← Table of contents
Mondo kaj koro

MONDO KAJ KORO.

Reading edition

Poploj en aleo. ... Poploj staras en aleo... Ekiras vent’ kun laŭta veo. Ŝirita, trema ĝemospiro. Jen: venta kanto pri l’ sopiro. Kaj dum la vento vee blovas, La poploj treme sin ekmovas. L’ unua klini sin komencas, Ĝi al la dua riverencas, Sed ĝi al tiu vane zumas, La trian tiu amindumas. La tria flustras al la kvara Kun ama tremo foliara, Kaj tiel plu ... jen lud’ sencela Kaj malfeliĉa kaj kruela Kaj en la tuta vic’ la sama: Rifuz’ Sovaĝe hurlas jam la vento: Sopir’, sopir’, sopir’, turmento... Sovaĝe ĝemas arb’ vipata De la sopiro senkompata... Reklini sin ... kaj miksus drone Sin branĉ’ kun branĉ’ kaj estus bone, Sed la proksim’, la certa havo Senloga estas kaj sen ravo, Sopiro je l’ neatingebla: Jen flam’ de l’ kor’ neestingebla... Ho, steloj en la frosta alto! Facila nub’ en flug’ sen halto! Flor’ sur la pint’ de l’ roko kruta! Sur frosta lip’ rifuzo muta! Ho, flor’ ravanta de l’ deziro, Ho, flor’—velkonta post deŝiro! Ĉu veas, plendas nun la vento Sub vip’ sovaĝa de l’ turmento, Aŭ, dum ni en doloro dronas, Ĉu rid’ infera ĝia sonas?

Maldolĉa kanto. Ekiri, kiel la migruloj... Sen cel’, sen hejmo vagi sola... Ne turnu sin plu la okuloj Al la ĉielo senkonsola! Nur ridi belon la naivan De la printempa floroĉarmo, Kaj lipon havi, sensoifan, Avare ŝpari je la larmo Rezigni pri ja vana lukto, (feliĉon ankaŭ venk’ ne portos), Rezigni pri la amvolupto Sciante, ke en naŭz’ ĝi mortos. Ne lasi plu, ke min ektentu Am’ de virino, de amiko. (Brilegaj aĵoj, sed, atentu!, Dissaltos, kiel sapveziko.) Kaj se espero ŝajnus, rava, Ne kapti ĝin per mano trema, Ĉar Araneaĵ’ nur, ŝiriĝema. Kaj iri nur, sen cel’, sed fido, Sen idealoj, sen deziro, Sur vangoj, sen la ŝmink’ de rido, Kaj pri la mort’: kun ŝultrektiro... Kun frostaj vangoj, frosta sento Ekfali sur la bulon teran, Kaj kun la vekrianta vento, Ekkanti kanton malesperan...

Iras abiturient’... En splena sent’, ĉagrena sent’ Jen koron ekkaresis Arĝentsonor’ de l’ rememor’ Pri l’ tempoj, kiuj ĉesis. Ĝojriĉa temp’, feliĉa temp’ De l’ knab’ facilanima, Ho vivabund’ en kora fund’: Viv’ estas ja senlima...! Senpena sort’ kaj plena fort’, Amika rondo varma, Kortuŝa fid’, plenbuŝa rid’ Pri ia farso ĉarma. Ho ora viv’, ĝojflora viv’, Flugiloj ĝoj-frapantaj, Malĝoj’ kaj dub’: facila nub’... Projektoj dolĉe vantaj, Studenta temp’, ho venta temp’: Aĝ’ de l’ printempa vento! Ag’ de April’: en blanka bril’ Burĝonas knabo sento. Naiva am’: soifa jam Je kis’ la lipo estas Kaj la admir’ per fabla mir’ La amatinon vestas. Naiva poz’: do, sen ripoz’, Nur supren sur deklivo! Infana sonĝ’, ho, vana sonĝ’, Ĉar vekas zorg’ Reportu brilon al la malĝojanto Malnova, kara kant’, adiaŭkanto: Iras abiturient’ Jam for... Adiaŭ, ĉiu kunstudent’...! Jam for... La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi, Filistro estos ankaŭ mi. Jam for... jam for... Ni kisu nin je lasta foj’. Infana sonĝ’, ho vana sonĝ’, Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo. Kaj svenas ĝoj’ kaj venas voj’ Malsupren sur deklivo. En truda dev’ la fluga rev’, La sonĝa mond’ ekpalas, Flugila sving’ sen cel-ating’ Lamiĝas—kaj ni falas. Nenie sav’... Nek ama rav’ Nin helpas por leviĝo. Ĉar ĝenas nin, ke venas fin’: Aŭ tromp’ aŭ senreviĝo. Amika rond’... Ĝin portas ond’ Malpura: lukt’ por vivo. Malam’, malpac’, barakt’ kaj lac’ Envio, monsoifo. Kaj post esper’ la malprosper’ Eterna kaj rigida Splenigas nin, plenigas nin Per saĝo tre acida: Por kio lukt’: acida frukt’ Ja Kaj ĝi de sur branĉ’ sen matur’, Defalas al la tero. Do lasu nur: viv’ pasu nur, Ĉar estas ver’ Ke estas mond’ kaj restas mond’ Malĝoja kaj malbona. Ho ploru, ploru kun la ekploranto Malnova, kara kant’, adiaŭkanto: Iras abiturient’ Jam for... Adiaŭ ĉiu kunstudent’... Jam for... La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi, Filistro estos ankaŭ mi. Jam for... jam for... Ni kisu nin je lasta foj’...

Se ekbrulus... El mia, pro l’ sopir’ brulanta kor’ Ardante fluas mia amsufero. Metal’ rigida el fluanta fero Obtuza vers’ fandiĝas el dolor’. Jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor’ Funebron soniganta tra l’ aero, Jen kant’ sovaĝa, kant’ Nenie bril’, nenie helkolor’. Ho, se ekbrulus en vi ama flamo Kaj koron de l’ eterne vin amant’ Karesus vi per via vera amo. Ho kara, tiam estus mia kant’ El ĝoja or’ farita brilornamo Por via kap’, kun pompa diamant’.

Brulpereo. Am’, artfajraĵo milkolora! El kor’ ekflagras vi subite. Mi ekbruligis vin. Ravite Mi ĝojis pri fajrejoj viaj. Espersteletoj verdradiaj Brilante tra l’ animo lumis Kaj karesante milde zumis Pri l’ feliĉego alvenonta. Kaj el la koro fajrofonta Flagradis flamo bluehela: Revado pri plezur’ ĉiela: Pri lip-sur-lip’, kaj kor-ĉe-koro. Ho, pluv’ arĝenta, pluv’ el oro, Ho, dolĉaj flamoj rozkoloraj, Ho, dolĉaj sentoj fajrofloraj De laŭstudenta am’ naiva... Sed ruĝo de l’ sopir’ soifa Raketis, falis sur la koron. Mi sentis akran bruldoloron, Mi tamen ludis plu kuraĝe. Kaj nun malhele kaj sovaĝe Leviĝis en violkoloro La pezaj flamoj de l’ doloro... Ektremis mi ĉe l’ ekrigardo. Kaj venis kun bruliga ardo! Purpur’ terura de l’ pasio Galopas fajro jam tra ĉio... Mi time miras ĝian svingon. Mi krius jam, ho ve, estingon! Brulvundoj veas sur animo. Kaj kreskas jen la brul’ Jam kri’ por helpo vane sonas. Stertore mi en flamoj dronas, Sangnuboj antaŭ la okuloj... Ve, mi pereas en la bruloj De l’ artfajraĵo milkolora.

Ŝiritaj strofoj. Memoro, mola lito muska! Min kial la sopir’ embuska Forpelas de vi ĉiam... Ĝemspiron ĵetas la sopiro Kaj refalinta ĝemospiro Ekbatas koron ŝtone. Se brakojn mi al nokt’ etendas, Se savan voĉon mi atendas, Neniam venas voko. La lum’ de l’ sonĝoj iĝas blinda, La blu’ de l’ sonĝoj Malplen’ kaj nigro ĉie. Kaj mi sveninte, pale kuŝas Kaj mian lacan koron tuŝas Per brulostampo la dolor’...

Silente, nigre... Silente, nigre kuŝas mia sento Simile al la ond’ de l’ nokta mar’, Se kaŝis sin la lun’ kaj la stelar’, Se kuŝas en laŭsvena dorm’ la vento. Dolora sent’, ho kuŝu en silento... Brilanta penso kaj brilanta far’ Jam vane lumus tra la nuba bar’, Ventege vane vipus vin turmento. Ĉar ŝi, la ŝip’, por kiu vin sopir’ Perfortis, pelis al freneza peno, Neatingebla estas por dezir’; Kuŝante jam feliĉe en haveno, Ve, en la brakoj de alia vir’ Kun senkonscia arda ĉirkaŭpreno.

Kiel la infano... Ho vivo, min lacigis via vojo. Suferon veran Ne povas doni al mi la malĝojo. Se la dolor’ sur mia brust’ genuas, Mi laŭte ne ekkrias: Mi kutimiĝis al ĝi, mi enuas. Ho viv’, sen peno, sen ribel’, ĉagreno Mi vin trenadas: Kaptito trenas ŝarĝon Se brilas ĝoj’, mi ĝin kun spleno spita Rigardas, kvazaŭ Ornamojn de l’ katen’ la hom’ kaptita. Jes, vivo, min lacigis via vojo Korpuŝon veran Jam donas al mi nek malĝoj’, nek ĝojo. Mi estas pri vi, kiel la infano Pri la ludilo. Li ĝin enuas, ĵetus for el mano, Li ĵetus for, kaj tamen, se ĝin oni Forpreni volas, Li ploras, veas kaj ne volas doni.

En memorlibron de knabino. Kvieta, dolĉa estu via viv’ Kaj gaja, kiel ludo de infanoj Dancantaj vigle, manoj en la manoj Je maj-maten’ sur suna montdekliv’. Se venas ankaŭ iom da dolor’ Ĝi estu, kiel siluet’ de mano, Se ombroludon ludas la infano: Facila, farsa, flirtu baldaŭ for. Deziroj, kiel ŝafidetoj, ĉie Vagadu vigle, pro l’ odor’ ebrie Sur verdaj kampoj inter florornamo, Ĝis fine ilin kun vipanta pelo Direktos al la ununura celo Paŝtist’ sovaĝa: la unua amo.

Knabino en fenestro. Florante vi en la fenestro sidas, La strattumulton vi mirante vidas, Kompato dolĉa tuŝas min ĉe koro: Sort’ via estas, kiel sort’ de floro. Etendas sin jam manoj florŝirantaj, Viajn petalojn havi dezirantaj, Sed ho ne ties, kiun vi salutus Per klin’, kaj lipojn per miel’ vi ŝutus. Okul’ ekbrilos, koro ekfrapetos, Se venos, kaj la ŝnurŝtuparon ĵetos De la esper’ naskita sonĝo-vir’ El sonĝoj alvenanta kavalir’— Aŭ koron, vangojn, dum atendo vana Enmaskos tempo, la kruelemana Per frosta krusto kaj per velkosign’. Kaj vi fenestron fermos kun rezign’.

Am’ ne estas... Ho, am’ ne estas ludo, Sed forta sorta trudo. Ĝi svingas sian vipon Al lip’ pelante lipon. Ni timas ĝian baton, Kapricon, senkompaton, Sub ĝia jug’ ni svenas... Kaj tamen ĝin ni benas.

Ribeleto. Ho, kiom da bataloj en la mondo! Egale estas, kio ajn min gvidus, Nur foje jam min mi batali vidus. Ĉu do ne estas, kiel ĉiu homo, Knedita mi el karno kaj sopiro, Ke sidas mi inerte, kun ĝemspiro? Ĉu do utilas, ĉu al iu plaĉas, Ke jen, mi estas bona, kiel pano, Kaj mi sekiĝas, aŭ min mus’ formaĉas...

Feina sorto. Feino vivis en la lag’ Kun viv’ soleca kaj kvieta Kaj al la bord’ je unu tag’ Alvenis juna vir’ poeta. Kaj bela estis la junul’ Kaj bukla lia brunhararo, Ardante brilis sorĉa brul’ En lia nigra okulparo. Ekvidis ŝin la juna vir’, Ekflamis lia kor’ amema, Li kantis kanton pri l’ sopir’ Kaj vokis ŝin per voĉo trema. Solecon frostan de l’ fein’ Neniam tuŝis voĉo tia, Ensorĉis por eterne ŝin La okulparo flamradia. Kaj plenumiĝis ŝia sort’, Tra l’ koro boris amo-sago Tirate de ravanta fort’ Sen vol’ ŝi venis el la lago. Iliajn lipojn ama brul’ Kunfandis. Vane vokis ondo. Ŝi, man’ en mano kun junul’, Ekiris al mortema mondo. Kaj estis por eterne for’ Fedigno virgulina, sorĉa, Ŝi donis ĝin plezure por La ravo de la amo dolĉa. Kaj ne ekfloris plu narcis’ Se lipojn ŝi por rid’ malfermis, Ne milda flor’, Sur ŝiaj ruĝaj lipoj ĝermis. Kaj se ekkaptis ŝin dolor’, L’ okuloj plu ne perlojn rulis. Sed vera, homa, sala plor’, Varmega larm’ en ili brulis. Kaj ĉiam pli kaj pli da larm’ Elgutis al ŝi el okulo, Ĉar, ve, ekvelkis ŝia ĉarm’, Kaj ŝin forlasis la junulo. * Feinoj, estas la destin’ Por vi kruela kaj malbrila. La sort’ elekti trudas vin, Elekto estas malfacila: Fevivon frostan vivi sur La koro kun glacia krusto, Aŭ en pasema amplezur’ Ekvelki sur la vira brusto.

Aglo kaj kolombo. Rideto, jen, sur mia vang’ ekfloris Hodiaŭ, pale strange kaj kun tim’. Dum nova movo pro la malkutim’ Vizaĝo mia kvazaŭ ekdoloris. Pro l’ mond’ malica ĝemis mi kaj ploris, Ĉar ho, plorinda estas ĝi sen lim’; Dolor’ kruela sidis sur anim’ Kaj kiel aglo, ungojn ĝi enboris. Sed kun esper’ ravanta nun mi ridas, Ĉar jen, kolombon dolĉan nun mi vidas, Mi vidas nun, virino kara, vin. Kaj certe mi atendas la miraklon, Ke venos, venos de l’ doloro fin’: Ke la kolombo venkos nun la aglon.

Printempa sorĉo. Flirtanta eta papili’ Flugadas super kampa vojo. Ho, en lazur’ flugpendu nur! Mi nun forgesas pri l’ malĝojo Kaj tuta la flugila polv’ Pentrinta mian infanmanon Surpluvas min, kaj al la sin’ Ĝi portas post doloro sanon. Kun kis’ tumultas al la kor’ De l’ infanaĝo mil memoroj, Nenie pent’, malĝoja sent’, Kruela aro de l’ doloroj. Mi serĉas: kien estas for Amdorn’: malnova dolorilo...? Jen, en la kor’ arĝentsonor’: Ĝojŝafidet’ kun sonorilo. Ho ora sun’, ho silkĉiel’! Facila nub’ el purarĝento! Printemp’ sen lim’! El la anim’ Rifuĝas ĉia splena sento. La kamp’, sonanta ondfein’, Ornamis buklojn nun per floroj Ŝi kantas jen, sin banas en Rivero dolĉa de l’ odoroj. Ho, kia tril’ de l’ birda ar’! Sur arboj dolĉa floro-ĉarmo! Kun laŭta ĝem’ ĉu do mi mem Min lavis per maldolĉa larmo? Ho, vi mensogis al mi, kor’, Ke estas tuta viv’ sufera, Ĝojkriu nun, eksciu nun Ke estis via vort’ malvera. Plezuro kia estas nun Doloron per kalkano jugi! Ho, kia ĝu’: sub brila blu’ Sur kamp’ ekkuri... suprenflugi...

Printempo. Nun tiklas la herbojn petole la vento, Nun tiklas la koron sopiro flugila... La kampon silkharan per ombro facila Dorlote karesas nubet’ el arĝento. En vesto odora kaj blanka la branĉo Ridetas kun ros’ sur burĝon’ sia ĉarma. Vi pensus, kun ĝojo hontema kaj larma Fraŭlino atendas je ven’ de l’ fianĉo. Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron, En brila aer’ papilioj promenas, Delogas, kisinte forlasas la floron. La rav’ de l’ ĝermado kaptite min tenas, Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron... Ho, dolĉa ... volupta ebrio ... mi svenas...

Somero. Ĝis limoj de l’ vido ondadas tritikoj. Jen flava mareg’ sub ardanta sunbrilo... Sub propra la ŝarĝo jam antaŭ falĉilo La kapojn ekklinas humile la spikoj. Virino benata, la Tero Patrino Infanojn alvokas: do venu, ho homoj, Kaj suĉu el sukoj kaj el la aromoj, Infanoj avidaj, do venu al sino. Kaj ili alvenas, kaj venas ne vane, Kaj falas la beno abunde, sen fino Patrino amanta ĝin ŝutas plenmane. Sopir’ min ekkaptas: per pia kapklino L’ adoron ekmontri kaj fali infane Sur bruston benatan de l’ Tero-Patrino.

Aŭtuno. En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas... Faladas zigzage kaj zumas folioj, Susuras la vento ĉe miaj tempioj, La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas. Tra l’ arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj... Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj Lasthorojn nun vivas la granda Naturo. Odoron elspiras mortante la floroj, Sur min folipluvon la arboj subsendas, Ho pompo funebra, aŭtunaj koloroj! Mi kuŝas, mi kuŝas kaj brakojn etendas Ebrie pro venta susur’ pro l’ odoroj... Mi ian miraklon aŭtunan atendas...

Aŭtuna fantazio. Jen, kiel virino en plena maturo, En plena beleco, sed sur la vizaĝo Jam kun la signetoj de l’ velko, de l’ aĝo, Baraktas volupte l’ aŭtuna Naturo. En varma ventspiro sopiro sufokas, Ĝemadas la arboj amsenton ebrian Kaj ŝiras de l’ korp’ ŝi la veston folian: Por am’ ŝi amanton: la sunon alvokas. Sed iĝis malvarma radio la suna: Ĝi kisi ne plu, jam karesi nur povas: Amanto fidela jam iĝis maljuna. Karesas li, fine kvieton ŝi trovas. Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna... Nur foje folion la vento ekmovas.

EL LA HUNGARA LITERATURO ĝis nun aperis en Esperanto:

Arpado Abonyi: Mallumaĵoj. Tradukis Paŭlo de Lengyel.

Zoltano Ambrus: La bazaro brulas. Tr. Dro Karlo Mezei. En la sama kajero: A.: La ŝtonpististo. Tr.

*Andreo Ady: La Wagram-Odo. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy. En la sama kajero: Ludoviko Biró: La infano. Tr. Adalberto Dobler kaj: Julio Krudy: La Prauloj. Tr. Dro Rudolfo de Rajczy.

Arpado Berczik: Kiu ne povas plori... Tr. Dro Leono Loránd. (Tri noveloj) En la sama kajero: Francisko Molnár: La kitklubo. Tr. Izoro Kelemen kaj: Soma Guthi: Demandoj konfesigaj. Tr. F. Varga.

*Eŭĝeno Heltai: Gertie. Tr. Ferdinando Varga. (En la sama kajero du originalaĵoj de Ferdinando Varga.)

*Francisko Herczeg: Marĉfloro. Tr. F. Göltl.

Francisko Herczeg:Hungaraj rakontoj. Tr. A. Panajott.

Maŭro Jókai: Du noveloj. (La edzino de falinto. Pola rakonto.) Tr. Johano de Luczenbacher.

Kolomano Mikszáth: Fantomo en Lubló.

Francisko Móra: Kiam mi en ĉielo estis. (Kvar noveloj). En la sama kajero: Vilhelmo Sz. Szigethy: Kitelo de virino Sankta Anno. Stefano Tömörkény: Hirundoj. Miĥaelo Cserzy: Sur la vojo de la malboniĝo. Tr. Dionizo Muzsnai.

Aleksandro Petőfi: Elektitaj poemoj. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.

*Aleksandro Petőfi:Hungara Poemaro I. kaj. II. Tr. Dro R. Fiedler, A. de Marich kaj Dro R. de Rajczy. En la kajero IIa poemoj ankaŭ de Johano Arany, Danielo Berzsenyi kaj Miĥaelo Szabolcska.

Miĥaelo Vörösmarty: Ilonjo Bela. Tr. Dro Euĝ. Fuchs.

Noto: La libretoj per * signataj elĉerpiĝis!

Illustration from Mondo kaj koro Poemoj de K. de Kalocsay

En sama formo aperis: SES NOVELOJ de JÓKAI, MIKSZÁTH, HERCZEG kaj MOLNÁR.

BONHUMORAJ RAKONTOJ de nuntempaj verkistoj.

Pri Hungarlando en Esperanto ĝis nun aperis:

Alvoko kaj Respondo de la Hung. Scienca Akademio.

Dr. L. Buday: La ekonomia unueco de Hungarujo. Tradukis Rafaelo Bartal.

Gvidlibroj de Budapest, Szeged Arad, Hortobágy.

Kajero pri hungaraj banejoj.

Se Vin interesas Hungarlando, abonu la „Hungaran Esperantisto-n“ (Szeged, Szentháromság-utca 30.)

Esperantajn librojn, glumarkojn, afiŝojn gazetojn kolektas, vendas, peras, sciigojn havigas:

Hungara Esperanto Servo

Adreso: Paŭlo Balkányi, Budapest, VI., Hajós-u. 15.

VIA DEVO estas:

1) IDEALA = helpi la interkomprenon de la popoloj per disvastigo de la ideo kaj literaturo de Esperanto!

2) PRAKTIKA = aliĝi al la Universala Esperanto Asocio, uzi kaj uzigi ĝiajn servojn!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings