ĈAPITRO II.
E. Neumark translation
(1) Kaj Naòmi havis parencon de sia edzo viro grava heroo de l’gento de Elimeleĥ, kaj lia nomo estis Boàz. (2) Kaj Ruth la moabino diris al Naòmi: mi iros kampon kaj elserĉados (perditajn) spikojn, ĉe kiu mi trovos favoron en liaj okuloj; kaj ŝi rediris: iru, mia filino. (3) Kaj ŝi iris kaj venis kaj elserĉadis en la kampo poste de l’rikoltantoj, kaj (neintence) tio ĉi okazis en la parto de l’kampo (kiu apartenis) al Boàz de l’gento de Elimeleĥ. (4) Kaj jen Boàz venis de Beshleĥhem, kaj diris al la rikoltantoj: «Dio kun vi!» Kaj ili rediris: «Dio vin benu!» (5) Kaj Boàz diris al sia servanto, kiu staris (kiel estro) ĉe l’rikoltantoj: kies estas tiu ĉi junulino? (6) Kaj la servanto staranta, ĉe l’rikoltantoj respondis kaj diris: ŝi estas junulino moabino, kiu revenis de moabaj kampoj kun Naòmi, (7) kaj ŝi diris: mi elserĉados spikojn) kaj kolektos (farante) garbojn poste de l’rikoltantoj, kaj ŝi venis kaj staradas (tie ĉi) de l’mateno ĝis nun; ŝia jena sidado en la dometo estas de mallonge. (8) Kaj Boàz diris al Ruth: ĉu vi aŭdas, mia filino? ne iru elserĉadi alian kampon kaj ne foriru de tie ĉi, kaj tiel kuniĝu kun miaj servantinoj. (9) Viaj okuloj (rigardu) sur la kampon, kiun oni rikoltos, iru ilin sekvante, mi ordonis ja al la junularo, ke ili vin ne tuŝu; kiam vi soifos, iru al la vazoj kaj trinku de l’ (akvo) kiun la junularo ĉerpas. (10) Kaj ŝi falis sur sian vizaĝon kaj inkliniĝis ĝis la tero, kaj diris al li: kial mi trovis favoron en viaj okuloj, por min ekkonatigi, dum mi estas ja alilandulino? (11) Kaj Boàz respondis kaj diris al ŝi: al mi estas jam raportita ĉio, kion vi faradis kun via bopatrino post la morto de via edzo, kaj vi forlasis vian patron, patrinon kaj patrujon, kaj iris al nacio, kiun vi ne konis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. (12) Dio pagu vian faradon, kaj via rekompenco estu tuta (kaj plena) de l’Ĉioestro Dio de Israel, al kiu vi venis, por trovi defendon sub liaj flugiloj. (13) Kaj ŝi diris: mi trovas favoron en viaj okuloj, mia mastro! ĉar vi min konsolis, kaj parolis al la koro de via servantino, dum mi ne estas inda kiel unu el viaj servantinoj. (14) Kaj Boàz diris al ŝi: en la tempo de manĝado alvenu tien ĉi kaj manĝu de l’manĝaĵo, kaj trempu vian panon en vinagron. Kaj ŝi sidiĝis flanken de l’rikoltantoj, kaj li alŝovis al ŝi rostitajn spikojn, kaj ŝi manĝis mezurilo) da hordeo. (18) Kaj ŝi ĝin portis kaj venis la urbon, kaj ŝia bopatrino vidis tion, kion ŝi elserĉis, kaj ŝi (Ruth) elprenis (el la poŝo) tion, kion ŝi restigis de sia sateco kaj donis al ŝi. (19) Kaj ŝia bopatrino diris: kie vi serĉadis hodiaŭ kaj kie vi laboris, via konanto estu benata; kaj ŝi raportis al sia bopatrino, ĉe kiu ŝi laboris, kaj diris: la nomo de l’viro, ĉe kiu mi hodiaŭ laboris, estas Boàz. (20) Kaj Naòmi diris al sia bofilino: benita li estu de Dio, ĉar li ne forlasis sian afablon de l’vivantoj kaj (nek) de l’mortintoj. Kaj Naòmi diris: la viro estas proksima al ni, li estas el niaj parencoj. (21) Kaj Ruth la moabino diris: li ankaŭ diris al mi: «kun la servantinoj, kiuj estas ĉe mi, kuniru, ĝis ili finos la tutan mian rikoltadon». (22) Kaj Naòmi diris al sia bofilino Ruth: bone estas, mia filino, ke vi iru kun liaj servantinoj, por ke oni vin ne renkontu (severe) en alia kampo. (23) Kaj Ruth kuniris kun la servantinoj de Boàz por elserĉadi (spikojn) ĝis la fino de l’hordea kaj tritika rikoltado, kaj ŝi sidadis ĉe sia bopatrino.