← Table of contents
Ifigenio en Taŭrido

AKTO UNUA.

L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof translation

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola).

Al via ombro, pintoj moviĝemaj De l’ densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej’ kvieta de l’ diino Ankoraŭ nun kun trema sent’ mi iras, Simile kiel la unuan fojon: Ne povas mi al vi alkutimiĝi. Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas Plej alta volo, kiun mi obeas; Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda. Ĉar ve! transmare estas miaj karaj! Mi longajn tagojn staras sur la bordo, Serĉante per la kor’ la Grekan landon; Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj Respondas la ondegoj de la maro. Ho ve al tiu, kiu devas vivi For de l’ gepatroj kaj de la gefratoj! Malĝojo al li rabas la feliĉon; Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj Al la gepatra domo, kie suno 6 Al li aperis la unuan fojon, Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli En ludo alligiĝis reciproke. La diojn mi ne juĝas; tamen vere Plendinda estas stato de virino. En domo kaj milit’ la viro regas, En fremda land’ li ankaŭ al si helpas; Li la posedon, li la venkon ĝuas, Eĉ lia morto estas morto glora. Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras! Eĉ krudan edzon obeadi estas Por ŝi ne sole devo, sed konsolo; Sed kiel mizerega ŝi fariĝas, Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto! Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj. Kun honto mi konfesas, ke mi servas Al vi, diino, mia savintino, Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon Al vi dediĉi devus mi libere! Al vi, Diano, ĉiam mi esperis, Ankoraŭ nun esperas mi senĉese. Vi min, filinon de plej granda reĝo, En vian sanktan aman brakon prenis, Por savi de la morto. Ho, diino, Se tiun grandan viron, kiun vi Turmentis, postulante la filinon, Kaj li al vi oferis la plej karan,— Se la Agamemnonon disimilan Vi de la Trojaj muroj disbatitaj Venigis glore en patrujon lian, Se vi al li konservis la edzinon, 7 Elektron kaj la filon, la trezorojn: Vi ankaŭ min redonu al la miaj Kaj min, savinte de la morto, savu De l’ ĉi-tiea vivo, dua morto!

SCENO DUA.

IFIGENIO. ARKAS.

ARKAS.

Min sendas nia reĝo, li esprimas

Saluton al pastrino de Diano.

Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj

Taŭrido dankas sian patroninon.

Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo

Kun la raport’, ke ili proksimiĝas.

IFIGENIO.

Akcepton decan ni al ili faros,

Kaj la diin’ atendas kun favoro

La oferdonon el la man’ de Toas.

ARKAS.

Se ankaŭ la rigardo de l’ pastrino,

De l’ respektata sankta virgulino,

Nun estus pli serena kaj pli luma,

Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!

Malĝoj’ kaŝita tamen ĉiam kovras

Mistere vian koron. Jam tre longe

El via brusto vane ni atendas

Vorteton de konfido. De l’ momento,

En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,

8

Rigardo via ĉiam min tremigas;

Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo,

Animo via kaŝas sin profunde.

IFIGENIO.

Mi estas ja orfino elpelita.

ARKAS.

Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?

IFIGENIO.

Ĉu povas fremda land’ fariĝi hejmo?

ARKAS.

Por vi la hejmo ja fariĝis fremda.

IFIGENIO.

Pro tio ĝuste sangas mia koro.

En la komenco de l’ juneco, kiam

Apenaŭ la animo alligiĝis

Al la gepatroj kaj al la gefratoj

Kaj harmonie el malnova bazo

Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren,

Ha, tiam min malben’ ne miakaŭza

Subite kaptis kaj min apartigis

De la amatoj kaj per fera mano

La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for

La ĝojo de l’ juneco, la ĝuado

De la unuaj jaroj. Eĉ savita,

Mi estis jam nur ombro; la gajeco

De l’ viv’ en mi neniam plu refloros.

9

ARKAS.

Se vi vin nomas tiel malfeliĉa,

Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.

IFIGENIO.

Vi dankon ĉiam havas.

ARKAS.

Sed ne tiun

Sinceran, kiu logas bonfaradon,

Gajecon, kiu al la mastro montras

Kontentan vivon kaj amantan koron.

Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj

Mistera sort’ alportis vin ĉi tien,

Ho, tiam vin, donitan de la dioj,

Renkontis Toas kun respekt’ kaj amo;

Amike vin akceptis tiu bordo,

Pri kiu kun teruro ĉiam pensas

Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi

Fremdul’ en nian regnon povis veni,

Se li ne volis laŭ antikva moro

Sur la ŝtuparo sankta de Diano

Tuj fali kiel sanga oferdono.

IFIGENIOIFIGENIO.

Libere spiri ne signifas vivi.

Ĉu estas vivo, se sur unu loko,

Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,

Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas

Natura, gaja kaj konscia vivo,

Se ĉiu tago, vane trasonĝita,

Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,

10

El kiuj sur malgaja bord’ de Leto

Konsistas la estado de l’ mortintoj?

Sencela vivo estas frua morto;

Jen estas mia plej virina sorto.

ARKAS.

Pardonas mi la noblan fierecon,

Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;

Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon

De l’ viv’ ĝi de vi rabas. Ĉu nenion

De via veno vi ĉi tie faris?

Sed kiu do la reĝon serenigis?

Kaj kiu per bonkora admonado

Forigis la antikvan kruelaĵon,

Ke ĉiu fremda devis sian vivon

Sur la altaro de Diano perdi?

Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte

De certa

mort

mort’

resendis al patrujo?

Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero

Pro perdo de antikvaj oferdonoj,

Diano ne aŭskultis vian preĝon?

Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon

La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?

Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas

De l’ temp’ kiam la reĝo, ĉiam saĝa

Kaj brava, nun sub via efikado

Fariĝis ankaŭ mola, favorkora,

Al ni faciligante nian devon

De la silenta obeado? Tion

Vi nomas senceleco, se de vi

Sur milojn dolĉe gutas la balzamo?

Se al popol’, al kiu Di’ vin donis,

11

Vi estas nova fonto de feliĉo

Kaj donas sur la bordo de la morto

Al la fremdulo savon kaj revenon?

IFIGENIO.

Malgranda faritaĵo malaperas

Ĉe la rigardo, kiom fari restas.

ARKAS.

Ĉu decas tro malŝati siajn farojn?

IFIGENIO.

Malbone estas siajn farojn pesi.

ARKAS.

Fiere veran indon tro malŝati

Aŭ pro valor’ malvera tro sin laŭdi—

Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj.

Ho, kredu vi al la parol’ de viro

Sindona kaj honesta: se hodiaŭ

La reĝ’ al vi parolos, faciligu

Al li la taskon diri sian penson.

IFIGENIO.

Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte

De li proponon timis kaj evitis.

ARKAS.

Pripensu viajn agojn kaj profiton!

De l’ tempo, kiam li la filon perdis,

La reĝo al malmultaj jam konfidas,

Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe;

12

Suspekte nun en ĉiu nobelido

Li vidas heredanton de la regno,

Li timas senkonsolan maljunecon

Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton.

La skitoj ne tre ŝatas paroladon,

Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis

Nur agi kaj ordoni, li ne scias

La arton aldirekti paroladon

De malproksime lerte ĝis la celo.

Al li la taskon ne malfaciligu

Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca

Nekomprenado. Iru komplezeme

Duonon de la voj’ al li renkonte!

IFIGENIO.

Akceli tion, kio min minacas?

ARKAS.

Aspiron lian nomas vi minaco?

IFIGENIO.

Jes, ĝi por mi la plej terura estas.

ARKAS.

Por lia amikec’ konfidon pagu!

IFIGENIO.

Se li min liberigos de la timo.

ARKAS.

Devenon vian antaŭ li ne kaŝu.

13

IFIGENIO.

Pastrino devas esti sekretema.

ARKAS.

Sekreto antaŭ reĝ’ ne devas esti;

Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen

En sia granda koro li ĝin sentas,

Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.

IFIGENIO.

Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?

ARKAS.

Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,

Okazaj vortoj tamen al mi montris,

Ke lia koro forte jam decidis

Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu

Lin al si mem, por ke en lia koro

Ne maturiĝu la koler’, portante

Al vi teruron, kiu tro malfrue

Vin memorigus pri konsilo mia!

IFIGENIO.

Ho, ĉu la reĝ’ intencas fari tion,

Pri kio nobla homo, kiu amas

La propran nomon kaj respektas diojn,

Neniam devas pensi? Ĉu li volas

Perforte min de la altaro tiri

En sian liton? Tiam mi min turnos

Kun voko al la dioj, kaj precipe

Al ŝi, Diano energia, kiu

Defendon sian certe ne rifuzos

14

Kiel diino al pastrino sia

Kaj kiel virgulin’ al virgulino.

ARKAS.

Ne timu! Nova sango malkvieta

La reĝon ne instigos fari tian

Junulan agon. Sed de li mi timas

Alian nun decidon, kiun li

Plenumos senkompate kaj severe,

Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.

Mi tial petas, montru al li dankon,

Se pli oferi vi al li ne povas.

IFIGENIO.

Ho, diru, diru, kion plu vi scias!

ARKAS.

Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.

Al vi ordonas via propra koro

Akcepti lin amike kaj konfide.

Kaj noblan viron bona vort’ virina

Kondukas malproksimen.

IFIGENIO.

Mi ne povas

Plenumi la konsilon bondeziran,

La konsciencon tamen mi obeos

Kaj al la reĝ’ por lia bonfarado

Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus,

Ke al la potencul’ mi sen mensogo

Esprimi povu, kio al li plaĉos.

15

SCENO TRIA.

IFIGENIO. TOAS.

IFIGENIO.

Per la plej belaj donoj kaj trezoroj

Vin benu la diino! Al vi ĉiam

Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon,

Bonstaton por la viaj kaj plenumon

De ĉiu via nobla ekdeziro!

Ke vi, kiu tre multajn zorge regas,

Feliĉon ankaŭ multigitan havu!

TOAS.

Mi ĝojus, se min glorus la popolo,

Ke tion, kion mi akiris, ĝuas

Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa—

Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo,

Se lin ĝojigas lia propra domo.

Vi partoprenis en doloro mia

La tagon, kiam glav’ de malamiko

De mia flanko rabis mian filon,

La lastan, la plej bonan. Tiel longe,

Dum mia koro estis okupita

De la spirit’ de venĝo, mi ne sentis

La dezertecon do loĝejo mia;

Sed nun kontentigita mi revenas,

La malamikan regnon mi detruis

Kaj mia filo estas jam venĝita,—

Nun en la tuta mia domo restas

Nenio, kio povus min ĝojigi.

La gajan obeadon, kiu lumis

16

Por mi ĝis nun el la okul’ de ĉiu,

Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.

Jam ĉiu pensas pri la estonteco

Kaj senfilulon sekvas nevolonte.

Mi venas nun en tiun templon, kiun

Mi vizitadis ofte, por elpeti

La venkon, aŭ por danki por la venko.

En mia brusto portas mi deziron

Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ

Ne estas nekonata: mi esperas,

Ke por la beno al popolo mia

Kaj al mi mem mi enkondukos vin

En mian domon kiel fianĉinon.

IFIGENIO.

Ho reĝo! Al knabino nekonata

Tro multe vi oferas. Hontigita

Nun staras antaŭ vi la fremdulino,

La elpelita, kiu sur la bordo

Nenion serĉis krom rifuĝo paca,

Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.

TOAS.

Ke la devenon vian antaŭ mi

Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—

Neniu gento povus ĝin toleri.

Timigas nia bordo la fremdulojn:

Postulas tion leĝ’ kaj neceseco;

Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn,

Vi, plej afable akceptita gasto,

Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—

De vi konfidon mi esperis, kiun

Meritas mastro por la gastameco.

17

IFIGENIO.

Se kaŝis mi la nomon de l’ gepatroj,

Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris

Pro embaraso, ne pro malkonfido.

Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi

Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas

Kaj kian sorto malbenitan kapon

Vi nutras kaj defendas, terurego

Atakus tiam vian grandan koron;

Anstataŭ sur la tronon min inviti,

Vi eble min elpelus el la regno,

Kaj antaŭ ol atingus mi revenon

Al mia hejmo, finon de l’ vagado,

Vi puŝus min al la mizero, kiu

Fariĝas ĉie la terura sorto

De ĉiu elpelito kaj vaganto.

TOAS.

Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas

Kaj kion ajn pri via dom’ decidis,—

Mi tamen scias, ke de l’ tempo, kiam

Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni

Vi ĝuas plenmezure gastamecon,

Ne mankas al ni beno de l’ ĉielo.

Ne estus tre facile min konvinki,

Ke mi en vi protektas kulpan kapon.

IFIGENIO.

Vin benas la bonfaro, ne la gasto.

TOAS.

Boneco por krimul’ ne donas benon;

18

Ĉesigu do silenton kaj malfidon!

Ne maljustulo tion ĉi postulas.

Al mi vin la diino enmanigis,

Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,

Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:

Se povas vi reveni en la hejmon,

Mi tiam vin de ĉio liberigas;

Sed se la vojo estas jam barita

Al vi por ĉiam, aŭ se via gento

El sia lando estas elpelita

Aŭ eĉ fatale tute estingita,

Vi tiam ĉiurajte estas mia.

Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,

Ke mi neniam rompas mian vorton.

IFIGENIO.

De la ligil’ malnova nevolonte

La lango liberiĝas, por nun fine

Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;

Ĉar se sekreton oni unu fojon

Al iu elkonfidas, ĝi forlasas

Por ĉiam la gardejon en la koro

Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje

Utilas, se la dioj tion volas.

Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.

TOAS.

Kviete vi eldiris grandan vorton!

Ĉu tiu estas via gentopatro,

Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo,

Ke estis li plej granda favorato

De la diaro? Ĉu li estas tiu

19

Tantalo, kiun Jupiter’ invitis

Al sia tablo kaj al konsiliĝo

Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn

La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis,

Simile al parol’ de orakolo?

IFIGENIO.

Li estas tiu sama. Sed la dioj

Ne devas tro kun homoj amikiĝi:

Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj,

Por sen kapturno teni sin tro alte.

Ne estis li malnobla perfidulo,

Sed nur tro granda, por sin senti sklavo,

Kaj tro malgranda por kunul’ de dio,

Kaj lia peko estis ja nur homa.

Severa estis la dekret’ de l’ dioj,

Kaj la poetoj kantas, ke perfido

Kaj granda fiereco lin por ĉiam

Do l’ tablo Jupitera defaligis

Kun granda malhonor’ en la Tartaron.

Kaj ve! la tuta gento sur si portas

Eterne la koleron de la dioj.

TOAS.

Ĉu pro l’ prapatro aŭ de propra kulpo?

IFIGENIO.

Ĝi estas vero, ke la tuta gento

La malkvietan forton de l’ Titanoj

Heredis certe; tamen Jupitero

Per fer’ ilian frunton ĉirkaŭforĝis;

Saĝecon, moderecon, paciencon

20

Ne konis ili; ĉiu ekdeziro

Ĉe ili tuj fariĝis furiozo

Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso

La viro kun la fera vol’, la filo

Amata de Tantal’ al si akiris

Per trompo kaj perfido la plej belan

Virinon en la mond’, Hipodamion,

Filinon de la reĝo Ojnomao.

Du filojn ŝi al sia edzo naskis,

Tieston kaj Atreon. Kun envio

La amon de la patro ili vidis

Al la unua filo, kiu restis

De la edzin’ unua. La malamo

La fratojn interligis, kaj sekrete

Mortigis ili kune sian fraton.

La patr’ Hipodamion tuj suspektas,

Kaj furioze li de ŝi postulas

Redonon de la fil’, kaj ŝi mortigas

Sin mem....

TOAS.

Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!

Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!

IFIGENIO.

Feliĉa estas, kiu kun plezuro

Parolas pri la patroj, kiu ĝoje

Rakontas pri iliaj grandaj agoj

Kaj en la fino de la bela vico

Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas

En ia dom’ subite duondio

Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico

21

Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas

Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.

Post morto de la patro regis kune

Atreo kaj Tiesto en la urbo.

Ne longe tamen povis daŭri paco.

Post kelka temp’ Tiesto malhonoris

La liton de la frato. Tiam venĝe

Atreo lin elpelis el la regno.

Sed jam de longe, krimon preparante,

Tiesto ŝtelis filon de Atreo

Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.

Nun en la brusto de la kvazaŭfilo

Li vekas furiozan venĝemecon

Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,

Por en la onklo buĉi sian patron.

La plano de l’ junulo malkovriĝas;

Kaj per kruela morto nun la reĝo

La atencinton punas, supozante,

Ke li mortigas filon de la frato.

Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu

En turmentego antaŭ li pereis.

Por kontentigi brulan deziregon

De venĝo, li sekrete primeditas

Teruran faron. Ŝajne pacigita,

Indiferenta kaj trankvila, logis

Li sian fraton kun du liaj filoj

Returne en la regnon; ambaŭ knabojn

Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno

Regalas li la patron per viando

De liaj propraj filoj. Kiam poste

Tiesto, satiĝinte, eksopiras

Pri siaj filoj kaj demandon faras

22

Kaj pensas jam, ke post la pord’ li aŭdas

Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon,

Atreo kun sovaĝa rido ĵetas

Nun antaŭ lin la kapojn de l’ buĉitoj ...

Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas!

La suno ankaŭ tiel sin deturnis

Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ...

Jen la prapatroj de l’ pastrino via!

Kaj multon el la sorto de la viroj

Kaj el iliaj agoj furiozaj

Ankoraŭ kovras la malluma nokto,

Montrante nur krepuskon tremigantan.

TOAS.

Vi ankaŭ ilin kovru per silento!

Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru,

Per kia do miraklo vi elkreskis

El tiu trunk’ sovaĝa?

IFIGENIO.

De Atreo

Unua fil’ Agamemnono estis:

Li estas mia patro. Sed en li

Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras—

Modelon de la plej perfekta viro.

Al li kiel unuan amofrukton

Min naskis Klitemnestro, kaj post mi

Elektron. Kaj la reĝo regis pace,

Kaj la ripozon longe ne havitan

Ricevis nun la domo de Tantalo.

Por la feliĉo de l’ gepatroj mankis

Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu

23

Deziro plenumiĝis kaj intere

De la fratinoj kreskis la fileto,

Oresto la amata, jen pretiĝis

Jam nova malfeliĉo por la domo.

Vi aŭdis ja pri la milito, kiu,

Por venĝi rabon de virin’ plej bela,

La tutan forton de la grekaj princoj

Venigis sub la grandan urbon Trojo.

Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon

De sia venĝ’ atingis,—mi ne aŭdis.

La tutan armearon de la grekoj

Kondukis mia patro. En Aŭlido

Atendis ili longe tute vane

Favoran venton, ĉar Dian’ koleris

Ilian kondukanton, ŝi retenis

La rapidantajn grekojn kaj postulis

Per Kalĥas la filinon la plej aĝan

De l’ reĝo. Tiam ili ruze logis

Min kune kun patrin’ en la tendaron,

Al la altar’ min tiris kaj oferis

Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam

Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi

La sangon mian, ŝi min save kovris

Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo

Post ŝajna morto mi min mem rekonis.

Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio,

Nepino de Atreo kaj filino

De l’ reĝ’ Agamemnono, la propraĵo

De la diino, antaŭ vi nun staras.

TOAS.

Ne pli por mi valoras reĝidino,

24

Ol la ĝisnuna nekonatulino.

Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu,

Kun mi dividu, kion mi posedas!

IFIGENIO.

Ho, kiel mi kuraĝus tion fari?

Ĉu mi ne apartenas tute plene

Al la diino, kiu mem min savis?

La rifuĝejon ŝi por mi elektis,

Kaj por la patro, kiun per la ŝajno

Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas

Min eble kiel la plej belan ĝojon

Por lia maljuneco. Eble jam

La tago de l’ reveno proksimiĝas;

Kaj mi, intencon ŝian malŝatante,

Min mem katenus kontraŭ ŝia volo?

Ŝi donu signon, se mi devas resti.

TOAS.

Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas.

Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn!

Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon;

La aŭskultanto aŭdas nur la „ne“.

IFIGENIO.

Ne volas mi per vortoj vin blindigi;

La koron mian mi al vi malkovris.

Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min

La sopirado devas forte tiri

Al mia patro, al patrino mia,

Al la gefratoj, por ke en la domo,

En kiu la malĝojo tiel ofte

25

Ankoraŭ murmuretas mian nomon,

Eksonu unu fojon ĝoja krio

Pri mi kiel pri novenaskitino

Kaj floroj gaje kronu la kolonojn?

Ho, se vi tien ŝipe min resendus,

Vi al ni ĉiuj donus novan vivon.

TOAS.

Nu, do reiru! Faru, kion diktas

Al vi la koro, ne obeu voĉon

De la prudento kaj konsilo! Estu

Virino tute, donu vin libere

Al la instinkto, kiu vin senbride

Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien!

Se en la brusto de virin’ ekflamas

Deziro, tiam eĉ ligil’ plej sankta

Ŝin ne detenas de l’ trompanto, kiu

Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj

De l’ patro aŭ de la sindona edzo;

Sed se ne brulas flam’ en ŝia brusto,

Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras

La ora lango de la admonado.

IFIGENIO.

Memoru, reĝo, vian noblan vorton!

Ĉu tiel vi repagas por konfido?

Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi.

TOAS.

Mi por surpriz’ ne estis pretigita;

Sed ankaŭ tion devis mi atendi:

Mi sciis ja, ke kun virin’ mi traktas.

26

IFIGENIO.

Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson!

La bataliloj de virin’ ne estas

Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj

Ne estas ili certe. Kredu, reĝo,

Ke mi komprenas la feliĉon vian

Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas

Vin mem nek min, vi tial opinias,

Ke ligo pli proksima al ni donus

Feliĉon. Tute plena de kuraĝo

Kaj de plej bona volo, vi postulas,

Ke mi nun cedu; tamen plej sincere

La diojn dankas mi, ke ili donis

Al mi la forton, por kontraŭbatali

La ligon, kiun ili ne aprobas.

TOAS.

Ne dioj, sed nur via kor’ parolas.

IFIGENIO.

Per nia kor’ parolas al ni ili.

TOAS.

Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi?

IFIGENIO.

Tra la venteg’ la voĉo ne aŭdiĝas.

TOAS.

Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas?

IFIGENIO.

Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi!

27

TOAS.

Ofico sankta kaj hereda rajto

De l’ Jupitera tablo proksimigas

Vin al la dioj pli ol min, barbaron,

Infanon de la tero.

IFIGENIO.

Tiel punas

Vi min por la konfido ellogita!

TOAS.

Mi estas hom’; pli bone do ni finu!

La vorto mia restu: estu plue

Pastrino de l’ diin’ laŭ ŝia volo;

Sed mi pardonon petas de Diano,

Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis

De la antikvaj decaj oferdonoj.

Neniun fremdan prenas nia lando;

Laŭ mor’ antikva lin atendas morto;

Nur vi per via ĉarma afableco,

En kiu mi per mia koro vidis

Jen amon do filino, jen la senton

De silentanta ĉarma fianĉino,—

Nur vi per sorĉa ligo min katenis,

Ke mi forgesis tute mian devon.

Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis,

Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon

De la popol’. Nun ĉiuj laŭte krias,

Ke la frutempa mort’ de mia filo

Pro mia kulpo venis. Mi ne volas

Nun plu pro vi reteni la amason,

Kriantan laŭte pri la oferdonoj.

28

IFIGENIO.

Pro mi neniam tion mi deziris.

La diojn ne komprenas, kiu pensas,

Ke ili amas sangon; li enmetas

En ilin sian propan kruelecon.

Ĉu min ne savis la diino mem?

Ŝi mian servon volis, ne la morton.

TOAS.

Ne decas por facilmovebla saĝo

Laŭ nia propra vol’ komentarii

La sanktan tradicion. Vi plenumu

La devon vian, mi plenumos mian.

Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis

Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj

Kaj kiuj ne alportas al ni bonon,

En miaj manoj estas nun. En ili

Diino via havu nun denove

La longe jam mankantajn oferdonojn!

Mi ilin sendos; vi la servon konas.

SCENO KVARA.

IFIGENIO (sola).

Vi havas nubojn, ho savantino, Por kovri senkulpajn persekutatojn Kaj per la vento ilin forporti De la fera kruela fatalo, Trans la maron, trans multajn landojn Ilin forporti, kien vi volas. Vi estas saĝa, la estontaĵon Kaj la pasintaĵon vi konas precize; 29 Via rigardo gardas la viajn, Kiel via lumo, la vivo de l’ noktoj, Gardas kaj regas tutan la teron. Miajn manojn detenu de sango! Benon kaj pacon neniam ĝi donas; Kaj la fantomo de mortigito En horoj malĝojaj de la mortiginto Lin atakas kaj lin turmentas. Ĉar la senmortuloj amas la homojn, La bonajn gentojn kaj generaciojn, Kaj ili volonte longigas la vivon De mortemulo, kaj ili volonte Al li ebligas ĝui kelktempe Kune kun ili la ĝojan vidon De propra ilia eterna ĉielo.

30

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings