← Table of contents
Popolmalamiko

POPOLMALAMIKO (continued 2)

Odd Tangerud translation

LA MAGISTRANTO (prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.

DOKTORO STOCKMANN Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al Hovstad) Do neeblas presigi mian traktaĵon en “La Popola Mesaĝo”?

HOVSTAD Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.

SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.

LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.

HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.

DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion — je mia propra kostopago, — en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.

ASLAKSEN Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin.

DOKTORO STOCKMANN Do redonu ĝin al mi.

HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu.

DOKTORO STOCKMANN (serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero!

LA MAGISTRANTO Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.

ASLAKSEN Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.

BILLING Ne, dia morto, ĉu ili faros!

SINJORINO STOCKMANN Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj?

DOKTORO STOCKMANN (kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj — kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.

SINJORINO STOCKMANN (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu — unu virinon, kiu povas esti viro — fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.

LA MAGISTRANTO Tiel ege freneza vi do ne estas?

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi estas!

ASLAKSEN Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.

BILLING Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!

SINJORINO STOCKMANN Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.

DOKTORO STOCKMANN Bona ideo!

SINJORINO STOCKMANN Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.

DOKTORO STOCKMANN (ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!

(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)

LA MAGISTRANTO (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ ŝin freneza.

KVARA AKTO

(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.)

(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.)

CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, Lamstad?

LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi.

ĈESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne?

LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne?

LA TRIA Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris.

LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)

LA KVARA CIVITANO (alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere?

LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la magistranto.

LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato.

LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa.

LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en “La Popola Mesaĝo”.

LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.

LA UNUA CIVITANO Eĉ ne la banejan salonon li povis lui.

LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble.

VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro?

ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel li faras.

BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por “La Popola Mesaĝo”. Koran dankon!

(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.)

LABORISTO Kiu tiu estas?

ALIA LABORISTO Ĉu vi ne konas lin? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen.

(Ŝipestro Horster akompanas sinjorinon Stockmann kaj Petra enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj Morten sekvas ilin.)

HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile eliri, se io okazus.

SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj?

HORSTER Oni neniam scias —; inter tiom da homoj —. Sed eksidu vi nun tute trankvile.

SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon.

HORSTER Ĉar ja neniu alia volis, do —

PETRA (kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster.

HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias.

(Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen venas samtempe, sed unuope tra la amaso.)

ASLAKSEN (iras al Horster) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis?

HORSTER Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono)

HOVSTAD (al Billing) Jen la magistranto. Vidu!

BILLING Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas!

(Magistranto Stockmann senpuŝe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro maldekstre. Iom poste venas doktoro Stockmann tra la pordo dekstre antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. Fariĝas silente.)

DOKTORO STOCKMANN (duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, — kaj do mi volas komenci — (eltiras sian manuskripton)

ASLAKSEN Unue ni devas elekti prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN Ne; tio ne estas necesa.

KELKAJ SINJOROJ (krias) Jes, jes!

LA MAGISTRANTO Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.

DOKTORO STOCKMANN Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!

LA MAGISTRANTO La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de diverĝantaj opinioj.

PLURAJ VOĈOJ Prezidanton! Prezidanton!

HOVSTAD La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.

ASLAKSEN Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?

TRI SINJOROJ (manfrapas) Bravo! Bravo!

LA MAGISTRANTO Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen.

MULTAJ VOĈOJ Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.

(Doktoro Stockmann prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio)

ASLAKSEN Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina —

(Manfrapado kaj aplaŭdo. Aslaksen supreniras la podion.)

BILLING (skribas) Do — “sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo” —

ASLAKSEN Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu ŝatas prudentan moderecon — kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu ajn, kiu konas min.

MULTAJ VOĈOJ Jes, jes, Aslaksen!

ASLAKSEN En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano —

LA MAGISTRANTO Aŭdu!

ASLAKSEN — kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco.

VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!

VOĈO Fi pro diablo!

MULTAJ Tŝŝ, tŝŝ!

ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! — Ĉu iu petas la parolrajton?

LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.

LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj.

MULTAJ VOĈOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!

LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero.

DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas —? Kio do!

SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm — hm!

DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas.

LA MAGISTRANTO En mia klarigo en “La Popola Mesaĝo” mi prezentis al la publiko la ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, — krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, — vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj.

(malkontento, kaj kelkaj fajfas)

ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaŭ mia opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ mi estas amiko de popola memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed tio estus la okazo ĉi tie; kaj tial —; je dia morto — pardonu — mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja mia opinio.

(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj)

HOVSTAD Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado —

DOKTORO STOCKMANN Falsa —!

HOVSTAD Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de “La Popola Mesaĝo” en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma singardemo.

ASLAKSEN Mi tute samopinias kun la parolanto.

HOVSTAD Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble erarus en tio?

MULTAJ VOĈOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!

HOVSTAD Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, — viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, — viro, kies sola — aŭ almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo.

KELKAJ DISAJ VOĈOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!

HOVSTAD Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio —

DOKTORO STOCKMANN Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!

HOVSTAD — la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj.

MORTEN Ĉu tiuj estas ni, panjo?

SINJORINO STOCKMANN Tŝ!

ASLAKSEN Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon.

DOKTORO STOCKMANN Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian.

LA MAGISTRANTO (duonlaŭte) Kio do nun estas?

EBRIA VIRO (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan — firman — nekompreneblan opinion ke —

PLURAJ VOĈOJ Silentu tie!

ALIAJ Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.)

DOKTORO STOCKMANN Ĉu mi rajtas paroli?

ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!

DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli.

(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. Morten Kiil aperas inter la ĉestarantoj.)

DOKTORO STOCKMANN (daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, — cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia kapo.

LA MAGISTRANTO (tusas) Hm —!

DOKTORO STOCKMANN — sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur infektita grundo.

MULTAJ VOĈOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, — la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita grundo de la mensogo.

KONSTERNITAJ VOĈOJ (duonlaŭte) Kion li diras?

LA MAGISTRANTO Kia kulpigo —!

ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.

DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn.

(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas)

DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel mi. (murmurado en la salono)

BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis —!

HOVSTAD Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso!

DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! — mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, — estis la plano por la banejo ĉi tie.

(manfrapado kaj protestoj)

DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, — jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko.

LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga — hm.

DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ antaŭtagmeze, — ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere — tiam tute malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj —

(Bruo, krioj, kaj ridado. Sinjorino Stockmann tusas ripete.)

LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato —!

DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; — mi havis sufiĉe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, — kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn —

(bruo en la salono)

LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi?

ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro —!

DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, — mia frato Petro, — inerta kaj obstina en antaŭjuĝoj —

(Ridado, bruo, fajfado. Sinjorino Stockmann tusadas.)

(Aslaksen sonorigas fortege)

LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min —

KOLERAJ VOĈOJ Elĵetu la ebriulon! El la pordo!

(La viro elĵetiĝas.)

LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono?

PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.

DUA Li ne estas el nia urbo.

TRIA Laŭdire estas iu lignokomercisto el —

(La fino de la frazo estas neaŭdebla.)

ASLAKSEN La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. — Daŭrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera.

DOKTORO STOCKMANN Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, — ege eraras. Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas tiaj homoj, kiuj estas la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas tiuj, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas tiuj, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio.

KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?

DOKTORO STOCKMANN Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar tio estas ĝuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, — estas tiu! Nun vi scias.

(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj aspekte amuziĝas. Sinjorino Stockmann timeme ekstaras; Ejlif kaj Morten iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. Aslaksen sonorigas kaj admonas al trankvilo. Hovstad kaj Billing parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.)

ASLAKSEN La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn.

DOKTORO STOCKMANN Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron.

HOVSTAD La plimulto ĉiam pravas.

BILLING Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto!

DOKTORO STOCKMANN La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas la potencon — bedaŭrinde —; sed pravaj ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego)

HOVSTAD Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost antaŭhieraŭ!

DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, — kaj tie ili luktas por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si.

HOVSTAD Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo!

DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi mensogo, miaj sinjoroj!

(rido kaj krioj el moko)

DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas — diru — ĝenerale 17 — 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la socioj.

ASLAKSEN Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto.

LA MAGISTRANTO Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto.

DOKTORO STOCKMANN Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto — ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.

HOVSTAD Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn!

DOKTORO STOCKMANN Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.

HOVSTAD Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.

(aplaŭdo de pluraj flankoj)

DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj “La Popola Mesaĝo” kaj la tuta disĉiplaro de “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD Kaj tiu estas —?

DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, — la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, — ke ĝi estas la popolo mem, — ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.

BILLING Nun mi neniam, dia morto —

HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!

EKSCITITAJ VOĈOJ Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la altranguloj, kiuj regu!

LABORISTO Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel!

ALIULOJ Ĵetu lin el la pordo!

CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen!

(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.)

DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo —

SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ (mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad liberpensulo?

HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?

DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; — tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke “La Popola Mesaĝo” senhonte tiras vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn.

(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)

DOKTORO STOCKMANN Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan fazanon aŭ meleagron; — jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, — mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo.

(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe)

CIVITANO (krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn?

ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj —

HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.

DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en “La Popola Mesaĝo”, ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo — tiuj estas la veraj elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco.

HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokiĝas.

MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura!

DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, — eĉ ĝis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de ŝuoj —

(ridado kaj tŝŝado)

LA MAGISTRANTO Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj.

DOKTORO STOCKMANN (neĝenita) — kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, — jes, ĉar de li ni devenas —

LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neiĝas!

DOKTORO STOCKMANN — sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, — kaj sekve ankaŭ malmulte liberala.

LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto —!

HOVSTAD Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo.

(ridado en la asembleo)

DOKTORO STOCKMANN Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ tio, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de “La Popola Mesaĝo”, ke ĝi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, — kaj ke malvirtoj kaj koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)

DOKTORO STOCKMANN (neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama “La Popola Mesaĝo” predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, — se la doktrino de “La Popola Mesaĝo” estus ĝusta, suprenlevi la amason, tio do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon —; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; — nu, — en tia domo, mi diras, la homoj post du — tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo de mensogo kaj trompo.

ASLAKSEN Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon.

SINJORO Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.

FERVORAJ VOĈOJ Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli!

DOKTORO STOCKMANN (ekscitita) Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas!

HOVSTAD Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol vidus ĝin prosperi sur mensogo.

ASLAKSEN Forta esprimo.

(Bruo kaj fajfado. Sinjorino Stockmann senutile tusas; la doktoro ne plu aŭdas.)

HOVSTAD (krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu volas ruinigi tutan socion!

DOKTORO STOCKMANN (en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se fariĝos tiel ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu ĉi tiun popolon!

VIRO (el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.

BILLING Dia morto, jen la voĉo de la popolo!

LA TUTA ARO (krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon!

ASLAKSEN Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon:

“La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon.”

(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj fajfas kontraŭ lin. Sinjorino Stockmann kaj Petra ekstaris. Morten kaj Ejlif luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)

DOKTORO STOCKMANN (al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, — mi diras al vi, ke —

ASLAKSEN (sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing?

BILLING Jen kaj blua kaj blanka papero —

ASLAKSEN (malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon —; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la voĉojn.

(La magistranto forlasas la salonon. Aslaksen kaj kelkaj aliaj civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en ĉapelojn)

SINJORO (al Hovstad) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo?

HOVSTAD Vi ja scias kiel impeta li estas.

ALIA SINJORO (al Billing) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi rimarkis, ke li drinkas?

BILLING Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas.

TRIA SINJORO Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.

LA UNUA SINJORO Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu?

BILLING Povas esti.

KVARA SINJORO Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io.

BILLING Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis.

ĈIUJ SINJOROJ (samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble!

LA EBRIA VIRO (en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi blankan!

KRIOJ Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin!

MORTEN KIIL (proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenaĵo?

DOKTORO STOCKMANN Mi faris mian devon.

MORTEN KIIL Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?

DOKTORO STOCKMANN Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas.

MORTEN KIIL Ankaŭ de mia tanejo?

DOKTORO STOCKMANN Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.

MORTEN KIIL Ĉu tion vi volas presi en la gazetoj?

DOKTORO STOCKMANN Mi kaŝos nenion.

MORTEN KIIL Tio estos por vi multekosta, Stockmann.

(Li foriras.)

GRASA SINJORO (iras al Horster, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko?

HORSTER Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro grandkomercisto.

LA GRANDKOMERCISTO Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia.

HORSTER Al kio aludas la grandkomercisto?

LA GRANDKOMERCISTO Vi aŭdos de mi morgaŭ.

(Li turnas sin, kaj foriras.)

PETRA Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster?

HORSTER Jes, estas grandkomercisto Vik.

ASLAKSEN (kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu —

JUNA SINJORO La unu estas tiu de la ebria viro!

ASLAKSEN Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)

BILLING Vivu la prezidanto.

LA TUTA ARO Hura por presisto Aslaksen!

DOKTORO STOCKMANN Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas lokon por pasaĝeroj al la nova mondo?

HORSTER Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN (dum Petra helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj!

(Li prenas la brakon de sia edzino.)

SINJORINO STOCKMANN (mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon.

DOKTORO STOCKMANN Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras.

ASLAKSEN (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!

BILLING Estas, dia mor — —. Tiaĵo estas kruda por sincera homo.

KRUDA VOĈO Li eĉ minacas!

EKSCITAJ VOĈOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!

VIRO (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!

(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La doktoro iras kun la siaj al la elirejo. Horster faras vojon por ili.)

LA TUTA AMASO (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko!

BILLING (ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe Stockmann ĉi-vespere!

(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:)

“Popolmalamiko! Popolmalamiko!”

KVINA AKTO

(Laborĉambro de doktoro Stockmann. Librobretoj kaj ŝrankoj kun diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas antaŭtagmeze.)

(Doktoro Stockmann, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; fine li antaŭentiras ŝtonon.)

DOKTORO STOCKMANN (parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi trovis ankoraŭ unu.

SINJORINO STOCKMANN (ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn.

DOKTORO STOCKMANN (metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Ĉu ŝi — kiel diable ŝi nomiĝas, — ŝi, la servistino, — ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston?

SINJORINO STOCKMANN (envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas.

SINJORINO STOCKMANN Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel.

SINJORINO STOCKMANN De kiu ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN De la domposedanto. Li malluigas nin.

SINJORINO STOCKMANN Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo —

DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian — pro siaj kuncivitanoj — pro la publika opinio — estas dependanta — ne kuraĝas ofendi certajn riĉulojn.

SINJORINO STOCKMANN Jen vidu, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova mondo, kaj tiam —

SINJORINO STOCKMANN Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo?

DOKTORO STOCKMANN Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon.

SINJORINO STOCKMANN Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!

DOKTORO STOCKMANN Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas tio, ke la kanajlaro kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, — estas tio kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.

SINJORINO STOCKMANN Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu pro tio ni devas forvojaĝi el la lando?

DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; tio ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri tio, — eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara insulo por vendo malmultekoste —

SINJORINO STOCKMANN Jes, sed la knaboj, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN (haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi.

SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.

DOKTORO STOCKMANN Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN Jes, jes, eble estas stulte, sed —

(Petra envenas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi jam nun venas de la lernejo?

PETRA Jes; mi estas maldungita!

SINJORINO STOCKMANN Maldungita!

DOKTORO STOCKMANN Ankaŭ vi!

PETRA Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.

DOKTORO STOCKMANN Kaj vi ĝuste faris!

SINJORINO STOCKMANN Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!

PETRA Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi maldungiĝis.

DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, belege.

SINJORINO STOCKMANN Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do —

PETRA Ne estis nur sole tio. Aŭdu nun, patro!

DOKTORO STOCKMANN Nu, kaj kio?

PETRA Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi ricevis ĉi-matene —

DOKTORO STOCKMANN Sen subskribo, ĉu?

PETRA Jes.

DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉar ili ne kuraĝas riski la nomon, Katrine!

PETRA Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj —

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi do ne neis?

PETRA Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min.

SINJORINO STOCKMANN Kaj imagu, — jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.

SINJORINO STOCKMANN Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra.

PETRA (malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu eniri.

HORSTER (el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por aŭdi kiel statas.

DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.

SINJORINO STOCKMANN Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster.

PETRA Sed kiel vi mem trairis hejmen?

HORSTER Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la buŝon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, — nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago — ago — ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo!

HORSTER Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas tio, kio estas tiel ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde —. Ho; sed pro diablo, — funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.

SINJORINO STOCKMANN Vi neniam fariĝos, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto —; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo.

PETRA Ba; nur ridu pri ili, patro.

HORSTER La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro.

SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras ĉi tie.

DOKTORO STOCKMANN Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER Hm, — vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi —

DOKTORO STOCKMANN Nu, ĉu estas io pri la ŝipo?

HORSTER Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.

PETRA Ĉu vi do estas maldungita?

HORSTER (ridetas) Jes, efektive estas tiel.

PETRA Ankaŭ vi.

SINJORINO STOCKMANN Jen vi vidas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta —

HORSTER Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia eksterurba ŝipsocieto.

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, — riĉa homo, sendependa de ĉiuj —! Fi, pro diablo!

HORSTER Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuraĝus —

DOKTORO STOCKMANN Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas!

HORSTER Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio —

DOKTORO STOCKMANN Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj kaj farĉokapoj ĉiuj!

SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do!

PETRA (al Horster) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio ĉi ne rezultus.

HORSTER Pri tio mi ne pentas.

PETRA (etendas al li la manon) Dankon pro tio.

HORSTER (al la doktoro) Kaj ankaŭ tion mi volus diri, ke ĉar vi fine decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo —

DOKTORO STOCKMANN Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi —

SINJORINO STOCKMANN Tŝ; ĉu iu frapis la pordon?

PETRA Eble estas onklo.

DOKTORO STOCKMANN Aha! (krias) Envenu!

SINJORINO STOCKMANN Kara Tomas, promesu al mi do —

(La magistranto venas de la antaŭĉambro.)

LA MAGISTRANTO (ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere —

DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; envenu.

LA MAGISTRANTO Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.

SINJORINO STOCKMANN Ni iros en la sidĉambron dume.

HORSTER Kaj mi revenos poste.

DOKTORO STOCKMANN Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon —

HORSTER Ja, ja, do mi atendas.

(Li sekvas sinjorinon Stockmann kaj Petra en la sidĉambron.)

LA MAGISTRANTO (silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)

DOKTORO STOCKMANN Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la kepon.

LA MAGISTRANTO Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraŭ; mi frostis —

DOKTORO STOCKMANN Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme.

LA MAGISTRANTO Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn.

DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran?

LA MAGISTRANTO (elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la baneja direkcio.

DOKTORO STOCKMANN Mi estas maldungita, ĉu?

LA MAGISTRANTO Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed — sincere dirite — ni ne kuraĝis pro la publika opinio.

DOKTORO STOCKMANN (ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis pli frue hodiaŭ.

LA MAGISTRANTO Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo.

DOKTORO STOCKMANN Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?

LA MAGISTRANTO La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne kuraĝas.

DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?

LA MAGISTRANTO Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia urbo por ioma tempo —

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon.

LA MAGISTRANTO Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj konfesi vian eraron —

DOKTORO STOCKMANN Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?

LA MAGISTRANTO Eble; estas tute ne senŝance.

DOKTORO STOCKMANN Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio.

LA MAGISTRANTO La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi.

DOKTORO STOCKMANN Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj!

LA MAGISTRANTO Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse —

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko —. (ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko —! Neniam, — neniam, mi diras!

LA MAGISTRANTO Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas?

LA MAGISTRANTO Ne.

DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; sed mi diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin mem en la okulojn.

LA MAGISTRANTO Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco —; sed tia ja ekzistas —

DOKTORO STOCKMANN Kion vi aludas per tio?

LA MAGISTRANTO Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.

DOKTORO STOCKMANN Sed al kio do tio aludu?

LA MAGISTRANTO Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?

DOKTORO STOCKMANN Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe riĉa homo.

DOKTORO STOCKMANN Tion mi neniam suspektis —!

LA MAGISTRANTO Hm, — vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al vi?

DOKTORO STOCKMANN Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel certe, Petro?

LA MAGISTRANTO Mi sciiĝis de tute fidinda fonto.

DOKTORO STOCKMANN Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, — kaj ankaŭ la infanoj! Tion mi ja devas rakonti — (krias) Katrine, Katrine!

LA MAGISTRANTO (retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru!

SINJORINO STOCKMANN (malfermas la pordon) Kio estas?

DOKTORO STOCKMANN Nenio, kara; nur reen eniru.

(Sinjorino Stockmann fermas.)

DOKTORO STOCKMANN (paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, — ili do ĉiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura!

LA MAGISTRANTO Jes, sed estas ja tio, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire.

DOKTORO STOCKMANN Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.

LA MAGISTRANTO (ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur multon.

DOKTORO STOCKMANN Kian multon?

LA MAGISTRANTO La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi — en la nomo de la vero — direktis kontraŭ la estrantajn civitanojn en la urbo —

DOKTORO STOCKMANN Kiujn; kiujn?

LA MAGISTRANTO — estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil.

DOKTORO STOCKMANN (konsternita) Petro, — vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo.

LA MAGISTRANTO Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; — ĉar nun ni havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.)

DOKTORO STOCKMANN Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu ŝin kun akvujo, ŝin, — ŝin — kion diable —, ŝin, kiu ĉiam havas fulgon sur la nazo —

SINJORINO STOCKMANN (en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas!

PETRA (ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas paroli kun vi sola.

DOKTORO STOCKMANN Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro.

(Morten Kiil envenas. La doktoro fermas la pordon malantaŭ li.)

DOKTORO STOCKMANN Nu, kio estas? Eksidu.

MORTEN KIIL Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN Jes, ĉu ne?

MORTEN KIIL Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi havas sufiĉe da tiu “moksigena” ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas.

DOKTORO STOCKMANN Jes, mi havas.

MORTEN KIIL Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion mi havas ĉi tie?

DOKTORO STOCKMANN Espereble ankaŭ bonan konsciencon.

MORTEN KIIL Ba! Estas io multe pli bona ol tio.

(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron da dokumentoj.)

DOKTORO STOCKMANN (rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?

MORTEN KIIL Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN Kaj vi jam aĉetis —?

MORTEN KIIL Tiom por kio mi havis monon.

DOKTORO STOCKMANN Sed kara bopatro, — tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!

MORTEN KIIL Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.

DOKTORO STOCKMANN Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; — sed —! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo!

MORTEN KIIL Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se tio estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min?

DOKTORO STOCKMANN Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti.

MORTEN KIIL Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min “la melo”, mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo.

DOKTORO STOCKMANN Kaj kiel vi volas realigi tion?

MORTEN KIIL Vi purigu min, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN Mi!

MORTEN KIIL Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom ŝparitan, komprenu.

DOKTORO STOCKMANN (ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo!

MORTEN KIIL Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, ĉu vi tamen estas tiel furioza — freneza, Stockmann. Se vi daŭre lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de Petra, kaj de la knabetoj; sed tion neniu vera familipatro faras, — se li ne estas frenezulo.

DOKTORO STOCKMANN (paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi estas freneza, mi estas frenezulo!

MORTEN KIIL Tiomege delira — freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en danĝero.

DOKTORO STOCKMANN (haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis tiujn senvaloraĵojn!

MORTEN KIIL Kio estas farita, plej forte efikas.

DOKTORO STOCKMANN (paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero —! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.

MORTEN KIIL (pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi ne valoros multe.

(Li metas la dokumentujon en la poŝon.)

DOKTORO STOCKMANN Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontraŭinfekta drogo —

MORTEN KIIL Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN Jes, aŭ por neŭtraligi ilin.

MORTEN KIIL Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno?

DOKTORO STOCKMANN Ho, babilaĵo! — Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne povas esti imagaĵo do! Lasu ilin havi sian imagaĵon! Ĉu ne la nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; — kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo!

MORTEN KIIL Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!

DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj.

MORTEN KIIL Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino.

DOKTORO STOCKMANN (ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem —!

MORTEN KIIL Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas respondon de vi. Jes aŭ ne. Se vi respondos ne, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondaĵo, — kaj tio jam hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN Kaj kion ricevos Katrine?

MORTEN KIIL Eĉ ne grajneton.

(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen aperas.)

MORTEN KIIL Jen, vidu tiujn du!

DOKTORO STOCKMANN (fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu vi denove kuraĝas veni ĉi tien al mi!

HOVSTAD Jes vere ni tion faras.

ASLAKSEN Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.

MORTEN KIIL (flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua.

ASLAKSEN (okulumas al Hovstad) Aha!

(Morten Kiil foriras.)

DOKTORO STOCKMANN Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.

HOVSTAD Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraŭ —

DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenaĉa, virinaĉa —. Pro diablo fi!

HOVSTAD Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne povis ion alian fari.

DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuraĝis ion alian, ĉu ne?

HOVSTAD Jes, se vi preferas.

ASLAKSEN Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aŭ mi.

DOKTORO STOCKMANN Aludo? Pri kio?

ASLAKSEN Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe.

DOKTORO STOCKMANN Mi tute ne komprenas vin.

ASLAKSEN (kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.

HOVSTAD Ne estas plu necese teni tion sekrete.

DOKTORO STOCKMANN (rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto —!

ASLAKSEN Ĉu mi rajtas demandi, — ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn?

DOKTORO STOCKMANN Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed —?

ASLAKSEN Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, — iun, kiu ne estas tiel parence proksima.

HOVSTAD Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun mi, doktoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN (rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas farebla?

ASLAKSEN (ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas esti plenumata elegante.

HOVSTAD Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.

DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Mallonge, sinjoroj, — kion vi do deziras?

ASLAKSEN Tion sinjoro Hovstad plej bone —

HOVSTAD Ne, vi parolu, Aslaksen.

ASLAKSEN Nu ja; estas tio, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuraĝas meti “La Popolan Mesaĝon” je via dispono.

DOKTORO STOCKMANN Nun vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke leviĝos ŝtormo kontraŭ nin?

HOVSTAD Ni devas elteni la ŝtormon.

ASLAKSEN Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton —

DOKTORO STOCKMANN Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas —?

HOVSTAD Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la estro de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan “melon” partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Ĉu?

HOVSTAD Mi opinias, — kiam vi havas “La Popolan Mesaĝon” kun vi.

ASLAKSEN En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?

ASLAKSEN Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion.

DOKTORO STOCKMANN Sed, miaj sinjoroj —; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson —?

HOVSTAD Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed “La Popola Mesaĝo” staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus.

DOKTORO STOCKMANN Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono?

HOVSTAD Kion tio signifu?

ASLAKSEN Vi do ne volas —?

DOKTORO STOCKMANN (haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni riĉuloj.

HOVSTAD Ho, vi devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere.

DOKTORO STOCKMANN Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi “La Popolan Mesaĝon”, vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, — ĉasos min, — provos gorĝmordi min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon!

HOVSTAD Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon.

ASLAKSEN Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas.

DOKTORO STOCKMANN Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) — ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen —!

HOVSTAD Vi do ne volas atenci nin!

ASLAKSEN Atentu pri tiu pluvŝirmilo!

DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD (ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza!

DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste.

ASLAKSEN (kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas — (krias) Helpu, helpu!

(Sinjorino Stockmann, Petra kaj Horster venas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!

DOKTORO STOCKMANN (frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon!

HOVSTAD Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro)

ASLAKSEN (konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn — (forglitas tra la sidĉambro)

SINJORINO STOCKMANN (retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN (ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.

SINJORINO STOCKMANN Sed kion ili volis pri vi?

DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie?

SINJORINO STOCKMANN Tri grandajn Ne; kion tio signifas?

DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) Jen, Petra; kure sendu la fulgitinon al la “melo” kun ĝi plej eble rapide. Rapidu!

(Petra eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn!

SINJORINO STOCKMANN Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas.

(Petra revenas.)

DOKTORO STOCKMANN Nu?

PETRA Farite.

DOKTORO STOCKMANN Bone. — Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine!

PETRA Ni restos!

SINJORINO STOCKMANN En ĉi tiu urbo?

DOKTORO STOCKMANN Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro.

HORSTER Tion vi ricevos ĉe mi.

DOKTORO STOCKMANN Ĉu vere?

HORSTER Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas hejme.

SINJORINO STOCKMANN Ho, kiel bonvole de vi. Horster.

PETRA Dankon!

DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo —

SINJORINO STOCKMANN (suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.

DOKTORO STOCKMANN — kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malriĉulojn mi tamen retenas — tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel estas ie skribita.

SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki.

DOKTORO STOCKMANN Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, — ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, — ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni tion?

HORSTER Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.

DOKTORO STOCKMANN Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, — li estas kvazaŭ glutavida lupaĉo; — li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj ili konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de “La Popola Mesaĝo”! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu ĉi tien, kara Katrine, — vidu, kiel bele la suno brilas enen ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi.

SINJORINO STOCKMANN Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Nu, aldone vi devas pene ŝpari, — kaj ni certe traluktos. Tio estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas tio, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuraĝos preni sur sin mian taskon.

PETRA Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. — Sed jen jam la knaboj.

(Ejlif kaj Morten envenas tra la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ?

MORTEN Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo —

EJLIF Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.

MORTEN Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn.

DOKTORO STOCKMANN (klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!

LA KNABOJ Ne en la lernejon!

SINJORINO STOCKMANN Sed ne, Tomas —

DOKTORO STOCKMANN Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; — ja, tio signifas, ke vi eĉ nenion lernu —

MORTEN Hura!

DOKTORO STOCKMANN — sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio vi devas helpi min, Petra.

PETRA Jes, patro, fidu min je tio.

DOKTORO STOCKMANN Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du knabojn por komenci.

SINJORINO STOCKMANN Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo.

DOKTORO STOCKMANN Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, — iujn vere bubaĉajn —?

MORTEN Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!

DOKTORO STOCKMANN Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.

MORTEN Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?

DOKTORO STOCKMANN Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj!

(Ejlif aspektas iom dubema; Morten saltetas kaj krias hura.)

SINJORINO STOCKMANN Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! Forpeli min? Nun, kiam mi estas la plej forta viro en la urbo!

SINJORINO STOCKMANN La plej forta — nun?

DOKTORO STOCKMANN Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke nun mi estas unu el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.

MORTEN Ho ne do!

DOKTORO STOCKMANN (mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi faris grandan malkovron.

SINJORINO STOCKMANN Nun denove?

DOKTORO STOCKMANN Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme) La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, estas tiu, kiu staras tute sola.

SINJORINO STOCKMANN (ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas —!

PETRA (fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings