I
Reading edition
La patrino de Cindrulino mortis kiam la knabino estis ankoraŭ tre juna infano. Cindrulino estis lasata al la zorgo de sia patro kaj de siaj duon-fratinoj, kiuj estis multe pliaĝaj ol ŝi; ĉar la patro de Cindrulino edziĝis du fojojn kaj ŝia patrino estis lia dua edzino.
Nu la fratinoj de Cindrulino ne amis ŝin kaj estis tre malbonaj al ŝi.
Kiam ŝi pliaĝiĝis, ili devigis ŝin laboradi kiel servistino, kaj eĉ kribri la cindrojn; pro tio ili kutimis ŝin nomi moke: «Cindrulino». Tiu ĉi ne estis ŝia vera nomo, sed ŝi fariĝis poste tiel bone konita laŭ ĝi ke ŝia propra nomo estis forgesata.
Ŝi estis tre bonkaraktera knabino, kaj ĉiu amis ŝin, escepte ŝiaj kruelaj fratinoj.
Kiam Cindrulino havis ĉirkaŭe dek sep jarojn, okazis ke la reĝo de tiu lando donis balon, je kiu ĉiuj sinjorinoj estis invitataj, kaj ankaŭ la fratinoj de Cindrulino. Cindrulino devis vesti ilin por tiu balo; sed la fratinoj neniel pensis permesi, ke ŝi iru kun ili.
«Mi deziras ke vi konduku min al la balo kun vi, fratinoj», diris Cindrulino ĝentile.
Ŝi devis vesti ŝiajn fratinojn...

«Alkonduki vin, vere!» ironie respondis la pli juna fratino: «nenia estas loko por cindro-kribrantino; restu hejme, kaj faru vian laboron».

