Note 2 — THE ESPERANTIST
Reading edition
Estimata Sinjoro.—Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Ĉu per kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn, ĉu per bareloj, ĉiu enhavanta de 55 ĝis 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.
La elspezoj pro la sendo kaj la impoŝto kunekun estas je:—
12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn da ŝaŭmantaj vinoj (ĉampana vino, k.t.p.).
9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de ne ŝaŭmantaj vinoj, blankaj aŭ ruĝaj.
100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.
Pro tiaj elspezoj kaj laŭ la kvalito, mi do povos sendi:—
Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 ĝis 60 frankoj (£1 16s. ĝis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj.
Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.).
Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago.
Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn.
Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.—Jadeau.