← Table of contents
Princo Serebrjanij

Note 69 — ĈAPITRO XVII.

Maria Ŝidlovskaja translation

"Kikimora"—mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l’ animoj de mortintaj praavoj.

Explore with AITake your curiosity a little further.

Reading settings