← Table of contents
Ifigenio en Taŭrido

AKTO TRIA.

L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof translation

SCENO UNUA.

IFIGENIO. ORESTO.

IFIGENIO.

Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas,

Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela.

La liberec’, donata de la templo,

Simile al la lasta vivekbrilo

De malfacila malsanul’, prezentas

Nur antaŭsignon de la morto. Tamen

Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri

Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas,

Ke vi pereis! Kiel do mi povus

Per krima man’ dediĉi vin al morto?

Kaj tamen tiel longe, dum mi restas

Pastrino de Dian’, neniu havas

La rajton iel tuŝi vian kapon.

Sed se mi ne plenumos mian devon

Laŭ la postulo de l’ kolera reĝo,

Li tiam inter miaj helpantinoj

Alian virgulinon pastrinigos,

Kaj tiam krom deziro plej varmega

Mi jam nenion povos al vi doni.

Ho, kara samlandan’! eĉ simpla sklavo,

Sur kiun lumis nia hejma suno,

En fremda land’ tre kara al ni estas:

48

Kun kia do senlima ĝoj’ kaj beno

Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe

Al mi alportis bildon de herooj,

De mi en infaneco adorataj,

Kaj kiuj mian plej internan koron

Konsolis per espero la plej bela.

ORESTO.

Ĉu vian nomon kaj devenon vian

Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble

Mi povas scii, kiu disimile

Nun staras antaŭ mi?

IFIGENIOIFIGENIO.

Vi min ekkonos.

Sed nun rakontu, kion via frato

Al mi ĝis nun sciigis nur duone,—

La pluan sorton de l’ personoj, kiuj,

De Trojo reveninte, sur la sojlo

De sia propra dom’ neatenditan

Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna

Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon,

Sed mi ankoraŭ bone rememoras

La grandan timon kaj la grandan miron,

Kun kiu mi rigardis siatempe

Tiujn heroojn. Ili elveturis,

Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo

Subite malfermiĝis kaj la bildojn

De l’ glora kaj mirinda mond’ antikva

Malsupren sendis por la pereigo

De Iliono. Sed la plej majesta

El ĉiuj estis reĝ’ Agamemnono!

49

Ho diru, ĉu li efektive falis

Per la perfido de edzino sia

Kaj de Egisto?

ORESTO.

Jes, vi diris veron!

IFIGENIO.

Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa!

Tiele semis nepoj de Tantalo

Per plena man’ malbenon post malbeno!

Simile al kreskaĵo senvalora,

Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante,

Por nepoj kaj pranepoj ili kreis

Parencajn mortigantojn por eterna

Sovaĝa reciproka venĝemeco!

Malkovru ĉion, kion en la vortoj

De via frat’ por mi ankoraŭ kovris

La ombro de l’ teruro. Diru, kiel

La lasta filo de la granda gento,

La ĉarma knabo, certe destinita

Por iam fari venĝon por la patro,—

Kiele li, Oresto, trovis savon

En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ

Pereis en la reto? Ĉu li vivas?

Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas?

ORESTO.

Jes, ambaŭ vivas.

IFIGENIO.

Ho vi, ora suno,

Radiojn la plej belajn al mi pruntu

50

Kaj metu ilin kiel mian dankon

Al Jupitero antaŭ lian tronon!

Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa.

ORESTO.

Se vin kun tiu reĝa domo ligas

Intima ia ligo aŭ rilatoj,

Kiel kredigas via bela ĝojo,

Ho, tiam tenu forte vian koron!

Ĉar tre dolora estas por ĝojanto

Refalo tro subita en malĝojon.

Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton

De l’ reĝ’ Agamemnono.

IFIGENIO.

Kaj ĉu tio

Ne estas por mi scio tro sufiĉa?

ORESTO.

Vi scias nur duonon de l’ mizero.

IFIGENIO.

Kaj kio plu? Orest’, Elektro vivas?

ORESTO.

Pri Klitemnestro vi nenion timas?

IFIGENIO.

Ŝin ja nek timo, nek espero savos.

ORESTO.

Ŝi el la lando de l’ esper’ foriris.

51

IFIGENIO.

Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis?

ORESTO.

Ne! sed la propra sango ŝin mortigis.

IFIGENIO.

Parolu klare, ke mi plu ne serĉu!

La necerteco per flugil’ malluma

Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo.

ORESTO.

La dioj do destinas, ke mi estu

La sciiganto de la faro, kiun

Mi tiel volus kaŝi por eterne

En la sensona regno de la nokto!

Al tio kontraŭ mia propra volo

Min nun devigas via ĉarma buŝo;

Ĝi tamen havas rajton, por postuli

Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos.

En tiu tag’, kiam la patro falis,

Elektro save kaŝis sian fraton;

Strofio, la bofrato de la patro,

Volonte lin akceptis kaj edukis

Lin kune kun la propra sia filo,

Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis

Kun la veninto per plej bela ligo

De la plej forta kora amikeco.

Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte

En ili kreskis la deziro venĝi

La morton de la reĝo. Kaj sekrete,

En vestoj de fremduloj, ili venis

52

Mikenon, kvazaŭ por alporti tien

Sciigon pri la morto de Oresto

Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone

Akceptis la reĝino, ili venis

Internen de la domo. Al Elektro

Orest’ sin rekonigas; ŝi reblovas

En li la fajron de l’ venĝemo, kiu

En la alesto sankta de l’ patrino

Jam preskaŭ estingiĝis. En silento

Ŝi lin kondukas al la loko, kie

La patro falis, kie tre malforta

Malnova postesigno de la sango,

Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla,

La plankon, multefoje jam lavitan,

Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi

Per sia fajra lango nun priskribis

Ĉiun detalon de la krima faro

Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon,

La fierecon de la perfiduloj

Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn

Ankoraŭ nun minacas de la flanko

De la patrin’ duonpatriniĝinta.

Kaj tie al Oresto ŝi altrudis

Malnovan la ponardon, kiu tiom

En la Tantala dom’ jam furiozis ...

Kaj propra fil’ mortigis Klitemnestron ...

IFIGENIO.

Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas

Feliĉajn tagojn super puraj nuboj,

Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj

Vi min de ĉiuj homoj apartigis

53

Kaj tenis min en via proksimeco

Kaj sur min metis la oficon virgan

La sanktan fajron ĉiam subtenadi

Kaj la animon mian vi, simile

Al flamo, ĉiam direktadis supren,

Ke la terurojn de la domo mia

Eksentu mi nur iam pli malfrue,

Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu

Al mi pri la junulo malfeliĉa!

Parolu pri Oresto!

ORESTO.

Ho, se jam oni povus nun rakonti

Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante,

Leviĝis el la sang’ de l’ buĉitino

La ombro de l’ patrino.

Al la filinoj de l’ eterna nokto

Ĝi krias: „tenu firme, ne forlasu

La mortiginton de l’ patrino! Pelu

Kaj persekutu la krimulon! Pelu!

Al vi li apartenas!“—Ili aŭdas,

Iliaj okulaĉoj ekrigardas

Ĉirkaŭe kun la agla avideco.

Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj

Kavernoj, kaj el la anguloj venas

Senbrue tuj ilia sekvantaro,

La dubo kaj la pento. Antaŭ ili

Vapor’ leviĝas el la Aĥerono;

El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas

Ĉirkaŭe de la kapo de l’ kulpulo

Senĉesa freneziga meditado

Pri l’ faritaĵo. Tiam, rajtigitaj

54

Pereon porti, la inferulinoj

Elpaŝas sur la belan dian teron,

De kiu ilin antaŭ longa tempo

Forpelis la malbeno de la dioj.

Pied’ ilia pelas la kuranton,

Ripozon ili donas nur momente,

Por tuj ataki kun teruro nova.

IFIGENIO.

Ho malfeliĉa, en la sama stato

Vi estas mem, kaj tial vi komprenas

Kiome li, malfeliĉul’, suferas!

ORESTO.

Kion vi diras? Kia sama stato?

IFIGENIO.

Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo;

Al mi jam tion diris via frato.

ORESTO.

Sufiĉe! La animo via granda

Per falsa vort’ ne estu plu trompata!

Fremdulo por fremdulo povas teksi

Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi

Lin en la reton; inter ni ekzistu

Nur vero!

Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu

Krimula kap’ kliniĝas al la tombo

Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo

Mi estas preta vole ĝin akcepti!

Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi

55

Kaj al amiko mia malfeliĉa

Deziras savon; sed al mi la savon

Mi ne deziras. Se mi ne eraras,

Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas;

Eltrovu do rimedon, por forkuri,

Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo

Malsupren falu de la alta roko,

Ĝis maro fluu mia sang’, portante

Malbenon al la bordo de l’ barbaroj!

Vi iru, en la hejma greka lando

Komencu novan, pli feliĉan vivon!

(Li foriras.)

IFIGENIO.

Tiele do vi fine al mi venas,

Vi, Plenumiĝ’, filino plej ravanta

De la plej granda patro! Ho, gigante

Nun antaŭ mi leviĝas via bildo!

Per la rigardo mia mi apenaŭ

Atingas viajn manojn, kiuj plenaj

De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas

Trezorojn de Olimpo. Kiel oni

Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro

De l’ donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj

Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni

Malgranda—tiel oni vin, ho dioj,

Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj,

Sed longe kaj saĝege preparataj.

Ĉar nur vi solaj scias, kio estas

Por ni utila, nur vi solaj vidas

La vastan regnon de la estonteco,

Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj

56

Ĉiuvespere kovras la rigardon.

Trankvile vi aŭskultas nian preĝon,

Petantan pri sensaĝa rapideco,

Sed via man’ neniam malmature

Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn;

Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas

Perforte tro frutempe: la acida

Manĝaĵ’ al li alportas nur la morton.

Ne lasu, ke la longe atendita

Feliĉ’, apenaŭ iam esperita,

Simile al la ombro de amiko

Nun preterpasu vane, restigante

Trioblan suferadon kaj doloron!

ORESTO (denove aliras al ŝi).

Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas,

Ne citu mian nomon kun la viaj!

Ne savos vi krimulon, sed kun li

Dividos vi malbenon kaj mizeron.

IFIGENIO.

De via sort’ dependas mia sorto.

ORESTO.

Neniel! Sola kaj sen akompano

Mi iru en la regnon de la morto.

Se eĉ per via propra kovrotuko

Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos

Lin antaŭ la eterne-maldormantoj;

Alesto via, ho ĉielulino,

Flankigos ilin, sed ne fortimigos.

La teron de la sankta arbareto

57

Ne rajtas ili tuŝi arogante

Per la piedoj, sed de malproksime

De temp’ al tempo aŭdas mi ilian

Teruran ridon. Tiel blekas lupoj

Ĉirkaŭe de la arb’, sur kiun savis

Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro

Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante;

Sed se mi nur forlasos la arbaron,

Tuj ili ekleviĝos, balancante

Serpentajn siajn kapojn, aperigos

Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados

Akiron sian pluen, sen ripozo.

IFIGENIO.

Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?

ORESTO.

Ĝin ŝparu por amato de la dioj!

IFIGENIO.

Espero nova nun por vi eklumis.

ORESTO.

Tra fumo nur briletas antaŭ mi

La mortriver’, vokante al infero.

IFIGENIO.

Ĉu vi fratinon havas nur Elektron?

ORESTO.

Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan

Frutempe prenis for el la mizero

58

De nia domo ŝia bona sorto,

En kiu ni nur teruraĵon vidis.

Ho, ne demandu plu kaj ne aligu

Vin al la Erinioj. Kun kruela

Plezuro ili de l’ animo mia

La cindron blovas for kaj ne permesas,

Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis

De la terura brul’ de nia domo,

En mia kor’ kviete estingiĝu.

Ĉu tiu fajr’, intence incitata,

Nutrata per sulfuro de l’ infero

Eterne en animo mia brulos?

IFIGENIO.

Mi dolĉan odoraĵon nun enportas

En tiun fajron. Pura spir’ de amo

Per delikata blov’ malvarmetigos

La ardon, kiu bakas vian bruston!

Oresto, mia kara! Ĉu ne povas

Vi min kompreni? Ĉu de l’ akompano

De la teruraj diaj punantinoj

La sang’ en viaj vejnoj elsekiĝis?

Ĉu el la kapo de Gorgon’ penetris

Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn?

Se elverŝita sango de patrino

Per surda voĉo vokas al infero,—

Ĉu pura bena vorto de fratino

Ne vokos dian helpon de Olimpo?

ORESTO.

Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras

Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas

59

Diin’ de venĝo? Kiu do vi estas,

Vi, kies voĉo kruelege turnas

La plej profundan mian internaĵon?

IFIGENIO.

Eksentu do la voĉon de la koro:

Orest’! ĝi estas mi, Ifigenio!

Mi vivas!

ORESTO.

Vi!

IFIGENIO.

Ho, frato!

ORESTO.

For! ho, for!

Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile

Al la edziĝa vesto de Kreuzo,

Per nevenkebla fajro mi infektas.

Foriru! Kiel iam Herkuleso,

Mi devas preni morton izolite.

IFIGENIO.

Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus

Trankvilan unu vorton de vi aŭdi!

Forigu mian dubon, ho, certigu,

Certigu al mi tute la feliĉon,

Pri kiu tiel longe mi petegis.

Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo

En mia kor’ ruliĝas. De l’ fremdulo

Forpuŝas min la timo; sed plej forte

Min la interno tiras al la frato.

60

ORESTO.

Ĉu staras mi en templo de Lieo?

Ĉu furioza puŝo de pasio

Atakis nun subite la pastrinon?

IFIGENIO.

Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine

Post longa, longa tempo mia koro

Nun malfermiĝis por la granda ĝojo,

Ke al la sola kaj al la plej kara

El ĉio, kio en la tuta mondo

Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas

La kapon kisi; ke per miaj brakoj,

Ĝis nun nur al la vento etenditaj,

Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni!

Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l’ Parnaso

La fonto, kiu saltas en la valon,

Ne fluas tiel pure, tiel hele,

Kiel nun fluas senmezura ĝojo

El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas

Min kiel granda ondoplena maro.

Oresto! Ho, Oresto! Mia frato!

ORESTO.

Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas

Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu,

Dian’ postulas servon la plej ĉastan;

Ŝi venĝas malsanktigon de la templo.

De mia brust’ forigu vian brakon!

Kaj se vi volas doni al junulo

Savantan amon kaj lin feliĉigi,

Vin tiam turnu al amiko mia,

61

La viro pli valora. Jen li vagas

Sur la vojeto tie sur la roko;

Al li vi iru kaj al li vi donu

Konsilon bonan, sed min lasu for!

IFIGENIO.

Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu

La trovitinon! La ĉielan ĝojon,

La puran, ĉastan ĝojon de fratino

Ne nomu senprudenta volupteco!

Ho, dioj, prenu la manian kovron

For de okulo lia la rigida,

Ke la momento de l’ plej alta ĝojo

Ne faru nin trioble malfeliĉaj!

Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino

De longe jam perdita. De l’ altaro

Min la diino tiris for kaj savis

Ĉi tien min en sian propran templon.

Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota,

En la pastrino trovas la fratinon.

ORESTO.

Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu

De nia dom’ la lastan teruraĵon!

Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro?

Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune,

Por ne daŭrigi sian vivon sole

Por sorto kaj suferoj pli turmentaj!

Pastrin’, al la altaro min konduku:

La fratmortigo estas tradicio

Hereda en malnova nia gento;

Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis

62

Min pereigi fraŭle, sen infanoj.

Kaj vi de mi akceptu la konsilon,

Ne amu tro la sunon kaj la stelojn;

Ho, sekvu min en la malluman regnon!

Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj

Sin en batal’ englutas reciproke,

La furioza gento de Tantalo

Sin mem ekstermas; iru do kun mi

Malsupren seninfane kaj senkulpe!

Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu!

Sammaniere serĉis Klitemnestro

Resonon en la kor’ de sia filo;

Sed lia brako trafis ŝian bruston,

Kaj la patrino falis. Ho, aperu,

Spirito indignanta! Vi, furioj,

Alproksimiĝu per fermita rondo,

Rigardu la al vi agrablan dramon,

La plej teruran, kiun vi preparis!

Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas

Ponardon sian: la fratin’ amanta

Nun estas devigata doni morton.

Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo.

De mia infaneco mi nenion

Tiele amis, kiel vin mi povus

Nun ami, ho, fratino mia kara.

Jes, levu la ponardon, ne indulgu,

Disŝiru tiun bruston, donu vojon

Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas!

(Li falas svene.)

IFIGENIO.

Elporti sola tiom da feliĉo

63

Kaj tiom da suferoj mi ne povas.

Pilado, kie estas vi, Pilado?

Alportu vian helpon, kara viro!

(Ŝi foriras serĉante.)

SCENO DUA.

ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante).

Ankoraŭ unu! Donu do al mi El Leta akvo lastan refreŝigan Kalikon! Baldaŭ el la brust’ elnaĝos La lasta konvulsio de la vivo. Tre baldaŭ la spirito mia fluos Trankvile al la fonto de forgeso, Al vi, fantomoj, al nebul’ eterna. Permesu, ke en via mezo trovu Ripozon la pelita fil’ de l’ tero! Mi aŭdas murmureton en la branĉoj, El la krepusko venas ia bruo ... La novan gaston vidi ili venas! Ha, kia estas la anaro, kiu Majeste iras, kvazaŭ princa domo? Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas, Jen la prapatroj de la domo mia. Atreo marŝas pace kun Tiesto; La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili. Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas? Ĉu kune kun la lumo de la suno La venĝo estingiĝis? Tiam min Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos 64 Aliĝi al solena via marŝo. Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, La lasta viro de via gento; Kion vi semis, li ĝin rikoltis: Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren. Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj. Prenu lin, prenu en vian anaron! Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston: Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.— Al mi montru la patron, kiun mi vidis Nur unu fojon en mia vivo! Ĉu vi ĝi estas, la patro mia? Kaj la patrinon vi ame kondukas? Se donas la manon al vi Klitemnestro, Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!— Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone! Sur tero ja estis salut’ de mortigo La vorto signala en nia domo, Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala Trovis nur transe de l’ nokto eterna. Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas! Min konduku, mi petas, al la maljunulo, Al la patro de l’ gento! Kie li estas? Mi volas lin vidi, la kapon la karan, La adoratan, kiu sidadis En konsiliĝ’ kun la dioj senmortaj. Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas? Ĉu li suferas, la diosimila? Ho ve! la plej altaj la potenculoj Per feraj ĉenoj la bruston heroan Por teruraj turmentoj alforĝis!

65

SCENO TRIA.

ORESTO. IFIGENIO. PILADO.

ORESTO.

Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren?

Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro!

Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ

Ia bona dio per sago kompata!

Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko!

Ho, venu, venu al la tron’ de Plutono,

Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron!

IFIGENIO.

Ho, vi, gefratoj, kiuj de l’ ĉielo

En tag’ kaj nokto al la homoj donas

La belan lumon, sed ne rajtas lumi

Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn!

Ho, vi Diano, kiu vian fraton

Amegas pli ol ĉion en la mondo

Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro

Direktas al eterna lia lumo,—

Ne lasu do, ke mia sola frato,

Malfrue retrovita, furiozu

En la mallumo de la frenezeco!

Se via vol’, pro kiu vi ĉi tie

Min kaŝis, nun jam estas plenumita,

Se min per li kaj lin per mi vi volas

Mirakle savi, tiam liberigu

Lin de l’ katenoj de l’ malbeno lia,

Ke la tre kara tempo de la savo

Por ĉiam ne forflugu!

66

PILADO.

Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonas

La sanktan arbareton kaj la lumon?

Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj!

Ĉu sentas vi la brakojn de l’ amiko

Kaj de l’ fratino, kiuj vin ankoraŭ

En plena vivo tenas? Palpu forte!

Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu!

Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto

Nun estas kara; nia savo pendas

Nun sur faden’ malforta, kiun ŝpinas

Por ni, videble, ia bona Parko.

ORESTO (al Ifigenio).

Ho, lasu min je la unua fojo

En viaj brakoj ĝui puran ĝojon!

Vi, dioj, kiuj kun potenco flama

La ŝarĝon de l’ nubegoj liberigas

Kaj la sopire petegitan pluvon

Kun bruo de ventego kaj de tondro

Sovaĝtorente verŝas sur la teron,

Sed baldaŭ la teruron de la homoj

Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas

En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam

En gutoj de folioj freŝegitaj

La nova sun’ miloble speguliĝas

Kaj per afabla man’ Iriso ŝiras

La grizan kovron de la lastaj nuboj:

Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj

De la fratino, ĉe l’ fidela brusto

De la amik’ kun plena danko ĝui

Kaj teni, kion vi al mi donacis!

67

Forfalas la malbeno, tion diras

Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj

Returne kuras nun al la Tartaro

Kaj tondre fermas feran la pordegon.

La ter’ elspiras freŝon bonodoran

Kaj min invitas nove aspiradi

Al ĝoj’ de l’ vivo kaj al grandaj faroj.

PILADO.

Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos!

La vento, kiu blovos niajn velojn,

Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon

Al la Olimpo. Nun ni devas nepre

Rapide konsiliĝi kaj decidi.

68

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings