Front matter (continued 3)
L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof translation
Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.
— Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri, sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas, ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton da seka pano?
Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.
— Ĉi tie, sinjorino, — diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne sekan pordegon de unu el la domoj.
Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman, kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en diversaj lokoj de la korto.
En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego, super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj literoj prezentis la sekvantan surskribon: Kudrejo de vira kaj virina tolaĵo, de B. Szwejc.
Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj.
Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj en la dua.
Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi, poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.
— Bonan tagon, sinjorino Szwejc, — ŝi diris.
Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al la venintino kaj ekridetis tre afable.
— Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!
Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.
— Ha! ĝi estas vi, Klaro! — ŝi diris, kaj ŝi etendis al la venintino
Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon de detruado.
La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.
— Sinjorino Szwejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.
Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:
— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....
Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.
— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?
Sinjorino Szwejc ekridetis.
— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....
— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko....
Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la kapon.
— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....
Klaro faris senpaciencan movon.
— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris, — la amo al proksimulo estas ĉi tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?
Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.
— Kara fraŭlino Klaro, — ŝi diris, — vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia moraleco....
Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis efektive per esprimo malmola kaj severa.
Klaro ekridetis.
— Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?
— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....
— Do, kun kiaj kondiĉoj? — vive atakis Klaro.
— Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.
Klaro malkonsente ekskuis la kapon.
— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, — ŝi diris decide, kaj ridante ŝi aldonis: — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.
Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:
— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.
Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis la kapon kaj diris:
— Mi konsentas pri viaj kondiĉoj
Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. — Jam tiel mi decidis, — ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: — vi diris ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.
La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!
Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.
La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;
Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero leviĝi iam sur pli altan.
Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto.
Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.
Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.
Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.
Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la
Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.
Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.
Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.
Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.
Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili
Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per
Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.
Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj, el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo, tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj, murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.
Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio, ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.
La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.
De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.
Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.
Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.
Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?
Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj feliĉaj aŭ malfeliĉegaj
Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola.
Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al
Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo.
Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.
— Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono da
Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.
— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis dek kvin
Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.
Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la amasoj.
— Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ deprenite de dudek estas dek unu
Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....
Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive tre
Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj:
— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!
Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn....
Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Ĉu ĝi estas
Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.
Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide mortas.
Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj
Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.
Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj....
— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:
— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.
En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....
Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn
La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!
Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.
Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da
— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis ĝin en formo de malgaja kadro.
Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo. Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....
Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis.
La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.
Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.
— Vi ne rekonas min, sinjoro! — ŝi diris per voĉo mallaŭta sed firma.
Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.
— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi ne estis certa.
Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino.
— Per kio mi povas servi? — li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo.
Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.
— Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga....
Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.
Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.
— Volu sidiĝi, sinjorino, — li diris. — Mi aŭskultas vin atente....
Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.
— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — ŝi diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo...
La libristo faris saluton.
— Jes, — li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.
— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston....
La libristo faris denove respektan saluton.
— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto ... ke sekve.....
Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.
— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari!...
La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de momento inter tiuj
— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?
— Nenian, — mallaŭte respondis Marta.
— Vi havis infanon....
— Mi havas malgrandan filinon.
— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?
— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago....
— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!
— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis
Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.
La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita.
— Mia Dio! — li diris duonvoĉe, — kiel ŝanĝiĝema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj feliĉa paro!
Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.
Jes, — ŝi diris per mallaŭta voĉo, — mi estis feliĉa.... Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....
La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!
Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis al ŝi la manon.
— Trankviliĝu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidiĝi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos... trovos....
Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.
La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed
Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.
Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:
— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....
La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:
— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La
Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.
— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas....
Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.
— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki....
Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.
— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin enself-help...
Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.
— Ho, sinjoro! — ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.
Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo oni
Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.
— Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? — ŝi diris post momento per voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.
— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaŭ. Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.
Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte volis enbrakigi la filineton.
Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.
— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.
— Min doloras ĉi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la voĉo, sed tre mallaŭte.
— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta
— Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? — ŝi demandis mallaŭte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.
Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.
— Panjo, — ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la patrino, — mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte... forte....
La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli akra kaj pli malserena lumo.
— Ha! — ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko kaj levis
Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.
La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron
Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur
Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.
Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie
En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. Varsovio salutis la novan jaron.
Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.
Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon
La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.
— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.
En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis,
Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris; ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum momento kun kapo klinita.
Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.
Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de Marta.
Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio
Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:
— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?
— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!
— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!
— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado...
La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.
— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la
Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue:
— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....
Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.
— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte: — Dio mia, Dio, Dio!
Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!
— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...
Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.
— Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!
La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.
— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.
En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama! Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva
— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.
— Kiel do oni povas ne ridi! — ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio!
La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.
— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...
— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?
— Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis...
— Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras Dion...
— Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...
— Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!
La libristo levis la ŝultrojn.
— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...
— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo?
Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue:
— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. Legu miajn artikolojn.
— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...
— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?
— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...
— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...
En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...
Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis — envio.
Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.
Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.
— Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! — ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis, ŝi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?
— Mi ne povas? — ŝi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?
Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — ŝi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!
Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn.
Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido.
— Jes! — ŝi diris preskaŭ laŭte, — por ili scienco kaj laboro, por mi... almozo....
La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano. — Bone! — ŝi murmuris post momento, — ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....
Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam ŝia
Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.
— Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!
Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.
— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino! Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzino
— Kaj vi ŝin ne trovis?
— Mi ne trovis...
— Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?
— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?
La virino eksplodis per rido.
— Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! — ŝi ekkriis.
Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.
— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, — li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco. — Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj....
— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.
— Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, — mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...
— Kaj kiun vi plu ne serĉis...
— Mi ne serĉis...
— Kaj kiun vi forgesis...
— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis... kion fari? vivre c’est souffrir...
Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno.
Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.
— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, — vere, — ŝi diris kokete, — mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...
— Tio estas ŝi! — mallaŭte diris Aleĉjo, — ha, kiel bela ŝi estas!
Dum
Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto.
Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis blanka kiel
Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.
— Kiel bela ŝi estas! — mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!
— Estas vero, ke ŝi estas bela, — respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, — sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?...
Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.
Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.
— Sinjorino! — diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton.
Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.
— Marta! Marta! — ekkriis la dua voĉo, virina.
Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.
— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.
— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.
— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?
— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.
La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:
— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.
— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.
— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.
— Pri mia edzo.
— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?
— Ĉi tie en Varsovio.
— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?
— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.
— Per aŭkcio! jes! domaĝe
— Mi estas kudristino.
— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, — mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.
— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.
La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.
— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...
Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.
— Ĉu vi edziniĝis? — ŝi demandis.
La virino denove ekridis.
— Ne! — ŝi ekkriis, — ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...
Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.
— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasaĵoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...
Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:
— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?
Marta videble ŝanceliĝis momenton.
— Mi ne povas, — ŝi diris, — mia infano min atendas...
— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom.
— Mi ne povas.
— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato Krolewska...
Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.
— Venu, venu! — ŝi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.
La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.
Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.
— Post unu horo, — ŝi diris, — mi venos al vi, Karonjo...
Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria! Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.
— En la daŭro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan
Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo.
— Efektive? — ŝi demandis per tirata tono.
— Efektive, — respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.
La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.
Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.
Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakseĝo
Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.
La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj kurtenoj
La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.
Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.
Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en
Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.
De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris:
— Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino....
Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli.
— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed
Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton.
— Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...
— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro....
— Jes, — ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis... — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe
— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?
— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj — li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.
— Malnoblulo! — mallaŭte diris Marta.
Karolino levis la ŝultrojn. — Vi troigas, mia kara, — ŝi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble
Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.
Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.
— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj....
— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?
— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ neÇa ne tire pas à conséquence! Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dek ok
Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj
— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj....
— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru, akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....
— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!
— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:
— Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....
Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde
— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....
— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?
— Por kio? por kio? ho! ho! ho!
Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.
— Marta! kian aĝon vi havas?
— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.
— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!
Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.
— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere
— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.
Marta parolis plue:
— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?
— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.
— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....
— Mi havis absolute nenian talenton.
— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?
— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.
— Kio do... komencis Marta.
— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.
— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.
— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.