Henrik Ibsen (continued 2)
Odd Tangerud translation
ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?
WANGEL Jes. Sed ŝajnigu nescion.
ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, — kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.
WANGEL Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.
ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj — kaj eble sopiris pri mi!
WANGEL Jes, kiu alie?
ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. — Sed tion mi ne komprenis.
WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris.
ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!
WANGEL Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.
ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin?
WANGEL Hm, kara amiko, — estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.
ARNHOLM Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?
WANGEL Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.
ARNHOLM Ĉu vi kredas pri tiaĵo?
WANGEL Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.
ARNHOLM Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano —?
WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.
ARNHOLM Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?
WANGEL Jes, certe mi faris.
ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon?
WANGEL (eviteme) Hm, — bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco —. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo.
ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?
WANGEL Jes, vidu, — tio estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite — tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston — aŭ Friman — aŭ kiel li nomiĝas, — ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj — en Marto, — ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato.
ARNHOLM Ĝi do ne faris, ĉu?
WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. — Efektive okazis — hazarde — ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi —
ARNHOLM Tamen ja —!
WANGEL Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato — la cirkonstanco, — en kiu ŝi je tiu tempo estis.
ARNHOLM Do signo kontraŭ signo.
WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon —!
ARNHOLM Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?
WANGEL Ho, kara, — ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ tion al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.
ARNHOLM Eĉ ne tion?
WANGEL Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.
ARNHOLM Hm, — ĉu?
WANGEL Jes, kaj cetere, — kiam mi pripensas, — mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas iometa ŝanco foje edzinigi ilin.
ARNHOLM Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri tio?
WANGEL Jes, bona Dio, — mi devas ja pensi ankaŭ pri tio! Sed jen — aliflanke — la konsidero pri mia kara malsana Ellida —! Ho, kara Arnholm, — mi vere — multmaniere — staras meze inter fajro kaj akvo!
ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn — (interrompante) Mi miras kien ŝi — kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)
WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn — por ĉiuj tri. — Se mi nur ion scius.
(Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)
ELLIDA (rapide al Wangel) Ne eliru ĉi-matene!
WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al Arnholm, kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?
ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.
ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?
ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento?
ARNHOLM Ne, dankon, — ne nun. (rigardas al Wangel) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.
ELLIDA Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.
WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.
ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)
ELLIDA Kioma horo estas, Wangel?
WANGEL (rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.
ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan — duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!
WANGEL (proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, — pri unu afero mi devas demandi vin.
ELLIDA Pri kiu do?
WANGEL Hieraŭ vespere — tie supre sur la “Videjo” — vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.
ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min.
WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis?
ELLIDA Kiel mi vidis lin?
WANGEL Mi pensas, — kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?
ELLIDA Sed kara Wangel, — vi ja nun mem scias kiel li aspektas.
WANGEL Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?
ELLIDA Jes, li ja faris.
WANGEL Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?
ELLIDA Jes, ĝuste tiel.
WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?
WANGEL (ekmire) Mi ne faris, ĉu?
WANGEL Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.
ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, — ke mi ne tuj rekonis lin!
WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris —
ELLIDA Ho jes, — la okuloj! La okuloj!
WANGEL Nu, — sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.
ELLIDA Ĉu mi diris?
WANGEL Jes.
ELLIDA Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.
WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo —? Ĝin la viro ne portis hieraŭ.
ELLIDA Ne, li ĝin ne portis.
WANGEL (rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ — eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la “Krutdeklivo”?
ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, — hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?
WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, — tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.
ELLIDA Ĉu tiel, Wangel?
WANGEL Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis.
ELLIDA Bone! Vi diras bone, ĉu?
WANGEL Jes, ke okazis, — povos sanigi vin.
ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, — venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn.
WANGEL Jes, faru, kara Ellida.
(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)
ELLIDA Vere estis malfeliĉo — por ni ambaŭ — ke ĝuste ni du kuniĝis.
WANGEL (miras) Kion vi diras!
ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.
WANGEL Kio do mankis en la maniero, —
ELLIDA Aŭskultu nun, Wangel, — Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem — kaj por unu la alia!
WANGEL Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!
ELLIDA Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero — la pura klara vero — estas ja tio, — ke vi venis tien kaj — kaj aĉetis min.
WANGEL Aĉetis —! — Aĉetis — vi diras!
ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.
WANGEL (rigardas ŝin en doloro) Ellida, — ĉu vi vere havas koron paroli tiel?
ELLIDA Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino —
WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.
ELLIDA Eble ankaŭ tio — tiel flanke. Tamen — vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min — kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve —
WANGEL Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.
ELLIDA Kaj mi, de mia flanko —. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis — kiam vi proponis nutradi min mian vivon.
WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.
ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, — prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en — en libereco — kaj laŭ propra elekto!
WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi?
ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.
WANGEL (rigardas ŝin) Ne — en libereco!
ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi.
WANGEL (mallaŭte) Ah, — mi memoras — la frazturniĝon de hieraŭ.
ELLIDA En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.
WANGEL Kion vi vidas?
ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo — vere ne estas geedzeco.
WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.
ELLIDA Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua — tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.
WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas?
ELLIDA La mian — kun li.
WANGEL (rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!
ELLIDA Ho, kara Wangel, — ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni mem.
WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve?
ELLIDA Jes vidu, — ni neniam povas nei — ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo.
WANGEL Sed je Dio —!
ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!
WANGEL Ellida —! Ellida —!
ELLIDA Jes, jes, — permesu al mi! Kredu min, — ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.
WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni.
ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere.
WANGEL (rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, — neniam tute posedis vin.
ELLIDA Ho, Wangel, — se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, — ke neniam okazos.
WANGEL Eksedziĝon do? Eksedziĝon, — plenan juran eksedziĝon — vi deziras?
ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.
WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, — jes.
ELLIDA (vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!
WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?
ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, — estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!
WANGEL Ellida, — estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!
ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon!
WANGEL Kial ĝuste hodiaŭ?
ELLIDA Jes, — ĉar li ja venos ĉi-nokte.
WANGEL (skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?
ELLIDA Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.
WANGEL Kaj kion — kion vi intencas poste fari?
ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido.
WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!
ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola —. Aŭ — sekvi lin.
WANGEL Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!
ELLIDA Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion — tiel senpere.
WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!
ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.
WANGEL Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas — aŭ kio li estas.
ELLIDA (rigardas antaŭen) Vero. Sed jen tio kio estas la teruraĵo.
WANGEL Jes, certe teruraĵo —
ELLIDA Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ devas tiriĝi en ĝin.
WANGEL (rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?
ELLIDA Jes, ĝuste tial.
WANGEL (pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, — kio por vi estas do tio terura?
ELLIDA (pripensas) La terura, — estas tio kio timigas kaj allogas.
WANGEL Ankaŭ allogas?
ELLIDA Precipe allogas, — mi sentas.
WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro.
ELLIDA Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.
WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.
ELLIDA Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?
WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni.
ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno — kaj libervole.
WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambaŭ — se ni disiĝu. — Sed mi tamen ne povas! — Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, — tio estas la plej forta en vi.
ELLIDA Ĉu tiel?
WANGEL Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuraĝas liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.
ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, — tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?
WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.
ELLIDA Jes, — se mi volus kontraŭbatali.
WANGEL Ĉu vi do ne volas?
ELLIDA Ho, estas ja tio, kion mi ne mem scias!
WANGEL Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida —
ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!
WANGEL — kaj morgaŭ —
ELLIDA Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!
WANGEL Via ĝusta —?
ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, — perdita por mi! Kaj eble — ankaŭ por li.
WANGEL (mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, — ĉu vi amas tiun fremdan viron?
ELLIDA Ĉu mi —? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke —
WANGEL — kaj ke?
ELLIDA (liberigas sin) — kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.
WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.
ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi?
WANGEL (rigardas ŝin instige) Morgaŭ, — tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.
ELLIDA Ho, Wangel —! Morgaŭ — tiam ja estos tro malfrue —!
WANGEL (rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj —! Ni almenaŭ indulgu ilin — ĝis plue.
(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)
ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn —
HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj —
BOLETTE Ne, diru nenion!
WANGEL Ankaŭ ni du faris planojn.
ARNHOLM Ĉu, — vere?
WANGEL Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik — por ioma tempo.
BOLETTE Foriros —?
ARNHOLM Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.
WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.
HILDE (eksaltante al Ellida) Vi foriros! Vi foriros de ni?
ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?
HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!
BOLETTE (ektimigita) Patro, — mi komprenas vin, — ankaŭ vi foriros — al Skjoldvik!
WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien —
BOLETTE Kaj al ni —?
WANGEL Mi ankaŭ faros viziton —
BOLETTE — foje, jes!
WANGEL Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)
ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette.
(Li iras al Wangel. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)
ELLIDA (duonlaŭte al Bolette) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!
BOLETTE Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?
ELLIDA Postsoifadis?
BOLETTE Ekde vi venis en la domon?
ELLIDA Ne, ne, — kio do tio estas?
BOLETTE Unu solan aman vorton de vi.
ELLIDA Ah —! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!
(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)
(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)
(Bolette iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.)
BOLETTE Jes, kara patro, — la manĝaĵo estas preta sur la tablo — se vi —
WANGEL (kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun — kun “la sinjorino el la maro”.
(Ili iras al la pordo dekstre.)
KVINA AKTO
(La plej fora parto de la ĝardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)
(Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde, en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)
HILDE Jen ni povas facile salti teren!
ARNHOLM Ne, ne, ne faru!
LYNGSTRAND Mi ne povas salti, fraŭlino.
HILDE Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?
ARNHOLM Prefere ne.
BOLETTE Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.
(Ili puŝas stange dekstren.)
(Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.)
BALLESTED Kion vi diras? — Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas aŭdi kion vi diras!
(Ellida kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel.)
WANGEL Sed kara Ellida, — mi asertas al vi, — ni ankoraŭ havas abundan tempon.
ELLIDA Ne, ne, — ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.
BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!
WANGEL (rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?
BALLESTED Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.
ELLIDA La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?
BALLESTED Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne — de inter la insuloj. Ĝi povas veni antaŭ ol ni atentas.
ELLIDA Jes, — ĝuste tiel estas.
WANGEL (duone al Ellida) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam plu revenos.
BALLESTED Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.
ELLIDA Ĉiuj markoloj fermitaj, — jes.
BALLESTED Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Ĉar la homoj povas akli — a — klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.
(Li salutas kaj foriras maldekstren.)
ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi ekscita duona horo antaŭ la decido.
WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?
ELLIDA Mi devas mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.
WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.
ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaĝi kun li, — sekvi lin, — se mi tiel elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, — elektas interne en mia animo, — elektas lin kaj ne vin, — se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.
WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.
ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. — Kiam mi forvojaĝos, — se mi do forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte — aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ ne havas ŝlosilon por redoni, — eĉ ne sciigon por postlasi, nek pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.
WANGEL Vi ja mem volis.
ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi — kaj neniu alia, — kiu volis havi ĉion tiel.
WANGEL Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.
ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, — neniu apogo por mi, — neniu helpo, — neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.
WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.
ELLIDA Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, — ĉi-nokte — post duona horo — venos li, kiun mi perfidis — li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi — la lastan kaj solan fojon — revivi la vivon, — vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas — kaj pri kiu mi ne povas rezigni. Ne libere!
WANGEL Guste tial vi bezonas, ke via edzo — kaj ankaŭ via kuracisto — prenas potencon sur vi — kaj agas en via nomo.
ELLIDA Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime ĉe vi — kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, — mi ne kapablas!
WANGEL Venu, Ellida, — ni iomete promenadu kune.
ELLIDA Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi tie.
WANGEL Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.
ELLIDA Jes, ĉu vi opinias?
WANGEL Sufiĉan tempon, mi diras.
ELLIDA Do ni iomete promenadu.
(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)
BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu —!
ARNHOLM (mallaŭte) Tŝ, — lasu ilin foriri.
BOLETTE Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?
ARNHOLM Ĉu vi ion rimarkis?
BOLETTE Ĉu mi rimarkis!
ARNHOLM Ion aparte?
BOLETTE Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?
ARNHOLM Ho, mi ne ĝuste scias —
BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.
ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.
BOLETTE Ĉu?
ARNHOLM Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?
BOLETTE Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos al ni.
ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?
BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, — ŝi neniam revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.
HILDE Ankaŭ Hilde?
BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem —
ARNHOLM Kara Bolette, — por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi elvenus.
BOLETTE (vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?
ARNHOLM Ankaŭ tio, jes.
BOLETTE Nu, — kaj kion li diris!
ARNHOLM Hm, — via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn tagojn —
BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.
ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.
BOLETTE Neniun —!
ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.
BOLETTE (riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.
ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem — ĉu vi deziras elveni aŭ ne.
BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas?
ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?
BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio —! Sed ja tute neeblas, tio ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do —. Ĉar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.
ARNHOLM Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju — de via antaŭa instruisto?
BOLETTE De vi, Arnholm! Ĉu vi volus —?
ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. — Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?
BOLETTE Ĉu mi akceptas! Povi eliri, — vidi la mondon, — lerni ion profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga neebleco —!
ARNHOLM Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.
BOLETTE Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, — sed diru ĉu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?
ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.
BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed — (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, — ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.
ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere — ĉu estas io — io, kio ligas vin ĉi tie?
BOLETTE Ligas min? Ne, nenio.
ARNHOLM Nenio ajn?
BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, — patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaŭ Hilde. Sed —
ARNHOLM Nu, — vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato?
BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.
ARNHOLM Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, — vi povos forvojaĝi kun mi.
BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, — kia feliĉo por pripensi!
ARNHOLM Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?
BOLETTE Jes, efektive!
ARNHOLM Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?
BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto — mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.
ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed —. Nu, — vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin — se vi volus — volus ligi vin al mi — por la vivo?
BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, — kion vi diras!
ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.
BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!
ARNHOLM Ĉu tute ne eblus por vi, ke —?
BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aŭ —. Tamen —. Ĉu estis tiel vi intencis — kiam vi proponis fari tiom por mi?
ARNHOLM Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.
BOLETTE Ho, kiel tiaĵo — de vi, — kiel ĝi ne povus — surprizi min!
ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis — ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi vojaĝon pro vi.
BOLETTE Vi venis ĉi tien pro — pro mi!
ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi — hm —, ke vi daŭre havis vian antaŭan instruiston en — en iom pli ol amika memoro.
BOLETTE Kiel patro povis skribi tiaĵon!
ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. — Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, — vi ja komprenas, — ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo — aŭ imago — faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva — dankema inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.
BOLETTE Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!
ARNHOLM Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, — tia, kian mi ĝin portas en mi, — restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.
BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.
ARNHOLM Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu vi povis decidigi vin, — nu, fariĝi mia edzino?
BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.
ARNHOLM Nu ja, — ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus —. Do la rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.
BOLETTE Kiel, vi pensas?
ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!
BOLETTE Ho Dio, — sinjoro Arnholm, — ĉio fariĝis ja nun tute neebla.
ARNHOLM Ĉu ankaŭ tio neeblas?
BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, — kaj post la respondo, kiun mi donis al vi —. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!
ARNHOLM Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?
BOLETTE Ho, dolorigas pripensi!
ARNHOLM Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, — kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.
BOLETTE Jes, jes, — vi vere pravas, sinjoro Arnholm.
ARNHOLM Kaj jen, — kiam via patro ne plu vivas, — tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, — kiun vi — eble — ankaŭ ne amas.
BOLETTE Ho jes, — mi ja komprenas la veron — en tio kion vi diras. Sed tamen —! Aŭ eble tamen —?
ARNHOLM (rapide) Nu!
BOLETTE (rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble —.
ARNHOLM Kio, Bolette!
BOLETTE Ke eblus, — akcepti — tion, — kion vi proponis.
ARNHOLM Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole —? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?
BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. — Ne, sinjoro Arnholm, — do prefere prenu min.
ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas!
BOLETTE Jes, — mi opinias — ke mi volas.
ARNHOLM Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!
BOLETTE Jes. Se vi daŭre opinias, ke — ke vi devas preni min.
ARNHOLM Se mi opinias —! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, — dankon, Bolette! Kion vi alie diris, — via antaŭa dubemo, — tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!
BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.
ARNHOLM Jen al kio mi restas.
BOLETTE Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.
ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo —.
BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, — scii sin libera — veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo —.
ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj — ĉu ne, kara Bolette, — tio estas ege bona stato? Ĉu?
BOLETTE Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.
ARNHOLM (metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!
BOLETTE Jes, ankaŭ mi komencas —. Funde mi opinias — ke tio ĉi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!
ARNHOLM Kio estas, kara?
BOLETTE Ho, estas la kompatinda —. (montras eksteren) Vidu tie.
ARNHOLM Via patro —?
BOLETTE Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.
ARNHOLM Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?
BOLETTE Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.
ARNHOLM Jes, se ne estas nura imagaĵo.
BOLETTE Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.
ARNHOLM Kara, kiel tio estus la pli bona?
BOLETTE Jes, ĉar — certe nenio fariĝos el lia arto. — Ni foriru antaŭ ol ili venos.
ARNHOLM Kore bonvole, mia kara Bolette.
(Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)
HILDE Hej, — hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?
ARNHOLM Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.
(Li kaj Bolette eliras maldekstre.)
LYNGSTRAND (ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja duope. Ĉiam duope.
HILDE (postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.
LYNGSTRAND Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?
HILDE Ho jes. Ne estas malfacile, — kiam oni uzas siajn okulojn.
LYNGSTRAND Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.
HILDE Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.
LYNGSTRAND Nu, ne estas sole pro tio. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.
HILDE Kiel vi povas tion scii?
LYNGSTRAND Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.
HILDE Nur pensi?
LYNGSTRAND Dum li estas for, jes.
HILDE Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!
LYNGSTRAND Povus esti.
HILDE Ĉu ŝi promesis al vi?
LYNGSTRAND Jes, imagu, — ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi scias.
HILDE Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.
LYNGSTRAND Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.
HILDE Kaj kiam vi revenos hejmen, — ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj poste vin edzigi al ŝi?
LYNGSTRAND Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.
HILDE Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. — Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.
HILDE Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?
LYNGSTRAND Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi —. Mi pensas, ke devas esti io — io —. Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.
HILDE Vi eble pensas — ekscita?
LYNGSTRAND Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. (rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta kvazaŭ ŝi kaj vi mem — en unu staturo por tiel paroli.
HILDE Ĉu vi tion dezirus?
LYNGSTRAND Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun — dum tiu ĉi somero — mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.
HILDE Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?
LYNGSTRAND Jes, mi tre ŝatas vin tia.
HILDE Hm, — diru, vi kiu estas artisto, — ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras hele somervestita?
LYNGSTRAND Jes, tion mi vere ŝatas.
HILDE Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?
LYNGSTRAND Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.
HILDE Sed diru, — vi, kiu estas artisto, — kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro?
LYNGSTRAND En nigra, fraŭlino Hilde?
HILDE Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?
LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.
HILDE (rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. — Nigra punta kolumo. — Nigraj gantoj. — Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.
LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo — kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.
HILDE Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.
LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?
HILDE Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.
LYNGSTRAND Ekscite?
HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!
LYNGSTRAND (rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!
(Wangel kaj Ellida venas antaŭen apud la lageto.)
WANGEL Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, — vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro Lyngstrand, — ĝi ankoraŭ ne estas en vido?
LYNGSTRAND La granda anglo?
WANGEL Jes!
LYNGSTRAND (montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.
ELLIDA Ah —! Mi ja sciis.
WANGEL Jam venis!
LYNGSTRAND Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.
WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas aŭskulti la muzikon.
LYNGSTRAND Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.
WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.
HILDE (flustras al Lyngstrand) Ankaŭ tiuj du iras duope.
(Ŝi kaj Lyngstrand iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)
ELLIDA Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, — mi sentas.
WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.
ELLIDA Ho, — ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, — ĉu vi vidas lin, Wangel!
(La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)
LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.
ELLIDA Jes, jes, jes, — la horo venis.
LA FREMDULO Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?
WANGEL Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.
LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al Ellida) Mi do demandas vin, ĉu vi estas preta min akompani, — en libereco min akompani?
ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!
(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)
LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.
ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu reŝanĝi!
LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.
ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?
LA FREMDULO Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?
ELLIDA Pro tiu promeso, ĉu?
LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.
ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?
WANGEL Ellida!
ELLIDA (ekkrias) Ho, — tio kio tiras kaj tentas kaj logas — enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!
(La fremdulo transgrimpas la barelon.)
ELLIDA (kaŝas sin malantaŭ Wangel) Kio estas? Kion vi volas?
LA FREMDULO Mi vidas — kaj mi aŭdas, Ellida, — ke fine vi tamen min elektas.
WANGEL (paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de ĉi tie, — el la lando, — kaj neniam revenos, — ĉu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?
ELLIDA Ne, ne, Wangel! Ne tion!
LA FREMDULO Kion vi volas fari al mi?
WANGEL Mi volas enkarcerigi vin — kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.
ELLIDA Ho, Wangel, — kiel povas vi —!
LA FREMDULO Al tio mi estas preta. Kaj tial — (tiras revolveron el la brustpoŝo) — tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.
ELLIDA (ĵetas sin antaŭ Wangel) Ne, ne, — ne mortigu lin! Prefere min!
LA FREMDULO Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.
ELLIDA (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, — diri, kaj li aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, — ĉiujn miajn pensojn, — mian logantan sopiron kaj mian avidon, — tiujn vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi — elen en la nekonatecon, — por kio mi estas kreita — kaj kiun vi fermis por mi!
WANGEL (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima — kaj pri la neatingebla, — ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.
ELLIDA Ho jes, jes, — mi sentas — kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super mi!
WANGEL Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun alian vidas. Tial — tial mi lasas — la negocon nun tuj refariĝi. — Nun vi povas elekti vian vojon — en plena — plena libereco.
ELLIDA (momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, — vero, — kion vi diras! Ĉu tiel vi pensas — el via plej interna koro!
WANGEL Jes, — el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.
ELLIDA Kaj ĉu vi povas? Ĉu vi povas permesi ke tio okazu!
WANGEL Jes, mi povas. Mi povas — ĉar mi amas vin tiel arde.
ELLIDA (mallaŭte kaj treme) Tiel proksime — tiel intime — mi do ligiĝis al vi!
WANGEL Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.
ELLIDA (kunfrapas la manojn) Kaj mi, — kiu tion ne perceptis!
WANGEL Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, — nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via ĝusta vivo povas — remetiĝi sur — sur sian ĝustan spuron. Ĉar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.
ELLIDA (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al Wangel) Libere kaj — sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? — Estas transformo en tio ĉi!
(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)
LA FREMDULO Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!
ELLIDA (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!
LA FREMDULO Vi ne sekvos!
ELLIDA (kroĉas sin al Wangel) Ho, — neniam mi forlasos vin post tio ĉi!
WANGEL Ellida, — Ellida!
LA FREMDULO Do finite?
ELLIDA Jes! Finite por ĉiam!
LA FREMDULO Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.
ELLIDA Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, — kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.
LA FREMDULO Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol — trapasinta ŝippereo en mia vivo.
(Li eliras maldekstren.)
WANGEL (rigardas ŝin dum momento) Ellida, — via animo estas kiel la maro. Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?
ELLIDA Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, — ke la transformo devis veni — kiam mi povis elekti en libereco.
WANGEL Kaj la nekonateco, — ĝi ne logas vin pli?
ELLIDA Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, — iri en ĝin, — se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis rezigni.
WANGEL Mi komencas kompreni vin — iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj — kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, — al tiu fremda viro, — estis esprimo de vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.
ELLIDA Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi trovis, — kaj vi kuraĝis uzi la ĝustan rimedon — la solan, kiu povis helpi min.
WANGEL Jes, — en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas multe. — Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?
ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, — nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, — libervole, kaj sub respondeco.
WANGEL (rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia —
ELLIDA — kaj kun kunaj memoroj. Viaj — kiel ankaŭ miaj.
WANGEL Jes, ĉu ne, vi kara!
ELLIDA — kaj por niaj du infanoj, Wangel!
WANGEL Niaj vi nomas ilin!
ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.
WANGEL Niaj —! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, — senfinan dankon pro tiu vorto!
(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)
(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)
HILDE (duonlaŭte al Lyngstrand) Jen vidu — kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas!
BALLESTED (kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.
ARNHOLM (rigardas al Wangel kaj Ellida) Nun la anglo forvojaĝas.
BOLETTE (iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.
LYNGSTRAND La lasta vojaĝo ĉi-jare.
BALLESTED Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.
WANGEL Ne, — ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.
ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, — vere!
BOLETTE (venas antaŭen) Patro, — ĉu estas vero!
HILDE (proksimiĝas al Ellida) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!
ELLIDA Jes, kara Hilde, — se vi volas havi min.
HILDE (luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! — imagu — ĉu mi volas —!
ARNHOLM (al Ellida) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo —!
ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm —. Ĉu vi memoras, — ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, — oni ne facile trovos la vojon reen — al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo.
BALLESTED Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!
ELLIDA Proksimume, jes.
BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke la marvirino — ŝi mortos. La homoj, kontraŭe, — ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, — mi certigas al vi, sinjorino Wangel, — ili povas sin a-kli-matizi!
ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.
WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida.
ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.
(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)