← Table of contents
La Libro Ruth

ĈAPITRO I.

E. Neumark translation

(1) En la tagoj, kiam juĝis (= regis) la juĝistoj, estis malsato en la lando, kaj el Beshleĥhem Jehuda foriris homo, por loĝi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj. (2) La nomo de l’homo (estis) Elimeleĥ—de lia edzino, Naòmi, kaj la nomoj de liaj du filoj—Maĥhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de Beshleĥhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie. (3) Kaj Elimeleĥ, edzo de Naòmi, mortis, kaj restis ŝi kaj ŝiaj du filoj. (4) Kaj ili edziĝis kun virinoj moabinoj, la nomo de l’unu Àrpa, kaj de l’dua Ruth, kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jarojn. (5) Kaj Maĥhlon kaj Kiljon ambaŭ ankaŭ mortis, kaj restis la virino (sola) post ŝiaj du filoj kaj ŝia edzo. (6) Kaj ŝi kun ŝiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj, ĉar ŝi aŭdis en la kampo moaba: «ke Dio ekmemoris sian popolon, por doni al ili panon». (7) Kaj ŝi eliris el la loko, kie ŝi estis tie, kaj ŝiaj du bofilinoj kun ŝi, kaj ili iris en vojon, por reveni Jehudujon. (8) Kaj Naòmi diris al siaj du bofilinoj: iru reiĝu ĉiu al sia patrina domo, Dio se vi ne obeos) mi estos tre maldolĉigita pri vi, ĉar sur min dia mano (= batego) jam falis. (14) Kaj ili levis voĉon kaj ankoraŭ ploris, kaj Àrpa kisis sian bopatrinon (por adiaŭ) sed Ruth kuniĝis je ŝi. (15) Kaj Naòmi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio, reiru post via bofratino. (16) Kaj Ruth rediris: ne petegu min, por vin forlasi kaj reiri de vi, ĉar kien vi iros, mi (ankaŭ) iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (ankaŭ) pasigos, via nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio. (17) Kie vi mortos, mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu, se eĉ la morto faros disigon inter ni. (18) Kaj Naòmi vidis, ke ŝi penadas, por iri kun ŝi, kaj ŝi ĉesis paroladi al ŝi. (19) Kaj ambaŭ iradis, ĝis ili venis Beshleĥhemon, kaj kiam ili venis Beshleĥhemon, la tuta agrablulino), sed nomu min «Mara» (= maldolĉulino), ĉar la Ĉiopova tre min maldolĉigis. (21) Mi plena (de bonhavo) foriris, sed malplene Dio min revenigis; kial vi min nomas Naòmi, dum Dio min mizerigis kaj la Ĉiopova malbonfaris al mi. (22) Kaj revenis Naòmi, kaj ŝia bofilino Ruth la Moabino, kiu venis de Moabaj kampoj—kun ŝi, kaj ili venis Beshleĥhemon en la komenco de rikoltado de hordeo.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings