THE ESPERANTIST. VOL. II. (continued 5)
Reading edition
Tiun ĉi ili faris.
Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la Eterna Korparadizo.
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis.
Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis superakvego.
Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la ĝardenojn?
Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.
Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra gastemeco) estas senlimaj.
Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj—ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro.
Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de Croquet kaj Snake (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas la nun. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:—
La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu Vi,—kion vi trovas.
Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas Surprise Parties (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:—
Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu Surprise Party, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj.
Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion ne faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia Baby (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon.
Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun pezon de amo.
Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon.
Instruisto demandis de sia klaso:—"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita.
"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:—"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?"
Jen kion diris al mi juna Amerikano:—"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon."
Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano.
Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?"
"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, tre malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G——. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin tuj."
"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G—— sed mi vin ne memoras."
"Sed, sed,—vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
"Vi diris, vi diris: ‘For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.’ Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis vin tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus min." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj.
Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo.
MIKSAĴO.
Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:—
La Norda Stelo, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo.
Esperanto, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905.
Union Internationale, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo.
Do you know Esperanto? utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
La langue internationale, peut-elle être le latin? (eltirita el L’Esperantiste) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
L’Esperanto, langue internationale auxiliaire, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium.
Esperanta Svensk Ordbok (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains, de Dro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l’École de Medicine, Paris. 23 pp.
La langue internationale auxiliaire, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
La kolorigisto aer-veturanto, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp.
Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, Esperanto, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso.
Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, Sro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en Sro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton—honoron pro kiu ni kore dankas lin.
La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos Dro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado.
Sro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al Dro Zamenhof.
La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro.
Sro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. Sro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon.
Sro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:—
Grava Alvoko.—La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de Dro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke Dro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.—Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero.
Kunvenoj.—La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.—La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.—La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.—Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.—Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni.
Ekspozicio.—Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al Sro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
Aliĝoj.—Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi.
Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "Sro Michaux, advokato—Boulogne-sur-Mer (France)."
P.S.—Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!
DONI AŬ NE DONI!
E.W.
Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere.
Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.
La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."
Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?"
Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.
De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn.
En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."
Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."
"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas."
"Fraŭlino, neniam mi ne faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!"
Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis.
Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon.
Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena.
Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo.
Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon.
La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo."
Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.
Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel saĝaj kaj sindonemaj!"
Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: Kion vi atendas de porko, se ne blekon, kio signifas: Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsaĝecon.
MEMOROJ PRI IRLANDO.
Originale verkita de Florence A. Meigh.
Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis Kial? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "Neceseco estas la patrino de elpenso" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon.
Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn benadojn por plenigi malgrandan libron.
Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B—?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15½ mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X—," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!!
Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.
FREMDULO EN FREMDALANDO. De C. W. T. Reeve. (Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de Sro Reeve). Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono; Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon. Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege. Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante Ke la bopatrin’ estonta, Estas eble ne venonta, Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj’-esprimojn li elŝutas: Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn! Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn. Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti. Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj? Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo! Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land’ kaj dum vojaĝo. Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko. Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis, Kiun aminduma Hindo, Diras al kort’ danculino: Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj; Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj. Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho. Traduko: Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis Aŭ al mond’ apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos. (Ĥoro de Sro Parsons). Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo, Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas. Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide, Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas: Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ; L’ koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ. La proŝen fua, si vu vule, j’ve vu prete ma burs E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs! (Sro Legoffre, du Havre). Pri belega Italujo Poste mia kor’ sopiris, Fama land’ de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi. Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro Amata Celestina, vjen! al mare a peskar; La luna alta e in ĉjel; perke in tera star? La barka mia vita e; la rete e amor, Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor. (Clarence Bicknell, Bordighera). Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon, Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno; Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj. Sed mi tie gaj’ vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante: Vívan tóros i toréros, Sol i alegría! Ole por las morenítas D’ esta kompaníja! Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,— Mi pobre korasón está Róto i deséĉo! (Norman Maclean, Aguilas).
LA ORA HORO (ELFED). Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans. Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd! Nid hafddydd goreu’r ddaear All fagu awr mor hawddgar. Daw’n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd. Bu’r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden. Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd Cyffyrddodd gwaed a’i gwenfron A daeth yn nes at ddynion. Ar ganol dyddiau trymaidd Mae’n d’od—yr awr nefolaidd. Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo! La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon! Ĝi venas blank’ el l’ eterno Kaj flugas tra mizero nia La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo Super la montet’ da Amo Kaj ripozis sur la Kruco. Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis. Meze de malĝoja tago Venas—la ĉiela horo. Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto. Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio. La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio. Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem. Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen meriti ĝin. La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero. Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj. Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.
KRESPO[1] PUNTA.
(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").
Tradukita A. Vuillaume (Stenay).
Materialo.
Tri ovoj.
Sama pezo da sukero.
Sama pezo da tritika faruno.
Sama pezo da freŝa butero.
Da lakto sufiĉa kvanto.
Metodo.
Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.
Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin en ladan keston.
PIEDNOTO:
SAĜA HUNDO!
Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.
Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! Katoj!"
La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis seĝegon.
Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia mastro sidis seĝegon.
Irinte al la fenestro li bojis laŭte.
La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la seĝegon.
F. E. Bearne (8225).
LA SINAPSEMERO. El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold. Versigita de A. Motteau. ... Kaj kiam ili trafis riverbordon, Klinante sin, per manlevad’ salutis Virino juna, dolĉokula; plore Ŝi diris al la Majstro:—Ĉefsinjoro, En figarbejo loĝas mi, kaj nutris Fileton mian; lude, tra florejo Kuranta li eltrovis serpenteton; Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis La buŝon kaj forklangon de l’ rampaĵo. Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis, Nek kial liaj lipoj lasis mamon. —"Li veneniĝis!" al mi diris iu; Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos." La karan idon mi ne volas perdi; Mi petis do el ili kuracilon Por lumredoni al okuloj liaj; Ĉar estas tre malgranda la kismarko, Kaj serpenteto povus nek malami, Nek suferigi mian etan filon! Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo; Sur la monteton nun li ĵus alvenis. Demandu al la flavrobvesta viro Ĉu kuracil’ ekzistas por malsano De via filo." Tial mi tremanta Tuj venis al vi, diefrunta Majstro, Kaj plore malteginta la vizaĝon De l’ kara infaneto, mi vin petis Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro, Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis Kaj ame palpis la idetajn vangojn; Sed lin vi revualis kaj tuj diris: "Jes, fratineto, estas io taŭga Por resanigi vin kaj vian idon, Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni. Mi petas, trovu da sinapo nigra Nur eron, sed ne ĝin akceptu El domo kie patro aŭ patrino, Infano aŭ servisto iam mortis. Bonege estos se tielan grenon Vi povos trovi." Tiel vi parolis, Ho, Ĉefsinjoro! Diris nun la Majstro Kompate: "Jes, precize miajn vortojn Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami! Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?" Mi iris, Majstro, kun l’ infan’ malvarma, Al brusto lin premante, mi petegis En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo, Kaj tra la urbo:—"Al mi ĉu bonvole Vi donos eron da sinapo nigra?" Kaj kiu tion havis al mi donis, (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj). Sed kiam mi demandis ĉu en domo De tiaj geamikoj iu mortis, Aŭ patro aŭ patrin’, infan’, servisto? Tuj ili diris:—"Ho, fratino kara! Demando via tute stranga ŝajnas: Mortintoj tre superas la vivantoj!" Dolore do mi tuj redonis eron, Por aliloken iri. Sed mi aŭdis: "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon; Jen estas ero, sed la mastro mortis; Jen estas semo, sed semisto mortis Dum l’ intertemp’ de pluvoj al rikolto." Nenian domon trovis mi grenhavan En kiu, Majstro, jam neniu mortis. La senridetan idon malvarmegan Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis, Por veni ree al vi piedkisi, Kaj peti por sinapa sem’ sen morto: Sed mi tre timas ke l’ infano mia Hieraŭ mortis, kiel iu diris. Fratino mia, diris nun la Majstro, Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon, Balzamon laŭan, kaj gravegan scion. Mortinta jam sur via brust’ hieraŭ Ripozis via ido. Karulino, Vi scias nun ke la homar’ tutmonda Kortuŝe vian perdon vere ploras: Dolor’ de ĉiuj malgrandigu via! Ho ve! volonte mi la sangon mian Elverŝus por haltigi viajn larmojn, Se povus tio de l’ malbeno homa La kaŭzon trovi. Kial amo sankta Fariĝas agonio? Kial milionojn Da homoj, tra la floroj, oni trenas Al oferado sanga, kiel brutojn? La knabon enterigu—dum mi serĉas.
LA FRATOJ DE BIRCHINGTON’.
(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).
Originale verkita de Sydney H. Emptage.
De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj—kiujn oni nomas "Reculvers’"—estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154). Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la rakontanto—unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo—due, ke konstruis ilin la "Fratoj de Birchington’," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.
Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de Birchington’, saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa homo—laŭ sia idealo—oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de Birchington’." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo—ekstere, tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo—kaj el tiu simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo—"Ho jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.
Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la flamskribita nomo de "R—— de Birchington’" grandegan nombron da pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:—
"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"
La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis malaperinta.
Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la ĉefabaton en la kamparo mortinta.
Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian perdon.
Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.
La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:
"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"
Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."
Sankt’ Thomas’ alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, kaj fine rimarkis:
"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."
Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la brakon kaj dirante:—
"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi mian fraton, Rikardon."
Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis—ne pro kolero—ĉar la Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt’ Thomas’ eĉ ne paliĝis.
"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."
Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li tamen respondis kun respekto.
"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon jen aperas la nomo—"R—— de Birchington’, kavaliro, loĝanto en Reculvers." Nu, li estis Rikardo—aŭ R—— de Birchington’, li loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la kolekton da pekoj."
Sankt’ Thomas’ sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis la Diablon, samtempe kriante:—
"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li estas malbonulo kiel vi—sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"
Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:—
"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."
"Rapidu!" interrompis S. Thomas’. "Aŭ mi batos vin denove."
Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore dankegis Sankt’ Thomas’on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li ekdiris:—
"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia dua malapero.
Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt’ Thomas’ hokis lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.
"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."
"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."
"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas’. "Ĉar vi mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."
Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.
De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La Dunaskitojn."
Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike elstaradis la frataj turoj, kaj—al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas la legendon—sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la "Fratoj de Birchington’."
LA PATRUJO DE LA ROZESENCO.
Ilarion Raytcheff (Burgas).
En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj roz-valoj.
La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.
Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, Francujo 1,870, kaj alien 22.
Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.
Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de nia patrujo.
Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.
Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.
Avizo de la Redaktoro.—Mi ricevis de Sro Raytcheff, kiu estas la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.
H.B.M.
MIA LIBERTEMPO.
La Redaktoro.
En kupeon, se plaĉos!
Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.
Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn Srojn Ducros (patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj estas Dro Fruictier kaj Sro Lengyel Pal estas ja internacia oficejo. Sro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj Hungare, Sro Mann estas Anglo, kaj Dro Fruictier kompreneble estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la Lingvo Internacia kaj la Internacia Scienca Revuo.
Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.
Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la Esperantisto.
Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano Cape-Montrosier kaj ankaŭ Sro Bresson renkontis min en Alĝero, kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la saman afablan kondukadon!
Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.
Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da priskribo.
Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj vestoj, mi tute ne povas.
Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da kleraj muzikistoj.
En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.
Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan urbon!
La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn Unufoliegojn sur la ferdeko.
Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.
Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de longaj jaroj Tunisano.
Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga kaj interesplena.
Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn kunbatalantojn, Dron Busuttil & Srojn Agius kaj Dominic Chiantar.
Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili volu denove akceptu miajn dankojn!
Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!
Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.
Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.
Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!
Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon, kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la du!
Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.
Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo ĝis alia.
Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj luliloj.
Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, Sro Clarence Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia reveno en Londonon.
Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis forgesinta Esperanton!
Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?
Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.
Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj ankaŭ, se eble, postmorgaŭ. Kaj oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ—sed tiu lasta estas eble iom nesaĝa!
En voiture, s’il vous plaît!
And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which accompany the departure of a French railway train, I commenced to traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and Marseilles.
Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while the type is set for our progressive contemporaries, the Lingvo Internacia and Internacia Scienca Revuo.
Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once again in England, for all the travellers are English.
Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.
But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked to enjoy the same kind guidance!
In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter that mysterious native town, in which the charm of the locality is to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite fearless in my new surroundings.
This transit from Europe into Africa demands a volume for description.
I could give the menu of this impressive meal, I could even depict the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing the feeling of being in such a medley of black folk and varied garments, I am quite incapable.
And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a band of able musicians!
That day, more than ever before, did I understand how much I had gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.
It was a sad moment when I had to depart from my first African city!
Next day we glided along the interesting coastline, and in the afternoon the majority of the passengers listened with interest to a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets were to be seen on the deck.
It is a significant fact that at least two had already got textbooks, and most knew something of the language.
My Algerian experience quite braced me up when I arrived in that most charming city, Tunis. Although I did not meet the Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided in Tunis for long years.
But, for my present readers, it is not well that I should describe this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the fruitful island whose past history has been so bloody and full of interest.
Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and Dominic Chiantar.
These three devoted friends kindly drove me over the beautiful surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly accept my renewed thanks!
And ever the same language, intelligible without difficulty!
But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings, for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not visited Palermo has missed a city of many charms.
There also I enjoyed an excellent lunch à la Palermo, while my fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French hotel.
When in Rome, do as Rome does!
Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course necessary to speak either the national or the international language, and I personally found the latter the more easy and pleasurable of the two!
That evening the menu on board was printed in Esperanto.
And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant transition from one paradise to another.
Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable Esperanto cradles.
In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who, wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little field for plants, I did not see a known Esperantist until my return to London.
Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said Au Revoir to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had forgotten Esperanto!
Such should a thorough change be, is it not so?
But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys almost as freely as of old, and that the mountain snow has not succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas.
In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday as well—but this last is somewhat unwise, maybe!
"LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)."
Eltiraĵo de l’ "Madras Mail" de l’ 15.3.’05, de H.K.G.
La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de leonoj Hindaj.
Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas bonekonata: la Hinda estas senkolharo).
Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ 100.
Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ tiamaniere time.
La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir’a dum multe da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de homoj, kaj estas malmulte konata.
Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.
Back to Vol. II index.
SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
21. (Vol. II., No. 7.)
Julio, 1905.
THE ESPERANTIST
La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
CONTENTS.
Page
Month by Month97
Saved from Death (General Cox)98
An Almost Modern Hermit (E.W.)100
The Spanish Armada, Lord Macaulay (translated by Ben Elmy)102
A Little Music, from Dan Leno (translated by A. J. Hulme)103
Reminiscences, Part VII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)104
The Universal Congress at Boulogne105
The Four Henrys (A. Motteau)106
Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon)107
Three Greenhorns (by 10549, N.Z.)108
A Bachelor’s Notions on Shopping (by 9911)110
An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott)111
From New Zealand (Edward Young)112
Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell)112
AVIZO GRAVA.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de la konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
BUCHANAN, SCOTT & CO.,
Garthland Street, Glasgow, Scotland.
The Remington
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.
La Remington
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.
Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove. Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.
Sro. G. L. Browne, Agento por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, London, W.C. Korespondados Esperante pri Patentoj kaj ĉiuj aferoj.
Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj por ilus. p-k.
Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj kaj ĉiam resp.
Sro. John Thompson, 52, Blake Street, Barrow-in-Furness, Anglujo. Nemetia forografanto. Deziras interŝ. kun Anglaj & fremdaj Esperantistoj fotajn vidaĵojn de Barrow, kontraŭ tiuj de iliaj urboj. Ĉiam respondos. Deziras renkonti Esperantistojn en Barrow.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
THE ESPERANTIST
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67 Kensington Gardens Square, London. W.
AUSTRIA.—Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia.
BELGIUM.—M. M. Seynaeve, 3, Rue de l’Avenir, Courtrai.
FRANCE.—Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris.
GERMANY.—Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe.
NEW ZEALAND.—Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland.
RUSSIA.—Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg.
SWEDEN.—Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.
N.B.
N.B.
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
21. [Vol. II., No. 7.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13. 6d. each; Later issues 4d. each, net.
JULIO, 1905.
MONATO POST MONATO.
La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis.
Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido—la konfirmo de la proponita regularo.
Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj, ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C.
Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro, per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla membro, tamen ne malpli fervora pro tio!
Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon, k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la kotizaĵon!
Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala verketo, "Une heure d’Esperanto," verkita de la energia pro-blindula propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca lingvo, ĝis la alveno de "L’Etrangère," kiu parolas Esperante. Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède, Paris, por ricevi ĝin.
Sro Motteau nun pretigas tradukon de Ŝi kliniĝas por Venki, dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso. Ĝi estas samkosta kun la La Ventego, kies unua Arta Eldono elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite.
Dro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la Kristnaska Kanto, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al nia Internacia Biblioteko.
Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride’s Institute, Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman 3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5.
MONTH BY MONTH.
The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., the President, was in the chair.
After an interesting speech and a synopsis of the financial situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose of the meeting was broached—the confirmation of the proposed regulations.
This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C.
It is our hope that all warm supporters will become Fellows of that Association. We ourselves would gladly have done so; but when we discovered that it would be necessary to declare all that one had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been merited, and also to find three witnesses to prove one’s adequate respectability, we had to forsake the intention and remain merely an ordinary member, but none the less devoted on that account!
We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set of regulations, etc., to all persons proposing to become future members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their would-be future members will have neither the time nor the desire to wade through the lot, and, in consequence, will never send in the subscription.
Among the new publications received in June was a most original little work, "An Hour of Esperanto" (Horo pri kaj per Esperanto), by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it.
Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan’s drama, She Stoops to Conquer. We hope to publish it before the Congress. It is uniform with The Tempest, the Art Edition of which is sold out. One can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated, for 2s. 2d., post free.
Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his popular narratives in our pages, has translated Dickens’ Christmas Carol. It is about to be published, and will be a valuable addition to our International Library.
Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold its first examination for Proficiency at St. Bride’s Institute, Bride Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o’clock. Competitors in this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at any rate of the London members) may be printed before the coming Congress. Those desirous of being examined can obtain all information from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th.
SAVITA DE MORTO.
Originale verkita de Generalo George Cox.
ĈAPITRO I.
"Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la hotelportisto, kiu staradis malantaŭ ni ĉe la eniro de la hotelo, portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn.
"Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian monujon," diris la maljuna sinjoro.
"Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske ĝin lasi en la oficejo, ĉar mi havis aferojn en la urbo hodiaŭ posttagmeze; kaj Londono ne estas la plej sendanĝera loko en la mondo ĉirkaŭporti en poŝo tri cent livrajn bankbiletojn! Ĉu ne vere?"
"Apenaŭ," respondis mia frato, ridante, kiel ni ĉiuj tri rapidiris sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus unu, mi bone scias, ke mi ĝin perdus dum malpli ol kvin minutoj."
"Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide. "Kiel?"
"Nu! ĝi bruligus truon en mia poŝo," rediris mia frato.
"Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilĉjo, mia filo, devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento ŝi enestos! Kaj kiam ŝi estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi ĝin perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaĝa." Tiam mi respondos, "Ĝi bruligis truon en mia poŝo!" "Ha! ha! kiel kolera ŝi estos, ke mi ŝercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilĉjo ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojaĝas?" li diris al mi.
"La dua," mi respondis.
"Nu, mi do diros al vi adiaŭ, ĉar mi ĉiam vojaĝas en la unua. Ĉe mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj kiel eble plej multe da ripozo!"
Mi tiom amuziĝis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi kunvojaĝos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton."
"Mi ne volas ke vi elpezu monon miakaŭze," li respondis.
"Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata.
La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiaŭ al mia frato kaj sidigis min en angulo de la kupeo kontraŭ la maljuna sinjoro, kaj ni forveturis.
ĈAPITRO II.
Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem.
Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton, por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis, antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[1] ĉe la Inner Temple (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al elokventeca gloro!
Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo. Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge, kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn. Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi, salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj, kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo.
Lasante Whitehall, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar mi tuj tutĝoje marŝis al la Temple (leĝkolegio); allogis mian fraton de lia Coke upon Littleton (leĝlibro), por ke li venu kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la armilfaristo ke li sendu ĝin al la Grosvenor Hotelo, adresita al Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa.
Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere, demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li sidiĝis ĉe nia tablo.
Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po kvindek mejloj la horon al nia celo.
(Daŭrigota).
PIEDNOTO:
PINO. El Hejne-Lermontov. En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo Balancas sin sola la pin’, Kaj dormas, vestita en neĝ’ ŝutiĝanta, Kaj revas pri sia fratin’. Ŝi sonĝas, ke ploras sur monta krutaĵo, En lando de suna surir’, En fremda dezerto kun sablo brulanta, La palmo belega je mir’. Vs. Lojko.
ERMITO PRESKAŬ MODERNA.
Originale verkita de E.W.
Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima Libera preĝejo. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity. Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, Sro Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron, sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li multe ŝanĝiĝis.
Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana.
La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita kaj silenta. Sro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj.
Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis fajron kaj aĉetis nur librojn. Sro Stuart diris ke estas neeble ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante ĉe li, rapide li forkuros.
Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis "al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis, dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon? La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris, li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn. Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita" de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj Sto Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon.
Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon.
Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu."
"Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?"
Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos, libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter iliaj parencoj vivon paradizan.
La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino, lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia frato.
Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio—tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela."
"Unu tagon vi ja pardonos Darnie."
"Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni—nun mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin amis, eterne. Li vin amos."
Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ, fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?"
P.S.—Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis.
E.W.
LA HISPANA ARMŜIPARO. De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy. Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec’; Mi kantas kion faris ĝi en fama l’ estintec’; Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu’, Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj’. Jen estis dolĉa tagfiniĝ’ en suna la somer’, Ŝip’ Angla flugis al haven’ de la Devon’a ter’; Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar’, Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar’; Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ’, Sed poste, ĝis la tagomez’ daŭradis la ĉasiĝ’. Tuj ĉia urba pafileg’ metiĝis sub gvardi’, Ekflamis tuj signalofajr’ de l’ alta bateri’; Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l’ afer’, Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier’. L’ urbestro, griza maljunul’, almarŝas en mezur’, Kun halebardanaro, kaj batado de tambur’; Ĉar en la plac’ la hejmgardistoj jam kolektis sin, Starigi tie, laŭ komand’, standardon de l’ reĝin’; Fiere sonas la trompet’, kaj dancas sonoril’, Dum malfaldiĝas per la vent’, la reĝa blazonil’; Leon’ herolda de la mar’, antikva kun kroneg’, Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg’. Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l’ kamp’ de Pikardi’, Al agloŝild’ Cezara, al plumar’ de Bohemi’; Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort’, La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort’. Salutu flagon, knab’! Alĵetu florojn, ho knabin’! Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin! Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via! La glora "Ĉiamsama," la standard’ fiera nia! En vent’ vespera svingas sin la peza riĉa flag’, Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum’ de l’ tag’; Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia. De Ediŝtono ĝis Bervik’, Linreĝa ĝis Milford’, Okupe estis, kvazaŭ tag’, en tuta l’ Angla bord’; Jen la signaloflam’, de l’ orient’ ĝis okcident’, Sur Mont’ Miĥala brulas, kaj sur Kap’ de l’ Orient’. Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor’, Fajreron briletantan kiel pint’ de viva or’. Fiŝist’ boaton lasis sur la ondoj de Tamar’, Ministoj alvenadis el Mendip’a kavernar’; Signal’ vidiĝis trans arbar’, kaj trans herbejo, ĉe Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej’; La tutan nokton en Bristol’ batadis sonoril’, Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil’. Gardostarant’ ĉe Blankdomeg’ ekvidis tra l’ mallum’, Super monteto de Riĉmond’, iom da ruĝa fum’; Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg’, Tuj, eksaltante je koler’, vekiĝis reĝurbeg’; Tuj reciproke flamas fajr’ sur urbpordego ĉia, Tuj sonoril’ al viglo vokas per ordono ĝia; La bateri’ de l’ Tur’ tondrigas veton de batal’, Milo da ŝipoj sur la Temz’ aplaŭdas al signal’; El ĉia part’ audiĝas nun pieda peza bat’, Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat’; Kaj pli kreskadis nun la flam’, pli laŭta estis bru’, Dum el proksima kamp’ plimultiĝadis homoflu’; Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok’, Al multa Kent’a estro en antikva hejmolok’; Kaj suden rajdis kurier’ trans Temz’a dolĉa bord’, Kaj de Hamsted’a erikej’ galopis al la nord’; Kaj for, je l’ tuta nokt’, sen paŭz’ daŭradis la kurad’, De mont’ al mont’, de tur’ al tur’, senĉesa eksaltad’; Ĝis staris la standardo sur la Pik’a kruta front’, Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont’; Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern’, Ĝis la Wrekin’ ekŝajnis nur sangruĝa nubostern’; Ĝis kreskis brilo sur l’ Eli’a sankta konstruaĵ’, Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l’ ebenaĵ’; Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal’, Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent’a vasta val’; Ĝis ĉe Skidaw’ vidiĝis fajr’ sur Lank’a la kastel’, Kaj ruĝo sur Skidaw’ ekvekis burĝojn de Karlel’.
IOMETO DA MUZIKO.
Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688).
El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto).
Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto.
Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la plej kortuŝa muzika efekto iam konata.
Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per kvanto da sudokcidenta vento.
Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis ĝin tiel malbone kiel mi."
La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris dormi."
Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin mem al matenmanĝo.
Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton.
"Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,—"ĉu, jam vi leviĝis? Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la lavtablon."
Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per ŝajne mallerte renversante iom da akvon.
"Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton—faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero.
Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro.
Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono. Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj kunfrapis.
"Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon."
Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego. Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion."
Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon.
Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe tuŝis la kovrilon.
La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li forturnis la littukojn."
Faligu la kurtenon!
FRAGMENTAJ MEMOROJ.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute ordinara; la movigo de domoj.
Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne dezirinda; eĉ eble ne estas domo.
Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li preferinda, li ankaŭ aĉetas ĝin. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la translokigo.
Mi ne diras ke neniam okazas malfeliĉo, car okaze—sed mi rakontos tion kion mi vidis.
Foje promenante en urbon kiun ni nomos New York, mi forlasis la grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj.
El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon.
Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis pri la kaŭzo de tia malrektiĝo.
Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon.
Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas malsupran etaĝon.
Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj.
Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas.
Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro.
Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe San Francisco por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras.
Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn. Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon. Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo.
Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis eĉ la plej malgrandan skueton.
Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento.
Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro—mian onklinon.
Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi.
En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis tre granda konstruaĵo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon.
Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado.
Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, li ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta predikado.
La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere:
"Miaj karaj" (ventum—li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (ilo: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (ventum—) "hodiaŭ pri la" (ilo) "vortoj kiujn vi" (ventum—) trovos en la (ilo), k.t.p.
Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe.
Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?"
En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon.