← Table of contents
Hedda Gabler

HEDDA GABLER (continued 2)

Odd Tangerud translation

ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED Jes, mi vere estas morte laca.

HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin tempeton sur mia lito.

ELVSTED Ho ne, ne, — mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA Certe vi kapablas.

ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii —

HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)

(Hedda iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)

(Berte iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE Ĉu Sinjorino ion deziras?

HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE Jes brr, — tuj kaj senprokraste estu varme.

(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE (haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, Sinjorino.

HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.

BERTE Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)

(Hedda genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)

(Post mallonga daŭro Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA (apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.

TESMAN (turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, — tiom frue ellitiĝinta! Ĉu?

HEDDA Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.

TESMAN Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, Hedda!

HEDDA Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.

TESMAN Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?

HEDDA Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.

TESMAN Ne, do neniu faris.

HEDDA (fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze ĉe la asesoro?

TESMAN Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?

HEDDA Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone amuziĝis.

TESMAN Jes vere. Tiun ĉi fojon, do —. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, — jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume Ejlert legis.

HEDDA (eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu —

TESMAN (eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu!

HEDDA Ja, ja, tio ne interesas min —

TESMAN Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, — io malica kreskis en mi.

HEDDA Io malica?

TESMAN Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, Hedda!

HEDDA Jes, ja, mi ja imagas!

TESMAN Kaj scii ke li, — tiel naturdotita — bedaŭrinde tamen estas neplibonigebla.

HEDDA Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?

TESMAN Ne, bona Dio —. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la ĝuo.

HEDDA Kaj en kio rezultiĝis ĉio — fine?

TESMAN Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.

HEDDA Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?

TESMAN Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis.

HEDDA Ĉu li nomis ŝin?

TESMAN Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted.

HEDDA Nu, — kie vi disiĝis de li?

TESMAN Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, — la lastaj de ni, — samtempe. Kaj Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere superŝarĝita!

HEDDA Do li estis.

TESMAN Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi estus prefere dirinta. Ho, — mi preskaŭ hontas — pro Ejlert — tion rakonti —

HEDDA Jen do —?

TESMAN Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, — jen imagu!

HEDDA Jes, ja, Dio, sed —?

TESMAN Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas ĉe la vojrando? Ĉu?

HEDDA Ne, kiel mi povus tion scii!

TESMAN Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) Jen, imagu, — tion ĉi mi trovis.

HEDDA Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?

TESMAN Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis — sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedaŭrinde —

HEDDA Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?

TESMAN Ne, tion mi ne kuraĝis — pro lia tiama stato —

HEDDA Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?

TESMAN Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.

HEDDA Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Løvborg?

TESMAN Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.

HEDDA Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?

TESMAN Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu!

HEDDA Nu? Ili do akompanis lin hejmen.

TESMAN Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.

HEDDA Kaj kien vi poste stumblis?

TESMAN Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta — kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio ĉi.

HEDDA (etendas la manon por la paketo) Ne, — ne transdonu ĝin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi ĝin unue.

TESMAN Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.

HEDDA Vi ne kuraĝas?

TESMAN Ne, — ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris.

HEDDA (rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?

TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, — jen vidu —

HEDDA Jes, ja, — ĝuste tiel do estas — (pasante) Sed mi memoras, — jen letero por vi.

TESMAN Ĉu, imagu —!

HEDDA (ĝin donante) Venis frue ĉi-matene.

TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)

TESMAN Ho Hedda, — ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe la morto!

HEDDA Tion oni devus ja atendi.

TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien.

HEDDA (subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri?

TESMAN Ho, plej kara Hedda, — se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!

HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan.

TESMAN Nu, Dio do —! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon —? Mian mantelon —? Nu, en la antaŭĉambro —. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Ĉu?

HEDDA Ho, nur kuru, kaj —

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)

BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.

TESMAN Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.

HEDDA Sed mi povas. (al Berte) Petu la asesoron enveni. (Berte eliras)

HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la skabelo)

TESMAN Jes, donu ĝin al mi!

HEDDA Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.

(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. Tesman penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)

(Asesoro Brack envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.

BRACK Jes, vi trovas, ĉu ne? (al Tesman) Ĉu ankaŭ vi eliros?

TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, — la malsana, ŝi kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.

BRACK Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento —

TESMAN Jes, mi vere devas kuri —. Adiaŭ! Adiaŭ!

(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)

HEDDA (proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun nokton, sinjoro Asesoro.

BRACK Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.

HEDDA Ankaŭ vi ne?

BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivaĵoj?

HEDDA Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.

BRACK Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne partoprenis, mi opinias?

HEDDA Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.

BRACK Ankaŭ Tesman?

HEDDA Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.

BRACK (ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.

HEDDA Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?

BRACK Jes, via suspekto ne estas senfunda.

HEDDA Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.

(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. Brack ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.)

HEDDA Nu jen, do?

BRACK Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj — aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.

HEDDA Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?

BRACK Mi devas konfesi — li estis.

HEDDA Nun vi vere igas min scivolema —

BRACK Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda?

HEDDA Se decas tion rakonti, jen faru.

BRACK Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon.

HEDDA De la pasia speco?

BRACK De la plej pasia speco.

HEDDA Iom pli pri tio ĉi, Asesoro —

BRACK Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias.

HEDDA Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?

BRACK Jes, vidu, sinjorino Hedda, — jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin la genio ĉivespere —

HEDDA Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.

BRACK Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti.

HEDDA Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg —?

BRACK Jes, mallonge, — la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de fraŭlino Diana.

HEDDA De fraŭlino Diana?

BRACK Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.

HEDDA Ĉu tiu estas iu ruĝhara?

BRACK Ĝuste.

HEDDA Iu tia — kantistino?

BRACK Nu ja, — ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino — de sinjoroj, — sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el ŝiaj plej varmaj protektantoj — en siaj pli prosperaj jaroj.

HEDDA Kaj kiel tio ĉi finiĝis?

BRACK Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej kortuŝa akcepto transiris al luktado —

HEDDA Kontraŭ Løvborg?

BRACK Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.

HEDDA Kaj en kion rezultis tio?

BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Feliĉe fine alvenis la polico.

HEDDA Ĉu ankaŭ la polico?

BRACK Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu freneza homo.

HEDDA Nu!

BRACK Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio.

HEDDA De kie vi nun sciiĝis pri tio?

BRACK De la polico mem.

HEDDA (rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo.

BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda?

HEDDA (ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, — kial vi do tiel postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?

BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.

HEDDA Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?

BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroaĵoj.

HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack?

BRACK Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian ŝirmilon.

HEDDA Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!

BRACK Ho Dio, — ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.

HEDDA Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontiĝi.

BRACK Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Løvborg.

HEDDA Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?

BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua — kaj entrudulo — sin enŝovus en —

HEDDA En la triangulon?

BRACK Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.

HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, — sola koko en la korto, — tio estas via celo.

BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos — kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas.

HEDDA (perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, — kiam temas pri realigo.

BRACK Vi tion opinias?

HEDDA Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja — tiom longe, ke vi ne potencas super mi.

BRACK (ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, — vi eble pravas pri tio. Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.

HEDDA Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas tie minacante.

BRACK (ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, — ĝi prefere fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.

HEDDA Tion ankaŭ mi opinias.

BRACK Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!

(Li iras al la vitra pordo.)

HEDDA (ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno?

BRACK Jes, por mi estas pli mallonge.

HEDDA Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.

BRACK Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti sufiĉe pikantaj.

HEDDA Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?

BRACK (ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn!

HEDDA (ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, —

(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.)

(Hedda staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de Løvborg el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de Berte aŭdiĝas de la antaŭĉambro. Hedda turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.)

(Ejlert Løvborg en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)

LØVBORG (turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do!

(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas Hedda, regas sin tuj kaj salutas.)

HEDDA (ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi venas serĉi Tea.

LØVBORG Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.

HEDDA Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?

LØVBORG Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.

HEDDA (iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris?

LØVBORG (rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj?

HEDDA Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?

LØVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. — Tesman eble ankoraŭ ne ellitiĝis?

HEDDA Ne, — mi ne kredas —

LØVBORG Kiam li hejmenvenis?

HEDDA Tre malfrue.

LØVBORG Ĉu li ion al vi rakontis?

HEDDA Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.

LØVBORG Nenion pli?

HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema —

(Sinjorino Elvsted envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)

ELVSTED (proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine —!

LØVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue.

ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!

LØVBORG Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.

ELVSTED Ho ne, ne, — tion ne diru!

LØVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos —

ELVSTED Mi volas nenion aŭdi!

HEDDA Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.

LØVBORG Ne, restu, — ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.

ELVSTED Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!

LØVBORG Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.

ELVSTED Pri kio do —?

LØVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.

ELVSTED Disiĝi!

HEDDA (senvole) Mi tion sciis!

LØVBORG Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.

ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?

LØVBORG De nun mi ne plu intencas labori.

ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?

LØVBORG Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.

ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas!

LØVBORG Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen —

ELVSTED (ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.

HEDDA (duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, — jes!

LØVBORG (rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar tia ĝi estas.

ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj honoro super vin. Kaj la ĝojo, — la ĝojo, tiun mi volas dividi kun vi.

LØVBORG Tea, — nia libro neniam eldoniĝos.

HEDDA Aj!

ELVSTED Ne eldoniĝos!

LØVBORG Neniam eldoniĝos.

ELVSTED (en timema suspekto) Løvborg, — kien vi formetis la kajerojn!

HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn —?

ELVSTED Kie vi havas ilin!

LØVBORG Ho, Tea, — prefere ne demandu min pri tio.

ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.

LØVBORG La kajerojn — Nu do, — la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil pecojn.

ELVSTED (krias) Ho ne, ne —!

HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne —!

LØVBORG (rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias?

HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis al mi nekredeble —

LØVBORG Tamen vero.

ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, — ho Dio, Hedda, — disŝiris sian propran verkon.

LØVBORG Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian vivoverkon —

ELVSTED Kaj tion vi do faris ĉinokte!

LØVBORG Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea.

ELVSTED Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro —. Ĉiujn miajn tagojn tio staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.

LØVBORG Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.

ELVSTED Sed kiel vi do povis —! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.

HEDDA (preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano —

ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.

HEDDA Sed vi tamen ne forvojaĝos?

ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA (Hedda staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, sinjoro Løvborg?

LØVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?

HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom tute neripareble?

LØVBORG Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ estas tio, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.

HEDDA (rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraŭ ŝi?

LØVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora!

HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora!

LØVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda.

HEDDA La veron?

LØVBORG Unue promesu al mi, — donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.

HEDDA Jen mia promeso.

LØVBORG Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi rakontadis.

HEDDA Tio pri la kajeroj?

LØVBORG Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.

HEDDA Ne, ne — sed kie do ili estas?

LØVBORG Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!

HEDDA Tion ĉi mi ne komprenas.

LØVBORG Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.

HEDDA Jes, — tion ŝi diris.

LØVBORG Sed mortigi sian infanon, — ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraŭ ĝi.

HEDDA Tio ne la plej fia?

LØVBORG Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.

HEDDA Kaj kio do estas tio, la plej fia?

LØVBORG Imagu nun, Hedda, ke viro, — tiel je frua matena horo, — post freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen aŭdu — tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi falis. Kies manoj kaptis ĝin.

HEDDA Ho, — sed finfine tio — ĉi tio estis ja nur libro —

LØVBORG La pura animo de Tea estis en tiu libro.

HEDDA Jes, mi komprenas.

LØVBORG Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco estas.

HEDDA Kaj kiun vojon vi nun iros?

LØVBORG Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.

HEDDA (paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, — jen aŭskultu — Ĉu vi ne povus aranĝi, ke — ke okazos en beleco?

LØVBORG En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis —

HEDDA Ho ne. La vitfolioj, — je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! — Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu.

LØVBORG Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas foriri)

HEDDA Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.

(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al Løvborg kun unu el la pistoloj.)

LØVBORG (rigardas ŝin) Tiun? Do tiu estas la memoraĵo?

HEDDA (kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ vin.

LØVBORG Tiam vi estus devinta ĝin uzi.

HEDDA Jen! Uzu ĝin vi nun.

LØVBORG (metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon!

HEDDA Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!

LØVBORG Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

(Hedda aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)

HEDDA (ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! — Vi kun la krispa hararo! (ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, — nun bruligas mi la infanon.

KVARA AKTO

(La samaj ĉambroj ĉe la gesinjoroj Tesman. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo estas kuntiritaj.)

(Hedda, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree aperas kaj iras en la salonon.)

(Berte envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. Hedda iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.)

(Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas Fraŭlino Tesman, funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. Hedda iras al ŝi renkonte kaj etendas al ŝi la manon.)

FRAŬLINO TESMAN Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion.

HEDDA Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton.

FRAŬLINO TESMAN Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, — ĉi tie en la domo de vivo, — ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto.

HEDDA Estas tre ĝentile de vi.

FRAŬLINO TESMAN Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu ĉi tempo.

HEDDA (deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman?

FRAŬLINO TESMAN Ho, tiom bele, — tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj povis al li diri la finan adiaŭon. — Ĉu eble li ankoraŭ ne hejmenvenis?

HEDDA Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi.

FRAŬLINO TESMAN Ne dankon, kara — benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon.

HEDDA Ĉu ne mi povas pri io helpi?

FRAŬLINO TESMAN Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu ĉi tempo, certe ne.

HEDDA Ho, la pensoj, — ili ne lasas sin tiel regi —

FRAŬLINO TESMAN (daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, — dankon al Dio!

(Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA Nu, estas bone ke vi fine revenas.

TESMAN Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu!

FRAŬLINO TESMAN Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari ĉion, kion vi promesis al mi?

TESMAN Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn.

FRAŬLINO TESMAN Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel.

TESMAN Do? Kiel do, vi opinias?

FRAŬLINO TESMAN Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi estas.

TESMAN Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu?

HEDDA Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman.

FRAŬLINO TESMAN La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena.

TESMAN Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde.

HEDDA Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon?

FRAŬLINO TESMAN Krucon! Dio pardonu vin, infano, — ne estis ja kruco por mi.

HEDDA Sed se nun venus fremda homo kaj —

FRAŬLINO TESMAN Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, — en via domo eblus ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino.

HEDDA Ho, ne parolu pri niaj aferoj.

TESMAN Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se —

HEDDA Se —?

TESMAN (maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora Jochum samtempe.

TESMAN Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu?

(Fraŭlino Tesman eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA (sekvas Tesman per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas vian koron pli ol ŝian.

TESMAN Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila.

HEDDA (rapide) Ĉu estas io nova pri li?

TESMAN Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta.

HEDDA Nu? Vi ne renkontis lin?

TESMAN Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene.

HEDDA Jes, tuj post via foriro.

TESMAN Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu?

HEDDA Jes, li tion asertis.

TESMAN Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis redoni ĝin al li, Hedda?

HEDDA Ne, li ĝin ne ricevis.

TESMAN Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas?

HEDDA Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?

TESMAN Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la paketon?

HEDDA (malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne plu havas.

TESMAN Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio!

HEDDA Mi forbruligis ĝin — ĉion.

TESMAN (eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert!

HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi.

TESMAN Forbruligis! Sed bona Dio —! Ne, ne, ne, — tio estas tute neebla!

HEDDA Jes, sed tiel tamen estas.

TESMAN Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi aŭdos.

HEDDA Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, — nek al la asesoro, nek al iu alia.

TESMAN Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Ĉu?

HEDDA (subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jørgen.

TESMAN Por mi!

HEDDA Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi —

TESMAN Jes, jes, kaj kio jen?

HEDDA Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon.

TESMAN Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere —.

HEDDA Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin.

TESMAN (kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, — ho, ĉu estas vero, kion vi diras! — Tamen, — tamen — tiel mi neniam antaŭe spertis vian amon. Jen imagu!

HEDDA Nu, do estas plej bone ke vi eksciu — ke ĝuste en tiu ĉi tempo — (impete, interrompante) Ne, ne, — vi povas pridemandi ĉe onklino Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon.

TESMAN Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi —, ĉu tio estus ebla! Ĉu?

HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin.

TESMAN (ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, — tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte.

HEDDA (premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, — mi krevos en ĉio ĉi!

TESMAN En kio do, Hedda? Ĉu?

HEDDA (malvarme, sinrege) En ĉio tio — ridinda, — Jørgen.

TESMAN Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen —. Eble ne estas saĝe, ke mi ion diru al Berte.

HEDDA Ho ja, — kial ne ankaŭ tio?

TESMAN Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaŭ tio ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, — ege ĝoja!

HEDDA Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg — por vi?

TESMAN Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, — en tiu scio vere ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu?

HEDDA Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri tio, mi opinias.

TESMAN Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, — tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert.

(Sinjorino Elvsted, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.)

ELVSTED (salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu pro tio, ke mi revenas.

HEDDA Kio okazis al vi, Tea?

TESMAN Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu?

ELVSTED Ho jes, — mi terure timas, ke akcidento okazis al li.

HEDDA (prenas ŝian brakon) Ho, — vi tion kredas!

TESMAN Ne do. bona Dio, — kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino Elvsted!

ELVSTED Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, — ĝuste kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaŭ.

TESMAN Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu!

HEDDA Nu, — kion oni diris en la pensiono?

ELVSTED Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ —. Ili silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis.

TESMAN (maltrankvile paŝadante) Ni esperu — ni esperu, ke vi misaŭdis, sinjorino Elvsted!

ELVSTED Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aŭ —

TESMAN Malsanulejo!

HEDDA Ne, — tio do vere neeblas!

ELVSTED Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, kaj serĉis lin tie.

HEDDA Ĉu vere vi povis decidigi vin al tio, Tea!

ELVSTED Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon.

TESMAN Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu?

ELVSTED Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraŭ posttagmeze, ili diris.

TESMAN Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri!

ELVSTED Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li!

TESMAN Vi, Hedda, — ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj lokoj —?

HEDDA Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi.

(Asesoro Brack, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro, kiun Berte malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.)

TESMAN Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu?

BRACK Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere.

TESMAN Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino Julle.

BRACK Ankaŭ tiun mi ricevis, jes.

TESMAN Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu?

BRACK Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas.

TESMAN (rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia?

BRACK Jes, vere estas.

HEDDA (ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack?

BRACK Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino.

ELVSTED (senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg!

BRACK (iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri tio? Ĉu eble Sinjorino jam ion scias —?

ELVSTED (konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed —

TESMAN Sed bona Dio, diru do!

BRACK (ŝultrotiras) Nu, — bedaŭrinde, — Ejlert Løvborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta.

ELVSTED (ekkrias) Ho Dio, ho Dio —!

TESMAN En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta!

HEDDA (senvole) Tiom rapide do —!

ELVSTED (lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda!

HEDDA (flustras) Sed, Tea, — Tea do!

ELVSTED (sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo.

BRACK Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li.

ELVSTED Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas?

TESMAN Jes, ĉar li kredeble ne mem —! Ĉu?

HEDDA Jes, mi certas ke li mem faris.

TESMAN Hedda, — kial vi povas —!

BRACK (kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, sinjorino Tesman.

ELVSTED Ho, kiom terure!

TESMAN Li mem do! Jen imagu!

HEDDA Sin pafis!

BRACK Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino.

ELVSTED (provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro?

BRACK Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara.

TESMAN Sed bona Dio, — kie li do tion faris? Ĉu?

BRACK (iom necerta) Kie? Jes, kara, — eble li tion faris en sia loĝejo.

ELVSTED Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa.

BRACK Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin —. Li estis sin pafinta — tra la brusto.

ELVSTED Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis!

HEDDA (al Brack) Ĉu estas tra la brusto?

BRACK Jes, — kiel mi diras.

HEDDA Do ne tra la tempio?

BRACK Tra la brusto, sinjorino Tesman.

HEDDA Ja, ja, — la brusto estas ankaŭ bona.

BRACK Kiel, Sinjorino?

HEDDA (repuŝante) Ho ne, — nenio.

TESMAN Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu?

BRACK La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li.

ELVSTED Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda —!

TESMAN Sed diru al mi, — kie vi eksciiĝis pri ĉio tio?

BRACK (abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus.

HEDDA (laŭte) Fine heroaĵo!

TESMAN (timigita) Dio gardu min, — kion vi diras, Hedda!

HEDDA Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco.

BRACK Hm, sinjorino Tesman —

TESMAN Beleco! Ne, jen imagu!

ELVSTED Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo!

HEDDA Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, kio — kio estis farenda.

ELVSTED Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro.

TESMAN En malespero li tion faris!

HEDDA Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa.

ELVSTED Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn kajerojn.

BRACK (ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris ĝin?

ELVSTED Jes, tion li faris ĉi-nokte.

TESMAN (flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos.

BRACK Hm, estas strange.

TESMAN (paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon —

ELVSTED Ho, se eblus tion rekonstrui!

TESMAN Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus —

ELVSTED Eblus, sinjoro Tesman.

TESMAN Kion vi sugestas?

ELVSTED (serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis.

HEDDA (paŝon pli proksimen) Aĥ —!

TESMAN Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu?

ELVSTED Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis en la poŝo —

TESMAN Ho, permesu al mi rigardi!

ELVSTED (donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite.

TESMAN Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus unu la alian —

ELVSTED Ho jes, ni almenaŭ provu —

TESMAN Ni plenumu! Ni devas sukcesi! Mi metas mian vivon en tion!

HEDDA Vi, Jørgen? Vian vivon?

TESMAN Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, — vi komprenas min? Ĉu? Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert.

HEDDA Eble tio.

TESMAN Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke —

ELVSTED Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone.

TESMAN Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted.

ELVSTED Ho Dio, — se nur estus fareble!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted iras en la malantaŭan ĉambron. Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. Hedda iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. Iom poste Brack iras al ŝi.)

HEDDA (duonlaŭte) Ho Asesoro, — kia liberiĝo estas en tio ĉi pri Ejlert Løvborg.

BRACK Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberiĝo —

HEDDA Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco.

BRACK (ridetas) Hm, — kara sinjorino Hedda —

HEDDA Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, ankaŭ vi, kiel — nu!

BRACK (rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio?

HEDDA Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun — la heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elŝiri sin el la vivofesteno — tiom frue.

BRACK Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, — sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio.

HEDDA Iluzio?

BRACK El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus.

HEDDA Kaj kiu estas do tiu?

BRACK Li ne mortpafis sin mem — libervole.

HEDDA Ne libervole!

BRACK Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis.

HEDDA (emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion?

BRACK Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn.

HEDDA Kiujn do?

BRACK Unue tiun, ke li jam vere estas morta.

HEDDA En la malsanulejo.

BRACK Jes. Kaj sen regajni konscion.

HEDDA Kion pli vi prisilentis?

BRACK Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro.

HEDDA Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta.

BRACK Ne tute. Ĉar mi al vi diru, — Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita en — la buduaro de fraŭlino Diana.

HEDDA (volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove troviĝus hodiaŭ!

BRACK Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis —

HEDDA Aĥ, — tial do —

BRACK Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo.

HEDDA Eble estis ĝi. — Kaj tie, — tie oni trovis lin.

BRACK Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin mortige.

HEDDA En la brusto, — jes.

BRACK Ne, — ĝi trafis lin en la abdomenon.

HEDDA (ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur ĉion, kion mi nur tuŝas.

BRACK Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ klasifiku sub la fia.

HEDDA Kaj kio estas tio?

BRACK La pistolo, kiun li ĉe si havis —

HEDDA (senspire) Nu! Kio pri ĝi!

BRACK Ĝin li devas esti ŝtelinta.

HEDDA (eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris.

BRACK Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta —. Ŝ-ŝt!

(Tesman kaj sinjorino Elvsted ekstaris ĉe la tablo en la malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.)

TESMAN (kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, — preskaŭ neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu.

HEDDA Jes, mi imagas.

TESMAN Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu?

HEDDA Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi.

TESMAN Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko.

HEDDA Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la pianon dume. Jen do!

(Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la malantaŭan ĉambron. Tesman metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj sinjorino Elvsted eksidas kaj rekomencas la laboron. Hedda revenas.)

HEDDA (malantaŭ la seĝo de sinjorino Elvsted, mole palpante ŝiajn harojn) Nu, dolĉa Tea, — ĉu eblas pri la monumento de Ejlert Løvborg?

ELVSTED (rigardas ŝin senespere) Ho Dio, — certe fariĝos ege malfacile trovi sistemon.

TESMAN Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, — tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas.

(Hedda iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. Brack staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.)

HEDDA (flustras) Kion vi diris pri la pistolo?

BRACK (mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta.

HEDDA Kial ĝuste ŝtelinta?

BRACK Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda.

HEDDA Ĉu?

BRACK (rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi tie hodiaŭ matene. Ĉu ne?

HEDDA Jes.

BRACK Vi estis sola kun li, ĉu?

HEDDA Jes, momenton.

BRACK Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto?

HEDDA Ne.

BRACK Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton?

HEDDA Jes, eble mallongan momenton — eksteren en la antaŭĉambron.

BRACK Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon?

HEDDA Ĝi estis ene en —

BRACK Nu, sinjorino Hedda?

HEDDA La skatolo staris tie sur la skribotablo.

BRACK Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie?

HEDDA Ne.

BRACK Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue.

HEDDA Ĉu vi eble havas ĝin?

BRACK Ne, la polico ĝin havas.

HEDDA Kion la polico faros pri la pistolo?

BRACK Serĉos sciiĝon pri la posedanto.

HEDDA Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi?

BRACK (klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, — ne tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA (rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, — kio do?

BRACK (ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas ŝtelita.

HEDDA (firme) Prefere morti!

BRACK (ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras.

HEDDA (ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos?

BRACK Ja, Hedda, — tiam sekvos la skandalo.

HEDDA La skandalo!

BRACK La skandalo, jes, — kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama fraŭlino Diana.

HEDDA Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas min.

BRACK Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li ĝin donis?

HEDDA (mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis.

BRACK Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas.

HEDDA (rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon.

BRACK (flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, — kredu min — mi ne misuzos la staton.

HEDDA Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, — tiun penson mi ne eltenos! Neniam.

BRACK (rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la neevitebleco.

HEDDA (reciprokas lian rigardon) Ja, eble.

(Ŝi iras al la skribotablo.)

HEDDA (subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi do sukcesas, Jørgen? Ĉu?

TESMAN Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi.

HEDDA (kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la hararo de sinjorino Elvsted) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas ĉi tie kune kun Tesman — ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune kun Ejlert Løvborg.

ELVSTED Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon.

HEDDA Ho, tio certe venos — kun la paso de tempo.

TESMAN Ja, sciu, Hedda, — jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro.

HEDDA Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio?

TESMAN Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro!

BRACK (kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro.

HEDDA Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur la sofo.

TESMAN Jes, tion faru, kara. Ĉu?

(Hedda iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan dancmelodion tie ene sur la piano.)

ELVSTED (eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas!

TESMAN (kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, — ne ludu do por danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert!

HEDDA (metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon Julle. Kaj la tutan aron. — De nun mi estos silenta.

(Ŝi denove fermas post si.)

TESMAN (ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, — vi transloĝiĝu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante tie. Ĉu?

ELVSTED Jes, estus eble pli bone —

HEDDA (en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie?

TESMAN (foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, ke li tamen vizitos vin.

BRACK (sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni du!

HEDDA (klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto — —

(Pafo aŭdiĝas tie ene. Tesman, sinjorino Elvsted kaj Brack eksaltas.)

TESMAN Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn.

(Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. Sinjorino Elvsted same. Hedda kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita Berte envenas de dekstre.)

TESMAN (krias al Brack) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu!

BRACK (duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, — tiaĵon oni ja ne faras!

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings