ROSMERSHOLM (continued 2)
Odd Tangerud translation
REBEKKA Kondiĉoj —? Por kio?
KROLL Ke vi entute koncipiĝis
REBEKKA Kion vi jen do diras!
KROLL Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.
REBEKKA Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!
KROLL Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West —
REBEKKA (ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.
KROLL — ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.
REBEKKA (paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.
KROLL La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la distrikta kuracisto.
REBEKKA Vi pravas.
KROLL Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.
REBEKKA (ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia ekesto!
KROLL Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
REBEKKA (impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskiĝis.
KROLL Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.
REBEKKA Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
KROLL Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la trideka.
REBEKKA Ĉu? Ĉu mi diris?
KROLL Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —
REBEKKA Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.
KROLL (ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
REBEKKA Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.
KROLL Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa aĝo?
REBEKKA Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
KROLL Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.
REBEKKA (ekkrias) Ne estas vero!
KROLL Ĉu ne vero?
REBEKKA Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.
KROLL Ĉu ŝi ne faris?
REBEKKA Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
KROLL Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? Kiel vi faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la parencaro.
REBEKKA (paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!
KROLL (ekstaras) Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!
REBEKKA Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
KROLL Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte reagas.
REBEKKA (regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskiĝinto.
KROLL Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.
REBEKKA Jes, eble mi do faris.
KROLL Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne eniris vian sangon.
REBEKKA (dubeme) Eble vi pravas.
KROLL Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam li volas malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu timemo en la animo! Imagu lin elpelita, — persekutata de la rondo al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraŭstari tion.
REBEKKA Li devas kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.
KROLL Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed — unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.
REBEKKA Kaj kiu estas ĝi?
KROLL Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.
REBEKKA La rilaton al mi?
KROLL Jes. Vi devas konvinki lin tiel.
REBEKKA Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?
KROLL Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ke tie kie estas plej facile rompi ĉiujn tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —
REBEKKA — en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?
KROLL Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.
REBEKKA (paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.
KROLL Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.
REBEKKA Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.
KROLL Jam nun! Mi do foriros.
REBEKKA (al li) Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.
KROLL Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.
REBEKKA Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.
KROLL (rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino West. Tiel do estu.
(Silente dum momento. Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER (vidas la rektoron, haltas ĉe la pordo) Ĉu! — Vi ĉi tie!
REBEKKA Li preferus ne renkonti vin, kara.
KROLL (aŭtomate) Kara!
REBEKKA Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.
KROLL Ĉu tio estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?
REBEKKA Kaj tion — kaj ion pli.
ROSMER (proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ?
KROLL Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.
ROSMER (montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita tie?
KROLL Mi ne skribis tion.
ROSMER Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?
KROLL Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne estis en mia povo.
REBEKKA (ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.
KROLL Ho, se vi tion povus tiel ordigi.
REBEKKA Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.
ROSMER (eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo —. Kio estas?
REBEKKA La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro.
(Rektoro Kroll prenas lokon en la sofo.)
ROSMER Decido, vi diras? Kiu decido?
REBEKKA Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.
ROSMER Sed kion tio signifas!
REBEKKA Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.
ROSMER Nu!
REBEKKA Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen —
KROLL Kaj jen?
ROSMER Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.
REBEKKA (fortigas sin) Jes, ja, — vi pravas. Vi scias sufiĉe pri tio.
KROLL (rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru.
REBEKKA Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja tio, vidu, — ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.
ROSMER Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?
REBEKKA Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.
ROSMER Kiun muron vi aludas?
REBEKKA Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de tia geedzeco.
ROSMER Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco tiamaniere.
REBEKKA Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.
KROLL (kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas tion?
REBEKKA (daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.
ROSMER Al kiuj agoj vi aludas?
KROLL Ĉu per tio vi volas diri, ke —!
REBEKKA Nu, Rosmer, —. (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis mi, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de deliro —
ROSMER (eksaltas) Rebekka!
KROLL (ekstaras de la sofo) — sur la vojojn de deliro!
REBEKKA Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.
ROSMER (kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? Mi komprenas eĉ ne vorton —!
KROLL Ho jes. Mi komencas kompreni.
ROSMER Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. Tute nenio!
REBEKKA Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.
ROSMER Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.
REBEKKA Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.
KROLL (kapklinas al Rosmer) Aha!
ROSMER Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.
REBEKKA Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.
ROSMER Kial vi volis foriri — tiam?
REBEKKA Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus okazi, — kio ajn.
ROSMER Tio do estas, kion vi diris kaj faris.
REBEKKA Jes, Rosmer.
ROSMER Estas tio, kion vi nomis agi.
REBEKKA (kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes.
ROSMER (iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?
REBEKKA Jes.
KROLL Ne ĉion.
REBEKKA (rigardas lin timigite) Kio plia estus?
KROLL Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken — plej eble frue? — Nu?
REBEKKA (malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion.
ROSMER (falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al Rebekka) Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, — mi vidas en vi, — tion vi malkonsilis al ŝi!
REBEKKA Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.
ROSMER Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?
REBEKKA Ne.
KROLL Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?
REBEKKA Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.
ROSMER Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon!
REBEKKA Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.
KROLL (severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!
REBEKKA (impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne povis ĉesi. Mi devis provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj ĉiam iomete pli. Kaj fine okazis. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas. (mallonga paŭzo)
ROSMER (al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por vi? Post tio ĉi?
REBEKKA Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.
KROLL Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?
REBEKKA (malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.
KROLL (al Rosmer) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis, — nun ili estus vidantaj!
ROSMER Vi iros al la urbo, ĉu?
KROLL (prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue.
ROSMER (ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin.
KROLL Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.
ROSMER Venu do, Kroll! Venu do!
(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al Rebekka. Iom poste Rebekka iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)
REBEKKA (parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)
(Post iom sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH Kio estas, fraŭlino?
REBEKKA Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.
SINJORINO HELSETH La valizon?
REBEKKA Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.
SINJORINO HELSETH Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?
REBEKKA Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH Kaj tiel subite kaj tuje!
REBEKKA Tuj kiam mi pakis.
SINJORINO HELSETH Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias?
REBEKKA Mi neniam plu revenos.
SINJORINO HELSETH Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.
REBEKKA Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?
REBEKKA Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.
SINJORINO HELSETH De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!
REBEKKA Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH Jes ja. La valizo.
(Ambaŭ eliras dekstre.)
KVARA AKTO
(La sidĉambro en Rosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo. Rebekka West staras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. Sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH (parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.
REBEKKA Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?
SINJORINO HELSETH Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.
REBEKKA Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo.
SINJORINO HELSETH (iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam?
REBEKKA Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.
SINJORINO HELSETH Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.
REBEKKA Eble tio. Aŭ eble tamen ne.
SINJORINO HELSETH Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!
REBEKKA Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.
REBEKKA Pli fidinda?
SINJORINO HELSETH Jes tion mi efektive diras.
REBEKKA Sed, kara, kion vi per tio aludas?
SINJORINO HELSETH Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio en tia maniero, ne.
REBEKKA (rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?
SINJORINO HELSETH Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj tiuj du ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!
REBEKKA (kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?
SINJORINO HELSETH Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.
REBEKKA Sed hodiaŭ do —?
SINJORINO HELSETH Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi —
REBEKKA Aha!
SINJORINO HELSETH Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.
REBEKKA Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?
SINJORINO HELSETH Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja ĉiuj homoj, — fraŭlino West.
REBEKKA Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi aŭskultas?
SINJORINO HELSETH (mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.
REBEKKA (skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu.
(Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER (vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al Rebekka kaj demandas) Kion tio ĉi signifas?
REBEKKA Mi forvojaĝos.
ROSMER Tuj?
REBEKKA Jes. (al sinjorino Helseth) Do je la dekunua.
SINJORINO HELSETH Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre)
ROSMER (post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka?
REBEKKA Norden per la vaporŝipo.
ROSMER Norden? Kion vi faros tie norde?
REBEKKA Mi ja venis de tie.
ROSMER Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.
REBEKKA Eĉ ne ĉi tie.
ROSMER Kion vi pensas entrepreni?
REBEKKA Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.
ROSMER Fari finon?
REBEKKA Rosmersholm rompis min.
ROSMER (atentiĝas) Vi diras —?
REBEKKA Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.
ROSMER Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?
REBEKKA Kara, ni ne parolu pri tio nun. — Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?
ROSMER Ni repaciĝis.
REBEKKA Nu do. Rezultis do en tio.
ROSMER Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. — Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.
REBEKKA Nu jes, — eble estas pli bone tiel.
ROSMER Ĉu vi nun tion diras? Ĉu vi nun havas tiun opinion?
REBEKKA Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.
ROSMER Vi mensogas, Rebekka.
REBEKKA Mensogas —!
ROSMER Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.
REBEKKA Mi kredis, ke ni du kune kapablus.
ROSMER Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj. Jen kion vi kredis.
REBEKKA Aŭskultu nun, Rosmer —
ROSMER (eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.
REBEKKA Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo. (eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio, — kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj.
ROSMER Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?
REBEKKA La granda restas.
ROSMER Kio granda?
REBEKKA Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera.
ROSMER (skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.
REBEKKA Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel — komprenu.
ROSMER Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.
REBEKKA Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la komenco de tio, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo.
ROSMER Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.
REBEKKA Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer —!
ROSMER Avido? Vi —! Al kio?
REBEKKA Al vi.
ROSMER (volas eksalti) Kio estas!
REBEKKA (haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.
ROSMER Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!
REBEKKA Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido.
ROSMER (pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi sidas rakontante!
REBEKKA Jes, kion vi imagas, Rosmer!
ROSMER El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do agis, kiel vi tion nomas.
REBEKKA Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.
ROSMER Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.
REBEKKA Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.
ROSMER Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.
REBEKKA Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.
ROSMER Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis antaŭ vin. Kaj nun tamen —!
REBEKKA Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.
ROSMER — kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.
REBEKKA Mi ekkriis en malespero.
ROSMER Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.
ROSMER Diru do kiel tio venis.
REBEKKA Venis per la vivo kune kun vi.
ROSMER Sed kiel? Kiel?
REBEKKA Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —
ROSMER Jes, jes?
REBEKKA — ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —
ROSMER Bedaŭrinde, vi pravas.
REBEKKA Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — tiam la granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de mia animo.
ROSMER Ho, kion do tio signifas, Rebekka!
REBEKKA Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko sub la meznokta suno norde ĉe ni.
ROSMER Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.
REBEKKA Ne estas multe pli. Estas nur tio, ke amo burĝonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi estis inter ni du.
ROSMER Ho, se mi nur scietis eron de tio!
REBEKKA Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —
ROSMER Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.
REBEKKA Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — kun la tempo, ne.
ROSMER Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?
REBEKKA Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ via vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.
ROSMER Infektis?
REBEKKA Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —
ROSMER Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!
REBEKKA Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed — (skuas la kapon) — sed, — sed —
ROSMER Sed? Nu?
REBEKKA — sed ĝi mortigas la feliĉon.
ROSMER Ĉu jenon vi diras, Rebekka?
REBEKKA Almenaŭ por mi.
ROSMER Jes, sed ĉu vi tion tiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin —? Petegus vin —
REBEKKA Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar sciu, Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.
ROSMER Ion pli ol vi jam rakontis?
REBEKKA Jes. Ion alian kaj pli gravan.
ROSMER (kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiaĵo foje tanĝis min.
REBEKKA Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —
ROSMER Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, komprenu.
REBEKKA Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.
ROSMER (deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi estas, — mi havas forgeson por ĝi.
REBEKKA Sed mi ne.
ROSMER Ho, Rebekka —!
REBEKKA Jes, kara, — tio estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, ke mia propra pasinteco baras min.
ROSMER Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, — neniun konekson kun vi, — tia kia vi nun estas.
REBEKKA Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De kie mi prenu ĝin?
ROSMER (peze) Jes, jes, — la senkulpeco.
REBEKKA La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja tiu dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj homoj —
ROSMER Ho, ne memorigu min pri tio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.
REBEKKA (mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu?
ROSMER (penseme) Jes, — estas ja tio kio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. (tordas sin en maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?
REBEKKA Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?
ROSMER Ho, Rebekka, kiel povas mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.
REBEKKA (tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!
ROSMER Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.
REBEKKA Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi sole!
ROSMER Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.
REBEKKA (rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.
ROSMER Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne povas vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.
REBEKKA Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe frue ni eliros.
ROSMER (eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je vi, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!
REBEKKA Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!
ROSMER Vi devas! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, — tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —
(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)
REBEKKA (eksaltas el la seĝo) Ah, — ĉu vi aŭdis!
(La pordo malfermiĝas. Ulrik Brendel envenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)
ROSMER Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!
BRENDEL Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!
ROSMER Kien vi iros tiel malfrue?
BRENDEL Malsupren la deklivon.
ROSMER Kiel —?
BRENDEL Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.
ROSMER Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?
BRENDEL Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.
ROSMER Nu! Mi ne tute komprenas —
BRENDEL Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.
ROSMER Se estas io, per kio mi povas helpi vin —
BRENDEL Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi pruntaĵon?
ROSMER Jes, jes, bonvole.
BRENDEL Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?
ROSMER Kion vi diras?
BRENDEL Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.
REBEKKA Ĉu vi ne faris vian prelegon?
BRENDEL Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.
REBEKKA Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?
BRENDEL Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis nichts kaj nenio en la tuta afero.
ROSMER Sed ĉu vi do certe tion scias?
BRENDEL Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.
ROSMER Prezidento?
BRENDEL Nu ja, — la ekscelenco do. Ganz nach Belieben.
ROSMER Jes, kiu?
BRENDEL Peder Mortensgård kompreneble.
ROSMER Ĉu!
BRENDEL (mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas fari ĉion, kion li volas.
ROSMER Ho, ne kredu tion.
BRENDEL Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj tio, — vidu, — tio estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!
ROSMER (mallaŭte) Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam vi venis.
BRENDEL Bien! Prenu nun Beispiel de via antaŭa instruisto. Forstreku ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.
REBEKKA Ĉu al mi vi aludas?
BRENDEL Jes, mia alloga marvirino
REBEKKA Kial ne estus konstruinde sur mi?
BRENDEL (paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.
REBEKKA Kaj sekve —?
BRENDEL La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.
REBEKKA Kiu?
BRENDEL (prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, — tie, — ĝuste tie ĉe la meza artiko. Item ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas sin al Rosmer) Adiaŭ, mia venkanta Johannes.
ROSMER Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?
BRENDEL La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)
(Momenton estas silente en la ĉambro.)
REBEKKA (spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas!
(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)
ROSMER (eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Vi devas forvojaĝi.
REBEKKA Jes, mi ne vidas elekton.
ROSMER Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.
REBEKKA (aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?
ROSMER Unue mi tion diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.
REBEKKA (ridetas) Hm. Mia estonteco.
ROSMER Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.
REBEKKA Ankaŭ tio, vi kara.
ROSMER Tion vi devus mem kompreni.
REBEKKA Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.
ROSMER Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.
REBEKKA Jes, mi pensis tiel.
ROSMER Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —
REBEKKA Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.
ROSMER Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.
REBEKKA Kio estas! Vi do ne intencas —!
ROSMER Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!
REBEKKA Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!
ROSMER Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.
REBEKKA Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.
ROSMER Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.
REBEKKA (premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu povus igi vin kredi?
ROSMER (skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Eĉ ne vorto plu!
REBEKKA Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.
ROSMER Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.
REBEKKA Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu ĝin.
ROSMER (kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon pri la kalkulo? Ĉu?
REBEKKA Mi estas preta.
ROSMER Kiam ajn?
REBEKKA Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.
ROSMER Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. — (interrompas) Ho, ne, ne, ne!
REBEKKA Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.
ROSMER Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun Beate iris?
REBEKKA (Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer —!
ROSMER Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuraĝas, — kion ŝi kuraĝis.
REBEKKA Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?
ROSMER Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.
REBEKKA (prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras sinrege) Vi rericevu vian fidon.
ROSMER Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?
REBEKKA Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.
ROSMER (metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi —!
REBEKKA Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.
ROSMER (eksaltas) Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.
REBEKKA Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?
ROSMER Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!
REBEKKA Ne okazos malvenko.
ROSMER Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.
REBEKKA Vi ne kredas?
ROSMER Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.
REBEKKA Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — nun. Pro kio mi kulpis, — mi devas pentofari.
ROSMER (rigardas ŝin fikse) Ĉu jen vi staras?
REBEKKA Jes.
ROSMER (decide) Nu bone. Kaj mi estas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.
REBEKKA (misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.
ROSMER Ho, en mi ne plu estas io savinda.
REBEKKA Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.
ROSMER Se vi iros, — mi iros kune.
REBEKKA (ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide) Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —
ROSMER Mi kuniras, diras mi.
REBEKKA Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.
ROSMER Vi tion rimarkis, ĉu?
REBEKKA (peze kaj rompite) Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.
ROSMER Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.
REBEKKA (kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto) Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros — ĝoja.
ROSMER Edzo kaj edzino devas kune iri.
REBEKKA Nur al la ponteto, Rosmer.
ROSMER Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos vin. Ĉar nun mi kuraĝas.
REBEKKA Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?
ROSMER Mi scias, ke ĝi estas la sola.
REBEKKA Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.
ROSMER Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.
REBEKKA Do restu, Rosmer!
ROSMER La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.
REBEKKA Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu akompanas vin?
ROSMER Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.
REBEKKA Mi volus scii.
ROSMER Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.
REBEKKA Tion ankaŭ mi pensetas.
ROSMER Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.
(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jen sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre.)
SINJORINO HELSETH Fraŭlino, — nun la ĉaro — (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! (iras en la antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka tie —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian! (ekkrias laŭte) Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. — La karmemora sinjorino prenis ilin.