THE ESPERANTIST. VOL. II. (continued 9)
Reading edition
LIMERICK. Estis iatempe fraŭlino Troe bongustamulino; Per spicaj manĝaĵoj Kaj multaj frandaĵoj, Ŝi iĝis internpeklitino. G. D. Lewis.
LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.
Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.
La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.
Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis.
Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato.
La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento!
Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!
Krestomatio.
P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.
P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu.
P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.
P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo.
P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino.
P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin.
P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo.
P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.
Fundamento.
P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.
P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.
Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.
Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:—
Mi deziras, ke li venu.
Estas necese, ke li venu.
Mi petas, ke vi ne faru tion.
Mi timas, ke li venu.
En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?
La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun u-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.
Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga.
Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,— malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron.
La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.
Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruo ne estas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraŭon.
Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D.
Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront—malplaĉis al li.
Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.
Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo—"ordona" kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi malaprobas tion decidite.
Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion "ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos, priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura meĥanikismo, kaj tute malscienca.
BUDHO, LA SEMISTO.
Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).
Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian nutraĵon.
Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis, kaj diris:
"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi ankaŭ havus ion por manĝi!"
Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas."
"Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"
La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."
Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon portanta la frukton de la nemortemeco."
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
"Mi esperas ion diri pri la Pulman’a vagono." Tiun sentencon mi skribis en la lasta fragmento; sed, tiun Pulman’an vagonon priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazo in medias res; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo, kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn. Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.
Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.
Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj, alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos; ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.
Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn. Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron.
"Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika vagonaro.
Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto, supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon.
"La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto." Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto; inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas, kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo; ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.
Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.
Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro; for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro—kuŝiĝi.
Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por ni—dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe grandaj dormĉambroj.
Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi, turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra—sed mi poste parolos pri tio.
El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn—nian antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.
De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena dormĉambro.
Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto (mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom malfacila la agon de senvestiĝo. Tamen kiel vestejo la ĉambreto estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.
Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la korpon de ĉiu preteriranto.
Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo.
"E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang, klank—e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos? e-r-r-r....
Mi malfermas la okulojn kaj—jen Mateno.
Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du vagonaroj.
Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.
Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio okazis? Kio okazis?"
"Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo. La riparigo daŭros eble duonon da horo."
Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la remparaĵon.
Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas la Edenon de Martin Chuzzlewit kaj Mark Tapley) ni okupas nin per la kolektado de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por tiel diri, tute florornamita.
"Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro haltis en plena kamparo.
"Mi nescias," respondis la demandito, "eble—sed li ne daŭrigis la sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:—‘Belega vidaĵo! La vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.’"
Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo. Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute same kiel se ni vidus scenon de teatro.
Kaj jen eniras unu el la aktoroj—la lokomotivo de longa vagonaro. Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas dekstren.
Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la buŝo de drakono.
Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.
Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!
STARU, HOMARO STARU! Originale verkita de Srino Reddet (Sens). La okuloj ĉe la tero Ne plu serĉu la monerojn, Ne disputu, ne militu Pri malmulto, inter fratoj. Kiel Danto per la mano Kaj la voĉo de l’ gvidisto Subtenita supreniris, Tiel marŝu al la supro. Iru tra la fajro, fumo, La glacio, la ŝtonegoj. Ĉiu rondo transirita Via kapo plialtiĝos. Ĝis vi estos alveninta Al la hela radilumo Kie ĉiuj unuiĝos En la paco, scio, amo.
SAVITA DE MORTO.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO VIII.
Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:—
"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."
Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min.
"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?"
"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: ‘Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro....’
"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.
"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.
"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."
"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.
Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.
Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin.
"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.
"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"
"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."
"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.
"Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas.
"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.
"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."
"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."
"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?"
"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.
"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"
"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto."
"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.
"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."
"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."
"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi.
"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."
"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita."
Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj.
ĈAPITRO IX.
Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris.
"Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon.
"Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.
La Fino.
LA SAGO KAJ LA KANTO. Verkita de Longfellow.—Esperantigita de Esperantisto 9639. Mi pafis sagon en l’ aeron Ĝi falis ie sur la teron. Rapida estis la flugado Kaj sekvi povis ne vidado. Mi spiris kanton en l’ aeron Ĝi falis ie sur la teron; Sed kie sin vidanto trovas, La kanto-flugon sekvi povas? Post longa tempo, unu tagon, En kverko trovis mi la sagon; Kaj, ŝategatan kiel oro, La kanton en amika koro.
ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.
25an de Septembro, 1905.
Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.
Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy."
La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.
Provizore ankaŭ Sro Rektoro Boirac kaj Sro Generalo Sebert, laŭ la deziro de Dro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.
Laŭ la peto esprimita ankaŭ de Dro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.
LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.
Dro Zamenhof, Prezidanto.
Sroj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, Vic-prezidantoj.
Sroj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, Sekretarioj.
Modeloj de Adresoj uzotaj: Al Prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato aŭ Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato, Esperantista Centra Oficejo, 51, rue de Clichy, Paris.
L’ INFERO DE DANTO. Unua Kanto.—Tradukita de D. H. Lambert, B.A. Okaze, en mezvoj’ de vivo nia Mi trovis min arbar’ en malbrilanta, Vaginte el vojeto rekta mia. Ho, kiel estas korglaciiganta La penso pri sovaĝa tiu forta Terura loko: pli eltimiganta Ne povus esti la ĉeesto Morta; Sed nur por pruvi kiom da bonaĵoj Mi tie trovis faros mi rakonton. Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵoj De la vojetoj, ĉar—vi mian honton Pardonu—dormemeco de sentaĵoj Delogis min, kaj perdis mi la fonton Inteligentan kune kun la celo. Sed kiam mi al mont’ alproksimiĝis— La fino de la val’ malluma—helo Plenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝis La monto lumigite de la Stelo, Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.
LA LASTA ROZO DE SOMERO. (El T. Moore). Jen floras sola, forlasita La lasta rozo de somero; Dum ĝia ĉarma gefrataro Velkinte, kuŝas jam sur tero. Ne estas ia flor’ parenca, Nek roz-burĝono en proksimo, Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn, Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo. Ili vin ne lasos, tro soleca! Ĉagrene sur trunketo brili; Ĉar la karuloj viaj dormas, Do iru, dormu vi kun ili. Foliojn viajn mi afable Dissemas sur bedeto jena; Vi kuŝu ĉe la senaroma, Malviva kunular’ ĝardena. Mi tiel sekvu, kiam pasos Del’ amikeco flor’ fidela, Kaj el brilanta Ama ringo Elfalos lasta ŝton’ juvela. Ĉar kiam velkis veraj koroj, Sentemaj iris for el rondo, Ho! kiu volus tiam loĝi Solece en malvarma mondo? A. Grabowski.
Back to Vol. II index.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
26. (Vol. II., No. 12.)
Decembro, 1905.
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS.
Page
The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer)177
Song of the Wind (A. Grabowski)178
The Top Hat (Martyn Westcott)178
Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott)179
The Sea (Loti) (translated by E. Privat)180
Reverie (Mdme. Reddet)180
Dialogue on Elision (E. 10549)181
To the W.P.B. (E J. Catt)181
He, She, It and Another (Cynicus)182
Strange Adventure of a Necklace (Dickens) (translated by A. A. Cowan)184
Ethelwald Calms the Sea (translated by G.L.B. and C.F.W.)185
The Old Songs (translated by Clarence Bicknell)186
Esperanto Subjunctive (H. Sentis)186
Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon)187
A Christmas Song (E. 4686)188
Editorial189
Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof) (translated by W. M. Bassett)191
MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195.
THE ... ESPERANTO BLEND.
Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434.
THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow, Scotland.
Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."
LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...
Cigaredo Esperanto
(Speciale Elektita Tabako de Virginio).
Bonvolu skribi por detaloj al:
TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
ESPERANTIST WEEK-ENDS.
A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...
"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.
Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
POŜTMARKOJ.
Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.
STAMPS.
Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King’s heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.
WINCH BROTHERS, COLCHESTER.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. W. H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun samideanoj el la Britaj kolonioj kaj azio.
Fino. C. Oxenford ne plu povos korespondadi letere aŭ poŝtkarte pro okupado kaj aliaj privataj aferoj. Adiaŭ geamikoj!
Sro. Vrtel Francisko, Satzamtstr. 3, Brünn Moravia, Austria. Tuj dankos al ĉiulandaj Esperantistoj (per plej bela ilus. p-k. el lia fama ĉefurbo) kiuj sendos al li belan (se eble koloritan) vidaĵkarton kun vidaĵoj de la maro, urboj, k.t.p., kun gratulo okaze de la venonta novjaro 1906. (Volu ne citi tiun ĉi anoncon sur la p-k.!)
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W.
AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
N.B.
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
26. [Vol. II., No. 12.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.
DECEMBRO, 1905.
LA MUTULO DE KIRKMILLAR.
Norda Legendo.—Verkita de William Officer.
En la paroĥo de Kirkmillar estas tre antikva kastelo. Ĝi nun ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj.
Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin preterpasi post la sunkuŝiĝo.
Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis—tiel diras la legendo—en Kirkmillar masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj, kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio, aŭ biero.
Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj.
"Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la kastelo?"
"Mi imagas ke ĉiu en Kirkmillar kredas tion."
"Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de fantomoj, aŭ en Kirkmillar kastelo, aŭ aliloke."
"Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la kastelon sole je noktmezo."
"Kiom vi vetas?"
"Dek ŝilingojn."
"Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?"
"Preskaŭ la dekunua."
"Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian glason antaŭ foriri."
Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de la kastelo.
"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.
"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la kastelo.
Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la rezultaton.
Post dek minutoj la Kirkmillar preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.
Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis; kaj la botisto levis sian kapon.
Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ signo aludis al sia sperto en la kastelo.
Multe da Kirkmillaranoj eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian tombon.
KANTO PRI L’ VENTO. (El Leo Belmont).—A. Grabowski. Se havus mi forton kaj spiron de l’ vento De l’ viv’ aliiĝus fason’; Mi estus semanto de ama la sento, Ŝiranto de ĉia malbon’. Per polvo friponojn blindigus mi kure, Falegus malver’-bastion’! Mi kverkojn fierajn fleksadus terure, Karesus je roza la kron’. Mi plorus poeton, sur tomb’, kun betulo, Mi vipus la maron sen lac’; Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo, Ke muĝus la nokt’ per minac’. La poplon maljunan al dormo lulante, Ridetus mi kun l’ akaci’; Fluginte sur kampon, sonorus mi kante, Ho! forton de l’ vento al mi!
"LA FUMPOTĈAPELO."
De Martyn Westcott.
Ĉu mi sonĝas?—aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (chimney-pot hat). Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al siaj geavoj—"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"
Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes! la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis Hetherington—bona nomo Angla, kiel vi vidas.
Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la Times de la jaro 1797! La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!
Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta. Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li ion tute novan elpensos. Fine li faris—fumpotĉapelon. Li laboris tute sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.
"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.
"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.
La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian domon, brue ekfermante la pordon!
Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu, la tiea magistrato estis la Lord Mayor,[1] antaŭ kiu Hetherington estis kondukata.
La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda knabo kies nomo estas Thomas Cordwainer, trabatiĝis per la piedoj de la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial, li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ Hetherington volis....
Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj la komizoj deviĝas porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega vetero....
Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!
Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni eklernas iom da higieno—ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon, kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el ni; ni lernadas iom pri arto—kaj ni vidas ke la f——o estas malbela, malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la f——o estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?
PIEDNOTO:
EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO.
Martyn Westcott.
Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto "Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, bridge-kunvenoj, tute same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj, certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...
La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!
Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso. La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla! Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter Assouan, la landlima stacio, por viziti Kartum kiu grandiĝis mirinde sub Brita protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....
Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi. Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar Cook kaj la Anglo-Amerikana kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande, tamen, zorgata de Cook, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.
La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe unu de Dro Wallis Budge verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi modernajn triumfaĵojn de inĝenierado—tiaj kiaj estas la grandega dig-ponto ĉe Assouan antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj ĉe Assiut—kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.
Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80° Fahrenheit eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo—kaj ne atendu somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro–Februaro estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.
LA MARO.
El "Romano de Infano," de Pierre Loti.
Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna Esperantisto."
Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi ĝin unuafoje vidis.
Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis. Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi tutspirite pripensas tiun memoraĵon.
Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la Saintonge marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam (linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta, maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis vojeto.
Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen, armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....
Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la mortigan kapturnon.... Sen ia dubo tio estis ĝi; nek unu minuto da ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado ke ĝi estas tiel, ne, nur teruro; mi rekonis kaj tremadis. Ĝi estis malhelverda, preskaŭ nigra; ĝi ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; ĝi moviĝis kaj ruliĝis ĉie samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.
Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo, longa fendo malplena, flave helpala....
Por tiel rekoni la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?
Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni kondukis en la insulon, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi; konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.
REVADO. Originale verkita de Srino. Reddet (Sens). En flora ĝardeno de l’ revoj Mi iris dum nokto promeni Tra l’ arboj, la freŝaj kreskaĵoj Ĉarmite mi paŝis sen halti. Mi vidis la bluan floreton, La floron kun palaj folioj, Mi prenis lazuran ludilon De la dudekjaraj geknaboj. Mi vidis la floron purpuran, La brilan emblemon de gloro; Mi vidis la floron malhelan Kaŝantan la lumon en koro. Mi vidis poetan la floron Post tiu de l’ blanka edzino: El ĉiuj kolektis garbeton Ĝis blovis, frostega, la vento. Kaj tiam, forkuris rapide Timante ke ĝia flugilo Forportos parfumojn subite. De mia odora rikolto.
DIALOGO PRI ELIZIO.
Originale verkita de Esperantisto 10549.
Kritikisto. Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.
Poeto. Sed vi ne estas poeto.
K. Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne timas mian dispecigemon.
P. La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la vivo-sekcion.
K. Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj en la Fundamenta Krestomatio ŝpareme uzas tranĉilon.
P. Dro Zamenhof mem elizias.
K. Malofte severe. Lia longa poemo "Al la Fratoj" estas preskaŭ tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.
P. Li ankaŭ verkis la kanton "Al la Reĝo."
K. Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.
P. Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?
K. Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto. Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.
P. Tranĉi estas neeviteble.
K. Ne absolute. En "Alaŭdeto" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn nevunditajn.
P. Elizio plibeligas poemon.
K. Pardonu al mi. Vort’ en poem’ ofte similas al soldat’ post batal’, aŭ al kat’ kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil’, kaj al poem’ alie belul’ alvenas mien’ de malsanulej’.
P. Vi do tute malŝatas elizion.
K. Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas operacii kvazaŭ per falĉilo.
P. Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?
K. Preskaŭ la tutan poemaron en Fundamenta Krestomatio, malgraŭ la elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!
P. Ŝajnas al mi ke vi estas prava.
K. Nehakita kanto estas rava.
AL LA KORBO POR FORĴETAĴOJ.
La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena respekto de la Verkistino, E. J. Catt.
Kara Korbo,
Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas donacon.
Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon) kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos—ĉar mi estas verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo de simpatio.
Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn, escepte por doni plezuron unu al la alia.
Legante artikolon "Iom da Muziko" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto.
Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la sekvanton:—
Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M—— ĉeestis multaj parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo—ne tre bone konata. Oni petis ke li kantu.
"Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos aferon—poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!"
"Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn je Dimanĉo! Venu tuj malsupren."
"Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian voĉon!"
Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe ke oni ne plu deziris ke li kantu!
Sed ni lasu tion—
Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ ĉu vi preferas resti malplena?
LI, ŜI, ĜI KAJ ALIA.
Originale verkita de Cynicus.
Li. Mi vidu, jen estas unu, du, tri—kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu ŝi estas? Mi skribos al ŝi.
Ĝi. Estimata Fraŭlino,—Mi estus tre kontenta se vi korespondadus kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p.
Ŝi. Ho! nova korespondanto! Ne malbona—bone elektitan karton—montras bonan guston—kaj—jes, estas bona skribmaniero. Ho jes, mi korespondados kun vi, sinjoro!
Ĝi. Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi sendos tiujn, k.t.p.
Li. Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan guston, kaj—jes—mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon.
Ĝi. Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p.
Ŝi. Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron.
Ĝi. Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p.
Li. Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi intencis respondi al mia anonco.
Ĝi. Kara Fraŭlino,—Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn? Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj. Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna "Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi—k.t.p.
Ŝi. Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi estas inteligenta estaĵo.
Ĝi. Kara Sinjoro,—Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne. Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri hipnotismo? Mi amus—k.t.p.
Li. Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial—mi ne scias—sed, mi amas ŝin.
Ĝi. Karega Amikino,
Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara" al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo, sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi permesas min korespondadi kun vi letere.
Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar jarojn—mi estas—ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton, kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas—k.t.p.
Ŝi. Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi. Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.
Ĝi. Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min "karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.
Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.
Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.
Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn malsaĝaĵojn—malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas! Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke vi estas—ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas—k.t.p.
Li. Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.
Ĝi. Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble diros al vi multe da tio kio ne estas vera—sed mi? Ho, kiel vi min vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas, kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta—k.t.p.
Ŝi. Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.
Li. Neniam respondon! Kial, mi miras.
Ĝi. Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas malvarma, kruelega—Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto; ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p.
Ŝi. Tio ĉi estas amuziga.
Ĝi. Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p.
Li. Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus.
Ĝi. Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p.
(Post semajno).
Ĝi. {
Ho! Mia karulineto...k.t.p. Ho! Mia karulo...k.t.p.
(Post tri tagoj).
Ĝi. {
Ho! Mia amatino...k.t.p. Ho! Mia amato... k.t.p.
(La proksiman tagon).
Ĝi. {
Ho!!......!! k.t.p. Ho!!......!! k.t.p.
(La saman tagon).
Ĝi. {
Ho!!!......!!!! k.t.p. Ho!!!......!!!! k.t.p.
(Post tri monatoj).
Ĝi. {
Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton, Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p.
(Post semajno).
Li. Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol mi—facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi— (Al la Alia) Ni iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos zorgi. Estas tre ĉagrena, sed——
Ĝi. Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis mi...k.t.p.
(En la 30a Junion).
Ŝi (al la Alia). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro vespere.
(En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo).
Li. Ŝi.
} (Renkontante). { !!!
(Post kvin minutoj).
Li. Ŝi.
} (Prezentante la Alia). {
Mia edzino. Mia edzo.
Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte.
Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon.
"Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino.
"Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos ĝin tie."
Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia!
Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon.
(Vera Rakonto) A. Bullock Webster.
AMUZAĴOJ.
El la Hispana.—Tradukitaj de D. H. Lambert, B.A.
Foje la imperiestro Josefo, alveninte al ia urbo neakompanate de siaj korteganoj, estis demandata de la mastrino de la hotelo ĉu li estas unu el la imperiestra sekvantaro. "Ne," respondis la princo. La scivoleco tamen de la bona virino ne kontentiĝis per respondo tiel mallonga. Si serĉis senkulpigon por eniri en lian ĉambron, kaj vidante lin razantan demandis ĉu li havas ian oficon apud la imperiestro. "Jes," rediris la monarĥo, "Kelkafoje mi lin razas!"
Estas kutime ke ĉasantoj interparoladu pri la eksterordinaraj okazoj kiuj sin montras dum ilia speciala pasatempo kaj trograndigu la ecojn de siaj hundoj.
Dum la mallacado de ĉasantaro inter kiu troviĝis Aleksandro Dumas, oni ekparolis laŭvice la ĉiaman temon pri la ĉashundoj. Dumas aŭdis siajn kunulojn rakonti la mirindan intelegentecon vidigitan de tiuj ĉi bestetoj. Kiam sia vico alvenis, li trograndigis ankaŭ la inteligentecon de sia propra hundo. "Ho!" li komenciĝis, "mia hundo posedas supereman lertecon unufoje kiam mi matenmanĝis en la ĝardeno kune kun amiko, Fanoro—kiel mi nomis mian hundon—atendis humile por ke, kiel kutime, mi disĵetu al li la matenmanĝerojn. Sed, vidinte ke mi ne memoras lin, li forkuris al la fino de la ĝardeno, kaj venis returnen al mi, alportante en la buŝo branĉeton da la floro nomita Ne-min-forgesu!"
Notario prenis la veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo, kaj la veturigisto demandis al li dekkvar pesetojn.
"Ĉu vi volas certigi ĵure la koston de tiu ĉi vojiro?"
"Volonte, sinjoro."
La notario tiam eltirinte el sia poŝo kaj stariginte sur la tablo krucifikson lin igis ĵuri kaj donis al li ses pesetojn rimarkante ke li mem detenas la restaĵon kiel leĝan pagon pro la ago de la ĵurpropono!
Reĝido volante fari ŝercon cencerne unu el siaj korteguloj, kiun li estis utiliginta diversamaniere kiel ambasadoron, diris al li ke li similas strigon. "Mi ne scias, Via Moŝto, kion mi similas," li rediris, "tio kion mi scias estas ke multajn fojojn mi estas havinta la honoron prezenti Vian Reĝan Moŝton!"
Ia sinjoro vespermanĝante en hotelo demandis al persono je sia flanko ke li bonvolu pasigi la mustardon.
"Ĉu vi kredas ke mi estas servisto?"
"Ho, ne, sinjoro," rediris la alia, "mi supozis ke vi estas sinjoro!"
STRANGA AVENTURO DE ĈIRKAŬKOLO.
Tradukita el Dickens de A. A. Cowan.
"Nu, Bob," diris Hopkins je apenaŭ rimarkebla ekrigardo je la atenta vizaĝo de Sro Pickwick, "estis stranga malfeliĉo la lastan nokton. Infano enkondukiĝis, kiu estis glutinta ĉirkaŭkolon."
"Glutinta kion, sinjoro?" interrompis Sro Pickwick.
"Ĉirkaŭkolon," respondis Jack Hopkins. "Ne la tuton samtempe, vi scias, tio estus tro multa—vi ne povus gluti tion, sed la infano povis—he! Sro Pickwick, ha! ha!" Sro Hopkins ŝajnis multe kontentiga je sia plaĉaĵo; kaj daŭradis, "Ne, estas tiamaniere. La gepatroj de la infano estis malriĉaj personoj kiuj loĝis en korto. La plejaĝa fratino de la infano aĉetis ĉirkaŭkolon, ordinara ĉirkaŭkolo farita el grandaj nigraj lignaj globetoj. La infano, kiu amis la ludilojn, prenis la ĉirkaŭkolon, kaŝis ĝin, ludis kun ĝi, tranĉis la ŝnureton, kaj glutis globeton. La infano pensis ke estis granda ŝercado, revenis la tagon plej proksiman, kaj glutis alian globeton."
"Benu mian koron," diris Sro Pickwick, "kia terurega afero! Mi petas por senkulpigo, sinjoro. Daŭrigu."
"La plej proksiman tagon, la infano glutis du globetojn; la tagon post tiu, li regalis sin je tri, k.t.p., ĝis dum unu semajno, li estis fininta la ĉirkaŭkolon, konsistanta el dudekkvin globetojn. La fratino, kiu estis diligenta knabino, kaj malofte aĉetis ian ornamaĵon por si, ploregis pro la perdo de la ĉirkaŭkolo; serĉis ĉie por ĝi; sed, mi ne bezonas diri, ke ŝi ne trovis ĝin. Post malmultaj tagoj, la familio estis je tagmanĝo—bakita ŝultro de ŝafo kun terpomoj sub ĝi—la infano kiu ne malsatis ludis ĉirkaŭ la ĉambro, kiam subite terurega bruo aŭdiĝis, tiel kiel malgranda, hajlventego. ‘Ne faru tion, mia knabo,’ diris la patro. ‘Mi faras nenion,’ diris la infano. ‘Nu, ne faru ĝin ree,’ diris la patro. Estis mallonga silento, kaj tiam la bruo rekomencis pli laŭta ol antaŭe. ‘Se vi ne atentas tion, kion mi diras,’ diris la patro, ‘vi trovos vin lite post tre mallonga tempo, mia knabo.’ Li skuis la infanon por igi ke li obeu, kaj tiaj kraketoj sekvis kiajn neniu antaŭe aŭdis. ‘Nu! estas en la infano!’ diris la patro, ‘li havas la krupon en la malprava loko!’ ‘Ne, mi ne havas ĝin,’ diris la infano, ekploranta, ‘estas la ĉirkaŭkolo, mi glutis ĝin, patro.’ La patro ekkaptis la infanon, kaj kuris kun li al la malsanulejo; la globetoj en la stomako de la knabo, kraketantaj la tutan vojon pro la ekskuado, kaj la homoj rigardantaj supre en la aero kaj malsupre en la keloj, por vidi de kie la nekutima sono venis. Li estas en la malsanulejo nune," diris Jack Hopkins, "kaj li faris tian teruregan bruon kiam li marŝis ke oni devis envolvi lin en la vesto de observisto, por ke li ne veku la malsanulojn!"
"Tiu estas la plej eksterordinara afero, kiun mi estas ja aŭdinta," diris Sro Pickwick je akcentega bato sur la tablo.
"Ho, tio estas nenio," diris Jack Hopkins, "ĉu estas, Bob?"
"Ne certe," respondis Sro Bob Sawyer.
"Tre strangaj aferoj okazas je nia profesio, mi povas certigi vin, sinjoro," diris Hopkins.
"Tiel mi inkliniĝas imagi," respondis Sro Pickwick.
ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON.
Tradukita el Angla-Saksona originalo, de G.L.B. kaj C.F.W.
Mi kun du aliaj fratoj venis Farnon la insulon. Intencis mi paroladi kun la honorinda patro Ethelwald. Poste ke mi kun la lia parolado estis konsolita kaj la lia benado estis al mi donita, kaj tiam kiam ni domon revenintaj jam estis sur la alta maro, subite disŝiriĝis la paco de la ĉielo kio estis reginta je la tempo kiam ni enŝipiĝis kaj tiel grava vetero ekalvenis kaj tiel furioza urago ekfalis ke ni nek kun velo nek kun remado povis eĉ iometete progresadi, kaj ni nepre nenio atendis krom la morto mem. Dume ke ni do tie plej longe kun la vento kaj la maro tute vane laboradis kaj bataladis, rigardis ni tiam malantaŭe por vidi se estus eble ke ni ree tentu atingi la insulon el kiu ni estis elvenintaj. Sed kien ajn ni nin turnis la sama urago nin renkontis, nin ĉirkaŭstaris, nin ĉirkaŭringis ĉiaparte kaj nenia espero de saviĝo jam restis al ni.
Post longe ni niajn okulojn suprenlevigis kaj ekvidis ni sur Farno la insulo, la al Dio karan patron Ethelwald’on elirantan el la lia sekreta loĝejo, volantan havigi al ni sukcesan kuradon, por vidi tion kio estis okazinta je ni; ĉar li estis aŭdanta la bruadon de la ventego kaj de la muĝanta maro. Kaj li, nin vidanta alportitajn en danĝeron kaj tiamaniere laborantajn, la genuojn fleksadis al Dio, Patro de Nia Sinjoro kaj Savisto Ĥristo, preĝanta pro la nia saviĝo kaj vivo. Kaj kiam li tian preĝon finigis, la superfluantajn akvojn li retrankviligis, kaj la ventegon redefaligis, ĝis ke nepre la furiozeco de la ventego foriĝis kaj favorantaj ventoj nin kondukis sur plej trankvila maro al la bordo. Kiam do ni trafis la bordon, kaj la nian ŝipon ankaŭ el la ondoj forportis, samminute vento egale forta kiel antaŭe revenis, kvazaŭ ĝi dum tiu mallonga tempeto pro ni estis trankviligita, kaj dum la tuta tago plej forte kaj furioze blovegis, tiel kiel oni verŝajne devus ekkredi ke la mallonga periodeto de trankvileco, kiu tiatempe okazis, nin estis aldonita de la Ĉielo, por favori tiun serviston de Dio, pro nia saviĝo preĝantan.
Note.—La Angla-Saksona teksto el kiu la jena historieto estas eltirita, presiĝis en la de Sinjoro Alfred Cook (Yale’a Profesoro) verkita libro nomita Unua Libro de Antikva Angla; plej interesplena kaj grava libreto por tiuj kiuj sin interesas pri la komencaĵoj de la hodiaŭa Angla Lingvo. La nunaj tradukistoj penadis konservi la stilon de la originala teksto.
MALNOVAJ KANTOJ. Tradukita de Clarence Bicknell. Ne povas mi malnovajn kantojn Rekanti kiel foje; La kor’, la voĉo al mi mankus, Mi plorus tro malĝoje. En tiuj kantoj mia koro Pasintajn tempojn trovas; Rekanti ilin, aŭ rerevi La revojn mi ne povas. Ne povas mi rekanti ilin, Kaj la malĝojajn ĉarmojn; Iliaj melodioj vekus El dorm’ malnovajn larmojn: Kvankam mi ne forgesas ilin, Malĝojajn kaj dolĉegajn, Mi tamen ne rekanti povas La kantojn tro karegajn. Ne, mi ne povas! la vidaĵoj Revenas pri la horoj De oraj revoj forflugintaj, Pri jaroj de doloroj; Sed, per rompitaj teraj ĉenoj, L’ anim’, en libereco, Rekantos eble tiujn kantojn, Kaj dum la eterneco.
LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.
La artikolo de Dro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu") en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de Dro Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon.
"Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu."
"La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas specigistojn."
"Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki, ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron."
Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste rimarkigis Dro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco de ordono aŭ deziro.
Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu modo estas tute senutila.
Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas al miaj lernantoj la uzadon de la modoj.
La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon.
La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata. Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso):
"Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn."
"Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo mi volus vin vidi."
"Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo, kiel feliĉa mi estus!"
La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis ekzemplojn pli supre.
Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon, t.e., mallongigi la frazojn.
Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj arbitraj neklaraj kaj senutilaj.
(Profesoro) H. Sentis (Grenoble).
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
Mi verkis por tiu ĉi monato kelkajn detalojn pri vizito kiun ni faris al la bonekonata Kavernego Grandega de Kentucky.
Tra la Kavernego trafluas subteran riveron en kiu troviĝas du specoj da fiŝoj. Unu speco havas okulojn sed ne povas vidi; la alia speco (kiu eble enloĝadas la Kavernegon kelkajn centojn aŭ milojn da jaroj pli longe) tute ne havas okulojn.
Kaj nun mi petas, ke la leganto imagu kvardek personojn, el kiuj ĉiu portas lampon, postsekvante en la kavernego maljunan nigrulon kiun oni nomas "Onklo Nikoĉjo."
En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo."
Ni aŭdas solenan tik, tak, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da miljaroj faladas tiu guto da akvo!
Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek futojn da profundeco. Sed de Bourne’s Dome (la kupolo de Bourne), ni ne vidis la fundon.
Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega, teruriga, mistera, fantazia!
Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo. Vere tiu brako savis min de subita morto!
Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj sidiĝas.
Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin lasante en vera mallumego.
Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.
Subite—"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi vidas—kion?
Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.
Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn. Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.
Sed, kio? Kio okazas?
La nubego revenas malantaŭen!
Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?
Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn.
Ni realvenas la feran Pordegon.
Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego.
Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro.
(Fino).
KRISTNASKA KANTETO. Originale verkita de Esperantisto 4686. Jen Kristnasko alveninta, De la tuta mond’ benita, Ĉar naskiĝis Filo Dia Kiu estas Frato nia. La paŝtistoj kiuj aŭdis La sciigon Dion laŭdis, Tiam en la groton venas Kiu l’ infaneton tenas. Kaj el malproksima lando Lin vojaĝis reĝa bando, Oron, mirhon donacante, Dian Filon rekonante. Do la tuta mondo iru Kaj ĉe la manĝujo miru: Kun Mario la genuo Fleksu antaŭ Li, Jesuo. Kantu per ĝojega krio Pri Jesuo kaj Mario; Ŝi patrino sen makulo, Li la sola Nepekulo. Kantu ĉia homa koro "Estu al Jesu’ honoro, Kaj alvenu en la teron Pacon, la homaresperon." Sed ne sole kantu—agu— Nun al la fratar’ elpagu; La infanojn, malsanulojn Amu, kaj la mizerulojn.
DUOBLA AKROSTIKO. Verkita de Clarence Bicknell. SOLVO. 1. BAZARO estas l’ elspezejo.1. Por la EDZINO plezurejo. 2. ISLANDO la insul’; persikoj2. Ne kreskas tie, sed SALIKO. 3. CIGARO pliplaĉas ol pilolo,3. En min pafata el PISTOLO. 4. INSEKTOJ ofte enuigas.4. EKSKURSON ili malbonigas. 5. KRISTAL’ da neĝo je l’ mateno5. Briladas kiel la RUBENO. 6. LIKVORO homon malsanigas.6. ABSINTO ofte lin mortigas. 7. ELEKTRO estas lumigilo.7. NEBULO fantomdistililo. 8. Kun la TORNISTRO eleganta8. TURISTO marŝas eĉ kantanta. 9. L’ ORGANO estas preĝamiko.9. L’ ORKESTRO la opermuziko. Per BICIKLETO mi fremdulajn landojn vidas, Sed ESPERANTO min al homaj koroj gvidas.
Estimataj Kunverkintoj & Legantoj,
La jaro 1905 finiĝas, kaj mi uzas la okazon por sendi la bonvenan antikvan bondeziron pro ĜOJA KRISTNASKO & FELIĈA NOV-JARO.
Neniam nia lingvo ĝuis jaron tiel prosperan, kiel la nuna, kaj ekzistas ĉiu signo ke la progreso daŭros. Legantoj estas pli multenombraj, kaj ili nature atendas, ke la naciaj kaj internaciaj gazetoj laŭe pligrandiĝu.
La Enhav-nomaro de nia lasta dozeno da numeroj montras, ke niaj multaj kleraj verkintoj donis materialon por plej interesa serio, kaj ni esperas, ke Esperantistoj legos niajn du volumojn kun plezuro kaj profito je la estontaj jaroj.
Gazeto kies enhavo estas literatura pli ol kronika, havas ĉiaman intereson, kaj ni do rigardas la volumon, kiel notinda aldono al la Esperanta Biblioteko.
La redaktado kaj direktado de internacia organo estas laboriga entrepreno, postulante pli da tempo ol mia ĉiutaga okupado permesas por la kreskantaj bezonoj de tiu ĉi gazeto. Ni do devis fari novajn planojn por la estonteco.
De nun la British Esperantist, kun sia kroniko kaj naciaj artikoloj, kaj nia malnova The Esperantist aperos sub unu kaj la sama kovrilo.
La presliteroj kaj ĝenerala formato estos samformaj kun tiuj de la du volumoj de The Esperantist, la nombro da paĝoj estos pligrandigata de dekses ĝis dudek, la jara abonpago restanta la sama 3s. (4 frankoj) afrankite.
La Esperantistoj do ricevos pli dikan gazeton pro la sama malgranda abonpago.
Mi do fidas, ke la amikoj kies skribaĵoj riĉigas niajn presitajn numerojn, afable daŭrigos sian helpon, kaj, per internacie verkitaj artikoloj, varbos multopajn abonojn kaj reklamojn, kaj tiel ebligos ke la Esperanta Gazeto de Granda kaj Pli Granda Britujo okupu sian konvenan lokon en Esperantujo.
La numero de la nuna monato do estas la lasta eldonata sub mia sola direktado; de nun mi estos nur membro de la Redaktora Komitato de la unuigitaj gazetoj.
Je tiu ĉi okazo mi volas danki kore, korege la multajn amikojn, kiuj tiel neatendite sukcesigis miajn penadojn, kaj kiuj igis tiel plezurdona mian pro-Esperantan klopodadon.
Senŝancele mi konstatas, ke pli sindona, simpatia kaj helpema legantaro estus malfacilege trovebla.
The Esperantist, la unua Angla Esperanta Gazeto, donas indikilon de Brita progreso, kaj, monato post monato, sukcesis atingi tre altan lokon inter siaj samtempaj ĵurnaloj. Eble la ĝustatempeco de ĝia eldoniĝo, kaj allogeco de ĝia formo helpis multe je la trafo ĉe tiu ĉi kontentiga rezultato; sed estas ĉefe pro la entuziasmo de la ĉiam plimultiĝanta aro da Angle-parolantaj samideanoj.
Dudekses monatoj povas esti mallonga porcio el la homa, se ne gazeta, vivo; tamen, por mi, tiu ĉi epoko ja estas estinta okupata. Centoj da novaj amikoj el multaj nacioj estas trovintaj loĝejon en la koro, kaj miloj da plezuraj memoroj gravuriĝis ĉe la memoro.
Sur nia unua numero ni esprimis nian intencon ne presigi politikajn aŭ religiajn aferojn. Ni fidas, ke la sekvo de tiu ĉi propono kontentigis. Tamen, laŭ la pli ĝenerala alprenado de Esperanto, ni devas atendi la eldoniĝon de specialaj organoj pritraktantaj temojn plej necesegajn al la homa progresado.
Jam ni plezure vidas la aperon de tiaj gazetoj, kiaj Katolika Espero & Espero Pacifista.
Tamen estas multe dubinde ĉu ankoraŭ venis la tempo por la naskiĝo de Politika revuo en Esperanto.
Ĉi tie, en Anglujo, ni nune aŭdadas multe pri inter-kolonia politiko, kaj ŝajnas al ni, ke estas nur unu sola prava politiko por Esperantujo—inter-samideaneco.
Se ĉiuj Esperantistoj unuigos kaj aĉetos la komercaĵojn de Esperantistoj, ni baldaŭ havos fundamenton fortikan kaj larĝan, kapabla porti konstruaĵon, havu ĝi kiom ajn da alteco. Ne estas necese longe serĉi la okazojn. Sur la The Esperantist oni jam altiris la atenton al multaj komercaj fakoj. Ekzemple: Ni sendu niajn 2 aŭ 3 frankojn al Bulgarujo por la vera Roz-esenco; aŭ al Glasgow por la bonaj viskio kaj cigaredoj bezonataj por niaj Kristnaskaj regaloj; por Esperantaj ĉemizoj por varmigi nin; por kukaĵoj surhavantaj Esperantajn devizojn por doni al niaj amikoj.
Tiuj ĉi kaj senfina aro da aliaj necesaĵoj povos uziĝi por antaŭenirigi la Aferon.
Ĉi tiu estas taŭga konkludo por la unua parto de la vivado de la The Esperantist, kaj la gazetoj, sub sia nova kaj pligrandigata formo, trovu la plifortigon, kiu nature rezultos post ĝia alpreno.
Kvankam mi ne plu povas sendi ĉiumonatajn salutojn per gazeto kiu, de komenciĝo ĝis fino estis por mi granda fontego da plezuro kaj (ho, ne rakontu ĝin en Gath) ankaŭ de fiereco, mi tamen esperas, ke ĉiuj Esperantaj amikoj konservos afablajn pensojn pri sia entuziasma samideano kaj kunlaboranto,
H. Bolingbroke Mudie.
Esteemed Collaborators and Readers,
The year 1905 is drawing to a close, and I take the opportunity of sending the good old wish for A Merry Christmas and A Happy New Year.
Never has our language enjoyed a year so prosperous as the present, and there is every indication that progress will be maintained. Readers are more numerous, and they naturally expect the national and international gazettes to become enlarged accordingly.
The Index of our last twelve numbers shows that our many talented writers have provided material for a most interesting series, and we hope that Esperantists will read our two volumes with pleasure and profit in the years to come.
A magazine, the contents of which are literary rather than newsy, has a permanent interest, and we therefore regard the volume as a noteworthy addition to the Esperantic Library.
The editing and management of an international magazine is an onerous undertaking, involving more time than my present daily occupation will allow for the growing needs of this gazette. We have, therefore, had to make new arrangements for the future.
Henceforth the two British magazines will join forces. The British Esperantist, with its chronicle and national articles, and our old The Esperantist will appear under one and the same cover.
The type and general form will be uniform with the two volumes of The Esperantist, the number of pages will be increased from sixteen to twenty, while the annual subscription will remain the same, 3s. (4 francs), post free.
Esperantists will thus get an enlarged gazette for the same small subscription.
I, therefore, trust that the friends whose writings enrich our past numbers will kindly continue their aid, and, by internationally-written articles, will secure manifold subscriptions and advertisements, and so will enable the Esperanto Gazette of Great and Greater Britain to occupy its proper place in Esperantoland.
The present month’s issue is, therefore, the last one produced under my sole care. Henceforth I am merely a member of the Editorial Committee of the united gazettes.
On this occasion I wish to thank heartily, most heartily, the many friends who have in so unexpected a manner made my efforts successful, and have rendered pro-Esperanto work so pleasant.
I unhesitatingly affirm that more devoted, sympathetic, and helpful readers would be difficult to find.
The Esperantist, the first English Esperanto journal, affords an index of British progress, and month by month has succeeded in attaining a very high place among its contemporaries. Maybe the punctuality of its publication and attractiveness of its form have helped considerably in achieving this gratifying result; but the fact is in the main due to the enthusiasm of the ever-increasing band of English-speaking adherents.
Twenty-six months may be a short time in the life of a man, if not of a journal, yet, for me, this period has indeed been a crowded one. Hundreds of new friends of many nationalities have found place in the heart, and thousands of pleasant memories have become engraved on the memory.
In our first number we expressed our intention of not including political and religious matters. We trust that the adherence to this policy has given satisfaction. Nevertheless, as Esperanto becomes more generally adopted, we must expect the appearance of special organs treating of the subjects most vital to human progress.
Already we are glad to note the appearance of such periodicals as Espero Katolika and Espero Pacifista.
But it is a much doubted point whether the time is yet ripe for the birth of a political review in Esperanto.
Here, in England, we are at present hearing much of an inter-colonial policy, and it seems to us that there is only one sound policy for Esperantoland—an inter-Esperantist policy.
If all Esperantists will unite in purchasing the commercial products of Esperantists, we shall soon have a sound and broad foundation capable of bearing the weight of a structure, be it never so lofty. Opportunities are not far to seek. In The Esperantist attention has already been directed to many branches of commerce. Thus, for example, let us send our 2 or 3 francs to Bulgaria for the real attar of roses; or to Glasgow, for the good whiskey and cigarettes needed for Christmas cheer; for Esperanto shirts to keep us warm; for cakes bearing Esperanto mottoes to offer to our friends.
These and an endless supply of other necessaries can be used to help forward the Cause.
This suggestion forms a fitting close to the first part of The Esperantist’s career, and may the gazettes, in their new and enlarged form, experience the stimulus which would naturally result from its adoption.
Although no longer able to send greetings every month by a gazette which, from start to finish, has been to me a source of great pleasure, and (oh, tell it not in Gath) of pride also, I yet hope all Esperanto friends will retain kind thoughts of their enthusiastic fellow-thinker and fellow-worker,
H. Bolingbroke Mudie.
PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO. Himno de Dro Zamenhof. Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero, Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro; Silentas nun ĉiu disput’ religia Kaj reĝas nur kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun filoj de l’ tuta homaro Ĉe Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat’ fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l’ granda homaro! Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l’ homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l’ mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero. N.B.—Muziko por tiu ĉi poemo baldaŭ eldoniĝos. ESPERANTO HYMN OF PEACE. Translated by W. M. Bassett. O Thou mighty spirit in mystery shrouded, Whose hand is controlling and guiding, O fountain of truth and of love never clouded, And life-source for ever abiding, How varied our notions concerning Thy being! But sense of Thy presence brooks no disagreeing; And therefore we come, O Creator, before Thee, This day and adore Thee. To Thee we come not with the creed of a nation, Or zeal for inconstant opinion; All discord abandoned and vain disputation The faith of the heart has dominion; Suffices this faith ever just and impartial, Whose weapon is truth—not an implement martial: Before Thee we children of men take our station, In deep adoration. All men in the beauty of grace Thou didst fashion, But hate parted one from another, And nation arose against nation in passion, And brother took arms against brother. O Thou the unknown and the mighty and holy, Regard with compassion the prayer of the lowly, Grant peace to humanity’s children and bless them— Let war not distress them. We called Heav’n to witness the promise recorded, To make human friendship our mission, And O Thou most High if Thy help be afforded, Success will attend our ambition. Thy blessing command to inspire and assist us, Thy aid that when forces of evil resist us, However determined they will not dismay us,— Thou, Thou wilt repay us. The fair flag of Hope waves in glory and splendour, Of beauty and goodness the token; The great unseen Power of the world, our defender, Will honour the word he has spoken. The walls of partition that long have divided The peoples—by error and folly misguided— Shall fall; and Love’s empire grow greater and greater From pole to equator. Note.—Music to the above will appear shortly.