← Table of contents
Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine

LIBRO III

G. Vaillant translation

I.—La muelisto, lia filo kaj la azeno.

Mi legis, ke naiva muelisto Kaj lia filo, unu jam maljuna, Infan’ la dua, ne el plej malgrandaj, Sed kvindekjara knabo, se memoro Min mem ne trompas, iam al foiro Kuniris vendi la azenon sian. Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda La besto estu, la piedojn ĝiajn Kunligis ili kaj ĝin alpendigis, Kaj poste ili portis kiel lustron; Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj! Per rido eksplodegis la unua Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis, Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi? El tiuj tri la plej azeno certe Ne estas tiu, kiun oni pensas» Aŭdinte, sian malklerecon vidas La muelisto; sur piedojn ĝiajn Tuj la azenon sian li ekmetas, Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas. La besto, kiu tute ĝojis iri Alie, plendas siamaniere. La muelist’ ĉi tion ne atentas, Kaj, la naskiton sian rajdiginte, Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas, Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras: «Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu Vojiras kun lakeo barbogriza: Vi devas sekvi kaj l’ alia rajdi. —Sinjoroj, volas mi vin kontentigi,» La patro diris. Lia fil’ desaltas, Kaj la maljuna rampas sur la beston. Sed pasas tri fraŭlinoj; unu diras: «Hontinde estas, ke la filo lamas, Dum patro lia, kvazaŭ episkopo Sidante, rajdas tre senzorge kiel Bovido, kaj prudenta esti pensas. —En aĝo mia, diris la rajdanto, Ne estas plu bovidoj. Vian iron Daŭrigu, vi fraŭlino, al mi kredu.» Post multe da mokaĵoj kun pasantoj Interŝanĝitaj, kredis la maljuna, Ke li malprava estas. Sur l’ azenon Malantaŭ si la knabon li sidigis. Post tridek paŝoj tion ekkritikas Anaro tria: «Tiuj ĉi rajdantoj, Ekkrias unu, tre malsaĝaj estas: La besto ne plu povas marŝi, baldaŭ Ĝi mortos per iliaj batoj! Fi! Tiele ŝarĝi malfeliĉan beston! Ĉu ili ne kompatas je maljuna Servisto? Nun sendube ili iras Foiron por ekvendi ĝian felon! —Pro Dio, diris la maljuna, kapon Malsaĝan havas kiu ĉiujn homojn Kaj sian patron volas kontentigi! Ni tamen per rimedo ia provu Prosperi.» Tuj desaltas ambaŭ teren, Kaj la azen’ trankvile antaŭmarŝas. Renkontas ilin iu kaj li diras: «Ĉu modo estas, ke azeno iru Senĝene, dum la mastro sin mem ĝenas? Sed kiu el du devas sin lacigi, Ĉu l’ besto, ĉu la mastro? Mi konsilas, Ke tiuj ĉi en keston multekostan Nun ĝin enmetu. Ambaŭ siajn ŝuojn Eluzas, por pli longe sian beston Konservi. Bela trio da azenoj! —Azen’ mi estas, tion mi konfesas, La muelisto diris; sed de nun Ĉu oni min kritikos, ĉu min laŭdos, Ĉu ion, ĉu nenion oni diros, Laŭ mia kapo mi agadi volas.» Li faris tiel, kaj li faris bone.

II.—La membroj kaj la stomako.

Pri kelkaj punktoj reĝa potenco Similas al homa stomako. Se fartas Malbone ĝi, tuta la korpo malsanas. Lacaj penadi por ĝi, la membroj Decidis vivi nobelsinjore, Senfare, kiel moŝt’ la stomaka. «Ĝi, diris ili, de la aero, Kiel ni, vivu. Ni ĉiuj ŝvitas, Penas simile al portaj bestoj; Por kiu? Por ĝi, sed por ni sen profito. Per nia zorgado ni nutris ĝin solan; Ni ĉesu labori, laŭ ĝia ekzemplo.» Tuj senprokraste ĉesas la manoj Preni, la brakoj agi, la kruroj Marŝadi; ĉiuj al la stomako Ekdiris, ke sian nutraĵon ĝi serĉu. Tian eraron ili tre baldaŭ Bedaŭris, senfortaj tuj ekfariĝante; La sango ne plu renoviĝis en koro; La membroj suferis; fortec’ detruiĝis. Per tio vidis la ribelantoj, Ke la senokupa ŝajnanto laboras Pli ol ili por la komuna profito. Ĝi povas figuri la reĝan potencon, Ĉar ĝi egalparte ricevas kaj donas. Por ĝi laboras ĉiu kaj el ĝi Ĉiu nutraĵon sian eltiras. Ĝi al laboristoj donigas salajron, Ĝi pagas juĝistojn, riĉigas vendistojn, Defendas plugistojn, elnutras soldatojn, Disdonas milloke donacojn sennombrajn, Provizas sola tutan la regnon. Ĝin Menenio komprenigis. De la senato volis disiĝi La popolamaso, dirante, ke sola Ĉi tiu posedas potencon, trezorojn, Honorojn, dum al ĝi nur restas malbonoj, Tributoj, impostoj, militaj klopodoj. Ekster la muroj staris l’ amaso Kaj landon alian intencis serĉadi. Sed Menenio al ĝi elmontris, Ke ĝi similas al homaj membroj, Kaj per apologo de ĉiuj konita, Al ĝia devo ĝin rekondukis.

III.—La lupo fariĝinta paŝtisto.

Kaptante jam nur parton malgrandan Da ŝafoj de l’ najbaraĵo, Lup’ volis uzi la ruzon vulpan, Kaj novan rolon ludadi. Ĝi, kiel gardist’, sur sin metas mantelon, Kaj longan bastonon paŝtistan ekprenas Kune kun fluto duobla. Por sian ruzon tute plenumi, Volonte ĝi skribus sur sian ĉapelon: «Gilo’ mi estas, la paŝtisteto De tiu ĉi ŝafidaro» Tiele sin maskinte Kaj siajn piedojn antaŭajn metante Sur la bastonon, Gilo’ la falsa Senbrue sin proksimigas. Gilo’ la vera sur herb’ kuŝante Dormis tiam profunde, Kaj dormis la hundo, kaj ankaŭ la fluto; Tutsame dormis multe da ŝafoj. Ne vekis ilin la hipokritulo Kaj por facile povi la ŝafojn Al sia hejm’ alkonduki, Ĝi volis, jam kiel paŝtisto vestite, Ankaŭ paŝtiste paroli. Sed tio ĝin pereigis. Ĉar ĝi ne povis bone imiti La voĉon paŝtistan, sed tutan l’ arbaron Plenigis per bruo de sia la voĉo, Kaj tiel konigis la artifikaĵon. Tia bruego ĉiujn ekvekas, La hundon, la ŝafojn kaj la ŝafgardiston. Ĉe tia tumulto la lup’ malfeliĉa, Pro la mantelo tute ĝenite, Ne povis forkuri nek sin mem defendi. La friponuloj ĉie enfalas En iajn kaptilojn de si preparitajn. Kiu ajn estas lup’ agu lupe; Estas ĉi tio pli sendanĝera.

IV.—La ranoj petantaj reĝon.

De l’ demokrata stat’ lacigite, La ranoj kriis tiele, Ke sub monarkpovon Zeŭs’ ilin submetis, Kaj el ĉielo reĝon paceman Alsendis, kiu tiel bruegis Falante, ke la tuta anaro Iris sin kaŝi sub l’ ondojn, Ĉu en la junkojn, ĉu en la kanojn, Ĉu en la kavaĵojn de sin la marĉo, Ne kuraĝante dum longa tempo Vizaĝe rigardi ĉi tiun ŝajnantan Al ĝi terura giganto. Ĉi tiu estis trabeto, Kies graveco per tim’ plenigis L’ unuan, kiu, por ĝin ekvidi, Kuraĝis forlasi sian kavaĵon. Ĝi do analĝis, sed tremegante; Dua, kaj poste tria ĝin sekvis, Kaj baldaŭ alvenis anaro sennombra, Kiu fariĝis tiel senĝena, Ke ĝi sur la ŝultrojn de l’ reĝo sursaltis. La bona moŝt’ reĝa ĉi tion suferas, Kaj ĉiam kuŝadas senmove. La ranoj Disrompas per plendoj la kapon de Zeŭso; «Al ni alsendu reĝon plenmovan.» La reĝ’ de l’ dioj gruon alsendis, Kiu tuj ilin buĉadas, Manĝadas kaj glutas laŭ sia plezuro. Jen la ranaro plendas denove. «Sed, diras la dio, ĉu via deziro Nin volas submeti sub siajn la leĝojn? La saĝ’ ordonis al vi konservi Vian unuan vivmanieron; Sed ĝin ne farinte, vi devis akcepti Senplende reĝon bonan, kvietan. Estu do je ĉi tiu kontentaj, Timante, ke venos tiran’ pli kruela.»

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE Do ZAMENHOF

FRANCUJO.—HACHETTE kaj Ko, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D’ÉTUDE

Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.150

Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.»75

Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront.2»

Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront.»50

Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront.2»

Cours commercial d’Esperanto, par Marissiaux.150

Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, par M. Marissiaux.1»

L’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier.»75

Corrigé des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur.»50

Premières leçons d’Esperanto, par Th. Cart.»30

Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront.150

Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront.»30

Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot.250

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître.»40

TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brueys et Palaprat. Advokato Patelin, tradukita de J. Evrot.»75

Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de Soj Lallemant kaj Beau.125

Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront.1»

Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.250

Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de Dro Zamenhof.350

Fundamento de Esperanto, de Dro Zamenhof.3»

Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto.»30

Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de Dro Zamenhof, nova eldono.2»

Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert.»50

Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski.2»

Kurso tutmonda, de E. Gasse.»75

Labiche et Legouvé. Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio.»60

La Fontaine. Elektitaj Fabloj, esperantigitaj de G. Vaillant.»75

La Komerca sekretario, de Ros Sudria.»50

Leibniz. Monadologio, tradukita de E. Boirac.»60

Maistre (X. de). Vojaĝo interne de mia Ĉambro, tradukita de S. Meyer.»75

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard.»75

Molière. L’ Avarulo, tradukita de S. Meyer.»75

Orzesko. La interrompita kanto, tradukita de Kabe.»»

Norman. Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C.2»

Perrault (Ch.) Rakontoj pri Feinoj, tradukitaj de Sinjorino Sarpy.1»

Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj).»25

Sieroŝevski (Vaclav). La Fundo de l’ mizero, tradukita de Kabe.»75

Virgilio. Eneido, kantoj I et II, tradukita de Dro Vallienne.»60

A LA MÊME LIBRAIRIE

Tutmonda Jarlibro Esperantista

ENHAVANTA LA Adresarojn de Dro ZAMENHOF

1905

Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mars. Il contient: plus de 20 000 adresses d’Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.

Un volume grand in-16, broché ...... 2 fr. 50

Internacia Scienca Revuo

Revue mensuelle scientifique rédigée EN ESPERANTO

Paraissant depuis le 1er Janvier 1904

COMITÉ DE PATRONAGE:

Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, Gal Sébert, membres de diverses académies.

RÉDACTION: P. FRUICTIER 27, boulevard Arago, PARIS

ADMINISTRATION: HACHETTE & Ko 79, boulevard Saint-Germain, PARIS

ABONNEMENT ANNUEL

France ..... 6 fr. 50 | Etranger ..... 7 fr.

UN NUMÉRO: 60 centimes.

Dr Helte.—Pri la Teorio de l’ Jonoj ...... » 30

Mendelejev.—Provo de Kemia Kompreno de l’ Monda Etero ...... » 30

ANGLUJO.—REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C.

First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes6 pence.

Esperanto: The Student’s complete Text-Book, with two vocabularies by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 1s6d

Esperanto-English dictionary, by A. Motteau. 2s6d

English-Esperanto dictionary, by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 2s6d

English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis (in preparation).

Grammar and exercises of the International Language Esperanto, by Richard H. Geoghegan. 1s6d

Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita de M. Vestcott. 1s»

BELGUJO—HOLANDUJO.—A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES

Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart et Pagnier. »50

Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve et Dro Van Melckebeke. 150

BULGARUJO.—KLUBO «STELO», PLOVDIV

Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier. 1»

Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov. »40

Propaganda folio. »10

DANUJO.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN

Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-GiörlingKr.350

Grammatik. »»

Dansk-Esperanto Ordbog. »»

GERMANUJO.—MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN

Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann Jürgensen.M030

Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M120

Wörterbuch Deutsch-Esperanto, von Dr Zamenhof.M2»

Wörterbuch Esperanto-Deutsch, von H. Jürgensen.M180

Schlüssel zum Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M050

Pri unu speco de Kurbaj linioj, von Profesor A. Dombrovski.M050

Lernolibro de Esperanta Stenografio, (laŭ sistemo Stolze-Schrey) de F. Schneeberger.M080

HISPANUJO.—J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes. BARCELONA

Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva.P040

Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto, por V. Inglada Ors y A. L. Villanueva.P3»

Vocabulario Esperanto-Español y Español-Esperanto, por Inglada Ors y Villanueva.P6»

ITALUJO.—RAFFAELLO GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO

Prime lezioni d’Esperanto de Th. Cart e Alb. Gallois. 040

Grammatica della lingua internazionale Esperanto di L. de Beaufront, tradotta da G. Puccinelli. 150

L’Esperanto in dieci lezioni, di Cart e Gallois. »75

Dizionario Esperanto-Italiano, de J. Puccinelli (in preparazione).

Dizionario Italiano-Esperanto, de J. Meozzini (in preparazione).

POLUJO.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA

Esperanto: Czecs I. Gramatyka i ćwiczenia, Dr L. Zamenhof.R.025

—— Czecs II. SlownikR.015

PORTUGALUJO.—BRAZILUJO

Primeiras liçôes de Esperanto, do professor Th. Cart, trad. portugueza de A.-C. Coutinho, Paris, Hachette. »40

SVEDUJO.—Esperantoförening, STOCKHOLM

Esperanto-Svensk ordbok, de P. Ahlberg.Kr:175

OUVRAGES DIVERS

Tutmonda jarlibro esperantista por 1905 250

Couturat (L.) et Leau (L.).—Histoire de la langue universelle. 10»

— Extraits de l’Histoire de la langue universelle. 1»

Lafarge (G.).—Nécessité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire. 1»

Sacré (E.).—L’Esperanto. 1»

Thiaucourt (C.).—Dernière conférence sur la Langue Internationale Esperanto 1»

Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto »10

1709-05.—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—1-06.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings