← Table of contents
Saltego trans jarmiloj

ĈEFA PARTO (continued 2)

Reading edition

Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!

„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas, ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion. Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“

Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre konsentas.

Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn, modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ valora Nerona mono.

Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...

Ĉiu preparegas sin!...

28.

Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton. Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian lastan krion...

Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo? Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj demandos

Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi! Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj haltas antaŭ mi...

Sovaĝi

„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon! Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“

„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.

Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas plenplena da aĉetitaĵoj.

Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj, gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!), lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!) kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!

Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.

„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn monerojn“, mi diras moke.

„Ili devas!“ li rekrias.

„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.

„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.

„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste, kion ni faros?“

Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.

Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...

Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...

Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson, tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“

Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.

„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj, ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“

„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.

„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“ diras entuziasme Maria.

Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas luksa eldono de „Quo vadis“.

„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo! Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“

Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en grandegan malplenan skatolon...

29.

La vespero de nia forvojaĝo alvenis!

Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi serĉis lin...

Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je zonoj.

„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas, ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos. Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“

Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo. Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj estas plenaj je atendemo.

La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.

Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li komandas:

„Ĉiu okupu sian lokon!“

Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel papilio...

Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...

Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange, ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke moviĝas miaj lipoj...

Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ... transdormiĝas en la Co-n...

30.

Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia. Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran elreliĝon...

„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.

Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen. Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi supozas,

„Kaj la Co?“

„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en la ĉambro tien kaj reen.

„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro. „Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano! Malfalsa vivanta antikva romano!“

La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj arbetaĵoj.

Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:

„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“

„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.

Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:

„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“

Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.

„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej bela — la Co-a Romo!“

Mi trankviliĝis.

„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed kie restis la sinjorinoj?“

„Ili tualetas.“

„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu; mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome mia stomako krakas“.

Sed la profesoro faras malestiman geston:

„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“

Sed mi turnas min al Fromaĝi:

„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure, ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“

Fromaĝi ridetas.

„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur, kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“

„Ĉu vi opinias? —“

„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj vivkondiĉoj, hahaha...“

Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...

31.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.

La profesoro, kiu antaŭe mokis pri mi, kiam mi parolis pri matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.

Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj. Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon kaj ne povas sidi trankvile.

Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras kun ĝuo:

„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel marmora statuo...“

Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:

„Mia kara! Mia kara!“

Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi koleretas:

„Kial? Kial mi ne diru tion?“

Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas: „Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:

„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo — ne efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko do vivu!“

Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis denove, mi eksaltas.

„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto — tion travivas kaj travivos ni! Romo, la celo de nia vojaĝo estas atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo! Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni montriĝos indaj je ĉi tiuvivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!“

Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“ kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“ Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:

„Estimataj kunvojaĝintoj!...“

Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias ekscitite samtempe:

„Ili volas nin mortigi!“

„Ili sieĝas la domon!“

„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“

Karolo raportas:

„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“

Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni ĉiuj ektremas.

„Jen la armiloj!“

Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj revolverojn, kiujn li alportis.

Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan rigardon:

„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi tiujn bonkorajn homojn?“

Fromaĝi kvietigas:

„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“

Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun rideto.

„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“

Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton kun la antikva mondo...

Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas revolveron kaj enpoŝigas ĝin...

32.

Homoj staras antaŭ la domo. Amasegoj: buboj, junuloj, virinoj, viroj — kaj ili ĉiuj levas la brakojn kaj kriadas. Kiam ni surpaŝas la sojlon de la domo, la tumulto duobliĝas. Malkvietege ili etendas la brakojn kontraŭ nin.

Ankaŭ ni estas ekscititaj. Nur fraŭlino Snob rigardas kun granda trankvilo tra sia lorneto la ekscititan popolon. Mi estas konvinkita, ke ŝi serĉas belajn junulojn.

Mateo Fromaĝi montras strangan malaplombon. Li kaŝiĝis tute malantaŭ la dorso de Sovaĝi kaj perforte ŝovas lin antaŭen. Kaj tion farante, li petegas kun infana senhelpo:

„Gvidu vi la diskuton, estimata profesoro! Vi estas inter ni la sola, kiu bone scipovas la latinan lingvon.“

La profesoro paŝas antaŭen kun admirinda kuraĝo. Li metas kruce siajn brakojn sur la bruston. Li penas eltiri sian kapon el inter la ŝultroj por aspekti impone.

„Kion vi volas?“ li demandas en latina lingvo kun la fiero de l’ dudeka jarcento.

Respondas malkomprenebla kriado. La profesoro sulkigas la brovojn.

„Mi nenion komprenas!“ li rekrias. „Unu parolu!“

Oni ŝovas antaŭen maljunan viron, kiu tuj komencas pasian paroladon. La amasa ĥoro de tempo al tempo aplaŭdas lin per kriegoj ĉe supozeble imponigaj esprimoj. Mi komprenas nur unuopajn vortojn kiel „posedaĵo“, „Sabellius Rufus“, „sklavoj“, „fremdaj barbaroj“ (tio estas verŝajne ni!), sed la senco de la parolado estas al mi malklara.

La profesoro returnas sin al ni kaj kokokrias:

„Tiu homaĉo ja parolas mizere. Li elbuŝigas abomenan lingvaĵon. Sen iu orda vortokonstruo kaj stilo. La ‚consecutio temporum‘ li tute ignoras. Verŝajne estas iu vulgara dialektaĉo. Mi komprenas, ke ni troviĝas en la ĝardeno de homo, kiun li nomas Sabellius Rufus. Ke la sklavoj de tiu ĉi sinjoro bruas antaŭ nia domo, por ke ni forlasu la lokon plej rapide. Tiu homaĉo eĉ minacas, ke li persekutos nin per la pretoro!“

„Kion ni do faros?“ demandas ĉiuj timeme.

„Plej simple ni intertraktu kun tiu Sabellius Rufus mem“, mi proponas kaj tuj laŭte krias al la homamaso: „Sabellius Rufus! Sabellius Rufus!“

„Jen li venas!“ oni respondas.

La homoj disiĝas. Altkreska viro alpaŝas. Lin akompanas alia, kiu verŝajne vokis lin. Sabellius Rufus estas riĉe vestita. Tiel ŝajnas al mi. Kun miro mi rigardas lian ruĝan togon, kiu estas faldita majstre, kaj lian senbarban karakterizan kapon kun okuloj, kiuj palpebrumas fiere. La akompananto, kiu iras humile apud sia granda sinjoro, paŝas antaŭen. Li tusetas pro embaraso kaj komencas novan paroladon.

„Li estas speculo de mastrumestro“, murmuras klarige la profesoro, „kiu venigis sian sinjoron.“

Subite la profesoro ekkuregas en rondo kaj krias kolere:

„Ne! Ne! Neniam! Ha, ili postulas, ke ni tuj foriru kaj forprenu la domon. Ĝi staras sur valora florplantejo de Sabellius Rufus. Kaj ili volas nin akuzi pri posedaĵa detruo kaj sorĉado, tiaj azenaĉoj!“

Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj postkuretas la profesoron. Kun zorgoplena admona voĉo li krias:

„Diru al ili, ke ni estas lernavidaj fremduloj!“

La profesoro interpretas tion latine — kun tia sukceso, ke la popolo respondas per kriegado kaj ekscitiĝas tiom, ke ĝi atake ĵetas sin kontraŭ nin.

Ni ĉiuj devas subite ridegi: kia spektaklo prezentiĝas! La homaro haltas subite antaŭ ni. Retenas ĝin la nevidebla muro. La unuaj homoj premegas sin antaŭen kaj tamen ne povas antaŭeniĝi. Ili baraktas senhelpe per piedoj kaj brakoj antaŭ nevidebla malhelpaĵo. Dume la malantaŭa amaso pelŝovas pli antaŭen, tiel ke la unuaj estas en danĝero platpremegiĝi en la aero. Kia komika aspekto!

Sur la frunto de la profesoro perliĝas ŝvito. Tiom li varmiĝis pro ekscito. Viŝante la ŝviton, li ĉirkaŭĵetas fulmrigardojn kaj diras kun indignego:

„Bandaĉo! Ha, kiel ili fuŝparolas! Mia orelo, kiu kutimas aŭdi nur klasikan latinon, apenaŭ kapablas kompreni. Kiel ili intermiksas la vortojn! Kiel siblas ilia voĉo! Terure! Terure!...“

Petolego tentas min. Rapide mi elpoŝigas mian revolveron. Ses pafoj sinsekve ektondras en la aeron...

Sinjorino Kamilo ekkrias. Fraŭlino Snob falas kiel ligna ŝtipo en la helpopretajn brakojn de Maria.

Kaj la romanoj?

Kriego akresona ... repremiĝo barakta ... hombuliĝo ... terenfalo ... forkurego ... terura panika ĥaoso...

Nur Sabellius Rufus staras rekta, sed kvazaŭ surdigita, kun vizaĝo blanka kiel faruno, kun tremanta pantalono...

„Kion vi faras? Kion vi faras?“ ekscitiĝas Fromaĝi kaj salte kaptas mian levitan brakon.

Sed la profesoro kokokrias kun sovaĝa ĝojo:

„Bone! Pafu! Ĵetu kuglojn en tiujn kanajlojn!“ kaj aldonas latine kun soneganta voĉo: „Fulmon ni tenas en niaj manoj! Ni estas dioj!“

Milita furio ekkaptas lin. Antaŭen al batalo! Ha, kiel ili rifuĝas! Kiel ili falas teren pro timtremo... Sovaĝa kuraĝo plenigas lian bruston. Kun triumfa krio li kuregas antaŭen, por persekuti la rifuĝantojn. Sed tiam li ĵetiĝas kontraŭ la nevideblan muron de Fromaĝi. Li baraktas kiel granda skarabo kun etenditaj manoj kaj piedoj kontraŭ la malhelpaĵo, kaj tion farante, li krias kiel frenezulo.

Mateo Fromaĝi kolere tiregas sian hararon:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo! Kiel vi povas fuŝi en tia maniero mian paceman eniron en la antikvan Romo-n! Sensencaĵo!“

Rapide li ĉesigas la Co-fluon, kiu ĉirkaŭas la domon. Post tio la profesoro falegas teren kvazaŭ plumba bulo. Sed Fromaĝi ne atentas tion. Li solene paŝas al Sabellius Rufus kaj donas al li la manon. Kun penego serĉante la latinajn vortojn li diras:

„Nobla sinjoro! Nenio estas timinda. Ni estas civitanoj de alia mondo. Ni volas montri al vi ĉi tiun mondon. En trankvilo kaj paco. Se ni kaŭzis al vi iun ajn malutilon, ni rekompencos vin. Mi invitas vin en mian domon!“

Volante reliberigi min, mi tuj helpas al Fromaĝi. Mi preparis antaŭ la vojaĝo sekvantan alparolon en latina lingvo:

„Ni venas el lando de mirakloj. Misteraj fortoj estas kun ni. Vi kaj la romanoj vidos kaj travivos aferojn eksterordinarajn, se vi rilatos al ni paceme. Diru al la homoj kaj al viaj sklavoj, ke ni estas homoj plej pacemaj en la mondo. Kaj feliĉigu nian domon per via ĉeesto!“

Sabellius Rufus evidente komprenis nin. Li klopodas liberigi sin de la timo kaj revokas siajn sklavojn. La terenfalintoj leviĝas, la rifuĝintoj revenas malrapide. Sed ili haltas malproksime en respekta duonrondo. Nur rikananta maljunulo en disŝirita malpura vestaĵo starigas sin kuraĝe apud Sabellius Rufus kaj rigardas nin per vastaj okuloj pli scivole ol timeme.

Mi montras mian revolveron kaj klarigas:

„En tiu ĉi aĵo do estis la fajro, kiun mi ĵetis en la aeron. Sed ĝi malutilis al neniu; ĉar tio estas ŝerco.“

La profesoro alpaŝas. Li lamas forte kaj frotas sian dekstran kruron. Li siblas kolere:

„Sed ne estis ŝerco, ke vi volis ataki nin!“

„Silentu!“ mi diras. „Ne interrompu nian pacan interparolon. Por tiaj aferoj vi estas homo nekonvena.“

La profesoro metas kruce la brakojn sur la bruston kaj ĵetas mokajn fulmrigardojn.

Kaj dum ni ĉiuj staras silente kaj fikse rigardas la romanojn, Fromaĝi ripetas sian inviton. Sed la romano ankoraŭ hezitas. Tiam mi krias kuraĝiĝe:

„Rigardu, nobla sinjoro! Nenio okazis. Neniu homo estas vundita, neniu mortis!“

Tiam el malantaŭe aŭdiĝas tomba voĉo:

„Unu mortis!“

Ni ĉiuj ektimegas: kio okazis?

Efektive! Kvar viroj paŝas el la arbetaĵo. Kaj funebre sur portilo ili portas homon senvivan. Dum ili proksimiĝas

Tiu ĉi sceno kaŭzas spirprenantan nervostreĉon. Ni rigardegas la mortinton...

Malantaŭ mi ekridas kelkaj voĉoj.

Tondre! Ĉu estas eble?

Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj ŝovetas siajn okulvitrojn. Kaj rigardante fikse la mortinton, li krias kolere:

„Arogantegaĵo!“

33.

Kaj okazis mirindaĵo!

La „mortinta kadavro“ (laŭ fraŭlino Snob) estas — Tabakaĉ!

Haha! Elkraĉis lin la dudeka jarcento senkompate en la Co-n! Dum li dorme kuŝis en la arbareto, li senvole fariĝis „korpeca malhelpaĵo“ en la Co-a mondo. Fromaĝi elektis ja por nia eksperimento la nudan erikejon — tute prave. Ĉar aĵoj troviĝantaj sur la eksperimenta kampo devas esti materiaj malhelpaĵoj en la Co-a vivo. Se starus domo sur la erikejo, ĝi same starus ankaŭ nun en la antikva Romo...

Revenis do la filo, kiun ni elpelis kun malŝato el la paradizo de la Co. Li persistis ĝis triumfo. Kaj la favora sorto malfermis al li denove la pordegojn de la sorĉa lando. Bonvenon Tabakaĉ!...

Karolo alportas rapide la rezervan „kontaktilon“, kiu komence estis destinita por Tabakaĉ. Sub la efiko de la Co-fluo tiu malfermas la okulojn, palpebrumas kaj

La romanoj malpacienciĝas. Per gesto mi montras sur Tabakaĉ-on:

„Rigardu!“ mi diras. „Li ne mortis. Li nur pleniĝis je dolĉa vino. Kaj li estas unu el niaj sklavoj, kiu sin kaŝis...“

„... kaj kiun ne maltrafos justa puno!“ aldonas Fromaĝi kun kolerego. „Tiu homo pekis kontraŭ ni. Li fuŝe profanis la sciencon! Tiu ... kiel li nomiĝas ja...“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

„Jes, tiu Tabakaĉ do estas krimulo!“ Kaj turnante sin al Tabakaĉ, kiu leviĝis kaj malsaĝe ĉirkaŭrigardas: „Iru en la domon, vi homo!“ Sed ĉar li daŭrigas la paroladon latine, la nenionfaristo, ne komprenante, restas sur sia loko.

Sabellius Rufus alpaŝas pli proksimen. Tion ĉi li komprenas: malobeema sklavo! Facile li povos helpi kaj per ĉi tiu helpo eble akiri la bonvolon de la fremduloj, armitaj ja per dia potenco.

„Mi sendos al vi, fremdulo, mian vipiston“, li diras serveme, „aŭ transdonu la krimulon al mia sklavestro“.

Kaj per mansigno li vokas homon. La sklavestro alrapidas, kliniĝas kaj parolas kun profunda respekto:

„Nobla sinjoro! Kun plezuro mi metos vian sklavon en la turmentilon, aŭ ĵetos lin en la Tartarus-on, aŭ mi alnajligos lin al kruco, aŭ...“

Ni ĉiuj ektremas pro teruro. Fromaĝi pro timego ektiras siajn hirtajn harojn kaj krias ekscitite:

„Ne! Ne!“

Tiam la rikananta maljunulo kun la disŝirita kaj malpura vestaĵo aldonas ankaŭ sian konsilon:

„Transdonu lin nur al Barbatus, al la sklavestro de Sabellius Rufus. Ne timu, ke li ne punos lin sufiĉe kaj konvene. Li estas viro, kiu bonege kapablas kuraci obstinan animon. Per skurĝo kaj bastono. Krome, tre avidaj estas la murenoj, kiuj naĝas en la lageto de mia estro. Kaj bongustaj estas la murenoj...“

Kaj la maljunulo ŝmace lekas la lipojn.

„Ne! Ne!“ rediras Fromaĝi konsternite.

La allogaj bildoj el la antikva mondo ekinteresas la profesoron. Liaj okuloj ekbrilas pro scivolemo kaj li demandas fervore la maljunulon:

„Kiu vi estas?“

„Filozofo.“

„Li vivas en mia domo“, klarigas Sabellius Rufus, „kaj mallongigas al mi la malrapidemajn horojn“.

„Do, li estas gaja filozofo“, mi diras.

„Ĉu eble kinikulo?“ demandas la profesoro.

„Cinikulo!“ mi kontraŭdiras.

„Kinikulo!“ fulmrigardas min la profesoro.

Tiam la maljunulo metas la dekstran manon malantaŭ sian grandan orelan konkon.

„Ŝajnas, ke mi ne aŭdas ĝuste“, li rikanas. „Aŭ vi, noblaj fremduloj, parolas malĝuste. Certe — mi apartenas al la ĉinika lernejo...“

„Al kiu lernejo?“ demandegas la profesoro kun sovaĝa gesto.

„Al la ĉinika.“

La profesoro pugnofrapas sian frunton.

„Ankaŭ li parolas malĝuste!“ li ĝemas.

Post tio li turnas sin kun vizaĝo, en kiu trajtiĝas malesperego, al la filozofo:

„Diru, vi kvirito, romano, homo fiera kiel Kezaro kaj elokventa kiel Kikero! Diru, kial vi parolaĉas kvazaŭ lernanto forpelita honte el la lernejo?“

Denove la cinikulo metas sian manon al la orela konko.

„Mi aŭdas barbarajn sonojn“, li mokas. „Ĉu vi eble volas esti latine parolanta filozofo kaj saĝulo? Vi? Kiu vi havas kapon, kies senhareco respegulas vian malsaĝon, kaj kiu vi grakas kvazaŭ germana korvo? He, kie staris via lulilo, vi posteulo de Kikero?“

Sabellius Rufus kaj liaj akompanantoj ekridas moke. La profesoro ekscitiĝas pro ĉi tiu ofendo treege. Vane li serĉas latinajn vortojn. Lia kolero engorĝiĝas. Mi afable interhelpas:

„Pardonu, noblaj sinjoroj! Ni estas fremduloj, kiuj scipovas vian lingvon nur malperfekte. Se la saĝulo apud mi eraris, diru tion, Sabellius Rufus!“

Tuj la nomito respondas serioze kaj serveme:

„Vi parolas ja, kiel kutimas paroli fremduloj. Kaj la nomoj ‚Kezaro‘ kaj ‚Kikero‘ amuzis mian kunulon. Ankaŭ ‚kinikulo‘ ja sonas ne malpli amuze.“

„Kaj do, kiel vi parolas?“

„Ĉezaro, Ĉiĉero, ĉinikulo...“

Kvazaŭ pezaj ŝtonoj, ĵetitaj de malica mano, falas tiuj nomoj sur la kapon de Sovaĝi. Ili falas tiel forte, ke li ŝajnas sidfaliĝi teren sub iliaj trafoj.

Jen! Li kaŭras sur la ŝtupoj. Peze pendas lia kapa globo. Malamike strabas la okuloj. Liaj manoj ungetenas liajn botojn. Ŝajnas, ke en sia koro li konservas sian hipotezon „kikerikan“, ke li estas preta ĝin defendi kontraŭ ĉiu atakanto...

La cinika filozofo faras per la mano super lia kapo geston de kompato...

34.

La brava Sabellius Rufus enpaŝas nian domon.

Tuj li falas en la dudekan jarcenton. Kaj la impresegoj, kiujn faras nia tempo sur lian mizeran cerbon de l’ unua jarcento, efikas strange: perdiĝas lia fiero kaj nobla sinteno, sed ankaŭ lia timemo. Ŝajnas, ke li fariĝis infano, kiu unuafoje vizitas grandegan bazaron de infanaj ludiloj. Entuziasmigas lin la ŝtuparejo, la granda vitra halo, la mebloj, la galerio, la bildoj. Kaj li paŝas tra la ejoj kvazaŭ somnambulo, ofte ekhaltas, ekprenas sian kapon kaj krias:

„Kia kulturo! Kia abundo da ĉielaj fortoj! Ŝajnas, ke ĉion ĉi kreis dioj...“

Kaj la honesta filozofo, kiu sekvas kiel hundo, laŭfaras simie liajn miron kaj gestojn kaj rikanante kriaĉas:

„Kaj ĉio, kio estas en ĉi tiu domo, ho Sabellius, apartenas nur al vi! Ĉar la mirindaĵo kreiĝis sur via grundo kaj tero!“

Rapide ni klopodas senbazigi tiun strangan opinion. Fromaĝi provas klarigi al la romanoj en malperfekta latina lingvo, kiamaniere ni venis al Romo. Ke nia estado estas nur efemera... Tamen li ne sukcesas konvinki ilin. Estas ja neeble klarigi kaj kredigi al ili la funkciadon de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la Co. Pli efikas nia promeso, ke la grundposedanto estos riĉe rekompencata. La okuloj de Sabellius Rufus ekbrilas avide. La filozofo tuj ekpetas kun voĉo de almozulo:

„Donu ankaŭ al mi iom da via dia abundo! Ŝajnas, ke mi paŝas nudega inter silkaj brilantaj vestaĵoj...“

„Vi ricevos ambaŭ“, decidas Fromaĝi.

Ni eniras la manĝoĉambron. Ĉi tie la sinjorinoj akceptas

La romanoj manĝas kaj trinkas kun kreskanta raveco. La manĝilaro estas por ili nova enigmo. Sabellius Rufus enmetas sian manon en la kaviaron kaj la filozofo provas ŝteleti la manĝilaron, pri kio li ne sukcesas dank’ al la argusaj okuloj de fraŭlino Snob, kiu observas lin tre atente. Ili admiras ĉion kvazaŭ sanktaĵojn: la pladojn, la telerojn, la glason...

Sinjorino Kamilo zorgeme enverŝas al ili ŝereon, kiu kaŭzas en iliaj antikvaj gorĝoj komence gratadon kaj fortan tusadon. Sed kiam iltei alkutimiĝis, ili trinkas glason post glaso. Nur konjako ne trovas ilian ŝaton, sed anstataŭe delikata porsinjorina likvoro trovas ilian indulgon...

Subite ĉe fino de la manĝo la gastoj eksaltas kun timego. Ni bruligis niajn cigarojn. La elektra fajrobruligilo estas nova terura sorĉo!

Ankoraŭ pligrandiĝas ilia timo, kiam mi ekbruligas kandelon per simpla alumeto kaj proponas al la brava Sabellius ĉi tiun fajron kun cigaredo. Li kontraŭstare baraktas per manoj kaj piedoj.

Dume la filozofo kun larmoj en la okuloj petas la alumetujon, kiun ni donacas volonte al li. Post tio li bruligas alumeton post alumeto. Tion farante, li rigardadas kun okuloj de ludanta infano la bruliĝantan flamon...

Fine, kiam ni ĉiuj varme petis, Sabellius provas kelkajn ektirojn el la cigaredo, sed tuj li ektusegas konvulsie. Ankaŭ la filozofo ne fartas pli bone. Mi provas konsoli la tusantojn kaj klarigas, ke ĉi tiu malgranda papertrunketo estas tute senkulpa aĵo...

Kvankam Fromaĝi protestas energie kaj fraŭlino Snob

Unuaranga sensacio: la nenionfaristo nubumata de la pipa fumo kvazaŭ antikva ofera altaro! Kun buŝincensilo! (Bedaŭrinde nur, ke ĝi ne samodoras kiel antikva incensaĵo!)

Sabellius, kiun la vino ŝancelas jam forte, nepre volas ekkoni la efikon de ĉi tiu ofera fumo sur antikvulon. Li volas voki do unu el siaj sklavoj. Li ŝanceliĝas al la fenestro kaj volas tra ĝi elmeti sian kapon. Bum! Lia kapo kolizias kun la fenestra vitro, kaj li ektimegas tiom, ke li sidiĝas sur la plankon kaj fikse rigardas al la misteraĵo. Ni trankviligas lin. Kaj nun li palpas kaj karesas senĉese la „glaciiĝantan aeron“ kaj metadas sian vinovarmegan frunton sur la malvarman vitroplaton...

La sklavo aperas. Li falas antaŭ ni teren pro humilego kaj timo. Sed piedbato de l’ honesta filozofo starigas lin denove.

Tabakaĉ donas al li la pipon, el kiu la fumo leviĝas dense kaj morde. Kun drasta mimiko li klarigas la arton de fumado. La kompatinda sklavo eksuĉas je la pipo. Tion farante, li tenas la pipon per ambaŭ manoj, kiel oni tenus iun eksplodeman danĝeraĵon. Li eltiras sian longan kolon kvazaŭ ansero. Lia tuta korpo tremas kaj liaj okuloj ŝveliĝas. Sabellius kaj la filozofo garde staras. Ili ne permesas, ke li ĉesus. Li ekŝvitas, spirĝemegas, freneze turnas la okulojn. Tabakaĉ rigardas la fumanton kun malica ĝojo. Kiam la fumprezentado atingas sian kulminacian punkton, rikanas Tabakaĉ:

„Atentu! Tuj li eksplodiĝos! Li ne kutimas la fumadon. Li ne eltenas ĝin.“

Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!

Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo la „venenan fumon“.

Sed Fromaĝi rekrias kolere:

„Arogantegaĵo!“

Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...

35.

Horoj pasas — unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi. Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn — mi supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...

Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de „Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“ akvon ili ankoraŭ ne trinkis...

La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj antikvuloj sian demandon:

„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“

Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ romanoj riverencas profunde.

„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.

„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.

Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste forlasas la ĉambron!) li krias patose:

„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian faron kaj parolu greke!“

La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la romanojn:

„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“

„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.

„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu vian mortan glavon!“

„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.

La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo, ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la „Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:

„Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...“

„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus! For Odyssevs!“

La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas en seĝon. La manojn li metas sur

Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en alian epokon...

Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do, iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.

La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn de la multvalora ujo...

„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan rajton.“

Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn. Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’ papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas sur la papero, forskrapas kaj denove

Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj. Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...

Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...

Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero, plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...

Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste, ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...

La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan ĉapelon.

Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate: „Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino.

Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn. Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas montri siajn trezorojn publike al la romanaro.

Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj pendolantaj...

„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas kun emocio sian edzinon.

Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:

„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“

Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...

Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:

„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj manĝus haringojn, anstataŭ tuj

Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...

36.

Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...

Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron. Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj:

Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj — ekbruligas alumeton. Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam ekrikanas Tabakaĉ...

El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun korbo sub la brako.

„Halo! kien je tiel frua horo?“

Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:

„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“

„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.

Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe — ankoraŭ li grimacigas moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...

Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.

Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo. Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon! Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro, kaj nun li estas kontenta.

Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.

Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego

Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!

Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la pavimo tro malglata.

Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas nudpiede kaj — ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.

„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚Via Appia‘ aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“

Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento. Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn epokojn...

Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...

Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas, ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la vatikanon...

Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari, protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per sia mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la Co-n ... bedaŭrinde!

Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...

Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...

Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo surprizas min: ne estos tagmanĝo!

La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien — mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) — kaj sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius, do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!

Mi koleregas...

La roma suno subiras purpure.

Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.

„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan paron.

„Kanajla bando!“ diras la profesoro.

„Kial?“

„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“

„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la ŝtupoj.

Tiam ekskuas min ridego.

Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en antikva Romo terpomojn!...

La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...

37.

Homoj!

Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi „raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas volonte kaj senenvie al alia raportanto...

Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!

Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron, estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano pri la dudekjarcentuloj!...

Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la illustrissimus scriptor (laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano. Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia „nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide instruis, nian manieronscriptor pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano de infano...

Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo. Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.

Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!

Je la idusoj de Marto 63.

Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj, ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso skribstrekojn.

Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’ romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?

Domo falis de la ĉielo — mi ne trovas alian esprimon — kaj staras nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj kaj virinoj, estas posedantoj1. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj, escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj2.

La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn, opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj elprofiti malsaĝulojn.

La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn. Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20 jarcentojn.

Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas mirindan

Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.

Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...

Tiam diris Petronius kun rideto:

„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El malproksime vi povas juĝi nenion.“

Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:

„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la danĝeron.“

Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la Palatino-n.

Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo, de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene: malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...

38.

Grandioza festeno kuireja!

Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas mirindaĵojn...

La akvokonduko — ah! — kia sorĉaĵo! La gasaparato — ah! — kia mirindaĵo! La konservaĵoj — ah! — kiaj belegaĵoj!

Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.

Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas vokoj de raveco. „Macte! macte!“3 ili krias ĥore al la kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...

Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...

Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas: tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!

Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...

Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna buklohararo ondas sur ŝiajn

Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj frizaĵoj...

La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!

Subite eksilentas ĉiuj.

Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas — kiel ŝajnas al mi — kun ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj

Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis persono de unuaranga graveco!

La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj ĝuas certan influon.

Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano. Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi, kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn monstrajn vitrojn!...

Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.

Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li deziras vidi en sama maniero.

Fromaĝi krias:

„Arogantegaĵo!“

Sed mi klarigas en latina lingvo:

„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“

Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!

Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere, Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj, transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego. Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.

Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la domo.

Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...

39.

Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.

Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en rigida silko, la sinjoroj en frako.

Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj — reprezentitaj ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!

Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!

„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“

„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu revolveron — kaj ĉio diskuregas.“

„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn ni disblovas kiel vento.“

„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino Kamilo.

„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.

„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas konvinkita pri la venko de sia propra personeco.

Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’ antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de plendantaj flutoj...

Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...

Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...

Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...

Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho, Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego. Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata, Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la Pythia, pli ol la Sybilla...

Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj, kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...

Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj kolonoj...

Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...

Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...

Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...

40.

Menenius Piso notis:

Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.

Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj. Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.

Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj kontraŭ la troiĝanta malico kaj

Do — staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj4, havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo, evidentiĝas ĉe virino abomenego.

Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras, ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino starigis

Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo, la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon. Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora kantisto, nomata Carusos. Poste la barbaro enŝovis rondan plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de ĉi tiu sovaĝa bestego meze

Homoj!

Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn. Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte devas voki al vi: ne kredu lin!

Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj kaj en

Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.

Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela. Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso „Donna è mobile“ el „Rigoletto“.

Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon, se ni ne volis riski malagrablaĵojn...

Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso estas grandega impertinentulo!...

41.

Antikva bakhanalio!

Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe

Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono insidas krimego, brulo kaj morto!...

Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne — malheligita salonego kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.

Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en la pladojn.

Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...

Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj. La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante. Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon. Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...

Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj. Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!

Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa kapo.

Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron. Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.

Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“

La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.

Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin kaj plej rapide alporti pretan bildon.

Horoj pasas. Malrapide...

Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome. Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn sincerajn amklopodojn...

Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem povas respondi nenion...

Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis radiohomo“...

Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...

Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin. La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo ekkrias pro teruro.

Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...

Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas. Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ povas stari pro ebrio.

Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte ekkuras en la sin premantan homaron...

42.

Krepuskiĝas.

Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas tute sobra.

Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj impresoj.

Tamen — ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas, etendas sian brakon kaj krias:

„La koloseo!“

La koloseo! Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla. Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen! Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la vesperan horizonton.

„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.

Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:

„La tero tremas!“

Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...

La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj, malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...

Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:

„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“

Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun fantoma rapideco.

Sinjorino Kamilo tremas pro timo:

„Dio mia, la mondo pereas!“

„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“

Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:

„Ĉiuj eliru!“

„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas nia domo“.

Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.

La aŭtomobilo plu veturetas singarde.

Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon — la ĉapelon li jam perdis antaŭe — manfrapas sian frunton kaj krias kun terura voĉo:

„Jam mi scias — la aerooptikaj plataĵoj!“

Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.

Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj jarcentoj...

Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro ... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago ... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda silento...

Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen, moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ spiro sur spegulo...

Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ... en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!

Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas. Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu! Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...

Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi ... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj baroj...

„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke ni estos ŝirataj el la Co...“

Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun feliĉa senzorgo...

„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia domo certe nenio okazis!“

Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ... sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...

Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia longa hararo flirtas.

„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.

Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur

Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas. Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.

„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.

Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon, kiun li kaŭzis.

Susura bruo

Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas

„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.

La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste removiĝas susure en la Nerona-n epokon...

43.

Intervjuo kun Tabakaĉ!

Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur

„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron. „Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa direkto, ĉu vi komprenas?“

„Ah!“ faras Tabakaĉ.

„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la fondo de Romo — kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj, de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo — de l’ nenio! Diru, kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo sur peceto de protoplasmo??“

Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris, profunde emocias lin. Fine li balbutas:

„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“

„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi ekmovis la plataĵojn?“

„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.

„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.

„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.

La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas naturinfano netuŝita de la kulturo?

Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn observojn pri la antikva Romo:

„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la virinoj — hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn — kaj ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon — nu, se mi nenion volus scii pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj! Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus — aŭ ĉu

Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj loĝas, kiel oni diris al ni — sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon. Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii, pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel, kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj. Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble, ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado. Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!

Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li alumeton.

Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke

Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! — kaskon kiel la kirasuloj.

Kaj la sklava mastrumo — fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj. Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa — kaj mi tiel volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto, kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj...“

Mi eksaltas.

„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas

Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:

„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi nin!“

Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...

44.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.

„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas, ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“

„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.

„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.

„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo, kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj

Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.

„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte? Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“

„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos ankaŭ lin...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.

„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“

„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava: kion manĝos niaj gastoj?“

„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed

„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi. Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“

Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve fingrokombas sian hararon kaj krias:

„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“

„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed de kie ni prenos ŝin?“

„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.

„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan rigardon.

„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.

„Vi eraras!“

„Tute ne!“

„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“

„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.

Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias. Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...

Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj kokokrias:

„Mi petas la vorton!“

Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la manojn sur la bruston.

„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdoteni supren la standardon de nia kulturo! (brave!) Jes, ni devas montri nian kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn. Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo kultura! Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve. Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj, estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj antikvaj gastojke ni volas montriĝi veraj elektitoj de la homaro! — Mi finis.“

Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la

„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn. Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis. Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“

Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.

Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:

„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata imperiestra moŝto Nerono, li vivu!“

Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...

45.

Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub

Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la sidantoj.

Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto. Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre estetika.

Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn stomakojn...

Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn, tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan arĝentan tortotranĉilon...

Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj

Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton, por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.

„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas. „Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“

„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“

„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi kaŝe...“

Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.

Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka jarcento.

Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.

La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...

Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur

Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan admiron.

Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi. Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...

Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime pruntedonas sian revolveron.

Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.

Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe

Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen. Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro kaj nux vomica, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...

Tiel mizere finiĝis la granda festeno.

Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti granda malamikeco...

Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili. Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco — la poeto Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi testudŝelan pinglon el la hararo...

Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de

Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka jarcento...

46.

Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi. Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj „kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...

La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’ dudeka jarcento.

Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.

En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...

La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva

Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ... pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?

47.

Menenius Piso notas:

2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.

Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo.

Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.

Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo; ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas ĝin kafeos aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu trinkaĵo de la barbarestra edzino.

Kaj ĉi tiu virino evidente venis nur pro la celo inciti la kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus, esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.

Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn, ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn tegmentojn,

Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde kolerekscititaj.

Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj. Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.

Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...

48.

Madame Lenormand rediviva!

Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...

Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono. Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:

„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.“

Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj

„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi: Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus — kaj konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“

Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj freneza timo alternas en liaj trajtoj.

„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias tion?“

Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:

„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“

Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:

„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“

Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj paŝante pli proksimen, li siblas:

„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi tiujn monerojn por ... por kapti min...“

Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.

„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi vin...“

„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“

Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:

„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion al vi!“

Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus, dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...

Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn sekvojn.

Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas la estontecon — kio ja fakte estas vera...

La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la morto sidos sur lia nuko.

Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.

„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj. „La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“

„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu klarigi viajn asertojn pli detale...“

Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn, laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:

„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“

Mi konsente klinas la kapon.

„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu, estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.

Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la antikvajn monerojn...

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings