← Table of contents
Ifigenio en Taŭrido

AKTO KVARA.

L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof translation

SCENO UNUA.

IFIGENIO (sola).

Se por mortemulo La dioj destinas Tre multajn konfuzojn Kaj por li preparas Skuantan transiron De ĝoj’ al doloro, De suferoj al ĝojo: Tiam apud la urbo Aŭ sur bord’ malproksima Ili por li edukas Amikon trankvilan, Ke en hor’ de mizero Estu preta la helpo. Ho, benu, dioj, benu vi Piladon Kaj benu ĉiun lian entreprenon! Li estas forta brako en batalo, Li estas luma saĝo en kunveno, Ĉar tre trankvilan havas li animon Kaj al la suferantoj li alportas Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon. Min li forŝiris de la frato, kiun Mi kun ador’ senfine rigardadis, Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis Satiĝi de l’ feliĉo mia propra, Mi lin el miaj brakoj ne ellasis, 69 Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima. Nun ili, por plenumi la intencon, Jam iras al la mara bordo, kie, Kaŝite en la golf’, ilia ŝipo Atendas nur la signon. Kaj al mi Prudentajn vortojn ili en la buŝon Enmetis kaj instruis min, kiele Mi al la reĝ’ respondu, se li sendos Insiste ekpostuli la oferon. Mi vidas, mi min devas lasi gvidi Simile al infano; mi ne lernis Inside aŭ per ruz’ ion akiri. Ho ve al mensogantoj! La mensogo Neniam liberigas nian bruston Simile al la vortoj de la vero; Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas La homon, kiu ĝin sekrete forĝas, Kaj kiel sago, kiun en la flugo Potenca dio kaptas kaj rebatas, Ĝi celon ne atingas, sed resaltas Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis. Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston. Ĉu eble sur la ter’ nesanktigita De l’ bordo nun denove la furio Atakis plej kruele mian fraton? Ĉu eble ili estas malkaŝitaj? Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas! Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj. La koro en mi batas, la animo Kovriĝas per nebulo, kiam mi 70 Nun devas ekrigardi la vizaĝon De l’ vir’, al kiu devas mi mensogi.

SCENO DUA.

IFIGENIO. ARKAS.

ARKAS.

Rapidu, ho pastrin’, kun la ofero!

La reĝ’ atendas, la popol’ postulas.

IFIGENIO.

Mi volus tuj plenumi mian devon,

Sed ve, malhelpo neantaŭvidita

Stariĝis inter mi kaj la plenumo.

ARKAS.

Ha, kio baras reĝan la ordonon?

IFIGENIO.

Okazo, kiu ne de ni dependas.

ARKAS.

Rakontu, ke mi tuj al li raportu,

Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu.

IFIGENIO.

La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis.

El tiuj viroj la plej aĝa portas

Sur si la kulpon de parencmortigo.

Lin la furioj venĝe persekutas,

Kaj eĉ en la interno de la templo

Atakis lin malsano la kruela

71

Kaj malsanktigis la plej puran lokon.

Mi nun kun virgulinoj miaj iras,

Por per lavado en la pura maro

Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj

La bildon de l’ diino resanktigi.

Neniu nin malhelpu en la iro.

ARKAS.

Mi iros tuj raporti al la reĝo

Pri la malhelpo; la ceremonion

Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos.

IFIGENIO.

Ĝi estas nur afero de l’ pastrino.

ARKAS.

La gravan fakton reĝo devas scii.

IFIGENIO.

Sed lia vol’ nenion povas ŝanĝi.

ARKAS.

Pro formo potenculon ni demandas.

IFIGENIO.

Ne trudu, kion devus mi rifuzi.

ARKAS.

Konsentu tion, kio estas bona.

IFIGENIO.

Mi cedos, se ne tro vi malrapidos.

72

ARKAS.

Mi post momento estos ĉe la reĝo

Kaj tuj returne kun la vortoj liaj.

Ho, se mi ankaŭ povus al li porti

Sciigon, kiu ĉion klare solvus!

Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon

De fidelulo!

IFIGENIO.

Volonte ja mi faris, kion povis.

ARKAS.

Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi.

IFIGENIO.

De mia volo tio ne dependas.

ARKAS.

Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla.

IFIGENIO.

Vi trovas ebla, kion vi deziras.

ARKAS.

Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile?

IFIGENIO.

Mi lasis la decidon al la dioj.

ARKAS.

Sed ili ja la homojn savas home.

73

IFIGENIO.

Mi faros ĉion, kion ili diros.

ARKAS.

Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.

Nur la kolera stato de la reĝo

Al ambaŭ la fremduloj donas morton.

Jam de tre longe la militistaro

Dekutimiĝis de l’ oferoj sangaj.

Eĉ multaj, kiujn malamika sorto

Al fremda bordo pelis, sentis mem

La tutan ĉarmon, tutan la diecon,

Se la vaganton en la fremda lando

Renkontas bondezira kaj afabla

Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for

De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj

De vi dependas! Kion vi komencis,

Vi povas ja facile alfinigi;

Ĉar la mildeco, kiu de l’ ĉielo

En homa formo venas sur la teron,

Nenie pli rapide al si regnon

Konstruas, ol en tiu loko, kie

Sovaĝe kaj konfuze nova gento,

Plenega de kuraĝo kaj de forto,

Gvidata per la propraj antaŭsentoj,

La ŝarĝojn de la homa vivo portas.

IFIGENIO.

Ne skuu la animon mian, kiun

Laŭ via vol’ direkti vi ne povas.

74

ARKAS.

Dum temp’ ankoraŭ estas, oni ŝparas

Nek penon, nek admonon ripetatan.

IFIGENIO.

Al vi klopodojn kaj al mi suferojn

Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj.

ARKAS.

De la suferoj mi nun petas helpon,

Ĉar plej amike ili ja konsilas.

IFIGENIO.

Kruele ili ŝiras mian koron,

Sed la malvolon ili ne ekstermas.

ARKAS.

Ĉu povas nobla kor’ malvolon havi

Por bono, kiun nobla hom’ proponas?

IFIGENIO.

Jes, se la nobla hom’ anstataŭ danko

Min mem akiri malkonvene volas.

ARKAS.

Se iu ne deziras, tre facile

Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo.

Mi pri l’ oferoj al la reĝ’ raportos.

Ho, se vi en la kor’ al vi ripetus,

Kiele noble li kun vi agadis

De via veno ĝis la nuna tago!

75

SCENO TRIA.

IFIGENIO (sola).

De la parol’ de tiu viro nun En plej malĝusta tempo mia koro Subite returniĝis. Mi ektimas! Ĉar kiel ondoj en potenca kresko La rokojn superverŝas, kiuj staras Ĉe l’ bordo en la sablo, tiel fluo De ĝojo mian koron tute kovris. Mi en la brakoj tenis neeblaĵon. Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo Kviete min ĉirkaŭas, de la tero Min levas kaj min dolĉe endormigas, Simile kiel tiam, kiam min La brako de l’ diin’ savante kaptis. La fraton mian kaptis mia koro Per sia tuta forto; mi aŭskultis Nur la konsilon de l’ amiko lia; Nur ilin savi estis la enhavo De miaj pensoj. Kiel la ŝipano Volonte sin deturnas de la rifoj De negastama kaj dezerta lando, Mi tiel de Taŭrido min deturnis. Sed nun la voĉo de l’ fidela viro Min ree vekis, min rememorigis, Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn. Duoble abomena nun fariĝas Por mi la trompo. Ho, animo mia, Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron De la soleco devas vi forlasi! 76 Enŝipigitan kaptos vin la ondoj Per sia balancado,—nun pro timo Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas.

SCENO KVARA.

IFIGENIO. PILADO.

PILADO.

Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu

Al ŝi alporti ĝojan la sciigon

Pri nia savo!

IFIGENIO.

Vidu, jen mi estas,

De zorgoj premegata, mi atendas

Nun la konsolon, kiun vi promesas.

PILADO.

La frato resaniĝis! La ŝtonecan

Ekstersanktejan teron kaj la bordon

Atingis ni en gaja parolado.

Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis

La arbareton. Ĉiam pli ravante

La bela flamo de junec’ ĉirkaŭis

La buklan lian kapon. Hele brilis

Kuraĝe kaj espere la okuloj,

Kaj lia kor’ libere sin fordonis

Plenege al la ĝojo kaj plezuro.

Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi.

IFIGENIO.

Benata estu! De la lipo, kiu

77

Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn,

Neniam sonu tono de suferoj!

PILADO.

Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo

Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas.

La kamaradojn ankaŭ ni retrovis;

En roka golf’ la ŝipon ili kaŝis

Kaj sidis atendante kaj malĝoje.

Apenaŭ ekvidinte vian fraton,

Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste

La ŝipanaro petis rapidigi

La forveturon. Ĉiu man’ sopiras

Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj

Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn

Etendis kaj ekblovis de la bordo.

Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku

Min al la templo, lasu min eniri

Kaj kapti respektege la objekton

De nia celo! Mi sufiĉos sola,

Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj

La bildon de l’ diino; kiel forte

Mi sopiregas la celitan ŝarĝon!

(Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.)

Vi staras sendecide! Vi silentas!

Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis

Barante ia nova malfeliĉo?

Ho, diru, ĉu vi al la reĝ’ raportis

La vortojn, kiujn ni interkonsentis?

78

IFIGENIO.

Jes, kara viro; sed vi min insultos.

Mi sentas jam silentan la riproĉon!

Sendito de la reĝo al mi venis,

Kaj kion vi al mi instruis, tion

Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis

Tre mirigita, kaj li tre insistis,

Ke pri l’ malofta la ceremonio

Raporton oni faru al la reĝo

Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun

Atendas la revenon de l’ sendito.

PILADO.

Ho, ve al ni! Renovigita flugas

Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj!

Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe

Per rajtoj de pastrino?

IFIGENIO.

Mi neniam

Kovrilon faris el la pastra rajto.

PILADO.

Ho, tiam vin kaj nin, animo pura,

Vi pereigos. Kial mi ne pensis

Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis

Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon!

IFIGENIO.

Nur min insultu! Mi nur estas kulpa,

Mi tion sentas; tamen mi ne povis

Rifuzi al la vir’, kiu postulis

79

Prudente tion, kion mia koro

Ne povis ja ne trovi tute prava.

PILADO.

La stato nun fariĝis pli danĝera;

Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi

Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj

Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi.

Trankvile nun atendu la revenon

De la sendito, kaj post liaj vortoj

Vi staru forte, kion ajn li diros!

Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj

Ja estas ne afero de la reĝo,

Sed de l’ pastrino. Kaj se li deziros

Ekvidi la fremdulon, kiun peze

Atakis konvulsioj de frenezo,

Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas

Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo.

Tiele vi al ni la eblon donos,

Ke, forportante sanktan la trezoron

For de l’ popolo kruda kaj barbara,

Rapide ni forkuru kaj saviĝu.

Plej bonajn signojn sendas Apolono,

Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon

Plenumis, li al ni jam aperigis

Favoron sian, kiun li promesis.

Oresto liberiĝis kaj saniĝis!

Kun li, kun nia kara liberulo,

Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj,

Al la insulo roka, kie loĝas

La dio! Kaj tuj poste al Mikeno,

Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro

80

De ĝiaj estingitaj fajrolokoj

La patraj dioj ĝoje releviĝu

Kaj bela fajro lumu nun denove

Por ili. Via mano la unua

Por ili ŝutos el la oraj vazoj

Incenson. Trans la sojlon vi enportos

Denove savon, ĝojon, novan vivon,

Kaj la malbenon vi malaperigos,

Kaj vian familion vi ornamos

Per novaj, freŝaj floroj de la vivo.

IFIGENIO.

Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara,

Tuj mia kor’, trafita de l’ radio

De viaj vortoj, turnas sin feliĉe

Al dolĉa la konsolo, kiel floro

Sin turnas al la suno. Kian ĝojon

Alportas firmaj vortoj de amiko

Apudestanta! tiuj vortoj havas

Ĉielan forton, dum solulo falas

Sub ŝarĝ’ de sia propra meditado!

Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas

Nur malfacile kaj tre malrapide

La pensoj kaj decidoj, sed alesto

De kara homo ilin tre facile

Disvolvas.

PILADO.

Nun adiaŭ! Mi rapidos

Nun trankviligi la amikojn, kiuj

Atendas sopirante. Poste baldaŭ

Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita

En arbetaĵ’ de roko, mi atendos

81

De vi signalon.—Tamen diru, kial

Vi nun meditas? Vian frunton kovris

Subite ia ombro de malĝojo.

IFIGENIO.

Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj

Antaŭe de la suno, tiel flugas

Malgranda zorgo antaŭ mia koro.

PILADO.

Ne timu! Nur por trompi la danĝero

Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas

Kunuloj.

IFIGENIO.

Tamen ne malnobla estas

La zorgo, kiu penas min averti,

Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu

Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro.

PILADO.

La homon, kiu buĉas vian fraton!

IFIGENIO.

La homon, kiu faris al mi bonon.

PILADO.

Se la neces’ ordonas, ĝi ne estas

Maldanko.

IFIGENIO.

Tamen restas ĝi maldanko;

Nur la neces’ ĝin senkulpigas.

82

PILADO.

Prava

Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj.

IFIGENIO.

Sed mia propra koro ne silentas.

PILADO.

Tro-severeco estas fiereco.

IFIGENIO.

Mi tion ne esploras, mi nur sentas.

PILADO.

Kun ĝusta sent’ vi devas vin adori.

IFIGENIO.

Feliĉa estas kor’ nur tute pura.

PILADO.

Vi tia vin konservis en la templo;

La vivo nin instruas esti malpli

Severa kontraŭ ni kaj la aliaj;

Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange

La homa gento estas konstruita,

Tiele ĉio estas reciproke

Interplektita kaj interligita,

Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj

Neniu povas resti tute pura

Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti

Juĝantoj pri ni mem. La homo devas

Nur marŝi kaj observi sian vojon;

83

Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas

Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ

Neniam scias taksi la faratajn.

IFIGENIO.

Vi preskaŭ min konvinkis.

PILADO.

Sed por kio

Konvinki, se elekto ne ekzistas?

Por savi fraton, vin kaj la amikon,

Nur unu voj’ ekzistas; tial restas

Nur la demand’, ĉu ni la vojon iras?

IFIGENIO.

Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem

Ne farus kun anima trankvileco

Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,

De kiu vi ricevis nur bonfarojn.

PILADO.

Se ni pereos, tiam vin atendas

Riproĉo pli severa, kondukanta

Al malesper’. Vi certe ne kutimis

Suferi perdojn, se nun, por eviti

Grandegan malfeliĉon, vi ne volas

Oferi eĉ vorteton de malvero.

IFIGENIO.

Ho, se mi en mi portus viran koron,

Por kiu, se ĝi ion jam decidis,

Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!

84

PILADO.

Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas

La fera mano de la neceseco,

Kaj ĝia serioza signo estas

Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj

Obei devas. La nekonsilebla

Fratino de l’ eterna sorto regas

Silente. Se sur vin ĝi ion metis,

Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis,

Plenumu sendispute. La ceteran

Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos,

Por preni el la sankta via mano

De nia sav’ la belan sigelilon.

SCENO KVINA.

IFIGENIO (sola).

Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas

Urĝante en danĝero. Tamen ve!

La propra mia sorto min timigas.

Ĉu mi ne savu la esperon, kiun

Mi en soleco tiel bele nutris?

Ĉu la malbeno daŭru do eterne?

Ĉu tiu gent’ neniam sin relevu

Kun nova beno? Ĉio ja forpasas!

Feliĉo la plej bona kaj de l’ vivo

Plej belaj fortoj fine malaperas!

Pro kio do malben’ ne malaperus?

Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita

De la kuranta sort’ de mia domo,

Mi vane do esperis, ke mi iam

Per pura mano kaj per pura koro

85

La makulitan domon senpekigos?

Apenaŭ mia frat’ en miaj brakoj

De sufereg’ mirakle resaniĝas,

Apenaŭ longe sopirita ŝipo

Alproksimiĝas, por min forkonduki

Al la haveno de la hejma lando,—

La surda neceseco sur min metas

Per fera mano jam duoblan krimon:

Forrabi sanktan, al mi konfiditan

Kaj adoratan bildon kaj samtempe

Fripone trompi viron, kiu zorgis

Pri mia vivo kaj pri mia sorto.

Ho, mi jam timas, ke en mia koro

Ekĝermi iam povas abomeno,

Ke la malam’ profunda de l’ titanoj

Rilate al la dioj de Olimpo

Jam ankaŭ mian delikatan bruston

Ekkaptus per ungegoj de vulturo!

Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu

En la animo mia vian bildon!

En la oreloj la malnova kanto,

Jam forgesita, nun al mi resonas,

La kanto, kiun kantis kun teruro

La Parkoj, kiam de la ora seĝo

Tantalo falis. Ili mem suferis

Kun la amiko. En ilia brusto

Ventego bruis, kaj terura estis

Ilia kanto. En la infaneco

Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;

Mi bone ĝin memoras.

Ho, gento de homoj, Vi timu la diojn, 86 Ĉar ili regadon Eterne posedas Kaj povas ĝin uzi Laŭ sia bontrovo.

Plej timu la homo, Se dioj lin levis! Sur rifoj kaj nuboj Jen staras la seĝoj Ĉe tabloj el oro.

Aperas malpaco, Kaj falas la gastoj Kun hont’ kaj ofendoj En noktajn profundojn Kaj tie ligitaj Atendas nur vane Justecon kaj juĝon.

Sed restas la mastroj En festoj eternaj Ĉe l’ tabloj el oro. Kaj el la abismoj La spir’ de l’ titanoj Ofere falintaj Per fumaj nubetoj Al ili leviĝas.

Kaj ili deturnas Benantan okulon De tuta la gento, Kaj eĉ en la nepo La iam amitaj 87 La trajtoj de l’ avo Jam ilin incitas.

Tiel kantis la Parkoj; Kaj la ekzilito En noktaj kavernoj Aŭskultas la kanton Kaj, pri la infanoj Kaj nepoj pensante, Balancas la kapon.

88

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings