LA PAFO
Andreo Fiŝer translation
I.
Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene — ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo — ĉe la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere — punĉo kaj kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.
Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton; laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, portis eluzitan nigran redingoton,
Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, — kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj, kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo ekmirigis nin ĉiujn.
Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas — sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine li ordonis doni kartojn, elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis
Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.
La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraŭa okazintaĵo.
Pasis tri tagoj, — la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne
Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio estis forgesata, kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.
Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne lavita pro lia mema volo, — ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj malhelpis, ke mi kondutis kontraŭ li antaŭmaniere, — mi hontis lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki tion kaj ne diveni la kialon. Videble ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj ĉesis.
Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj, ekzemple — atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon, iu — leteron, iu — gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian korespondaĵon
— Sinjoroj, — diris al ili Silvio, — cirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, — li daŭrigis, sin turnante al mi — mi atendas nepre.
Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.
Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, — restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min ĉe la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.
— Mi bezonas interparoli kun vi, — li diris mallaŭte. Mi restis.
La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, — Silvio interrompis la silenton.
— Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, — li diris al mi: — antaŭ la disiĝo mi volis interparoli
Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.
— Al vi ŝajnis strange, — li daŭrigis, — ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, sinjoro
Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daŭrigis:
— Certe, jes, — mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.
Mia scivolo estis forte ekscitita.
— Ĉu vi ne duelis kun li? — mi demandis. — Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, ĉu ne?
— Mi duelis kun li, — respondis Silvio, — kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.
Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo“); li ĝin surmetis; ĝi estis trapafita unu verŝokon[12] super la frunto.
— Vi scias, — daŭrigis Silvio, — ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis
Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke certa persono baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela fraŭlino.
— Vi divenas, — diris Silvio, — kiu estas tiu certa persono. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same
Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.
Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estas pretaj. Silvio forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon, kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.
II.
Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda vilaĝeto de N***a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi drinkulo pro malĝojo, t. e. plej malĝojiga drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.
Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj“, kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine mi
Kvar verstojn[13] de mi troviĝis riĉa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili alvenis en komenco de junio.
Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacieno ŝin vidi; tial la unuan dimanĉon post ŝia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.
Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora kameno troviĝis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia mizera angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj eniris viro ĉirkaŭ tridekdujara de bela eksteraĵo. La grafo aliris min kun malkaŝema kaj aminda
— Jen bonega pafo! — mi diris, min turnante al la grafo.
— Jes, — li respondis: — la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi bone pafas? — li daŭrigis.
— Sufiĉe bone, — mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine ektuŝis temon al mi proksiman: — je tridek paŝoj mi ne maltrafos ludkarton, — kompreneble, el konata de mi pistolo.
— Ĉu vere? — diris la grafino kun vidigo de ega atentemo: — kaj vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?
— Iam, — respondis la grafo, — ni faros provon. Siatempe mi pafis ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.
— Ho, — mi rediris, — tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan ekzercadon. Mi tion scias laŭ
La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.
— Ĉu li bone pafis? — min demandis la grafo.
— Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro... Vi ridas, grafino? Je Dio, estas vero... Ekvidinte muŝon, li kutimis krii: „Kozĉjo, pistolon!“ Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, — paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!
— Estas mirinde! — diris la grafo: — kaj lia nomo?
— Silvio.
— Silvio! — ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo: — ĉu vi konis Silvion?
— Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?
— Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintaĵo?
— Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?
— Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?
— Ne, sinjoro... Ha, via grafa moŝto! — mi daŭrigis, divenante la veron, — pardonu ... mi ne sciis ... ĉu eble vi?...
— Mi mem, — respondis la grafo kun ekstrema emocio; — kaj la trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.
— Ho, mia kara, — diris la grafino: — pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion aŭskulti.
— Ne, — rediris la grafo, — mi rakontos ĉion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, — li ankaŭ eksciu, kiamaniere Silvio sin venĝis kontraŭ mi.
La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaŭdis jenan rakonton.
— Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton“, mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. — „Ci ne rekonas min, grafo?“ li diris tremvoĉe. — „Silvio!“ mi ekkriis kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. — „Jes, certe,“ li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis por malŝargi mian pistolon kontraŭ ci; ĉu ci estas preta?“ — La pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dek du
La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.
— Mi ekpafis, — daŭrigis la grafo, — kaj, dank’ al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin ĵetas al mia kolo. Ŝia ĉeesto redonis al mi mian tutan viglecon. — „Mia kara,“ mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas? Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin; mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.“ Manjo tamen ne fidis min. — „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?“ ŝi sin turnis al la terura
La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo, kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti estris taĉmenton da heteristoj[14] kaj estis mortigita en la batalo ĉe Skulani.
Piednotoj
Noto de transskribinto:
La noveloj havas malmultajn „kovritajn nomojn“ de personoj kaj lokoj. Mi samigis ilin kaj uzis tri asteriskoj (***) por la kaŝitaj literoj. Mi forigis la noton „Rim. de la trad.“ ĉe la piednotoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.