Henrik Ibsen (continued 2)
Odd Tangerud translation
DUKO SKULE (mallaŭte) Sinjoro — la letero! Ne restas por Vi longa tempo!
HÅKON Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!
EPISKOPO NIKOLAS La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris min kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la lando —
HÅKON Ha — duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!
DUKO SKULE (impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!
EPISKOPO NIKOLAS (al Håkon) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)
DUKO SKULE (ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!
EPISKOPO NIKOLAS Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! — Reĝo, lastan fojon, — ĉu Vi volas dividi kun la duko?
HÅKON Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!
EPISKOPO NIKOLAS Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!
DUKO SKULE (mallaŭte) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS (ne lin aŭskultante) Viljam! (Viljam envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?
SIRA VILJAM Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.
EPISKOPO NIKOLAS Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?
SIRA VILJAM Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.
EPISKOPO NIKOLAS Hm, neniu povas scii —; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, — donu ĝin al la eklezio, — kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.
SIRA VILJAM Sinjoro, Dio estos al Vi graca!
EPISKOPO NIKOLAS Sep aldonajn preĝojn, mi diras — por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! (Viljam foriras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, — kion vi tiam farus?
DUKO SKULE Je la nomo de Dio, — tiam li ja estu reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?
DUKO SKULE Klini min kaj lin servi.
EPISKOPO NIKOLAS (murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo —
DUKO SKULE Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS Unue iu alia afero; — mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj —
DUKO SKULE (senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili —
EPISKOPO NIKOLAS Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.
DUKO SKULE Bone, bone; kiel Vi volas.
EPISKOPO NIKOLAS Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu —
DUKO SKULE (ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.
EPISKOPO NIKOLAS (kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!
HÅKON (rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!
(Sira Viljam kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)
DUKO SKULE (skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!
EPISKOPO NIKOLAS Eternaj tempoj! (triumfe:) Perpetuum mobile!
DUKO SKULE Je la beateco de niaj animoj, — kie estas la letero de Trond pastro!
EPISKOPO NIKOLAS (voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!
DUKO SKULE (ekster si mem) La letero! La letero!
EPISKOPO NIKOLAS Estas tiu, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la benko kaj mortas)
DUKO SKULE (ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per la manoj) Dio vi ĉiopova!
MONAĤOJ (venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
KELKAJ VOĈOJ Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!
ALIULOJ Ridiĝis laŭte el la angulo! — Kriiĝis: “Ni havas lin!” — Ĉiuj lumoj estingiĝis!
HÅKON Nun mortis episkopo Nikolas.
MONAĤOJ (fuĝas elen dekstre) Pater noster, — pater noster!
HÅKON (proksimiĝas al Skule kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ ol li mortis; — sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, — ni du ne povos kune antaŭeniri.
DUKO SKULE (rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri —?
HÅKON Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)
DUKO SKULE La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! — Ne, — agi mi devas; — ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al Viljam:) Kien iris la reĝo?
SIRA VILJAM (timigata) Kristo liberigu min, — kion Vi volas al li?
DUKO SKULE Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)
SIRA VILJAM (postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; — mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO
(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; Margrete sidas genue ĉe la infano.)
MARGRETE (lulas kaj kantas:)
Altiĝas la plafono al la ĉiel’ por vi; nun flugas eta Håkon en sia sonĝ’ al Di’. Metiĝis jen ŝtuparo de l’ ter’ al la ĉiel’; ascendas eta Håkon al supro kun anĝel’. La anĝelet’ de Dio, infan’, li gardas vin; Di’ benu etan Håkon, kungardas mi, patrin’.
(Mallonga paŭzo. Duko Skule envenas de la fono.)
MARGRETE (ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! — Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!
DUKO SKULE Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?
MARGRETE Ĉe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE Hm, — nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.
MARGRETE Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE Mi bonvolus.
MARGRETE Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi — (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)
DUKO SKULE Via infano!
MARGRETE Jes, tiu ĉarma infano estas mia; — ĉu ne estas mirinde? Li nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn — ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, — sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, — kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)
DUKO SKULE Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.
MARGRETE Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, — kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. — Ho, estas kvazaŭ mi ne vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas tie, — aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo —
DUKO SKULE (aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo —?
MARGRETE Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde ĉe la reĝa infano dume, — jes ĉar krome li estas reĝa infano — tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre)
DUKO SKULE (post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la fortozonon. Nun tion diri al li? Nun ĵuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? — Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. — La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj venki aŭ fali tie, — diris la episkopo je la reĝa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. — (rapide) Nun mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; nun aŭ neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, — ĝi rare estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte — tuj —? Ne, ne! Ne ĉi-nokte! — Ha, ha, ha, — jen ĝi denove estas, la pripenso, — la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko, kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! — Kia bela frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. — (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi — mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, — kaj mi staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, — mortu sen esti estinta reĝo! — Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, — ventegas ĉi-vespere, ventas elen el la fjordo —! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. — Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. — Okazu! Alpaŝu; trans la faŭkon nun la unuan fojon! — Se mi povus vidi, ĉu vi havas la okulojn de Sverre — aŭ de Håkon Sverrisson —! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ unu fojon mi volas paroli kun li.
MARGRETE (venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li.
HÅKON Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo.
MARGRETE Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, — Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
DUKO SKULE Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
HÅKON Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, — ĉiuj postuloj, kiuj prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, — de kiu do venus la terura tempo nun?
DUKO SKULE Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi!
HÅKON Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno —
DUKO SKULE Vi retenis mem du trionojn!
HÅKON Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon.
DUKO SKULE Mankas dek ŝipdistriktoj.
HÅKON Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis!
DUKO SKULE Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
HÅKON (rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
DUKO SKULE (tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni du devas dividi!
HÅKON Tion Vi kuraĝas diri al mi!
DUKO SKULE Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON Eble estas Via intenco —
DUKO SKULE Aŭskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al mi la dek ŝipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan reĝolandon, sen impostoj kaj kontribuaĵoj al Vi. Norvegio estis antaŭe dividita en du regnojn; — ni volas neperfide kune stari —
HÅKON Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiaĵon!
DUKO SKULE Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!
HÅKON Ĉiu senarba insuleto estas ŝtono en la konstruaĵo, kiun starigis Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, kion ili kunligis? Neniam!
DUKO SKULE Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn laŭvice! Vi regis longe; nun mia tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; — mi volas esti reĝo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon ĝis Vi revenos hejmen, estri kaj gvidi ĉion al la plej bona; — estas streĉige kaj fortoŝtele ĉiam sidi garde. Håkon, ĉu Vi aŭdas, — tri jarojn laŭvice; ni interŝanĝu la kronon!
HÅKON Ĉu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?
DUKO SKULE Neniu krono estas tro vasta por mi!
HÅKON Rajto de Dio kaj voko de Dio bezoniĝas por porti la kronon.
DUKO SKULE Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?
HÅKON Por tio mi havas la verdikton de Dio.
DUKO SKULE Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, — tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! — Vi ne volas dividi la reĝan potencon? Nu ja — do ni elektu la lastan rimedon; — Håkon, ni du luktu unu kontraŭ la alia, viro kontraŭ viro, per pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!
HÅKON Ĉu Vi parolas serioze, sinjoro?
DUKO SKULE Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!
HÅKON Do estas malgranda espero por savo de Via animo.
DUKO SKULE Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!
HÅKON Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la reĝan tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La reĝa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri ŝtupojn alte super la planko: — abomene, abomene, — se tio estus esti reĝo, mi ĵetus la tutan reĝecon en Vian ĉapelon, kiel oni ĵetas obolon al almozpetanto.
DUKO SKULE Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj juĝas min tiel!
HÅKON Vi havas ĉiujn donacojn de la animo, saĝeco kaj kuraĝo; Vi estas kreita por stari plej proksime al la reĝo, sed ne esti reĝo mem.
DUKO SKULE Tion ni volas nun provi!
HÅKON Nomu unu solan reĝan verkon, kiun Vi faris en ĉiuj tiuj jaroj kiam Vi regis por mi! Ĉu la Bagloj aŭ la Ribbungoj iam estis pli potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabiĝis de ribelantaj aroj; — ĉu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj sensperta, kiam mi prenis la regadon; — vidu min — ĉio falis subiĝe, kiam mi fariĝis reĝo; ne plu estas Bagloj, neniuj Ribbungoj!
DUKO SKULE Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; ĉar en tio la danĝero estas plej granda. Aro devas stari kontraŭ aro, postulo kontraŭ postulo, landparto kontraŭ landparto, se la reĝo estu la plej potenca. Ĉiu vilaĝaro, ĉiu parencaro devas aŭ lin bezoni aŭ timi lin. Se Vi forigos ĉiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi mem.
HÅKON Kaj Vi volas esti reĝo, — Vi, kiu juĝas tiel? Vi povus fariĝi taŭga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis Vin, kaj ĝin Vi ne komprenas. Ĉu Vi ne vidas, ke la norvega regno, kiel Harald kaj Olaf starigis ĝin, nur estas komparebla kun preĝejo, kiu ankoraŭ ne estas konsekrita? La muroj altiĝas kun fortaj kolonoj, la tegmenta volbo streĉas sin vaste supre, la turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta animo de Dio ne estas enspirita enen en ĝin; ĝi ankoraŭ ne ricevis konsekron. — Mi volas alporti la konsekron! Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo. Trondhejmano staris kontraŭ Vikenano, Egdo kontraŭ Hordo, Håleygo kontraŭ Sygno; ĉiuj fariĝu de nun nur unu, kaj ĉiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! Tio estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn ŝultrojn; tio estas la faro, kiun faru nun la reĝo de Norvegio. Tiun faron, duko, ĝin mi pensas, ke Vi lasas kuŝi, ĉar certe, Vi ne kapablas.
DUKO SKULE (frapita) Kunigi —? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, — tutan Norvegion —? (dubema) Neeblas! Tiaĵon neniam rakontis la Norvega sagao!
HÅKON Por Vi tio estas nefarebla; ĉar Vi kapablas nur fari la malnovan sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko fendi la nubojn.
DUKO SKULE (en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, — veki ĝin tiel ke ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo, Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon sur mian kapon!
HÅKON Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto!
DUKO SKULE Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf!
HÅKON Kiu verku tion?
DUKO SKULE Mi, se neniu alia.
HÅKON Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ.
DUKO SKULE Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
HÅKON (montras al la pordo) Iru, sinjoro, — kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere.
DUKO SKULE (rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
HÅKON (post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. — Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraŭ la volon de la ĉielo, — ĉar la ĉielo ja multe faris por mi.
DAGFINN BONDE (venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe elpensas malbonon.
HÅKON Kion vi diras?
DAGFINN BONDE Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas sufiĉe certe.
HÅKON Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
DAGFINN BONDE Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos tingo surŝipe.
DAGFINN BONDE Vi eraras —! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
DAGFINN BONDE Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
HÅKON Ne, — estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min. Dio tion ne al li permesos, — Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele por mi ĝis nun. Nun mi devas havi pacon, nun mi ja estas komencanta! — Ankoraŭ mi malmulte faris; sed mi aŭdas la sentrompan voĉon de Dio voki en mi: Vi antaŭenigu grandan reĝan verkon en Norvegio.
GREGORIUS JONSSON (venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo!
HÅKON Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien?
GREGORIUS JONSSON Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; ĝis nun mi sekvis la dukon; nun mi ne plu kuraĝas sekvi lin.
HÅKON Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.
HÅKON Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; — do sciu — (kaptas lian brakon kaj flustras)
HÅKON (kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON Dio donu ke mi farus.
HÅKON Neaŭdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.
(Gregorius Jonsson eliras.)
HÅKON (paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la ĉambro de Margrete, frapas, kaj daŭre paŝadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (daŭre paŝadas tien kaj reen)
MARGRETE (ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Ĉu estas vi?
HÅKON Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.
HÅKON Aliaĵon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE Kio okazis?
HÅKON Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj novaĵoj.
MARGRETE (time) Kiun novaĵon, Håkon?
HÅKON Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.
MARGRETE Du reĝoj en Norvegio! — Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.
MARGRETE Ho, Dio, vi ĉiopova —! (falglitas sur la benkon, kovras la vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON Du reĝoj en la lando!
MARGRETE Mia edzo unu, — kaj mia patro la alia!
HÅKON (paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. — Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li atingos al Nidaros!
MARGRETE (petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!
MARGRETE (falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON Via patro —; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol ĉiuj aliaj malamikoj; — Dio, Dio, — kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?
VOĈO DE INGA (ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON (kun krio) Mia patrino!
MARGRETE (eksaltas) Inga!
HÅKON (rapidas al la pordo kaj malfermas; Inga sidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas!
INGA (etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
HÅKON (suprenlevas ŝin) Venu — envenu; ĉi tie estas hele kaj varme!
INGA Ĉu mi rajtas enveni al vi!
HÅKON Ni neniam plu disiĝos.
INGA Mia filo — mia reĝo, — Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi ne povis tiel disiĝi de vi!
HÅKON Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, — mia patrino, — mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo.
MARGRETE (ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras proksime al vi?
HÅKON Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi!
DAGFINN BONDE (envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis!
HÅKON (ridetas fidoplene, dum li premas Margrete kaj Inga firme al si) Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, — kaj li certe kapablas!
Kurteno
KVARA AKTO
(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. Reĝo Skule festenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo, kie Skule sidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontraŭe al Skule sidas Pål Flida kaj Bård Bratte. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj samtempe.)
PÅL FLIDA (ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule.
JATGEJR
(ekstaras antaŭe meze sur la planko)
Skule kunvokis al Eyrating’ dum meso en Nidaros’; fariĝis li reĝo sub sonorilad’; brila la apoteoz’. Suden al Gudbrandvalo la reĝ’ trans Dovre en neĝo kaj vent’ iris kun hird’, kaj valanoj en plor’ liberiĝis per kara arĝent’. Sakris la Opplandan’ en koler’ al Skule sur Mjors, la lag’; marŝis li tra la Raŭma-regn’ al Låka, al venka tag’. Estis la sankta fasta-semajn’; atakis la Birkibejn-ar’; Knut jarlo ĝin estris, — parolis la glav’. Ni vadis en sanga mar’. Depost la tagoj de Sverre reĝ’, fariĝis ne tia batal’; ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’ pro labor’ de la akra ŝtal’. Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, — kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis. Centoj tamen forkuris ne; sternitaj nur glaciiĝis. Neniu konas de Håkon la voj’; — por Skule urboj kaj kasteloj. Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!
LA VIROJ DE SKULE (eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!
REĜO SKULE Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min mem.
JATGEJR Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas.
REĜO SKULE Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi.
JATGEJR Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj faroj.
REĜO SKULE Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi bezonos doniĝos al vi senpage.
JATGEJR (eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi, sinjoro.
REĜO SKULE Kaj kio?
JATGEJR Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn.
MULTAJ INTER LA VIROJ (sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano!
PÅL FLIDA (al Jatgejr) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via.
JATGEJR Mensogo, sinjoro kortestro?
PÅL FLIDA Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
REĜO SKULE (ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi reĝan nomon.
JATGEJR Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas.
REĜO SKULE Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
BÅRD BRATTE Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton.
JATGEJR Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere.
PÅL FLIDA En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon.
BÅRD BRATTE Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; — ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo inter la gastoj)
REĜO SKULE (suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon.
BÅRD BRATTE Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaŭ komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki nin denove, mi timas.
REĜO SKULE Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe fortaj, ili certe aŭdigos de si.
BÅRD BRATTE Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka.
REĜO SKULE Ni ellogos ilin per ruzaĵo.
MULTAJ VOĈOJ Jes, jes, — faru tion, sinjoro!
BÅRD BRATTE Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi tie, kie ili malplej atendus.
PÅL FLIDA Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
REĜO SKULE Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn.
BÅRD BRATTE Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta lando.
REĜO SKULE Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
BÅRD BRATTE Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo.
REĜO SKULE La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute leĝe.
JATGEJR Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron!
(eksplodo de rido inter la viroj)
REĜO SKULE La dormantan viron?
JATGEJR Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”; ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon.
BÅRD BRATTE Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li ankoraŭ estas reĝo.
REĜO SKULE Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco.
JATGEJR Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo.
LA VIROJ Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
REĜO SKULE Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; — ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe alimaniere.
LA VIROJ (eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin kontraŭ la Birkibejnojn!
BÅRD BRATTE Nun Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj!
PÅL FLIDA Mi volas havi Dagfinn Bonde por mi; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi.
BÅRD BRATTE Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj.
JATGEJR Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro interŝanĝe.
BÅRD BRATTE De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
JATGEJR Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
LA VIROJ (ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi — mi volas havi —
(La cetero fariĝas neklara en la bruo.)
PÅL FLIDA For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la reĝo.
LA VIROJ Jes, jes! — vivu la reĝo, vivu reĝo Skule!
REĜO SKULE Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo ĉi-nokte.
HIRDANO (kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la Birkibejnoj.
IU ALIA Lasu la hazardon decidi!
IUJ Ne, ne!
ALIULOJ Jes, jes!
BÅRD BRATTE Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
PÅL FLIDA Kaj poste ili faligos la urson.
(Ĉiuj eliras en la fono.)
REĜO SKULE (atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, — kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu malantaŭ ili; — la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en tio, havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! — Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; — ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen — (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, — per tio la necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio estas? Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas ĝin! Ne —! Jes, jes! nun mi havas ĝin! — “Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en si mem, ke ili estas unu!” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo; — (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj volas ĝin elŝuti — kaj elektis Håkon kiel semanton?
PÅL FLIDA (venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.
REĜO SKULE Novaĵon?
PÅL FLIDA Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la urbon la lastajn tagojn.
REĜO SKULE Bone, ni renkontos ilin — morgaŭ, aŭ iam.
PÅL FLIDA Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.
REĜO SKULE Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.
PÅL FLIDA Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en Viken.
REĜO SKULE Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.
PÅL FLIDA Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.
REĜO SKULE Kaj kial ne?
PÅL FLIDA Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa tempo. — Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REĜO SKULE Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.
PÅL FLIDA Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.
REĜO SKULE (vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?
PÅL FLIDA (rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.
REĜO SKULE Kaj kial ne?
PÅL FLIDA Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.
REĜO SKULE Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!
PÅL FLIDA Ne, sinjoro, ne fareblas.
REĜO SKULE Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial — kial ne?
PÅL FLIDA Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar ĉiam estis tiel.
REĜO SKULE Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA Kaj mi neniun spionon sendu?
REĜO SKULE Atendu ĝis mateniĝo. (Pål Flida eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas por dika ŝiptabulo, ĉu ĝi povas diri: Mi volas esti la masto de la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? — Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; Tie vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo supre en la tago; — vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
JATGEJR (envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.
REĜO SKULE Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke —
REĜO SKULE Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati ĝin, — ne tion mi aludas; sed ami ĝin, ami ĝin el la plej ardanta amo de la animo.
JATGEJR Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.
REĜO SKULE Nur tiuj virinoj —?
JATGEJR Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REĜO SKULE La malfekundaj —? Ili amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo?
JATGEJR Tio ofte okazas.
REĜO SKULE Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?
JATGEJR Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.
REĜO SKULE Saĝe?
JATGEJR Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi mortigas.
REĜO SKULE Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR Jes, sinjoro.
REĜO SKULE (rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klariĝas?
JATGEJR Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi kaŝejon.
REĜO SKULE Kompreneble.
JATGEJR Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.
REĜO SKULE Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REĜO SKULE Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?
JATGEJR Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR Mi bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon — aŭ la dubon —
REĜO SKULE Ankaŭ la dubon?
JATGEJR Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REĜO SKULE Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REĜO SKULE (malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR Estas pli malbone; estas la krepusko.
REĜO SKULE (rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, — ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?
JATGEJR Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.
REĜO SKULE Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.
JATGEJR Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona aŭguro.
REĜO SKULE Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko estu elportata; ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris!
JATGEJR Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.
REĜO SKULE Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskiĝas.
REĜO SKULE Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REĜO SKULE Mi ne demandas ĉu estas peko; sed mi demandas ĉu estas fareble!
JATGEJR Mi ne scias.
REĜO SKULE Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
JATGEJR Jes, sinjoro.
REĜO SKULE Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon?
JATGEJR Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
REĜO SKULE (post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, — Mi estas kiel malfekunda virino. Tial mi amas la reĝan ide-infanon de Håkon, amas ĝin el la plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti ĝin! Ĝi mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aŭ ke ĝi mortu inter miaj manoj, aŭ ke ĝi kresku granda inter la liaj? Ĉu mi havos pacon en la animo, se tio okazos? Ĉu povas mi rezigni? Ĉu povas mi stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! — Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, — kaj ĉirkaŭe. Neniu amiko —; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Ĉu la skaldo foriris el la korto?
HIRDANO (ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la gardanto.
REĜO SKULE Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas Jatgejr) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu.
JATGEJR Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto ĉirkaŭe.
REĜO SKULE Ĉu tiel estas ankaŭ pri tiuj de la skaldo?
JATGEJR Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo.
REĜO SKULE Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
JATGEJR Tiu, kiun mi amis.
REĜO SKULE Ŝi do mortis?
JATGEJR Ne, ŝi perfidis min.
REĜO SKULE Kaj sekve vi fariĝis skaldo?
JATGEJR Jes, sekve mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE (kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas mi por fariĝi reĝo?
JATGEJR Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus?
REĜO SKULE Kiun donacon bezonas mi?
JATGEJR Sinjoro, Vi ja estas reĝo.
REĜO SKULE Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas skaldo?
JATGEJR (momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam amis?
REĜO SKULE Jes, iam, — fajre, belege kaj peke.
JATGEJR Vi havas edzinon.
REĜO SKULE Ŝin mi prenis por naski al mi filojn.
JATGEJR Sed Vi havas filinon, sinjoro, — milda kaj belega filino.
REĜO SKULE Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema volo, — kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
JATGEJR Aĉetu al Vi hundon, sinjoro.
REĜO SKULE Ĉu ne homo servus?
JATGEJR Por tia homo Vi devus longe serĉi.
REĜO SKULE (subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, — Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min!
JATGEJR Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti —?
REĜO SKULE Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin!
JATGEJR Ne, sinjoro, — estus aĉeti la kronon tro multekoste.
REĜO SKULE Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo!
JATGEJR Ne ĉiam.
REĜO SKULE Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
JATGEJR La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj.
REĜO SKULE Sed mi devas — mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi tion sentas, — se mi tion havas, mi estos savita!
PÅL FLIDA (rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes!
REĜO SKULE Al Elgjarnes —! Do li ne estas tre fore.
JATGEJR Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje estu la unua, kiu falos por Vi!
REĜO SKULE Vi kiu ne volis vivi por mi.
JATGEJR Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
PÅL FLIDA (senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo ĝis horo!
REĜO SKULE Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon.
PÅL FLIDA (pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras!
REĜO SKULE Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi gracon.
PÅL FLIDA Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifuĝi en la preĝejojn!
REĜO SKULE Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj.
PÅL FLIDA Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj.
REĜO SKULE Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; — Dio ĉiam ŝirmas Håkon.
PÅL FLIDA (en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu aŭdus Vin paroli nun, li devus demandi: Kiu estas reĝo en tiu ĉi lando?
REĜO SKULE (ridetas malĝoje) Jes, Pål Flida, tiu estas la granda demando: Kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?
PÅL FLIDA (petante) Vi estas anime malsana ĉi-nokte, sinjoro; ke mi agu por Vi.
REĜO SKULE Jes, jes, tiel faru.
PÅL FLIDA (elironte) Unue mi volas rompi ĉiujn pontojn.
REĜO SKULE Frenezulo! Restu! — Rompi ĉiujn pontojn! Ĉu vi scias, kion tio signifas? Mi provis; — gardu vin por tio!
PÅL FLIDA Kion Vi do volas, sinjoro?
REĜO SKULE Mi volas paroli kun Håkon.
PÅL FLIDA Li respondos Vin per la lango de la glavo!
REĜO SKULE Iru, iru, — vi scios mian volon poste.
PÅL FLIDA Ĉiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Reĝo Skule, ni rompu ĉiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la ĉielon!
REĜO SKULE (mallaŭte) La ĉielo ne fidas min; ankaŭ mi ne kuraĝas fidi la ĉielon.
PÅL FLIDA Mallonga fariĝis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)
REĜO SKULE Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed eĉ ne unu karan, fidantan koron. Jen reĝa mizero; nek pli, nek malpli.
BÅRD BRATTE (de la fono) Ekstere staras longe vojaĝintaj homoj, kiuj petas paroli kun vi, sinjoro.
REĜO SKULE Kiuj estas?
BÅRD BRATTE Virino kaj pastro.
REĜO SKULE Enirigu la virinon kaj la pastron.
(Bård eliras; reĝo Skule eksidas pensema dekstre; iom poste envenas nigre vestita virino; ŝi portas longan virinan mantelon, kapuĉon kaj densan vualon, kiu kaŝas la vizaĝon; pastro akompanas ŝin kaj restas staranta apud la pordo.)
REĜO SKULE Kiu estas vi?
LA VIRINO Iu, kiun vi amis.
REĜO SKULE (skuas la kapon) Troviĝas neniu, kiu tiaĵon memoras. Kiu estas vi, mi demandas?
LA VIRINO Iu, kiu amas vin.
REĜO SKULE Do vi certe estas unu el la mortintoj.
LA VIRINO (proksimiĝas kaj diras mallaŭte kaj korege:) Skule Bårdsson!
REĜO SKULE (ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!
INGIBJORG Ĉu vi nun rekonas min, Skule?
REĜO SKULE Ingibjorg, — Ingibjorg!
INGIBJORG Ho, ke mi rigardu vin, — rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn manojn; paŭzo) Vi bela, amata, perfida viro!
REĜO SKULE Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis klaraj kaj bluaj kiel la ĉielo.
INGIBJORG Tiuj okuloj estis pluvpeza ĉielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.
REĜO SKULE Sed via voĉo estas freŝa kaj mola kaj juna kiel tiam.
INGIBJORG Mi nur uzis ĝin por flustri vian nomon, kaj por premsigni vian grandecon en junan koron, kaj por preĝi al la Dio de pekuloj pri savo por ni du, kiuj amis en peko.
REĜO SKULE Vi faris?
INGIBJORG Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; — tial mia voĉo tenis sin freŝa kaj mola kaj juna.
REĜO SKULE Estas tuta vivo ekde tiam. Ĉiun belan memoron el tiu tempo mi perdis kaj forgesis —
INGIBJORG Vi ja rajtis.
REĜO SKULE Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!
INGIBJORG Estis mia feliĉo.
REĜO SKULE Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj riĉecon! Se vi starus kiel edzino ĉe mia flanko, fariĝus pli facile por mi fariĝi reĝo.
INGIBJORG Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis grandan pekon, por vekiĝi al pento kaj amendo.
REĜO SKULE Kaj nun vi venas —?
INGIBJORG Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.
REĜO SKULE Via edzo estas morta?
INGIBJORG Survoje al Jerusalemo.
REĜO SKULE Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.
INGIBJORG Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.
REĜO SKULE Ne tial?
INGIBJORG Ne. Estis mia peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn ŝultrojn; por tiu li iris por lavi ĝin pura en la rivero Jordano; por ĝi li sangis.
REĜO SKULE (mallaŭte) Li ĉion sciis?
INGIBJORG De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; ĉar por li mi konfesis; kaj estis ankoraŭ unu, kiu estis eksciiĝinta, sed kiel estas enigmo por mi.
REĜO SKULE Kiu?
INGIBJORG Vegard Veradal.
REĜO SKULE Vegard!
INGIBJORG Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.
REĜO SKULE Li defendis tiun, kiun mi perfidis kaj forgesis. — Kaj kial vi serĉas min nun?
INGIBJORG Por oferi al vi la lastan.
REĜO SKULE Kion vi aludas?
INGIBJORG (montras al la pastro, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! — Peter, mia filo, venu!
REĜO SKULE Via filo —!
INGIBJORG Kaj la via, reĝo Skule!
REĜO SKULE (duone eturdita) Ingibjorg!
PETER (proksimiĝas en silenta movo kaj ĵetas sin surgenuen antaŭ Skule)
INGIBJORG Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; — nun vi estas reĝo de Norvegio; la reĝa filo devas veni al sia heredaĵo; mi ne plu rajtas havi lin.
REĜO SKULE (suprenlevas lin en sturma ĝojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, rigardas lin kaj denove ĉirkaŭbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontraŭstari min! (iras al Ingibjorg kaj kaptas ŝian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?
INGIBJORG Peza estas la ofero, kaj apenaŭ estus mi ĝin alportinta, se episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.
REĜO SKULE Do la peko estas forviŝita; kaj de nun li estas sole mia; ĉu ne, sole mia?
INGIBJORG Jes; sed unu postulon mi faras al vi.
REĜO SKULE Ĉielon kaj teron, postulu kion ajn!
INGIBJORG Li estas pura kiel ŝafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn manojn. Estas danĝera vojo, tiu kiu kondukas al la reĝa seĝo; ke li ne damaĝu sian animon. Ĉu vi aŭdas, reĝo Skule, ne igu mian infanon damaĝi sian animon!
REĜO SKULE Mi promesas kaj ĵuras al vi!
INGIBJORG (kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li suferas damaĝon en sia animo, prefere lasu lin morti!
REĜO SKULE Prefere morti! Mi promesas kaj ĵuras!
INGIBJORG Do en fido mi reveturos al Hålogalando.
REĜO SKULE Jes, fidoplena vi povas forveturi.
INGIBJORG Tie mi volas penti kaj preĝi, ĝis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni renkontiĝos ĉe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!
REĜO SKULE Pura kaj senkulpa! (turnas sin al Peter) Ke mi rigardu vin! Jes, estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi dolore postsopiris.
PETER Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, — mi tamen scias, ke mi luktas por la ĝusta!
REĜO SKULE (kun krio el ĝojo) Vi fidas min! Vi fidas min!
PETER Neskueble!
REĜO SKULE Kaj ĉio estas bona; do certe mi estas savita! Aŭdu, deĵetu la pastran mantelon! La ĉefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; la reĝa filo portu glavon, iru senhalte antaŭen al potenco kaj honoro.
PETER Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!
REĜO SKULE (premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!
INGIBJORG (al si mem) Ami, — ĉion oferi, — kaj forgesiĝi, — jen mia sagao. (eliras silente en la fono)
REĜO SKULE Granda reĝa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, aŭskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, ĉiuj fariĝu kvazaŭ unu granda parencaro, — jen kredu, ke la lando kreskos!
PETER Kia granda kaj kapturniga penso tio estas —!
REĜO SKULE Ĉu tiun vi kaptas?
PETER Jes — jes! — Klare —!
REĜO SKULE Kaj vi fidas ĝin?
PETER Jes, jes; ĉar mi fidas vin!
REĜO SKULE (sovaĝe) Håkon Håkonsson devas fali!
PETER Ĉar vi tion volas, estas ĝuste ke li falu.
REĜO SKULE Kostos sangon; sed ne estas eviteble.
PETER Ne estas forĵetita la sango, kiu fluas por via tasko.
REĜO SKULE Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu sur la reĝa seĝo, kun ringo ĉirkaŭ la frunto, kun la purpura mantelo ŝvele vasta sur viaj ŝultroj; ĉiuj viroj en la lando klinu sin por vi — (sono de korno aŭdiĝas tre fore) Ha! kio estas tio! (kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida —? (rapidas al la fono)
PÅL FLIDA (envenas kaj krias:) Nun la horo estas super ni, reĝo Skule!
REĜO SKULE (konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de reĝo Håkon! Kie ili estas!
PÅL FLIDA Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.
REĜO SKULE Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu ilin?
PÅL FLIDA Ĉiuj preĝejoj staras malfermaj por ni.
REĜO SKULE La Birkibejnojn, mi demandas —!
PÅL FLIDA Por ili ĉiuj pontoj kuŝas malfermaj.
REĜO SKULE Fatala viro, kion vi faris!
PÅL FLIDA Obeis mian reĝon.
REĜO SKULE Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian reĝecon!
PETER Ne, vi venkos! Tia granda reĝa penso ne mortos!
REĜO SKULE Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj aŭdiĝas pli proksime) Al ĉevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de viroj!
(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)
STRATO en OSLO
(Malaltaj lignaj domoj kun pordŝirmejoj ambaŭflanke. En la fono la ĝardeno de la preĝejo St. Hallvard, enfermita per alta ŝtona muro kun pordego. Maldekstraflanke ĉe la fino de la muro vidiĝas la preĝejo, kies ĉefa enirejo staras malferma. Ankoraŭ estas nokto; iom poste komencas la mateniĝo. La sturmsonorilo frapiĝas; tre fore dekstre aŭdiĝas militkrioj kaj konfuza bruo.)
LA KORNLUDISTO DE REĜO SKULE (venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! Prenu armilojn! ĉiuj viroj de reĝo Skule!
(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni aŭdas lin sonorigi kaj krii en la proksima strato.)
VIRINO (venas ĉe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?
URBANO (kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj kruelaĵoj.
UNU EL LA VIROJ DE SKULE (venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!
IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE (el domo dekstre) Mi ne scias.
LA UNUA Tŝŝ! Aŭskultu! — Certe ili estas malsupre ĉe la Kaproponto.
LA DUA Do malsupren al la Kaproponto!
(Ĉiuj rapidas elen dekstre; urbano venas kurante de la sama flanko.)
UNUA URBANO Hej, najbaro, de kie vi venas?
DUA URBANO De ĉe la Lo-rivero; tie estas terure.
VIRINO Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Ĉu estas la Birkibejnoj, aŭ kiuj estas?
DUA URBANO Jes certe estas la Birkibejnoj; reĝo Håkon kunestas; la tuta ŝiparo kuŝigas sin ĉe la kajoj; sed mem li iris borden en la Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.
UNUA URBANO Do li venĝos sin pro la perdo de viroj ĉe Låka!
DUA URBANO Jes, fidu tion!
UNUA URBANO Jen vidu, — tie jam fuĝas la Vårbelgoj!
(Aro de la viroj de Skule envenas fuĝante de dekstre.)
UNU EL LA VIROJ Enen en la preĝejon! Neniu povas kontraŭstari la Birkibejnojn, tiel kiel ili sturmas antaŭen ĉi-nokte!
(La aro ĵetas sin en la preĝejon kaj ŝlosas la pordon interne.)
DUA URBANO (rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre en la strato; devas esti tiu de reĝo Håkon.
UNUA URBANO Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fuĝas!
(Alia aro venas de dekstre.)
UNU EL LA ARO Ni savu nin en la preĝejon, kaj petu gracon!
(Ili sturmas al la pordego.)
PLURAJ VÅRBELGOJ Estas ŝlosita; estas ŝlosita!
LA UNUA Do supren al Martestokke!
LA DUA Kie estas reĝo Skule?
LA UNUA Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili fuĝas preter la preĝejon elen maldekstre.)
HÅKON (venas de dekstre kun sia standardportanto, Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj pluraj aliaj viroj.)
DAGFINN BONDE Aŭskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaŭ la preĝeja ĝardeno.
MALJUNA URBANO (vokas de sia pordo al Håkon:) Gardu Vin, kara sinjoro; La Vårbelgoj estas koleraj nun, ĉar ili batalas por la vivo!
HÅKON Ĉu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro kaj por mia avo, vi.
LA URBANO Dio donu, ke mi povus lukti ankaŭ por Vi.
HÅKON Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezoniĝas; venas homoj de ĉiuj flankoj.
DAGFINN BONDE (montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!
GREGORIUS JONSSON La duko mem! Li rajdas sian blankan batalĉevalon.
DAGFINN BONDE Ni devas bari por li elirejon tra la pordo ĉi tie.
HÅKON Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!
(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; alvenas multaj homoj.)
IU VÅRBELGO (de dekstre, fuĝante al la preĝejo, persekutata de Birkibejno) Ŝparu la vivon! Ŝparu la vivon!
LA BIRKIBEJNO Eĉ ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan mantelon aspekte vi havas; ĝin mi povos uzi. (volas preni la mantelon, sed eligas krion kaj forĵetas sian glavon.) Sinjoro reĝo! Neniun baton plu mi batos por vi!
DAGFINN BONDE Kaj tion vi diras en tia momento!
LA BIRKIBEJNO Ne pluan batalon!
DAGFINN BONDE (morthakas lin) Ne, nun vi ja povas ŝpari vin!
LA BIRKIBEJNO (montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris sufiĉe, kiam mi mortigis mian propran fraton. (mortas)
HÅKON Lia frato!
DAGFINN BONDE Ĉu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)
HÅKON Ĉu vero?
DAGFINN BONDE Estas ja tiel.
HÅKON (skuita) Jen vidiĝas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun faras. Frato kontraŭ frato, patro kontraŭ filo; — je Dio, la ĉiopova, tio devas havi finon!
GREGORIUS JONSSON Jen la duko en akra lukto kontraŭ la aro de Knut jarlo!
DAGFINN BONDE Baru la pordegon por li ĉi tie, reĝanoj!
(Interne de la muro vidiĝas la luktantoj. La Vårbelgoj trabatas al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo malantaŭen. Reĝo Skule rajdas sian blankan batalĉevalon, kun tirita glavo. Peter iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en la maldekstra mano alte levita krucifikso. Pål Flida portas la standardon de Skule, kiu estas blua kun staranta ora leono sen hakilo.)
REĜO SKULE Morthaku senindulge! Ŝparu neniun! Venis nova tronpretendanto en Norvegio!
LA BIRKIBEJNOJ Nova tronpretendanto li diras!
HÅKON Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!
REĜO SKULE Ĉio aŭ nenio!
HÅKON Pensu pri la reĝino, via filino!
REĜO SKULE Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!
HÅKON Ankaŭ mi havas filon; — se mi falos, li havos la regnon!
REĜO SKULE Mortigu la reĝidon kie vi trovos ĝin! Mortigu ĝin sur la trono; mortigu ĝin ĉe la altaro; mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino!
HÅKON Jen vi eldiris vian juĝon!
REĜO SKULE (hakas ĉirkaŭe) Mortigu, mortigu senindulge! Reĝo Skule havas filon! Mortigu, mortigu! (La lukto moviĝas eksteren maldekstre.)
GREGORIUS JONSSON La Vårbelgoj trahakas sin!
DAGFINN BONDE Jes, sed nur por fuĝi.
GREGORIUS JONSSON Jes, je la ĉielo, — la alia pordego staras malferma; jen ili jam fuĝas!
DAGFINN BONDE Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! Prenu venĝon por la vira falo ĉe Låka!
HÅKON Vi aŭdis; li kondamnis mian infanon senpaca, — mian senkulpan infanon, la elektitan reĝon post mi!
LA REĜANOJ Jes, jes, ni aŭdis!
HÅKON Kaj kia puno estas decidita por tia peko?
LA VIROJ La morto!
HÅKON Do li devas morti! (levas la manon por ĵuro) Ĉi tie mi ĵuras: Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontiĝos sur nesankta grundo!
DAGFINN BONDE Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.
BIRKIBEJNO (de maldekstre) Nun fuĝas duko Skule!
LA URBANOJ La Birkibejnoj venkis!
HÅKON Kiun vojon?
LA BIRKIBEJNO Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin en vivo.
HÅKON Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon! Nun la reĝino povos libere veni surteren de la ŝiparo.
GREGORIUS JONSSON (montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas.
HÅKON (al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi estas kara filino; — aŭskultu, — eĉ ne vorto al ŝi pri la danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu, defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii.
LA VIROJ (mallaŭte) Ni promesas!
MARGRETE (venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
HÅKON Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
MARGRETE Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
HÅKON Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
MARGRETE Håkon, kie estas — duko Skule?
HÅKON Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
MARGRETE Do li vivas! — Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas?
HÅKON (en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble riĉa pri amo; — nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas —
MARGRETE (streĉe) Ĉu rilatas al — la duko?
HÅKON Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, — se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, — nu, do ni devas disiĝi — vivi aparte ni ambaŭ, — kaj mi ne mallaŭdos vin pro tio.
MARGRETE Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon —!
HÅKON Ne tuŝu ĝin! — Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro —
MARGRETE Por ĵuro?
HÅKON Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto.
MARGRETE (kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas ŝin.)
HÅKON Jes, Margrete, — kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto.
MARGRETE Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan nomon.
HÅKON Li faris; — kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio okazu.
MARGRETE (pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
HÅKON Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian patron.
MARGRETE Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron.
HÅKON Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
MARGRETE Sufiĉas ja ke vi konas ĝin.
HÅKON Sed estas al la morto, ke mi kondamnis lin!
MARGRETE (genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi juĝas juste!
Kurteno
KVINA AKTO
(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombriĝo; Pål Flida, Bård Bratte kaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante supren.)
HIRDANO Kiel ruĝe ĝi lumas!
IU ALIA Ĝi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.
BÅRD BRATTE Sankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?
MALJUNA VÅRBELGO Certe ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.
PÅL FLIDA La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; — ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
BÅRD BRATTE Ne fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.
LA MALJUNA VÅRBELGO Estas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
UNUA HIRDANO En la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas morta.
PÅL FLIDA La reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj.
BÅRD BRATTE Ne utilas; mi parolis al li antaŭe.
PÅL FLIDA Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel nun estas.
REĜO SKULE (interne) Mi estas malsana, Pål Flida!
PÅL FLIDA Ĉu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin —
REĜO SKULE Mi estas malsana.
PÅL FLIDA Je la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.
REĜO SKULE Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.
PÅL FLIDA Vi devas mem kunesti, sinjoro!
REĜO SKULE Ne, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiam mi ne kunestas.
PETER (venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.
BÅRD BRATTE Se la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.
PETER Do li devas paroli al ili. (ĉe la pordo maldekstre) Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuraĝon!
REĜO SKULE Kion diris la skaldo?
PETER La skaldo?
REĜO SKULE La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.
PETER Do vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post vi!
REĜO SKULE Nun mi venos!
PÅL FLIDA Dio estu laŭdata!
REĜO SKULE (elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte griziĝis) Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana! (iras antaŭen al Peter) Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!
PETER Ho, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.
REĜO SKULE Ne, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi volas agi.
LAŬTAJ KRIOJ (ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule!
REĜO SKULE Kio estas?
BÅRD BRATTE (ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; — Vi devas paroli al ili.
REĜO SKULE Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!
PETER Vi devas, mia alta patro!
REĜO SKULE Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!
PETER Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REĜO SKULE Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.
URBANO (ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.
REĜO SKULE Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton —
VIRA VOĈO (malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?
VIRINO Redonu al mi mian fianĉon!
KNABO Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINO Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!
VIRO Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!
MULTAJ VOĈOJ Ne, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!
REĜO SKULE (retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis —! Ne reĝo!
PÅL FLIDA Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.
BÅRD BRATTE Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.
REĜO SKULE Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.
PETER Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA (kapskue) Kiel tio fariĝus?
PETER Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri li? Sonorigu al tingo, kaj elportu la ĉerkon!
PLURAJ EL LA VIROJ (retiras sin) Preĝeja rabo!
PETER Ne preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos —
PÅL FLIDA Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.
PETER Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen dekstre)
REĜO SKULE (ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDA Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.
REĜO SKULE Ili tenu sin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu bato!
PÅL FLIDA Kion Vi ordonas, ke ni faru?
REĜO SKULE Ĉiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDA Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REĜO SKULE Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDA Bone dirite, reĝo.
REĜO SKULE Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA (al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.)
REĜO SKULE (parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu —! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso) Kio estas tio?
SOVAĜA VOĈO Pentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE (elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDA Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.
LA VOĈO Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOĈOJ Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REĜO SKULE Kio okazis?
BÅRD BRATTE Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.
REĜO SKULE Jes, ĉiuj fuĝas — (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; — ni estas savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!
PÅL FLIDA La ĉerko de reĝo Olaf!
BÅRD BRATTE Jes, je la ĉielo, — jen ĝi staras!
REĜO SKULE La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!
BÅRD BRATTE Aŭdu; sonoriĝas al tingo.
REĜO SKULE Nun mi do leĝe honoriĝos.
PETER (venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.
REĜO SKULE Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.
PETER La kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas.
REĜO SKULE Ĉu ne ili vin helpis?
PETER Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.
REĜO SKULE Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.
PETER La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REĜO SKULE Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.
PETER Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.
REĜO SKULE Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon?
PETER Mi, mia patro!
REĜO SKULE (kun ekkrio) Vi!
LA HOMOJ (retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!
(Pål Flida, Bård Bratte kaj kelkaj aliaj eliras.)
PETER La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)
REĜO SKULE (silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!
PETER Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?
REĜO SKULE Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
PETER Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!
REĜO SKULE Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.
PETER (sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!
REĜO SKULE Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la ĉielon!
PÅL FLIDA (envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.
REĜO SKULE Ili eliru, ili devas eliri!
BÅRD BRATTE (envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!
HIRDANO (envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
REĜO SKULE Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
PÅL FLIDA Neeblas; la timo paralizis ilin.
REĜO SKULE (malespera) Sed mi ne povas fali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!
PETER Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!
REĜO SKULE Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
BÅRD BRATTE Kiun vojon?
REĜO SKULE Trans la ponton!
PÅL FLIDA Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.
REĜO SKULE Tamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo! (Li kaj Peter rapidas elen dekstre.)
BÅRD BRATTE Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
PÅL FLIDA En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas Skule.)
(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)
URBANO Envenu! Ĉi tie li devas esti.
IU ALIA Mortigu lin!
PLURAJ Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston!
OPULO Aliru singardeme; ili kontraŭmordas.
UNUA URBANO Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
URBANO (venas) Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis.
PLURAJ Kien? Kien?
LA VENINTO Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.
UNUA URBANO Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.
IU ALIA Jen la Birkibejnoj.
IU TRIA Reĝo Håkon mem.
MULTAJ EN LA ARO (krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!
HÅKON (envenas de dekstre sekvata de Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.
UNUA URBANO (surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
IU ALIA (ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.
LA UNUA Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.
LA DUA Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.
MULTAJ VOĈOJ Jes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.
DAGFINN BONDE Estus vera vorto, tiu.
HÅKON Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie Skule Bårdsson estas?
PLURAJ Ene en iu el la preĝejoj, sinjoro!
HÅKON Ĉu vi tion certe scias?
LA URBANOJ Jes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.
HÅKON (mallaŭte al Dagfinn Bonde) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.
DAGFINN BONDE Kaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.
HÅKON (mallaŭte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.
DAGFINN BONDE Sinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.
HÅKON Kaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al Gregorius Jonsson; neaŭdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.
GREGORIUS JONSSON (ĝoja) Vi tion volas, sinjoro?
HÅKON Pro mia pia, aminda edzino.
GREGORIUS JONSSON Sed se li ne fuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?
HÅKON Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto staru valida. Iru!
GREGORIUS JONSSON Mi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos. (eliras dekstre)
HÅKON Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo Elgisetro.
DAGFINN BONDE Sinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?
HÅKON Nenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.
DAGFINN BONDE Jes, jes, mi scias.
HÅKON Salutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, ĉiu ope laŭ siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)
UNUA URBANO Veo al ni morgaŭ!
DUA URBANO Ni ekhavos grandan kalkulon.
UNUA URBANO Ni, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis reĝan nomon.
DUA URBANO Kiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.
UNUA URBANO Jes, veo al ni morgaŭ!
IU URBANO (rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la reĝo?
UNUA URBANO Kion vi volas pri li?
LA ALVENINTO Doni al li grandan kaj gravan mesaĝon.
PLURAJ Kiun?
LA ALVENINTO Tion mi nur diras al la reĝo mem.
PLURAJ Jes, diru, diru!
LA ALVENINTO Skule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.
UNUA URBANO Neeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.
LA ALVENINTO Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.
UNUA URBANO Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.
DUA URBANO Jes, ni informu lin, kie estas Skule.
UNUA URBANO Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.
DUA URBANO Jes, jes, — ni faru!
TRIA URBANO Sed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?
LA ALVENINTO Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.
UNUA URBANO Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj jen supren al Elgisetro!
ĈIUJ (mallaŭte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)
PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS
(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe. Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Bratte kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)
PETER Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!
REĜO SKULE Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren ĉe ŝtono)
PETER Kiel estas al vi?
REĜO SKULE Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.
PETER (eksaltas) Havigu helpon, — panon al la reĝo.
BÅRD BRATTE Nun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.
PETER Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!
BÅRD BRATTE Mi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus fari.
IU VÅRBELGO Se ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.
PÅL FLIDA Pli bone al Elgisetro.
BÅRD BRATTE (ekdiras subite) Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la reĝan infanon.
PÅL FLIDA Ĉu vi furiozas?
BÅRD BRATTE Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?
PÅL FLIDA Ne mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.
PLURAJ Ne mi! Ne mi!
PETER Ha, sed se estus por savo de mia patro!
BÅRD BRATTE Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?
KELKIUJ Mi, Mi!
PETER Eble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.
BÅRD BRATTE Antaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)
PETER (al Pål Flida) Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj manoj.
PÅL FLIDA Por esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko —
PETER Ne povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aŭ kiom da homoj falos por ĝi.
PÅL FLIDA Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo de reĝo Skule. (aŭskultante) Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la teron; venos homoj.
(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)
PETER Estas la reĝino.
PÅL FLIDA Jes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!
PETER Ili iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!
PÅL FLIDA Kaj la sinjorinoj de la reĝino.
PETER Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno estas savita!
REĜO SKULE Mia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo starigis kontraŭ Dio.
(Aro de kanonikoj venas de dekstre.)
KANONIKO Kiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?
PÅL FLIDA Reĝo Skule mem.
KANONIKO (al Skule) Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem —
PETER Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de Olaf.
KANONIKO La ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.
REĜO SKULE Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.
PETER (mallaŭte al Pål Flida) Zorgu ke mia patro sekure atingos —
PÅL FLIDA Ĉu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?
PETER Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård Bratte.
PÅL FLIDA Pripensu!
PETER Ne estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)
IU VÅRBELGO (flustrante al iu alia) Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?
IU ALIA Tŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.
LA UNUA Ankaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.
LA KANONIKO Kaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko —
ALIA KANONIKO (sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj) Mi prenas reĝon Skule.
REĜO SKULE Ĉu vi scias la vojon?
LA KANONIKO La vastan vojon.
LA UNUA KANONIKO Rapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la monaĥeja pordego.
(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)
REĜO SKULE Peter, mia filo —! (ekpaŝas malantaŭen) Ha, jen la ardanta glavo sur la ĉielo!
LA KANONIKO (sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo) Kaj jen mi!
REĜO SKULE Kiu estas vi?
LA KANONIKO Malnova konatulo.
REĜO SKULE Pli pala viro mi neniam vidis.
LA KANONIKO Sed vi ne konas min.
REĜO SKULE Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.
LA KANONIKO Estas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.
REĜO SKULE Ĉu tion vi povas?
LA KANONIKO Mi povas, se vi mem volas.
REĜO SKULE Kaj per kiu rimedo?
LA KANONIKO Per la rimedo, kiun mi antaŭe uzis; — mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.
REĜO SKULE Ĉiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.
LA KANONIKO Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.
REĜO SKULE Kiu estas vi?
LA KANONIKO Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.
REĜO SKULE De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?
LA KANONIKO De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!
REĜO SKULE (kriante) Episkopo Nikolas!
LA KANONIKO (ekstaras)
Vi min rekonas? Ĝusta memoro, pro vi mi ĉi tien revenis. Samŝipe, samvente sub mia deĵoro dum jaroj kaj tagoj ni velis. Mi ŝtorman nokton en timo foriris; ungeg’ akcipitra animen metiĝis; petegis mi mesojn kaj sonorigadon, aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon; mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis; sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.
REĜO SKULE Kaj nun vi venas de tie malsupre —?
LA KANONIKO
De malsupre mi venas, sed ne el hazardo; de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas. Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas; Ne gravas tiu fama brulanta ardo.
REĜO SKULE Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!
LA KANONIKO
Poetikon? Jes, kaj multegan latinon! Antaŭe ne estis mi latina spertulo; mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo. Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda, jes, eĉ por esti tie enen enlasinda, neceso nepra estas lerni latinon. Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj, progreso ja certas inter la spertuloj, — duona cento sin papoj nomigis, kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.
REĜO SKULE Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!
LA KANONIKO
Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata. Malsupre tie estas certa servistara rondo, kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo; ricevis Norvegion mi, ĉar al mi ja konata. Håkon Håkonsson ne estas viro por ni, ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li; vidu, vi devas regi, kaj li devas fali, vin ni devas reĝo kun krono instali.
REĜO SKULE Jes, donu al mi la kronon! Se ĝin mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.
LA KANONIKO
Jes, poste ni povos kunparoli pri tio. Ĉi-nokte urĝas pri alia io. En Elgisetro dormas la reĝa infano; — se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano, kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero, jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!
REĜO SKULE Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?
LA KANONIKO
Sopiras la norvegoj pacon por la lando; kun reĝo devas esti tronpretendanto, ido, la regnon de la patro heredanta; laciĝis la popol’ cent jarojn militanta. Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos; nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos! Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo, leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, — viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, — kaj aŭdu nun bruon de militista hordo! Ĉion vi ricevos per liga konkordo, en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj, veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!
REĜO SKULE Kaj kia la konkordo?
LA KANONIKO
Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon, nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon; kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos, se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!
REĜO SKULE (suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu — (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)
LA KANONIKO
Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis; mi pensis ke certe li fine kaptiĝis, sed la lumo faris elkoran ŝakmovon, al mi ne konatan, — mi perdis la povon. Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio! Perpetuum mobile en daŭra funkcio; potencon mi havas sur generacioj, potencon sur uloj lum-negaciaj; Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo, kvankam trovas ili mian potencon enigmo! (pli antaŭe) Sen mema vol’ al laboro vagantaj iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, — sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj, kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, — samopinii nur pri tio ili povas, ke ĉiun grandecon renversi ili volas, — blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valo leviĝas honore por fuĝo kaj falo, — laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, — mi, la Baglo, episkopo Nikolaso