← Table of contents
Rolandkanto

MORTO DE ROLANDO

Eugène Noël translation

Komenco de batalego.

86

Altaĵon Olivir’ suprenirinte

Rigardas dekstren tra la herba valo;

Li vidas Idolanan tutan genton.

Rolandon la amikon li alvokas:

1020

«El Hispanujo, kiom da bruado!

«Da kaskoj brilaj, kaj kirasoj helaj!

«Tuj nepre Francoj multe batalegos!

«

Ĉi-tio estas perfidaĵ’ de

Geno.

«Deĵoriginte tie nin de l’ Estro!»

Rolando diras: «Vi, la buŝon bridu,

«Al mi li estas duonpatr’... silentu!»

Aŭdu.

87

Altaĵon supreniris Oliviro,

El tie li rigardas Hispanujon.

Kaj Sarazenan densan anaregon.

1030

Jen brilas oraj, juvelhavaj kaskoj,

Kaj ŝildoj, kaj broditaj subkirasoj,

Pikstangoj, kaj standardoj sur la hastoj!

La rotojn li ne povas kunkalkuli!

Ilian nombron kiu povus diri?

Li mem fariĝas tute miriĝinta.

Penade de monteto li revenis;

Al Francoj li raportas pri l’ vidaĵo!

Aŭdu.

p. 44

88

Li diras: «Ili estas tiom kiom

«Ne eble estas dungi pli ol ilin.

1040

«Ĉeestas

ja pli ol

cent mil, kun ŝildoj,

«Kaj kaskoj kaj kirasoj brilegantaj,

«Pikstangoj rektaj, kaj brunhelaj hastoj!

«Vi nepre miriginde batalegos.

«Sinjoroj francaj, Dio helpu al vi!

«Ni ĉiuj kontraŭstaru por la venko!»

—«Malben’ al forkuranto, diras Francoj,

«Ni ĉiuj estas pretaj, eĉ por morti!»

Aŭdu.

Fiereco de Rolando.

89

Jen Olivir’: «Grandnombraj Idolanoj,

«Kaj nur malmultaj Francoj, al mi ŝajnas!

1050

«Roland’ amiko, sonorigu kornon;

«Ĝin aŭdos Karlo, kaj reiros gento.»

Roland’ respondas: «Mi malsaĝa estus,

«Kaj perdus gloron en Francujo dolĉa!

«Per Durendalo mi fortege batos;

«Ruĝiĝos ĝia plat’ ĝis l’ orprenilo,

«

Kaj ankaŭ Francoj frapos kuraĝege!

«Jes! pentos Idolanoj intermontojn

«Irinte; ili ĉiuj nepre mortos!»

Aŭdu.

90

«Roland’ amiko, prenu Olifanton;

«Aŭdinte, Karlo reirigos genton.

1060

«La Reĝo kaj baronoj helpos al ni!»

—Rolando: «Dio gardu, ke mi estu

p. 45

«Al parencaro kaŭzo de mallaŭdo

«Pro malhonoro al Francujo dolĉa!

«Fortege batos mi per Durendalo,

«La bona glavo, tie ĉi je l’ flanko.

«Ruĝiĝos ĝia ŝtala plat’ per sango

«De Idolanoj tien ĉi malprave

«Venintaj; ili ĉiuj nepre mortos!»

Aŭdu.

91

«Roland’ amiko, prenu Olifanton;

1070

«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,

«Kaj kun li Francoj ja returnen iros!»

—Rolando: «Dio gardu! kaj neniam,

«Tra mondo, iu povu diri,

ke mi

«Pro Idolanoj sonorigis kornon!

«Mi tiel ne hontigos parencaron!

«Sed kiam estos mi en batalego

«Mi tranĉefrapos mil kaj sepcent

«Ruĝiĝos ŝtala Durendal’ per sango!

«Kuraĝe batalegos bravaj Francoj;

1080

«Kaj Sarazenoj ne evitos morton!»

Aŭdu.

92

Kaj Olivir’: «Ne estus hontindaĵo!

«Mi vidis la hispanajn Sarazenojn;

«De ili plenaj estas valoj, montoj,

«Kaj ankaŭ stepoj, ĉiuj ebenaĵoj!

«Potenca estas fremda anarego,

«Kaj nur malmultenombra nia gento!»

—Roland’: «El tio la fervoro kreskas!

«Min gardu Dio kaj Anĝeloj

sanktaj

,

«Ke iam mi Francujon malaltigu!

1090

p. 46

«Pli bona morto ol malhonoriĝo!

«Ni frapu, Karlo ŝatas kuraĝulojn!»

Aŭdu.

93

Rolando estas nobla, Oliviro

Prudenta; ambaŭ miriginde bravaj,

Rajdante, armiĝinte, multplivolus

Mortiĝi ol seniĝi je batalo!

Belkoraj grafoj noble ekparolas...

Ĉar Idolanoj fervorege rajdas,

Ekkrias Olivir’: «Rolando, vidu,

«Ĉeestas ili, tro malestas Karlo!

1100

«Ho! Kial vi ne sonorigis kornon?

«Alestus Reĝo, kaj ni estus fortaj!

«

Al ili, tie, oni ne riproĉu!

«Rigardu supren,

Asprajn

intermontojn,

«Vi vidos plendan postgvardion!... kiu

«Nun estas tie, estos plu nenie!»

—«He, babilaĵo! diras graf’ Rolando,

«Malbeno estu al malkuraĝulo!

«Sur kampo ni fortege kontraŭstaros;

«De ni devenos batoj kaj batalo!»

Aŭdu.

94

Roland’ vidante bataladon certan,

1110

Pli ol leon’ aŭ leopard’ fiera,

Al Francoj kaj al Oliviro diras:

«Koleg’ amiko, ne parolu tiel;

«Ĉar Karlo kiu lasis al ni Francojn

«Kunigis tiujn dudek mil el ili.

«Li scias, ke ni ĉiuj estas bravaj.

«Por l’ Estro multe ni suferi devas,

«Elporti varmon ankaŭ la malvarmon,

p. 47

«Kaj malavari sangon kaj eĉ karnon!

«Al vi

la

hasto, al mi Durendalo

1120

«La bona glavo, de la Reĝ’ donaco;

«Post mi la posedanto povos diri,

«Ke ĝi al nobla grafo apartenis!»

Aŭdu.

95

Turpin’ ĉefepiskopo estas tie,

Ĉevalon pikas, monton supreniras,

Alvokas Francojn kaj predikas tiel:

«Baronoj noblaj, Karl’ ĉi-tie lasis

«Nin; por li ni bravege morti devas,

«Por helpi al defend’ de Kristanaro!

«Vi tuj batalos, tio certa estas;

1130

«Vi vidas, tie estas Sarazenoj.

«Pri pekoj, petu Dion por pardono!

«Animojn viajn mi tuj senpekigos;

«Kaj se vi mortos, vi, martiroj sanktaj,

«Sidiĝos en altaĵoj Paradizaj.»

—Nun Francoj piediras, genufleksas;

Ĉefepiskop’, je Dio, ilin benas:

«Vi pentofaru per fortegaj batoj!»

Aŭdu.

96

Nun Francoj releviĝas

sur

piedoj,

Senkulpigitaj, kvitaj je la pekoj;

1140

Ĉefepiskop’ je Dio benis ilin.

Ekrajdas ili sur ĉevaloj viglaj,

Armaĵojn portas, kiel kavaliroj

Por la batalo tute pretiĝintaj.

Rolando graf’ alvokas Oliviron:

«Sinjor’ kolego, vi pravege

diris

,

«Ke grafo Geno ĉiujn nin

perfidis

!

p. 48

«Li prenis donojn, oron kaj arĝenton!

«Imperiestro prave nin venĝegus!

«Marsilo Reĝo, komercinte pri ni,

1150

«Per niaj glavoj nur ricevos pagon!»

Aŭdu.

97

Roland’ trairas hispanintermontojn

Sur Vejlantif’ ĉevalo sia bona.

Plej taŭga estas lia armilaro,

Li noble tenas per la pugn’ pikstangon

Al la ĉielo direktatan; pendas,

Je supr’, standardo tute blanka, kies

Franĝaĵoj oraj

kovras

lian

manon

,

Rolando estas vigla, ĝoja, gaja.

Amiko Oliviro sekvas lin, kaj

1160

Francanoj krias: «Li savonto estas!»

Li tiam fierege Sarazenojn

Rigardas ... sed pasie, dolĉe, Francojn;

Ĝentilan vorton li al ili diras:

«Baronoj noblaj, paŝu malrapide;

«Al sia perdo iras Idolanoj!

«Hodiaŭ ni akiron prenos ... riĉan

«Pli ol akiris iam franca reĝo!»

De tiam la anaroj renkontiĝas.

Aŭdu.

98

Jen Oliviro: «Mi ne parolados!...

1170

«Ĉar vi ne volis sonorigi kornon,

«Neniam helpon Reĝo donos al vi.

«Ne scias Karlo, li do estas prava!

«Al ili tie oni ne riproĉu!

«Baronoj noblaj, laŭ la povo rajdu;

«De nun, neniu iru malantaŭen!

p. 49

«Pro Dio! Pensu nur pri du aferoj:

«Kaj doni, kaj ricevi fortajn batojn!

«Nu, ni memoru pri deviz’ de Karlo!»

Je tiu vorto, Francoj ekkriadas:

1180

«Munĝojo!»

Nur pensi pri plej alta kuraĝeco!

Ho Dio! Kiel bela la rajdado!

Rapidigante marŝon per spronbatoj

Tuj ekfrapegos ili ... (Ĉu ne pravaj?),

Sed Sarazenoj pro nenio timas...

Jen Francoj, Idolanoj, brust’ ĉe brusto.

Aŭdu.

Interpuŝo.

99

La nevo de Marsilo, Aelroto,

Unue rajdas antaŭ la anaro.

(Armiloj bonaj kaj ĉevalo forta).

Li tiel ekinsultas niajn Francojn:

1190

«Perfidaj Francoj, tuj vin ni batalos!

«Perfidis, kiu devus vin defendi!

«Malsaĝa Reĝo vin ĉi-tie lasis!

«Francujo dolĉa perdos tuj la gloron,

«Kaj granda Karl’ de korpo dekstran brakon!

«

Hispanaj montoj fine kvietiĝos!

»

Roland’ lin aŭdas; Dio! kia bato!

Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,

Furiozege frapas l’ Idolanon;

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

Tra l’ korpo puŝas sian grandan glavon

,

Distranĉas bruston, kaj disrompas ostojn,

1200

Disigas tutan spinon de la dorso;

p. 50

Per hasto li forpelas la animon,

Kaj tiel li ŝanceliĝintan korpon

Faligas de ĉeval’ per unu bato.

La kolo distranĉiĝas en du pecoj!

Ne lasas lin Roland’, sed al li diras:

«For, malŝatinda! Karlo ne malsaĝa,

«Ĉar li neniam amis perfidaĵon!

«En Intermontoj prave li nin lasis!

«Francujo dolĉa tuj ne perdos gloron!

1210

«Frapadu, Francoj, jen komenco estas!

«Ni pravaj, malsatuloj-ĉi malpravaj!»

Aŭdu.

100

Jen estas tie Duko Falsaruno.

Ĉi-tiu estas frato de Marsilo,

Kaj Estro super Dato, Abiruno;

El ĉiuj plej malnobla kaj perfida.

Tro larĝa lia frunto inter la du

Okuloj almezuras duon futon.

Je vido de mortinta nev’, dolore

Li ĝemas, el amas’ antaŭenkuras,

1220

Ekkrias idolanan signaldiron,

Kaj kolerege kontraŭ Francoj, diras:

«Francujo dolĉa perdos tuj honoron!»

Lin aŭdas Olivir’ kun kora bato!

Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,

Kaj tuj majstrece frapas Falsarunon;

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

Trapikas lin per pinto de standardo,

Faligas lin de selo unubate,

Kaj al sternita tere malsatulo

1230

Li fierege alparolas tiel:

«Malnobla! mi ne zorgas pri minacoj!

p. 51

«Frapadu, Francoj, ĉar ni certe venkos!

«Munĝojo» krias li, «Deviz’ de Karlo!»

Aŭdu.

101

Jen estas tie Korsablino, Reĝo

De Barbarujo, malproksima lando.

Aliajn Sarazenojn li alvokas:

«En la batalo, ni ja povas venki,

«Ĉar Francoj estas nur malmultenombraj,

«Kaj ĉiuj ĉeestantoj malŝatindaj!

1240

«Neniam unu eĉ al Karl’ eliros,

«Dum tiu tago, ili nepre mortos!»

Turpin’ ĉefepiskop’ lin aŭdas, kaj lin

Malamas

pli ol

kiun ajn sur tero.

Per oraj spronoj li ĉevalon pikas,

Kaj terurege frapas Korsablinon;

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

Trapikas lian bruston per pikstango,

Kaj tiel forte, ke ŝancelas teren

La korpon mortigitan unubate!

1250

Nun al sternita tere malsatulo,

Turpin’ ne povas sin deteni diri:

«Malnobla idolano, vi mensogis!

«Sinjoro Karlo ĉiam nin defendas!

«Neniam Francoj volos forkuradi!

«Anaron vian ni haltigos tie!

«Vi ankaŭ devos suferadi morton!

«Frapadu, Francoj, jes, sen interrompo!

«Jen nia komencaĵ’, ni danku Dion!

«Munĝojo!» krias li, «Deviz’ de venko!»

Aŭdu.

102

Malprimon de Brigal’ Gerin’ ekfrapas.

Ne unu groŝon bona ŝild’ valoras,

p. 52

Ĉar disrompiĝis ĝia centra bulo

Kristala, kies peco falas teren.

Kiraso ekfendiĝas ĝis sur karno,

Jen la pikstango akra ĝin trapikas,

Jen l’ Idolano teren, unubate!

Satano prenu for animon lian!

Aŭdu.

103

Kaj Gerier’ ekfrapas Amuraflon,

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

1270

En koron li enigas akran haston,

Trapikas korpon per fortega bato.

Jen mortigito teren, unubate.

Jen Olivir’: «Batalo nia bela!»

Aŭdu.

104

Ekfrapas Almasuron Duk’ Sansuno.

Li rompas oran kaj floretan ŝildon.

Kiraso servas por nenio. Koro,

Hepato, pulmo estas distranĉitaj!

Mortinto

teren! (Pri li ploru aŭ ne!).

Ĉefepiskopo diras: «Jen majstraĵo!»

Aŭdu.

105

Ansejs’ forlasas bridon al ĉevalo,

Kaj kuras al Turgiz’ de Turteluso.

Li rompas ŝildon sub orita bulo,

Kaj, sub kiras’, duoblan ŝtofon fendas.

Eniĝas bona hasto tra la korpon,

Tiele, ke feraĵo ĝin trapikas!

Jen mortigito teren, unubate.

Rolando diras: «Jen kuraĝulaĵo!»

Aŭdu.

p. 53

106

Engelier’, Burdela Gaskujano,

Per spronoj pikas, kaj forlasas bridon;

1290

Atakas Eskremizon de Valterno.

Sur lia kol’ disrompas lian ŝildon,

Disŝiras mentonumon de kiraso,

Kaj frapas tra la brusto, inter ŝultroj;

Faligas lin de selo, unubate,

Kaj diras: «Ĉiuj vi al morto iros!»

Aŭdu.

107

Otun’ ekfrapas fremdan Esturganton

Sur ledon de antaŭa ŝildsupraĵo,

Fortranĉas ruĝajn, blankajn ornamaĵojn,

Kaj disrompinte pecojn de kiraso,

1300

Tra lian bruston puŝas fortan haston;

Faligas lin senvivan de ĉevalo,

Kaj ankaŭ diras: «Vin neniu savos!»

Aŭdu.

108

Berengier’ Estramarinon frapas,

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

Tra lian korpon puŝas fortan haston,

Kaj lin mortigas ĉe mil Sarazenoj...

El dek du

El ili du vivantoj nur postrestas:

Ŝernublo, ankaŭ grafo Margarizo.

Aŭdu.

109

Jen Margariz’ tre nobla kavaliro,

Rapida, vigla, forta, bela, pikas

Per spronoj. Li atakas Oliviron;

Sub ora bulo li disrompas ŝildon,

p. 54

Kaj frapas lin laŭlonge de la ripoj.

Sed Dio gardas ... bato ne efikas...

Kaj hast’ tuŝetas sed ne tranĉas karnon!...

Ne malhelpite

, Margariz’ foriras;

Por voki anojn, sonorigas kornon.

Aŭdu.

110

Batalo estas ĉie miriginda!

1320

Rolando graf’ ne timas riski morton.

Li frapas dum en mano restas hasto.

Ĝin dek kvin

rompis

kaj frakasis!

Li elingigas bonan Durendalon,

Per spronoj pikas, kuras al Ŝernublo,

Pecigas karbunkole brilan kaskon,

Disigas same ĉapon kaj hararon,

Detranĉas la okulojn kaj vizaĝon,

Kirason blankan lerte laboritan,

Kaj tutan korpon ĝis tra la femuroj,

1330

Ĝis selo ornamita per oraĵoj;

Tra dorson de ĉevalo glavon puŝas,

Disigas spinon, malgraŭ interosto;

Faligas ambaŭ sur la densan herbon,

Kaj diras: «Vi, malnobla, eraregis!

«Al vi ne helpos Mahometo via!

«Neniam tia malsatulo venkos!»

Aŭdu.

111

Rolando graf’ trarajdas batalejon.

En mano, Durendalon akran, tranĉan,

Mortigan ĉie, inter Sarazenoj.

1340

Mortintoj amasiĝas sur mortintojn;

Sur teron disverŝiĝas varma sango!

Ruĝiĝas brakoj kaj kiras’ de l’ Estro,

p. 55

Ruĝiĝas kol’ kaj ŝultroj de l’ ĉevalo!

Jen Oliviro ne prokrastas frapi,

Jen dek du

Jen ĉiuj Francoj frapas kaj mortigas,

Jen Idolanoj svenas aŭ mortiĝas!

Ĉefepiskopo: «Brave por baronoj!

«Munĝojo!» diras li, «Deviz’ de Karlo!»

Aŭdu.

112

Trarajdas Oliviro batalejon,

(En mano restas nur rompaĵ’ de hasto!),

Atakas Idolanon Malsarunon,

Disrompas oran kaj floretan ŝildon,

Elĵetas el la kapo du okulojn,

(Cerbaĵo defaladas sur piedojn),

Mortigas lin kun sepcent

El kiuj Estorguzon kaj Turgizon.

Proksime de la man’ rompiĝas hasto!

—Rolando: «Kion faras vi, kolego?

1360

«Batali per bastono vi ne povas!

«Per fer’ kaj ŝtalo vi pli bone agas!

«Ĉu vi forgesis glavon Haltekleron

Je orprenilo kaj kristala bulo?

—Kaj Olivir’: «Ĝin kiel elingigi?

«Ne povas mi, ĉar mi ne ĉesas frapi!»

Aŭdu.

113

Eltiras Oliviro bonan glavon

Pri kiu tiom petis lin Rolando,

Kaj montras ĝin al li per nobla gesto.

Ĵustinon de Fervalo li ekfrapas,

De lia kapo faras du pecaĵojn,

Distranĉas korpon kaj kirason flavan,

p. 56

Kaj selon, kie brilas or’, belŝtonoj;

Samtempe spinon de ĉeval’

distranĉas

,

Kaj ekfaligas ilin ambaŭ teren.

—Rolando: «

Nun

, en vi mi vidas fraton,

«Ĉar tiaj batoj plezurigas Karlon!»

«Munĝojo!», oni krias ĉiuflanke.

Aŭdu.

114

Gerino rajdas sur ĉeval’ Sorelo,

Kaj Gerier’, l’ amik’, sur Pasacervo;

1380

Forlasas bridojn kaj per spronoj pikas,

Atakas idolanon Timozelon;

Unua ŝildon, dua la kirason

Ekrompas; ambaŭ tranĉas bruston,

Faligas lin senvivan sur la kampon.

(Ĉar mi ne aŭdis, mi ne scias, kiu

El ili tiam estis pli rapida).

Engeliero de

Burdel’

mortigas

Esperverinon, filon

de Borelo

,

Ĉefepiskopo same Siglorelon,

1390

Sorĉiston revenintan de Infero,

Ĉar Ĉefdiabl’ lin alkondukis tien.

—Turpin’: «Ĉi-tiu

estis perfidulo

!»

—Roland’: «Venkita estas malnoblulo!

«Frat’ Olivir’ mi ŝatas tiajn batojn!»

Aŭdu.

Interpuŝego.

115

Batalo de nun pligrandiĝas, Francoj

Kaj Idolanoj frapas per glavbatoj;

Atakas aŭ kontraŭbatalas ĉiuj!

Ho! Kiom da standardoj, lancoj, hastoj,

p. 57

Per sango makulitaj aŭ rompitaj!

1400

Kaj kiom da bonegaj Francoj mortas,

Ne vidos plu patrinojn nek edzinojn,

Nek francanaron tie sopirantan!

Pri ili, glora Karlo ploras, ĝemas!

Por kio? Ve! Nenia helpo venos!

Ĉar Gen’ al ili malutilis, kiam

En Saragus’ li vendis patronomon!

De nun, li perdos membrojn, ankaŭ vivon,

En Ajks’ li juĝe estos disŝirata,

Kaj kun li tridek el parencoj liaj,

1410

Al kiuj morto estos devigata!

Aŭdu.

116 (??)

Kun la korpuso, Reĝo Almariso

[5]

Per flanka kaj mirinda trairejo,

Aliras Galtieron, kiu monton

Gvardias en hispanaj intermontoj.

Ekdiras Galtier’: «Perfida Geno

«Nin interŝanĝis por domaĝo nia!»

Aŭdu.

[5] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.

117 (??)

Sur monton iras Reĝo Almariso;

Sesdek

Atakas forte, furioze Francojn,

Kolere frapas ilin, kaj mortigas

Aŭ forkurigas ĉiujn ilin. Pli ol

Aliaj, Galtiero koleregas.

Li tiras glavon, kaj kunpremas ŝildon,

Antaŭan vicon malrapidirante,

Malbone li salutas, kaj stariĝas.

Aŭdu.

p. 58

118 (??)

Apenaŭ Galtier’ ĉi-tie staras,

Sur ĉiujn flankojn ili lin atakas;

Fortegan ŝildon ili ekdisrompas,

Kirason blankan ŝiras, senornamas.

Li, de kvar hastoj trapikita, resti

Ne povas; li kvarfoje ŝanceliĝas,

Kaj, vole aŭ nevole, li foriras!

Laŭ povo, li malsupreniras monton,

Kaj krias al Roland’: «Baron’! Por helpo!»

[6]

Aŭdu.

[6] Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.

Fulmotondro.

119

Batalo estas granda, mireginda!

Roland’ kaj Olivir’ fervore frapas,

Ĉefepiskop’ pli ol milfoje batas,

Kaj dek du

Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken...

Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas.

Jes! kiu ne forkuras ne evitos

La morton! Nepre ili ĉiuj mortas.

Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn,

1420

La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn,

Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn!

De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato!

Da bravaj kavaliroj kiom mortis!

Ne vidos ili plu parencojn, patrojn,

Nek Karlon atendantan ilin tie!...

Renverso stranga regas sur Francujo.

Jen estas fulmotondroj, turnoventoj,

p. 59

Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj!

Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj!

Kaj (tio tute certa) jen tertremo!

De Sankta Miĉjo de l’ danĝer’ ĝis Kölno,

De Besancuno ĝis Gitsand’

haveno

,

En ĉiuj

urboj

, muroj disĵetiĝas,

1430

Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni

Ekvidas nur se

nubo

ekfendiĝas!

Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion!

Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ’ de mondo!

«Konsumo de centjaroj plenumiĝas!»

Eraro! ĉar neniel scias ili

Funebron pro la morto de Rolando!

Aŭdu.

120

Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj

Aperas antaŭsignoj en Francujo:

De la tagmez’ ĝis horo de la Vesproj,

Densega, mallumega nokto regas;

Ne brilas suno kaj ne lumas luno.

Je tia vido, oni nur ekpensas

Pri mort’; kaj tute prave, ĉar mortiĝas

Rolando, kondukinto de l’ aliaj!...

Neniam egalulo Idolanojn

Batalis kaj Reĝlandojn almilitis!

Aŭdu.

Daŭrigo de Interpuŝego.

121

Grandega, terurega batalado!

Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas.

Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj

Ekkrias: «Je

Forkuras Sarazenoj tra kamparo.

p. 60

El batalejo Francoj sekvas ilin.

Jes, certe, estis batalad’ terura!

Aŭdu.

122

Malgaje kaj kolere, Idolanoj

Eliras el batalo kaj forkuras...

Sed viglaj Francoj persekutas ilin.

Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis;

Ĉar tere kuŝas multaj Sarazenoj,

Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj,

Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj.

En la batalo, Francoj certe venkis,

Sed, ve! penad’ ankoraŭ pligrandiĝos!

Kaj Karlo iom perdos forton, gloron!

Francujo dolorege ekfrapiĝos!

Aŭdu.

123

Kuraĝe kaj fervore Francoj

frapas

;

Po mil, po masoj Idolanoj mortis.

El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas.

1440

Ĉefepiskop’

: «Bravuloj estas niaj,

«Nenie ia

Reĝo

havas tiajn!

«En franca Gesto estas priskribite:

—«

Estiĝas plena rajt’ en Franca Tero

,

«Ke niaj estroj

havu bravajn

anojn.»—

Tra kampo ili iras, serĉas fratojn,

Dolore, kortuŝite, ploras larmojn

Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ

Marsil’ al ili venos kun anaro!

Aŭdu.

124

Rolando estas brava kavaliro,

Kaj Olivir’ kaj dek du

Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj.

p. 61

Jes, ili mortigadis Idolanojn,

El cent mil ne nur unu mil postvivas,

Kun Margarizo ... sed jen li forkuras...

Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li

Sur korpo povas montri noblajn vundojn.

Li estas trapikata de kvar batoj...

Al Hispanujo li returnen iras;

Al Reĝ’ Marsilo li rakontos ĉion.

Aŭdu.

125

Forkuris sola Reĝo Margarizo.

Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita,

Sub centr’ nur almezuras duonfuton,

Per sang’ ruĝiĝis ŝtalo de la glavo,

Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis.

Li estas trapikita de kvar batoj,

Kaj brave batalinte, li revenas!

Ho! Kiel nobla se Kristan’ li estus!

Al Reĝ’ Marsilo li rakontas ĉion.

Subite, antaŭ Reĝ’ li genufleksas,

Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu,

«Vi trovos Francojn de Francujo lacajn;

«Ĉar ili nin frapadis kaj batadis;

«Iliaj hastoj estas disrompitaj,

«El ili pli ol la duono mortis,

«Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj.

«Ruĝiĝis la plimulto per vundsango;

«De nun malestas helpaj armilaĵoj,

«Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj

«Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»

Sed Francoj krias: «Olivir’, Rolando,

«Kaj dek du

p. 62

Ĉefepiskop’ unua ekparolas:

«Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj;

«Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj,

«Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!»

En korkuneco kaj doloro, ili

Pro amikeco ploras reciproke,

Kompate kisas nun la alian!

—Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu

«Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!»

Aŭdu.

Alveno de Marsilo.

126

Marsilo Reĝo trairadas valon.

Armeon multenombran li kunigis;

Korpusojn dudek dispartigis de ĝi.

Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj,

Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj

,

Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj.

Sep mil trumpetoj «Por atak’» sonoras.

Tra la kamparo, kia granda bruo!

—Rolando: «Olivir’, kolego, frato,

«Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu;

«Videbla estas lia perfidaĵo;

«Imperiestro nin venĝegos al li.

«Hodiaŭ ni fortege batos; oni

1460

«Neniam vidis tian renkontiĝon!

«Ni frapu, mi per glavo Durendalo,

«Kaj vi, koleg’, per via Halteklero.

«(Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj,

«Per ili tiom venkis en bataloj!)

«Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!»

Aŭdu.

p. 63

127

Ĉar

Francoj vidas Idolanojn

Amasiĝintajn sur kamparo, ili

Alvokas Oliviron kaj Rolandon,

Kaj dek du

1470

Ĉefepiskopo diras taŭgajn vortojn:

«Sinjoroj kaj baronoj, vi ne timu;

«Je Dio! Ne forkuru, por ke pri vi

«Koruloj ne kantadu malbonaĵojn!

«Pli bone estas en batalo morti!

«Jes! Certe estas, ke ni tuj mortiĝos!

«Post tiu tago ni ne restos vivaj!

«Mi tamen povas certe diri al vi,

«Ke Sankta Paradizo vin ricevos,

«Ke morgaŭ vi sidiĝos ĉe Sanktuloj!»...

1480

Aŭdinte, Francoj viglaj kaj fieraj

Per spronoj pikas, kaj antaŭenrajdas

,

Kaj ĉiuj ekkriegas: «Je Munĝojo!»

Aŭdu.

128

Marsilo Reĝo estas Reĝ’ malbona;

Li diras: «Idolanoj, vi min aŭdu;

«Rolando grafo estas potenculo,

«Ni povus venki lin nur malfacile,

«Kaj du bataloj, ŝajne, ne sufiĉos;

«Trifoje ni batalos, ĉu vi volos.

«Unue, dek korpusoj atakados,

«La dek aliaj restos tie kun mi.

«Hodiaŭ Karlo iom perdos povon,

«Kaj vidos malgloregon de Francujo!»

Li donas al Grandojn’ standardon oran,

Por ke li gvidu genton kontraŭ Francoj,

Kaj al li donas altestrecon reĝan.

Aŭdu.

p. 64

129

Marsilo Reĝo restis sur monteto.

Grandojn’ malsupreniras en la valon;

Tri oraj najloj fiksas la standardon;

Li laŭte krias: «Nun, baronoj, rajdu!»

Mil kornoj tiam hele sonoradas;

Kaj Francoj diras: «Patra Dio! kion

«Ni faros? Ve al ni! pro Grafo Geno!

«Ĉar certe li nin perfidege vendis,

«Por helpo venu dek du

—Ĉefepiskop’ unua ekrespondas:

«Hodiaŭ kuraĝuloj honoriĝos;

«Al vi disdonos Dio kronojn, florojn,

«En Paradizo, inter la Gloruloj;

«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»

—Kaj Francoj diras: «Ni kuniru kune!

«Ni ne perfidos Dion, malgraŭ morto!»

Jen ili pikas per oritaj spronoj,

Kaj kuras al malnoblaj perfiduloj.

Aŭdu.

Dubataloj.

130

Marsil’ dividas genton en du partojn;

Ordonas dek korpusoj restu kun li,

Kaj dek aliaj rajdu por batali.

Kaj Francoj: «Dio! Nepre ni tuj mortos!

«Ĉu eksaviĝos dek du

Ĉefepiskop’ Turpin’ unua diras:

«Vi kuraĝuloj, kiuj amas Dion,

«Hodiaŭ vi ricevos kronojn, florojn,

«Vi sidos en ĉielaj sanktaj floroj,

«Malkuraĝuloj ne eniros tien!»

p. 65

—Respondas Francoj: «Ni kuraĝaj estos!

«Al Dia Volo ni ne kontraŭstaros!

«Ni batalados kontraŭ malamikoj!

«Malmultaj estas ni, jes, sed kuraĝaj!»

Per spronoj ili pikas por ataki.

Jen Francoj, Sarazenoj, brust’ ĉe brusto!

Aŭdu.

131

En Saraguso, ia Idolano

Posedas la duonon de la urbo

Li estas Klimborin’,

neniel

nobla.

De grafo Geno li ricevis ĵuron,

Pro amikeco kisis lin sur buŝo,

Al li donacis glavon, karbunkolon.

Ekdiras li: «Mi volas malhonori

«Francujon kaj de kron’ senigi Karlon!»

1490

Li rajdas sur ĉevalo Barbamuŝo,

Rapida pli ol nizo aŭ hirundo;

Per spronoj pikas kaj forlasas bridon;

Engelieron de Gaskuj’ atakas,

Kaj malŝatante ŝildon kaj kirason,

Trapikas lian korpon per pikstango,

Kaj tiel forte, ke ferpint’ transiras,

Faligas lin senvivan unubate,

Kaj diras: «Ĉiuj estas elvenkeblaj,

«Por rompi vicojn, Idolanoj frapu!»

1500

—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri bravulo!

Aŭdu.

132

Al Oliviro, graf’ Rolando diras:

«Amik’, Engeliero ja mortiĝis!

«Pli brava kavaliro ne troviĝis!»

—Kaj Olivir’: «Pro Dio, mi lin venĝos!»

p. 66

Per oraj spronoj li ĉevalon pikas;

Li tenas sangoruĝan Haltekleron,

Atakas kuraĝege l’ idolanon;

Ĉevalon li mortigas per glavbato

,

Kaj svingas glavon... Sarazeno falas...

Demonoj prenu for animon lian!

1510

Kaj li mortigas dukon Alfainon,

Eltranĉas kapon de Eskababio,

Kaj elseligas sep Arabojn, kiuj

Neniam plu ekrajdos por batali!

—Rolando: «Jen, l’ amiko ekscitiĝas,

«Kaj apud mi batalas laŭdeginde!

«Pro tiaj batoj Karlo nin pli amos!»

—Kaj, laŭte: «Nu! frapadu, kavaliroj!»

Aŭdu.

133

Jen estas idolano Valdabruno,

En majstr’ ordeno patro de Marsilo.

1520

Sur maro, li posedas kvarcent ŝipojn,

Maristoj rekomendas sin nur de li;

Jerusalemon li perfide prenis,

Eniris malrespekte Sliman templon,

Mortigis Patriarkon apud fontoj;

De grafo Geno li ricevis ĵuron,

Al li donacis glavon kaj mil skudojn.

Li rajdas sur ĉevalo Gramimundo,

(Ĝi estas rapidmova pli ol falko),

Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj;

1530

Sansunon gravan dukon li atakas,

Kirason rompas, ŝildon dispecigas,

Trapikas lin per pinto de standardo,

Faligas lin de selo unubate,

Kaj diras: «Vi, malnoblaj, ĉiuj mortos,

p. 67

«Frapadu, Idolanoj, ni ja venkos!»

—Kaj Francoj: «Ve! Doloro pri barono!»

Aŭdu.

134

Rolando vidas, ke Sansuno mortis,

Dolore li premiĝas, (kompreneble),

Per spronoj pikas, kontraŭ Valdabruno

Sin ĵetas, frapas tiel forte kiel

1540

Li povas (per multkosta Durendalo),

Sur oran kaj belŝtonan lian kaskon;

Li tranĉas kapon, bruston kaj kirason,

Kaj ankaŭ oran kaj juvelan selon,

Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;

Mortigas ambaŭ (lin aprobu aŭ ne).

Kaj Idolanoj: «Terurega bato!»

—Rolando diras: «Mi ja vin malamas,

Ĉar vi malsaĝaj estas, kaj malpravaj!»

Aŭdu.

135

Alvenis de Afriko, afrikano,

1550

Li Malkvidido (fil’ de Reĝ’ Malkvido)

El oro estas lia armilaro,

Pli ol aliaj ĝi je sun’ rebrilas.

Li rajdas sur ĉevalo Saltperduto,

(Rapida pli ol ĝi ne estas, certe).

Li pikas ĝin per siaj akraj spronoj

,

Ansejson li ekfrapas sur la ŝildon,

Eltranĉas ruĝajn, bluajn ornamaĵojn,

Disŝiras la flankaĵon de kiraso,

Trapikas lian korpon per pikstango.

Ansejs’ mortiĝas... li la vivon finis!

1560

Kaj Francoj: Ve, barono malfeliĉa!»

Aŭdu.

p. 68

136

Ĉefepiskop’ Turpin’ trairas ĉien.

Neniam tia pastro kantis meson,

Kaj faris tiajn mirindaĵojn. Jen li

Al l’ Idolano: «Dio vin malbenu!

«Vi ĵus mortigis, kiun mi amegis!»

Li ekgalopas sur ĉevalo vigla,

Frapegas lin sur ŝildon de Toledo,

Faligas lin senvivan sur herbejon.

—Kaj Francoj: «Brave al ĉefepiskopo!»

Aŭdu.

137

Kaj jen Grandojno, idolano, filo

1570

De Kapuelo, reĝ’ de Kapadoco.

Li rajdas sur ĉevalo Marmorio,

(Pli rapidmova ol fluganta birdo),

Forlasas bridon kaj per spronoj pikas,

Gerinon furioze ekatakas,

Mirindan

baton frapas, ŝildon rompas,

Sambate

tutan

la kirason ŝiras,

Kaj lin trapikas per standardo blua,

Lin faligante apud alta ŝtono.

Kaj li mortigas ankaŭ Gerieron,

1580

Berengieron, Gion, Antonion;

Ekfrapas gravan dukon Aŭstorion,

De Rono

kaj Valenco estron

, kaj lin

Mortigas. Idolanoj ĝojegadas;

Sed Francoj: «Granda nia defalaĵo!»

Aŭdu.

138

Rolando tenas sangoruĝan glavon,

Ĝin suprenlevas, ĉiuflanken montras.

Sed, ĉar li aŭdis Francojn ploregantajn,

p. 69

Premiĝas pro doloro lia koro.

Li diras al Grandojno: «Dio venĝu!

«Vi kare pagos kiun vi mortigis!»

1590

Per spronoj pikas kaj antaŭenkuras.

Jen ambaŭ ĉeestantaj por duelo.

Aŭdu.

139

Grandojno estas saĝa kaj kuraĝa,

Kaj maltimema en batalo. Jen li

Tra vojo renkontiĝas kun Rolando;

Neniam lin vidinte, li lin konas

Pro lia fiereco, korpbeleco,

Kaj pro rigard’ kaj nobla eksteraĵo.

Li vidas sangoruĝan Durendalon

,

Ne povas sin deteni ektimegi,

Kaj volus kuri for. Sed li ne povas.

1600

Roland’ atakas tiel forte, ke li

Ekrompas kaskon ĝis nazŝirmileto,

Disrompas nazon, buŝon kaj makzelon,

Kaj tutan korpon, kaj kirason retan,

El ora selo du arĝentajn pletojn,

Kaj, tre profunde, dorson de ĉevalo;

Kaj li mortigas ambaŭ senespere....

Dolorokrias la Hispanujanoj;

—Kaj Francoj: «Nia estro brave frapas!»

Aŭdu.

Batala kampo.

140

Mirinda la batalo kaj rapida.

1610

Varmege, kolerege Francoj frapas,

Eltranĉas manradikojn, ripojn, spinojn,

Vestaĵojn ĝis la karno sangoruĝa!

p. 70

Ho Dio! Kiom da tranĉitaj kapoj!

Kaj kiom da kirasoj disŝiritaj!

Sur verdan herbon sango defluadas!

—Kaj Idolanoj: «Ni ne povas resti!

«Ho Tero Granda! Maho vin malbenu!

«Ĉar viaj filoj estas plej kuraĝaj!»

—Kaj ĉiuj ekkriadas: «Ho, Marsilo,

«Ekrajdu, Reĝo, ni bezonas helpon!»

Aŭdu.

141

Mirinda kaj grandega batalado!

1620

Per ŝtalaj hastoj Francoj ekfrapegas!

Vi povus vidi multojn suferantajn,

Vunditajn, sangadantajn kaj mortintajn,

Sur ĉiuj flankoj, unu sur l’ alia!

Kaj kiom da ĉevaloj tra kamparo

Kun bridoj ellasitaj antaŭ brusto!

Nun Idolanoj plu ne povas resti,

Kaj vole aŭ nevole forkuradas.

Sed Francoj varme persekutas ilin;

Ĝis ĉe Marsilo ilin mortigadas!

Aŭdu.

142

Rolando frapas forte, kuraĝege;

Ne haltas nek ripozas lia gento,

Ĉar Francoj rapidrajdas sur ĉevaloj,

Galope, trote, sekvas Idolanojn

Per sango ruĝiĝintaj ĝis la zono,

Ĉar glavoj malrektiĝis aŭ rompiĝis,

Armiloj nun malestas por sin gardi!

Sed ili memoriĝas pri trumpetoj,

Pri kornoj, kaj pli fortaj refariĝas

—Jen Idolanoj: «Ni malprave venis

p. 71

«En intermontojn por domaĝo nia!»

Kaj turniĝante, ili forkuradas...

Frapegas ilin Francoj. De mortintoj

Puŝado iras ĝis la Reĝ’ Marsilo!

Aŭdu.

143

Vidinte tian mortiĝadon, Reĝo

Ordonas sonorigi ĉiujn kornojn.

Li mem ekrajdas kun anaro tuta.

1630

Abismo, Sarazen’, unue rajdas;

Pli perfidulo ol li ne troviĝas

Nek pli krimulo. Li neniel kredas

En Dio, fil’ de Sankta Manjo. Nigra

Li estas, kiel peĉ’ fluidiĝinta;

Perfidon

kaj mensogon

li preferas

Pli ol riĉaĵojn de Galico; kaj lin

Neniu iam vidis ridi, ŝerci!

Li estas kuraĝega kaj bravega;

Pro tio amas lin Marsil’ perfida.

1640

Li portas standarddrakon, kunvensignon.

Ĉefepiskopo lin ne povus ami,

Ĉar lin vidinte, li lin volas frapi.

En sia koro li kviete pensas:

«Ĉi-tiu al mi ŝajnas herezulo!

«Mi ŝatas nek timulojn nek timecon,

«Mi mortu, se mi mem lin ne mortigos!»

Aŭdu.

Daŭrigo de batalego.

144

Ĉefepiskop’ atakas. Li rajdadas

Sur la ĉeval’ prenita jam al Reĝo

Grosajo, mortigita en Danujo.

1650

p. 72

Ĉevalo estas vigla kaj rapida;

Al ĝi piedoj belaj, kruroj plataj,

Femur’ mallonga kaj postaĵo larĝa,

Riparo longa kaj dorsspino alta,

Belforma ĝia kol’, de kap’ ĝis brusto

,

Kaj vosto blanka, kolhararo flava,

Orel’ malgranda kaj brunruĝa kapo.

Nenia besto kun ĝi komparebla.

Ĉefepiskopo ĝin per spronoj pikas,

Forlasas oran bridon kaj gvidilojn

.

Bravege li alkuras al Abismo;

Ekfrapas sur la miregindan ŝildon

1660

Brilantan per belŝtonoj, ametistoj,

Topazoj, karbunkoloj kaj kristaloj,

Donacon de Emir’ Galafr’, al kiu

El Valmetaso ĝin Diablo donis.

Turpin’ ĝin frapas (post fortega bato

Ne unu groŝon plu valoras ŝildo);

Li tranĉas korpon, transpuŝante lancon,

Kaj teren faligante lin senvivan,

Li krias: «Je Munĝoj’, deviz’ de Karlo!»

—Kaj Francoj: «Jen bravulo, la bastono

«Ĉefepiskopa estas bontenita,

1670

«

Al Karlo donu Dio multon tiajn!

»

Aŭdu.

145

Rolando graf’ alvokas Oliviron:

«Sinjor’ amiko, ĉu ne pensas vi, ke

«Ĉefepiskopo estas vera majstro!

«Pli nobla ol li ne troviĝas, tiom

«Li frapas per pikstango kaj per hasto!»

—Kaj Olivir’: «Ni iru helpi al li!»

Jen tiam Francoj ree bataladas;

p. 73

Fortega estas bata interpuŝo!

Kristanoj dolorege suferadas!

Aŭdu.

146

Armilojn perdis Francoj de Francujo;

Sed restas tricent tranĉaj glavoj; ili

Ankoraŭ povas frapi brilajn kaskojn.

Ho Dio! Kiom da rompitaj kapoj,

Kirasoj, kaj fervestoj, kaj piedoj,

Kaj pugnoj, kaj vizaĝoj disŝiritaj!

—Jen Idolanoj: «Francoj nin difektas,

«Kontraŭstaranto nur prokrastas morton!

Aliras ili rekte al Marsilo,

Kaj diras: «Bona Reĝa Moŝto, helpu!»

Marsilo aŭdas ilin kaj respondas:

«Ho Granda Tero! Maho vin detruu,

«Ĉar via gento venkis mian genton,

«Preninte tiel multajn urbojn, kiujn

«Hodiaŭ tenas blankabarba Karlo!

«Akiris li Kalabron, Pujlon, Romon,

«Kostentinnoblon kaj Saksujon fortan!

«Mi mortu pli ol kuri for de Francoj!...

«Ne pripensante vian savon, frapu;

«Ni venkos Karlon se Rolando mortis;

«Sed, se li vivas, estos ni venkitaj!»

Aŭdu.

147

Perfidaj Sarazenoj, per pikstangoj

Frapegas ŝildojn, rebrilantajn kaskojn.

Nur feran, ŝtalan bruon oni aŭdas;

Fajreroj elflugadas ĝis ĉielo!

Jen cerboj, sango, kvazaŭ per riveroj!

Roland’ en sia koro ekpremiĝas

p. 74

Vidante morti tiom da bravuloj;

Sed ĉar li memoriĝas pri Francujo,

Pri sia Onklo, bona Reĝo Karlo,

Li, vole aŭ nevole, elreviĝas.

Aŭdu.

148

Rolando kuras en la interpuŝo.

Kaj tie li ne ĉesas batalegi.

Li tenas Durendalon, eltiritan

El ingo, rompas kaskojn kaj kirasojn,

Distranĉas korpojn, manradikojn, kapojn,

Mortigas Idolanojn, kiuj falas

Po centoj, ĉiuj sin juĝinte bravaj!

Aŭdu.

149

Jen aliflanke staras Oliviro;

Por atakado li antaŭenkuras,

El ingo tiras karan Haltekleron,

(Krom Durendal’ ne estas pli efika).

Ĝin tenas grafo; li varmege frapas;

Je ruĝa sang’ kovriĝis liaj brakoj.

—Rolando diras: «Dio! Jen bravulo!

«He! Nobla grafo, tiel prava, brava!

«Hodiaŭ nia amikec’ finiĝos!

«Disiĝo dolorega ekfariĝos!

«Imperiestro nin plu ne revidos!

«Neniam estos en Francujo dolĉa

«Doloro tia! Kaj nenia Franco

«Por ni preĝados plu en monaĥejoj!

«Animoj niaj estos en ĉielo!»

Aŭdinte, Olivir’ per spronoj pikas,

Aliras al Roland’ tra interpuŝo:

«Ĉi-tien venu, diras ambaŭ, Dio

«Permesu, ni ne mortu, se ne kune!»

Aŭdu.

p. 75

150

Ho! vidu Oliviron kaj Rolandon

1680

Batadi per tranĉrando de glavegoj!

Ĉefepiskopo frapas per pikstango.

La kvanton da mortintoj oni scias:

Ilia nombro estas sur nomaroj;

Sur Gesto enskribiĝis pli ol kvar mil.

Jam kvar unuaj puŝoj bonsukcesis,

Sed kvina terurege malprosperas!

Mortiĝis tiam ĉiuj francaj estroj,

Krom sesdek, kiujn Dio gardis; antaŭ

Ol morti, ili bondefendos vivon!

Aŭdu.

Sonora korno.

151

Rolando vidas francan defalaĵon!

Li diras al kolego Oliviro:

«Sinjor’ amik’, vin benu Dio! Vidu

«Falintajn teren ĉiujn kuraĝulojn!

«Ni ploru pri Francujo dolĉa, bela,

«De nun vidvinigita je bravuloj!

«Ho! Reĝ’ amiko, se nur vi ĉeestus!

«Ho! Frato Oliviro! Kion fari

«Por sendi al li pri novaĵoj niaj?»

—Kaj Olivir’: «Mi tion ĉi ne scias!

1700

«Sed mort’ pli bona ol malhonoriĝo!»

Aŭdu.

152

Rolando: «Mi tuj sonorigos kornon,

«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,

«Kaj kun li Francoj, ja, returnen, iros!»

p. 76

—Sed Olivir’: «Hontiga tio estus!

«Kaj hont’ al tuta via parencaro

«Malhonorigus ĝin dum tuta vivo!

«Pli frue mi konsilis vin, nenion

«Vi faris; sed nun, mi vin ne aprobas,

«Ĉar sonorigi nun ne estus brave!

1710

«Rigardu viajn brakojn sangoruĝajn!»

—Rolando: «Jes! fervore mi batalis!»

Aŭdu.

153

Rolando diras: «Varma batalego!

«Mi sonorigos kornon, Karl’ ĝin aŭdos!»

—Sed Olivir’: «Ne estus kuraĝaĵo!

«Ve! kiam mi konsilis, vi ne volis!

«Se Karl’ ĉi-tie estus ĉeestinta,

«Nun ni ne estus tiel domaĝitaj!

«Al ili tie oni ne riproĉu!»

«Pro mia barb’, rediras Oliviro,

«Se mi fratinon, belan Aldon vidos,

1720

«En ŝiajn brakojn

vi

neniam iros!»

Aŭdu.

154

Rolando: «Kial pri mi vi koleras?»

—Kaj Oliviro: «Vi mem estas kulpa;

«Kuraĝo saĝa pelas malprudenton;

«Deteno pli valoras ol kolero;

«Pro via malsingardo Francoj mortis!

«Neniam Karl’ de ni ricevos servon!

«Neniel vi min kredis! Reĝo estus

«Estinta kun ni, kaj ni... elvenkintoj,

«Kaj Reĝ’ Marsil’ kaptita, mortigita!

1730

«Braveco via ĵus malhelpis al ni!

«Vi mem ne helpos plu al Karlo glora,

p. 77

«(Plej glora kiel eble ĝis finjuĝo)

«Francuj’ malhonoriĝos, vi mortiĝos,

«Tuj nia nobla amikec’ finiĝos!

«Ni estos dolorege disigitaj!»

Jen ili ploras unu pri l’ alia!

Aŭdu.

155

Ĉefepiskopo aŭdas inter ili

Disputon; li per oraj spronoj pikas,

Alproksimiĝas ilin por riproĉi.

«Rolando kaj vi Oliviro, mi vin

1740

«Petegas, tiel vi ne

ekscitiĝu!

«

Sed vidu Francojn nepre mortiĝontajn!

«Sonora korn’ nin ne sendanĝerigos,

«

Ĉar Karlo tro forestas, tro prokrastos!

«Pli bone tamen estas sonorigi,

«Ĉar alveninte, Reĝ’ nin venĝi povos,

«Kaj Idolanoj ne foriros ĝoje!

«Piedirante de ĉevaloj, Francoj

«Nin trovos mortigitajn, disŝiritajn,

«

Kunigos niajn brustojn, niajn kapojn,

«Nin mortdrapiros sur portilaj bestoj,

«Plorados pro doloro kaj kompato,

«Nin enterigos en preĝejajn sojlojn;...

1750

«Nin ne manĝados lupoj, aproj, hundoj!»

—Roland’: «Sinjor’, vi estas tute prava!»

Aŭdu.

156

«Roland’ amiko, sonorigu kornon,

«Ĝin aŭdos Karlo intermontiranta,

«Mirinda anareg’ returnen iros:

«Ĝi trovos nin mortintajn, disŝirintajn;

«Sed Francoj povos venĝi mortigitojn

p. 78

«De Hispananoj en la batalado!

«Forportos ili kune niajn korpojn;

«Ne manĝos ilin hundoj, lupoj, aproj!»

—Roland’:

Aŭdu.

Franca anaro.

157

Rolando prenas sian Olifanton

Al buŝo, kaj fortege sonorigas.

Tra altaj montoj flugas sonorado;

Je tridek mejloj oni ĝin aŭdadas.

Ĝin aŭdas Karlo kaj anaro tuta.

Kaj Reĝo: «Jen batalas niaj anoj!»

—Sed Geno: «Se alia tion estus

«Dirinta, oni kredus, li mensogis!»

Aŭdu.

158

Rolando graf’, dolore, malfacile

Kaj pene sonorigas Olifanton;

El lia buŝo ŝprucas ruĝa sango,

Tempio ekfendiĝas, sed el korno

Trairas sonorado malproksimen...

Ĝin aŭdas Karlo intermontiranta,

Naimo aŭdas, Francoj aŭskultadas;

—Kaj Reĝ’: «Mi aŭdas vokon de Rolando!

«Ne sonorigus li, se ne batalus!»

—Sed Geno: «Ne, ne estas eĉ batalo!

1770

«Grandaĝa estas

vi

kaj heleblanka

«Kaj viaj vortoj indaj je infano!

«Vi konas memestimon de Rolando,

«

Li, forta, brava, granda kaj mirinda

;

p. 79

«Plej strange estas, ke Di’ lin toleru!

«Li prenis Noplon sen ordono via!

«Ĉar, post forir’ de urbo, Sarazenoj

«Rolandon la bravulon ekbatalis,

«

Per Durendalo li mortigis ilin

,

«Lavigis kvazaŭ per riveroj sangon

«Sur tero por forigi eĉ postsignojn.

«Nur pro leporo li sonorigadus!

1780

«Kun konsilistoj eble li ŝercadas!

«Neniu, ja, kuraĝus lin ataki!

«Rajdadu, Via Reĝa Moŝto, kial

«Nun halti, malproksime de Francujo?»

Aŭdu.

159

Rolando graf’ kun buŝo sangadanta,

Tempio sur la frunto ekfendita,

Dolore,

Ĝin aŭdas Karlo, ĝin aŭskultas Francoj!

—Kaj Reĝo: «Tiu korno longspiradas!»

—Naimo: «

Tie, ja, Roland’

suferas!

1790

«Li bataladas ... tio certa ... jes, lin

«Perfidis tiu ĉi hipokritulo!...

«Armilojn prenu, kriu kunvenvorton,

«Kaj helpu al nobela via gento!

«Vi aŭdis ja ĝemadon de Rolando!»

Aŭdu.

160

Ordonas Karlo sonorigi kornojn.

Malsupreniris Francoj, kaj sin armas

Per kaskoj kaj kirasoj, oraj glavoj,

Kaj belaj ŝildoj, grandaj, fortaj hastoj,

Kaj per standardoj blankaj, ruĝaj, bluaj.

1800

Ekrajdas ĉiuj estroj de anaro,

p. 80

Per spronoj pikas; dum intermontiro,

Diradas ĉiuj unu al l’ alia:

«Se ni alvenos al Rolando viva

«Kun li mirindajn batojn ni frapados!»

Por

Aŭdu.

Unua puno al Geno.

161

Foriĝis noktmallumo, nun tagiĝas.

Je suno armilaĵoj rebrilegas,

Kaj kaskoj kaj fervestoj ekfajriĝas,

Kaj ankaŭ brilas flordesegnaj ŝildoj,

1810

Kaj ankaŭ hastoj kaj standardoj oraj.

Imperiestro rajdas kolerege;

Malĝojas, korpremiĝas ĉiuj Francoj,

Jen ĉiuj varme, dolorege ploras!

Jen ĉiuj

mult

timegas pri Rolando!

Nun Reĝo ekkaptigas grafon Genon,

Fordonas lin al kuirejservistoj,

Kaj diras al Besgun’ ilia estro:

«Vi zorge gardu tiun perfidulon,

«Ĉar li perfidis tutan mian genton!»

1820

Besgun’ ekkaptas Genon, kontraŭmetas

Al li cent malhumanajn kuiristojn.

Eltiras ili barbon kaj lipharojn,

Kvarfoje ĉiu batas lin per pugno,

Frapegas lin per vergoj kaj bastono,

Ŝnuregon volvas ĉirkaŭ lia kolo,

Lin ligas per katenoj kvazaŭ urson;

Lin hontan metas sur portilan bruton.

Lin ili gardos ĝis redon’ al Karlo.

Aŭdu.

p. 81

Reiro de Karlo.

162

Mallumaj, longaj, altaj estas montoj!

1830

Profundaj valoj! fortaj akvofaloj!

Antaŭe, malantaŭe sonoradas

Ripetas kornoj Olifantan vokon.

Imperiestro rajdas kolerege,

Kun furiozaj kaj malĝojaj Francoj;

Kaj ĉiuj senescepte ploras, ĝemas,

Al Dio preĝas por Roland’, ĝis kiam

Alvenos ili sur batalan kampon,

Kaj kun Rolando fierege frapos...

Por kio servas tio?... Por nenio!

1840

Ĉar ili ne alvenos ĝustatempe!

Aŭdu.

163

Nun Reĝo Karlo

kolerege rajdas.

Ho! kiel blanka barbo sur kiraso!

Baronoj de Francuj’ per spronoj pikas,

Kaj ĉiuj malĝojegas kaj bedaŭras

Ne esti ĉe Rolando, l’ Estro, kiu

Batalas nun hispanajn Sarazenojn!

Se estos li vundita, ĉiuj mortos!

Kun li nur sesdek restas! jes, sed kiaj?

Neniam Reĝ’ aŭ Estro havis tiajn!

Aŭdu.

164

Tra longaj intermontoj Karlo rajdas,

Dolore kaj kolere premegita!

Li diras: «Sankta Manjo, helpu al ni!

«Per Geno, mi en malĝojegon falis!

«Malnova historio diras jenajn:

p. 82

«De Gen’ prapatroj estis perfiduloj;

«Je perfidaĵoj ili nur kutimis.

«En Roma Kapitol’ eĉ ili kaŭzis

«Mortigon de Cesaro grandaĝulo!

«Sed ili terurege estingiĝis!

«Dolore ili mortis per fajrpuno.

«El sang’ ilia estas vere Geno.

«Mortigis li Rolandon, mian genton,

«De mia kapo li fortiras kronon!

«Ne restas defendonto por Francujo!»

Li ploras, tiras sian blankan barbon.

«Ve! diras Francoj, malfeliĉo sur nin!»

Spronpikas ili; dum intermontiro

Neniu de ĉeval’ retiras bridon.

Sed antaŭ ol alvenos Francoj tien,

Rolando estos akirinta venkon,

Marsilon, lian genton elvenkinte.

Aŭdu.

Malvenkego.

165

Roland’ sur montojn, stepojn, trarigardas

Mortintajn Francojn! Kiom kuŝas tie!

Pri ili grandanime li ploradas:

«Baronoj noblaj, Dio al vi estu

«Favora, kaj en Paradizon metu

«Animojn viajn, inter sanktajn florojn!

«Pli bonajn ol vi, mi neniam vidis;

«Ĉar vi utilis al mi ĉiam, ĉiel,

«Por almiliti tiom al la Reĝo!

«Ve! Li malprave vin alprenis al si!

1860

«Ho, Franca Tero, dolĉa lando! Vi nun

«

Je la plej bonaj estroj

vidviniĝas!

p. 83

«Baronoj, mi vin vidas morti por mi!

«Ve! mi ne povas vin defendi, savi!

«Ho! helpu al mi Dio, Li Memvero!

«Mi restos kun vi, Oliviro, Frato!

«Doloro (se ne malamika bato,)

«Mortigos min! Ni iru rebatali!»

Aŭdu.

166

Roland’ sur montojn, valojn, trarigardas.

Vidinte Idolanojn tiel multajn,

Al Oliviro noble li parolas:

«Belfrato, ni kun Francoj devas tie

«Mortiĝi!»

Kvarfoje laŭte krias: «Je Munĝojo!»

Per korno sonorigas: «Por atako:»

Per spronoj forte pikas Vejlantifon.

Li tuj ekfrapos per tranĉega glavo.

Aŭdu.

167

Roland’ revenas sur batalan kampon;

Per Durendalo li kuraĝe frapas.

1870

Distranĉas li Faldrunon de la Pujlo,

Kaj dudek kvar plej glorajn Idolanojn.

Neniam estos tia batalanto!

Kiele cervoj saltas antaŭ hundoj

Tiele Idolanoj kuras de li.

Ĉefepiskopo diras: «Mirindaĵo!

«Ĉi-tio estas inda je bravulo

«Bonarmiĝinta kaj rajdanta noble!

«Li estu en batal’ fiera, forta;

«Alie, ja, nenion li valoras;

1880

«Fariĝu li monaĥ’ en monaĥejo,

«Pro niaj pekoj ĉiam li preĝadu!»

p. 84

—Rolando diras: «Frapu; ne indulgu!»

Aŭdinte tion, Francoj rebatalas.

Kristanoj multe domaĝiĝis tie!

Aŭdu.

168

Nenian savon atendante, viro

Kuraĝe sin defendas en batalo.

Pro tio, Francoj fieriĝas kvazaŭ

Leonoj. Jen Marsil’ je nobla ŝajno!

Li rajdas sur ĉevalo Gainuno,

1890

(Ĝi estas rapidmova pli ol falko)

,

Per spronoj pikas kaj Bevunon frapas,

(Ĉi estas Estr’ de Belno kaj Diguno).

Li ŝildon rompas kaj kirason ŝiras,

Majstrece

lin senvivan ĵetas teren;

Ivonon, Ivorion kaj Girardon

De Rusiluno ankaŭ li mortigas.

Ne malproksime estas Graf’ Rolando;

Li tiam diras: «Dio vin malbenu!

«Ĉar vi malrajte mortigadis miajn

«Amikojn, tuj per bato vi elpagos;

1900

«Kun mia glavo vi ekkonatiĝos!»

Li kuraĝege ekatakas Reĝon,

Distranĉas lian dekstran manradikon,

Distranĉas ankaŭ kapon de la blonda

Ĵurfalo, propra filo de Marsilo.

Kaj Idolanoj: «Helpu al ni, Maho!

«Ho! Dioj niaj! Venĝu nin al Karlo!

«Li lasis ĉe ni tiajn anojn, kiuj,

«Eĉ antaŭ morto, kampon ne fordonos!»

Kaj ankaŭ diras: «He! Ni kuru for!» Jen

1910

Forkuras cent mil viroj... kiu povus

Haltigi ilin?... Ili ne revenos...

p. 85

169

Marsil’ seniĝis je la dekstra mano.

Li tiam teren ĵetas sian ŝildon,

Per akraj spronoj li ĉevalon pikas,

Forlasas bridon, kaj al Hispanujo

Forkuras kun dudek

Vunditaj; ili ĉiuj diras unu

Al la alia: «Nev’ de Karlo venkis!»

Aŭdu.

170

Por kio servas? Jes, Marsil’ forkuras;

Sed restas lia onklo,

la Kalifo

.

Li, Estro de Kartaĝ’, Alfern’, Garmajo,

Etiopujo malbenita tero,

Kaj ankaŭ Estro de la nigra gento

Je naz’ dikega kaj orelo larĝa.

Jes! pli ol kvindek

Rajdadas fierege, kolerege,

1920

Kaj krias idolanan kunvenvorton.

—Rolando diras: «Tuj ni oferiĝos!

«Mi scias... ni ne longe plu vivados...

«Malben’ al

kiu

vivon ne pagigos

«Karege!... Estroj, frapu per la glavoj,

«Defendu viajn morton, vivon, por ke

«Ne estu honto al Francujo dolĉa.

«Se Karlo venos sur la batalejon,

«Se vidos li mortintajn Sarazenojn,

«Po unu el la niaj ...

1930

«Imperiestro povos nin nur beni!»

Aŭdu.

p. 86

Morto de Oliviro.

171

Rolando vidas malbenitan genton,

Pli nigran ol la inko, kaj montrantan

Blankaĵon ian nur sur la dentaro.

Li tiam diras: «Mi ja estas certa,

«Kaj vidas mi, ke ni hodiaŭ mortos!

«Refrapu, Francoj, mi frapegas ree!»

—Kaj Olivir’: «Malben’ al prokrastantoj!»

Jen Francoj interĵetas sin antaŭen.

Aŭdu.

172

Je vido de malmulto da Francaro

1940

Hispanoj kuraĝigas sin, ĝojegas,

Kaj diras: «Karlo estas malpravega!»

Kalifo

rajdas sur ĉeval’ flavruĝa;

Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj.

El malantaŭe, mezen de la dorso,

Li frapas Oliviron, rompas blankan

Kirason, kaj trans korpon puŝas haston.

Li diras: «Por vi, jen mortiga bato!

«Malprava Karlo lasis vin ĉi-tie;

«Li malutilis al vi, sed li pentos,

1950

«Ĉar mi la miajn plene venĝis al vi!»

Aŭdu.

173

Eksentas Olivir’, ke vundo estas

Mortiga;

li sin venĝi ne prokrastas

;

Per hela ŝtala Haltekler’, kalifon

Li frapas sur la oran pintan kaskon;

El ĝi dissemas

ŝtonojn

kaj kristalojn,

Distranĉas kapon ĝis la dentoj; glavon

p. 87

Svinginte, li faligas lin senvivan,

Kaj diras: «Idolan’ al vi malbeno!

«Eblege Karlo iomete perdis,

«Sed al l’ edzino, al virino ia,

1960

«En via lando, vi ne fanfaronos,

«Ke vi al

Karlo

prenis

eĉ

moneron,

«Aŭ lin senigis je mi aŭ alia!»

—Kaj ankaŭ diras li: «Rolando, helpu!»

Aŭdu.

174

Eksentas Olivir’, ke vundo estas

Mortiga; li ne haltas por venĝado.

Per Haltekler’, li forte bataladas

,

En la amaso li kuraĝe frapas,

Distranĉas bulajn ŝildojn, kaj pikstangojn,

Piedojn, manojn,

ŝultrojn

kaj brustkestoj.

Lin kiu vidus Sarazenojn tranĉi,

1970

Mortinton sur mortinton ĵeti

teren

,

Nur povus pensi pri kuraĝo vera!

Li memoriĝas pri deviz’ de Karlo:

«Munĝojo!» krias li per forta voĉo;

Rolandon, fraton kaj amikon vokas:

«Kolego, venu pli proksimen je mi!

«Hodiaŭ dolorege ni disiĝos!»

Kaj ambaŭ ploras unu pri l’ alia!

Aŭdu.

175

Roland’ rigardas Oliviron, kies

Vizaĝ’ paliĝis kaj senkoloriĝis;

Elfluas

el la

brusto ruĝa sango

1980

Falanta teren kvazaŭ per riveroj!

Rolando diras: «Dio! Kion fari!

«Amiko! Ve, pri via grandanimo!

p. 88

«Neniam estos iu samvalora!

«Francujo dolĉa! Vi tuj vidviniĝos

«Je kuraĝuloj, kaj vi honte

falos!

«Imperiestro grande domaĝiĝos!»

Rolando tiam svenas sur ĉevalo!

Aŭdu.

176

Rolando tie svenas sur ĉevalo,

Kaj Olivir’ sangadas el la vundo

1990

Mortiga, ĝis vidado konfuziĝas;

Proksime, malproksime, li ne povas

Plu eldistingi

kiun ajn

vivantan.

Jen, kun Rolando li ekrenkontiĝas.

Li frapas oran kaj juvelan kaskon,

Kaj ĝin distranĉas ĝis la nazŝirmilo.

Feliĉe, glavo ne eniras kapon.

Roland’ je tiu bato, lin rigardas,

Kaj dolĉe, kvietege, al li diras:

«Amik’, ĉu vi intence faris tion?

2000

«Roland’ mi

estas

, kaj vin mi amegas.

«Vi ne elvokis min al dubatalo!»

—Kaj Olivir’: «Mi aŭdas, sed ne vidas

«Vin parolantan! Dio vin rigardu!

«Mi frapis vin! Pardonu tion al mi!»

—Roland’: «Negrava bato! jes, mi al vi

«Pardonas nun, kaj antaŭ Dio ankaŭ!»

Salutas ambaŭ unu la alian;

Kun tia amo ili sin disigas.

Aŭdu.

177

Eksentas Olivir’ ke mort’ lin premas;

2010

Okuloj vidturniĝas en la kapo!

Li plu ne aŭdas kaj li plu ne vidas!

p. 89

Li piediras, kaj kuŝiĝas teren,

Kaj laŭte petas pri pardon’ de pekoj,

Manplektas al ĉiel’, al Dio preĝas,

Por ke li donu al li Paradizon,

Li benu Karlon kaj Francujon dolĉan,

Rolandon karan al li pli ol ĉiujn...

Sed haltas koro, kaj kliniĝas kapo;

Li falas teren tute sterniĝinta...

2020

Jen grafo mortis!... Jen finiĝis ĉio!...

Rolando ploras kaj sopiras pri li!

Pli plendan homon vi neniam vidos!

Aŭdu.

178

Rolando,

kiam li

amikon

vidas

Senvivan, kun vizaĝ’

al Oriento,

Ne povas sin deteni je plorado

Kaj ĝemo

; dolĉe li sopiras pri li:

«Amiko, ve, pro via kuraĝeco!

«Ni jarojn, tagojn, kune kunvivadis!

«Ne malutilis unu al l’ alia!

«Vi mortis!... Mi dolore vin postvivas!»

2030

Je tiuj vortoj, la markizo svenas

Sur la ĉeval’ nomata Vejlantifo;

Sed oraj piedingoj lin subtenas,

Kaj ĉiuflanken li ne povas fali.

Aŭdu.

179

Sed jen, apenaŭ li rekonsciiĝis

El sveno, maldolĉege li revivas,

Ĉar li ekvidas grandan malfeliĉon!

Li perdis ĉiujn Francojn, mortiĝintajn

Krom du: Ĉefepiskop’ kaj Galtiero

p. 90

De Humo. Ĉi malsupreniris monton

[7]

2040

Sur kiu li Hispanojn bataladis.

Anaro mortis, Idolanoj venkis;

Li vole aŭ nevole reen venis,

Kaj

krias al Roland’: «Sinjoro nobla!

«Ĝentila! Kie estas vi, bravulo?

«Vi ĉeestante, mi neniam timis;

«Mi Galtier’ akiris Maelguton,

«Mi nevo de grandaĝa blanka Druo,

«Mi kunhelpint’ al viaj heroaĵoj,

«

Mi bataladis Sarazenojn tiel

,

«Ke hasto ekrompiĝis, ankaŭ ŝildo

2050

«Peciĝis kaj kiraso disŝiriĝis!

«Vundita

estas

mi per lancoj, mi tuj

«Mortiĝos, sed terure vendis vivon!»

Je tiu vort’ Rolando lin

rekonis

,

Per spronoj pikas kaj galopas al li.

Aŭdu.

[7] Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso 1411.

180

Rolando diras: «

Nobla Galtiero,

«Vi bataladis idolanan genton,

«Sed ĉar vi estas brava kaj kuraĝa,

«Mil anojn el plej bonaj vi alprenis;

«Redonu ilin al mi; ili estis

«La miaj, kaj nun mi bezonas ilin!»

—Sed Galtier’: «Vi plu ne vidos ilin

«Lasintajn sur terura kampo, kie

«Ni trovis tiel multajn Sarazenojn,

«Erminojn, Turkojn, Gajojn, Kanananojn,

«Kaj bravajn Balisanojn sur arabaj

«Ĉevaloj rapidmovaj rajdadantajn!

p. 91

«Ni bataladis tiel, ke pri tio

«Nenia idolano fanfaronos;

«Sesdek

«Ha! ni nin venĝis per tranĉegaj glavoj!

«Sed, ve, ni perdis ĉiujn niajn Francojn!

«Kiraso mia disrompiĝis! Vundoj

«De brusto kaj de ventro ruĝan sangon

«Ŝprucigas el mi kvazaŭ per riveroj!

«Jen tuta mia korpo malfortiĝas!

«Mi vere sentas, ke mi tuj mortiĝos!...

«Mi estas via, ĉar vi estas l’ Estro...

«Se mi forkuris, min vi ne mallaŭdu!»

—Rolando diras: «Tion mi ne faros!

«Sed al mi helpu, tiel longe kiel

«Vi vivas!» Li kolere ŝvitas, ĝemas,

Eltranĉas de si veŝtopecon; per ĝi

Al Galtiero li bandaĝas bruston.

Aŭdu.

181

Rolando dolorege koleradas,

Kaj forte frapas en interpuŝego.

Hispanojn dudek kvin li mem mortigas;

Ses, Galtiero; kvin Ĉefepiskopo.

Kaj Idolanoj: «Tiuj teruregaj!

2060

«Ni gardu nin, ke ili elturniĝu.

«Al forkuranto estu honto! Honto

«Precipe al preterlasonta ilin!»

Hispanoj rekomencas kriadadi,

Kaj ĉiuflanke ĉirkaŭstaras Francojn.

Al ili helpu Dio, Li Memvero!

Aŭdu.

p. 92

Karlo alvojiras.

182

Rolando estas

brava kaj fiera,

Kaj Galtiero Huma, nobla estro,

Ĉefepiskopo ankaŭ kuraĝulo.

Ja, ne forlasus unu la alian.

Ĉirkaŭe, ili frapas Idolanojn.

2070

Mil Sarazenoj de nun piediras,

Kaj kvardek mil rajdadas por batali;

Sed ili ne kuraĝas proksimiĝi;

El malproksime ĵetas lancojn, hastojn,

Sagegojn, hokajn sagojn, ponardegojn.

En la komenc’ mortiĝis Galtiero,

Turpin’ de Rejms’ vundiĝis sur la kapo

Ĉar lia ŝildo disŝiriĝis, kasko

Rompiĝis kaj kiraso disfendiĝis;

Eniĝis en la bruston kvar pikstangoj;

2080

Ĉevalo lia mortas sub rajdanto.

Ĉefepiskopo falas! Malfeliĉe!...

Al ili helpu Di’, Ĉielglorulo!

Aŭdu.

183

Turpin’ eksentas, ke li malfortiĝas

Pro kvar pikstangobatoj tra la brusto;

Li brave iom releviĝas, serĉas

Rolandon per rigard’, al li alkuras,

Kaj diras nur: «Ne estas mi venkita!

«Bravul’ fordonas vivon, sed ne glavon!»

Almason, sian ŝtalan glavon, tiras,

En la amas’ pli ol mil fojojn frapas.

2090

Atestis Karl’: «Turpin’ senĉese frapis,

«Ĉar kuŝis ĉirkaŭ li kvarcent

p. 93

«El ili estis jen vunditaj, jen dis-

«tranĉitaj, jen je kapo senigitaj!»

Ĉi-tion diras Gest’, kaj ĉeestinto

Barono

Sankta

Gilo, miraklisto,

En Laŭna monaĥejo priskribinte.

Nur malklerulo tion ĉi ne scias.

Aŭdu.

184

Rolando graf’ kuraĝe bataladas,

Ŝvitadas sur varmega tuta korpo,

2100

Suferas teruregan kapdoloron.

(Tempio

krevis

dum sonorigado).

Li volus scii ĉu alvenos Karlo;

Reprenas Olifanton, sed malforte

Ĝin sonorigas... Karlo, tie, haltas,

Aŭskultas, kaj: «Sinjoroj, malfeliĉo!

«Hodiaŭ nev’ Rolando mankos al ni!

«Laŭ sonorig’, li ne longtempe vivos!

«Al li ni rapidrajdu sur ĉevaloj;

«Nun, ĉiuj kornoj de anar’ sonoru!»

2110

Sesdek

Tiele, ke ripetas montoj, valoj...

Ekaŭdas Idolanoj, kaj malĝojas,

Kaj diras: «Reĝo Karlo nun alvenas!»

Aŭdu.

185

Kaj ankaŭ: «Jen Imperiestr’ reiras!

«Ĉar aŭdas ni sonorajn francajn kornojn.

«Se Karl’ alvenos, ni la venkon perdos,

«Kaj se Roland’ postvivos, la milito

«Rekomenciĝos! Ve, por Hispanlando!»

Kuniĝas kvarcent armiĝintaj viroj

2120

p. 94

El la anaro plej bonegaj; ili

Rolandon ekatakas terurege.

Ho!

kiom

grafo devas klopodadi!

Aŭdu.

186

Ilian alproksimiĝadon vidas

Roland’; li fieriĝas, kuraĝiĝas;

Li preta por ĝis morto

kontraŭstari;

Ĉar mort’ pli bona estas ol forkuro

.

Li rajdas sur ĉevalo Vejlantifo,

Li pikas ĝin per siaj oraj spronoj,

Kaj meze de anaro batalegas.

Turpin’ ĉefepiskopo kun li iras;

2130

—Kaj Sarazenoj: «Kuru for,

amikoj,

«De franca gent’ ni aŭdis sonorkornojn!

«Potenca Reĝo Karlo ree venas!»

Aŭdu.

187

Rolando graf’ ne ŝatas malbravulojn,

Nek malbonulojn, nek

fanfaronulojn

,

Malŝatas ankaŭ estrojn ne fidelajn.

Li diras al Turpin’ ĉefepiskopo:

«Sinjor’ mi rajdas kaj vi piediras!

«Pro amo al vi, mi piedestaros;

«Ni, kune prenos bonon kaj malbonon;

2140

«Por kiu ajn, ja, mi vin ne forlasos!

«Ni ambaŭ reataku Idolanojn;

«Plej bonajn batojn frapas Durendalo!»

Ĉefepiskopo:

«

Ci-tio estos por ni, certe, lasta!

«Ĉar Karlo venas, li nin plene venĝos!»

Aŭdu.

p. 95

188

Nun Idolanoj diras: «Ni naskiĝis

«Por malfeliĉo! Ve! En tiu tago

«Malĝoja, ni Sinjorojn, Estrojn perdis!

«Jen glora Karlo venas kun anaro!

«Ni aŭdas sonorantajn francajn kornojn,

2150

«Kaj grandan krian bruon de «Munĝojo»!

«Rolandon, pli ol kiu ajn fieran

«Neniu povas venki; ni frapadu

«El malproksime, kaj lin lasu tere!»

Alĵetas ili hastojn, ponardegojn,

Pikstangojn, lancojn kaj barbulajn sagojn;

Pecigas, fendas ŝildon de Rolando,

Disrompas,

senornamas

la kirason

Ne povas ili vundi lian korpon;

Sed Vejlantif’ ricevis tridek vundojn,

2160

Kaj ĝi sub grafo

falas

mortigita!..

Forkuras Idolanoj kaj forlasas

Rolandon solan kaj piedirantan!

Aŭdu.

189

Forkuras tremegantaj Idolanoj,

Kaj al si diras: «Nin Rolando venkis!

«Imperiestro iras malantaŭen!

«De franca gento aŭdu sonorkornojn!

«Ĉar venas Karlo, li alportas morton!

«Li venkis tiom da potencaj Reĝoj!

«Marsil’ ne povos certe nin defendi,

«Ni perdos gloran Hispanujon, se ne

«Emir’ mem venos ĝin defendi por ni!»

Aŭdu.

p. 96

Lasta beno de Ĉefepiskopo.

190

Forkuras Idolanoj kun kolero,

Kaj rapidiras al Hispanolando.

Rolando graf’ ne persekutas ilin,

Ĉar li ĉevalon Vejlantifon perdis,

Kaj vole aŭ nevole piediras.

Li helpos al Turpin’ Ĉefepiskopo.

Sur lia kap’ deligas oran kaskon,

2170

Detiras blankan subkirason, ŝiras

Ĉemizon por

bandaĝi

larĝajn vundojn;

Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas,

Lin dolĉe sternas sur la verdan herbon,

Kaj, kortuŝite, diras al li jenajn:

«Nobela! Donu al mi forpermeson;

«Kolegoj, kiujn ni tre amis, estas

«Mortintaj! Ni ne lasu ilin tie!

«Mi volus serĉi kaj rekoni ilin,

«Kaj meti ilin antaŭ vin, laŭ vico!»

2180

Ĉefepiskopo: «Iru kaj revenu!

«Pro Dio! kampo estas via... mia!»

Aŭdu.

191

Roland’ trairas sola batalejon,

Li serĉas jen sur valo, jen sur monto;

Li trovas Ivorion kaj Ivonon

,

Gerinon kaj amikon Gerieron,

Engelieron grafon de Gaskujo

.

Otunon ankaŭ, kaj Berengieron,

Ansejson ankaŭ kune kun Sansun’, kaj

Girard’ la grandaĝul’ de Rusiluno.

p. 97

Ĉi-tiujn dek baronojn li forportas,

2190

Returnen iras al ĉefepiskopo;

Kaj antaŭ li, laŭ vico, sternas ilin!

Ĉefepiskopo sin deteni plori

Ne povas, levas manon por benadi,

Kaj diras: «Malfeliĉaj Estroj! Viajn

«Animojn Glora Dio benu, ilin

«Ricevu en ĉielajn sanktajn florojn!

«Min malĝojigas propra morto, ĉar mi

«Imperiestron grandan plu ne vidos!»

Aŭdu.

192

Roland’ returnen iras en la kampon

2200

Jen, apud roz’ sovaĝa, sub abio

,

Amikon Oliviron li retrovas,

Kaj tiam ame li lin ĉirkaŭprenas.

Laŭ povo, li revenas, kaj l’ amikon

Sur ŝildon metas apud la aliaj.

Ĉefepiskopo benas, senpekigas!

Ho ve! la larmoj! Ho ve! la korŝiro!

Rolando diras: «Olivir’! Karulo!

«Vi filo de

bonega graf’

Reniro,

«Limlandoestro

ĝis river’ de Ĝenno!

«Por rompi lancon kaj pecigi ŝildon,

2210

«

Por trapenetri, ŝiri ferajn vestojn

,

«Por prave konsiliĝi kun bonuloj,

«Por venki, neniigi perfidulojn,

«Neniu estis, ja, pli taŭga ol vi!»

Aŭdu.

193

Rolando Graf’ vidinte ĉiujn estrojn

Mortintajn, ankaŭ karan Oliviron,

En koro ekpremiĝas kaj ekploras,

p. 98

Senkoloriĝas; tia estas lia

Doloro, ke li plu ne povas stari,

Kaj vole aŭ nevole svenefalas!

2220

—Ĉefepiskop’: «Barono malfeliĉa!»

Aŭdu.

194

Ĉefepiskop’ vidinte lian svenon,

Ŝiriĝas tiel kiel iam eble!

Etendas manon, prenas Olifanton.

El Rencesvala rivereto akvon

Li volas ĉerpi, por ke l’ grafo trinku.

Penege li sin levas

, per paŝetoj

Ŝanceliĝante li sin ŝovas tien...

Sed li malforte tiel... li ne povas

Antaŭeniri... li tro perdis sangon!...

Ve! antaŭ ol li faros tridek paŝojn,

2230

La koro haltas!... li antaŭen falas!...

Ve! Jen maldolĉegaĵoj de la morto!...

Aŭdu.

195

Rolando Graf’ rekonsciiĝas tiam;

Li sin levetas!... Ho, doloro tranĉa!

Antaŭen, malantaŭen li rigardas,

Trans la amikojn sur la verda herbo...

Li vidas tere noblan la baronon,

Ĉefepiskopon, Dian rajtigiton!

Ĉi-tiu sin kulpigas, suprenlevas

Okulojn, kaj manplektas al ĉielo;

2240

Li preĝas: «Dio donu Paradizon!»...

Turpino mortis

por la serv’

al Karlo;

Per glavfrapegoj, belaj predikadoj,

Li ĉiam bataladis Idolanojn!

Al li redonu Dio sanktan benon!

Aŭdu.

p. 99

196

Roland’ vidinte, ke li mortis, se ne

Pro Olivir’ neniam pli sopiris!

Li tiam diras korŝirantan vorton:

«Ho! Karlo de Francujo! kiel eble

«Rajdadu plej rapide! Ĉar el niaj

«En Rencesval’ fariĝis granda perdo!

«Sed Reĝ’ Marsilo perdis siajn anojn...

«Po unu el ni, ili mortis kvardek...»

Aŭdu.

197

Roland’ Ĉefepiskopon vidas tere!

Sur lia ventr’ intestoj malvolviĝas,

Cerbaĵo moviĝetas sur la frunto!

Roland’ sur bruston, meze inter ŝultroj,

Plektigas la du blankajn, belajn

manojn

,

2250

Kaj, laŭ kutimo de la land’, ekplendas:

«Nobela Estro! Nun mi vin fordonas

«En manojn de Glorulo de Ĉielo!

«Neniu pli fervore servis al Li,

«

Neniam

, de la apostolaj tempoj,

«Profeto tia leĝon gardis, homojn

«Konvertis! Kvietiĝu la animo

«Fluganta tra la Paradizajn pordojn!»

Aŭdu.

Morto de Rolando.

198

Ĉeestas morto! Ĝin Rolando sentas!

Elfluas la cerbaĵo tra oreloj!

2260

Por samgentuloj li alpreĝas Dion

Kaj por si mem Anĝelon Gabrielon.

p. 100

Li prenas Olifanton (ne riproĉu)

Kaj ankaŭ tenas glavon Durendalon.

Pli longe ol forĵeto per pafarko,

Sur fremda kampo li antaŭenkuras;

Monteton li suriras; sub du arboj

Belkreskaj kuŝas kvar marmoraj ŝtonoj;

Sur verdan herbon li renverse falas;

Li svenas

tie

, ĉar alvenas morto!

Aŭdu.

199

Montaro estas alta, arboj altaj;

Ĉi-tie brilas kvar marmoraj ŝtonoj;

Sur verda herbo Graf’ Rolando svenas.

Lin tamen observadas Sarazeno

Mortŝajniĝanta tere inter ĉiuj,

Vizaĝ’ kaj korpo sangomakulataj.

Ĉi-tiu ekleviĝas kaj alkuras.

Li estas bela, forta kaj tre brava,

Fiera, kaj mortige furioza.

Armaĵon, korpon de Roland’ li prenas,

2280

Kaj krias: «Jen venkita nev’ de Karlo;

«Jen glavo, mi ĝin portos Arabujon!»

Li prenas ĝin kaj tiras lian barbon.

Tirite tiel, Graf’ rekonsciiĝas.

Aŭdu.

200

Rolando Grafo sentas ŝtelan movon;

Okulojn li malfermas kaj nur diras:

«Mi scias... vi ne estas el la niaj!»

Per Olifanto, ĉiam prigardata,

Li frapas sur juvelan oran kaskon,

Li rompas ŝtalon, kapon, ankaŭ ostojn

El kap’ la du okulojn elsaltigas,

2290

p. 101

Faligas mortigiton sur la teron,

Kaj: «Senkorulo! kiel vi kuraĝis

«Min, prave aŭ malprave, ekataki?

«Pri tio ĉiuj juĝos vin malsaĝa;

«Fendita estas Olifantrandaĵo,

«Belŝtonoj kaj oraĵoj falis el ĝi?»

Aŭdu.

201

Eksentas nun Roland’, ke mort’ lin premas!

Li staras sur piedoj, kaj plej eble

Penadas; (Ve! vizaĝ’ senkoloriĝis;).

Li elingigas glavon Durendalon,

Starantan antaŭ li ŝtonegon

brunan

2300

Dekfoje frapas kun kolero tranĉa;

Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.

Li diras: «Sankta Manjo, helpu al mi!

«Vi, Durendalo mia! Malfeliĉo!

«Foriras mi! Ve! kio vi fariĝos!

«Per vi, mi, tiom batalinte venkis,

«Akiris tiom da reĝlandoj vastaj,

«Regataj nun de blankabarba Karlo,

«Vin ne heredoprenu forkuranto!

«

Neniu de mi viva vin forprenos!

«Mi brave vin portadis; similulo

2310

«Libera en Francujo plu ne vivos!»

Aŭdu.

202

Rolando frapas

Sardanian

ŝtonon;

Tuj ŝtalo sonas, forta, ne rompita.

Vidinte glavon ne rompeblan, Grafo

En propra koro pri ĝi ekkompatas:

«Ho Durendalo! kiel hela, blanka!

«Ho! kiel vi je sun’ flamiĝas,

brilas!

p. 102

«En Moriana valo estis Karlo;

«Anĝel’ de Dio de Ĉiel’ ordonas,

«Ke li vin donu al kuraĝa grafo;

2320

«Kaj nobla, glora Reĝ’ vin donis al mi,

«Per vi, mi venkis

Anĵon

, Britanujon,

«Per vi mi venkis Pejton kaj Mainon,

«Kaj per vi, la liberan Normandujon,

«Per vi, Provencon kaj Akitanujon,

«Lombardon, ankaŭ tutan Romanujon,

«Per vi, Flandrujon tutan, Bajerlandon,

«Kaj

Bugerion

, kaj Polujon tutan,

«Kostentinnoblon submetiĝan al li,

«Saksujon sklavan laŭ bontrovo lia,

2330

«Per vi, Eskujon, Galon kaj Irlandon,

«Anglujon, kie estas lia hejmo;

«Kaj kiom da prenitaj landoj, teroj,

«De mi al Karl’ blankhara akiritaj!

«Pri tiu glavo mi dolore ĝemas!

«Mi mortu, ĝi ne restu al fremdulo!

«De tia hont’ Francujon Dio gardu!»

Aŭdu.

203

Rolando frapas dubebrunan ŝtonon;

Pli ol mi povus diri, ĝin disrompas;

Tuj glavo sonas forta, ne rompebla,

2340

El ŝton’, aeron tranĉas al ĉielo.

Vidinte Grafo, ke li ĝin ne rompos,

Dolĉege, kore, pri ĝi li plendadas:

«Ho, Durendalo! tiel bela, sankta!

«En bulo kuŝas sanktrestaĵoj: dento

«De Sankta Petro, sang’ de Sankta Baĉjo,

«Harar’ de Lia Moŝto San Denizo,

«Peceto de vestaĵ’ de Sankta Manjo;

p. 103

«Malrajte vin posedus Idolanoj!

«Ĉar nur Kristano estas inda je vi!

2350

«

Per vi mi finis tiom da bataloj!

«Per vi mi prenis tiom da vastlandoj

«Tenataj nun de florbarbulo Karlo,

«Per kiuj l’ Estro estas forta, riĉa!

«Neniam tenu vin malkuraĝulo!

«

De tia hont’ Francujon Dio gardu!

»

Aŭdu.

204

Rolando sentas, ke alestas morto;

De

l’ kapo en la koron ĝi penetras!

Li kuras, sub abion li sin ĵetas;

Sur verdan herbon li sin ventresternas,

Sub sin li metas Olifanton, glavon.

Vizaĝon turnas al la fremda gento.

2360

Li faris tion, ĉar li volas vere

Sciigi al Francaro kaj al Karlo,

Ke li, kuraĝa grafo, mortis brave.

Pri siaj kulpoj li repetas Dion,

Pri pekoj al ĉiel’ li montras ganton...

Anĝeloj venas al renkonto de li.

Aŭdu.

205

Rolando sentas, ke finiĝas vivo;

Li

kuŝas

sur altaĵ’ al Hispanujo,

Kaj per la mano frapas al si bruston:

«El mia kulpo, Dio, Potenculo!

«Pri miaj grandaj kaj malgrandaj pekoj!

2370

«Pri ĉiuj, kiuj estas de naskiĝo

«Ĝis tiu tago de mortiĝo mia!»

Al Dio li prezentas dekstran ganton...

Anĝeloj de ĉiel’, malsupreniris.

Aŭdu.

p. 104

206

Rolando Grafo kuŝas sub abio,

Al Hispanujo li direktis frunton.

Li ekmemoras pri la pasintaĵoj,

Pri ĉiuj landoj,

kiujn

li akiris,

Pri parencaro, pri Francujo dolĉa,

Pri Karlo, Reĝo kiu zorgis pri li,

2380

Pri Francoj, al li tiel sindonemaj!

Deteni larmojn, ĝemojn, li ne povas;

Sed sin mem li ne volas pli forgesi,

Kulpigas sin, de Di’ pardonon petas:

«Ho! Vera Patr’! Neniam mensoginta!

«Per kiu San Lazaro reviviĝis,

«Kaj Daniel’ saviĝis el leonoj,

«Animon mian savu el danĝeroj

«Pro pekoj, kiujn mi dum vivo faris!»

Al Dio li prezentas dekstran ganton...

Ĝin prenas de li Sankta Gabrielo.

2390

Kliniĝas lia kapo sur la brakon,

Manplekte, li foriris al finiĝo!...

Al

sendas Dio unu el keruboj,

Kaj sanktajn

Rafaelon

, Gabrielon,

Kaj Miĉjon de l’ danĝer’ sur maro. Grafan

Animon ili portas Paradizen.

Aŭdu.

p. 105

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings