← Table of contents
Verdaj fajreroj

HISPANA ROMANCO.

Reading edition

El Puŝkin.

En noktzefir’ — De l’ vento ir’. Kun bru’ De l’ flu’ — Gvadalkvivir’[1]. Jen sin levis luno hela... Aŭdu!... ĉu... gitara son’? Jen la hispanino bela Sin apogis sur balkon’. En noktzefir’ De l’ vento ir’. Kun bru’ De l’ flu’ — Gvadalkvivir’. For mantel’, anĝelo vera, Kaj aperu, ho sunet’! Tra la balustrado fera Elŝoviĝu, piedet’! En noktzefir’ — De l’ vento ir’. Kun bru’ De l’ flu’ — Gvadalkvivir’.

11. VI. 1905.

LULKANTO. Laŭ A. Kruglov. Ĉarme sonas lula kant’, Movas sin lulilo; Dolĉe kantas la patrin’ Al malgranda filo: «Dormu, kara, ho anĝel’, «Griza kolombeto, «Matenruĝa mia stel’, «Kampa belfloreto! Ĉarme sonas lula kant’ Lumas lun’ sen fino... Kia estos la respond’ Fila al patrino? 1. VI. 1907.

EL LERMONTOV. Ĉe sanktloĝej’, ĉe la pordeg’ Almozon petis vir’ staranta, Senforta kaj pro malsateg’, Pro la soifo suferanta. Peceton nur ja da la pan’ Turmenta kun rigard’ li petis!... Kaj iu ŝtonon en la man’, De la petanto tiu metis! Petegis tiel ankaŭ mi Kun larmoj kaj kun la turmento La amon vian... kaj de vi Trompita estis mia sento. 11. VI. 1905.

SONĜO. El Lermontov. En sunvarmeg’, en valo Dagestana Kun plumb’ en brust’ senmova kuŝis mi; Ankoraŭ fumetadis vund’ malsana, Po gutoj fluetadis sang’ el ĝi. Mi kuŝis sola sur la sablo vala, Ŝtonegoj staris en malvasta form’; Sun’ min kaj ilin per varmeg’ egala Bruligis; mortprofunda estis dorm’. Festen’ sonĝiĝas al mi, briligita Per fajroj, en la hejma mia land’; Pri mi parolas oni en kronita Virina ar’ el floroj per girland’. De gaja la parol’ en malproksimo Enpense tie sola sidas ŝi, En la malgaja sonĝo la animo Trempite, sed pri kio? — scias Di’! Kaj sonĝas ŝi: Jen valo Dagestana, Jen malvivulo kuŝas en kviet’; En lia brust’ nigretas vund’ malsana, Eliras sang’, malvarma per fluet’. 12. VIII. 1905.

EL NEKRASOV. Ne pri amik’ ĉe mortofer’ Domaĝas mi dum hor’ batala. Nek pri edzina larmsufer’ Aŭ de l’ hero’ pri mort’ fatala: Por edzinplor’, ve, estos lim’, Amik’ plej bona lin forgesos; Sed estas ie la anim’ — Ĝis tomb’ memoron ĝi karesos. En hipokrita homa rond’ Mez’ la kolero kaj malbeno Kaj inter larmoj de la mond’ Sincera estas sole jeno: Pri sia id’ patrina plor’ Ĉar ne forgesos ŝia kor’, Se morton sangan filo trovos, — Kiele plorsalik’ ne povos Surlevi branĉojn eĉ por hor’! 9. V. 1908.

EL A. TOLSTOJ. Okaze, dum bala vespero Mi vin mez’ de brua vantec’ Ekvidis, — sed kovris mistero La trajtojn de via belec’. Malgaj’ sur okuloj — senlima, Belsonis la voĉ’ sen kompar’, Son’ kvazaŭ de ŝalm’ malproksima Aŭ mara ludanta ondar’. Min ĉarmis talio gracia Kaj via enpensa elvid’; Malgaje el koro pasia Sonoras en mi via rid’. Se, laca, mi serĉas trankvilon Dum nokta silento, en sol’, — Mi vidas malgajan pupilon, Aŭdiĝas la gaja parol’. En sonĝo malĝojo sin plias, Sin trudas la revoj sen ĉes’... Ĉu amas mi vin, mi ne scias — Al mi tamen ŝajnas, ke jes! 7. IV. 1908.

LA MAŬRINO. De Ĵadovskij (el rusa lingvo). Kiel fajro — kisoj miaj, La tali’ — fleksebla kan’; Iĝos for suferoj viaj: De brust’ mia venas san’. Kiel plumb’ fandita, bolas Sang’ en vejnoj kaj en kor’; Amvenenon kiu volas, — Kaptu kronon mian for! De l’ dezerto bruligeca Flor’ aroma estas mi, Sed trunk’ — dorna, veneneca Kaj danĝera — la foli’; Amas mi, kaj mi perfidas, Sed min sekvas granda ar’; Ĵetas kisojn mi kaj ridas, — Kaj malpac’ — ilia far’. Se vort’ mia nur eksonus, Tuj ekfluus sangriver’; Sed fajreron aman donus Mi al ĉiu sur la ter’. 31. V. 1908.

EL HEINE. 1. Ne amas vi, ne amas vi — Malĝojas mi neniel: Ĉar se nur vin rigardas mi, Mi ĝojas, reĝo kiel! Eĉ pri malam’ la ruĝbuŝet’ Parolas ĉiam via — Ho, donu ĝin nur post kiset’: Konsol’ tuj venos mia! 2. Timetas lotosfloro Luksbrilon de la sun’, Kapeton sian klinas Kaj revas pri la lun’. Amanto ĝia luno Ĝin vekas per radi’, Vizaĝon virgan turnas Kun am’ la flor’ al ĝi. Kaj mute ardas, lumas Al la ĉiel’ la flor’, Aromas ĝi kaj ploras Pro am’ kaj amdolor’. 9. V. 1908. 3. En verdo la ter’ dolĉe svenas, Sonoras alaŭda la tril’ — Printemp’ bonodora alvenas Kun lumo, koloroj kaj bril’ De kanto alaŭda moliĝas La froste rigida humor’, Plendkanto ĉielen leviĝas El mia malgaja la kor’. Kaj trilas l’ alaŭd’ delikate: «Pri kio de l’ kanto sopir’?» — Ĝin kantis mi, ho plejamata Dum longa de jaroj pasir’! Mi kantis ĝin, mia etulo, Dum koron premegis ĉagren’, Al av’ jam — de vi antaŭulo, De verda arbar’ en solen’. 5. III. 1908.

NERIKOLTITA TERSTRIO. El Nekrasov. Venis aŭtuno. Arbar’ senvestiĝis, Flugis for birdoj, la kampoj nudiĝis; Restis kun greno jam unu nur stri’ — Kaŭzas ĝi penson malgajan al ni! Ŝajnas, ke spikoj diretas tra l’ vento: «Premas malĝoja aŭtuna nin sento: «Tedis kliniĝi al ni ĝis la ter’ — «Grasa baniĝas, en polvo, grener’! «Bird’ nin difektas dum sia trapaso, «Tute malsata, en granda amaso, «Batas venteg’ nin, mordetas lepor’... «Kial prokraste la mastr’ estas for? «Ĉu ni ne kiel ceteraj naskiĝis? «Ĉu ni malbone el floroj spikiĝis? «Same bonega, matura por pren’ «Nia delonge ŝveliĝis ja gren’. «Ĉu do por tio li semus kaj plugus, «Ke ni kun vento aŭtuna disflugus?... Venas de l’ vento malĝoja redir’: — Nun de l’ malsano ekkaptis lin spir’. Bone li sciis por kio li semis, Sed malfacila laboro lin premis: La mizerul’ jam ne manĝas, dolor’ — Verm’ malsaniga — suĉegas en kor’; Man’ vin seminta, vip’ kvazaŭ je l’ tero, Pendas, sekega, kiele lignero; Voĉ’ malaperis, malbrilas pupil’, Kaj plu ne sonos post akra plugil’ Bela, enpensa, malgaja la kanto, Kiun kantadis mizera pluganto! 2. I. 1908.

KANT’ PRI SORĈPOVA OLEG’O. DE A. PUŜKIN. ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO. Oleg’o estas la unua Kiev’a princo el la dinastio de Rjurikidoj. La rusa kroniko rakontas, ke princo Rjurik mortante transdonis la tronon al sia parenco Oleg’, ĉar Igorj, la filo de Rjurik estis ankoraŭ neplenaĝa. Oleg’o submetis al sia potenco la urbon Kiev, kuŝantan ĉe la dekstra bordo de l’ rivero Dnjepr kaj en la jaro 883 p. K. preskaŭ ĉiujn slavajn popolojn, loĝintajn apud Dnjepr’o. Farinte Kiev’on sia ĉefurbo Oleg’ diris: «Estu ĝi la patrino de rusaj urboj». En la jaro 907, lasinte en Kiev Igorj’on, Oleg’ ekiris batali kontraŭ la grekoj kun militistaro el slavoj kaj skandinavoj. Oni iris sur ĉevaloj kaj sur ŝipoj. Laŭ la vortoj de la kroniko estis 2000 ŝipoj po 40 homoj en ĉiu. Legendo diras, ke Oleg’ venkinte la grekojn kaj pendiginte sur la pordego de Konstantinopolo (kiun la rusoj nomas ankaŭ «Car-Grad’» = «Reĝo-Urbo») sian ŝildon kaj la ŝildojn de siaj militistoj kiel signon de la venko, reiris hejmen kun riĉegaj donacoj, ricevitaj de la grekoj. La rusa popolo, mirigita de liaj sukcesoj nomis lin «Sorĉpova». Olga (Oljga) — estas nomo de la edzino de l’ princo Igor (Igorj). Ĥozaroj — estis popolo loĝinta en la suda Rusujo, pri kiu la historiistoj ne estas inter si konsentaj, ĉu ili estis hungaroj, ĉu finoj, ĉu ia alia popolo, kaj kiuj ofte atakadis la slavajn gentojn. Peruno — estas la ĉefa idolo de la antikvaj slavoj. Pri la morto de Oleg’o la rusa kroniko rakontas legendon, kiun la fama rusa poeto Puŝkin prenis kiel temon por la sekvanta balado. KANT’ PRI SORĈPOVA OLEG’O. Balado de A. PUŜKIN. Jen kiel intencas sorĉpova Oleg’ Nun venĝi malsaĝajn Ĥozarojn: Atak’ pro ilia per glav’ kaj flameg’ Detrui vilaĝojn, kamparojn. Kun la kolegar’, en armaĵo, sur val’ Princ’ rajdas sur sia fidela ĉeval’. Arbar’ el malluma renkonte al li Saĝega jen iras sorĉanto — Humila nur antaŭ Peruno — la di’, De la estontec’ sciiganto; Nur lia afer’: antaŭdir’ kaj preĝeg’; Al saĝmaljunulo alrajdis Oleg’. — «Ho, diru, sorĉisto, amat’ de diar’ Viv’ kion por mi do pretigos; Je ĝojo ĉu de malamika najbar’ Tombtero min baldaŭ kuŝigos? Malkaŝu la veron sen timo je mi, Plej bonan ĉevalon mi donos al vi». — — «Sorĉistoj ne timas potencon de rang’, Donacon de princ’ ne bezonas; Profeta libera ilia la lang’ Per volo ĉiela nur sonas. Kaŝiĝas profunde estonta la sort’, Sed vidas mi ĝin, mia vera — la vort’, Sur frunto. Ho, princ’, tenu ĝin en memor’: La glor’ al venkinto — ĝojego! Nom’ via famiĝis per venka honor’: Car-Grada sur fama pordego — Ŝild’ via; kaj akvo, kaj ter’, ĉia fort’ Obeas al vi, ho mirinda jen sort’! De ondo trompema en blua la mar’ En hor’ de ventego fatala Ne ĉesos la fluo de via jarar’, Nek ankaŭ de sago batala; La batojn forŝirmos armaĵa persist’ Ĉar la nevidebla vin servas gardist’. Ne vian ĉevalon timigas danĝer’, Al via obeas ĝi volo; Ne tremas ĝi en la batala afer’ La sagoj fajfante ĉe kolo. Nenio por ĝi — ĉu malvarm’, ĉu batal’ — Sed morton vi havos de via ĉeval’.» Ekridis Olego, sed tuj post moment’ Kovriĝis vizaĝ’ per malhelo. Ĉeval’ forlasite en pens’ kaj silent’, La man’ apogite sur selo, Amikon fidelan per mano kun mol’ Karesas, frapetas li kruta je kol’. «Adiaŭ, kolego, fidela servant’, Disiĝi por ni venis horo, Ripozu, neniam plu tuŝos rajdant’ De vi piedingon el oro. Adiaŭ, ho kara, memoru do min. Amikoj — junuloj nun prenu vi ĝin! Tapiŝ’ per haraĵa ĝin kovru kun pen’, En mian herbejon irigu, Banigu kaj nutru plej bona per gren’, Per akvo el fonto trinkigu». Junuloj kondukis ĝin tuj al la stal’ Por princo jam preta alia ĉeval’. Festenas Olego kaj la kolegar’ Kun gaja sonoro pokala; Kaj blanka jam estas ilia buklar’, Sur mont’ kiel neĝo kristala. Pri tagoj pasintaj — ilia parol’, Pri kunaj bataloj rakontas popol’. «Sed kie do estas nun mia koleg’, «Ĉeval’ mia forta, flamema? «Ĉu sana?» — demandis la princo Oleg’, «Ĉu same rapida, ludema?» — «Ho, princ’, ĝi ne estas jam plu en la mond’, «Ĝi dormas sur mont’.» — tia estis respond’. — Mallevis la kapon Oleg’-potencul’, Kaj pensis: «Do kio — sorĉado? «Sorĉist’, vi mensogis, ho vi, frenezul’! «Ne estus se antaŭdirado, «Ĝis nune ĉeval’ mia portus ja min.» — La ostojn ekvidi — de l’ princo inklin’. Jen rajdas potenca Oleg’ el la kort’ Kun Igor, maljunaj kun gastoj. Sur kruta monteto, de Dnepro ĉe bord’ La ostoj jen kuŝas nur lastaj. Kaj pluvon, kaj polvon portant’ en silent’ Nur ŝtipon mez’ ili ŝancelas la vent’. Surpaŝis la princ’ sur ĉevalan krani’ Kaj diris: «Amiko modesta, Ve, vivas la mastro pli longe ol vi: En mia proksima mortfesto Ne via, fluante kolhara de vil’, Sang’ tombon varmigos sub akra hakil’. Jen kie sin kaŝas pereo por mi — Min osto je mort’ minacadis!...» Sed dume serpent’ el la morta krani’ Siblante al li elrampadis Vindante piedon per nigra ruband’ — Ekkriis pikite la princ’ de Rusland’... Dum festo post mort’ de Olego pokal’ Ŝaŭmante rondiras en ordo. Princ’ Igor kaj Olga — sur monto; en val’ Jen sidas kolegoj ĉe bordo, Kaj de batalintoj amika en rond’ Batal’ pri pasinta laŭtsonas rakont’. 20. I. 1906.

ENHAVO.

Paĝoj

Nur antaŭ apenaŭ dek jaroj4

Kredu!5

Du miniaturoj6

Al ŝi7

Ne povas ĉiam nubo griza8

Al Siriuso9

Ankaŭ10

Kanto Somera11

Kanto Aŭtuna12

Vintra Kanteto13

Kanteto Printempa14

La Rosero15

La Lilio16

La Ŝaŭmo de l’ ondo17

«Al Verda Stelo — Eterna Fidelo»

1. La Koro fidela18

2. Deziru — vi povos18

3. Al Edzo Fidela19

4. Batala Kanto20

Al «Brazila Esperantisto»22

Tradukoj el la latva lingvo:

1. Printempo de l’ amo (Aspazia)24

2. Sub verda laŭbo (Rainis)24

Oro kaj ŝtalo (Puŝkin)25

Hispana Romanco (Puŝkin)26

Lulkanto (Kruglov)27

Ĉe sanktloĝej’ (Lermontov)28

Sonĝo (Lermontov)29

Ne pri amik’... (Nekrasov)30

Okaze, dum bala vespero... (Grafo A. Tolstoj)31

La Maŭrino32

El Heine:

1. Ne amas vi...33

2. Timetas lotosfloro...33

3. En verdo la ter’ dolĉe svenas...34

Nerikoltita terstrio (Nekrasov)35

Kant’ pri Sorĉpova Olego (Puŝkin)37

ESPERANTISTA PRESEJO de A.-J. WITTERYCK — Bruĝo, (Belgujo). —

Notes in this chapter

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings