Front matter (continued 2)
Elfric Leofwin Kearney translation
La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—ĉesis labori, kaj per spireganta voĉo demandis al Alicio:
"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"
"Ne," respondis ŝi, "eĉ mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."
"Ĝi estas," la Damo respondis, "la kreitaĵo, el kiu oni faras la falskelonian supon."
"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aŭ eĉ aŭdis pri ĝi."
"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."
En la momento kiam ŝi ekiris kun la Damo, ŝi aŭdis la Reĝon diranta (per tre mallaŭta voĉo) al la tuta ĉeestantaro: "Oni vin pardonas—ĉiujn."
"Jen tre bona afero," ŝi pensis. "Do, malgraŭ ĉio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektiviĝos. Mi tre, tre ĝojas pri tio."
Baldaŭ ili alvenis al Grifo kuŝanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustraĵon.)
"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku ĉi tiun fraŭlinon al la Falsa Kelonio, por ke ŝi aŭskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio ŝi aldonis: "Mi mem devas iri returne por aranĝi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."
Kaj ŝi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.
La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ĝis la Damo malaperis kaj tuj—tuj mokridis ŝin. "Jen bona ŝerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.
"Ho, ĝin diru al mi, mi petas," Alicio diris.
LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.

"Nu, la ŝerco estas ŝi mem," diris la Grifo. "Ĉio tio pri la ekzekutoj estas nur ŝia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidiĝu!"
"Tie ĉi ĉiu ja ordonas rapidiĝi," pensis Alicio, dum ŝi malrapide sekvas ĝin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom ĉirkaŭordonis min, neniam!"
Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimiĝis, Alicio povis aŭdi, ke li ĝemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Ŝi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:
"Kiaspeca estas lia doloro?"
Sed la Grifo respondis per preskaŭ tiaj samaj vortoj, kiajn li ĵus uzis pri la Damo:
"Ĉio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.—Tamen, vi rapidiĝu."
Do, ili marŝis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.
"Tiu ĉi fraŭlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.
"Mi volonte diros ĝin al ŝi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaŭ kaverna voĉo. "Vi ambaŭ sidiĝu, mi petas. Kaj eĉ ne unu vorton parolu, ĝis mi finos."
Ili do sidiĝis, kaj dum kelkaj minutoj neniu parolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos, tion mi ne povas kompreni." Tamen ŝi pacience atendis.
"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekĝemo, "mi estis vera Kelonio."
Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (Hjckrrh, Hjckrrh) de la Grifo kaj la konstanta plorĝemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaŭ decidiĝis levi sin kaj peti forpermeson, dirante
"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daŭrigis iom pli trankvile (kvankam eĉ nun li plorĝemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio—ni kutime nomis lin Testud'—"
"Pro kio vi nomis lin Testud'
"Ni ja nomis lin Testud', ĉar li estis fame konata te-studento, kaj tre ŝatis paroli pri la te-kulturo. Ĉu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"
La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro ŝia malspriteco li devis doni tiun klarigon.
Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."
Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riproĉo, ambaŭ sidis silente kaj rigardegis Alicion, ĝis pro konfuzo ŝi estus tre kontenta ke la tero malfermiĝu kaj kovru ŝin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:
"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie ĉi atendi la tutan tagon."
La Falsa Kelonio daŭrigis per jenaj vortoj:—
"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion—"
"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.
"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaŭ se vi similas aliajn hominfanojn."
Kaj antaŭ ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al ŝi severe: "Vi fermu la buŝon!"
La Falsa Kelonio daŭrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon ĉiutage—"
"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaŭ mi iras en ĉiutagan lernejon."
"Ĉu vi lernas ekstraĵojn?" demandis la Falsa Kelonio.
"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."
"Ankaŭ la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.
"Certege ne!" indignis Alicio.
"Do, malgraŭ ĉio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis ĉe la kontfino:
'La franca lingvo, la muziko, kaj la vestlavado—ekstraj.'"
"Laŭ mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "ĉar vi vivis sur la marfundo."
"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstraĵo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris ĝemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."
"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.
"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaŭ la diversaj fakoj de Aritmetiko—Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."
"Pri Multimpliko," Alicio kuraĝis diri, "mi neniam aŭdis. Kio ĝi estas?"
La Grifo levis surprize ambaŭ birdpiedojn. (Li ankaŭ havis en la posta parto du bestpiedojn—vidu la ilustraĵon.)
"Kion?" Ĝi ekkriis "neniam aŭdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam oni multe praktikis implikon, estas permesate eĉ komenci
Alicio jam ne havis la kuraĝon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, ŝi demandis al la Falsa Kelonio:
"Kion alian vi devis lerni?"
"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedaĵoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaŭ la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en ĉiu semajno; li instruis al ni disigi ĉiujn objektojn, ĉu ebenaj, ĉu solidaj kaj Kolerigi florbildojn.
"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.
"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, ruĝigi blankajn rozojn (kiel hodiaŭ la ĝardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj eĉ por ruĝigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."
"Mi ne povas," diris la Grifo, "ĉar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton.
"Mi ne lernis de li," diris ĝemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Ĉu mi estas prava?"
"Tute prava," diris la Grifo, ankaŭ ĝemante, kaj pro la dolorigaj memoraĵoj ili ambaŭ kovris la vizaĝojn per la piedaĵoj.
"Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.
"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naŭ en la dua kaj tiel plu."
"Jen tre kurioza aranĝo," diris Alicio.
"Nu, ligiĝis kun tiu 'kurioza' aranĝo," aldiris la Grifo, "unu tre ŝatata konsekvenco; ĉar en la dekunua tago nuligiĝis ĉiuj lecionoj."
"Ĉu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"
"Certe," diris la Falsturto.
"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.
"Jen sufiĉe pri la lecionoj," la Grifo interrompis ŝin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."
ĈAPITRO X La Omara Kvadrilo
La Falsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.
"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo,"
"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."
"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas?"
"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—"
"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"
—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.
—"Oni du fojojn antaŭen iras—"
—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.
—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—"
—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.
—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"
—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.
—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"
—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.
—"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.
—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.
—"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momento
"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.
"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.
"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.
"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"
"Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."
Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—
"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas; "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas! Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas, Kaj atendas vin sur sablo! Ĉu vi ankaŭ danci volas? Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas. Ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni.
Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita! Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!" "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme, "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme. Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni, Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.
Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj; Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj! Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo! Do, ne timu! Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo. Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni? Vi konsentas, ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"
Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:—
"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."
"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?"
"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin en la frit—"
"Pri Lafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?"
"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj."
"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marviŝo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vi ne eraras, kaj la kaŭzo ja estas—"
En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vi diru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion."
"La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen ĉio."
"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Ĝis hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj."
"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo. "Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango?"
"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
"Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis 'pli apude al Francujo.'"
(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sonon ŭhajting. Jen la teksta dialogo:—
"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango?" diris la Grifo.
"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
"Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo.
"Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon.
"Per kio oni poluras viajn ŝuojn?" demandis la Grifo.
Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:
"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo."
"Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn per blankigilo. Do, vi nun komprenas.")
"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.
"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion verdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj."
"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonas vin.'"
"La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno
"Ĉu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.
"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon?' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj, jena fiŝo!'"
Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ili sian historion.
"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."
"Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.
"Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."
Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj tre
La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "Patro Vilĉo." Kiam ŝi diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."
"Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.
"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.
Post kelkaj momentoj ĝi diris:—
"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu."
Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin.
"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo.'"
"La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo."
Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—
Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion, "Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!" La hararon netigas en ĉiu okazo La anas' per l' okuloj, sed li per la nazo. Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥo Malestime parolas eĉ pri la ŝarko. Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluas Malfiera la voĉo per kiu li bruas.
"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujn mi lernis en la infaneco," diris la Grifo.
"Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo."
Alicio diris nenion. Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.
"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio.
"Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."
"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo."
Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.
"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'"
Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre elvenos malprave. Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—
Lian domon pasante, per unu okulo Mi ekvidis panteron kun guf' por kunulo. La pantero englutis ja ĉion gluteblan, Al la gufo lasante nenion manĝeblan. La festeno finiĝis: al la guf' li permesis La kuleron enpoŝi; La tranĉilon enpaki virinan en mufon Kaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!
En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—
"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis."
"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon." Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis.
"Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"
"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:
"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo.'"
La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje plorsufokita:
Supo alloga de verda kolor'
Preta je la sepa hor'!
De la vespero la ĉefa glor'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Supo vespera, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera
Bela, ho bela vi Sup'!
Ho, bela Supo! pli bona ol truf',
Ol supo el bovida huf'!
Ĉion fordonus mi por suf—
—iĉe da vi, ho bela vi Sup'!
—iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!
—VI SUP'!
"Denove la ĥoron,"
"La proceso komenciĝas!"
"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro.
"Pri—kio—oni—pro—cesas?"
Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!
Bela, ho bela vi Sup'!
ĈAPITRO XI Kiu forŝtelis la tortojn?
Kiam ili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.
Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."
Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tio ne okazos, ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi.
Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estis iom leginta pri
"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."
Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidi kiel, vidu la ilustraĵon sur paĝo ) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.
"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "la ĵurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas la ĵurintoj."
Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.
La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.
"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."
"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."
"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo,"
Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"
La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci. Tion kompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilis tio, ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.
"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.
Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:
La Kera Damo bakis tortojn
En iu somertago!
Lakeo ŝtelis tiujn tortojn
Kaj kaŝis sub kratago!
"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.
"Ne, ne ankoraŭ,"
"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.
La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto!"
La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.
"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon."
"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"
La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.
"Je la dekkvara
"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.
"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.
Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!
"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.
"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.
"Do, ŝtelita!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.
"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."
Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.
"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo.
Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano!
En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencas kreski. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.
"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."
"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."
"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.
"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭ vi kreskas."
"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.
"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne."
"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon—t.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte—"
"Kio tio estas pri tvinklo?" la Reĝo demandis.
"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.
"Kompreneble 'tvinklo' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"
—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malpli tvinklis post la teo, sed la Martleporo diris—"
"Mi ne diris," la Martleporo rapide intermetis.
"Vi diris—" insistis la Ĉapelisto.
"Mi tion neas," diris la Martleporo.
"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."
"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.
"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"
"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.
"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.
"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."
La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetason
"Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—"
"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas."
Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)
"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."
"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri."
"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko."
"Tamen vi povas decidi desidi tie," respondis la Reĝo.
Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.
"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."
"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.
"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.
—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.
"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.
La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.
"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.
"Rifuzas!" diris la kuiristino.
La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—
"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devas kros-ekzameni."
"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."
LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI.

Do, faldinte la brakojn kaj sulkiginte la brovojn kontraŭ la kuiristino, ĝis liaj okuloj preskaŭ tute fermiĝis, li demandis per tre profunda voĉo:—"El kio oni faras tortojn?"
"Plejparte el pipro," respondis la kuiristino.
"El melaso," korektis iu dorma voĉo malantaŭ ŝi.
"Kaptu tiun Gliron," furioze kriis la Damo. "Senkapigu tiun Gliron! Eligu lin el la juĝejo! Subpremu lin! Pinĉu lin! Ŝiru al li la vangharojn!"
Dum kelkaj momentoj la tuta juĝantaro konfuziĝis, klopodadante eligi la Gliron. Kiam fine ĉio retrankviliĝis, la kuiristino jam malaperis.
"Ne grave estas," diris la Reĝo. Interne, li ja estis tre kontenta. "Alvoku la trian atestanton," li rapide daŭrigis, kaj aldonis per mallaŭta voĉo al la Damo:
"Bonvolu, mia karulino, mem krosekzameni la venontan. Pro tiu laboro la kapo al mi preskaŭ krevas."
Alicio observis la Blankan Kuniklon, dum li manfuŝas la liston, kaj ŝi tre miris kian ŝajnon havos la venonta atestanto; "ĉar," ŝi diris al si, "oni ĝis nun ricevis tre malmulte da evidenco."
Imagu al vi ŝian surprizon kiam ŝi aŭdis la kuniklon per la plej alta tono de sia kunikla voĉeto ellegi la nomon "Alicio."
ĈAPITRO XII Alicio atestanto
"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.
Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.
"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi
"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos—ĉiuj." Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion.
Alicio do rerigardis al la private ŝi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, ĉu li sidus renversite aŭ kapsupre.
Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la plafonon.
—"Kion vi scias pri ĉi tiu afero?" la Reĝo demandis al Alicio.
"Nenion," ŝi respondis.
"Nenion ajn?" persistis la Reĝo.
"Nenion ajn."
"Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj.
Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj. Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston, dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis diri malgrava?"
"Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte.
Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis
En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton!"—Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro—kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' 'Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo.'"
"Mi ne havas tian altecon," protestis Alicio.
"Vi havas," diris la Reĝo.
"Preskaŭ du kilometrojn," aldonis la Damo.
"Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin."
"Kiel vi kuraĝas tion diri?" diris la Reĝo. "Ne estas en la libro eĉ unu regulo pli malnova!"
"En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio.
La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron. "Konsideru la verdikton," li
La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.
"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon."
"Kion ĝi enhavas?" demandis la Damo.
"Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato al—al iu."
"Nepre al iu" diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al li."
"Al kiu ĝi estas adresita?" demandis unu ĵurinto.
"Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo."
Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—
"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj."
"Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato?" demandis alia ĵurinto.
"Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero."
Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.
"Do, li nepre imitis ies manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis.)
"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino."
"Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre intencis ian
Sekvis universala aklamado. Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.
"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo.
"Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon."
"Legu ilin," la Reĝo ordonis.
La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.
"Kie vi volas ke mi komencu?" li demandis.
"Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi."
Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:
Li diris ke vi vidis ŝin
Kaj nomis min ĉe li, ho!
Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)
Sed ne pri la talio.
Anoncis li ke restos mi
Ĉi tie—ni ĝin sciis.
"Se la aferon puŝos ŝi,
Ho ve al mi," vi kriis.
Al ŝi nur unu, du al li,
Tri, kvar al ni li donis!
Sed ĉiuj venis re al vi
Li tion ne oponis.
Se mi aŭ ŝi en tio ĉi
Kulpiĝus, li tre fida
Ke igos nin liberaj vi
Kiel nin vi nun vidas.
Supozis mi ke estis vi
Malhelpo al la planoj
(Dolor' vi for! ekkriis ŝi)
De ni kaj ĝi—pri ranoj.
Ne sciu li pri ŝia ŝat';
Ĉar tiu devas esti
Sekreta—kiel diplomat'!
Ĉu vi ne volas resti?
"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj konsid..."
"Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio—ŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd.); mi mem kredas ke enestas en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo."
Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke "Ŝi kredas ke enestas eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn.
"Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. 'Sed ne pri la talio.' Nur rigardante la juĝaton, lian talion."
"Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "'Ni ĝin sciis' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. 'Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis' jen kion li faris disdonacante la tortojn."
"Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke 'ĉiuj venis re al vi.'"
"Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: 'Dolor' vi for, ekkriis ŝi.' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas!"
"Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon.
La inkujo trafis—ne la Loron—sed Bil Lacerton. Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.
La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.
"Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.
Sekvis tre embarasa silento. Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris ŝercon," kaj—tuj la korteganoj aplaŭdis amase.
"La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan fojon!
Ĉi tiun fojon la Damo interrompis. "Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue la juĝon, kaj nur poste la verdikton."
"Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio.
"Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono.
Tamen neniu ekmovis sin!
"Mi ne timas vin" diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,—nenio krom ludkartaro!"
La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur ŝin. Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj—
—trovis sin kuŝanta sur la deklivo. Jen la fratino vartis ŝian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur ŝian vizaĝon.
"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis."
"Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio.
Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.
Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—
"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo."
Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis—dum ŝi kuras—kian mirindan sonĝon ŝi sonĝis!
Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron. Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon.
Jen ŝia revo:—
Unue pri Alicio mem ŝi revis. En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas—aŭ ŝajnas aŭskulti—la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.
Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasas—jen la timigita
Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara.
Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos—nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.
Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj al ili briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble eĉ per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn.
[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]
1, 3La vorto "tejl" prezentas al anglolingvanoj du diversajn ideojn, la ideon "vosto" kaj la ideon "rakonto."
2La aŭtoro tie ĉi kritikas (per la buŝo de l' Anaso) la anglan kutimon enmeti sen bezono la vortojn "ĝi" "ĝin" por turni la atenton al longa subjekta aŭ objekta frazeto, kiu sekvas: en la teksto "ĝin" = "iri kun E.A..... por proponi al li la kronon."
4Angla mallongaĵo, inter familianoj, por Vilhelmo.
5Cheshire (Ĉeŝŝa) estas la angla graflando en kiu sidas la urbo Chester (Ĉesta); ekzistas popoldiro ke nur en tiu graflando la katoj havas la kapablon grimaci.
6En angla lingvo, "akso" havas ankaŭ la signifon "hakilo."
7"Same freneza kiel leporo en Marto" estas angla popoldiro.
8La angla frazeto kiun uzis la Ĉapelisto estas dusencaĵo kies ordinara signifo estas "paroli ĝis fiksita templimo ekze 10 minutojn"; ĝi povas ankaŭ signifi "alparoli Tempon."
9Jen alia dusencaĵo: Alicio intencis esprimi "laŭtkalkuli la taktojn," sed la Ĉapelisto komprenis aŭ ŝajnigis kompreni "bati Tempon."
10Angla vorto kiu signifas "lumi kiel steloj lumas," "brili intermite."
11, 12La draw" havas la signifojn "desegni" kaj "ĉerpi."
13"Eĉ Kato rajtas rigardi Reĝon" estas angla popoldiro.
14Krom multaj aliaj supoj, la anglaj havas du, kiujn oni nomas "kelonia" kaj "falskelonia." La unua, kompreneble, estas farata el kelonia viando. La alia estas je gusto tre simila; kaj oni konkludas ke se kelonia supo estas farata el la vera kelonio, la falskelonia nur povas esti farata el la Falsa Kelonio.
TURNBULL AND SPEARS, PRINTERS, EDINBURGH