Lingvo Internacia.
Reading edition
Monata gazeto por la lingvo Esperanto, eldonata de la Klubo Esperantista en Upsala.
Kosto de abono por jaro: frankoj 4,25 = kronoj 3,00 = germ. markoj 3,30 = rubloj 1.50.
La gazeto „Lingvo Internacia“ estas eldonata en la lingvo Esperanto kaj enhavas: 1) sciigojn pri la sukcesoj de Esperanto en diversaj landoj, pri la novaj libroj en kaj pri Esperanto, pri internaciaj vojaĝoj kaj entute pri ĉio, tuŝanta lingvon internacian; 2) artikolojn, dediĉitajn al la gramatiko kaj vortaro de Esperanto; 3) artikolojn pri diversaj projektoj, novaj kaj malnovaj, de internacia komunikiĝo; 4) diversajn modelojn de prozo kaj poezio en Esperanto; 5) anoncojn.
La gazeton Lingvo Internacia oni abonas:
en Ameriko ĉe R. Geoghegan, Tacoma, Washington, U.S.A. „ Francujo ĉe L. de Beaufront, Epernay, Marne. „ Germanujo ĉe W. H. Trompeter, Schalke, Westfalen. „ Portugalujo ĉe d-ro Costa e Almeida, Rezende. „ Rusujo ĉe V. Gernet, Puŝkinskaja 44, Odessa.
Ĉe tiuj ĉi sinjoroj oni mendas la gazeton kaj pagas al ili la abonpagon.
En aliaj landoj oni mendas la gazeton aŭ per la poŝto aŭ rekte ĉe la redakcio, adr. Upsala. La monon oni plej bone alsendas per poŝta mandato.