NOVA SENTO.
Reading edition
Sonorilludo. Vespere, en la kora, dolora monotono, Subite, jen, eksonas la sonorila sono Kun frapo ĝemanta, Kun voĉo tremanta. La batoj ekbruas, fenestron ekskuas Kaj milde ekfluas muĝado la sorĉa. Ho, son’ sonorila, vi tondrosimila Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa! Doloro en koro sveninte dronanta Sufokas. Mi vokas al bronzo sonanta: Ho svingu la langon Vi tondre batanta! Ho, plend’ via granda Traringu la landon! Ho plendu la fonton De l’ sango riproĉo! Ho, tondru la voĉo, Ke fendu la monton! Estingu flamlangon De l’ sent’ malamanta, De l’ blinde flamanta Volinta la sangon. Atingu la kanto La koran profundon Por vindi la vundon Sangintan pro vanto. Ho sorĉu la senton Indulge lulante, Kaj larmojn rulante Eksolvu la penton! Ho ringo de kantoj! Vi fondu la rondon: Vi fandu la mondon En rond’ de amantoj! Kor’ brulas, voĉ’ lulas, min levas, mallevas, Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas: Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l’ landoj, Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno, Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondo Ekmuĝas la ondo de l’ kant’ Sed, ho ve, tremante, Lastfoje ĝemante, Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono, Kaj kaptas min denove dolora monotono...
Ni laŭdu lin... —je memortago pri morto de nia Majstro.— Memora fest’ ... dolora fest’! Funebre ni solenas. Ho flugis for la flam’ de l’ kor’, Ni kiun larme benas. Nek tondra son’ nun de kanon’, Nek sonoriloj festas, Nur batsonor’ de nia kor’ Pri la solen’ atestas. En vasta mond’ malgranda rond’ Ja estas nur la fratoj, Sed kun potenc’, majesta senc’ Kuniĝas korobatoj. Ho kunsonor’ de nia kor’ Funebru la benatan, De kies am’ flagranta flam’ Kunfandis rondon fratan. Estingis sin la flam’ de l’ sin’ Plu ĝia varm’ ne hardas, Sed staras jam fandaĵ’ de l’ am’ Kaj spite frostoj—ardas. Ĝin flegu ni, ardegu ĝi, Ĝis el malgranda sfero Post vintra frost’ la Pentekost’ Alvenos al la tero. Ĝis kun ĝojbril’ flamlangoj mil Tra l’ tuta mond’ Ĝis falas, jen, la peza ĉen’, Nun kiu langojn jugas. Ĝis en kompren’, eterna ben’ Fratiĝos mondo tuta... Ni laŭdu Lin, ke aŭdu nin Homaro surdemuta.
Pri nia kor’... Ni estu fieraj, fratoj Pri nia kor’, Pri ĝiaj doloraj batoj! Ĉar estas la bat’ dolora En nia kor’ Pro tuta la mond’ senkora. Nin mok’ kaj malam’ rigardas; Sed nia kor’ Nur amon rebrilas, ardas. En vintro de l’ tempo nuna Jen nia kor’! Ĝi estas la brilo suna. Frostiĝas nun sent’ kaj larmo... Sun’: nia kor’ Vanluktas kun la malvarmo. Sed venos, ho venos tempo Por nia kor’! Ni fidu je la printempo!
Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito. —1919.— Nun pri armil’ kaj viro, pri paca batalanto El fund’ de l’ kor’ eksonu laŭdanta nia kanto! Ĉar Per am’ unuigontan miraklan fundamenton. El mondo de l’ barakto, malam’, batalo, pelo Li volis montri vojon al alt-brilanta celo, Kaj montris li la vojon de l’ savo kaj de l’ bono! Sed, ho, orelojn surdajn atingis la admono. „Ho, mia kor’!“ li kantis, ĉar kaptis lin doloro: Pro tuta mond’ doloris la granda nobla koro, Por sangverŝanta mondo ĝi sangverŝante batis. Kaj kun doloro fajra ĝi amis kaj kompatis. Vir’ milda kaj modesta, sed forta kaj decida, Nek batoj de la sorto, nek homa mok’ perfida Starigi povis baron al lia fajrintenco, Li luktis per espero, obstino, pacienco. Kaj en batal’ li mortis, se ankaŭ ne per sabro Ĉevalo de l’ milito galopis tra l’ kadavro, Lin la Teruro venkis, sur lia freŝa tombo Baraktis kun pafita flugil’ la packolombo.... Ĉu longe furiozos la pereiga flamo, Ke ankaŭ ami povas la hom’ nur per malamo, Ke amon al patrujo per tio li ekmontras, Ke al nacio fremda malbenon fulmotondras? Ĉu nin do turmentados eterne la malbeno, Ke genton de la gento forbaras malkompreno, Ke al aligentanoj la lango estas muta Kaj, se parolas, sonas nur blasfemad’ balbuta? Ĉu do ankoraŭ longe la hont’ terura restas, Ke hom’ al homo lupo, kruela lupo estas, Ke patro testamentas malamon al la ido, Ke venkas kaj triumfas rikane la perfido? Ke ruz’ diabla estas la diplomata moro, Ke la mortigon lertan ornamas brila gloro? Ke oni masbuĉadon en nom’ de Di’ aranĝas Kaj ke la pli potencaj la pli malfortajn manĝas? Jen estas mi Hungaro per ĉiu bat’ de koro, Per ĉiu gut’ de sango, per ĉiu gut’ de ploro... Mi forte radikiĝas en kara ter’ nacia, El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia. Kaj volas mi, ke ĝia art’, manier’, kulturo Kunbrilu en la pompo de l’ paca mondkonkuro; Ĉar per pereo ĝia pereus io bela, Perdiĝus kvazaŭ unu kolor’ de l’ ark’ ĉiela. Etendas mi la brakojn por frata ĉirkaŭpreno Malsate je konsento, soife je kompreno... ...Kaj streĉas sin rigide al manoj miaj pacaj Indulge ne manplatoj, sed pugnoj nur, minacaj. Forsonas en dezerto la plorobtuza voko... Ho mian sekan gorĝon kunpremas jam sufoko, Detruas en animo terura kataklismo: Amata mia lando baraktas en abismo! Ho, super ĝia kapo glav’ Damoklesa pendas, Al la pli promesinto landpartojn oni vendas. Kaj ploras, ĝemas, plendas la forŝiritaj korpoj, Samkiel ĉe la tombo de la patrin’ la orfoj. Mi tamen ne blasfemas, malbenojn mi ne sendas, Laciĝis jam la brakoj, de longe sin etendas. Nun ilin, kun la lasta eksving’ de l’ malespero Eklevas mi, kriante el maro de l’ sufero: Ho, vi spirit’ benata de l’ paca batalanto Estingu la inferon de la nacia vanto! Ekfulmu via lumo en malespera nigro, Ke ektiminte kuru la diskarnanta tigro. La tigro verdokula de l’ malkonkord’, ĵaluzo, De l’ rabinstinkt’ nacia, de la perfida ruzo, Ke estu fine sekaj la fontoj de la ploro Kaj unu la ŝafaro, kaj unu la pastoro. Ke ŝultro ĉe la ŝultro laboru ĉiu lando, Kunplektu ilin forte de l’ amo florrubando. Sur via kun adoro florornamita tombo Ekflugu kun sonanta flugil’ la packolombo. Kaj kiel Dioniza festen’ per unu fojo Ekmuĝu tra la tero la ditiramb’ de ĝojo, Ke fine, sub la signo de l’ verdaluma stelo, Alvenu, ho alvenu sur teron la ĉielo.
Supren la korojn... Ho, kavaliroj de la nova sent’, Ekbruligantoj estu ni de l’ koroj! Flugu de kor’ al kor’ en homa gent’ Hele flamantaj festaj fajrofloroj! Ĝemas mizere, en mallum’ dronante Tuta homaro sub malbona sorĉ’, Brilu al ili ĉie, lumdonante, Koro flamanta, kiel gvida torĉ’. Supren la korojn samideana rond’! Montru ni ilin al disonanca mond’! Ĉar De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’. Ho kavaliroj de la Pentekost’! Lukti ni devos en bataloj multaj: Jen malamikoj: la anima frost’, Blinda malam’ kaj malkomprenoj stultaj. Veoj alarmas por batal’ benata, Grandaj mizeroj vokas nin por arm’. Jen la armiloj: la laboro frata, Brak’ brakumanta kaj la kora varm’. Supren la korojn, samideana rond’! Montru ni ilin al disonanca mond’! Ĉar en niaj koroj estas fundament’ De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.