← Table of contents
Princo Serebrjanij

Note 78 — ĈAPITRO XXI.

Maria Ŝidlovskaja translation

Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La caro, indignante pro la enhavo de l’ letero sed ne povante puni la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis sur la piedon de l’ malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings