Front matter (continued 8)
Reading edition
Mi altajn principojn de amo kaj vero Komencis prediki al miaj kunfratoj, Sed ili min batis kun granda kolero Per ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.
Kun cindro sur kapo, kun kora doloro, Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo, Kaj nun en dezerto — de Dia favoro Nur ion mi havas por mia nutraĵo.
Laŭ sankta ordono de l'Antaŭtempulo Al mi ĉiuj bestoj volonte servadas, Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo, Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.
Sed se iafoje tra urbo bruanta Mi en rapideco pretere pasadas, Min popolamaso renkontas mokanta Kaj maljunularo memfide diradas :
« Rigardu, infanoj, vin edifigante, Li estis fiera, kun ni malpacadis; Malsaĝa, li volis kredigi nin vante, Ke Dio al homoj per li paroladis.
Jen frukto de lia obstina vanteco! Jen pala, malgrasa, malgaja profeto, En vesto ĉifona, simila al reto — Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.
I. Lojko.
ALAŬDETO
(El Boheme.)
Sarkas knabino kanabon Apud ĝardeno sinjora; Ŝin alaŭdeto demandas : « Kial vi tiom dolora? »
— « Gaja mi esti ne povas, Ho vi, birdeto-kantanto, Ĉar en la ŝtona kastelo Mia suferas amanto.
Se mi nur havus plumeton, Skribus leteron mi al li, Kaj vi ĝin portus kaj lasus Sur la fenestron elfali.
Sed nek papero, nek plumo, Por skribi al la amanto, Flugu kaj tie salutu Lin de mi en via kanto.
F. Lorenc.
MI AMIS VIN
Mi amis vin! Senkore vi ne vidis Varmegan, puran mian amon. Konfesis mi — sed tiam vi nur ridis De l' am' unua koran flamon!
Kaj longe mi suferis . . . Vin, amita, Mi ne forgesis; sed en koro La flama amo estas estingita, Pri ĝi nur restis rememoro. Sed kial vi, mi petas al mi diri, Pasintan en mi amon movas? Por nove ridi? koron mian ŝiri? Ne, mi suferi pli ne povas!
Ne povas mi . . . ĉar multe mi suferis; Kor' malvarmiĝis de l' doloro; Ĉar ami mi jam tute malesperis, Ĉar kredi vin ne povas koro.
A. Naumann.
PRINTEMPO VENOS
Se la naturo rigidiĝas De prem' de l'vintro frostiganta, Se tute per la neĝ' kovriĝas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru : Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, reviviĝu tero.
A. Naumann.
LA ĈASO
La patro l'arbaron ekiris ĉasadi. Ne devis li longe kaj vane iradi : Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigis Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis, La filoj ĉevalojn enjungis kriante, La birdon al dom' veturigis kantante. « Filinoj, vi fajron rapide dismetos, Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos. » Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino, La tablon rapide preparis filino, Rostaĵon alportis ceteraj filinoj Al tablo, — kolektis sin gastoj, gastinoj. Eniras la gastoj, mastron salutante, Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante. Tuj estis manĝita la tuta pasero Kaj poste trinkita — barel' da biero.
La Poeteto.
KANTO
Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Ĝojon de l' sankta espero. Homojn alvoku al paca laboro, Sonu konsolon al koro, Kaj en brilanta bluaĵo de spaco Laŭte prediku pri paco. Kantu deziron de homa frateco Kaj de l' homar' egaleco; Sonu pri amo, pri ĉies libero Per la fluganta aero. Diru, ke estas jam inter la mondo De kolegaro nun rondo, Rondo, konstante, senhalte kreskanta, Bonon al homoj donanta. Tiu ĉi rondo la homojn pacigas Kaj per laboro kunligas; El la ligilo nun estas plektita Vigla la kanto invita. Kanto sincera de mia animo, Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l' tero Ĝojon de l' sankta espero!
I. Seleznet
NE RIPROĈU LA SORTON
Ne riproĉu la sorton, ho, juna animo : Ĉio estas en nia vivado; Vi rigardu antaŭon kuraĝe, sen timo Kaj kun bona, prudenta celado. En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojo Kaj ne ĉiam aperas espero; Ĉion prenas ni kune en viva la vojo, Kaj ne vin nur plorigas de l'vivo sufero, Kaj ne vin nur la sorto turmentas . . . Multajn premas kun forto mizer', malespero, Sed ne ploras ja ili — silentas. Kutimiĝis ja ili al premoj de l'sorto Kaj ne ploras jam vane, sed ridas, Malfeliĉon elportas sen plendo, sen vorto Kaj en ĉio malbonon ne vidas. Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco, Antaŭ vi estas vojo kuŝanta, Vi rigardu kuraĝe al la estonteco En espero, en kredo konstanta.
I. Seleznet.
REVO
Tre potenca ĝi estas, la revo fluganta, Ĉirkaŭita de flora ornamo. Ĝi similas je nubo malluma, tondranta, Ĝi similas je lumo de amo. Ĝi allogas al maro da bluo, da helo, Al brilado belega de tago, Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉielo Prezentadas al nia imago. Aŭ flugante en ia bluaĵo radia, Super ondoj de maro ĝi pasas, Tre belega, pasanta kun son' melodia, Mallumecon misteran ĝi lasas. Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo, Kaj nenio baranta ekzistas; Ĝi nin logas al floroj, al verda printempo, El mirinda ĝi sole konsistas.
I. Seleznet.
LA POETO
(El V. Halek.)
Benita, kiun Dia mano Poeton eksanktigas! Li volon Dian, homan koron, Profunde komprenigas.
Li konas kanton, kiun homo Kaj kiun birdo ploras; Li frapon de la kor' komprenas, Se velkas ĝi, se floras.
Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan; De Di' la filojn li kondukas En landon promesitan.
E. Smetánka.
LA VELO
(El Lermontov.)
Blankiĝas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj . . . Vi hejme kion lasis, kara, Kaj serĉas en aliaj mondoj? . . .
La ondoj ludas, fajfas vento, Kaj fleksas sin kaj krakas masto . . . Ĝi kuras, kuras de l' kontento, Feliĉon serĉas en la vasto! . . .
Sub ĝi — bluaĵo estas hela, Kaj supre — granda blua placo; Sed la ventegon petas velo — Ĉu en ventegoj estas paco!?
L. Sokolov.
PLENDO
Morto! . . . ĉio jam finita! Kie estas do feliĉo? Kie gloro promesita? Mia korpo nun — dediĉo Al la vermoj, al putrado; La animo bona, saĝa — La ofer' de l' neestado!
Ĝin severa kaj sovaĝa La sendanka, senmemora, En la tempo de vivado La servema kaj fervora, Senanima societo Ekforgesos nun por ĉiam, Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto Memorigos min neniam! . . .
M. Solovjev.
TRI PALMOJ
(El Lermontov.)
En sabla dezerto de lando Azia Tri palmoj fieris per kresko gracia. Apude el tero senfrukta ŝprucanta Murmuris fonteto per ondo frostanta. Ĝi estis per verdaj folioj gardata De suna radio kaj sablo portata.
Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita. Sed fremda migranto, de voj' lacigita, La bruston flamantan al akvo malvarma Ankoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma, — Komencis jam velki de sun' bruliganta La belaj folioj kaj fonto sonanta.
La palmoj komencis je Dio plendadi : « Ni estas naskitaj, por vane velkadi? En ia dezerto ni vivon pasigas, Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas; Kaj homo ne ĝuas je flor' nia rava . . . Ne, sankta ĉiel', via juĝo — ne prava! »
Kaj ĵus ili finis — en blua foraĵo Sin turni komencis la ora sablaĵo, Kaj venis de tie la son' sonorila, Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila, Kaj iris kameloj, la sablon levante, Sin, kvazaŭ ŝipeto en mar', balancante.
El inter la ĝiboj sin skuis en pendo La larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo; Kaj ilin la brunaj manetoj levadis, Kaj nigraj okuloj el tie briladis; Arabo, talion al selo klinante, Peladis ĉevalon, al kur' instigante.
Levadis sin tiam ĉeval' en kolero, Kaj saltis ĝi, kvazaŭ vundita pantero. De blanka mantelo la faldoj belegaj Senorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj. Ludante, l'araboj ponardojn ĵetadis Kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis.
Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro; En ombro etendis sin gaja tendaro. La vazoj per akvo plenigis, sonante. Fiere la kapojn foliajn svingante, La palmoj salutas gastaron subitan Kaj fonto donacas la akvon kaŝitan.
Apenaŭ do lumon krepusko forpremis, Sub akra hakilo radikoj ekĝemis, — Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj! La veston forŝiris l'infanoj sovaĝaj. La korpon de ili la homoj hakadis, Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis.
Kaj kiam nebul' okcidenten foriris, Laŭ voj' difinita gastaro jam iris. Kaj kie la palmoj centjarojn traestis, Nur cindro malvarma kaj griza nun restis. La suno ĝis fino restaĵon bruligis, Kaj poste ĝin vent' en dezerton disigis.
Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio; Ne kovras la fonton murmura folio; Ĝi vane profeton pri ombro petadas, — Nur sablo varmega la akvon faladas, Kaj sole vulturo, akiron portanta, Disŝiras ĝin super la fonto dormanta . . .
M. Solovjev.
LAŬ SVEDA MELODIO
Vi parolas lingvon nekonatan, Ne komprenas, kion diras mi; Tamen, frato, kanton nun faratan Gaje kanti povas ambaŭ ni.
Ne atendu — ĉiu minuteto De mallonga vivo flugas for, — Lernu kun malmulta laboreto Lingvon, kiun amos via kor'!
K. Svanbom.
NE DIRU
(El Nadson.)
Ne diru : « li mortis », Li estas vivanta! Se oni detruis l'altaron — La fajro ja restis flamanta;
Se oni deŝiris la rozon — Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras; Se l'harpo eĉ estas rompita — L'arkordo ankoraŭ do ploras.
S. Ŝatunovski.
SPIRITA ŜIPO
La vento nebulojn peladas kun bruo, Senstela ĉielo mallumas, Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la velo Facile traflugas kaj zumas.
La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj, Direktas ĝin mano spirita; Vivuloj malestas sur ĝi, sed ŝtonegojn Ne timas la ŝipo sorĉita.
Jen sur oceano, de ondoj lavita, Insulo malgaja troviĝas, La simpla ŝtonego ĉielon sin levas, En nuboj supraĵo kuŝiĝas.
Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas, Nenia birdeto eĉ nestas, Nur aglo en spaco aera sin portas — Ĝi tie la reĝo nun estas.
La sola tombeto de unu regnestro Troviĝas en loko dezerta, Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estas Metitaj sur tombo mallerta.
Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas, La mondo lin solan restigis, Neniu funebre la tombon rigardas . . . Sed iam li mondon tremigis!
Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas — Mortinto ripozas senmove, Se venas do nokto de kvina la Majo, Li tiam ektremas denove.
En tiu ĉi nokt' iam lia animo Forlasis la mondon mizeran, En tiu ĉi nokto li ree viviĝas Kaj venas sur teron malveran.
Jen ŝipo mistera ĉe l' bordo atendas, Streĉitaj jam estas la veloj, Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj Simile al oraj abeloj.
La reĝo sin levas kaj flugas kun venta Rapido al ŝipo sur bordon, Remiloj silentas, ŝipanoj forestas, Neniu komandas naĝordon.
Sur ŝipo la ombro de l' reĝo nur staras, En nokton sen mov' rigardante, Li maltrankvilege, turmente sopiras, Rigardoj brilegas fulmante.
La ŝipo alvenas al lando konata — Kaj ĉarme li manojn eltiras, Kaj lia animo ĝojegas, ĉar propran Nun landon denove li iras.
El ŝipo li paŝas sur teron, sur kiu Li estis antaŭe irinta. La tero ektremas de l' paŝoj — li iras, Li — stelo nun estingiĝinta.
Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas, Li serĉas naciojn ĉirkaŭe, Ĉar ili simile al maro bruanta Ĉirkaŭis lin serve antaŭe.
Kaj tronon li serĉas — ĝi ankaŭ rompita, Li levis ĝin en la nubaron, Por ke li nur vidu sub siaj piedoj Mizeran, servutan homaron.
Li serĉas amindan infanon, por kiu Li lasis heredimperion; Heredo pereis, kaj oni al filo Ne lasis eĉ nomon — nenion.
« Ho, kie vi estas? » li vokas, « kun kronoj Vi ludis jam en la lulilo, — Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis, En kiu mi brakis vin, filo. »
« Plej kara edzino, plej ĉarma fileto, Ho vi, mia ĝojo kaj savo! . . . Sur trono nun sidas la sklavo estinta Kaj reĝo fariĝis nun sklavo! »
Wilhelm Waher.
EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ
I
La homo estas kiel la ŝipo : En sia vojo li ne eraros; Li kvankam scias, el kie fluas, Sed li ne scias, kie li staros . . .
II
Jen Johano komencis parolon de saĝo Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj; Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo Iu vidis, ke havas li — botojn kun truoj.
Jozefo Wasniewski.
ĈE L' MARO
(El Heine.)
Ĉe l' maro nigra roko grandegas, Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas. La vento fajfas, la mevoj kriegas Kaj la ondoj bruantaj rapidas.
Amata de mi estis multa knabino, Kaj ĝoja kolego en rondo . . . Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.
E. de Wahl.
VERSAĴO SEN FINO
Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Anton' sin nomis li.
Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi; Post paso de monato Ŝanĝiĝis « Vi » per « ci ».
Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' ĉe kor';
Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Antono kaj Heleno Jam estis edz'-edzin'.
En ĉarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedziĝis Antono kaj Helen'; Belul' ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden'.
Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Aŭgust' sin nomis li.
Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi; Post paso de monato Ŝanĝiĝis « Vi » per « ci ».
Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor' ĉe kor'.
Kaj per solena beno De l' pastro en la fin' Aŭgusto kaj Heleno Jam estis edz-edzin'.
En ĉarma harmonio Ekvivis edz'-edzin'; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom', Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom'.
Kaj fine eksedziĝis Aŭgusto kaj Helen'; Belul' ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden'.
Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Henrik' sin nomis li. . . .
K. t. p., k. t. p. sen fino.
F. Zamenhof.
VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO
Ĉiuj steloj ekdecidis Ekvojaĝi sur la teron. Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon : « Ni ja tie tre mallonge Gastos — unu, du monatojn; Ni vizitos regnon homan, Vidos niajn koramatojn . . . » Sed mastrino al la steloj Tiam donis la respondon : « Restu tie ĉi en domo — Vi malbenos poste mondon! » Saĝajn vortojn ne aŭskultis Tamen steloj la trudemaj Kaj senĉese ili tedis La mastrinon — nespertemaj : « Sed komprenu nin, mastrino, Sur ĉielo ni sidante Tute ja ne konas tiujn, Kiuj kantas nin konstante! Ĉiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn, Kiuj sendas al ĉielo Himnojn, ĝemojn, amokantojn! » — « Vere », diris la mastrino, « Ili kantas vin laŭdinde; Sed, vin ili ne konante, Vin adoras ja — en blinde! Ili, dum vi sur ĉielo, Ĵuras ami vin eterne, Ĉar neniu ja atingos La kaŝitan en interne! Se vi tamen volas scii Malfeliĉan vian sorton, Iru — sed vi rememoros Mian nunan patran vorton ». Kaj la steloj al vojaĝo Tuj pretigis sin kun ĝojo. — Kaj jen baldaŭ ili estis Al la tero sur la vojo. . . .
* * *
Kiam aŭdis nun la tero, Ke atendas ĝin honoro. Ĉie en plej dolĉaj tremoj Tuj ekbatis homa koro. Tuta tera junularo De la ĝoj' ne sciis finon Kaj sen pacienc' atendis Ĉiu sian amatinon. Ĉiu kantis, ĉiu saltis Kun feliĉ' en la mieno, Ke li havos de proksime « Ŝin » en sia ĉirkaŭpreno Ĉiu homo dankas Dion, Ĉiu benas la ĉielon, Ke li fine nun ekkonos Sian karan, sian stelon!
* * *
Dum la tera junularo Estas plena de espero, Belaj steloj de l' ĉielo Alveturis al la tero. Tuj sin ili jam dismetis En plej granda la hotelo; Ĝis vespero ĉe la pordoj Ĉiuj staris — sed sen celo. Je l'vespero ili aŭdis, Ke gastinoj la belegaj Morgaŭ montros sin matene, Nun estante tro lacegaj. Tiam tre malĝojigitaj Ĉiuj iris for la domon; Post mallonge la Morfeo Ĉirkaŭprenis ĉiun homon. Kio estis en la sonĝo, Ni priskribi eĉ ne provos, Ĉar ni sentas, ke precize Tion fari ni ne povos. Ni en tiu ĉi loketo Iom nur priskribi volas, Kiel . . . tamen tss! mi aŭdas, Oni el la sonĝ' parolas : « Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela, Mia kara, ho, Heleno! . . . Viaj kisoj kaj karesoj. . . . » Unu preĝas al kuseno. Kaj alia, flamemulo, Ŝin jam havas ĉe l' altaro, Kaj solene — en la lito — Sonas ĵura promesaro. . . . — « Ho! . . . karega . . . ho, anĝelo, Fianĉino . . . ho, Mario! . . . Mia vi nun je eterne, Antaŭ homoj, antaŭ Dio! » Tiel li karesas, ĵuras Amon veran kaj brulantan, Tiel kisas tiu homo. . . . Lampon apud li starantan. Sed subite al li ŝajnas, Ke Marion iu tenas Ĉirkaŭprene! . . . « Ho, pro Dio! . . . » (Lampon tuj diabloj prenas). Kaj cetere, kaj cetere Daŭris tio ĝis mateno. — Elrapidas el la domo Ĉiu freŝa kun mieno. La gastinojn de l' hotelo Ni jam vidas sur la stratoj, Kaj jen baldaŭ promenadas Brak' en brak' la geamatoj. . . . Sed neniu tie aŭdas De la amo dolĉan vorton! Ĉiu el la junularo Nun malbenas sian sorton. . . .
* * *
Kio faris tian ŝanĝon, Ke antaŭe tre amataj Steloj, tiel deziritaj — Nune estas malbenataj? Kio faris, vi demandas, Tian ŝanĝon nun subitan? Kio kaŭzis malfeliĉon Kaj esperon renversitan? Ĉefa kaŭzo, ke malbenoj Nun el ĉies buŝo sonis, Estas — ke la « stelon » ĉiu Pli proksime, pli ekkonis. . . .
* * *
Ĉiuj steloj ofenditaj Forveturis la ĉielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon. — « Saĝa nia stelmastrino! Sankta estis via vorto! Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto! Tamen kiel vi, mastrino, Antaŭsentis nian sorton? Kio gvidis vian saĝan Kaj profetan vian vorton? » — « Se vin iu ne rigardas Tra ĉielaj tra speguloj, Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj, — Tiu vidos ja sendube, Ke amata lia « stelo » Estas sen la luma krono Nur diablo — ne anĝelo.
Feliks Zamenhof.
VESPERO
(El K. A. Nikander.)
Benite vi venas, vespero, Vi, klara, trankvila, al ni! Pleniĝas la kor' de espero; Feliĉon ni havas de vi.
Kun oraj flugiloj anĝelo Malsupren venetas vesper' : Vivantojn pacigas ĉielo Kaj donas ripozon al ter'.
Filino de nokto kaj tago, Konsola, paciga liber'! Jen! bele sur akvo de l' lago Pentriĝas ĉielo kaj ter'.
Vi pentras bluantajn montetojn, Kverkaron brilantan en or'; Vi kisas ruĝantajn rozetojn, Dormetas senzorge la flor'.
Kaj birdo libere ĝojadas, Espero fidela en ĝi, La « Ave Maria'n » kantadas En valo ĝi en harmoni'.
La ter' per mallumo kovriĝas, Pensema amik'; kion pli? La sun' de ĉiel' malleviĝas, Sed morgaŭ revenos al ni.
Ĝi sidas sur nubo, la brila, Kaŝita en la okcident'; Tuj, homan esperon simila, Tuj levos sin en l'orient'.
Pleniĝas nun kor' de espero, Feliĉon ni havas de vi! Vi, klara, trankvila vespero, Benite vi venas al ni.
O. Zeidlitz.
EL HAMLETO (Tradukita de L. Zamenhof.) AKTO I SCENO I > Teraso antaŭ la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. BERNARDO He! Kiu? FRANCISKO Halt'! Respondu : kiu iras? BERNARDO La reĝo vivu! FRANCISKO Ĉu Bernardo? BERNARDO Jes! FRANCISKO Vi akurate venis al la servo! BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi. FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas tranĉa, Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila? FRANCISKO Eĉ mus' ne preterkuris. BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO Jen, ŝajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.) HORACIO Amikoj de la lando. MARCELLO Kaj de l' reĝo. FRANCISKO Nu, bonan nokton! MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstataŭas nun? FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiaŭ! (Foriras.) MARCELLO He! Bernardo! BERNARDO Ĉu Horacio? HORACIO Peco de li mem. BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio! HORACIO Ĉu la apero nun denove venis? BERNARDO Nenion vidis mi. MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke ĝi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien ĉi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO He, babilaĵo! Kredu, ĝi ne venos. BERNARDO Sidiĝu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke ĝi forĵetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidiĝu, Kaj vi rakontu. BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkaĵo la ĉiela En tiu sama loko, kiel nun, Sin trovis, tiam ni — mi kaj Marcello — Ekvidis. . . . MARCELLO Haltu! Jen ĝi mem aperas! (Montras sin spirito en armaĵo.) BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia reĝo! MARCELLO (al Horacio). Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li! BERNARDO Ĉu ne simila Li estas al la reĝo? Diru mem! HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas! BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu. MARCELLO Parolu, Horacio! HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksteraĵo De la mortinta reĝo de Danujo? Mi vin priĵuras per ĉielo : diru! MARCELLO Li estas ofendita. BERNARDO Li foriras. HORACIO En nomo de ĉielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis. BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Ĉu ne pli Ol sonĝo estas tiu ĉi apero? HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus ĝin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO Ne simila al la reĝo? HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, ĝuste tian portis li armaĵon En la batalo kontraŭ la Norvegoj, Li ĝuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antaŭ ni en sama horo. HORACIO Ne povas mi precize ĝin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaŭdiras. MARCELLO Ĉu ne militon? Ĉu vi scias, kial Nun gardoj ĉie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj ĉiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide ŝipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj eĉ en dimanĉoj Ne ĉesas la prepara laborado? El kia kaŭzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Ĉu povas iu diri? HORACIO Jes, mi povas, — Almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdis. La lasta reĝo, kies la figuro Ĵus antaŭ ni aperis, estis iam Vokita — vi ĝin scias — al batalo De la Norvega reĝo Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora reĝo, En la batalo venkis Fortinbrason. Laŭ la kontrakto antaŭsigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita reĝo Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraĝigita eble per la morto De nia reĝo, amasigis aron Da kuraĝuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas : Per forta mano de la bataliloj Elŝiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel ŝajnas, estas kaŭzo De niaj prepariĝoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO Mi pensas ankaŭ, ke la kaŭzo estas Nun tio ĉi. Pro tio ankaŭ certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armaĵo De l' reĝo, kiu kaŭzis la militon. HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Ĵus antaŭ la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno, — ĉio tio Aperis tiam kiel antaŭsignoj De granda malfeliĉo. Tiel ofte Antaŭ la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj kaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankaŭ certe Nun la ĉielo sendas tian signon. . . . (La spirito denove aperas.) HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se eĉ morto Al mi per ĝi minacos! Halt', fantomo! Se voĉon vi posedas kaj parolon, — Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti, — Parolu! Se danĝero al la lando Minacas kaj ankoraŭ estas eblo La landon antaŭsavi, — ho, parolu Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj, — Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias.) Haltigu ĝin, Marcello! Ĝi foriras! MARCELLO Ĉu piki lin per mia halebardo? HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari! BERNARDO Jen ĝi! HORACIO Jen ĝi! Ho, halt'! MARCELLO Ha, ĝi foriris! (La spirito foriras.) Ni lin ofendas! Kontraŭ majesteco Ni venas kun sovaĝa atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis. HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estaĵo pekoplena Ĉe krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia laŭta, forta, hela voĉo El dormo vekas dion de la tago, Kaj laŭ la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito ĉiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO Li malaperis ĉe la koka krio. Mi aŭdis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto : Kaj ne kuraĝas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kaŝas kaj la sorĉistinoj dormas : Ĉar tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO Mi ankaŭ aŭdis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Sin levas sur la roson de l'monteto : Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas : tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu ĉion Al la Hamleto juna; ĉar mi ĵuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Ĉu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj ŝuldo al ni fari ĝin ordonas? MARCELLO Mi petas vin, ni faru ĝin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Ĉiuj foriras.) SCENO II > Salono en la palaco. La reĝo, la reĝino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, korteganoj eniras. REĜO Ankoraŭ freŝa estas la memoro Pri l'morto de la kara nia frato; Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazaŭ unu frunto de malĝojo La tuta regno devus nun sulkiĝi : Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malĝojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ĝojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn verŝegante, Kun ĝoj' funebra, plor' edziĝofesta, Pesante juste ĝojon kun doloro, Edziĝis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reĝino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio ĉi al via Konsilo tre prudenta kaj libera, Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversiĝis La ordo kaj la fort' en nia lando, — Ekpensis, ke li estas pli potenca, Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Laŭ plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Aŭskultu Decidon nian : Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras — Malforta kaj malsana en la lito, L'intencon de la nevo li ne scias — Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Ĉar ĉiuj prepariĝoj ja fariĝas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion ĵus ni al vi diris. Adiaŭ, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND Kredu, reĝo, Fidele ni plenumos la ordonon. REĜO Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l'afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la buŝo, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, reĝo, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien ĉi, por fari La servon mian ĉe l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REĜO Ĉu via patro ĝin permesas? Kion Al tio diras Polonio? POLONIO Reĝo! Li eldevigis la permeson mian Per ne ĉesanta ripetado, tiel, Ke fine mi al lia peto donis Sigelon mian. Nun por li mi petas Permeson vian, via reĝa moŝto. REĜO Mi liberigas vin. Nun via tempo Libere estas al dispono via. — Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto, Vi, kara nevo, kara filo mia! HAMLETO (flanken) Sed certe tute fremda per la koro. REĜO Ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto? HAMLETO Ho, ne! Mi staras ja antaŭ la suno! REĜINO Forĵetu la doloron, kara filo, Amikan frunton montru al la reĝo. Ne serĉu kun palpebroj mallevitaj Eterne vian patron en la polvo. Vi scias ja : la leĝoj de l' naturo Ne estas refareblaj! Kio vivas, Necese devas iam morti. Vivo Eterna post la tombo nur ekzistas. HAMLETO Ho, jes, reĝino, ĉiuj devas morti. REĜINO Nu kial do la morto de la patro Al vi ekŝajnis tiel eksterorda? HAMLETO Ekŝajnis? Ne, ĝi estas, ho, patrino. Ne mia nigra vesto, nek la ĝemoj, Nek la okuloj plenaj de larmaro, Nek la funebra vido de l' vizaĝo, Nek ĉiuj moroj de senkonsoleco Min vere montras. Ĉio estas ŝajno. Funebron estas tre facile ludi. L' efektivaĵon portas mi interne; Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj. REĜO Tre bela kaj laŭdinda estas via Malĝojo pri la patro la mortinta. Sed sciu, ankaŭ via patro perdis La patron sian, tiu — ankaŭ sian. La filo, laŭ la ŝuldo de infano, Funebri devas kelkan tempon. Tamen Obstine kaj sen ia fino plendi, — Agado tia estas granda peko Kaj tute ne konvenas al la viro. Ribel' ĝi estas kontraŭ la ĉielo, Signo de kor' sovaĝa kaj senbrida, De kapo nematura kaj malforta. Pri kio ĉiu scias, ke fariĝi Ĝi devis; kio estas tute simpla, Plej ordinara fakto en la mondo : Pro kia kaŭzo tion ĉi obstine Alpreni al la koro? Fi, ĝi estas Pekado kontraŭ Dio kaj naturo, Pekado kontraŭ la mortinto mem; Malsaĝo antaŭ pura la prudento, Kiu predikas : « patroj devas morti ». Kaj kiu ĉiam, de l' mortint' unua Ĝis nuna tempo, diras kaj ripetas : « Ĝi devas tiel esti! » Mi vin petas, Forĵetu la doloron la sencelan Kaj vidu patron en persono nia; La mondo sciu, ke al nia trono Vi estas la sendube plej proksima, Kaj, kiel plej amanta el la patroj, Mi portas por vi amon plej varmegan En mia koro. Ke vi nun reiru Al la lernejo alta Vittenberga, Ni tion ne dezirus; ni vin petas, Vi restu apud ni, amata nevo, Unua kortegano, kara filo. REĜINO Vi ne rifuzu al patrino via : Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO Al vi obei estas mia ŝuldo. REĜO Jen tio estas bele respondita. Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni aranĝos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l' pokaloj La pafilegoj tondru; ĉiun fojon, Kiam la reĝo levos la pokalon, De l' tero tondro iru al ĉielo, Tra l' mondo ĝojon disportante. — Venu! (La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.) HAMLETO Ho, kial ne fandiĝas homa korpo, Ne disflugiĝas kiel polv' en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas ĉiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, ĉie senescepte! Apenaŭ pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna reĝo, Li estis Apolono ĉe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj eĉ li ne permesis Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo! Ho tero! Ĉu forgesi estas eble? Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj. . . . Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! Malforto! via nom' estas : virino! Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante Funebre post la ĉerk' de mia patro. Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malĝojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat' de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj Ankoraŭ de l' vizaĝ' ne malaperis, — Ŝi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu Kor' mia, sed silentu mia buŝo! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) HORACIO Salut' al la reĝido! HAMLETO Ha, mi ĝojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO Jes, reĝido, Kaj ĉiam tute preta al vi servi. HAMLETO Ne nomu min « reĝido », sed « amiko ». Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO Jes, reĝido. HAMLETO Mi tre ĝojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO De maldiligenteco, ho, reĝido HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero. Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie ĉi vi faras? Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni? HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro. HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest' edziĝa de patrino mia! HORACIO Jes, vero, princ', la dua baldaŭ sekvis Post la unua. HAMLETO Vidu, mia kara, — Afero simpla de ekonomio : De l' fest' funebra restis multaj manĝoj, — Por ke la manĝoj vane ne pereu, Edziĝon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas . . . HORACIO Ha, kie? HAMLETO En l' okuloj de l' animo. HORACIO Mi konis lin, li estis brava reĝo. HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos. HORACIO Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto. HAMLETO Vidis? Kiun? HORACIO La reĝon, vian patron, mia princo. HAMLETO La reĝon? Mian patron? HORACIO Trankviligu, Reĝido, por momento vian miron Kaj elaŭskultu, kion mi raportos Pri mirindaĵo, kies la verecon Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj. HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis ĝi : postene ili staris, — Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaŭ ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo ĝis piedoj; Per paŝo serioza kaj majesta, Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas; Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon Antaŭ la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj eĉ ne provas ion ekparoli. Pri la aper' mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom' al li similis, Kiel de l' sama akvo gut' al guto. HAMLETO Sed kie ĝi okazis? MARCELLO Ĝi okazis Sur la teras', kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi? HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi eĉ vorton ne respondis. Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli : sed subite tiam Ekkriis laŭte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO Efektive strange! HORACIO Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero! Ni ĝin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l' afero. HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Ĉu vi hodiaŭ staros gardon? ĈIUJ Jes. HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armaĵo? ĈIUJ Jes, princo. HAMLETO De la kapo ĝis piedoj? ĈIUJ De l' kapo ĝis piedoj, nia princo. HAMLETO Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis? HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon. HAMLETO Ĉu la rigardo estis malafabla? HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron. HAMLETO Ĉu li estis pala, Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo? HORACIO Terure pala. HAMLETO Ĉu li vin rigardis? HORACIO Tre forte. HAMLETO Kial mi kun vi ne estis! HORACIO Por vi l' apero estus tro terura! HAMLETO Tre povas esti. Ĉu li longe restis? HORACIO Apenaŭ centon povus vi kalkuli Ĉe nerapida kalkulad'. MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe! HORACIO Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis. HAMLETO La barbo estis griza, ĉu ne vere? HORACIO Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis Ĉe lia vivo : duonnigre-griza. HAMLETO Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros : Denove eble venos la fantomo. HORACIO Ĝi certe venos. HAMLETO Kaj se ĝi aperos En l' eksteraĵ' de mia nobla patro, Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis Vi pri l' apero, tenu ankaŭ plu Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaŭ do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. ĈIUJ Al via princa moŝto niaj servoj! HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit' de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago, Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras.) SCENO III > Ĉambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras. LAERTO Pakaĵo mia estas sur la ŝipo. Adiaŭ, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO Ĉu vi tion dubas? LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo : frue elkreskinta, Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra, Odoro, ĝuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO Nenio pli? LAERTO Jes, tiel Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante, Grandiĝas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l' animo lia : tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav' de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti : de elekto lia Dependas farto de la tuta regno, — Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob' kaj voĉo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian, — tio estas tiom, Kiom permesas la komuna voĉo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad' honoro via povas Suferi, se aŭskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian ĉastan. Vi timu ĝin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin' plej ĉasta perdis jam modeston, Se al la lun' ŝi montris sian ĉarmon. Eĉ virto ne evitas kalumnion, L' infanojn de printempo ofte mordas La verm' ankoraŭ en la burĝoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret' venena estas plej danĝera. Vin gardu do! Tim' donas garantion. Por la juneco ĉie staras retoj. OFELIO La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al ĉielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco paŝas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis. — La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la feliĉon : Dank' al okazo mi denove povas Adiaŭ al vi diri. POLONIO Vi ankoraŭ La domon ne forlasis? Al la ŝipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis : Ne ĉian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al ĉia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saĝe elektita Kunforĝu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De ĉiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo; Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al ĉiu servu per orelo via, Sed ne al ĉiu servu per la buŝo. Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu, Sed propran juĝon en la kapo tenu. Laŭ via mon' mezuru vian veston, Sed ĉio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando : Laŭ vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu : Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaŭ la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu Fidela al vi mem, — de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaŭ malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo, Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) Adiaŭ! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la reĝido. POLONIO Ha, jes, ĝustatempe! Mi aŭdis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ĝi estas vero — Mi aŭdis ĝin en formo de averto — Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Danĝeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la « estimo » lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi. POLONIO Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, ĉar alie La malsaĝeco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li ĵuris al mi, patro mia kara, Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La ĵurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon, — Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas Eĉ la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi ŝatu pli, ne estu tute preta Tuj laŭ ordono! La reĝid' Hamleto Ankoraŭ estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras : Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antaŭparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto : nun vi eĉ minuton Ne restu en intima parolado Kun la reĝid' Hamleto! Ne kuraĝu Forgesi mian tiun ĉi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.) SCENO IV > La teraso antaŭ la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero! HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega. HAMLETO Kioma horo? HORACIO Baldaŭ la dekdua. MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis. HORACIO Ĉu efektive? Mi ne aŭdis. Sekve Alproksimiĝas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas aŭdataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio ĉi signifas, princo? HAMLETO La reĝo diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj ĉiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la reĝo. HORACIO Ekzistas tia moro? HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ĝin sekvi. La brua kaj diboĉa festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Ĉe la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu ĉi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankaŭ havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskiĝo — En kio ne ilia vol' ja estis — Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Aŭ se kutimo ilin malbonigis, — La mond' ilin atakas sen kritiko, Se eĉ iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armaĵo.) HORACIO Ho, vidu, princo, ĝi aperas! HAMLETO Dio! Defendu nin, anĝeloj de ĉielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, aŭ demon' terura, Ĉu el ĉielo aŭ el la infero, Ĉu vi intencas bonon aŭ malbonon, — Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, reĝo de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la ĉerkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ĝi malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro, Por vin elĵeti? Kion ĝi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armaĵo Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaĝajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio? Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.) HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazaŭ volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO Ne, ne iru! HAMLETO Sed tie ĉi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. HORACIO Ho, ne, ne, reĝido HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l'animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Aŭ eble al la supro de l' ŝtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saĝon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al ĉiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO Li ĉiam vokas. (Al la spirito.) Iru, mi vin sekvas! MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros! HAMLETO For la manojn! HORACIO Aŭskultu nin, ne iru! HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per ĝi mi sentas nun En ĉiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn.) Li ĉiam vokas! Lasu! Pro ĉielo! (Li sin elŝiras.) Fantomon faros mi el ĉiu, kiu Kuraĝos min reteni! For! (Al la spirito.) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO Ha, li freneziĝis! MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! HORACIO Ni iru! Kiel tio ĉi finiĝos?! MARCELLO Malbona io estas en Danujo. HORACIO Nin gardos la ĉielo. MARCELLO Ni rapidu! SCENO V > Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam! SPIRITO Aŭskultu! HAMLETO Diru! SPIRITO Jam proksimiĝas mia horo. Baldaŭ Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO Malfeliĉa patro! SPIRITO Min ne bedaŭru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi. HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta ŝuldo. SPIRITO Kaj venĝi ankaŭ, kiam vi ekscios. HAMLETO Ho, Dio! Venĝi? Kion? SPIRITO Aŭdu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ĝis mi puriĝos de la ĉiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu ĉiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj ĉiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Aŭskultu! Se vi amis vian patron. . . . HAMLETO Ho, Dio! SPIRITO Venĝu por mortigo lia! HAMLETO Mortigo? SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neaŭdita. HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu venĝi tuj. SPIRITO Vi ŝajnas preta; Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo : La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ĝardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L'orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo : la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antaŭsento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la reĝinon ŝajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro, Farita en la tago de l' edziĝo, — Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun Per ĉio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ĝi eĉ en ĉiela vest' aperas, Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ Kaj serĉas ion novan . . . Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno, — Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ĝardeno laŭ kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda ŝelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina juĝo. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke reĝa lito de Danujo servu Por sangomiks' adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari, — Vi ne makulu vian filan koron : Nenion faru kontraŭ la patrino, — Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj De ŝia propra koro. Nun adiaŭ! La paliĝado de l' lumanta vermo Anoncas la aperon de l' mateno. Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ L' inferon voki? — Fi, halt', mia koro! Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe, Ĝis mia kapo perdos la kapablon De ĉia memorado! Vin memori? Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝos mi nun ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, ĉielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta! . . . La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas ĉiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg'. Almenaŭ En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz'! « Adiaŭ kaj memoru min! » Mi ĵuris. HORACIO (post la sceno.) Princo! Princo! MARCELLO (post la sceno.) Princ' Hamleto! HORACIO (post la sceno.) Ho, Dio lin defendu! HAMLETO (decide, al si mem.) Tiel estu! MARCELLO (post la sceno.) He! Princo! He! HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.) MARCELLO Nu, kio do sinjoro? HORACIO Kio nova? HAMLETO Ho, tre mirinde! HORACIO Diru, kara princo. HAMLETO Vi elbabilos. HORACIO Ne, pro la ĉielo! MARCELLO Mi ankaŭ ne. HAMLETO He, kion vi parolas? Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo! HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom' honesta. HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj — Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas — Mi ankaŭ, la mizera, iros fari Aferon mian, — mi nun iros preĝi. HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas. HAMLETO Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas, Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro. HORACIO Vi ne ĉagrenas nin. HAMLETO Ne, Horacio, Ĉagren' ĝi estas, pro Patriko sankta. . . . Pri la spirito do mi al vi diros, Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintaĵo Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO Parolu, princo, ni ĝin certe faros. HAMLETO Neniu devas scii pri l' apero De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo. HAMLETO Sed ĵuru! HORACIO Pro honoro, mi silentos! MARCELLO Mi ankaŭ, pro honor'! HAMLETO Sur mia glavo! MARCELLO Ni ĵuris jam, sinjoro. HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo ĵuru al mi. SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul' aŭskultas. Ĵuru! HORACIO Sed kiel ĵuri? HAMLETO Ke neniam vi Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove Vin petas, ĵuru : kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste ŝajnos, Se eble poste trovos mi utila Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, — Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias, — Ekzemple : « nu, ni scias », aŭ « ni povus, Se ni nur volus », aŭ « se nur paroli Ni povus », aŭ « ekzistas unu punkto ». . . . Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion ĉi vi faros. — ĵuru! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfeliĉa! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron ĉiam tenu sur la buŝo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskiĝis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune. (Ĉiuj foriras.)
EL ILIADO
(Tradukita de A. Kofman)
KANTO UNUA La pesto. — La kolero. Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo, Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso — De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo. Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo, Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj, Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio. Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj, Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis, Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn : « Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! la dioj, Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe. Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan. » Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi. Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono; Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace : « Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj Larĝaj, nun pro malrapido aŭ poste pro la reveno : Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio. Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino. Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu. Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris. Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervore Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono : « Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora! Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu : Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn. » Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo Apolo. Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altaĵon, Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj. Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto, Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste Malproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis, Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis. Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ la homojn, Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekan Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis. Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana. Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante. Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levis Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris : « Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante Ree ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, Ĉar la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe. Sed demandu ni pastron aŭ antaŭdiriston aŭ ankaŭ Sonĝklarigiston, ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso, Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, Ĉu, eble, pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo, Ĉu, el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte La odoron oferan, li nin liberigos de pesto. » Tiel dirinte, sidiĝis li. Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalĥaso plej lerta el birddivenistoj, Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaŭ pasinton Kaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per sia Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis : « Ho, Zeŭsamato Aĥilo, al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo. Bone, mi estas dironta, sed vi al mi ĵuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj : Certe, mi ekkolerigos viron, reĝantan potence Ĉiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Aĥajoj : Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir' subpotenca; Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos, Tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝin Forellasos. Nun juĝu vi, ĉu vi min povas defendi. » Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida : « Vi kuraĝiĝu, sincere eldiru la dialudaĵon; Ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas, Malfermante la volon de Dio al la Danaoj, Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta, Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu El Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon, Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj. » Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdebla Diris : « Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezan Manon de l' pesto, ĝis estos la ĝojookula filino Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos. » Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin levis Agamemnono la vastereĝanta, l' heroo Atrido, Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta. Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris : « Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta neniam Favoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn. Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis, Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj, Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon belegan Preni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego, Mi ŝin preferas eĉ pli ol Klitemnestron, kun kiu Mi edziĝis dum ŝia virgeco. La Ĥrizofilino Al ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bona, Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restu Unu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena, Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun. » Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida : « Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj, Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon? Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna, Ĉar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis, Estas ne bone ĝin rekolektigi por ree dividi. Sed vi ellasu ŝin pro la honoro do dioj; Aĥajoj, Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeŭso detrui Iam permesos al ni la Trojon murofortegan. » Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la ĉefo : « Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo, Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos. Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi Estu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage? Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia Rekompenco de kosto egala, laŭ mia deziro. Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem : la donacon Vian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l' Odisean; Prenos min ĝin, — senigita de ĝi ekkoleros la viro. Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ. Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan, Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan, Metu en ĝi l' hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan. Unu el viroj konataj estos la ĉefo : Ajakso, Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia, Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj — Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan. » Al li respondis minace Aĥilo piedorapida : « Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, Kiu Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante? Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj Trojanoj Kontraŭbatali, ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio. Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis Aŭ fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloĝita Fruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombraj Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al Trojo Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila. Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute; Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan. Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj. Plej malfacilan laboron en laciganta batalo Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe, De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj; Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun riĉecojn ». Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj : « Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton. El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata. Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn. Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio. Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj, Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas : Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon, Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj, Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon : vi sciu, Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli. » Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila : Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo La diino Ateno, sendita de Hero blankmana, Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale. Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj, Sole al li aperinte : ŝin ĉiu alia ne vidis. Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis Palas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis. Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn : « Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta, Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono? Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos, La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos. » Al li respondis Ateno, la bluokula diino : « Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas. Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo. Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita : Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu. » Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda : « Vere, estas bezone vian ordonon obei, Malgraŭ la koro kolera : ĉar tio ĉi estas pli bona : La obeantan al dioj dioj volonte atentas. » Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon, Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj. Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido : li sian koleron ne ekĉesigis : « Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo! Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi, Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj Plej eminentaj embuski vin : tio laŭ vi estas — morto. Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco. Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta! Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan, Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis Ĝiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manoj De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn De l' dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega, Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon . . . Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi Ilin, ekmortigotajn amase per man' de Hektoro La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta ». Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron, Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis. Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo, El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo; Estis li nun travivinta jam du generaciojn, Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian. Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo : « Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan! Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, Ankaŭ l' aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro, Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi. Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis. Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, Kiel Kenco aŭ Eksadio aŭ Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj, Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj, Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante. Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, El malproksima lando : alvokis min tiuj ĉi viroj : Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali. Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis. Nun vi ankaŭ obeu : obei ja estas pli bone. Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon, Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj, Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi Malpacante : konvenas ja honoro pli alta Al la sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas; Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn. Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas, Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estas Forta apogo Aĥaja en pereigema milito. » Diris al li respondante Agamemnono potenca : « Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene, Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj, Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos. Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon, Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li — nin insulti? » Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo; « Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo, Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas. Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi. Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro : Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas. Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo. Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu, Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos. » Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn. Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan, Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan, Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro. Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan. Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis, Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio : Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l' maro, Kaj l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon. Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis : Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton, Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj. « Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo, Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku, Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos, Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos. » Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. Ili al bordo de l' maro senfrukta malĝoje foriris Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis. Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo. Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo, Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando, Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris : « Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj! Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo. Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭ Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj! . . . Ho, certe, pro pereema malsaĝo Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten, Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj. » Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon : Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj; Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis, Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman, Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis : « Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis, Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' Olimpano Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras! Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono, Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon. » Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l' patro Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo, Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis. Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris : « Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas? Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu. » Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda : « Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis; La Aĥajidoj honeste l' akiron dividis kaj oni Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido. Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo, Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj, Por deaĉeti filinon per netaksebla depago, La florkronon portante de malproksimegenĵetanta Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis, Sed l' Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn — precipe. Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi. Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono, Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron. Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l' dio flugadis Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo; Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. Sed Atrido koleris : subite levinte sin, diris Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan. La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo, Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj. Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj, Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro, Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj : Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno. Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan Breareo de dioj kaj — Egeono de homoj, Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro; Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro, Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni. Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo, Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj Sciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo. » Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido : « Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis. Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi, Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon. Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito. Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj, Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li — la diaro, Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas. » Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleron En la koro pro sia ruĝovanga knabino, Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon, Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn. Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenis Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta, Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta, Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa, Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris : « Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj, Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio, Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj. » Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patro Ĝoje ricevis la karan filinon. L'Aĥajoj al dio La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaro Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon. Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis : « Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn, Tiel same vi ree mian deziron plenumu Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn. » Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo. Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon, Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis. Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte, Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn, Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion. Post kvietigo de la malsato kaj de soifo Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis. Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion, Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj, Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro. Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis, Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis. Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita, Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja, Venton favoran al ili donis Febo Apolo. Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn, Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura Ĉirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortego ekbruis, Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj, Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj, Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn. Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj, Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida. Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo Pro la restiĝo senaga : soifis li bruon, batalon. Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis, Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro. Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon; Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo. Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis, Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis : « Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉis Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron : Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj; Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris, De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte. Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca! Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore. » Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis : « Ne ŝanceliĝu : promesu kaj donu al mi la konsenton Aŭ do — rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino. » Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo : « Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos; Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante — mi helpas Trojanojn. Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu : Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla, Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco. » Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn, Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalis De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu Kuraĝiĝis atendi lin : ĉiuj renkonte aliris. La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino De maljunulo Nereo, l'arĝentapieda Tetido, Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris : « Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn, Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas. » Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj : « Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi, Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino. Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio, Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi; Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori. » Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso : « Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis, Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas. Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis L'ido de griza Nereo, l'arĝentapieda Tetido : Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn. Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l' ŝipoj? » Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo : « Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi, Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ. Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro, Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos ». Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco. Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana : « Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton) Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos, Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l'Olimpano ». Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn : « Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble. Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike. » Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon. Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante, Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonaranĝita : nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne. Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno brilega, Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon, Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo, Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. Tien veninte, li dormis, kaj apud li — Hero orkrona.
VIII
ALDONO
PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro : Silentas nun ĉiu disput' religia Kaj regas nur kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de l'tuto homaro Ĉe Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l'preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l'granda homaro! Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l'homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero.
TABELO DE LA ENHAVO
EKZERCOJ1
FABELOJ KAJ LEGENDOJ
La novaj vestoj de la reĝo19
Aleksandro Macedona (V. Jabec)24
Kiu estas la plej bona amiko de la viro?26
La deveno de la virino28
La naskiĝo de la tabako (C. Bachiller)30
Karagara34
La virineto de maro35
ANEKDOTOJ61
RAKONTOJ
Nokto92
La hejmo de la metiisto108
La forgesita pipo (A. Edelmann)117
Arturo122
La nigra virino138
La karaj braceletoj143
Nur unu vorton145
La porcio da glaciaĵo154
EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
Bagateloj178
Fingra kalendaro208
El la poŝto214
La loĝejoj de la termitoj222
Korespondado komerca227
Kronika katara konjunktivito229
La sunhorloĝo en Dijon235
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
El la unua libro de la lingvo Esperanto241
Plena gramatiko de Esperanto254
Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo256
Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia268
POEZIO
L. Zamenhof. —La espero317
—La vojo318
—Al la fratoj319
—Mia penso321
—Ho mia kor'322
—La vojevodo (Mickiewicz)323
—La rozeto (Goethe)325
—En nord' unu pino (Heine)326
—En sonĝo (Heine)326
—Lorelej' (Heine)327
—Kanto de studentoj323
—Al la reĝo329
—Nokta kanto de soldato (W. Hauff)330
—Kanto de l'ligo (A. Mozart)330
—La kapelo (L. Uhland)331
—La gaja migranto332
—La vojo (B. N. Delvig)339
Leo Belmont. —Nokt' en la koro (Byron)333
—Al brusto, al min (Heine)334
V. Devjatnin. —Printempo335
—Ŝipeto335
—Sciuro kaj papago336
—Anĝelo (Lermontov)336
—Husaro (Puŝkin)337
—Infano de zorgo (Herder)341
—Espero (Schiller)343
—Garantio (Schiller)344
A. Dombrowski. —Mia mizero348
—Nova kanto349
—La malliberulo350
M. Goldberg. —La turo babilona351
—Nova Dio {S. Frug)353
—Cigno, ezoko kaj kankro (Krylov)359
A. Grabowski. —Tri Budrysoj (Mickiewicz)360
—Revaĵo (P. Dalman)361
—Excelsior (Longfellow)362
—La pluva tago (Longfellow)364
—La sago kaj la kanto (Longfellow)364
—Sonoriloj de vespero (T. Moore)365
E. Haller. —Mi rakontis (Vejnberg)366
G. Janowski. —Mi eliras (Lermontov}366
D. Jegorov. —Aŭtuno367
F. de Kanaloŝŝy-Lefler. —Kuŝas somero (Heine)368
A. Kofman. —Filino de Iftah368
—La sklavoŝipo (Heine)374
V. Langlet. —Al la memoro de Józef Wasniewski378
R. Libeks. —Latva popola kanto380
I. Lojko. —Malgrand'-rusa kanteto380
—Profeto (Lermontov)381
F. Lorenc. —Alaŭdeto (Boheme)382
A. Naumann. —Mi amis vin383
—Printempo venos384
Poeteto. —La Ĉaso384
I. Seleznet. —Kanto385
—Ne riproĉu la sorton386
—Revo386
E. Smetanka. —La poeto (V. Halek)387
L. Sokolov. —La velo (Lermontov)388
M. Solovjev. —Plendo388
—Tri palmoj (Lermontov)389
K. Svanbom. —Laŭ sveda melodio391
S. Satunovski. —Ne diru (Nadson)391
W. Waher. —Spirita Ŝipo392
J. Wasniewski. —El la paperujo de miaj fabloj391
E. de Wahl. —Ĉe l' maro (Heine)395
F. Zamenhof. —Versaĵo sen fino395
—Vizito de la steloj sur la tero397
O. Zeidlitz. —Vespero (A. Nikander)402
L. Zamenhof. —El Hamleto403
A. Kofman. —El Iliado441
ALDONO
Preĝo sub la verda standardo459
1432-05. — Coulommiers. Imp. Paul BRODARD. — 12-05.