LIBRO I
G. Vaillant translation
I.—La cikado kaj la formiko.
Cikado kantadinte Someron tutan, Troviĝis senproviza Ĉe l’ veno de l’ malvarmo: Nenia plu peceto Da muŝo aŭ vermeto. Ĝi iris tre malsata Proksimen al formiko, Petante, ke ĝi pruntu Grenerojn por vivadi Ĝis nova la somero. «Per mia best-honoro, Ĝi diris, al vi tutan La sumon kun procento Mi pagos post la vintro.» Sed estas ne pruntema Formiko: tio estas Malbono lia sola. «Vi, kion do faradis, Ĝi diris, dum varm’ estis? —Tra l’ nokto kaj tra l’ tago, Kantadis mi senĉese. —Vi kantis! mi tre ĝojas; Nun iru do dancadi.»
II.—La korvo kaj la vulpo.
Sinjoro korv’, sur arbo sidante, En sia beko tenis fromaĝon. Per la odoro vulp’ allogite, Tiele al li parolis: «Bonegan tagon, moŝto la korva! Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas! Mi ne mensogas: se voĉon Al la plumaro similan Vi havas, vere el la loĝantoj De la arbaretoj vi estas Fenikso». Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo, Kaj sian belan voĉon por montri, Ĝi larĝe sian bekon malfermas, Kaj lasas fali sian kaptaĵon. La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro, Eksciu vi, ke vivas flatisto Per helpo de kiu lin volas aŭskulti; Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.» Konfuza kaj tre hontanta, Ĵuris la korvo, sed tro malfrue, Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.
III.—La rano kaj la bovo.
Raneto bovon ekvidis Ŝajnantan al ĝi belkreska. Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa, Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas, Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon Dike ĝi povu egali; Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino, Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis? —Ne—Sed nun?—Neniel—Mi fine egalas? —Ne, tute ne.» La besto maldika Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis. Multege da homoj ne estas pli saĝaj: Malriĉa penadas imiti riĉulon; Princo senpova havas kortegon; Volas markizo havi palacon.
IV.—La du muloj.
Du muloj vojiris, la unu avenon, L’ alia la monon de l’ fisko portante. Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ’ tiel bela, Marŝis levante la kapon Kaj tintigante sian tintilon. Sed jen rabistoj alvenas, Kiuj, la monon ŝteli volante, Sin tuj sur la mulon de l’ fisko surĵetas, Kaj ĝin per la brido haltigas perforte. La mulo sin defendante Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas: «Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton? Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas, El la danĝero sin mem eltiris, Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas, —Amiko, diris ĝia kunulo, Ne ĉiam utilas altrangon okupi; Se, kiel mi, vi mem estus Servinta nur mueliston, Vi nun ne estus tiel malsana.
V.—La lupo kaj la hundo.
Lupo nur ostojn havis kaj felon, Ĉar akurate gardis la hundoj. Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan, Kiu tra kampoj vagadis. Ataki ĝin kaj pece disŝiri Sinjoro lupo tute deziris; Sed bataladi estis necese, Kaj tiel forta kaj granda Estis la besto, ke ĝi tre povis Sentime sin mem defendi. Tial humile sin proksimiĝas La lupo, komencas interparoladon, Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia Bonstato kiun ĝi tute miras. «Bela sinjoro, diris la hundo, Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas. Lasu l’ arbarojn, al mi vi kredu; Ĉar tie estas viaj la fratoj Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj, Kiujn atendas mort’ pro malsato. Ĉar kio estas certa por lupoj? Neniam facila, sentima festeno; Nenio sen batalado. Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos. —Sed, lup’ diris, kion faradi mi devos? —Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo; Forpeli la homojn portantajn bastonon Kaj petadantajn almozon, Flatadi domanojn, la mastron karesi, Kaj estos via salajro Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj: Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj, Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.» Jam feliĉaĵon la lup’ imagas Kiu ĝin dolĉe plorigas. Irante, la kolon de l’ hundo ĝi vidis Senharan—«Sed kio ĝi estas, ĝi diris? —Nenio—Tamen?—Ho! bagatelo! —Pli klare diru—La ĉirkaŭkolo, Per kiu estas mi alligata, Kion vi vidas eble ekkaŭzis. —Ligata! rediris la lupo, libere Ĉu vi ne kuradas?—Ne, sed ĝi negrava. —Mi tiel grava ĝin taksas, Ke viajn festenojn mi tute ne volas, Kaj pro tiela prezo trezoron Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.
VI.—La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono.
Bovino, kaprin’ kaj fratino ilia Ŝafin’ kuniĝis iam kun forta Leon’, grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo, Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn. Jen cervo kaptiĝis en ret’ de l’ kaprino. Ĝi alvenigis siajn kunulojn. Ĉe l’ veno ilia, per l’ ungoj kalkulis Tuj la leon’ kaj diris: «Ni estas Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.» Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon Kaj prenis por sia la moŝto la parton Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem, Ĉar mi nomata estas leono; Al mi apartenas la dua per rajto De ĉiuj konita, la rajt’ de l’ plej forta; Estante pli pova mi volas la trian; Se unu el vi tuŝos la kvaran; Mi tuje ĝin mortsufokos.»
VII.—La bissako.[6]
Zeŭs’ iam diris: «Antaŭ la mia Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj. Se iu ne estas kontenta je sia Korpformo, li povas ĝin diri sentime; Mi lian korpon aliformigos. Vi venu, simio, ĉar rajt’ estas al vi Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn Rigardu; iliajn belformojn kun viaj Komparu; ĉu vi nun estas kontenta? —Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas Mi kvar piedojn kiel l’ aliaj? Neniam kritikis mi mian portreton. Sed frat’ mia, l’ urso, ja estas fuŝita: Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.» La urso alpaŝis—sendube ĝi plendis— Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis, Kaj la elefanton kritikis, dirante, Ke estus bone fari pli longa La ĝian voston, iom eltranĉi El ĝiaj oreloj kaj aliformigi Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan. La elefanto, kvankam prudenta Bestego, ne pli saĝe parolis, Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia, Moŝto balena estas tro dika. Formik’ mallongecon al pulo riproĉis, Kredante, ke estas ĝi granda koloso. Zeŭs’ ilin forsendis je si mem kontentajn Kaj unujn l’ aliajn interkritikintajn. Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj Por la aliaj, talpoj por ni mem, Ni ĉion al ni, al aliaj nenion Pardonas. Ne per sama okulo Nin kaj l’ aliajn ni vidas. La Mondkreinto kreis nin ĉiujn Bissakportantoj: postan la poŝon Li faris por niaj difektoj, l’ antaŭan Por la difektoj de l’ homoj aliaj.
VIII.—La hirundo kaj la birdetoj.
En siaj vojaĝoj hirund’ estis multon Lerninta: kiu multon vidadis, Povas pri multo memori. Ĉi tiu sciis antaŭsentadi La fulmotondron eĉ plej malgrandan, Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta, Ĝin ĝi anoncis al la maristoj. Okazis, ke kiam kanabo semiĝas, Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas, Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos Forflugi aŭ vivi en lok’ malproksima; Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon Tra la aero travojirantan? Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas, Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos; Ĉar ĉe l’ somera tempo naskiĝos Kaptiloj por vin envolvi, Aŭ retoj por vin ekkapti; Per unu vorto, multaj maŝinoj Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi. Atentu! minacas la pat’ aŭ la kaĝo; Tial do, al mi vi kredu, Ekmanĝu tiun ĉi semon.» La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l’ kampoj Trovis tro bonan paŝtaĵon. Kiam verdiĝis la kanabejo, Hirund’ diris: «Herbon post herbo elŝiru Kion produktis tiu ĉi semo La malbenita, alie Certega estas via pereo.» —Malbonaĵ-profeto kaj babilemega! Ĉiuj ekkriis, belan oficon Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj Estus necesaj por senherbigi Tiun ĉi tutan kantonon.» Kiam kanabo plenmaturiĝis, Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona; Sem’ malutila frue grandiĝas. Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel, Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj Ne sin okupante je siaj la grenoj, Faros militon al la birdetoj; Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos La birdojn, de loko al loko ne flugu, Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden; Imitu l’ anasojn, koturnojn aŭ gruojn; Sed, kiel ni, vi ne povas Transpasi l’ ondojn kaj la dezertojn, Nek al aliaj mondoj alflugi. Por vi do rimed’ sola estas senriska: En kavon de muro vin mem tuj enfermu.» Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi, Ĉiuj ekpepis tiel konfuze Kiel Trojanoj, kiam Kasandro La buŝon nur ekmalfermis. La sama sorto ilin atingis, Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj. Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn, Kaj la malbonon ni nur atentas Kiam ĝi estas veninta.
IX.—La urbrato kaj la kamprato.
Gastama urborato, En manier’ afabla, Invitis kamporaton Al bonaj manĝrestaĵoj. Sur Turkan tapiŝeton Metiĝis la manĝaro. Nur Dio scias kiom Elĝojis la du fratoj! La manĝo estis bona Kaj granda l’ apetito; Sed iu ilin ĝenis, Dum ili ĝoje manĝis. Ĉe l’ pordo de la ĉambro Ekaŭdis ili bruon. Urbrato tuj forkuras; Amiko ĝia sekvas. Sed jen la bruo ĉesas; Revenas tuj la ratoj, Kaj diras la urbano: «Ni finu la rostaĵon. —Ne, diris la alia; Vi morgaŭ al mi venu; Vi tie ja ne trovos Festenon tute reĝan; Sed ĝenas min nenio; Sentime mi manĝadas. Adiaŭ: for plezuron, Se timo ĝin malhelpas!»
X.—La lupo kaj la ŝafido.
Tro ofte triumfas la vol’ de pli forta. Tion per fablo ni pruvos. En akvo kuranta ektrinkis ŝafido; Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon Kaj pro malsato tien allogite. «Kial la akvon ci malpurigas? Kolere diris la besto: Al mi ci pagos cian sentimon. —Sinjoro, diris la ŝafideto, Ne koleriĝu la via moŝto; Sed volu vi konsideri, Ke en la fluo je dudek paŝoj Pli sube ol vi mi min sensoifigas, Kaj sekve vian trinkaĵon Mi malpurigi tute ne povas. —Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo, Kaj ci min kritikis la jaron pasintan. —Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari Mi povis? Mi tiam ne estis naskita: Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon. —Se ci ne povis, frat’ cia faris. —Mi fraton ne havas—El ciaj parencoj Unu do faris, ĉar min ne multe Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj. Nun, kiel oni diris, min venĝi Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis Kaj manĝis sen ia riproĉ’ konscienca.
XI.—La ŝtelistoj kaj la azeno.
Azenon ŝtelinte sin interbatadis Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi Volis, l’ alia volis ĝin vendi. Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis La du ŝtelistoj sin mem defendi, Alvenas tria rabisto, Kiu la beston forkaptas. L’ azeno estas ofte provinco, Kiun envias iaj regnestroj, Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana, Kaj multajn aliajn mi povus elnombri, Tiom da tiaj princoj troviĝas! Sed ofte l’ akiro ne estas por ili, Ĉar ilin kvara princo pacigas, Prenante por si mem l’ azenon ŝtelitan.
XII.—La Morto kaj la malfeliĉulo.
Senĉese ia malfeliĉulo Al help’ alvokis la Morton. «Ho Mort’! kiel bela, li diris, vi ŝajnas! Tuj venu fini mian mizeron.» Venante la Mort’ kredis lin kontentigi. Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras: «Ho! kion mi vidas? for tian objekton! Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela, Kaj kiom al mi da terur’ ĝi alportas! Ho Mort’! ne alpaŝu! Ho Mort’! tuj foriru!» Meceno estis spritega; Li diris: «Faru min unubraka, Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.» Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.
XIII.—La Morto kaj la arbohakisto.
De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo De ŝarĝ’ sia kaj de la jaroj ĝemante Kaj kurbigite, arbohakisto Multpeze marŝadis kaj sian dometon De fum’ nigrigitan, penadis atingi. En fino lacega pro pen’ kaj doloro, Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas Je sia sorto malfeliĉega. «Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l’ vivo? Ĉu hom’ pli malriĉa sur tero vivadas? Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon Mi havas! L’ edzino, l’ infanoj, l’ impostoj, La kreditoro kun la servuto Plenigas je zorgoj la mian vivadon.» Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas, Kaj ekdemandas, kion li volas: «Al mi, li diris, helpu reŝarĝi Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.» La Mort’ ĉesigas ĉian doloron, Sed ĝin neniam alvoku: Toleri suferon prefere ol morton, Estas la homa devizo.
XIV.—La vulpo kaj la cikonio.
Iam la vulpo manĝon preparis Kaj cikonion invitis. La manĝ’ estis simpla kaj tute senriĉa: Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco Fluida, ĉar ĝi vivis avare. La saŭc’ en teleron estis verŝita; Eĉ unu guteton ne povis ekkapti La cikonio; sed la ruzulo Rapide englutis la tutan manĝaĵon. Post kelkaj tagoj, la cikonio, Volante sin venĝi, invitis la vulpon. «Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj Mi ĉiam agadas senceremonie.» En horo dirita, ĝi kuris al domo De l’ cikonio sia la gasto; La afablecon ĝian tre laŭdis, Kaj trovis la vespermanĝon Tre ĝustatempe elkuirita. Ĝi ĝojis pro la bonodor’ de l’ viando Pecete hakita kaj ŝajne bongusta; Ĉar—tio estas tute kredebla— Kun grandapetito ĝi estis veninta. La cikonio la hakitaĵon En vazon mallarĝan kaj longan enmetis. La beko de l’ bird’ en ĝin povis eniri, Sed estis pli dika la buŝo de l’ vulpo. Ĝi hejmen malsate revenis, hontante Simile al vulp’ de kokino kaptita, Kaj mallevante siajn orelojn Kun sia vosto inter la kruroj. Trompantoj, por vi tion mi skribas: Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.
XV.—La Knabo kaj la instruisto.
En jena fablo volas mi konigi De malsaĝulo la riproĉojn vanajn. Sur bordo de rivero petolante, En l’ akvon iam falis juna knabo. Salik’, feliĉe por li, tie estis, Kies branĉaĵo, dank’ al la ĉielo, Lin savis; ĉar al branĉo de l’ arbeto Li sin alkroĉis. Pasas instruisto; La knab’ ekkrias: «Helpu, mi pereas!» La lernejestro tiam sin turnante, Malĝustatempe, kun gravega voĉo, Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo! Li diris, vidu kien lin deĵetis Malsaĝo lia: iru do nun zorgi Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj Ja estas la gepatroj, kiuj devas Observi ĉiam tiajn petolulojn! Kiom da peno ili havas!» Ĉion Dirinte, li al bord’ la knabon portis. Ĉi tie multajn homojn mi kritikas, Ĉar en la fablo povas rekoniĝi La babilema, kaj la kritikema, Kaj ankaŭ la pedanta scienculo. Popolon grandan ĉiuj certe faras, Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto. En ĉiuj la aferoj ili serĉas Okazon por ekzerci sian langon. —«Amiko mia! el danĝer’ min tiru; Ci poste faros cian paroladon!»
XVI.—La koko kaj la perlo.
Perleton koko trovis Kaj ĝin al juvelisto Najbara ĝi tuj portis. «Mi trovas ĝin belega, Ĝi diris, sed grenero Pli bona estus por mi.» Manskribon nesciulo Heredis; ĝin li portis Proksimen al libristo. «Mi trovas ĝin plenscia, Li diris, sed monero Pli bona estus por mi.»
XVII.—La burdoj kaj la mielmuŝoj.
Laŭ sia labor’ laboristo taksiĝas. Mielaj tavoloj forlase troviĝis. Jen ilin burdoj ekpetis; Sed tuj protestis abeloj, Kaj vespon elektis por juĝi l’ aferon. Ne estis facile dekreton eldoni, Ĉar la atestantoj certigis, Ke ĉirkaŭ l’ tavoloj bestetoj flugemaj, Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj Kiel l’ abeloj longe vidiĝis. Sed kio? estis signoj similaj Ĉe la burdaro. Embarasite, La vesp’ informiĝon denove farigis. Kaj, por sciiĝi pli bone, Ĝi formikaron aŭskultis; Sed la afero ne povis klariĝi. «Por kio, mi petas, ekdiris abelo Tre saĝa, taŭgas ĉi tio? Ekkomencite de ses monatoj, En sama stato staras l’ afero, Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj. Jam temp’ estas ke la juĝisto rapidu; Ĉu l’ urson li ne lekis sufiĉe?[7] Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj, Skribaĵoj kaj transskribaĵoj, Laboru ni kaj la burdoj; Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo Povas konstrui ĉelojn artplenajn.» Rifuzis la burdoj, montrante per tio, Ke art’ tia scion ilian superas, Kaj la mielajn tavolojn La vesp’ aljuĝis al l’ abelaro. Se nur tiele ĉiuj procesoj Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo! La simpla saĝo estus leĝaro, Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus. Sed nun daŭrigante procesojn longege, Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas; En fin’ la juĝisto englutas la ostron, Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.
XVIII.—La kverko kaj la kano.
Iam la kverko diris al kano: «Vi havas la rajton kulpigi naturon: Birdeto por vi ŝarĝ’ estas peza; Venteto, se ekblovante Ĝi nur eksulkigas la supron de l’ akvo, La vian kapon fleksigas; Dum mia fruntego, al Alpoj simila, Ne sole haltigas la sunajn radiojn, Sed de l’ ventego batojn elmokas. Bloveto por vi estas ventego; Blovego ŝajnas al mi zefiro. Se vi nur naskiĝus sub la foliaro Per kiu mi kovras la proksimaĵon, Suferus vi pli malmulte: Mi gardus vin de l’ ventego. Sed vi plej ofte naskiĝas Ĉe l’ bordoj malsekaj de l’ regnoj de l’ vento. Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo. —La via kompato, respondis l’ arbeto, El kor’ bona venas; sed estu sentima: La ventoj pli multe vin ol min turmentas; Fleksiĝas mi, ne rompiĝas. Ĝis nun vi venkis batojn iliajn, Sed ni la finon atendu.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro Naskit’ la plej forta de l’ norda ventego: La arb’ kontraŭstaras, flegsiĝas l’ arbeto; Kun forto pli granda reblovas la vento, Kaj plifortiĝas tiele, Ke elradikas tute l’ arbegon, Kies kapego ĉielon atingis Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.