← Table of contents
Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine

LIBRO II

G. Vaillant translation

I.—Kunsido de ratoj.

Kato, nomata Lardomanĝulo, Ekstermis tiel la ratojn, Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis, Tiom ĝi estis entombiginta. La supervivantoj, kaŝataj en truoj, Apenaŭ kvarone satigis malsaton, Kaj, ĉe l’ malfeliĉa ratar’, Lardmanĝulo Taksiĝis ne kato, sed vera diablo. Jen iam la besto ruzega foriris En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon. Dum la bruego kiun ĝi faris Kun sia katino, la ratoj kunsidis En unu angulo por konsiliĝi Pri la malbono ilin premanta. La prezidanto, saĝa persono, Tuj ekopiniis, ke estas necese Alligi tintilon al kolo de l’ kato, «Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos, Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos; Ĝi estas sola bona rimedo.» Ĉiuj laŭdegis la prezidanton, Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona. Sed kiu do volos alligi tintilon? «Ne iros mi, diris la unu, mi tiel Malsaĝa ne estus.—Ne povas mi, diris Alia»; kaj tiel okazis, ke oni Foriris, nenion farinte.—Mi vidis Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn, Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj, Kaj ankaŭ de kanonikoj. Se estas necese nur ion decidi, La konsilantoj estas sennombraj; Sed se necesiĝas decidon plenumi, Neniu plu sin proponas.

II.—La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio.

Lup’ diris, ke ŝtel’ ĉe ĝi estis farita, Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan, Kiel ŝtelinton kulpigis. Antaŭ simion ambaŭ kunvenis, Kaj sen advokato diskutis l’ aferon. Neniam Temis’, laŭ simia memoro, Juĝis proceson tiel konfuzan. Ŝvitis sur sia seĝ’ la juĝanto. La du procesantoj protestis, kriegis, Kontraŭparoladis, sin interinsultis. En fin’ la juĝanto ekdiris: «Amikoj, De longe mi konas la vian malicon: Ambaŭ vi pagos monan la punon, Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte, Kaj, vulpo, ci prenis l’ objekton petitan. Laŭ nia juĝanto, ne povas erari, Kiu kondamnas la malvirtulon.

III.—La du bovoviroj kaj la rano.

Du bovoviroj kontraŭbatalis Por havi bovinon kun la reĝpotenco. Pro tio rano ĝemadis. «Kial vi plendas? demandis iu El la popolo koakblekanta. —Ĉu vi ne vidas, ĝi diris, Ke ĉe la fino de la batalo, L’ unu ekzilos l’ alian, Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos? Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj, Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn, Kaj sub piedoj siaj nin premos; Unu post unu ni do suferos Pro la batalo pri la bovino. Timo tiela estis bonsenca, Ĉar en la marĉojn venis la bovo Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek En ĉiu horo ĝi dispremegis. Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe La malgranduloj elpagas La malsaĝaĵojn de l’ potenculoj.

IV.—La hundino kaj ŝia kunulino.

Hundino, baldaŭ idojn naskonte Kaj ne sciante kien demeti Ŝarĝon tiele gravan, fervore Petegis hundinon alian al ŝi tuj Prunti ŝian dometon, Kaj tien l’ estonta patrin’ sin enfermas. Post kelke da temp’ la mastrino revenas; Sed petas l’ alia semajnon ankoraŭ: La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas. La kunulino je ĝi konsentas, Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas La siajn dometon, kameron kaj liton. Jen la hundino montras la dentojn, Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros, Se vi nin povos forpeli.» La idoj estis jam tute grandaj. Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo Malbona: por ion pruntitan repreni, Vi devos uzi la batojn, Vi devos procesi, vi devos batali. Lasu lin meti ĉe vi piedon Tre baldaŭ kvar li estos metinta.

V.—La leono kaj la muŝeto.

«Forflugu, insekto senforta, besteto De l’ ter’ elkraĉita.» Tiele leono Parolis iam al la muŝeto. Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis: «Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via La reĝa nomo min tre timigas? Multe pli ol vi bov’ estas forta; Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.» Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo, Ekzumas por la atako, Kaj, malantaŭen ekforfluginte, Jen ĝi subite sur la leonon Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas; Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo, Fajretojn el siaj okuloj elĵetas, Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe Forkuras, ĉiuj sin kaŝas, Jam ĉie regas granda teruro, Kaj tian timegon elfaras muŝeto. La muŝ’ la leonon centloke atakas, Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon, Jen en la nazon eniras. De l’ best’ la kolero fariĝas grandega, Dum la malamik’ nevidebla triumfas Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj Sin mem la bestego sangade disŝiras, Sur siajn flankojn brue frapadas La voston, kaj vane batadas l’ aeron. Sed baldaŭ pro sia koler’ kaj laceco Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis. Venkinte, l’ insekto glorege forfluĝas, Kaj kiel zumis ĝi por l’ atako, Tiel ekzumas ĝi pro la venko. Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci, Jen ĝi aranean renkontas kaptilon, Kie ĝi ankaŭ morton renkontas. Sed kion instruas la fablo? Unue, La malamikoj la plej malgrandaj Estas tre ofte la plej teruraj, Kaj due, la sin el grava danĝero Tirinta, en ia sengrava pereas.

VI.—La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo.

Azenkondukisto, kun vip’ en la mano, Kondukis, kiel princo romana, Du bestojn longegorelajn. La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis Rapide; l’ alia penade vojiris, Kvazaŭ ĝi portus botelojn. Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj, Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj En fin’ transirejon riveran alvenis, Kaj en embaraso tre granda sin trovis. La mastr’, kiu tien jam estis veninta, Sur la spongportantan azenon sursaltis, Antaŭen pelante la beston alian, Kiu, volante agi laŭvole, En kavon baldaŭ enfalis, Sur l’ akvon revenis, kaj fine sin savis; Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi, Kaj tiel bone sin fluidigis La sal’, ke tute liberigite, La best’ plu nenion eksentis sur ŝultroj. La spongportanta, kiel ŝafido La plej imitema, ĝin volis imiti. Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon Eniras, kaj kun si fortiras la mastron Kaj la spongŝarĝon. Ili triope Trinkis multege, ĉar hom’ kaj besto Glutis la ondon kiel la spongoj. Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis, Ke l’ bordon l’ azeno ne povis atingi. Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro Kun tim’ de morto neevitebla. Al helpo venis iu—ne estas Tre grave diri kiu—sufiĉas, Ke per ĉi tio oni komprenas, Ke sama agad’ ne konvenas al ĉiuj. Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.

VII.—La leono kaj la rato.

VIII.—La kolombo kaj la formiko.

Laŭ via povo helpu al ĉiuj: Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan. Tion elpruvos du fabloj, Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj. Sub la piedojn de la leono El tero malsaĝe eliris la rato. La reĝo de l’ bestoj, ĉe tiu okazo, Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi. Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita, Kvankam ne ŝajnas kredeble, Ke al leono rat’ povas helpi. Sed elirinte el la arbaroj, Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj, Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn Mordetas kaj tiel penadas, ke fine La beston ĝi liberigas. La pacienco kune kun tempo Pli multe prosperas ol fort’ kun kolero. El pli malgrandaj bestetoj Elvenas pruvo l’ alia. Dum trinkis kolombo en ond’ de rivero, Okaze formiko enfalis en l’ akvon. Kaj en ĉi tiu maro grandega Penadas, sed vane, reveni al bordo. Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas, Kaj ĵetas en l’ ondon trunketon de herbo, Sur kiun rampante, l’ insekto dronanta Sin savas per helpo de tiu ŝipeto. Ĉe tiu momento, plugisto alvenas, Marŝante per la nudaj piedoj. Tiu ĉi havis pafarkon. Tuj kiam li vidas la birdon Venusan, Li volas ĝin havi en sia bolpoto. Dum ĝin mortigi li sin preparas, Jen pikas formiko lian kalkanon. La vilaĝano turnas la kapon; Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas, Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l’ homo; Li sen kolomb’ vespermanĝis.

IX.—La leporo kaj la ranoj.

Lepor’ en hejmo sia revadis, —Ĉar kion hejme fari, se oni Ne revas?—Ĝi sin per ĉagreno konsumis: Tiu ĉi besto estas malĝoja, Kaj la timego ĝin elmordetas. «La timemuloj, ĝi diris, Ja estas tre malfeliĉaj, Ĉar ili nenion manĝadas profite; Neniam plezuro, senĉese teruroj: Jen estas la mia vivado. Pro timo La malbenita, nur la okulojn Duonfermante povus mi dormi. —Vin mem korektu, diros saĝulo. —Ĉu povas tim’ korektiĝi? En ver’ mi kredas, ke mem la homoj, Kiel mi, timas.» Tiel rezonis Nia leporo, kaj ĝi samtempe Ĉion spione ĉirkaŭrigardis; Maltrankvilega kaj sendecida Ĝi estis: bloveto, brueto, ombreto, Ĉio ajn ĝin ekfebrigis. Tion ĉi nun pripensante, La besto malĝoja ekaŭdis brueton; Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo, Kaj baldaŭ alvenis al bord’ de lageto. Jen ranoj ensaltas en l’ ondojn, jen ranoj En grotojn siajn profundajn reiras. «Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion, Kion al mi mem faras aliaj! Mi ekaperante timigas aliajn; Mi al la ranaro alportas teruron! De kie tiela kuraĝ’ al mi venas? Ĉu povas esti? bestoj min timas! Ĉu do mi estas militfulmulo? Mi vidas—sur tero timul’ ĉiam trovas Timulon ankoraŭ pli ol li timeman.»

X.—La koko kaj la vulpo.

Sur arba branĉo, kiel gardanto, Sidis maljuna koko tre ruza. «Amik’, diris vulpo kun dolĉa voĉeto, Inter ni tute ĉesis milito; Ĉie nun regas paco facila; Mi venas al vi tion anonci. Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu; Mi petas, vi ne prokrastu, Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭ Fari senmanke; vi kun la viaj Povos sentime viajn aferojn Zorgadi: al vi frate ni helpos, Kaj, pro la ĝojo de tia paco, Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos. Dume alflugu ricevi La kison amikan de amo la frata. —Amiko, respondis la koko, nenion Mi povis sciiĝi pli bonan ol tiun Anoncon agrablan de paco komuna, Kaj mia ĝojo estas duobla, Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias. Mi vidas du hundojn, sendube senditajn Por ekanonci tiun sciigon; Ili rapidas kaj tuj ĉi tien Alvenos; mi teren deflugas; ni frate Ĉiuj ekpovos nin interkisi. —Adiaŭ, diris la vulpo, Mi devas multajn bestojn viziti, Ni fojon alian elfestos la pacon.» Tuj rapidege ĝi tra la kampoj Forkuras, tre malkontenta Je sia ruzo senfrukta, Kaj en si mem la koko maljuna Ridas pro ĝia timego; Ĉar estas plezuro trompi trompinton.

XI.—La korvo volanta imiti la aglon.

La birdo Zeŭsa iam ŝafidon Aeren forportis. Ĉi tion vidinte, La korv’ pli malforta, sed tiom manĝema, Tuje ĝin volis imiti. Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaro Kaj ŝafon elektas plej grasan, plej belan El ĉiuj, ŝafon por diofero, Kaj elnutritan por buŝoj diaj. Ĝin rigardante la korv’ ekdiris: «Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris, Sed korp’ via ŝajnas en stato mirinda; Por mi vi estos bona regalo.» Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas; Sed ŝafa la kreitaĵo Pli pezis ol unu fromaĝo, kaj plie Ĝia ŝaflano estis densega Kaj preskaŭ tiel miksita Kiel la barbo de Polifemo. Ĝi tiel detenis la ungojn de l’ korvo, Ke tute ne povis la birdo forflugi. Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝon Kaj donas al knaboj, por sin amuzadi. Ni devas mezuri la nian fortecon: Pereas ŝtelist’ se rabisto fariĝas. La imitado estas trompado: Estas danĝere por tiraneto Se agas li kiel la grandpotenculoj, Kaj kie la vesp’ pasas, restas la kulo.

XII.—La pavo plendanta al Junono

Pav’ al Junono iris por plendi. «Diin’, ĝi diris, ja ne senprave Mi plendas kaj murmuradas. La voĉo, kiun vi al mi donis, Malplaĉas al la tuta naturo, Dum la najtingalo, birdeto senforta, Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte, Kaj de l’ printempo estas ornamo.» Junon’ kolere respondis: «Birdo ĵaluza, kiu silenti Devus, ĉu havas vi rajton Envii voĉon la najtingalan, Vi, kiu portas ĉirkaŭ la kolo La ĉielarkon plej belkoloran, Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiu Malvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnas Butiko de juvelisto? Ĉu estas ia birdo sur tero Pli bone ol vi mem farita por plaĉi. Best’ ĉiu ĉiajn indojn ne havas, Al vi ni donis ecojn diversajn. La unuj grandecon kaj forton ricevas; Falk’ estas malpeza kaj agl’ plenkuraĝa; Korvo utilas por l’ antaŭsignoj; Korniko konigas malbonojn venontajn; Ĉiuj je sia voĉ’ kontentiĝas. Vi ĉesu do plendi, alie je via Plumaro mi vin pune senigos.»

XIII.—La leono kaj la azeno ĉasantaj.

La reĝ’ de l’ bestoj iam intencis Ĉasadi: ĝi festis sian nomtagon. Sed ĉasas leon’ ne paserojn, sed aprojn Fortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn. Por ĝin helpadi ĝi alvenigis L’ azenon voĉo-Stentoran. Ĉi tiun ĝi uzis en lok’ de ĉaskorno. Ĝin do de branĉaĵoj kovritan postene Ĝi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi, Pensante, ke ĉe tia blekego La plej kuraĝegaj forkuros pro timo; Ĉar ili certege ne povos suferi La tondron de ĝia voĉo. L’ aero resonis de bruo terura; Timego ekkaptis l’ arbarajn logantojn, Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalis Ĉiuj sub l’ ungojn de la leono. «Ĉu mi ne faris bonan servadon? Ekkriis l’ azeno, por si mem prenante Tutan la gloron.—Jes, la leono Respondis; ci ja tre kuraĝe blekegis; Se mi ne konus cin mem kaj cian La rason, mi mem tute timiĝus.» L’ azeno, kvankam rajte mokita, Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis; Ĉar kiu do povus suferi azenon Fieran: naturo ne faris ĝin tia.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings