← Table of contents
Marta

Front matter (continued 2)

L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof translation

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

— Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en tiel malgajan humoron? — eksonis vira voĉo apud la fenestro.

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.

— Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj....

— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; — kia soleneco de parolado! Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... — La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.

— Ne, — li diris post momento, — ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas....

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia buŝo.

— Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru....

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis lin amike.

— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn ŝercojn.

Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.

— Parolu kuraĝe, mia fratino! — li diris, — mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.

— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....

— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....

— Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu....

— Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble nenion povoscias....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi! Tia juna kaj bela....

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.

— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino....

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?

— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, — ĉar mi ne scias instrui.

Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto.

— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi....

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — ŝi diris, — tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....

Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi diris:

— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn....

— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori....

— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

— Mi ne scias, — ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, — mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.

— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.

Marta neante skuis la kapon.

— Ne, sinjorino, — ŝi diris, — en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

— Eble, — ŝi diris post momento, — eble vi laboris almenaŭ iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....

— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio....

Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:

— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado....

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

— Kun ĉi tio, — ŝi diris, — estas plej malfacile... malmulte da

— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.

— Marinjo! — diris mallaŭte la juna homo, — via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni....

Mario ekplaŭdis per la manoj.

— Vi estas prava, — ŝi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!...

— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara

— Kaj mia edzo estas en la kunsido....

— En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....

— Mi tuj skribos al mia edzo....

— He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido....

— Iru, iru, Aleĉjo....

— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon — mi kuras, flugas, rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona kaj homa indeco,

— Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!... — ŝi pensis. — Se mi ne havus infanon!

— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio,

Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.

— Sinjorino, — ŝi diris iom nekuraĝe, — jen estas la ŝuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

— Vi nenion ŝuldas al mi, — ŝi diris, — ĉar mi absolute nenion lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, ĉar la provizo

— Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?

Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito, novan streĉiĝon de la momente falinta energio. — Ŝajnas al mi, — ŝi diris al si, — ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio! Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis, ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!

Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de la loĝejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita kaj komforte aranĝita.

— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti tiun pagon....

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

— Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi ripetiĝus....

— Sinjoro! — vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, — ŝi pensis, — kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma manĝo!

Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.

— Ili ekzistas por maljunuloj, — ŝi pensis, — por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? Neniam! — ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.

— Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, — ŝi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron....

La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita kaj

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ malakcepto de ŝia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis, krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi, maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli oficiale, ol antaŭe.

— Mi aŭdis, — ŝi diris, — ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:

— Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....

— La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon, — interrompis Zminska, — sed se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....

— Mi erarigis vin, sinjorino, — plue diris Marta, — ĉar mi eraris pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

— Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, — ŝi respondis post momento kun iom da ironio en la voĉo. — La konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek spesdekoj por horo....

— Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, — diris Marta.

— Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj, eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:

«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu

Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj, konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

— La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin. Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra

Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj, el

Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado de la patrina koro!

Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn, kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj, simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj.... En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la

Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizaĝeton.

— Panjo! — ŝi diris per ĝema voĉo, — kiel malvarme estas ĉi tie hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!

Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj per voĉo preskaŭ tute libera diris:

— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?

Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.

Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per

Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos... mi devas povi....

Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion aŭdis.

De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan

Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!...

Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? — pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudzinski.

Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la morgaŭa

— Venu postmorgaŭ matene, — diris Mario Rudzinska. — Mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.

Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.

Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton....

— Estas al mi tre dolore, — li diris, — ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....

Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj vizaĝesprimo

— En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....

— Adamo! — eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.

Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco.

— Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem....

Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:

— La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta; nefarinde

Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte salutante Martan, diris plue:

— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la

Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj diris mallaŭte:

— Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon por tio, — ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj.

Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn, svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de tempo necesa por lernado.

Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan

Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.

Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem, por ĉesi esperi....

Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:

— Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....

Marta subite levis la okulojn al la parolantino.

— Jes, — ŝi vivece interrompis, — jes, jes....

Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.

— Jes, — ŝi ripetis post momento per forta voĉo. — La malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion elportis el ĝi

— Terura sorto! — diris Mario Rudzinska post iom da silento; — ho, se ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni ĝian tutan terurecon!...

Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortuŝitecon, turnis sin al Marta.

— Ni parolu pri vi, — ŝi diris. — Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos....

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.

La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

— Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., — diris Mario Rudzinska; — ĉu ŝi estas hejme?

— Mi ne scias kun certeco, — respondis la juna homo kun nova saluto, — sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.

— Eliris, sed baldaŭ revenos, — oni respondis de supre.

La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.

— Volu sidiĝi, sinjorinoj, — li diris, — montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, — aŭ, — li diris plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de tapiŝo, — eble supren....

— Ni atendos ĉi tie, — respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. — Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia loĝejo, — diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, — sed ŝajnas al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.

La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el okĉiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ de

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj

— Koloro Mexique kun blankaj floraĵoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.

— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! — kriis alia.

— Aŭ gros-grains, vert de mer! ĝi estas la lasta modo....

— Jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.

— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....

— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra floraĵo.

— Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?

— Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj?

— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!

— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj dentelés kaj unis; kiujn vi preferas?

— Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? dek kvin

— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! ĉu por papilio?

— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?

Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, — oni eĉ ne povus diveni, ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.

— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa voĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.

Mario Rudzinska rapide leviĝis.

— Atendu ĉi tie momenton, — ŝi diris al Marta, — mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.

Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.

Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto.

— Ha! c’est vous Marie! — ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. — Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.

— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....

— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris

— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi deziras kaj serĉas laboron....

— Laboron! — ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, — kio do malhelpas ŝin labori?

— Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, — serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: — al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

— Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

— Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.

La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.

— Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, — tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....

— Evelino! — ekkriis Mario, — kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....

Evelino ne lasis ŝin fini.

— Nu, jes, jes, — ŝi diris vivece, — estis al mi malagrable rifuzi

— Kial? kial? — demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis al ŝi Evelino.

La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.

— Nu, tial, — ekkriis Evelino, — ke en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.

— Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por....

— Nu, ne, ne! — interrompis la mastrino, — vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via «kial»?

— Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?

— Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, ke... estas tia kutimo.

— Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.

La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de embaraso....

— Vi alpremas min al la muro! — ŝi ekkriis, starante antaŭ Mario, — estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.

Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.

— Vi eraras, Evelino, — ŝi diris, — aŭ vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti....

— Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....

Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.

— Sed tio estas ja abomenaĵo! — ŝi ekkriis, — se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....

— Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi min interesas....

— Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? — interrompis denove Mario, — ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed certege malbona....

La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....

En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

— Kiel? — ŝi diris malrapide, — ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj, povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, — ni, industriistoj, devas esti praktikaj....

— Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj, devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj devoj? — demandis Mario.

— Tute ne! — ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova ekflamiĝo, — kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....

— Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj, en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

Evelino sindevige ekridetis.

— Mia kara, — ŝi diris, — plibonigado kaj forigado de eraroj apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj, verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado... kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon, koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino, de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco de nia entrepreno....

— Jes, — diris Mario kun forta akcento, — kaj tial vi devas klini vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....

Evelino forte ekridis.

— Mi tion scias! — ŝi diris, ridegante senhalte.

— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene....

— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, ĉiam ridegante.

— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....

Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.

— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj....

Nun Mario ekridetis.

— Mia kara, — ŝi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj?

Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan respondon.

— Cetere eĉ krom tiuj motivoj, — ŝi diris, levante la okulojn, — ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama

— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta penso aperus en ŝia kapo....

— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel facilanimaj....

— Ĝi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas nun nek facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco.

— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco, de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne permesas

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».

Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.

— Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple: alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita, unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese, ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn

La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo, kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.

— Nu, diru al mi, kara Mario, — ŝi diris, — diru al mi sincere: ĉu vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi garantiis, ke ŝi estas honesta?

— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii ne povas.

— Kaj nun, — ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de la magazeno, — diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?

— Certe ne, — elbalbutis Mario.

— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia flanko la

Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion sur ambaŭ vangoj.

La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo, kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.

— Sinjorino! — ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, — ne faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne akceptis... estas ja vero....

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj de la trotuaro.

— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj....

— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaŭte, — oni

— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon, — eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.

Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de ŝi.

Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo.

— Almozo! — ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis.

Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la strata bruo.

La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premisSwieto-Jerska ŝi haltis. Ŝi haltis, kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.

Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi, kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi petegis pli abundan nutradon....

Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj, estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.

Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano, kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero, kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo, la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka frunto.

Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto, kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro, reflektita en la spegulo de ŝia imago.

— Ĝi estas do vi, — diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu naskiĝis el ŝia propra spirito, — ĝi estas do vi, tiu sama virino, kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros, ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via infano?

La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: — mi ne estis kapabla! mi ne povoscias!

— Ho, malkapabla estaĵo! — ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa, ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu vi povas do nun estimi vin mem?

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.

El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si la vizaĝon.

— Vi ploras, panjo! — ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj manojn.

Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.

— Dio! — ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, — donu al mi lokon sur la tero! almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?

Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika

En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.

La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto.

Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove en sia magazeno.

— Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: — Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.

— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj lipoj ŝi perforte aperigis rideton.

— Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone komprenis la signifon de viaj vortoj.

— Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante, poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris tre ĝentile:

— Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo, kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino; ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo, faris al ŝi ĝentilan saluton.

La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.

— Fraŭlino Bronislavo! — ŝi diris, — ĉi tiu sinjorino deziras labori ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe. Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus por ni tre utila.

La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble okupis

— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.

— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.

La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.

— Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....

— Strange! — ŝi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta:

— Kaj koncerne la kudradon mem? — ŝi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias sufiĉe bone, — respondis Marta.

— Per la maŝino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.

Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.

— Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta ruĝo alternis kun paleco.

— Sinjorino, — ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke mi povu ellerni....

— Tio ne estas ebla! — ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra tono.

— Tio estas afero malfacila, — interrompis la mastrino, kaj pli ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: — Ni pretigas diversajn vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn, kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian deziron....

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super ĝi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam kaj ĉie tio sama....

Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

Subite ŝi faris al si la demandon:

— Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el ĉie?...

Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el ĉie....

Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan Prière d’une vierge, ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias!...

— Ĉiam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....

Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias», lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel zorgoplena

Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.

— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la

— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momento kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via filineto....

Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson.

— Mia infano vivas, — ŝi diris.

La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ meditante, poste ŝi diris:

— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje

— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dek du

— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....

— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi....

— Ĉu ŝi ne edziniĝis? — demandis Marta.

— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon....

— Ŝi tamen trovis! — ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis. La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie ŝi nun laboras....

La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Fraŭlino Klaro, — ŝi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraŭlino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

— Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek virinoj,

— Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malĝoje finis Klaro la frazon; — sendube, — ŝi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta:

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino Bronislavo, diris, ke Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne komprenas

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings