← Table of contents
La Libro Ruth

ĈAPITRO IV.

E. Neumark translation

(1) Kaj Boàz iris al la pordego (de l’urbo) kaj sidis tie, kaj jen la parenco, pri kiu Boàz diris, pasas, kaj (Boàz vokante) diris: Tiu kaj tiu! venu, sidiĝu tie ĉi! kaj li alvenis kaj sidiĝis. (2) Kaj (Boàz) prenis dek virojn el la maljunuloj de l’urbo kaj diris: sidiĝu tie ĉi; kaj ili sidiĝis. (3) Kaj li diris al la parenco: la parton de l’kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naòmi, rakontos), dirante: aĉetu en la apudtestado de la sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elaĉetos, elaĉetu! kaj se oni (= vi) ne elaĉetos, diru al mi, ke mi sciu, ĉar krom vi ekzistas, neniu por elaĉeti, kaj mi (kandidatas) post vi. Kaj tiu rediris: mi elaĉetos! (5) Kaj Boàz diris: en la tago, kiam vi aĉetos la kampon de l’mano de Naòmi, tiam vi aĉetas de Ruth la moabino, edzino de l’mortinto, (la devon) daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon. (6) Kaj diris la parenco: mi ne povas elaĉeti (ŝin) por mi, ĉar eble (per tio) mi malutilos al mia heredaĵo, elaĉetu vi mian aĉetaĵon, ĉar mi ne povas elaĉeti. [(7) En antikveco tiu ĉi moro ekzistis ĉe Israel: ĉe l’aĉetado kaj ŝanĝado, por konfirmi ĉiun aferon, demetis homo sian ŝuon (ganton) kaj ĝin donis al la dua, kaj tio ĉi estis la atesteco ĉe Israel.] (8) Kaj la parenco diris al Boàz: aĉetu por vi, kaj (tiu) demetis sian ŝuon. (9) Kaj diris Boàz al la maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaŭ atestantoj, ke mi aĉetis ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj kio apartenis al Kiljon kaj Maĥhlon de l’mano de Naòmi. (10) Kaj Ruthon la moabinon, edzinon de Maĥhlon mi ankaŭ aĉetis, por ke ŝi estu mia edzino, por daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon, kaj la nomo de l’mortinto ne fortranĉiĝu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego, vi hodiaŭ estu atestantoj! (11) Kaj rediris la tuta popolo, kiu estis en la kaj ekzistanta) ĉe Israel. (15) Kaj li estos por vi agrabliganto de l’animo, kaj nutranto de via grizeco, ĉar lin naskis via bofilino, kiu vin amas kaj estas pli bona por vi, ol sep filoj. (16) Kaj Naòmi prenis la infanon kaj metis sur siajn genuojn kaj estis lia vartistino. (17) Kaj la najbarinoj donis al li nomon: [dirante: ĉe Naòmi naskiĝis filo, ili nomis lian nomon] Òbed (= laboranto, utilanto); li estis la patro de Jiŝaj patro de David. (18) Tiuj ĉi estas la naskigitoj de Perec; Perec naskigis Ĥhecron’on. (19) Ĥhecron naskigis Ram’on, Ram naskigis Àminadab’on, (20) Àminadab naskigis Naĥhŝon’on, Naĥhŝon naskigis Salma’on. (21) Salma naskigis Boàz’on, Boàz naskigis Òbed’on. (22) Òbed naskigis Jiŝaj’on, kaj Jiŝaj naskigis David’on.

Fino.

Notoj de tekstpreparanto.

En la antaŭparolo, du vortoj ne estis legebla. Mi transskribis ilin kiel [neklaraĵo].

Mi ŝanĝis ĉi-subajn detalojn en la teksto:

ĈapitroVersoOriginaltekstoKorektaĵo

I19Cu tio ĉi estas Naòmi?Ĉu tio ĉi estas Naòmi?

I22la komenco dĉ rikoltadola komenco de rikoltado

II23la servantinoj de Boazla servantinoj de Boàz

III11tuta pordeĝo de mia popolotuta pordego de mia popolo

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings