Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.

PETER Jen mia mano, patro.

REĜO SKULE Kaj ne timu por tio, kio nun venos.

PETER Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.

REĜO SKULE Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.

(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)

VOĈO Ne celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn!

VOĈO de REĜO SKULE Malhonore estas agi tiel al estroj!

(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)

VOĈO Ili estas mortaj, ambaŭ! (La reĝa korno aŭdiĝas.)

ALIA VOĈO Jen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!

LA AMASO Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!

GREGORIUS JONSSON (haltas ĉe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la monaĥejan korton)

DAGFINN BONDE Malfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen ĉi tie, reĝo Håkon!

HÅKON (hezitante) La korpo ĝene baras la vojon!

DAGFINN BONDE Se Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!

HÅKON En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)

DAGFINN BONDE Fine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tie li kuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el ĉiuj.

HÅKON Ĉiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.

DAGFINN BONDE Enigmo?

HÅKON (kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.

(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)

Kurteno

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings