← Table of contents
John Gabriel Borkman

HENRIK IBSEN (continued 2)

Odd Tangerud translation · Edition 2

ERHART (silentas momenton; poste li demandas:) Kion vi do volas al mi, panjo? Kio okazis?

SINJORINO BORKMAN (vaste etendas la brakojn al li) Mi volas vidi vin, Erhart! Mi volas havi vin ĉe mi — ĉiam!

ERHART (balbutante) Havi min —? Ĉiam! Al kio vi aludas per tio?

SINJORINO BORKMAN Havi vin, havi vin, mi volas! Ĉar estas iuj, kiuj volas preni vin for de mi!

ERHART (cedas paŝon) Ah, — vi do scias!

SINJORINO BORKMAN Jes. Ĉu ankaŭ vi scias.

ERHART (ekmiras kaj rigardas ŝin) Ĉu mi scias? Jes, kompreneble —

SINJORINO BORKMAN Aha, interkonsentita ludo! Malantaŭ mia dorso. Erhart, Erhart!

ERHART (rapide) Panjo, diru kio estas, kion vi scias!

SINJORINO BORKMAN Mi scias ĉion. Mi scias, ke via onklino estas veninta por forpreni vin de mi.

ERHART Onklino Ella!

ELLA RENTHEJM Ho, aŭskultu nun iomete min, Erhart!

SINJORINO BORKMAN (daŭrante) Ŝi volas, ke mi cedu vin al ŝi. Ŝi volas esti por vi en la loko de patrino, Erhart! Ŝi volas, ke vi estu ŝia filo kaj ne la mia de nun. Volas ke vi heredu ĉion post ŝi. Demeti vian nomon, kaj anstataŭe preni la ŝian!

ERHART Onklino Ella, ĉu tio ĉi estas vero?

ELLA RENTHEJM Jes, estas vero.

ERHART Mi sciis eĉ ne vorton pri tiaĵo antaŭ nun. Kial volas vi havi min reen al vi?

ELLA RENTHEJM Ĉar mi sentas, ke mi perdas vin ĉi tie.

SINJORINO BORKMAN (malmole) Pro mi vi perdas lin — jes! Kaj tio estas en ordo, tio.

ELLA RENTHEJM (rigardas lin pete) Erhart, mi ne povas elteni perdi vin. Ĉar sciu, ke mi estas soleca, — mortanta homo.

ERHART Mortanta —?

ELLA RENTHEJM Jes, mortanta. Ĉu vi volas esti kun mi ĝis la fino? Ligi vin tute al mi? Esti por mi, kvazaŭ vi estus mia propra infano —

SINJORINO BORKMAN (interrompante) — kaj perfidi vian patrinon kaj eble ankaŭ vian taskon en la vivo? Ĉu vi tion volas, Erhart?

ELLA RENTHEJM Mi estas kondamnita al forpaso. Respondu al mi, Erhart.

ERHART (varme; kortuŝite) Onklino Ella, — vi estis al mi nedireble bona. Ĉe vi eblis por mi elkreski en la plej plena, senzorga sento de feliĉo, kiun mi kredas, ke povas esti en la vivo de iu infano —

SINJORINO BORKMAN Erhart, Erhart!

ELLA RENTHEJM Ho, kiel benate, ke vi povas tion vidi tiel ankoraŭ!

ERHART — sed mi ne povas oferi min por vi nun. Neeblas por mi tiel tute kaj plene fariĝi kiel filo por vi —

SINJORINO BORKMAN (triumfe) Ha, mi ja sciis! Vi ne ricevos lin! Vi ne ricevos lin, Ella!

ELLA RENTHEJM (peze) Mi vidas. Vi regajnis lin.

SINJORINO BORKMAN Jes, jes, — mia li estas, kaj mia li restas! Erhart, — ĉu ne, filo, — ni du havas ankoraŭ iom da vojo por iri kune, ni.

ERHART (luktanta kun si mem) Panjo, — mi tamen diru al vi malkaŝe —

SINJORINO BORKMAN (streĉe) Nu?

ERHART Fariĝos tamen nur mallonga vojo, kiun mi iros kune kun vi, panjo.

SINJORINO BORKMAN (staras kiel frapita) Kion vi aludas per tio?

ERHART (prenante kuraĝon) Je Dio, panjo, — mi estas ja juna! Sentiĝas al mi, ke la ĉambra aero ĉi tie fine tute sufokus min.

SINJORINO BORKMAN Ĉi tie — ĉe mi!

ERHART Jes, ĉi tie ĉe vi, panjo!

ELLA RENTHEJM Do venu kun mi, Erhart!

ERHART Ho, onklino Ella, ne estas hareton pli bone ĉe vi. Estas alimaniere tie. Sed tamen ne pli bone. Ne pli bone por mi. Estas rozoj kaj lavendoj, — ĉambra aero, ankaŭ tie!

SINJORINO BORKMAN (skuita, sed kun batalakirita memrego) Ĉambra aero ĉe via patrino, vi diras!

ERHART (en kreskanta senpacienco) Jes, mi ne scias kiel alie nomi tion. Ĉiun tiun malsanecan zorgon kaj — kaj diigon — aŭ kio ĝi estas. Mi ne eltenas tion pli longe!

SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde serioze) Ĉu vi forgesas al kio vi dediĉis vian vivon, Erhart?

ERHART (ekkrie) Ho, diru prefere al kio vi dediĉis mian vivon! Vi, vi estis mia volo! Mi mem neniam rajtis havi iun! Sed nun mi ne povas plu porti tiun jugon! Mi estas juna! Memoru bone tion, patrino! (kun ĝentila, indulgema rigardo al Borkman) Mi ne povas dediĉi mian vivon al pentofaro por iu alia. Kiu ajn kiu tiu aliulo estus.

SINJORINO BORKMAN (kaptita de kreskanta timo) Kiu estas tiu, kiu ŝanĝis vin, Erhart?

ERHART (trafita) Kiu —? Ĉu ne povus esti mi mem, kiu —?

SINJORINO BORKMAN Ne, ne, ne! Vi estas veninta sub fremdajn potencojn. Vi ne plu estas sub tiu de via patrino. Kaj ankaŭ ne sub tiu de via — via nutra patrino.

ERHART (kun aldevigita spito) Mi estas sub mia propra potenco, mi, panjo! Kaj ankaŭ sub mia propra volo!

BORKMAN (antaŭen al Erhart) Do eble fine venis mi en la vico.

ERHART (fremde kaj formale ĝentile) Kiel —? Kiel patro opinias?

SINJORINO BORKMAN (moke) Jes, pri tio ankaŭ mi demandas.

BORKMAN (daŭrigante seninterrompe) Aŭskultu, Erhart, — ĉu vi do volas iri kun via patro? Ne estas tra la vivoago de aliulo, ke homo povas trovi restarigon por sia falo. Tiaĵo estas nur vanaj revoj, pri kiuj fabeliĝis por vi — ĉi tie malsupre en la ĉambra aero. Eĉ se vi volus aranĝi vian vivon por vivi kiel ĉiuj la sanktuloj kune — tio nenion utilus al mi.

ERHART (formale; respekte) Estas vero kiel dirite.

BORKMAN Jes, estas. Kaj ankaŭ ne utilus, se mi min fordonus al velko en pentofaro kaj rompanta humiligo. Mi provis helpi min trae per revoj kaj espero — en ĉiuj tiuj ĉi jaroj. Sed tiaĵo ne taŭgas por mi. Kaj nun mi volas elen el la revoj.

ERHART (kapklinas facile) Kaj kion volas — kion volas do patro fari?

BORKMAN Restarigi min mem, mi volas. Rekomenci de malsupre. Estas nur per sia nuntempo kaj sia venonta tempo ke homo povas pentofari por la pasinteco. Tra laboro, — tra senĉesa laboro por ĉio tio, kio en la juneco staris por mi kiel la vera vivo. Sed nun milfojojn pli alte ol tiam. Erhart, — ĉu vi volas esti kun mi, kaj helpi min pri tiu ĉi nova vivo?

SINJORINO BORKMAN (averte levas la manon) Ne faru, Erhart!

ELLA RENTHEJM (varme) Jes, jes, faru! Ho, helpu lin, Erhart!

SINJORINO BORKMAN Kaj al tio vi konsilas? Vi, la soleca, — la mortanta.

ELLA RENTHEJM Estu sensignife pri mi.

SINJORINO BORKMAN Jes, se nur ne estas mi, kiu prenas lin de vi.

ELLA RENTHEJM Ĝuste tiel, Gunhild.

BORKMAN Ĉu vi volas. Erhart?

ERHART (en embarasa ĝemo) Patro, — mi ne povas nun. Estas tute neeble!

BORKMAN Sed kion vi do fine volas?

ERHART (ekflamante) Mi estas juna! Mi volas fojon vivi la vivon ankaŭ mi! Mian propran vivon volas mi vivi!

ELLA RENTHEJM Ne volas oferi kelkajn mallongajn monatojn por lumigi por povra, estingiĝanta homa vivo?

ERHART Onklino, mi ne povas, eĉ se mi ege volus.

ELLA RENTHEJM Ne por iu, kiu nedireble amas vin?

ERHART Vere kiel mi vivas, onklino Ella, — mi ne povas.

SINJORINO BORKMAN (rigardas lin akre) Kaj eĉ via patrino ne plu ligas vin nun.

ERHART Mi ĉiam volas ami vin, panjo. Sed mi ne povas daŭre vivi por vi sola. Ĉar ne estas vivo por mi, tio ĉi.

BORKMAN Do venu tamen ligi vin al mi! Ĉar vivo, tio estas laboro, tio, Erhart. Venu, kaj ni du eliru en la vivon por labori kune!

ERHART (pasie) Jes, sed mi ne volas labori nun! Ĉar mi estas juna! Neniam mi sciis ke mi tia estas. Sed nun mi tion sentas fluanta varme tra mi. Mi ne volas labori! Nur vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN (kun scietanta ekkrio) Erhart, — por kio volas vi vivi!

ERHART (kun brilaj okuloj) Por la feliĉo, panjo!

SINJORINO BORKMAN Kaj kie vi pensas trovi ĝin?

ERHART Mi jam trovis ĝin!

SINJORINO BORKMAN (ekkrias) Erhart —!

(Erhart iras rapide kaj malfermas la antaŭĉambran pordon.)

ERHART (vokas eksteren) Fanny, — nun vi povas enveni!

(Sinjorino Wilton en supervestaĵoj, aperas sur la sojlo.)

SINJORINO BORKMAN (kun plektitaj manoj) Sinjorino Wilton —!

SINJORINO WILTON (iom timema; kun demanda rigardo al Erhart) Ĉu mi do —?

ERHART Jes, nun vi povas enveni. Mi ĉion diris.

(Sinjorino Wilton envenas en la ĉambron. Erhart fermas la pordon post ŝi. Ŝi klinas sin formale por Borkman, kiu mute resalutas.)

(Mallonga paŭzo.)

SINJORINO WILTON (kun mallaŭta, sed firma voĉo) La vorto do estas dirita. Kaj sekve mi ja povas scii, ke mi staras ĉi tie kiel iu, kiu okazigis grandan malfeliĉon en la domo.

SINJORINO BORKMAN (malrapide; rigardas ŝin rigide) Vi frakasis la lastan restaĵon de tio, por kio mi povus vivi. (ekdire) Sed tio ĉi, — estas ja tamen tute neebla!

SINJORINO WILTON Mi bone komprenas, ke ĝi aspektas al vi neeble, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do povus diri al vi mem, ke estas neeble. Aŭ ĉu —?

SINJORINO WILTON Mi prefere dirus, ke estas tute absurde. Sed tamen tiel estas.

SINJORINO BORKMAN (turnas sin) Ĉu tio ĉi estas tute serioza, Erhart?

ERHART Tio ĉi estas por mi la feliĉo, panjo. La tuta, granda, rava feliĉo de la vivo. Mi ne povas diri al vi ion alian.

SINJORINO BORKMAN (al sinjorino Wilton; premante la manojn) Ho, kiel vi sorĉis kaj logis mian malfeliĉan filon!

SINJORINO WILTON (kun fiera postĵeto de la kapo) Tion mi ne faris.

SINJORINO BORKMAN Vi ne faris, ĉu vi diras!

SINJORINO WILTON Ne. Mi nek sorĉis nek logis lin. Libervole Erhart venis al mi. Kaj libervole mi renkontis lin duonvoje.

SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin moke de supre malsupren) Jes vi, jes! Tion mi vere kredas.

SINJORINO WILTON (sinrege) Sinjorino Borkman, — ekzistas potencoj en la homa vivo, kiujn vi aspekte ne precipe konas.

SINJORINO BORKMAN Kiuj potencoj, se mi kuraĝas demandi?

SINJORINO WILTON La potencoj, kiuj ordonas al du homoj nerompeble — kaj senkonsidere kunligi siajn vivovojon.

SINJORINO BORKMAN (ridetas) Mi kredis, ke vi jam estas nerompeble ligita — al iu alia.

SINJORINO WILTON (mallonge) Tiu alia forlasis min.

SINJORINO BORKMAN Sed li tamen vivas, oni diras.

SINJORINO WILTON Por mi li estas morta.

ERHART (insiste) Jes, patrino, por Fanny li estas morta. Kaj tiu alia ja tute ne koncernas min!

SINJORINO BORKMAN (rigardas lin severe) Vi do scias, — tion pri la aliulo?

ERHART Jes, panjo, mi scias tion tiel bone, tiel bone, ĉion!

SINJORINO BORKMAN Kaj tamen tio ne koncernas vin, vi diras!

ERHART (en rifuzanta orgojlo) Mi povas nur diri al vi, ke estas la feliĉo, kiun mi volas havi! Mi estas juna! Mi volas vivi, vivi, vivi!

SINJORINO BORKMAN Jes, vi estas juna, Erhart. Tro juna por tio ĉi.

SINJORINO WILTON (firme kaj serioze) Ne kredu ion alian, sinjorino Borkman, ol ke mi diris al li la samon. Ĉiujn rilatojn koncerne mian vivon, mi malkaŝe metis antaŭ lin. Ripete mi memorigis al li, ke mi havas sep jarojn pli ol li —

ERHART (interrompante) Ho Fanny, — tion mi ja sciis antaŭe.

SINJORINO WILTON — sed nenio, — nenio helpis.

SINJORINO BORKMAN Nu? Ĉu ne? Kial vi do ne senpere rifuzis lin? Fermis vian domon por li? Jen vidu, tion vi estus devinta fari entempe!

SINJORINO WILTON (rigardas ŝin kaj diras mallaŭte) Tion mi efektive ne povis, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN Kial vi ne povis?

SINJORINO WILTON Ĉar la feliĉo ankaŭ por mi nur estis en tio sola.

SINJORINO BORKMAN (moke) Hm, — la feliĉo, la feliĉo —

SINJORINO WILTON Mi neniam antaŭe sciis, kio feliĉo en la vivo estas. Kaj mi do ne povas rifuzi la feliĉon, kvankam ĝi venas tiel malfrue.

SINJORINO BORKMAN Kaj kiom longe pensas vi ke tiu feliĉo daŭros.

ERHART (interrompante) Longe aŭ mallonge, panjo, — tio nenion signifu.

SINJORINO BORKMAN (en kolero) Blindigita homo, kia vi estas! Ĉu vi ne vidas kien tio ĉi kondukiĝas?

ERHART Mi ne ŝatas rigardi en la estontecon. Ne volas rigardi en iu ajn direkton! Mi nur volas havi la rajton foje vivi la vivon, ankaŭ mi!

SINJORINO BORKMAN (dolore) Kaj tion ĉi vi nomas la vivon, Erhart!

ERHART Jes, ĉu vi ne vidas kiel ĉarma ŝi estas!

SINJORINO BORKMAN (tordas la manojn) Kaj tiun ĉi frakasantan honton mi do ankaŭ devos porti!

BORKMAN (en la fono; malmole kaj akre) Ho, — vi ja kutimiĝis porti tiaĵon, vi, Gunhild!

ELLA RENTHEJM (petante) Borkman —!

ERHART (same) Patro —!

SINJORINO BORKMAN Jen mi devos iri kaj ĉiutage antaŭ miaj okuloj vidi mian propran filon kune kun iu — iu —

ERHART (interrompas akre) Nenion vi estos vidanta, patrino! Fidu tion, vi! Mi ne restos longe ĉi tie.

SINJORINO WILTON (rapide kaj decide) Ni forvojaĝos, ni, sinjorino Borkman.

SINJORINO BORKMAN (paliĝas) Ĉu ankaŭ vi forvojaĝos! Kune eble?

SINJORINO WILTON (kapsignas) Mi vojaĝos suden, jes. Eksterlanden. Kune kun juna knabino. Kaj Erhart akompanos nin.

SINJORINO BORKMAN Kun vi — kaj juna knabino?

SINJORINO WILTON Jes. Estas tiu eta Frida Foldal, kiun mi prenis en mian domon. Mi deziras, ke ŝi elvenu por lerni pli da muziko.

SINJORINO BORKMAN Kaj vi prenas ŝin kun vi?

SINJORINO WILTON Jes, mi ja ne povas forlasi la junan infanon sola tie eksterlande.

SINJORINO BORKMAN (subpremas rideton) Kion vi diras al tio, Erhart?

ERHART (iom embarasita, skuas la ŝultrojn) Jes, panjo, — ĉar Fanny fine volas tion tiel havi, —

SINJORINO BORKMAN (malvarme) Kaj kiam forvojaĝos la gesinjoroj, se oni kuraĝas demandi?

SINJORINO WILTON Ni forvojaĝos nun tuj, ĉi-nokte. Mia sleda veturilo staras malsupre sur la vojo, — ekster la domo de Hinkels.

SINJORINO BORKMAN (rigardas ŝin malsupren) Aha, — tio do estis la vespera societa kunestado.

SINJORINO WILTON (ridetas) Jes, venis nur Erhart kaj mi. Kaj ankaŭ eta Frida, kompreneble.

SINJORINO BORKMAN Kaj kie ŝi nun estas?

SINJORINO WILTON Ŝi sidas en la veturilo atendante nin.

ERHART (en ĝena embaraso) Panjo, vi do certe komprenas —? Mi volus ŝpari vin — kaj ĉiujn por tio ĉi.

SINJORINO BORKMAN (rigardas lin profunde ofendita) Vi volus forvojaĝi de mi sen diri adiaŭ?

ERHART Jes, ŝajnis al mi, ke estus pli bone tiel. Pli bone por ambaŭ partoj. Ĉio estis ja plene pretigita. La vestaĵoj pakitaj. Sed kiam sendiĝis por mi, do —. (volas etendi al ŝi la manojn) Adiaŭ, panjo.

SINJORINO BORKMAN (rifuzante mansvingas kontraŭ lin) Ne tuŝu min!

ERHART (cedeme) Ĉu tio estas via lasta vorto?

SINJORINO BORKMAN (malmole) Jes.

ERHART (turnas sin) Adiaŭ do vi, onklino Ella.

ELLA RENTHEJM (premas liajn manojn) Adiaŭ, Erhart! Kaj vivu vian vivon, — kaj fariĝu tiel feliĉa, tiel feliĉa, kiel por vi eblas!

ERHART Dankon, onklino. (kapsalutas antaŭ Borkman) Adiaŭ, patro. (flustras al sinjorino Wilton) Ke ni foriru plej eble tuje.

SINJORINO WILTON (mallaŭte) Jes, ni faru.

SINJORINO BORKMAN (kun malica rideto) Sinjorino Wilton, — ĉu vi kredas fari vere saĝe kunpreni ĉi tiun junan knabinon?

SINJORINO WILTON (ridete respondas, duone ironie, duone serioze) La viroj estas tiel nestabilaj, sinjorino Borkman. Kaj same pri virinoj. Kiam Erhart finis pri mi, kaj mi pri li, estos bone por ni ambaŭ, ke li, la bedaŭrindulo, havas iun sur kiu apogi sin.

SINJORINO BORKMAN Sed vi mem do?

SINJORINO WILTON Ho, mi certe min aranĝos, vi sciu. Adiaŭ ĉiuj!

(Ŝi salutas kaj eliras tra la antaŭĉambra pordo. Erhart staras momenton kvazaŭ ŝancelanta; jen li turnas sin kaj sekvas ŝin.)

SINJORINO BORKMAN (kun mallevitaj, plektitaj manoj) Seninfana.

BORKMAN (kvazaŭ vekiĝanta al decido) Do elen en la veteraĉon sola! Mian ĉapelon! Mian mantelon! (Li iras rapide al la pordo.)

ELLA RENTHEJM (en timo; haltigas lin) John Gabriel, kien vi volas?

BORKMAN Elen en la veteraĉon de la vivo, vi aŭdas. Lasu min, Ella!

ELLA RENTHEJM (tenas lin firme) Ne, ne, mi ne lasas vin eliri! Vi estas malsana. Mi vidas laŭ via aspekto.

BORKMAN Lasu min iri, diras mi! (Li fortiras sin kaj iras elen en la antaŭĉambron.)

ELLA RENTHEJM (ĉe la pordo) Helpu min reteni lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN (malvarme kaj malmole; staras meze en la ĉambro) Mi retenos neniun homon en la tuta mondo. Lasu ilin foriri de mi, ĉiuj. Kaj iu kaj alia! Tiel foren, — tiel foren kien ili nur volas. (subite kun tranĉanta krio) Erhart, ne forvojaĝu!

(Ŝi ĵetas sin kun etenditaj brakoj al la pordo. Ella Renthejm haltigas ŝin.)

KVARA AKTO

(Malferma korto ekster la ĉefdomo, kiu situas dekstre. Angulo de tiu kun enireja pordo kaj plataĵo de ŝtonŝtuparo elstaras. Laŭ la fono, proksime al la korto, streĉas sin abruptaj deklivoj kun picea arbaro. Komencanta maldensa arbetaĵo maldekstre. La neĝado ĉesis; sed la tero estas dike kovrata de la ĵus falinta neĝo.)

(Borkman, sinjorino Borkman kaj Ella Renthejm staras ekstere sur la ŝtuparo. Borkman apogas sin, senforta kaj laca, al la doma muro. Li havas malmodan pelerinon ĵetita sur la ŝultroj, tenas molan, grizan feltĉapelon en unu mano kaj dikan tuberbastonon en la alia. Ella Renthejm portas sian mantelon sur la brako. La granda tuko de sinjorino Borkman estas glitinta malsupren sur la nukon, tiel ke ŝia hararo montriĝas.)

ELLA RENTHEJM (estas sin stariginta antaŭ sinjorino Borkman) Ne iru post lin, Gunhild!

SINJORINO BORKMAN (en timo kaj ekscito) Lasu min preterpasi! Li ne devas forvojaĝi de mi!

ELLA RENTHEJM Estas tute senutile, mi diras al vi! Vi ne atingas lin.

SINJORINO BORKMAN Lasu min tamen iri, Ella! Mi volas krii laŭte post lin malsupren laŭ la vojo. Kaj la krio de sia patrino li do certe aŭdos!

ELLA RENTHEJM Li ne povas aŭdi vin. Li certe jam sidas ene en la veturilo —

SINJORINO BORKMAN Ne, ne, — li jam ne povas sidi en la veturilo!

ELLA RENTHEJM Li jam sidas en la veturilo, kredu min.

SINJORINO BORKMAN (en malespero) Se li sidas en la veturilo, — li sidas tie kun ŝi, kun ŝi, — ŝi!

BORKMAN (ridas aĉe) Kaj tiel lokigite li ne aŭdas la kriojn de sia patrino.

SINJORINO BORKMAN Ne, — do li ne aŭdas. (aŭskultas) Tŝŝ! Kio estas tio?

ELLA RENTHEJM (ankaŭ aŭskultanta) Aŭdiĝas kvazaŭ sono de sonoriloj —

SINJORINO BORKMAN (kun mallaŭta ekkrio) Estas ŝia veturilo!

ELLA RENTHEJM Aŭ eble tiu de aliulo —

SINJORINO BORKMAN Ne, ne; ĝi estas la sleda veturilo de sinjorino Wilton! Mi konas la arĝentajn sonorilojn! Aŭdu! Nun ili veturas ĝuste preter tie ĉi — malsupre de la deklivo!

ELLA RENTHEJM (rapide) Gunhild, se vi volas krii post lin, do kriu nun! Eble ke li tamen —!

(La sonoriloj aŭdiĝas proksime, ene en la arbaro.)

ELLA RENTHEJM Rapidu, Gunhild! Nun ili estas tute malsupre de ni!

SINJORINO BORKMAN (staras momenton nedecide; jen ŝi rigidiĝas, malmilda kaj malvarma) Ne. Mi ne postkrias lin. Lasu Erhart Borkman veturi preter min. Longe, longe eksteren en tion, kion li nomas la vivon kaj la feliĉon.

(La sonorigado perdiĝas en la foro.)

ELLA RENTHEJM (iom poste) Nun la sonoriloj ne plu aŭdiĝas.

SINJORINO BORKMAN Ŝajnis al mi, ke ili sonoris kiel tombaj sonoriloj.

BORKMAN (kun seka, mallaŭta rido) Hoho, — ankoraŭ ne sonoriĝas super mi!

SINJORINO BORKMAN Sed super mi. Kaj super li, kiu forvojaĝis de mi.

ELLA RENTHEJM (kapsignas penseme) Kiu scias, ĉu ili ne tamen sonorigas al li la vivon kaj la feliĉon, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN (ekrektigas sin; rigardas ŝin akre) La vivon kaj la feliĉon, vi diras!

ELLA RENTHEJM Almenaŭ por mallonga tempo.

SINJORINO BORKMAN Ĉu vi volus malenvii al li la vivon kaj la feliĉon, — kun ŝi?

ELLA RENTHEJM (varme kaj arde) Jes, el mia tuta, plena animo mi tion volus!

SINJORINO BORKMAN (malvarme) Do vi eble estas pli riĉa pri amoforto, vi, ol mi.

ELLA RENTHEJM (rigardas longe foren el si) Eble estas la manko de amo, kiu subtenas tiun forton.

SINJORINO BORKMAN (fiksas la okulojn sur ŝin) Se tiel estas, — tiam ankaŭ mi baldaŭ fariĝos same riĉa kiel vi, Ella. (Ŝi turnas sin kaj iras en la domon.)

ELLA RENTHEJM (staras momenton zorgeme rigardante Borkman; poste ŝi metas la manon singardeme sur lian ŝultron.) John, venu kaj eniru, ankaŭ vi.

BORKMAN (kvazaŭ vekiĝanta) Mi?

ELLA RENTHEJM Jes. Vi ne eltenas la akran, vintran aeron. Mi vidas laŭ via aspekto. Venu, kaj eniru kun mi. Enen sub tegmenton kie estas varme.

BORKMAN (kolera) Supren en la salonon eble?

ELLA RENTHEJM Prefere en la ĉambron al ŝi.

BORKMAN (ekkolere en impeto) Neniam plu en la vivo mi metos mian piedon sub tiun tegmenton!

ELLA RENTHEJM Sed kien vi do iru? Tiel malfrue, je nokta tempo, John?

BORKMAN (surmetas la ĉapelon) Antaŭ ĉio mi volas nun eliri por zorgi pri ĉiuj miaj kaŝitaj trezoroj.

ELLA RENTHEJM (rigardas lin timeme) John, — mi ne komprenas vin!

BORKMAN (en tusanta rido) Ho, ne estas kaŝita ŝtelaĵo pri kio mi pensas. Ne timu tion, Ella. (haltas kaj elmontras) Vidu tiun ulon tie! Kiu estas li?

(Vilhelm Foldal, en malnova, neĝkovrita jako, kun la ĉapelo malsupren plektita kaj kun granda ŝirmilo en la mano, venas antaŭen de la angulo de la domo, peze irante tra la neĝo. Li forte lamas je la maldekstra gambo.)

BORKMAN Vilhelm! Kion vi volas ĉi tie ĉe mi — nun denove?

FOLDAL (ekrigardas) Ho je Dio, — ĉu vi staras ekstere sur la ŝtuparo, John Gabriel? (salutas) Kaj ankaŭ la sinjorino, mi vidas!

BORKMAN (mallonge) Ne estas la sinjorino.

FOLDAL Ho, pardonu. Mi ja perdis la okulvitrojn en la neĝon. — Tamen ke vi, kiu alie neniam eliras ekstere de la pordo —?

BORKMAN (senkonsidere, gaje) Estas tempo, ke mi denove komencu fariĝi liberaera homo, komprenu. Preskaŭ tri jarojn en intertempa mallibereco; kvin jarojn en la karcero; ok jarojn en la salono tie supre —

ELLA RENTHEJM (zorgeme) Borkman, — mi petas vin —!

FOLDAL Ak ja, ja, ja —

BORKMAN Sed kion vi do volas al mi, mi demandas?

FOLDAL (daŭre staras malsupre antaŭ la ŝtuparo.) Mi volis supren al vi, John Gabriel. Ŝajnis al mi ke mi devis supren en la salonon. Je Dio, — tiun salonon!

BORKMAN Ĉu vi volis supren tie al mi, kiu montris al vi la pordon?

FOLDAL Jes, tio estu je la dia nomo sensignifa.

BORKMAN Kion vi faris al la piedo? Vi ja lamas?

FOLDAL Jes, imagu, — mi surveturiĝis.

ELLA RENTHEJM Surveturiĝis!

FOLDAL Jes, de sleda veturilo —

BORKMAN Hoho!

FOLDAL — kun du ĉevaloj jungitaj. Ili venis rapidkure malsupren la deklivo. Mi ne kapablis iri el la vojo sufiĉe rapide; kaj jen —

ELLA RENTHEJM — kaj ili veturis sur vin?

FOLDAL Ili veturis ĝuste sur min, sinjorino — aŭ fraŭlino. Ĝuste sur min ili veturis, tiel ke mi ruliĝis en la neĝo kaj perdis la okulvitrojn, kaj la ŝirmilo rompiĝis; (frotas sin) kaj ankaŭ la piedo ekhavis damaĝon.

BORKMAN (ridas interne) Ĉu vi scias, kiu sidis en tiu veturilo, Vilhelm?

FOLDAL Ne, kiel povus mi tion vidi? Estis ja fermita veturilo, kaj la kurtenoj estis malsupren tiritaj. Kaj la veturigisto eĉ ne haltis momenton, kiam mi kuŝis tie ruliĝante —. Sed tio povas esti sensignifa, ĉar — (ekdire) Ho, mi estas tiel strange ĝoja, sciu!

BORKMAN Ĝoja?

FOLDAL Jes, mi ne ĝuste scias kiel nomi tion. Sed ŝajnas al mi, ke mi devas nomi tion ĝoja. Ĉar okazis io tiel tute mirinde! Kaj tial mi ne povis ion alian, — mi devis veni kaj partigi la ĝojon kun vi, John Gabriel.

BORKMAN (akre) Nu, do partigu tiun ĝojon!

ELLA RENTHEJM Ho, — sed unue enkonduku kun vi vian amikon. Borkman.

BORKMAN (akre) Mi ne volas en la domon, mi diris.

ELLA RENTHEJM Sed vi ja aŭdas, ke li estas surveturigita!

BORKMAN Ho, surveturigitaj ni fariĝos ĉiuj — iun fojon en la vivo. Tamen tiam oni devas ekstari denove. Kaj ŝajnigi kvazaŭ nenio okazis.

FOLDAL Jen profundanima vorto, John Gabriel. Sed mi povas same bone rapide rakonti ĉi-ekstere.

BORKMAN (pli milde) Jes, servu al mi en tio, Vilhelm.

FOLDAL Jes, nun nur aŭdu! Imagu, vi — kiam mi ĉi-vespere revenis hejmen de vi, — mi trovas leteron. — Ĉu vi povas diveni de kiu?

BORKMAN Eble de via eta Frida?

FOLDAL Ĝuste! Imagu ke vi tuj divenis. Jes, estis longa — sufiĉe longa letero de Frida, sciu. Servisto estis ĝin portinta. Kaj ĉu vi imagas pri kio ŝi skribas?

BORKMAN Eble estus por diri adiaŭ al la gepatroj.

FOLDAL Ĝuste! Strange kiel vi povas diveni, John Gabriel! Nu, ŝi skribas, ke sinjorino Wilton tiom multe ŝatas ŝin. Kaj nun la sinjorino volas kunpreni ŝin eksterlanden. Por ke Frida lernu pli da muziko, ŝi skribas. Kaj sinjorino Wilton ankaŭ havigis al ŝi taŭgan instruiston, kiu kunvojaĝos. Kaj legos kun Frida. Ĉar, bedaŭrinde, ŝi estas iom neglektita en iuj temoj, vi komprenas.

BORKMAN (ridas interne, tiel ke klukas en li) Jes, bone, jes bone. Mi komprenas ĉion tiel nedireble bone, Vilhelm.

FOLDAL (daŭrigas fervore) Kaj imagu, ŝi nur sciiĝis pri la vojaĝo nun ĉi-vespere. Estis en la kunveno, pri kiu vi scias, hm! Kaj tamen ŝi trovis tempon por skribi. Kaj la letero estas tiel varme kaj bele kaj tiel kore skribita, mi certigas al vi. Neniel plu ŝpuro de malestimo por sia patro. Kaj tiu bela trajto, sciu, ke ŝi volus diri adiaŭon skribe — antaŭ ol ŝi forvojaĝus. (ridas) Sed tiel ja ne okazos!

BORKMAN (rigardas lin demande) Kiel tio?

FOLDAL Ŝi skribas, ke morgaŭ frue ili forvojaĝos. Tute frue.

BORKMAN Jen, jen, — morgaŭ? Ĉu ŝi tion skribas?

FOLDAL (ridas kaj frotas la manojn) Jes, sed nun mi estos ruza, mi, komprenu! Nun mi iros rekte al sinjorino Wilton —

BORKMAN Nun ĉi-vespere?

FOLDAL Jes je Dio, ankoraŭ ja ne estas tiel ege malfrue. Kaj se estus ŝlosite, mi sonorigos. Senpere. Ĉar mi volas kaj mi devas vidi Frida, antaŭ ol ŝi forvojaĝos. Bonan nokton, bonan nokton! (Li volas foriri)

BORKMAN Aŭskultu, mia bedaŭrinda Vilhelm, — vi povas ŝpari al vi la pezan vojdistancon.

FOLDAL Ho, vi pensas pri la piedo —

BORKMAN Jes, kaj ankaŭ ke vi tamen ne enlasiĝos ĉe sinjorino Wilton.

FOLDAL Ho, efektive, mi enlasiĝos. Mi daŭre sonorigos, ĝis iu venos por malfermi. Ĉar Frida mi devas kaj volas vidi.

ELLA RENTHEJM Via filino jam foriris, sinjoro Foldal.

FOLDAL (staras kiel frapita) Frida, ĉu jam forvojaĝis! Ĉu vi scias tion certe? De kiu vi aŭdis tion?

BORKMAN Ni informiĝis de ŝia estonta instruisto.

FOLDAL Ĉu? Kaj kiu estas li?

BORKMAN Estas iu studento Erhart Borkman.

FOLDAL (brile ĝoja) Via filo, John Gabriel! Ĉu li kunvojaĝos?

BORKMAN Jes-ja; estas li, kiu helpos al sinjorino Wilton por instrui vian etan Frida.

FOLDAL Nu, laŭdon kaj dankon al Dio! Do la infano ja estas inter la plej bonaj manoj. Sed ĉu estas tute certe, ke ili jam forvojaĝis kun ŝi?

BORKMAN Ili forvojaĝis kun ŝi en tiu veturilo kiu survoje surveturigis vin.

FOLDAL (kunfrapas la manojn) Imagu, ke mia eta Frida sidis en tiu luksa veturilo!

BORKMAN (kapsignas) Jes-jes, Vilhelm, — via filino estas bone instaligita por veturi. Kaj ankaŭ studento Borkman. — Nu, ĉu vi rimarkis la arĝentajn sonorilojn?

FOLDAL Jes-ja. — Arĝentajn sonorilojn, vi diras? Ĉu estis arĝentaj sonoriloj, ĉu? Veraj arĝentaj sonoriloj?

BORKMAN Tion vi povas konfidi. Ĉio estis vera. Ekstere kaj — kaj interne.

FOLDAL (silente en emocio) Ĉu ne estas mirinde, kiel la feliĉo povas akomodi sin por homo! Estas mia — mia simpla poeta talento, kiu transformiĝis al muziko en Frida. Do mi tamen ne vane estis poeto. Ĉar nun ŝi povas vojaĝi elen en la grandan vastan mondon, pri kiu mi foje revis tiel alloge por ĝin vidi. En fermita sledo-veturilo eta Frida povas vojaĝi. Kaj kun arĝentaj sonoriloj sur la jungilaro —

BORKMAN — kaj surveturi sian patron —

FOLDAL (ĝoja) Ho kio! Ne gravas pri mi, — — se nur la infano —. Nu, mi do tamen venis tro malfrue. Kaj tial mi volas iri hejmen por konsoli ŝian patrinon, kiu sidas en la kuirejo plorante.

BORKMAN Ĉu ŝi ploras?

FOLDAL (ridade) Jes, imagu, vi, — ŝi sidis ege plorante, kiam mi eliris.

BORKMAN Kaj vi, vi ridas, Vilhelm.

FOLDAL Jes mi, jes! Sed ŝi, la povrulino, ŝi tion ne pli bone komprenas, ŝi, sciu. Nu, adiaŭ do! Bone estas ke mi havas la tramon tiel proksime. Adiaŭ, adiaŭ, John Gabriel! Adiaŭ, fraŭlino!

(Li salutas kaj pene iras la saman vojon laŭ kiu li venis.)

BORKMAN (staras momenton silente rigardante antaŭen) Adiaŭ, Vilhelm! Ne estas la unua fojo en la vivo, ke vi surveturiĝis, malnova amiko.

ELLA RENTHEJM (rigardas lin en subpremata timo) Vi estas tiel pala, tiel pala, John —

BORKMAN Devenas de la karcera aero tie supre.

ELLA RENTHEJM Mi neniam antaŭe vidis vin tia.

BORKMAN Ne, ĉar vi certe neniam antaŭe vidis elrompintan punaton.

ELLA RENTHEJM Ho, venu nun, kaj eniru kun mi, John!

BORKMAN Formetu tiujn logajn tonojn. Mi ja diris al vi —

ELLA RENTHEJM Tamen ĉar mi nun petas vin insiste? Pro vi mem —

(La ĉambristino elvenas duone sur la ŝtuparon.)

ĈAMBRISTINO Pardonu; la sinjorino diris, ke mi ŝlosu la stratan pordon nun.

BORKMAN (mallaŭte al Ella) Aŭdu nur; nun ili volas denove enŝlosigi min!

ELLA RENTHEJM (al la ĉambristino) La bankestro ne estas tute sana. Li volas spiri iom da freŝa aero unue.

ĈAMBRISTINO Jes, sed la sinjorino mem diris, ke —

ELLA RENTHEJM Mi mem ŝlosos la pordon. Lasu la ŝlosilon en la seruro, kaj —

ĈAMBRISTINO Jes, je Dio, mi do faros. (Ŝi reiras en la domon.)

BORKMAN (staras momenton silente kaj aŭskultante; poste li rapidiĝas malsupren sur la korton) Nun mi estas ekster la muro, Ella! Nun ili neniam plu kaptos min!

ELLA RENTHEJM (malsupre ĉe li) Sed vi estas ja libera homo ankaŭ tie interne, John. Povas iri kaj veni tute kiel plaĉas al vi.

BORKMAN (mallaŭte, kvazaŭ en timo) Neniam denove sub tegmenton! Ĉi tie ekstere en la nokto estas bone. Se mi nun irus supren al la salono, — plafono kaj muroj kunŝrumpiĝus. Premegus min. Premus min plata kiel muŝo.

ELLA RENTHEJM Sed kien vi do volas?

BORKMAN Nur iri kaj iri kaj iri. Vidi ĉu mi denove povas atingi al libereco kaj al vivo kaj al homoj. Ĉu vi volas iri kun mi, Ella?

ELLA RENTHEJM Mi? Nun?

BORKMAN Jes, jes, — nun tuj!

ELLA RENTHEJM Sed kiom longe do?

BORKMAN Tiom longe kiom mi kapablas.

ELLA RENTHEJM Ho, sed pripensu do. Ekstere en ĉi tiu malseka, malvarma vintra nokto —

BORKMAN (kun raŭka, gorĝa sono) Hoho, — la fraŭlino estas zorgema pri sia sanstato? Jes-ja, — ĝi estas ja bedaŭrinda, ĝi.

ELLA RENTHEJM Estas por via sanstato, ke mi estas zorgema.

BORKMAN Hohoho! La sanstato de mortinto! Mi devas priridi vin, Ella! (Li iras pluen.)

ELLA RENTHEJM (post lin; tenas lin firme) Kion vi diris, ke vi estas?

BORKMAN Mortinto, mi diris. Ĉu vi ne memoras, ke Gunhild diris, ke mi nur tenu min trankvila, tie kie mi kuŝas?

ELLA RENTHEJM (decide ĵetas la mantelon sur sin) Mi iros kun vi, John.

BORKMAN Jes, ni du, ni apartenas unu al la alia, ni, Ella. (iras pluen) Venu do!

(Dume ili atingis al inter la arbetaro maldekstre. Tiu kaŝas ilin pli kaj pli, tiel ke ili fine ne vidiĝas. La domo kaj la korto malaperas el la vido. La pejzaĝo, kun deklivoj kaj altejoj, malrapide kaj daŭre ŝanĝiĝas, kaj fariĝas pli kaj pli sovaĝa.)

VOĈO DE ELLA RENTHEJM (aŭdiĝas de ene en la arbetaro dekstre) Kien ni nun iras, John! Mi ne rekonas la lokon ĉi tie.

VOĈO DE BORKMAN (pli alte) Tenu vin nur en la neĝaj spuroj post mi!

VOĈO DE ELLA RENTHEJM Sed kial ni do devas iri tiel alten!

VOĈO DE BORKMAN (pli proksime) Ni devas supreniri la turniĝan vojeton.

ELLA RENTHEJM (daŭre kaŝita) Ho, sed mi baldaŭ ne plu kapablas.

BORKMAN (ĉe la arbarrando dekstre) Venu, venu! Nun ni ne estas fore de la elvidejo. Tie staris benko en antaŭa tempo —

ELLA RENTHEJM (venas el inter la arbetoj) Ĉu vi memoras ĝin?

BORKMAN Tie vi povos ripozi.

(Ili atingis antaŭen sur etan, altan, malferman ebenaĵon en la arbareto. La vojeto altiĝas abrupte malantaŭ ili. Maldekstre, profunde malsupre, estas vasta pejzaĝo kun fjordo kaj altaj foraj montodorsoj unu super la alia. Sur la ebenaĵo maldekstre estas morta pino kun benko sube. La neĝo kuŝas dike sur la ebenaĵo.)

(Borkman kaj post li Ella Renthejm de dekstre pene vadas tra la neĝo.)

BORKMAN (haltas ĉe la profundeĵo maldekstre) Venu jen, Ella, kaj vi vidos.

ELLA RENTHEJM (apud li) Kion vi volas montri al mi, John?

BORKMAN (montras eksteren) Vidu kie la lando kuŝas libera kaj malferma por ni — vaste etende?

ELLA RENTHEJM Tie sur la benko ni ofte sidis pasinte, — kaj rigardis ankoraŭ pli kaj pli foren.

BORKMAN Estis lando de revoj en kiun ni tiam rigardis.

ELLA RENTHEJM (kapsignas peze) La reva lando de nia vivo ĝi estis, jes. Kaj nun tiu lando estas neĝkovrata. — Kaj la maljuna arbo estas morta.

BORKMAN (ne ŝin aŭskultante) Ĉu vi povas videti la fumon de la grandaj vaporŝipoj tie sur la fjordo?

ELLA RENTHEJM Ne.

BORKMAN Mi povas. — Ili venas kaj foriras. Ili alportas komunan vivon sur la tuta terglobo. Ili kreas lumon kaj varmon por la animoj en miloj da hejmoj. Estas tio, kion mi revis krei.

ELLA RENTHEJM (silente) Kaj fariĝis nur revo.

BORKMAN Fariĝis nur revo, jes. (aŭskultas) Kaj aŭskultu, vi, el tie malsupre ĉe la rivero! La fabrikoj funkcias! Miaj fabrikoj! Ĉiuj tiuj, kiujn mi volis starigi! Aŭdu nur kiel ili laboras. Ili havas noktan laboron. Nokton kaj tagon ili do laboras. Aŭdu, aŭdu! La radoj turnas, kaj la rulcilindroj fulmas — turne, turne! Ĉu vi ne aŭdas, Ella?

ELLA RENTHEJM Ne.

BORKMAN Mi povas aŭdi.

ELLA RENTHEJM (time) Mi kredas ke vi eraras, John.

BORKMAN (pli kaj pli ekflamigata) Ho, sed la tuto tie ĉi — estas nur la eksteraĵo ĉirkaŭ la regno, vi sciu!

ELLA RENTHEJM Regno, vi diras? Kiu regno —?

BORKMAN Mia regno, kompreneble! La regno, al kiu mi estis proksima por ekposedi tiam kiam — tiam kiam mi mortis.

ELLA RENTHEJM (silente; skuita) Ho, John, John!

BORKMAN Kaj nun ĝi kuŝas tie — sendefenda, senmastra, — minacata de atakoj de rabistoj, — Ella! Ĉu vi vidas la montodorsojn tie tre fore? Unu malantaŭ alia. Ili altiĝas, kreskas kiel turoj. Tio estas mia profunda, senlima, neelĉerpebla regno!

ELLA RENTHEJM Ho, sed estas frostiga spirblovo de tiu regno, John!

BORKMAN Tiu spirblovo efikas kiel viva aero en mi. Tiu spirblovo venas al mi kiel saluto de humilaj spiritoj. Mi sentas ilin, la ligitajn milionojn; mi sentas la vejnojn de erco, kiuj streĉas siajn serpentumantajn, branĉiĝantajn, logantajn brakojn al mi. Mi vidis ilin antaŭ mi kiel vivigitaj ombroj — tiun nokton, kiam mi staris en la kelo de la banko kun la lumigilo en la mano. Vi tiam volis liberiĝi. Kaj mi provis. Tamen ne kapablis. La trezoro reen sinkis en la profundon. (kun etenditaj manoj) Sed mi volas flustri al vi ĉi tie en la nokta silento. Mi amas vin, kie vi kuŝas ŝajne mortaj en la profundo kaj la mallumo! Mi amas vin, vi vivopostulantaj trezoroj — kun via tuta lumanta sekvantaro de potenco kaj honoro! Mi amas, amas, amas vin!

ELLA RENTHEJM (en silenta, kreskanta ekscito) Jes, tie malsupre vi daŭre havas vian amon. John. Ĉiam havis ĝin tie. Sed ĉi tie supre en la tago, John, — estis varma, vivanta homa koro, kiu pulsis kaj batadis por vi. Kaj tiun koron vi frakasis. Ho, pli ol tio! Dekoble pli malbone! Vi vendis ĝin por — por —

BORKMAN (skuiĝa; fluas kvazaŭ malvarmo tra li) Pro la regno — kaj la potenco — kaj la honoro, vi opinias?

ELLA RENTHEJM Jes, tion mi opinias. Mi diris tion al vi pli frue ĉi-vespere. Vi murdis la amovivon en tiu virino, kiu amis vin. Kaj kiun vi reen amis. Tiom kiom vi kapablis ami iun do. (kun suprenlevita brako) Kaj tial mi aŭguras, John Gabriel Borkman, — vi neniam gajnos la premion, kiun vi postulis por la murdo. Vi neniam faros la venkantan enmarŝon en vian malvarman, sombran regnon!

BORKMAN (ŝancelas al la benko kaj eksidas peze) Mi preskaŭ timas, ke vi pravos en tiu aŭguro, Ella.

ELLA RENTHEJM (apud li) Ne timu pro tio, John. Ĝuste tio estus la plej bona, kio okazus al vi.

BORKMAN (kun krio; kaptas sin ĉe la brusto) Ah —! (senforta) Nun ĝi malkaptis min.

ELLA RENTHEJM (skuas lin) Kio estis, John!

BORKMAN (glitas malantaŭen al la apogo) Estis glacia mano, kiu kaptis mian koron.

ELLA RENTHEJM John! Nun vi sentis la glacian manon! Ĉu!

BORKMAN (murmuras) Ne. — Neniu glacia mano. — Mano de erco ĝi estis. (Li glitas tute malsupren sur la benkon.)

ELLA RENTHEJM (deprenas sian mantelon kaj kovras lin) Restu trankvile kuŝanta, kie vi nun kuŝas! Mi serĉos helpon por vi. (Ŝi faras kelkajn paŝojn dekstren; jen ŝi haltas, reen iras kaj longe palpas lian pulson kaj lian vizaĝon.)

ELLA RENTHEJM (trankvile kaj firme) Ne. Pli bone tiel, John Borkman. Pli bone tiel por vi.

(Ŝi streĉas la mantelon pli dense sur lin, kaj eksidas en la neĝon antaŭ la benko.)

(Mallonga silento.)

(Sinjorino Borkman, en supervestaĵoj venas tra la arbaro de dekstre. Antaŭ ŝi la ĉambristino kun lumigita lanterno.)

ĈAMBRISTINO (lumigas en la neĝon) Jes, jes, sinjorino. Jen estas iliaj spuroj —

SINJORINO BORKMAN (ĉirkaŭrigardas observe) Jes, jen ili estas! Jen ili sidas sur la benko. (vokas) Ella!

ELLA RENTHEJM (ekstaras) Ĉu vi serĉas nin?

SINJORINO BORKMAN (akre) Jes, tion mi ja devas fari.

ELLA RENTHEJM (montras) Jen li kuŝas, Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Dormas!

ELLA RENTHEJM (kapsignas) Profundan kaj longan dormon, mi kredas.

SINJORINO BORKMAN (ekdire) Ella! (regas sin kaj demandas mallaŭte) Ĉu okazis — libervole?

ELLA RENTHEJM Ne.

SINJORINO BORKMAN (malpezigita) Do ne per propra mano?

ELLA RENTHEJM Ne. Estis glacia mano de erco, kiu kaptis lian koron.

SINJORINO BORKMAN (al la ĉambristino) Serĉu helpon. Venigu homojn el la bieno.

ĈAMBRISTINO Jes, bone, sinjorino. (mallaŭte) En Jeĉja nomo do —

(Ŝi eliras tra la arbaro dekstren.)

SINJORINO BORKMAN (staras malantaŭ la benko) La nokta aero do mortigis lin —

ELLA RENTHEJM Do tiel estas.

SINJORINO BORKMAN — lin, tiun fortan viron.

ELLA RENTHEJM (iras al la antaŭo de la benko) Ĉu vi ne volas rigardi lin, Gunhild?

SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Ne, ne, ne. (mallaŭtigas la voĉon) Li estis filo de ministo, — li, la bankestro. Ne povis elteni la freŝan venton.

ELLA RENTHEJM Pli ĝuste estis la frosto, kiu mortigis lin.

SINJORINO BORKMAN (skuas la kapon) La frosto, vi diras? La frosto, — ĝi estis lin mortiginta antaŭ longe.

ELLA RENTHEJM (kapjesas al ŝi) Kaj kreis nin du al ombroj, jes.

SINJORINO BORKMAN Vi pravas.

ELLA RENTHEJM (kun dolora rideto) Unu mortinto kaj du ombroj, tion efikis la frosto.

SINJORINO BORKMAN Jes, la kora frosto. — Kaj jen do ni du povas etendi unu al la alia la manon, Ella.

ELLA RENTHEJM Mi pensas, ke nun ni tion povas.

SINJORINO BORKMAN Ni dunaskitoj — super li kiun ni ambaŭ amis.

ELLA RENTHEJM Ni du ombroj — super la morta viro.

(Sinjorino Borkman malantaŭ la benko, kaj Ella Renthejm antaŭe, etendas unu al la alia la manojn.)

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings