← Table of contents
La Asocio de la Junuloj

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ (continued 2)

Odd Tangerud translation

MONSEN (ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono —

LA ĈAMBELANO Nu, envenu; envenu!

MONSEN Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?

LA ĈAMBELANO Dankon. Ĉu vi ion deziras?

MONSEN Ne povas tion diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu havas preskaŭ ĉion, kion li deziras.

LA ĈAMBELANO Jen, jen; tio estas multe dirite.

MONSEN Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo.

LA ĈAMBELANO Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas ĝin.

MONSEN Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj.

LA ĈAMBELANO Ĉu vere?

MONSEN La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke estus tempo iom post iom likvidi, kaj —

LA ĈAMBELANO Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.

MONSEN Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon —

LA ĈAMBELANO Al mi?

MONSEN Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi ofertis —

LA ĈAMBELANO Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo.

MONSEN Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj —

LA ĈAMBELANO Post tiu senkonsidera forhakado tie farita —?

MONSEN Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post kelkaj jaroj ili —

LA ĈAMBELANO Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.

MONSEN Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi —; mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil aŭ tiom.

LA ĈAMBELANO Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.

MONSEN Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj. Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj estas jam uzitaj —

LA ĈAMBELANO Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj.

MONSEN Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo —

LA ĈAMBELANO Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.

MONSEN Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas helpi min?

LA ĈAMBELANO Al kio vi celas?

MONSEN Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj —; ĉu vi permesas ke mi orientigu vin pri mia stato?

LA ĈAMBELANO (forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas —?

MONSEN Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano —. Kontraŭ kompenso kompreneble; — kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj —

LA ĈAMBELANO Kaj kun tia demando vi venas al mi?

MONSEN Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, kiam iu vere venis en malfacilaĵon.

LA ĈAMBELANO Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, — precipe en tempo kia ĉi tia; sed tamen —

MONSEN Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi?

LA ĈAMBELANO Ho, por kio tio utilus?

MONSEN Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi.

LA ĈAMBELANO Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia ŝparmono —

MONSEN Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je deponaĵo.

LA ĈAMBELANO Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon.

MONSEN Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj.

LA ĈAMBELANO Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn?

MONSEN Sed por tio mi do ne kulpas!

LA ĈAMBELANO Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo?

MONSEN Trunkflosisto, kiel mia patro?

LA ĈAMBELANO Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio.

MONSEN Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn —

LA ĈAMBELANO Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi!

MONSEN Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.

LA ĈAMBELANO Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas la almozulkeston kulpe de vi.

MONSEN Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.

LA ĈAMBELANO Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero, mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.

MONSEN Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo.

LA ĈAMBELANO Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco? Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi malestimas vin.

MONSEN Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!

LA ĈAMBELANO Mi ne faros.

MONSEN Mi volonte pagos kion ajn —

LA ĈAMBELANO Pagi! Kaj tion vi kuraĝas —

MONSEN Se ne pro mi, do pro via filo!

LA ĈAMBELANO Mia filo?

MONSEN Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia porcio.

LA ĈAMBELANO Kiujn li gajnos?

MONSEN Jes!

LA ĈAMBELANO Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?

MONSEN Kiel —?

LA ĈAMBELANO Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin?

MONSEN Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo —

LA ĈAMBELANO Subskribo! Sur dokumentoj —

MONSEN Nur por 10 — 15 000 taleroj.

LA ĈAMBELANO Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke —? Mia nomo! En tia afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do?

MONSEN Nur pro la formo —

LA ĈAMBELANO Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj.

MONSEN Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Efektive; kiel mi diras al vi.

MONSEN Ne; efektive. Tion mi mem vidis.

LA ĈAMBELANO Kion vi vidis?

MONSEN La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio.

LA ĈAMBELANO Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.

MONSEN Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!

LA ĈAMBELANO Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam!

MONSEN Do ĝi estas falsa.

LA ĈAMBELANO Falsa?

MONSEN Jes, falsa; kopiita; — ĉar mi estas ĝin vidinta.

LA ĈAMBELANO Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu?

MONSEN Tion mi ne diras.

LA ĈAMBELANO Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos!

MONSEN Aŭskultu min —!

LA ĈAMBELANO Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!

MONSEN Sinjoro ĉambelano, — pro vi mem kaj pro multaj aliaj —

LA ĈAMBELANO Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto —! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado.

[4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).

MONSEN Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!

LA ĈAMBELANO Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.

MONSEN Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren —

LA ĈAMBELANO Tiun vojon!

MONSEN Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO (aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; — envenu!

RINGDAL Sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO (vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu —! Nun, Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas.

FJELDBO Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano?

RINGDAL Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn?

LA ĈAMBELANO Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie.

FJELDBO Nu jes; kaj sekve kio?

LA ĈAMBELANO Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.

RINGDAL Falsaj paperoj?

LA ĈAMBELANO Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!

FJELDBO Sed pro dio, kiu faris tion?

LA ĈAMBELANO Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu malkaŝigata. — Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero —

FJELDBO Tuj; tuj!

RINGDAL Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontiĝon de la lerneja komisiono.

LA ĈAMBELANO Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien.

FJELDBO Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj fraŭduloj!

RINGDAL Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras dekstre)

(La ĉambelano kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas Erik Bratsberg de la fono.)

ERIK BRATSBERG Kara patro —!

LA ĈAMBELANO Nu, ĉu estas vi?

ERIK BRATSBERG Mi devas absolute paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?

ERIK BRATSBERG Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn komercaferojn.

LA ĈAMBELANO Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus.

ERIK BRATSBERG Sed hodiaŭ mi devas —

LA ĈAMBELANO Kion vi devas?

ERIK BRATSBERG Patro, vi devas helpi min!

LA ĈAMBELANO Mono! Jes vi povos fidi, ke —!

ERIK BRATSBERG Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu —; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli —

LA ĈAMBELANO Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.

ERIK BRATSBERG Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?

LA ĈAMBELANO Monsen mem.

ERIK BRATSBERG Ĉu Monsen ĉeestis?

LA ĈAMBELANO Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon.

ERIK BRATSBERG Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.

LA ĈAMBELANO Vi?

ERIK BRATSBERG Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj nun cetere estas la pagdato —

LA ĈAMBELANO Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta —?

ERIK BRATSBERG Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri —

LA ĈAMBELANO Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por vi; — inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; tion vi nun vidas.

ERIK BRATSBERG Ĉu vi volas savi min aŭ ne?

LA ĈAMBELANO Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.

ERIK BRATSBERG Mia honoro estas en risko —

LA ĈAMBELANO Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej frue.

ERIK BRATSBERG Ho, vi ne scias —!

(Selma kaj Tora venas de la sidĉambro.)

SELMA Ĉu estas Erik, kiu parolas? — Dio, kio okazis?

LA ĈAMBELANO Nenio. Eniru reen.

SELMA Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?

ERIK BRATSBERG Estas tio, ke mi estas ruinigita.

TORA Ruinigita!

LA ĈAMBELANO Jen, jen!

SELMA Kio estas ruinigita?

ERIK BRATSBERG Ĉio.

SELMA Ĉu vi pensas pri via mono?

ERIK BRATSBERG Mono, domo, heredo, — ĉio!

SELMA Jes, tio estas ĉio por vi.

ERIK BRATSBERG Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu la malfeliĉon kune.

SELMA La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas sufiĉe bona!

LA ĈAMBELANO Je nomo de Dio —!

ERIK BRATSBERG Pri kio vi pensas?

TORA Ho, sed regu vin!

SELMA Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!

ERIK BRATSBERG Selma!

LA ĈAMBELANO Infano, kion vi diras?

SELMA Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus; neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!

ERIK BRATSBERG Kio do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza!

SELMA Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj. Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato —! Lasu min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.)

LA ĈAMBELANO Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ —?

TORA Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)

ERIK BRATSBERG Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo)

RINGDAL (venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO Kion vi volas?

RINGDAL Mi venas de la pruntejo —

LA ĈAMBELANO De la pruntejo? Nu jes, la kambio —

RINGDAL Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.

(Doktoro Fjeldbo kaj bienulo Lundestad venas de la fono.)

FJELDBO Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko?

LUNDESTAD Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian nomon; — nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.

LA ĈAMBELANO Kambio de mia filo?

LUNDESTAD Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.

LA ĈAMBELANO Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi —

LUNDESTAD Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj —

LA ĈAMBELANO (palpas por seĝo) Ho vi kompatanta —!

FJELDBO Je nomo de Jesuo!

RINGDAL Do ne estas eble —!

LA ĈAMBELANO (falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? Akceptita de mi? De 2000 taleroj?

FJELDBO (al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko?

LUNDESTAD Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen —

LA ĈAMBELANO De Monsen!

RINGDAL Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj —

LA ĈAMBELANO Restu ĉi tie!

DANIEL HEJRE (venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi aŭdu historiojn —

RINGDAL Pardonu; ni estas okupataj —

DANIEL HEJRE Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli, ekzemple —

LA ĈAMBELANO Monsen?

DANIEL HEJRE He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata!

LUNDESTAD Subaĉeti, vi diras?

LA ĈAMBELANO Oni juĝas de la pomo al la trunko.

DANIEL HEJRE Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, helpe de tiu kambio —

[5] Norvega interjekcio, kiu signifas “spitmoko”.

FJELDBO kaj RINGDAL Kambio?

LUNDESTAD Je la elekto por elektuloj?

LA ĈAMBELANO Nu! Kaj sekve?

DANIEL HEJRE Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, — de 2000 taleroj. Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!

LA ĈAMBELANO Kambio de 2000 taleroj?

RINGDAL Kaj ĝin havas Monsen?

DANIEL HEJRE Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård.

LUNDESTAD Nu tiel.

LA ĈAMBELANO Ĉu vi estas certa pri tio?

DANIEL HEJRE Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas —

LUNDESTAD Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; — kaj ankaŭ vi, Ringdal —

(Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.)

FJELDBO Sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Jes.

FJELDBO La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika —

LA ĈAMBELANO Oni kredus tion.

FJELDBO Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos —?

LA ĈAMBELANO Mi ne faros iun denuncon al la vokto.

FJELDBO Kompreneble; — sed vi devas fari ion pli.

LA ĈAMBELANO (ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.

FJELDBO Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la malfeliĉulon —

LA ĈAMBELANO Kiamaniere?

FJELDBO Simple; rekonu vian subskribon.

LA ĈAMBELANO Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas fari kion ajn?

FJELDBO Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi sub mantelo kun fraŭduloj?

FJELDBO Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si?

LA ĈAMBELANO Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo.

(Li eliras maldekstre.)

Kurteno

KVARA AKTO

(Gastigĉambro ĉe sinjorino Rundholmen. Enirpordo en la fono; pli malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la ĉambro.)

SINJORINO RUNDHOLMEN (laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo.

STENSGÅRD (venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN (de interne) Uŝ, kiu estas?

STENSGÅRD Estas mi, — Stensgård! Ĉu mi povas enveni?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn.

STENSGÅRD Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensgård. — Uŝ, — jen iu denove! (ĵetfermas la pordon)

PRESISTO ASLAKSEN (kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD Nu, tie enprenita?

ASLAKSEN Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, — “de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion krudan interspacigite.

STENSGÅRD Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita.

ASLAKSEN Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio.

STENSGÅRD Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ.

ASLAKSEN Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)

STENSGÅRD (trakuras la gazeton) — — “La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto” — “longa kaj fidela servo” — “kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; — “tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” — “advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” — “laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” — Nu ja, estas efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis?

ASLAKSEN Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj.

STENSGÅRD Ho, je diablo pri la aliuloj, — jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj —

ASLAKSEN Nu jes; jes bone!

STENSGÅRD Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj —

ASLAKSEN Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.

STENSGÅRD Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ —

ASLAKSEN Ho, kiel tio —!

STENSGÅRD Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi mem; via gazeto —; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin —

ASLAKSEN Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre)

SINJORINO RUNDHOLMEN (bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen vi havas min. Ĉu estus io grava —?

STENSGÅRD Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas.

SINJORINO RUNDHOLMEN Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ.

STENSGÅRD Ĉu li ne venos?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu.

STENSGÅRD Ĉu Monsen?

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento.

STENSGÅRD Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.

DANIEL HEJRE (de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tamen ne.

DANIEL HEJRE Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin?

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias.

DANIEL HEJRE Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo.

DANIEL HEJRE Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, ĉar edziniĝi vi devus.

SINJORINO RUNDHOLMEN Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.

DANIEL HEJRE Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco — karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed viro tamen estas viro.

DANIEL HEJRE Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino —

SINJORINO RUNDHOLMEN Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio, kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton.

DANIEL HEJRE Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, — tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita —

SINJORINO RUNDHOLMEN Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre)

DANIEL HEJRE Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu!

STENSGÅRD Vastan legadon; ĉu?

DANIEL HEJRE He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn aferojn por pripensi, mi opinias.

STENSGÅRD Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.

STENSGÅRD Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin.

DANIEL HEJRE He-he; vi estas ŝercema; — aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion. Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo, kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome de la scienco ke vi prezentas vin?

FJELDBO Nome de la scienco?

DANIEL HEJRE Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie maligna rabies agitatoria. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! (elen dekstre)

STENSGÅRD Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ?

FJELDBO Jes.

STENSGÅRD Kaj kion li diris?

FJELDBO Kion li diris?

STENSGÅRD Nu jes; mi ĵus skribis al li.

FJELDBO Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis?

STENSGÅRD Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ.

FJELDBO Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj —

STENSGÅRD Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la mano, vi sciu.

FJELDBO Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?

STENSGÅRD Kiel?

FJELDBO Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj aŭ tiaĵoj?

STENSGÅRD Fjeldbo, vi vidis la leteron!

FJELDBO Ne, mi certigas al vi —

STENSGÅRD Nu ja, efektive, — mi minacis lin.

FJELDBO Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi.

STENSGÅRD Respondon? Eldiru, homo!

FJELDBO (montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la sinjoro ĉambelano.

STENSGÅRD Kaj por kiu li voĉdonos?

FJELDBO Li almenaŭ ne voĉdonos por vi.

STENSGÅRD Por kiu do? Por kiu, mi demandas?

FJELDBO Por la guberniestro kaj la pastoro.

STENSGÅRD Kio do? Eĉ ne por Lundestad?

FJELDBO Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian posteulon.

STENSGÅRD Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi!

FJELDBO Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.

STENSGÅRD Bone; li ricevu, kion li deziras.

FJELDBO Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, — oni riskas mem kuntiriĝi.

STENSGÅRD Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj.

FJELDBO Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna Lundestad kuntiri vin.

STENSGÅRD Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen ekstere.

FJELDBO Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, —

STENSGÅRD Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj ĉeestas —

FJELDBO Estas granda salto de elektulo al parlamentano.

STENSGÅRD Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.

FJELDBO Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun?

STENSGÅRD Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon en interesoj —

FJELDBO Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata.

STENSGÅRD Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi kovas ruzaĵon —

FJELDBO Mi?

STENSGÅRD Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion? Estu sincera —! Ĉu vi volas?

FJELDBO Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, — nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj pensoj.

STENSGÅRD Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la klara, blua fluo preterpase; — ho, kiel do vi povas kompreni tiaĵon!

LUNDESTAD (el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!

STENSGÅRD Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu voĉdonos la ĉambelano?

FJELDBO Silentu; ne estas honeste de vi!

STENSGÅRD Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la pastoro.

LUNDESTAD Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; — mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn.

STENSGÅRD Mi ludos saĝe — de nun.

FJELDBO Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)

STENSGÅRD Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas?

LUNDESTAD Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, — mi vidas ke vi aperigis ion en la gazeto.

STENSGÅRD Mi?

LUNDESTAD Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.

STENSGÅRD Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto —

LUNDESTAD Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie.

STENSGÅRD Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas pli akrajn armilojn.

LUNDESTAD Ĉu?

STENSGÅRD Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida?

LUNDESTAD Ĉu ĝi validas? Jena kambio?

STENSGÅRD Jes, certe; rigardu ĝin proksime.

DANIEL HEJRE (de dekstre) Sed pro diablo kio do estas —? Aha, jen vidu! Ho ne, mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.

LUNDESTAD Stranga parabolo.

DANIEL HEJRE Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.

STENSGÅRD Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago.

DANIEL HEJRE Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! Oni flustras pri granda ruino; bankroto, — ja, ne politika, sinjoro Lundestad; je Dio!

STENSGÅRD Bankroto?

DANIEL HEJRE He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; — sufiĉe; laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono)

STENSGÅRD Ĉu estas iu vero en tiu babilado?

LUNDESTAD Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de grandkomercisto Bratsberg sur ĝi.

STENSGÅRD Ankaŭ tiun de la ĉambelano.

LUNDESTAD Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas.

STENSGÅRD Jes, certe; nur rigardu ĝin.

LUNDESTAD Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona.

STENSGÅRD Vi do vidas?

LUNDESTAD Kion?

STENSGÅRD Ke ĝi estas falsa.

LUNDESTAD Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas unue.

STENSGÅRD Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa?

LUNDESTAD Tiel bone ne estas.

STENSGÅRD Kiel do?

LUNDESTAD Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD Ĉu? Tamen do ne eblas ke —?

LUNDESTAD Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos tiuj, kiuj estas plej proksimaj.

STENSGÅRD (kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?

LUNDESTAD Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?

STENSGÅRD Sed bona Dio —!

LUNDESTAD Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri bankroto kaj ruino kaj —

STENSGÅRD Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min.

LUNDESTAD Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al aŭkcio, ili vendiĝos por nen— — —

STENSGÅRD Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, — trafos ankaŭ la infanojn!

LUNDESTAD Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi havas.

STENSGÅRD Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam fidela!

LUNDESTAD Kion doktoro Fjeldbo diris?

STENSGÅRD Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.

LUNDESTAD Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min?

STENSGÅRD Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.

LUNDESTAD Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?

STENSGÅRD Kian malbonon?

LUNDESTAD Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava?

STENSGÅRD Kiom tio gravas? Ne, vere certe —

LUNDESTAD Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias.

STENSGÅRD Kompreneble.

LUNDESTAD Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino —; kara, kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.

STENSGÅRD Sed kiel vi sekve statos?

LUNDESTAD Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de vi?

STENSGÅRD Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi!

LUNDESTAD Jes, sed la bienposedanto —?

STENSGÅRD Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, — prenu min!

LUNDESTAD (rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre)

(Stensgård faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas Bastian Monsen de la fono.)

BASTIAN Jen vi vidas min!

STENSGÅRD De kie vi venas?

BASTIAN De la nacio.

STENSGÅRD Nacio? Kion tio signifas?

BASTIAN Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kuŝas ligitaj —

STENSGÅRD Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio?

BASTIAN Kio?

STENSGÅRD Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio.

BASTIAN Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio?

STENSGÅRD Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; — vi ridindigas vin mem —

BASTIAN Ĉu mi ridindigas min mem similante vin?

STENSGÅRD Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo; estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru — kiam revenos via patro?

BASTIAN Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaŭ ok tagoj.

STENSGÅRD Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras?

BASTIAN Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas fari al mi servon.

STENSGÅRD Volonte; kio tio do estus?

BASTIAN Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, — mi volas edziĝi.

STENSGÅRD Edziĝi? kun kiu?

BASTIAN Tŝŝ! En ĉi tiu domo.

STENSGÅRD Sinjorino Rundholmen?

BASTIAN Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, — mi amas ŝin, morto kaj plago!

STENSGÅRD Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.

BASTIAN Hipokritecon!

STENSGÅRD Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo. Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio —

BASTIAN Sed aŭskultu do —!

STENSGÅRD Lasu min stari ekstere, mi diras! (al doktoro Fjeldbo, kiu envenas de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?

FJELDBO Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn.

STENSGÅRD Nu, ĉu tiel!

FJELDBO Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi —

STENSGÅRD (stampfante) Ĉu ne estas diable!

FJELDBO Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en la fono)

BASTIAN Kion li pensis pri venki kaj perdi?

STENSGÅRD Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, — por reveni al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi —

BASTIAN Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe —?

STENSGÅRD Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj; estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; — kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon —

BASTIAN Vidvinon.

STENSGÅRD Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida —

BASTIAN Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?

STENSGÅRD Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo.

BASTIAN Nu?

STENSGÅRD Pago por pago, kara Bastian; — vi parolu por mi rekompence.

BASTIAN Mi? Al kiu?

STENSGÅRD Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.

BASTIAN Ĉu do ne estas —?

STENSGÅRD Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado —

BASTIAN Ho, ĉu tio eblus?

STENSGÅRD Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?

BASTIAN Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke —; sed nun oni multe parolas pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano —

STENSGÅRD Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas iri.

BASTIAN Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras.

STENSGÅRD Sed via patro, — ĝuste tion mi dirus —

BASTIAN Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu nun por mi, — se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie?

STENSGÅRD Li certe estas ĉe la administrado de la elekto.

(Bastian eliras en la fono; samtempe sinjorino Rundholmen envenas de dekstre.)

SINJORINO RUNDHOLMEN Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi.

STENSGÅRD Tio estas do stranga.

MADAM RUNDHOLMEN Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.

STENSGÅRD Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN Nu, kio estas?

STENSGÅRD Ĉu vi volas aŭskulti min?

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho jes ja, volonte.

STENSGÅRD Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre —

STENSGÅRD Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino —

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD Sed se nun venus lerta, juna viro —

SINJORINO RUNDHOLMEN Lerta, juna viro?

STENSGÅRD Iu kiu longe silente amis vin —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin.

STENSGÅRD Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola —

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.

STENSGÅRD Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen, — por vi mem kaj —

SINJORINO RUNDHOLMEN — kaj por lerta, juna viro?

STENSGÅRD Nu bone; respondu al mi pri tio —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze?

STENSGÅRD Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus —?

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa —

STENSGÅRD (paŝon malantaŭen) Kion?

SINJORINO RUNDHOLMEN Uŝ, jen iuj!

(Fraŭlino Monsen rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)

RAGNA Permesu, — ĉu mia patro estas ĉi tie?

SINJORINO RUNDHOLMEN Via patro? Jes; ne; — mi ne scias; — pardonu —

RAGNA Kie li estas?

SINJORINO RUNDHOLMEN Via patro? Nu; ne li preterveturis —

STENSGÅRD Orienten al Kristiania.

RAGNA Ne, tio ne eblas —

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen, vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre)

STENSGÅRD Diru, fraŭlino, — ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas?

RAGNA Jes, vi ja aŭdas.

STENSGÅRD Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?

RAGNA Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ.

STENSGÅRD (baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis rilate al mi?

RAGNA Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!

STENSGÅRD Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere.

RAGNA Jes, tio estas, je Dio, pasinta!

STENSGÅRD Sed kial —!

RAGNA Mi pli bone lernis koni vin; — bone ke mi tion lernis ĝustatempe.

STENSGÅRD Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, — vin kaj neniun alian!

RAGNA Lasu min preterpasi! Mi timas vin —

STENSGÅRD Ho, sed morgaŭ, Ragna, — ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?

RAGNA Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ.

STENSGÅRD Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa!

SINJORINO RUNDHOLMEN (kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason por sukceso kaj bonfarto.

STENSGÅRD Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago morgaŭ! (li trinkas)

KANDIDATO HELLE (de dekstre al Ragna) Ĉu vi trovis lin?

RAGNA Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu!

SINJORINO RUNDHOLMEN Sed, je Dio, kio estas?

KANDIDATO HELLE Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj —

RAGNA Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen —

SINJORINO RUNDHOLMEN Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?

RAGNA Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ!

STENSGÅRD Adiaŭ, — ĝis morgaŭ!

(Kandidato Helle kaj fraŭlino Monsen eliras en la fono.)

DANIEL HEJRE (de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård, Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li?

DANIEL HEJRE Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon.

SINJORINO RUNDHOLMEN Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen povas regali. (eliras maldekstre)

DANIEL HEJRE Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu do, — ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!

STENSGÅRD Sinjorino Rundholmen?

DANIEL HEJRE Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos renversiĝintaj.

STENSGÅRD Ĉu do ne estas io en malordo en Storli?

DANIEL HEJRE Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne parolas pri ruino kaj bankroto kaj —?

STENSGÅRD Jes, jes, kaj kio plu?

DANIEL HEJRE Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj estas venintaj al Storli —

STENSGÅRD Paro da gastoj; jes, tion mi scias —

DANIEL HEJRE Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj pri avidaj kreditoroj; — estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed jen, — kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ?

STENSGÅRD Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg?

DANIEL HEJRE He-he; certe mi konas.

STENSGÅRD (elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi.

DANIEL HEJRE Donu; mi vere estas iom miopa, sed — (post esti rigardinta) Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano.

STENSGÅRD Neniam? Do efektive —!

DANIEL HEJRE Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen?

STENSGÅRD Ne, de grandkomercisto Bratsberg.

DANIEL HEJRE Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por ekbruligi vian cigaron.

STENSGÅRD Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto —?

DANIEL HEJRE Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel. Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido —

STENSGÅRD Sed kiel do eblis —? Monsen devus ja ne esti sciinta —

DANIEL HEJRE Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri, irante ĉi tie kiel atestanto al —; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo pri ĉio estas tio, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la ĉambelanon —

STENSGÅRD Jes, tion diris ankaŭ Lundestad.

DANIEL HEJRE Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? Fiat justitia, pereat mundus; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi tiu putra mondo, sinjoro!

STENSGÅRD (paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj!

DANIEL HEJRE Kio diable —?

STENSGÅRD Kaj tio ĝuste nun! Nun, — nun!

LIBROPRESISTO ASLAKSEN (venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!

STENSGÅRD Elektita?

ASLAKSEN Per 117 voĉoj, — kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis.

DANIEL HEJRE Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård!

ASLAKSEN Tio aldone kostos bovlon da punĉo —

DANIEL HEJRE Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras.

ASLAKSEN (dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La nova elektulo regalas!

(Bienulo Lundestad kaj pluraj voĉdonintoj laŭe venas de dekstre.)

DANIEL HEJRE (kompate al Lundestad) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!

LUNDESTAD (flustre al Stensgård) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion —?

STENSGÅRD Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas?

LUNDESTAD Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita?

ASLAKSEN (returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la punĉo; — ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras.

STENSGÅRD (frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al —!

LUNDESTAD Kio?

STENSGÅRD La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo dekstre kaj skribas)

LUNDESTAD (mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por postmorgaŭ?

ASLAKSEN Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda?

LUNDESTAD Certe ne kruda.

ASLAKSEN Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin.

LUNDESTAD Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras la plankon)

SERVISTINO (de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino.

ASLAKSEN Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj!

(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum la sekvo li ripetade trinkas. Bastian Monsen intertempe envenis de dekstre.)

BASTIAN (mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron?

ASLAKSEN Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin.

BASTIAN Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; — kiam vi vidas ke ŝi estas libera, vi komprenas.

ASLAKSEN Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!

BASTIAN Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.

ASLAKSEN Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; — ventrapide!

(Bastian malproksimiĝas.)

STENSGÅRD Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere?

ASLAKSEN Morgaŭ vespere? Jes, volonte.

STENSGÅRD Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.

ASLAKSEN De vi?

STENSGÅRD Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere.

ASLAKSEN Ĝuste; estu trankvila.

(La servistino alportas la menditaĵojn. Stensgård iras al la fenestro.)

BASTIAN Nun, vi, — ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen?

STENSGÅRD Parolis? Nu jes, mi iomete parolis —

BASTIAN Kaj kion vi opinias?

STENSGÅRD Jes, — ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan.

BASTIAN Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi deziras decidigi tion.

STENSGÅRD Post horo?

BASTIAN (vidas sinjorinon Rundholmen, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ; nenion atentigu! (iras trans la planko)

STENSGÅRD (al Aslaksen, mallaŭte) Redonu al mi la leteron.

ASLAKSEN Vi volas rehavi ĝin?

STENSGÅRD Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem.

ASLAKSEN Bonvolu; jen ĝi estas.

(Stensgård metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la aliulojn.)

SINJORINO RUNDHOLMEN (al Bastian) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?

BASTIAN Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento.

SINJORINO RUNDHOLMEN Sed tion via patro certe ne ŝatus.

BASTIAN Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.

SINJORINO RUNDHOLMEN Kiel tio?

BASTIAN Li iras svatante —

SINJORINO RUNDHOLMEN Dio do; ĉu li ion diris?

BASTIAN Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke Ragna ŝatas lin.

SINJORINO RUNDHOLMEN Ragna?

LUNDESTAD (proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante —

LUNDESTAD Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla —

BASTIAN La ĉambelano?

LUNDESTAD Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato —

SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu; kiu?

LUNDESTAD La fraŭlino; la filino, kompreneble.

BASTIAN Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias?

LUNDESTAD Je mia savo, li faras.

SINJORINO RUNDHOLMEN Kaj pri tio vi sakras?

BASTIAN Kaj al mi li diris —! Audu; mi parolu kun vi! (Lundestad kaj Bastian al la fono)

SINJORINO RUNDHOLMEN (proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård!

STENSGÅRD Kontraŭ kiu?

SINJORINO RUNDHOLMEN Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi.

STENSGÅRD Ke ili faru, — se ili nur ne incidas je iu certa.

SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu estas tiu?

STENSGÅRD (sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.

SINJORINO RUNDHOLMEN Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato.

STENSGÅRD Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj de via altestimata ĉefo.

RINGDAL Pri kio li klopodadis?

STENSGÅRD Por min forvoĉdoni.

RINGDAL Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn.

STENSGÅRD Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin.

RINGDAL Kion tio signifas?

STENSGÅRD Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj —

RINGDAL Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?

STENSGÅRD Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?

RINGDAL Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj.

STENSGÅRD Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?

RINGDAL Permeso, ĉu vi estas freneza?

STENSGÅRD Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion.

RINGDAL Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata?

STENSGÅRD Ĉu tio do ne estas vero?

RINGDAL Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi?

STENSGÅRD Je la momento mi ne diras.

RINGDAL Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco.

STENSGÅRD Intenco —!

RINGDAL Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin for de la ĉambelano —?

STENSGÅRD Je mia savo; jes, jes; estas!

RINGDAL La ĉambelano funde alte taksas vin —

STENSGÅRD Ĉu li faras?

RINGDAL Jes, kaj tion oni volas interrompi; — oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj kredema; ke —

STENSGÅRD Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!

RINGDAL Kiun leteron?

STENSGÅRD Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere?

RINGDAL Certe.

STENSGÅRD Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi.

RINGDAL Ĉu vi venos?

STENSGÅRD Jes, por pruvi al li; — aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la ĉambelano ĉi tiun kambion de mi.

RINGDAL La kambion —!

STENSGÅRD Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li —

RINGDAL Vere, sinjoro Stensgård —

STENSGÅRD Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la elektul-baloto.

RINGDAL Vi povas fidi tion. (eliras fone)

STENSGÅRD Jen aŭdu, sinjoro Hejre, — kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la ĉambelano?

DANIEL HEJRE Kiel mi povis imagigi al vi —?

STENSGÅRD Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo —

DANIEL HEJRE Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la ĉambelano.

LUNDESTAD Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima.

STENSGÅRD Kiel pli proksima?

LUNDESTAD Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen —

STENSGÅRD Ĉu!

DANIEL HEJRE Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli —

LUNDESTAD Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis —

DANIEL HEJRE Kaj la familio eliris por serĉi lin —

LUNDESTAD kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon —

STENSGÅRD Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro —!

DANIEL HEJRE He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!

ASLAKSEN Ĉu iu pendigis sin?

LUNDESTAD Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli —

PROPRIETULO MONSEN (de la fono) Ĉampanon sur la tablon!

ASLAKSEN kaj PLURAJ Monsen!

MONSEN Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto kaj osto!

DANIEL HEJRE Sed, altestimata —!

STENSGÅRD Vi! De kie vi venas?

MONSEN De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo.

STENSGÅRD Jes, mi klarigos al vi —

MONSEN Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre)

LA SERVISTINO (kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron —

BASTIAN Ho, morto kaj plago! (al la fono)

STENSGÅRD Ĉu ŝi legas leteron?

LA SERVISTINO Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita.

STENSGÅRD Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli —

MONSEN Adiaŭ; morgaŭ!

STENSGÅRD (mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.

DANIEL HEJRE Certe, certe.

STENSGÅRD Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; — vi faras tion tiel elegante.

DANIEL HEJRE Kio diable estas tio?

STENSGÅRD Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, — veto kun — kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn.

DANIEL HEJRE Aha, mi komprenas —; sufiĉe dirite!

STENSGÅRD Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta ĝis plue, vi komprenas.

DANIEL HEJRE Fidu min; estos por mi kora plezuro —

STENSGÅRD Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano.

LUNDESTAD Ĉu vi havas esperon?

STENSGÅRD Trioblan!

LUNDESTAD Trioblan? Sed mi ne komprenas —

STENSGÅRD Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)

MONSEN (apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?

ASLAKSEN Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.

MONSEN Ĉu vi havas?

ASLAKSEN Al sinjorino Rundholmen.

MONSEN Nu, fine!

ASLAKSEN Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli malfrue; ĝustatempe! Je via sano!

DANIEL HEJRE (al Lundestad) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro Stensgård kaj sinjorino Rundholmen.

LUNDESTAD (pli mallaŭte) Li svatas ŝin.

DANIEL HEJRE Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin —; sufiĉe dirite —

LUNDESTAD Kaj tion vi promesis?

DANIEL HEJRE Jes, kompreneble.

LUNDESTAD Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi plenumas okcidente.

DANIEL HEJRE He-he; la kara animo, — efektive ĉi tiun fojon li estos miskalkulinta.

SINJORINO RUNDHOLMEN (kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato Stensgård?

DANIEL HEJRE Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!

Kurteno

KVINA AKTO

(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)

(Ferfareja administranto Ringdal staras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)

RINGDAL Envenu!

DOKTORO FJELDBO (de la fono) Bonan matenon!

RINGDAL Bonan matenon, sinjoro doktoro!

FJELDBO Nu, ĉio bone statas?

RINGDAL Jes, dankon; sufiĉe bone; sed —

FJELDBO Sed?

RINGDAL Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?

FJELDBO Ne! Kio estas tio?

RINGDAL Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?

FJELDBO Ne!

RINGDAL Monsen forkuris ĉinokte.

FJELDBO Forkuris? Monsen?

RINGDAL Forkuris.

FJELDBO Sed bona Dio —?

RINGDAL Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli —

FJELDBO Sed la kialo? La kaŭzo?

RINGDAL Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen —

FJELDBO Kaj li forkuris!

RINGDAL Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas —

FJELDBO Kaj la malfeliĉa familio —?

RINGDAL La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.

FJELDBO Jes, sed la filino?

RINGDAL Tŝŝ; la filino estas ĉi tie.

FJELDBO Ĉi tie?

RINGDAL La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.

FJELDBO Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?

RINGDAL Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme —; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi — Tŝŝ; jen la ĉambelano.

LA ĈAMBELANO (de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!

FJELDBO Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.

FJELDBO Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.

FJELDBO Kion tio signifas?

LA ĈAMBELANO Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.

FJELDBO Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ.

FJELDBO Pri tio vi tamen devus iomete dormi.

LA ĈAMBELANO Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.

FJELDBO Jes, kaj kio krome?

LA ĈAMBELANO Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen?

FJELDBO Jes, mi aŭdis.

LA ĈAMBELANO (al Ringdal) Ĉu oni nenion pli scias?

RINGDAL Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.

LA ĈAMBELANO Kaj mia filo?

RINGDAL Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos.

LA ĈAMBELANO Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.

RINGDAL Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre)

FJELDBO Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.

LA ĈAMBELANO Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?

FJELDBO Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?

LA ĈAMBELANO Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis?

FJELDBO Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.

LA ĈAMBELANO Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?

FJELDBO Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco.

LA ĈAMBELANO (paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita!

FJELDBO Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO (haltas) Mi?

FJELDBO Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton?

LA ĈAMBELANO Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.

FJELDBO Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.

LA ĈAMBELANO Ĉu tion vi opinias?

FJELDBO Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskon lerni anstataŭ esti. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård —

LA ĈAMBELANO Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?

FJELDBO Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, — ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco?

LA ĈAMBELANO Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi —!

FJELDBO Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato —

LA ĈAMBELANO Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?

FJELDBO Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.

LA ĈAMBELANO Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen —

FJELDBO Kion? Kiaĵon?

LA ĈAMBELANO Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi?

FJELDBO La kambio de via filo?

LA ĈAMBELANO Jes, ĝin li sendis min reen.

FJELDBO Libervole?

LA ĈAMBELANO Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; — kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li.

FJELDBO Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino —

LA ĈAMBELANO Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.

FJELDBO Mi?

LA ĈAMBELANO Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, — kaj tamen —

FJELDBO Nu ja, tamen?

LA ĈAMBELANO Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io — io distingita kiun mi tute ne ŝatas!

FJELDBO Sed pliklarigu do!

LA ĈAMBELANO Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBO Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon.

LA ĈAMBELANO Ĉu? Per kio?

FJELDBO Per silento.

LA ĈAMBELANO Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; — kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos —; li devos —! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo —! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD (de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan —

LA ĈAMBELANO Ho, je diablo, — mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.

LUNDESTAD Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA ĈAMBELANO Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTAD Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO Hm, hm; — jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete —

FJELDBO Eble por saviĝi.

LUNDESTAD Neeblus; li sinkis tro profunden; — kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.

LA ĈAMBELANO Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ?

LUNDESTAD Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.

LA ĈAMBELANO Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas —?

LUNDESTAD Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA ĈAMBELANO Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.

LUNDESTAD Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA ĈAMBELANO Kaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTAD Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi.

LA ĈAMBELANO Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro —?

LUNDESTAD Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.

LA ĈAMBELANO Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li —

LUNDESTAD Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA ĈAMBELANO Bedaŭrinde; vi estis tro rapida —

LUNDESTAD Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO Rilate al mi?

LUNDESTAD Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, — vi ja scias ke li havas certan paperon —

LA ĈAMBELANO Nun ne plu.

LUNDESTAD Kio?

LA ĈAMBELANO Jen ĝi estas.

LUNDESTAD Ĉu li sendis ĝin reen al vi?

LA ĈAMBELANO Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD (pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.

STENSGÅRD (de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu?

LA ĈAMBELANO (al li) Vi sekure povas.

STENSGÅRD Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA ĈAMBELANO Mi volas.

STENSGÅRD Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn —

LA ĈAMBELANO Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD Ho Dio benu vin!

LA ĈAMBELANO Kaj ekde hodiaŭ — ĉar vi tiel deziras — ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie.

STENSGÅRD Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas)

LA ĈAMBELANO Envenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. La ĉambelano iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)

TORA (kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre) Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSGÅRD Vi sinjorino!

TORA Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSGÅRD Sed —?

TORA Aĥ, kiom ni misjuĝis vin!

STENSGÅRD Ĉu vi —?

TORA Vi ja mem kulpis; — ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.

STENSGÅRD Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis —?

TORA Ĉiuj; se ni vere povus —

LA ĈAMBELANO Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!

TORA Jen ili baldaŭ.

(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.)

STENSGÅRD Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTAD Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.

STENSGÅRD Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!

LUNDESTAD Oho; pensoj pri amo?

STENSGÅRD Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!

LUNDESTAD Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSGÅRD Bastian —?

LUNDESTAD Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.

STENSGÅRD Ho, babilaĵo —

LUNDESTAD Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.

STENSGÅRD Kion vi havas de Ringdal?

LUNDESTAD Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”.

STENSGÅRD Kion vi diras?

LUNDESTAD Sian “Jes”, mi diras.

STENSGÅRD Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTAD Sed ne la filino.

STENSGÅRD Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian —; kiel do povis tiu bruto —? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.

DANIEL HEJRE (de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas —

LA ĈAMBELANO Dankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJRE Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; — la ekzekucia potenco —; nu sufiĉe! (al Stensgård) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo.

STENSGÅRD Pri kio?

DANIEL HEJRE Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias —

STENSGÅRD Nu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJRE Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron —

STENSGÅRD Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?

DANIEL HEJRE Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin —

STENSGÅRD Ho, dankon al Dio!

DANIEL HEJRE Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo —! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; — ho, jen taŭga virino!

STENSGÅRD Nu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRE Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ!

STENSGÅRD Kio? Fianĉiniĝis?

DANIEL HEJRE Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi —

STENSGÅRD Stultaĵo! Estas nur babilaĵo!

DANIEL HEJRE Kio estas nur babilaĵo?

STENSGÅRD Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis —! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi —

DANIEL HEJRE Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.

STENSGÅRD Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJRE Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!

STENSGÅRD Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, — procesi por vi —; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras)

LA ĈAMBELANO (kiu dume parolis kun Lundestad) Ne, Lundestad, — tion mi vere ne povas kredi.

LUNDESTAD Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJRE Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?

LA ĈAMBELANO Diru al mi, — ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?

DANIEL HEJRE Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA ĈAMBELANO Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li —

LUNDESTAD Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa?

DANIEL HEJRE Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko —

LUNDESTAD Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJRE Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?

LA ĈAMBELANO Do tiel!

LUNDESTAD (al la ĉambelano) Kaj kiam li tion aŭdis —

LA ĈAMBELANO — kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTAD La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA ĈAMBELANO Aktoras grandanima; trompas min denove; — malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, — tiu, tiu —! Kaj tiu persono —!

DANIEL HEJRE Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA ĈAMBELANO Poste; poste, kara amiko! (tiras Lundestad flanken) Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!

LUNDESTAD Kaj ĉu vi mem do?

LA ĈAMBELANO Ho, mi ŝatus —!

LUNDESTAD (montras al Stensgård, kiu parolas kun Tora) Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras —?

LA ĈAMBELANO El tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTAD Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco —

LA ĈAMBELANO Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTAD Kion vi volas fari?

LA ĈAMBELANO Atentu (iras al Fjeldbo) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, — bonvolu fari al mi servon.

FJELDBO Kun ĝojo!

LA ĈAMBELANO Do forpelu la ulon tie.

FJELDBO Stensgård?

LA ĈAMBELANO Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBO Sed kiel povas mi —?

LA ĈAMBELANO Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn —

FJELDBO Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?

LA ĈAMBELANO Jes, pro diablo; jes!

FJELDBO Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Jen ĝi.

FJELDBO Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj?

LA ĈAMBELANO Doktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBO Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo. Tora eligas etan krion; la ĉambelano estas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSGÅRD Fianĉiĝo! Via fianĉiĝo —!

DANIEL HEJRE Kun de la ĉambelano perm— —? Kun via —? Kun — kun —?

LUNDESTAD Ĉu la doktoro perdis la prudenton?

STENSGÅRD Sed, sinjoro ĉambelano —?

LA ĈAMBELANO Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj!

FJELDBO Dankon, dankon, — kaj pardonon!

LA ĈAMBELANO Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!

TORA Ho, mia benata patro!

LUNDESTAD Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon —

STENSGÅRD Estas elpensaĵo!

LUNDESTAD Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen —

STENSGÅRD Mensogo; mensogo mi diras!

TORA Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.

LA ĈAMBELANO Kiuj? Kie?

TORA Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne — (al la plej supera pordo dekstre)

LUNDESTAD Kandidato Helle? Li do —!

LA ĈAMBELANO Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA (timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!

LA ĈAMBELANO Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?

KANDIDATO HELLE Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.

RAGNA Ho, zorgu pri ni!

LA ĈAMBELANO Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!

DANIEL HEJRE Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston —

LA ĈAMBELANO Kio? Vi? Je via aĝo; — kia nepripensemo!

DANIEL HEJRE Ho —! Sufiĉe dirite.

LUNDESTAD La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD Ĉu? (laŭte) Ne, nun mi kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.

LA ĈAMBELANO Kiel?

STENSGÅRD Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, — ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita.

LA ĈAMBELANO Vi?

FJELDBO Fianĉigita!

DANIEL HEJRE Atestiĝas.

LA ĈAMBELANO Sed kiel —?

FJELDBO Fianĉigita? Kun kiu?

LUNDESTAD Ĉu do ne estas?

STENSGÅRD Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBO Kun sinjorino Rundholmen!

LA ĈAMBELANO La vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTAD Hm. Nu tiel!

LA ĈAMBELANO Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do —?

STENSGÅRD Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTAD Li havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN (enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon —

LA ĈAMBELANO Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?

ASLAKSEN Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD Poste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSEN Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi —

STENSGÅRD Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? — Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTAD Li venkis.

LA ĈAMBELANO Vere, mi devas diri — (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINO Sinjorino Rundholmen —

LA ĈIRKAŬSTARANTOJ Sinjorino Rundholmen?

LA ĈAMBELANO Ĉu ŝi?

LA SERVISTINO Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo —

LA PLIMULTO (parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel —?

STENSGÅRD Kia babilaĵo!

ASLAKSEN Jes, mi ja diris al vi —

LA ĈAMBELANO (al la pordo) Envenu; envenu!

(Bastian Monsen kun sinjorino Rundholmen ĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera —

LA ĈAMBELANO Kompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMEN Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon.

LA ĈAMBELANO Jes, jes, — vi ja estas fianĉinigita; sed —

TORA Sed ni ne sciis —

STENSGÅRD (al Aslaksen) Sed kiel tio ĉi do estas —?

ASLAKSEN Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras —

STENSGÅRD Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj —

ASLAKSEN Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSGÅRD Tiun de Bastian? Kaj jen —? (ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam —. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE (al Lundestad) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?

LA ĈAMBELANO Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu?

TORA Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.

BASTIAN Vi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMEN Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!

FJELDBO Ne, ne; ne li!

LA ĈAMBELANO Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMEN La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato!

FJELDBO Doktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMEN Kion?

FJELDBO Doktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA ĈAMBELANO Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSGÅRD Pardonu; necesa afero —

LA ĈAMBELANO (mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia —

LUNDESTAD Kio alia?

LA ĈAMBELANO Ne ambiciulaĉo; sed la alia —

LUNDESTAD Radikhakisto.

STENSGÅRD Mi rekomendas min!

LA ĈAMBELANO Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, — vorto kiu longe kuŝis sur mia koro —

STENSGÅRD (al la elirejo) Pardonu; urĝas afero.

LA ĈAMBELANO (post li) Radikhakisto!

STENSGÅRD Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO (revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIAN Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA ĈAMBELANO Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.

BASTIAN Cetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA (kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; — ĉu li povas veni nun?

LA ĈAMBELANO Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ —

SELMA Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn —

LA ĈAMBELANO Kaj pri tio vi ĝojas?

SELMA Jes, pri tio ke li povas; sed li ne permesiĝos al tio.

LA ĈAMBELANO Li envenu. (Selma eliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo.

LA ĈAMBELANO Dankon; sed ŝiru ĝin.

RINGDAL Ŝiri?

LA ĈAMBELANO Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago —

ERIK BRATSBERG (kun Selma de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi?

LA ĈAMBELANO (donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERG Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas.

LA ĈAMBELANO Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sed mi staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJ Kio? Vi, sinjoro ĉambelano?

DANIEL HEJRE Vi, altestimata?

LA ĈAMBELANO Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi povas tia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.

LUNDESTAD Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, — se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.

ERIK BRATSBERG Vi! Vere?

LUNDESTAD Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ —; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ (kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas!

LA ĈAMBELANO Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?

FJELDBO Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi —!

ASLAKSEN (timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!

FJELDBO Sed tiu letero, kiu —?

ASLAKSEN Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; — ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano —

LA ĈAMBELANO (pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu?

ASLAKSEN La gazetaro, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSEN Tamen, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSEN Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, — mi ne volas skribi ion en ĝi.

RINGDAL Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!

LA ĈAMBELANO Jes, kion vi diras pri tio?

RINGDAL Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO (rapide) Ho, tion mi poste —

LA ĈAMBELANO Vere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBO Kiel —?

LA ĈAMBELANO La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna —

TORA Patro, patro; ĉu vi sciis —?

LA ĈAMBELANO Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBO Ho, sinjoro ĉambelano —!

TORA Sed kiu dir —?

LA ĈAMBELANO Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.

TORA Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?

FJELDBO Nun mi komprenas vian konduton —

LA ĈAMBELANO Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.

FJELDBO Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?

LA ĈAMBELANO Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.

TORA (mallaŭte al Fjeldbo) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; — kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBO Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, — sed oni ne timigas.

(Ili interrompiĝas de sinjorino Rundholmen.)

DANIEL HEJRE (al la ĉambelano) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.

LA ĈAMBELANO Ĉu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJRE Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen.

LA ĈAMBELANO Ĝojige.

DANIEL HEJRE Kaj vi mem komprenas, — la multaj kurantaj aferoj —

LA ĈAMBELANO Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN (al Tora) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo.

LA SERVISTINO (de maldekstre) La tablo estas pretigita.

LA ĈAMBELANO Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.

RINGDAL Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!

DANIEL HEJRE Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj.

LUNDESTAD Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE La advokato?

LUNDESTAD Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe.

FJELDBO Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.

DANIEL HEJRE Kial ne?

FJELDBO Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.

DANIEL HEJRE Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!

FJELDBO Jes, sed kiel pri ĉio estas, — nia asocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la junuloj. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton.

LA ĈAMBELANO Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, — ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.

LUNDESTAD Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.

ASLAKSEN Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!

Kurteno

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings