Front matter (continued 7)
Reading edition
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome : lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.
VI
Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo, ĉar — kiel vi sendube diros — « da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro ». Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi, kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio ĉi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj, nome Volapük kaj Esperanto. Turnu atenton sur tion ĉi : sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al la publiko ŝajnas, ke novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de « novaj lingvoj internaciaj », estas nur projektoj, en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektioj estas tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila, kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton, ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapükistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon : Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank'al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapükistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapük staras multe pli malalte el Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj, tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas, eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapük! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomita jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn : 1) Dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. 2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto de Volapük nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank'al la plena elpensiteco de la vortoj), la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado, dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple « bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp » k. t. p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la fino). 5) En Volapük, dank'al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj de la konstruo (ekzemple : vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomaj propraj, ekzemple Ameriko = Melop, Anglujo = Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj « fremdaj », kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, — ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome : el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon : Esperanto. Kia ajn estus la konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj, je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj, kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi, ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon, nome : En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso? Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos « bam », seĝo estos « bim » k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion . . . ŝajnas, ke nenio estas pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko. Al homo, kiu neniam estis en granda arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu fino ĝis la dua : « kio da artifika tie ĉi estas? Ĉiu infano ja povas tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen, — kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de la arbaro ». Sed apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon, ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri devis. Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo : entrepreni la kreadon de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉe fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj, ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto : oni scias, ke ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj; ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank' al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto, kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco, ke se Volapük estus aperinta 5-6 jarojn pli frue, kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapük.
El ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas tre dube, ke troviĝu iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto : malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan modelon, laŭ kiu ili povis labori, nenia el tiuj ĉi provoj ne sole ne eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj, havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino tiuj ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto. Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k. t. p.), ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon : sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi frazon multe pli facile ol on Esperanto, — kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia « lingvo » (se ili iam finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino absolute nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj ŝanĝoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun ĉi principon : sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la lutan atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan, sed ili volas nur fari efekton.
El ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton, — tiun lingvon, en kiun estas enmetita tiom da talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estimataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa : vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan certecon pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn. Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük eĉ la plej fervoraj Volapükistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto : oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol . . . eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros : « se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita ». Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio ĉi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj « fremdaj », kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi : ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe : kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon : akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj :
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj « saĝaj » kaj « praktikaj » homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la Esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita — sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, Esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi « la mondo ne volas vian lingvon », respondu kuraĝe : « ĉu la mondo volas aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie esti ne povas ». Kiam vi aŭdos « oni diras, ke aperis nova lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon », respondu kuraĝe : « ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas ».
Se oni diras al vi : « tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon », tiam respondu : « La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika ».
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta : Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn : la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos; tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.
VII
POEZIO
LA ESPERO
En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko; Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion : Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero Kolektiĝas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj, Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l'homaro Por eterna ben' efektiviĝos.
L. Zamenhof.
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, Al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj, Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita Ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco — Jen estas la signoj, per kies potenco Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, — Ni semas kaj semas konstante. « Ho, ĉesu! » mokante la homoj admonas, — « Ne ĉesu, ne ĉesu! » en kor' al ni sonas : « Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos ».
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino kaj la pacienco, — Jen estas la signoj, per kies potenco Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
L. Zamenhof.
AL LA FRATOJ
Forte ni staru, fratoj amataj, Por nia sankta afero! Ni bataladu kune tenataj Per unu bela espero!
Regas ankoraŭ nokto sen luno, La mondo dormas obstine, Sed jam leviĝos baldaŭ la suno, Por lumi, brili senfine.
Veku, ho veku, veku konstante, Ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku, ripetadante, Ĝis vi atingos aŭskulton!
Dekon da fojoj vane perdiĝos La voko via ridata, — La dekunua alradikiĝos, Kaj kreskos frukto benata
Tre malproksime ĉiuj ni staras La unu de la alia . . . Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj?
Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilaĝo, Ĉu ne forflugis kiel bloveto La tuta via kuraĝo?
Ĉu vi sukcese en via loko Kondukas nian aferon, Aŭ eksilentis jam via voko, Vi lacaj perdis esperon?
Iras senhalte via laboro Honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro Neniam malfortiĝante?
Forte ni staru, brave laboru, Kuraĝe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru Per ni en tuta la mondo!
Ni ĝin kondukos ne ripozante, Kaj nin lacigos nenio; Ni ĝin traportos, sankte ĵurante, Tra l' tuta mondo de Dio!
Malfacileco, malrapideco Al ni la vojon ne baros. Sen malhonora malkuraĝeco Ni kion povos, ni faros.
Staras ankoraŭ en la komenco La celo en malproksimo, — Ni ĝin atingos per la potenco De nia forta animo!
Ni ĝin atingos per la potenco De nia sankta fervoro, Ni ĝin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro.
Glora la celo, sankta l'afero, La venko — baldaŭ ĝi venos; Levos la kapon ni kun fiero, La mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco La plej majesta kaj riĉa : Nia laboro kaj pacienco La mondon faros feliĉa!
L. Zamenhof.
MIA PENSO
Sur la kampo, for de l' mondo Antaŭ nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Ŝi rakontas kompatante, — Mia vundo refrapita Min doloras resangante.
« Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco? » Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun fraŭlino ripozanta Post somera promenado!
Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan — La junecon — mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, Vivi ankaŭ mi deziras, — Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras . . . Se ne plaĉas al la sorto Mia peno kaj laboro — Venu tuj al mi la morto, En espero — sen doloro!
L. Zamenhof.
HO MIA KOR'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor'! Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado, Ho, mia kor'!
L. Zamenhof.
LA VOJEVODO
(El Mickiewicz.)
En vespero somera vojevodo kolera Al la hejma kastelo rapidas; Al la lito edzina kun teruro senfina Li alvenas, — neniun li vidas.
En doloro brulanta kaj per mano tremanta Sian grizan lipharon li prenis, De la lito foriris, la manikojn retiris Kaj ektondris — kozako alvenis.
« Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena Restas nokte sen hundo, sen gardo? Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan Kaj silente min sekvu, bastardo! »
Kun pafil' en la mano al ĝardena altano Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas. Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo : En tolaĵo virino vidiĝas.
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte, Per la dua forpuŝi ŝi penis Unu viron petantan, surgenue starantan, Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
Kaj en flama fervoro li parolis : « Ho, koro, Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita? Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, — Malproksime nun plori mi devas; Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, — Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela En dorloto de nun ripozados, De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto, Li ĉielan feliĉon suĉados.
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela, Mi rapidas al mia anĝelo — Por sopire foriri kaj al vi nur deziri Bonan nokton en lia kastelo . . . »
Ŝi silentas senmove; li komencas denove Sian plendon kun petoj kaj ploro, Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte, Ŝi defalis al li al la koro.
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente, Staras ambaŭ gardantoj kovritaj, Ili staras genue, en la manoj senbrue La pafiloj ektremis ŝargitaj.
« Estro »! diris kozako, « ia stranga atako Al mi ligas subite la manon; Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon, Kiam tuŝi mi volis la ĉanon. »
— « Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos! Jen saketo kun pulvo : sen vorto Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos. Mi edzigos vin mem kun la morto.
« Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, — l'unue De l' amanto diskrevu la koro. » La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris En la frunton de . . . lia sinjoro.
L. Zamenhof.
LA ROZETO
(EL Goethe.)
Knabo vidis — jen rozeto Sur la kampo staras; Bela, juna la floreto . . . Vive kuras la knabeto, Ĝojas, miras, flaras. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.
Knabo diris : « mi eltiros Belulinon mian »; Floro diris : « vi foriros, — Per pikiloj mi disŝiros Tuj la manon vian ». Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.
La sovaĝa knab' ridante La rozeton prenis, — La floreto batalante Sin defendis pikadante, Sed la sorto venis. Sur la kampo la rozet' Kiel infanet'.
L. Zamenhof.
EN NORD' UNU PINO . . .
(El Heine).
En nord' unu pino en solo Dormetas sur nuda altaĵo; Glacia kaj neĝa tavolo Ĝin kovras per tomba tolaĵo.
Ĝi sonĝas, ke palmo gracia, En unu dezert' orienta, Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta.
L. Zamenhof.
EN SONĜO . . .
(El Heine).
En sonĝo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro, — Sub arbo, sub verda ni sidis, Tenante nin koro ĉe koro.
« De l' patro de l' via la krono Por mi ĝi ne estas havinda! For, for lia sceptro kaj trono — Vin mem mi deziras, aminda!
— « Ne eble! » ŝi al mi rediras : « En tombo mi estas tenata, Mi nur en la nokto eliras Al vi, mia sole amata! »
L. Zamenhof.
LORELEJ'
(El Heine).
Ne scias mi, kial subita Malgaj' en la koro naskiĝis; El tempo jam enterigita Legendo al mi reviviĝis.
Jam malvarmetiĝas l'aero, La Rejno mallaŭte babilas, Per oro de l' sun' en vespero La supro de l' monto rebrilas.
Plej belan knabinon mi vidas : En ora ornamo brilante Sur supro de l' monto ŝi sidas, La harojn mistere kombante.
La oran kombilon ŝi movas Kaj kantas tra l' pura aero, Kaj forto mirinda sin trovas En tiu ĉi kant' de l' vespero.
Ŝipet' iras sur la rivero, Ŝipisto ektremis de l' kanto, Kaj blinda por ĉiu danĝero Rigardas li al la kantanto.
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela Perdiĝis sub l'akvoturnado; Ĝin Lorelej' faris kruela, Per sia mirinda kantado.
L. Zamenhof.
KANTO DE STUDENTOJ
Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco — Sole tero restas.
Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos Kaj rapide ĉiun prenos, Ĉiun senkompate.
Kie niaj antaŭuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serĉu ilin ĉe l' subuloj — Kiu ilin vidas?
Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano, Vivu sen doloroj!
Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio
Vivu ĉiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaŭ la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj.
Mortu, mortu, malgajeco, Mortu la doloro! Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro!
L. Zamenhof.
AL LA REĜO
Vivu la reĝ' al ni, tre longe vivu li! Gardu lin Di'! Justa kaj pia reĝ', — Dio pro nia preĝ' Estu kun li.
Forta la reĝa tron', ver' estas lia kron', Glavo la leĝ'. Kun amo en la kor', reĝas kun granda glor' . . . Vivu la reĝ'!
Brulu, ho sankta flam' de la eterna am' Pro la patruj'! Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li, Pro la patruj'!
Longe, ho, restu vi gloro de la naci', Sur reĝa seĝ'! Via plej granda glor' en la popola kor'. Vivu la reĝ'!
L. Zamenhof.
NOKTA KANTO DE SOLDATO
(De W. Hauff).
En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole, Eraras for la penso mia Al mia domo familia.
Al la standardo fortirita, Ho, kiom estis mi kisita . . . Mi tiam pensis kun malĝojo : Mi vidas vin je l' lasta fojo!
Ho dormu dolĉe, karaj miaj! Irante al la litoj viaj, Vi nun per preĝo Dion gloras, — Vi certe ankaŭ min memoras.
La horo venis, gard' alia Stariĝos nun sur loko mia. Mi iras dormi tute laca, Mi vidos vin en sonĝo paca.
L. Zamenhof.
KANTO DE L' LIGO
(De W. A. Mozart.)
Fratoj, manon donu kore Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni! Ĉion teran forĵetante, Daŭru forte kaj konstante Nia bela harmoni'!
Al la Dio kantu gloron : La spiriton kaj la koron Kial donis la ĉiel'? Serĉi lumon per vereco, Serĉi virton per justeco Estu nia sankta cel'!
Homoj en la oriento, Homoj en la okcidento, En la sud' kaj en la nord'! Alte teni homan nomon, Kore ami ĉiun homon Estu nia liga vort'!
L. Zamenhof.
LA KAPELO
(El L. Uhland.)
Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto.
Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento, — Haltis knabo en kantado Kaj aŭskultas kun atento.
En la tombojn de l' monteto El la valo ĉiu venos. Ankaŭ vin, ho paŝtisteto, Oni iam tien prenos.
L. Zamenhof.
LA GAJA MIGRANTO
Se donas Di' al vi favoron, Li sendas vin for el la dom', Por montri sian mirlaboron, La belan mondon, al la hom'.
De l' montoj riveretoj fluas, Alaŭdoj kantas super mi, Mi ankaŭ gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni'.
Al Dio fidas mi kun ĝojo : Li zorgas pri la tuta ter', Li ankaŭ min sur mia vojo Eterne gardos de danĝer'.
L. Zamenhof.
LA VOJO
(De barono B. N. Delvig.)
Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta, En mia de vivo mateno; En brusto kuraĝo kaj forto bolanta, Espero kaj kredo en pleno . . .
La kamp' estas larĝa kaj rekta la vojo . . . « Antaŭen sen halto kaj timo! » La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo Al celo en la malproksimo.
« Pru! halt'! » « Kio estas? » « Risorto rompiĝis. » « Antaŭen! malhelpo ne granda! » Denove nun la veturil' ekruliĝis, Saltante sur vojo rubanda.
Jen marĉo subite! Denove ni haltis . . . Tagmezo jam . . . Kia ĉagreno! La veturigist' kun murmuro desaltis, Mi pelas kun laŭta malbeno.
Tri horojn ni tie sen helpo batalas, Ĝis fine ni kun malfacilo Elrampas. Subite — la suno jam falas — Jen kavo kaj nova barilo! . . .
« Returne! kredeble tro dekstren ni iras! » Ni rampas . . . Jam nokt' . . . De l' turmento Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras Ripozon sub ia tegmento . . .
Halt'! Muro! kaj mi al la pordo rapidas . . . Nur tomboj . . . silenta malĝojo . . . La veturigist' al mi montras kaj ridas : « Ni venis! Finita la vojo! »
« La Tempo » sin nomas la veturigisto; Sur voj' malfacila, facila, Li ĉiujn alportas, fidela servisto, Al fina ripozo trankvila.
L. Zamenhof.
NOKT' EN LA KORO
(El Byron.)
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . . Vi tuj ekkantu, kantisto! Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas, Vi miron faras, artisto.
Se kor' ankoraŭ havas esperon, Per kanto ĝi revekiĝos; Se la okulo kaŝis larmeron, Denove ĝi eklarmiĝos.
Kant' via tondru mondan doloron! La gajon mi ne komprenos . . . Vi min plorigu, movu la koron, Aŭ mia brust' ne eltenos.
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis, Silentan premis la ĉeno! . . . La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis Kiel vazet' de veneno.
Leo Belmont.
AL BRUSTO, AL MIA . . .
(El Heine.)
Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras, Almetu maneton, amata knabino! Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro. Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
Leo Belmont.
PRINTEMPO
Printempo venas! Vivon donas Al ĉio belulina veno : Varmege suno jam proponas Radiojn siajn, kaj mateno Vizaĝon belan kun rideto Al ĉiuj montras; jam de l' montoj Kun bruo fluas rivereto Kaj detruataj estas pontoj.
Denove ĉio reviviĝas, Kantadas venon de printempo . . . Por mi nur daŭras, ne finiĝas Malbona, malvarmega tempo! Por mi ne estas suna lumo, Kaj de printempo bela veno Nenion donas . . . Nur mallumo, Mallumo sola kaj . . . ĉagreno!
V. Devjatnin.
ŜIPETO
Malgranda ŝipeto Kun blanka veleto Naĝadas trankvile sur maro . . . Sed venis ventego, Fariĝis ondego — Pereas ŝipet' sub akvaro! Kaj homo mizera Kun kredo sincera Vivadas trankvile en mondo; Sed kredo forblovis, Ondego sin movis, Kaj homo pereas sub ondo.
V. Devjatnin.
SCIURO KAJ PAPAGO
Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado. Kaj jen al papago ĝi diris fiere : « Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere : Kun kora doloro eterne mi vidas, Ke tute senmove sur ringo vi sidas! . . . Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . . » Papago rigardis sciuron kun moko Kaj diris : « kurado rapida kaj lerta, Sed bone kurante, sur unu nur loko Vi restas, mizera besteto nesperta. »
V. Devjatnin.
ANĜELO
(El Lermontov.)
En mezo de nokto, en blua ĉielo, Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo. Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn; Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera — Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
Animon tre junan en brakoj li tenis; En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis. Kaj sono de l' kanto en juna animo Restadis sen vort', sed kun viva estimo.
Tre longe en mondo ĝi estis premata, Je revo mirinda pri Di' plenigata! Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.
V. Devjatnin.
HUSARO
(El Poŝkin.)
Ĉevalon sian li purigis, Estante forte kolerega, Kaj diris : « min diablo igis En loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie ĉi restadas En turka kvazaŭ batalado : Nur solan supon ni manĝadas Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie ĉi malbona, Malbonan havas li edzinon. . . . Nek via skurĝ', nek vorto bona Admonas tie ĉi virinon!
Jen urbo Kiev! Lando kia! En buŝon falas mem buletoj, Kaj vinon havas domo ĉia, Kaj kiaj tie virinetoj! . . .
Ne estas eĉ domaĝ', je Dio, Sin mem pro ili pereigi! Malbone estas nur per tio . . . » — Per kio? volu min sciigi! —
Kaj li komencis plibonigi Lipharon. « Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi — spertulo.
Aŭskultu : regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis. Mastrino estis bona mia, Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis; Ni vivis pace, tute bone. Al mi Mario humiliĝis, Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute, Ŝi mem min zorge kuŝigadis; Ŝi ĉiam tute sendispute Je ĉio tuj mem konsentadis.
Feliĉan vivon mi pasigis, Kaj longe tiel vivus eble, — Sed jen subite ĵaluzigis Min io, — mem diabl' kredeble.
Mi pensis : kial baptanino Sin levas nokte? kion volas? Tre juna estas ŝi virino, Kaj tial eble ŝi petolas! . . .
Mi observadi ŝin intencis. Jen foj' ne dormis mi (en korto Jam estis nokto, kaj komencis Bruegi vent' kun granda forto).
Kaj vidas mi : ŝi forrampetis, De forno prenis ŝi karbeton, Min tre facile pripalpetis, Disblovis apud forn' fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton, Kun ĝi angulon ŝi foriĝis, De tie prenis boteleton, Sur balailon ŝi sidiĝis;
Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte El boteleto, ŝi tra tubo, Sur balailo sidiĝinte, Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.
— Ŝi eble estas sorĉistino, — Mi pensis kaj de forn' rapidas, Por vidi sorĉon de virino; Kaj jen mi boteleton vidas;
Mi flaris : ia acidaĵo. . . . Mi plankon ŝprucis el botelo : Forflugis — kia mirindaĵo! — Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis, Sur ĝin mi ŝprucis el botelo : Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia, — Kaj ĉio : tablo, benko, pato Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restaĵon . . . Ĉu vi povas kredi? Mi ekaperis tuj en vojo :
Mi flugas, — kien? mem ne scias, Kun forto tranĉas nur aeron, Al steloj mi : « pli dekstren » krias. . . . Kaj jen ekfalis mi sur teron,
Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas, Kaj oni faras ian ludon. Kantadas, fajfas kaj petolas, Kun granda ran' edzigas judon.
Mi kraĉis. . . . Flugas jen Mario : « For! hejmen kuru, petolulo! Vin oni tuj formanĝos! . . . » — Kio?! Nu, mi ne estas timemulo!
Min ne timigu! Kie vojo Al hejmo estas? — « Jen sidiĝu Sur fornan feron, — kun malĝojo Respondas ŝi, — kaj tuj foriĝu! »
Vi volas, ke husar' sidiĝu Sur fornan feron?! Baptanino, Mi petas vin, ne freneziĝu, Ne estu ja malsaĝulino! . . .
Ĉevalon! . . . « Prenu, malsaĝulo! » Ŝi efektive diris veron : Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido Sur ĝin kaj trovi bridon penas, Sed vane! Rajdas mi sen brido — Kaj tuj al forno ni alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas . . . Ĉevalo tute jam forestis, Kaj mi sur benko rajde sidas . . . Jen kia strang'-okazo estis! »
Kaj li daŭrigis plibonigi Lipharon. « Eble ne timulo, Li diris, estas vi, sed igi Vin miri povas mi spertulo. »
V. Devjatnin.
INFANO DE ZORGO
(El Herder.)
Finiĝis varmega jam tago, Kaj nokto agrabla fariĝis. Sub ombra cipreso, ĉe lago Diino de Zorgo sidiĝis.
El ruĝa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis, — Kaj luno, de nokto reĝino, De blua ĉiel' rigardadis.
Kaj Zeŭso al bela Diino Parolis kun dia favoro : « Rakontu, malgaja knabino, Pri via doloro en koro. »
« Ho, Zeŭso! » Diino rediras : « Alportu vi al mi plezuron! Nur solan sen fin' mi deziras : Vivigu vi mian figuron! »
— Volonte mi vin kontentigos : Viviĝas figuro jam via! . . . Sed tamen de nun mi devigos, Ke estu eterne li mia. —
« Ho, ne! » al li Zorgo parolas : Figuron mi longe skulptadis, Al vi mi lin cedi ne volas, Ĉar lin mi por mi preparadis!
Por mi lin restigu! Korege, Sed vane ŝi Zeŭson admonis. — Ho, ne! mi lin amas varmege, Al li ĉar animon mi donis! —
« Por kio disputon vi tenas? » Subite la Tero ekdiras : « Al mi li sen dub' apartenas, Ĉar tera en teron foriras! »
Kaj dioj disputis senfine, Ĉar cedi neniu deziris Figuron argilan, — sed fine Al Kron' ili ĉiuj ekiris.
« Nu, ĉar reciproke ne volas Figuron vi tiun ĉi cedi, » Grizhara Saturn' ekparolas : « Vi kune lin povas posedi.
Aŭskultu do, dioj : nur kiam Li mortos, anim' apartenos Al Zeŭso potenca, — kaj tiam Jam Ter' lian korpon alprenos.
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino, Posedu lin ĝis lia morto! . . . » Mi pensas, ke tia difino Similas je homa la sorto?
V. Devjatnin.
ESPERO
(El Schiller.)
Tre multe homar' kun espero en koro Pri vivo estonta parolas, Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora Aliri plej baldaŭ ĝi volas. Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, — Sed homo esperon senĉese adoras.
Espero kun li sen-aparte vivadas; Ĝi knabon dorlotas, junulon Per sorĉa radio ĝi gaje logadas, Konsolas ĉe tomb' maljunulon : Li tre lacigita per vojo de tero, Foriras en tombon kun dolĉa espero.
Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera, Per revoj malsaĝaj naskita! Ni scias, ni sentas kun kredo sincera, Ke estos esper' plenumita. Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla Nin trompi en nia revaĵo agrabla?
V. Devjatnin.
GARANTIO
(El Schiller.)
Damon' unu fojon mallaŭte trairis Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano — Al Dionizio, — sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : « Pro kio vi al mi, fripono, aliris? » — Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . — « Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! »
— Jam longe mi estas al mort' pretigita, Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton Pro mia pardono, ĉar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono, — ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, — Ĉe vi do mi povas amikon restigi. —
Kruele ekbrulis tirana rigardo, Kaj diris li post la silento momenta : « Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed tamen memoru vi tion, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagoj, — kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos. »
Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi, Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . . Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenis Amikon kaj petas : « ho, restu, kurulo, Vi por garantio ĉe malbonegulo! »
Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . Damono edziĝon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .
Subite tre forta ventego fariĝis, Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego, — Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis, Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . . Damono al ponto rapidas de monto Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas ŝipeton : Sed vane, — neniu ĉar kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero . . . Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis : Ĝi tute je maro simila fariĝis.
Kaj jen lian koron plenigis doloro, Li ploras, antaŭen li manojn etendas, Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas : « Kompatu! » li petas kun granda fervoro — « Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! »
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas : Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas. Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, — Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.
Kaj jen li sur bordo jam estas, — elŝiris Sin tute el brakoj teruraj de morto, Kun granda dankem' al favoro de sorto, Rapidas li plu . . . Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono, — kaj ili malpace Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.
« Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion, Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! Sed vivo — ne mia! » Kaj tuj li aliris Al ili, bastonon de unu elŝiris, Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis, Aliajn do ĉiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton; Kun granda teruro atendis li morton, — Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn, — ĉu tie ĉi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . »
Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero! Rapide sin turnas al ĝi kun espero Damono — kaj vidas, ke fonto fluetas. Al ĝi superforte li tuj alvagetas, Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.
Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero : Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono do ilin en voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono aŭskultas Kaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! »
Tumulto piedojn al li flugiligas, En lia animo — senfinaj teruroj . . . . Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas : Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas Ankoraŭ pli paŝojn, — kaj vidas — en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato.
— Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! — Li diris malgaje : en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis sen fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio. —
« Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon, — mi devas min ankaŭ mortigi : Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! »
Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras Amason popolan Damono kaj diras : « Mi morton deziris de Dionizio, — Mi estas krimulo, li — nur garantio !
En granda mirego popol' silentiĝis . . . . En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas Kaj ploras, — pri kio — neniu komprenas, Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . . Minaca tirano pri ĉio sciiĝis; Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras : « Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! Mi estas ankoraŭ por amo kapabla, Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »
V. Devjatnin.
MIA MIZERO
(Litva popola kanto.)
Mia mizero, mia mizero! Ĉu mi vin finos iam suferi? Kiam mi iris je l' granda vojo, Mia mizero min akompanis. Sed jen alrajdas cento da fratoj, Kvarcent piedoj estas ĉevalaj. Fratoj! Vi batu mian mizeron Per la piedoj de la ĉevaloj Kaj per brilantaj viaj glavetoj. La junaj fratoj longe ĝin batis, Sed la mizero nenion limas, Mia mizero nenion timas, Kreskas, vastiĝas kaj pligrandiĝas. Mia mizero nenion timas, Elmetas verdajn foliojn, branĉojn. Mia mizero tiam finiĝos, Kiam mi venos al la patrino. Mia patrino loĝas monteton, Altan monteton, novan ĉerketon.
A. Dombrowski.
NOVA KANTO
Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitaĵ' la plej mirinda, Vere estas ĝi laŭdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj, Pli ol tondro de bataloj, Pli ol dolĉaj najtingaloj, Pli ol belaj aktorinoj, Pli ol fajfoj de maŝinoj, Pli ol oro la plej brila, Pli ol gloro senutila, Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, Krom la amo kaj la Dio. Dum venonta la centjaro, Sciu esperantistaro, En Eŭropo, Ameriko, En Azio kaj Afriko, Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados, Sur la strato, en vagono, En hotelo, en salono Kaj eĉ en privata domo : Ĝin parolos ĉiu homo : Laboristo, profesoro, Kaj juĝisto, kaj doktoro, Kaj hebreo, kaj kristano, Kaj litovo kaj japano, — Kaj pereos la plendato : « Mi vin ne komprenas, frato ». Por ke venu tiu horo — Kune fratoj, al laboro! Jen per kanto, jen per vorto, Jen agante ĝis la morto, Servu ni al la afero, La plej bela sur la tero, Gardu ĝin de la forgeso Per parolo en la preso; Iru kiel apostoloj Ĝin prediki por popoloj, Kaj eksonu nia voko Sur la ter' en ĉiu loko, En vilaĝoj, en urbetoj, En lernejoj, en gazetoj, Kaj servantajn al la vero Nin fortigu la Espero.
A. Dombrowski.
LA MALLIBERULO
(Litva popola kanto.)
Ho, en la verda, verda arbaro Estas malluma malliberejo. Kaj en ci tiu malliberejo Oni enŝlosis junan frateton. Tie li povas neniam scii, Ĉu venis vintro aŭ la printempo, Neniam vidi la brilan sunon, Nek leviĝantan, nek subirantan. Mi metus oran ringon al muro, Eble mi farus tie fenestron, Eble mi farus tie fenestron, Por ke la frato ekvidu sunon. Mi metus pecon da blanka neĝo, Por ke li sciu la frostan vintron; Mi metus freŝajn florojn al muro, Por lin sciigi pri la somero.
A. Dombrowski.
LA TURO BABILONA
Kial vi, patroj, en Babilono Konstrui turon komencis Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono Ĉiela regi intencis?
Ĉu jam senfina, vasta la tero Al vi ne estis sufiĉe? Vi ja trankvile kaj sen danĝero Ĉirkaŭe vivis feliĉe.
Kien sin turnis viaj okuloj, Havante lingvon komunan, Trovis loĝejon vi, antaŭuloj, Bonegan kaj oportunan!
Jen al vi plaĉis monto, jen valo, Trankvila en Sinorujo, — Ĉie potenco via egala Kaj ĉie via patrujo.
Kial deziris vi do subite De l' val' suriri ĉielon? Vi per argilo, brikoj malsprite Atingi pensis la celon?
Sed entrepreno via, ho, vana, Senfrukta restis je l' fino; Tuj ĝin detruis Dia la mano, Kondukis vin al ruino.
Dum la konstruon vi diligente Plialten levi rapidis, Jen vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis!
Nun jam pri kio unu parolas, Komprenas dua nenion, Kaj ne sciante, kion li volas, Al li venigas alion :
Unu por l'alta granda konstruo Necese brikon bezonas, — Ne komprenante lin, jen la dua Argilon tuj al li donas.
Tuj malkonsento, poste batalo Fariĝis inter la rondo; Tuta l'homaro iris de l' valo Diversajn landojn de l' mondo.
Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio, Regas ankoraŭ inter homaroj Malamo, senharmonio.
Vere la patroj kontraŭ la Dio Multege tiam fieris; Kial ĝis nun por peko ilia Senkulpaj idoj suferis?
Sed ni esperas baldaŭ refondon De l' lingvo ĉiunacia, Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet' Zefania.
Ĝoje l'espero nin jam karesas, Proksiman celon montrante; L'internacia lingvo progresas, Amikojn ĉie trovante.
Novajn amikojn voku, amikoj, La voko vana ne estos! Floras jam flor', ne solo radikoj, Je l' frukto baldaŭ ni festos.
M. Goldberg.
NOVA DIO
(De S. Frug.)
I
Jam plena estas la festeno De bril', sonoro, bru', soleno En la palac' de faraono; En vic' pentrinda antaŭ vastaj Trapezaj tabloj sidas gastoj Konvene, en mez' de salono.
De l' tron' antikva la apogoj — La saĝeguloj, astrologoj, En silk' brodita envestitaj — La militestroj, generaloj, Armitaj kun hakiloj ŝtalaj, Per ringoj oraj ornamitaj.
Sin de kolono ĝis kolono Etendas kiel tend' visono Tre multekosta, multkolora; Kaj de fumilo origita Ĉirkaŭe estas disverŝita La timiano bonodora.
Al flut', liutoj, barbitonoj Per rapidegaj belegsonoj Bruega la tintil' ripetas; Kaj peza la amfor' konsolas Rigardon, koron vekas, bolas Kaj muĝas, kaj fajrerojn ĵetas.
Atentas faraon' sonoron De l' himnoj kaj gracian ĥoron. Senlima l'ordonanto estas Je la rigardo luma, klara; Ĝi estas fest' neordinara : Nomtagon sian li nun festas.
De subpotencaj al li princoj Donacojn oni el provincoj Al li alportas multekostajn — Smeraldojn, perlojn kaj armaĵojn, Tapiŝojn, vazojn kaj teksaĵojn, Arĝenton, elefantajn ostojn.
La gastoj riĉajn la donacojn, Envenigitajn la palacojn, Rigardas kun mireg' kaj ravo . . . Tuj, defleksinte pordkovrilon, Tremante, en salonon brilan Eniris brunvizaĝa sklavo :
« Aŭskultu reĝ', — la sklavo diris — Mirindaj viroj du aliris Al la pordegoj de la korto . . . Traflugis preter la gardantoj De la kortego, maldormantaj, Tuj nevidate kaj sen vorto.
Vidante l'mirajn du personojn, L'ibisoj flugis for . . . Leonojn De l' ĉen' mi lasis — senkuraĝaj, Per la kolharoj balainte La polvon, kapon mallevinte, La besto-reĝoj la sovaĝaj
Timeme iris, proksimiĝis Al ili paŝ' post paŝ', stariĝis De l' flankoj sur la piedegoj; Netera gardas ilin forto, Malkovras vojon eĉ sen vorto Al reĝaj tiuj ĉi pordegoj
Sonor', paroloj eksilentas, La gastoj kun mireg' atentas . . . « Sed, — krias laŭte l'ordonanto, — De kie venas tiuj viroj? Ĉu portas ili krom' la miroj Donacon indan por reganto? »
— Reganto granda, — sklavo diras, — Per forto de la dioj spiras Iliaj la vizaĝoj brilaj . . . Ne finis sklavo, — jen subite En la salonon nepetite Eniris du de Amram filoj.
La gastoj vidas, antaŭ l' trono Jen staras Mozes, Aarono Sur la tapiŝ' purpura, riĉa — En simplaj kaj malriĉaj vestoj; Severvizaĝaj kaj majestaj Kun bastoneg' en man' malriĉa.
II
Reĝ', rigardinte tre severe La novajn gastojn, nun fiere Demandis : « Kiu vi? al festoj De l' granda reĝo aranĝitaj Kial do venis vi vestitaj En tiaj malriĉegaj vestoj?
Al vi malbona fort', magio Malfermis pordon . . . Sed do kio! Mi kun kontent' en la palacon Akceptas ĉiam gastojn tiajn; Se indos sorĉ' atenton nian, Ricevos riĉan vi donacon. »
La kapon alten eklevinte, Al Di' humile kliniĝinte, Al reĝ' respondis Aarono : Sorĉistoj estas ni neniaj, Ne gardas fortoj nin magiaj . . . Aŭskultu do, ho faraono!
Ni ne el reĝa familio : Ni estas filoj de nacio, Per kies manoj humilegaj Fariĝis luksaj viaj landoj, En vic' majesta turoj grandaj Kaj fortikaĵoj kaj kortegoj.
Per kies diligent' kaj peno Ekfloris tiu kamp', ĝardeno, Nun de dolĉaĵo plenigita . . . Sed jam sufiĉe ni suferas! Centjara la labor' esperas Jam esti nun rekompencita!
La Di' de l' dioj kaj Reganto, La sola Di', ne ŝanĝiĝanta, Alsendis nin al via trono. Lia Spirit' en ni sin trovas : Ĝi niajn lipojn, buŝon movas . . . Atentu Lin, ho faraono :
« Jehov' . . . » — « Jehov'? mi lin ne scias, » — Al Aarono laŭte krias Fiera faraon' kun rido : — Al mi di' de Moav', Edomo — Konataj estas, sed la nomo Jehovo — kiu estas li do?
El malproksima land' kaj limo Popoloj ĉiuj por estimo Elsendis ja al mi senditojn, Saĝulojn kaj arĥitektistojn, Kaj astrologojn kaj maristojn Kaj pastrojn kaj sankt-oleitojn.
Kun laŭda kant' palacon mian, Kiel preĝejon sanktan, dian, Eniris ĉiuj humilege, Al faraon' donacon sian, Kiel oferon sanktan, pian, Sur sojlon metis respektege.
Kiel malriĉa devas esti Di' via nova, se, krom vesti Vin pastrovestojn disŝiritajn, Ne povis li de malpotenco Jam per alia rekompenco Vin rekompenci elektitajn.
La di' de l' sklavoj malfeliĉaj, Ŝtonistoj tiuj ĉi malriĉaj, La sovaĝuloj kaj sen scioj, De la nudaĵ', mallumo blinda, Ho, kiu estas di' ridinda, La reĝ' de l' reĝoj, di' de l' dioj?
Kaj ĉe la tabloj kun bruego, Ektondris laŭte nunridego; Kaj la komuna rida krio Ruliĝis eĥe, laŭte bruis La murojn de l' palaco skuis : Kiu li estas, nova dio?
Kiu li estas? . . . Tagoj venis, — Kaj tuj ekkonis, ekkomprenis La Dion Novan Egiptanoj; Sed per turmentoj, malagrabloj De la dezert' en brulaj sabloj, En profundaĵ' de l' oceanoj.
Jam pri la Granda Dio Nova, Regant' de l' mondo, Ĉiopova, De l' Nil' la ondoj, kantis, bruis; Kaj kun tondrego kaj ventegoj Inter granitaj la ŝtonegoj De l' maro ond' kantante fluis . . .
Kaj resonante al la kanto De l' mar' senfunda kaj bruanta Kun sankta mirsciig' konsola Per triumfega kri : « Libero! » Eksonis laŭte sur la tero Renaskiĝanta la popolo . . .
M. Goldberg.
CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO
(El Krylov.)
Se inter kolegoj jam en la komenco En ia afero malestas konsento, Senfrukta restados ilia intenco, Anstataŭ afero nur estos turmento.
Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko, Por ŝarĝon transporti de loko al loko, Triope al veturigil' enjungiĝis Kaj tre diligente de l' loko tiriĝis. Sed malgraŭ ilia grandega fervoro Nenion alportis ilia laboro.
Ekstreme facile ĝi estus por trio, Se ili laborus nur en harmonio; Sed al la ĉielo la cigno sin tiras, La kankro obstine returne foriras, L'ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras.
Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, Mi certe kaj tute ne povus klarigi, — Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris, Ankoraŭ ĝi staras nun, kie ĝi staris.
M. Goldberg.
TRI BUDRYS'OJ
(El Mickiewicz.)
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana, Sur la korton alvokas tri filojn : « Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn, Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn : Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon Kaj princ' Kejstut atakos Teŭtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas; Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila bona vorto konsila : Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj, En amasoj la rublo sonanta.
Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali : Pereadu Krucistoj-hundfratoj! Kaj sukcen' tie ora, drapo mire kolora, Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno, Nur malriĉan akiron li trovos; Tie inda nur havo : bona ŝildo kaj glavo, Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj! Gajaj, kiel la junaj katetoj; Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango, La okuloj — brilantaj steletoj.
El Poluj' mi junaĝa, batalanto kuraĝa, Antaŭ jaroj alportis edzinon . . . Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro Rememoras mi vian patrinon. »
Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn; La armitajn forportis ĉevaloj. Aŭtun'-vintro sin trenas, filoj reen ne venas; Eble falis en sangaj bataloj . . .
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko objekto tre granda. « Filo! sub la mantelo rusa mon' en sitelo? » — « Ne, patreto, filino Pollanda! »
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita, Sub la burko akiro tre granda. « El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena! — « Bofilino, patreto, Pollanda! »
Per la neĝo kovrita, tria viro armita, Ion grandan li kaŝas sub vesto : Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis Por la tria edziĝa la festo.
A. Grabowski.
REVAĴO
(De P. Dalman.)
Sur la valo neĝa vento Blovas ĉiam pli; Fajro sur kameno mia Krakas ĉirkaŭ mi.
Ĉe l' kamen' el pipo ringe, — Fumon lasas mi . . . Ĉiuj remomoroj miaj Flugas for kun ĝi.
Kie estas la esperoj, La junec' de or'? Kiel vento la blovanta, Ili flugis for!
Vent' sen celo, mi sen celo Kun vi, fumo, tri . . . Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni!
A. Grabowski.
EXCELSIOR
(El Longfellow.)
La nokto rapide la ombrojn delasis, Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis, Tra neĝo, glacio standardon portanta Kun tia devizo mirinde sonanta : Excelsior!
La frunto malgaja, okulo junula Simila al glavo, flamanta kaj brula; Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta, La vort' stranga sonis tra nokto silenta : Excelsior!
Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme Jen brulis la fajro lumante kaj varme; En supr' glaciaĵoj minace ŝin trenis; El lipoj junulaj sopiro elvenis : Excelsior!
« Ne provu la pason! » maljuna hom' diris, En supro sin nigra ventego kuntiris, Profunda la akvo, ŝiranta la ondo ! » Kaj laŭte eksonis la klara respondo : Excelsior!
« Halt'! » diris knabino. « Kap' via de l' laco Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco! » Larm' staris en blua okulo brilante, Sed tamen respondis junul' sopirante : Excelsior!
« Ho! gardu vin antaŭ branĉ' velka de l' pino, Ho! gardu vin antaŭ terura lavino! » Lin laste por nokto salutis pasanto; El alte rediris la malaperanto : Excelsior!
Kun al la ĉielo levita rigardo La piaj monaĥoj de l' Sankta Bernhardo En frua mateno la preĝojn murmuris, Kaj krio skuanta l'aeron trakuris : Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita, De l' hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankoraŭ en mano glacia Standardon kun stranga devizo jen tia : Excelsior!
Kaj en duonlumo la griza, malvarma, Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma, Kaj de malproksime, el klara ĉielo, Defalis la voĉo per falo de stelo : Excelsior!
A. Grabowski.
LA PLUVA TAGO
(El Longfellow.)
La tago malvarma, malgaja, sensuna; Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna; Vinujo je l' muro putranta sin tenas, Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas, Kaj la tago — malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna : Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias — atendu! Ne sola vi tiel kun sorto batalas, En vivon de ĉiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.
A. Grabowski.
LA SAGO KAJ LA KANTO
(El Longfellow.)
Mi pafis sagon en la aeron, Ne scias, kie ĝi falis teron; La forfluganta tiel rapidis, Ke mi la kuron tute ne vidis.
Mi spiris kanton en la aeron, Ne scias, kie ĝi falis teron! Eĉ la plej bona akrevidanto Ne povas sekvi flugon de l' kanto.
Mi longe poste, unu tagon, En kverko trovis la tutan sagon; La tutan kanton kun la muziko Mi trovis en la kor' de amiko.
A. Grabowski.
SONORILOJ DE VESPERO
(El T. Moore.)
Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero, Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo, Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!
Longe, longe jam forpasis tiuj de l' ĝojeco horoj! Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj. En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero : Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!
Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo, Dum kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero Kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero!
A. Grabowski.
MI RAKONTIS
(El Vejnberg.)
Mi rakontis al maro senborda Pri la grandaj turmentoj en koro, — Kaj per bruo mallaŭta de l'ondoj Ĝi respondis al mi kun favoro.
Mi rakontis al vento rapida, Ke ne povas mi spiri libere, — Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj Al mi portis tuj freŝon aere.
Mi rakontis al verda arbaro De la vivo malgaja dolorojn, — Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis, Ŝancelante foliojn kaj florojn.
Mi rakontis al suno varmega, Ke mi vidas nur tagojn malklarajn, — Varmigantajn kaj lumajn radiojn Ĝi tuj sendis al mi malavarajn.
Mi rakontis al homo-kunfrato Pri la vivo senĝoja, — kaj li, Iel strange movinte la ŝultrojn, Tre rapide foriris de mi.
E. Haller.
MI ELIRAS
(El Lermontov.)
Mi eliras unu al vojeto; Ŝtonoj brilas tra la nebuleto, Nokt' trankvila, step' aŭskultas Dion, Steloj inter si parolas ion.
En ĉiel' solene kaj tre bele, Tero dormas en bluaj' radia. . . . Kio do doloras min kruele? Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?
Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon, Ĝojon ne esperas jam en kor' mi; Serĉas liberecon mi, pacaĵon, Volus forgesiĝi mi, ekdormi. . . .
Ne per tiu dormo de l' mortinto! Tiel nur mi estu ekdorminta, Ke en brust' la viva fort' moviĝu, Ke spirante mia brust' leviĝu;
Ke l' orelojn ĉiam karesante, Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko; Ke kliniĝu, ĉiam verdestante, Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
G. Janowski.
AŬTUNO
Aŭtuno nebula! Arbar' nudiĝanta Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta Pri ĉarma printempo, pri bela somero . . . Kovriĝas per koto de pluvo la tero ;
Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas, Kaj suno de l'tero en nuboj kaŝiĝas : La kampoj senhomaj en sola silento, En ili flugadas kaj ploras nur vento!
D. Jegorov.
KUŜAS SOMERO.
(El Heine.)
Kuŝas somero la varma Sur via rozeta vangeto, Kuŝas la vintro malvarma En via malgranda koreto.
Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos, Ho, mia kara trezoro! Vintro sin trovos sur vangoj, Somero la varma en koro!
T. de Kanaloŝŝy-lefler.
FILINO DE IFTAH
Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj Kaj brilas kaj frapas ponardoj. Sed vane laciĝas herooj la bravaj : Pereas Jehovaj standardoj, Kaj la Amonanoj la sangoavidaj Triumfe rapidas al l' Izraelidoj.
Ben-Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto, Kaj Gilad droniĝas en sango, La kapo de Máĥir, nomita « la justa », Surstaras sur pinto de stango, Kaj miloj da filoj de l' Supra Jehovo Ekkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.
Ho ve, ho malĝojo! La ondoj Jordanaj Elmetos ĝemegojn sovaĝajn, Ploregos patrinoj pri siaj infanoj, Disgratos al si la vizaĝojn, Elŝiros la harojn, per cindro la griza Ekŝutos la kapojn ĉe l' nigra avizo.
Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon De la elektita popolo, Li vane penegas bravigi l' animon De viroj per laŭta parolo, Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
« Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon, Preĝantan al Vi kun doloroj! Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon, Aregon da grandaj trezoroj, Mi havas amikojn, mi havas sklavaron, Kaj multon alian, al koro tre karan.
« Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn El la Egiptujo-fremdlando; Se Vi liberigos nun ree la sklavojn De l' nuna mizero multgranda, Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio, L'unuavidoton oferos kun pio.
« Kaj kio ajn estos l'unuavidoto, Objekto aŭ homo amata, Ĝi estos al Dio brulig-oferota Al Vi, ho Jehovo kompata! » Kaj jen, elmetante kriegojn sovaĝajn, Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.
Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj, Resonas ekĝemo kaj krio, Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj Forkuras de l' idoj de Dio, Sed la forkurantajn postflugas rapide La Izraelidoj kaj hakas avide.
Kaj de Aroero ĝis urbo Minito Kaj poste ĝis Avel-Kerumo Triumfas Izrael en sanga milito Per glavo, per fajro kaj fumo, Venkataj pereas sub domoruinoj, Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.
Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj Reiras herooj kantantaj, Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj De la ekkaptitoj plorantaj, Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj, Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara, Kaj Iftah rigardas sen ĉeso : Li devas ekvidi por dia altaro Oferon laŭ sia promeso. Kaj li rigardadas sen laco-enuo : « Nu, kio do venos al mi la unua? »
Jen el malproksimo eksonas tintiloj, Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj. Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilaj Ĝojdancas en vicoj senordaj Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas, Kaj al la venkintoj gracie aldancas.
De pleja proksimo al la triumfanoj Sin movas fraŭlino junaĝa. Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj, Kun flamo en bela vizaĝo; La harojn serpentajn la vento disblovas, Ŝin forto interna antaŭen almovas.
Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo : « Alvenas la gloraj venkintoj, Ke estu facila por ili la vojo, Sonegu la gloron per tintoj! » Ŝi dancas, movata de l' kora kontento, Nenion anoncas al ŝi l' antaŭsento.
Kaj Iftah rigardas al sia ofero, Al sia unuavidato. . . . Subite . . . ho, tio ĉi estas ne vero. . . . Ŝi estas — filino l' amata! La sola filino! Jehovo ĉiela! Ho, kia malico de l' sorto kruela!
Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston Kaj cindron sur kapon surŝutas, Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston, Li vortojn terurajn balbutas. . . . Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj.
« Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon Kaj estu do viro ĝis fino. Vi faris promeson ne malsingardeman, Ĉar kion signifas fraŭlino Kompare je miloj da viroj, savitaj Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?
« Vi faris promeson glorindan, ĉar savo De miloj per unu ofero Eterne estados faraĵo multbrava, Belega, mirinda afero, Kaj timos nacioj la Izraelanojn, Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.
« Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton, Sciigu l' amatan popolon, Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton, Ke mi ne bezonas konsolon. Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias, Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.
« Nur unu malĝojo min pikas en koro — Ke vi nun izola ekrestos, Ke en maljuneca kruela doloro Ĉe vi parenculo malestos, Al vi li ne diros parolojn kunsentajn, Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.
« Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo De Iftah en ĉiu nacio, Sed Iftah ekmortos, kun li — lia domo : Mi iras senfrukta al Dio. Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos, Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.
« Nun, patro amata, kun la amikinoj Mi iros sur montojn najbarajn, Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj Sonigos malĝojajn gitarojn Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj :
« Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn, Ne portis infanon sub koro, Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn Per filoj, kovritaj de gloro, Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta. »
Ne trono altega sin levas sur placo, — Sin levas altega lignaro; Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, — Bruadas kaj ĝemas viraro, Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino, Silente sursidas palega fraŭlino.
La viroj ĝemegas, la viroj sopiras, Virinoj en larmoj plendronas, Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras Kaj fajron al lignoj aldonas, La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas, Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.
Kaj jen ekkriegis l' amaso popola, Kaj eĥo eksonis en valo. Bruliĝis subite la aro tremola Leviĝis fumega vualo, Ekblovis, ekfajfis ventego kruela, L' oferon alprenis al si la ĉielo. —
Kaj jen ĉiujare la izraelinoj Kunvenas por plori sur montoj Kaj tie ĉi brilas la fajr'-iluminoj, Sonadas malgajaj rakontoj, Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj. L'aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj
La izraelinoj parolas pri l'bela Fraŭlino brulig-oferita Kaj dankas fervore al sankta ĉielo Por venko de ĝi donacita, Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l'lando terurojn similajn.
A. Kofman.
LA SKLAVOŜIPO
(El Heine.)
I
La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek Sidadas en longa medito, Li taksas sur ŝipo la koston de l' ŝarĝ', La sumon de ebla profito.
« Tricent barelegoj da pipro, da gum' Kaj poste la sablo de oro . . . Ĝi estas tre bona, sed tamen al mi Pli plaĉas la nigra trezoro.
« Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal Akiris je prezo profita. Malmola viando, simila al ŝton', La membroj — el ŝtalo forĝita.
« Mi donis por tiu ĉi bela akir' Brandakvon, glasperlojn kaj feron; Gajnonte en ĉio ok centojn je cent, Mi faros bonegan aferon.
« Se restos el ili ne pli ol tricent Ĉe veno al Rio-Ĵanejro, Mi havos cent orajn dukatojn por pec' De l' domo Gonzales Perejro. »
Sed jen deturniĝas Minheer van Kek De sia pensado persista : Al li proksimiĝas la ĥirurgiist' Van Smisen, la ŝip-kuracisto.
Van Smisen, maldika malgrasa figur', La nazo kun ruĝaj verukoj. « He, kiel nun fartas — ekkrias Van Kek, La negroj kun la antaŭtukoj? »
Van Smisen salutas. « Hodiaŭ al vi, Ne estos agrabla raporto : Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip' Oftiĝis l' apero de morto.
« Ĝis nun ĉiutage mortadis po du, Hodiaŭ — ne malpli ol seso, Du viroj, kvar inoj : la morto ĉe ni Laboras kun granda sukceso.
« Mi la malvivulojn esploris kun pen', Ĉar ofte la nigraj satanoj Trompadas, por esti ĵetitaj de l' ŝip', Estante plenvivaj kaj sanaj.
« Mi lasis depreni de ĉiu mortint' La feran multpezan katenon, Ke ili ne estu barataj de ĝi, Faronte la maran promenon.
« Kaj tuj el la maro elnaĝis areg' Da skvaloj sangame-malsataj, La bestoj avidas je negroviand' Kaj estas de mi pensiataj.
« De l' tago ke ni nin demetis de l' bord', Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj Kaj flaras l' aeron, turniĝas al mi Kun mutaj, sed klaraj postuloj.
« Ĝi estas amuzo aŭskulti de l' ŝip' La dentokrakadon de l' bestoj; La unuj profitas je kapo aŭ man', L' aliaj je sangaj intestoj.
« Post sata manĝado la bestoj al ni Alnaĝas en aro solena Kaj min rigardadas kun preskaŭ-dezir' Min danki por tia festeno. »
Sed lin interrompas, ĝemante, van Kek Kun krio : « Malbeno de sorto! Kiele malhelpi je tia malbon' Kaj savi la negrojn de morto? »
Van Smisen rediras : « En tiu ĉi mort' La negroj mem estas la kaŭzo, Ĉar ili difektas l'aeron de l' ŝip' Per spiro kaj mortas pro naŭzo.
« Aliaj pereas pro melankoli' Kaj fine pro granda enuo, Kaj farus al ili utilon aer', Dancado, muziko kaj bruo. »
Kaj diras van Kek : « La konsilo, doktor', Min ravas, ĝi estas tre bela, Vi montras vin, mi ĝin konfesas al vi, Pli saĝa ol Aristotelo.
Se la prezidanto de la Societ' « Tulipo-nobligo Holanda » Sin nomas saĝulo, — kompare je vi Li estas azeno multgranda.
« Muzikon, muzikon! la nigra viand' Tuj sur la ferdekon de l' ŝipo! Kaj kiu ne trovos amuzon en danc Ĉi tiu ĝin trovos en vipo! »
II
Milaroj da steloj de l' blua ĉiel' Bril-lumas per fajr-iluminoj, Rigardas kun varmo, kun amo, kun saĝ' Kiele okuloj virinaj.
Rigardas la maron, kaj tiu ĉi mar' Fosfore radias purpuron Kaj balanciĝetas, kaj ondo post ond' Elĝemas voluptan plezuron.
La veloj ne bruas ĉe l' masto de l' ŝip', Rulitaj de la ŝipanaro, Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek' Kaj sonas muzik' sur la maro.
Ŝipano muzikas per granda tambur' Kaj la kuiristo per fluto, La ŝipa piloto — per violonĉel', Kaj Smisen — trumpet' per dufuta.
Kaj cento da negroj, la seksoj en kun', Krietas kaj saltas kaj dancas, Post ĉia eksalto la fera katen' Sin brue kaj takte balancas.
La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj' Kaj iam negrin-belulino Alpremas plen-nudan amikon al si Kun voluptemeco senfina.
La ekzekutisto kun gaja rigard' Gvidadas la ordon sur ŝipo, Li estas de l' balo la « Maître des plaisirs » Kaj danci invitas per vipo.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', Laŭtiĝas la bruo sovaĝa, Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar' Dormintaj en dormo malsaĝa.
Duone-dormante alvenas skvalar' En centoj, pikata de miro, Rigardas la ŝipon kun granda konfuz', Ĉu eble montriĝos akiro.
Sed ili rimarkas : la horo de l' manĝ' Ne estas ankoraŭ sonita, Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg', De dentoj-segiloj plantita.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj dancadas sen fino, La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro la malsatego obstina.
Mi pensas, al ili ne plaĉas muzik' Kiele al ĉia fripono. « Ne kredu al malmuzikema brutul', » Eldiris poet' Albiona.
Sonadas trumpeto, krakadas tambur', La negroj senlace baletas, Ĉe l' alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas ĉielon kaj petas :
« Pro Kristo! konservu, plej sankta Sinjor', La vivon al miaj sovaĝaj, Se ili ekpekis, vi scias, ho Di', Ke ili ja estas malsaĝaj.
« Pardonu Vi ilin, pro amo al Krist', Mortinta por savo de l' tero, — Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent, Pereos la tuta afero. »
A. Koeman.
AL LA MEMORO DE JÓZEF WASNIEWSKI
Floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis, Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio! Morto senkora, ho kial estas al vi permesite Fosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo? Kial, ho kial faliĝas la herbo, verdanta sur kampo, Kial disiĝas de vivo freŝa, floranta ĝis nun? Dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo; Kuŝas arĝenta la haro bele sub tomba cipreso. Tiun ne plendu, ĉar lia ja estas feliĉa la sorto, Ĉar en la tombon li mem iras kun ĝojo, sen timo; Dolĉa eĉ morto junula, la mort' en mateno de l'vivo, Antaŭ ol frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo! Dolĉa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo, Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo! Sed jam kiam junulo viriĝis kaj lasis la ludon, Vivo nun estas ja ĉarmo, nun malfeliĉo la morto. Tiam ja estas maldolĉe disiĝi de faro farata : Ĝojus la koro, vidante frukton de longa laboro. Kiu do ĉiam por noblaj ideoj vivadis, batalis, Tiu kun akra malĝojo iras en valon de ombroj, Lasas la komencitaĵon kun pleje mordanta doloro : Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!
Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon Ol la ĵus forirantan trovos vi sur nia tero. Eĉ se vi iros, simile al Diogeno, tra l'urboj Kun la lumilo en mano, homon serĉante sur strato, Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos, Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo, Vivon vere pli homan travivis en senco profunda, Kaj dediĉitan al ĉio alta kaj nobla en mondo. Amo al ĉio, al ĉiuj, jen fundo de lia esenco, Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem! Por la premitaj, por ĉiuj suferoj, por la mizeruloj Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li. Ne eĉ iu al li konfidis vane doloron, Vane neniu ĉe li frapis la pordon de l'kor'.
For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan? Kiu plenumos en mondo faron farotan de li? For li estas. Sed tamen ĉe ni li vivas ankoraŭ, Kiuj en akra doloro staras ĉe nova la tombo. Ni, kiuj konis l'animon poetan ne nur per la kantoj, Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma El lia brust' eliranta, portanta varmon ĉirkaŭen, Kie troviĝis la kordo, kiu agordis al ĝi. Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro De la mortinta amiko, ĝi lumos belege en koro! Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, ĝis kiam Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver'.
V. Langlet.
LATVA POPOLA KANTO
Mi en kampo kapon metos, Por defendi patrolandon. Mi pli vole kapon donus, Ol mi donus patrolandon.
Bruu, bruu, fulmodio, Rompu ponton sur la Dina, Ke ne venu malamikoj En la mian patrolandon.
Landoj de tri reĝoj bruas, Kie fratoj ĉevaliras, Fortaj viroj kiel kverkoj, Glavoj ŝtalaj sonoregas.
Kien iros vi frateto, Tien iros mi kun vi; Kie glavon vi pendigos, Tie la kroneton mi.
R. Libeks
MALGRAND'-RUSA KANTETO
Jam malsupre suno staras, Jam rapide vesperiĝas. . . . Kion do knabino faras? Kial do ŝi ne montriĝas?
Ĉu patrino ne permesas? Aŭ alia jam ŝin tenas? Kaj ŝi dolĉe lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas?
« Ho, knabino! per fiero Vi fariĝis nefidela : Kial do vi en vespero Ne elvenis, mia bela?
— Ho, karulo! tempo pasis, Ĝustatempe mi ne venis, Ĉar gepatroj min ne lasis, Ĉar gefratoj min fortenis ». . . .
« Ne, ne ili vin fortenis! Diru simple kaj sincere : Malbelulo, mi ne venis, Ĉar ne amas vin plu vere! »
Ha, mi vidas, kion faras Karulino malfidela : Kun alia ŝi nun staras, Pli feliĉa kaj pli bela. . . .
I. Lojko
PROFETO
(El Lermontov.)
De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto, Mi ĉionscianta fariĝis profeto, Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto, Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.