← Table of contents
Rikke-tikke-tak

IX.

Maria Posenaer translation

En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura apogseĝo apud la marmora fajrejo; li ŝajnis profunde enpensiĝinta, ĉar li medite rigardis antaŭen sur la planktapiŝon. Apud tablo, sur kiu kuŝis arĝenta kudrilaro, sidis juna fraŭlino trapikante perlojn sur ŝnureton. Palega estis ŝia vizaĝo, kaj portis ĉiujn signojn de longa konsuma malsano; tiu paleco ŝajnis ankoraŭ plisenkoloriĝi pro la korvonigreco de ŝiaj longaj harbukloj, kiuj je ĉiu ekmoveto karesis ŝiajn vangojn. Post longa silento la juna fraŭlino kantis per tre mallaŭta voĉo la rekantaĵon de la kanteto Rikke-tikke-tak. Verŝajne tio ne plezurigis la kolonelon, ĉar li malgaje skuis la kapon kaj diris al la fraŭlino:

«Monica, kantu do ne ĉiam tiun ĉi kanton; ĝi estas nutraĵo por via malĝojo,—kaj vi scias ke tio ĉagrenas min.»

«Dio! ĉu mi denove kantis?» kriis Monica kvazaŭ mirante. «Mi tion ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»

«Nu,» demandis la kolonelo, «ĉu la saketo estos baldaŭ finita?—Malfeliĉa Adolf, kiom via donaco ĝojigos lin! Lin, kiu tiel ege amas vin.»

«Kie li nun povas esti?»

«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, ĉu li ne ie kuŝas en malsanulejo, aŭ ĉu malamika kuglo ne jam estas lin trafinta sur la honorkampo?»

«Ĉielo! mia patro, vi tremigas min!»

«Vere, ĉu mi tremigas vin? Ĉu vi do iomete interesiĝas pri lia sorto, Monica?»

«Mi ja amas lin kiel fraton.»

«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li estas bela junulo, posedanta ĉion kio povas altigi viron en la okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro ĉe la sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia amo.»

«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne estas loko flanke de mia amo al vi.—Esti nesentema edzino! Ĉu mi malfeliĉigos

«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru Dio, ke ĝi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loĝos en la kampobieno apud Moll, kiom feliĉige tiam estus, se vi havus amikon por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la rivereton,—por esti al ni kunulo en la soleco? Ĉar ĉio tio ĉi, infano, estas malvarma kaj kvazaŭmorta, se amsento ne venas ĝin vivigi; la koro sekiĝas, kiam oni ne povas ĝin elverŝi en alian koron.»

«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l’ erikejo. Ĉu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l’ griloj? Ĉu abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Ĉu la senlimeco de l’ erikeja maro kaj ĝia nemezurebla ĉielo ne ŝajnus al li unutonaj,—al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus nian lingvon.»

La vortoj de Monica ne plaĉis al ŝia patro; lia vizaĝo alprenis malgajan esprimon, kaj, sin plene

«Monica, mia infano, ĉu la peto de via patro do havas nenian potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraĝon, lian famon, por naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis vian patron je kosto de sia sango,—kaj mi petis, kiel rekompencon por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankoraŭ. Kial? Por resti tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!—Ĉu ĉar vi ne amas lin? Sed li ne petas de vi amon.»

Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:

«Li ne petas de mi amon?—Kion li do postulas de mi?»

La kolonelo daŭrigis kun premanta tono:

«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam devis eliri el mia buŝo. Aŭskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi malŝatas. Monica, de multaj jaroj vi marŝas kun rapidaj paŝoj al la tombo; neniam mi ĵetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj sola infano, ne vidante la morton ĉe via flanko. Ho, la certeco ke mi perdos vin, dum jaroj jam disŝiras mian koron: tiu minacanta glavo super mia kapo ankaŭ plimallongigas mian vivon, kaj mi

Profunde kortuŝita estis Monica, ŝia vizaĝo ja sufiĉe tion montris. Ŝi respondis jene la demandon al ŝi faritan:

«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas malĝojanime; sed, kion vi ja postulas

Esprimo de ĝojo aperis sur la vizaĝo de la kolonelo; li prenis la manon de sia filino kaj diris:

«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo de via vivo. Mi petas vin, estu kuraĝa; diru al mi ke vi akceptas Adolf kiel edzon; igu min feliĉa. Ho, karega infano, vidu, mi petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»

Videble la junulino tremis, dum ŝi mute antaŭenklinis la kapon.

«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preteriĝi la bonan inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»

Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:

«Nu, patro, se tio povas feliĉigi vin...»

Subite ŝin trafis neatendita emocio; ŝi altigis la fingron kaj aŭskultis tremante al murmuranta bruo.

«Kion vi aŭdas?» kriis la kolonelo mirigite.

«Aŭskultu! aŭskultu!» respondis Monica kun feliĉega rideto.

Nun de malantaŭ la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, kaj la kolonelo aŭdis distingeble la kanton:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmiĝas, Brako leviĝas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.

La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la animon de sia filino; krom tio li tiun ĉi fojon konsideris ĝin kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis lin, kaj, tiregante la sonorilŝnuron, li malbonhumore piedfrapis sur la planktapiŝon.

«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie ĉi kuraĝas min insulti!»

Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu ĉi kolere diris:

«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraŭstaras, uzu perforton.»

«Ho, patro,» kriis Monica leviĝante, «kion vi

«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.

La juna fraŭlino reiris al la tablo kaj sidiĝis kun videbla timo.

Oni aŭdis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto venis en la ĉambregon kaj diris al sia mastro:

«Kolonelo, estas malriĉa almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li apenaŭ povas antaŭeniri. La malfeliĉulo ne povis al ni longe kontraŭstari. Li estas en la vestiblo. Ĉu ni simple lasos lin foriri?»

«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu klarigata.—Monica, kio tiel tremigas vin? Ĉu vi do konas la almozulon?—Iru, oni konduku lin ĉi tien!»

Apenaŭ la malfeliĉa viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, aperis ĉe la pordo de l’ salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, al li kurante, ŝi prenis lian manon dum ŝi ekkriis:

«Jan, Jan, ĉu estas vi?»

«Estas mi, fraŭlino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.

La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, kvazaŭ subita penso leviĝis en lia spirito. Li tamen rapide forpelis sian suspekton,

La kolonelo, reirinte en sian apogseĝon, diris al la junulo:

«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfeliĉo? Ĉu mi ne diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de hodiaŭ vi ne plu suferos malriĉecon, junulo. Havu kuraĝon; mi ne estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»

Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ĝi plenmanon da Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li diris:

«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas malgranda kompensaĵo de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj protektanto.»

Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la kolonelo kaj sopiris, ĉagrene grincridante:

«Oron! ĉiam oron!»

Kaj rigardante siajn disŝiritajn vestojn, li aldiris:

«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus aĉeti vestojn kaj rekompenci ŝin kiu min flegis.—Sed, sinjoro, ŝparu al mi tiun humiligon: ne estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, eĉ se ĝi servus al mi por elaĉeti mian morton!»

Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ĝin el la mano de Monica. La emociita kaj ĉiam tremanta fraŭlino estis irinta al sia seĝo kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la junulon.

«Sed, Jan, mia amiko,» daŭrigis la kolonelo, «vi estas maljusta kontraŭ mi kaj kontraŭ vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi kion mi povas por vi fari; estos por mi feliĉo fari al vi ian servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi danka.»

«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de vi unu favoron. Ĉu vi al mi ĝin donos?»

«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»

La junulo iom plirektigis sur la seĝo siajn lacegajn membrojn kaj ŝajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:

«Kolonelo van Milgem, morgaŭ komenciĝos por

Estis io tiel dolĉa kaj sufera en la voĉo de l’ junulo, ke la kolonelo sin sentis profunde kortuŝita. Cetere li estis treege scivola por aŭdi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn konjektojn. Li do diris afable:

«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente aŭskultos vin.»

La junulo do komencis per malrapida kaj sufera voĉo:

«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta

Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.

Monica kapkuŝis sur la tablo kaj kredeble maldolĉe

La junulo daŭrigis:

«Unufoje ankoraŭ, laŭ la konsilo de amikoj, mi provis fortan kuracilon. Mi verŝis alkoholaĵojn per plengorĝoj en mian korpon, kaj ebria falis teren.—Nenio, nenio povis al mi helpi; antaŭ miaj malkvietegaj okuloj staris ankoraŭ ŝia bildo!.... Iun tagon, mi neniam forgesos ĝin, kiam mi malrapide laŭpaŝis la Meirplacon, mi subite ekvidis ŝin rapide preterveturantan. Ŝia nedaŭra rigardo kvazaŭ sago traboris mian animon, mia koro rompiĝis en mia malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldaŭ tamen mi povis restariĝi kaj foriri por kaŝi mian maltrankviliĝon en la izoleco. Vespere mi kuŝiĝis sur ŝarĝveturilo por dormi. Cerbofebro brulis kvazaŭ fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversiĝis de la ĉaro kaj falis kun la kranio sur la ŝtonojn, tiel ke sangofluo el mi elŝprucis.—Malriĉa virino akceptis min en sia subtegmenta ĉambro; ŝi flegis min kvazaŭ patrino; al ŝi mi de nun dediĉas mian vivon. Ŝia dolĉa kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l’ altrudiĝema bildo. Nun mi konscias la eblecon por

Dum la elparolo de tiuj ĉi lastaj vortoj, Jan estis leviĝinta kaj volis alproksimiĝi al la pordo; sed subite Monica restariĝis, ŝi malantaŭen ĵetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, ŝi kriis:

«Restu! Restu!»

Kaj surgenuiĝante kun kunigitaj manoj antaŭ sia patro, ŝi petegis:

«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! En miaj revoj ŝvebis ankaŭ lia bildo; li estis mia frato, mia protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankaŭ verŝas larmojn, vi sentis kion li suferis! Ho, nur li, aŭ la tombo min posedos! Patro, bona patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resaniĝos, mi vin benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»

La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la mano; tiam, kun emociita voĉo, li diris:

«Jen estis do la enigmo! Tia koro!—Nu, Monica, estu savita, mia infano! Li estu via edzo!»

Akra krio eliĝis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur la seĝo, sed falis svenante sur la tapiŝon, dum Monica kun etenditaj brakoj al li kuris.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings